Gesamideanoj kaj amikoj:
Plian fojon ni translokiĝas hodiaŭ al la Mezepoko por admiri la taskon kaj profundan inklinon de homo por la libroj. Ni komentos pri la pasio de persono kiu malgraŭ lian respondecon en la regado de tuta lando sentis kiel apriora alta estimo la akiron kaj legadon de libroj.
Ni parolas pri la dua kalifo de Kordovo, Al-Hakam la 2ª, filo de la granda Abd-al Rahmän la 3ª. Lia regado donis al la tuta Al-Andalus longan pacan periodon, apenaŭ interrompita de sporadaj atakoj far normandoj aŭ kristanoj. Neniam en Al-Andalus regis princo pli saĝa kaj inteligenta ol li, kaj tio eĉ se oni konsideras, ke tiuj liaj omajaj antaŭuloj estis homoj tre kleraj, ĉiam inklinaj al kulturaj temoj kaj al la riĉigo de la propraj bibliotekoj.
Neniu kiel Al-Hakam serĉis kun pli da fervoro valorajn aŭ rarajn librojn. En Kairo, Bagdado, Damasko kaj Aleksandrio li havis inteligentajn agentojn komisiitajn kopii aŭ aĉeti antikvajn kaj novajn librojn sen priatenti la prezon.
Lia palaco estis plenplena ne nur de libroj, sed ankaŭ de filologoj, kopiistoj, bindistoj kaj miniaturistoj. Nur la katalogo de lia biblioteko konsistis el 44 kajeroj ĉiu dudekfolia –laŭ kelkaj– aŭ kvindekfolia –laŭ aliaj–, enhavanta nur la titolojn. Kelkaj fakuloj kalkulis ke la nombro da libroj en lia biblioteko superis 400.000 volumojn…
Al-Hakam ne nur legis ĉiujn, sed kutime notis sur ĉiu el ili certajn substrekindajn detalojn. Li skribis ĉe la komenco aŭ fino de ĉiu libro la kompletan nomon kaj alnomon de la aŭtoro, tribon, jarojn de naskiĝo kaj forpaso, same kiel anekdotojn pri li. Tiuj notoj montriĝis grandvaloraj sub diversaj vidpunktoj laŭlonge de l' tempo.
Al-Hakam konis pli bone ol iu ajn alia la historion de la Literaturo, tial liaj notoj estas tiel interesaj por studemuloj pri la al-andalusa kulturo. Plej ofte li legis librojn verkitajn en Persio aŭ Sirio, pli frue ol la tiulandaj kleruloj. Iam, informite pri la preparaj esploroj de Abü-l-Farach Isfahäni por verki erudician libron pri muziko kaj kanto, li sendis al la fama iraka verkisto milon da ormoneroj kun la peto, ke tiu sendu la libron tuj post ol li finverkos ĝin. Dankeme, Isfahäni komplezis al la kordova kalifo en lia deziro kaj sendis al li ekzmpleron antaŭ ol publikigi la libron.
La aŭtoro skribis sur la unua paĝo de la teksto poemon honore al la kalifo, laŭde priskribante la omajan genealogion. Li ricevis novan rekompenson pro tiu ĝentileco.
Pri tiu konduto de Al-Hakam, en similaj okazoj menciindas aliaj ekzemploj, kiel tiu pri episkopo de Ĝirono Gotmar la 2ª, aŭtoro de kronikoj pri frankaj reĝoj, dediĉita al Al-Hakam; aŭ la traduko en la araban de "Historiarum" de Orosio, plej konsultata verko dum la mezepoko por koni la klasikan antikvecon, pagita de la kalifo, aŭ la verkado de la "Kalendaro de Kordovo", far mozaraba episkopo Rabi ibn Zaid kunlabore kun la araba kuracisto Arib ibn Sad, aŭspiciita ankaŭ de la kalifo, aŭ la araba versio de la greka verko "Planisferio" de Ptolomeo, tradukita de Maslama-al-Mayriti. Kaj same eblas mencii multajn aliajn tradukojn de la araba en la latinan fare de mozaraboj, tradukojn tre taŭgajn por diskonigi en Eŭropo la arabajn matematikojn kaj astronomion... Tiam oni ekfabrikis en Al-Andalus la paperon, kiun oni eksportis al la kristana Hispanio kaj al aliaj lokoj. Tiaj entreprenoj funkciis ĉiam sub iniciato kaj mecenateco de Al-Hakam.
Ĝenerale, la malavareco de la kalifo al poetoj kaj sciencistoj, same enlandaj kiel eksterlandaj, estis tiel granda, ke ili venis amase al la kordova kortego. Tiun protekton ĝuis eĉ la filozofoj, tre ofte persekutataj de fanatikaj prudaj religiuloj, tiam, kiel ĉiam tre influaj.
Ĉiuj branĉoj de la instruado floris sub la regado de Al-Hakam: la unuagradaj lernejoj estis tre bonaj kaj multnombraj. En Al-Andalus preskaŭ ĉiuj homoj scipovis legi kaj skribi, malkiel en la kristana Eŭropo, kie nur la pastra-monaha klaso akiris kleriĝon. Kvankam oni instruis Gramatikon kaj Retorikon en la lernejoj, Al-Hakam taksis la ĝeneralan instruadon ankoraŭ ne sufiĉe disvastigita. Tial li kreis nur en Kordovo dudek sep novajn lernejojn, kie malriĉaj infanoj estis senpage edukitaj, ĉar li mem pagis la instruistojn.
La Kordova Universitato estis dum tiu epoko unu el la plej famaj en la tuta mondo. En la ĉefmoskeo, kie oni eksplikis la lecionojn Abü Bakr ibn Moaŭia instruis pri la tradicioj rilate al Mahometo, kaj Abü Ali Cali, el Bagdado, eksplikis pri la antikvaj araboj kaj ties proverboj, idiomo, poezio, ktp. La Gramatikon instruis Ibn al-Cutia, verŝajne la plej erudicia homo pri gramatiko en Al-Andalus kaj eble en la tuta mondo. Ankaŭ aliaj sciencoj estis instruataj de renomaj homoj el inter la plej eminentaj… Granda parto el la lernantaro studis la tiel nomatan fif, t.e. teologio kaj juro, ĉar per tia studo oni atingis pli rapide multprofitajn postenojn.
Oni povas diri, ke unuafoje en la ekzistado de la araba popolo, arabaj homoj (en tiu ĉi kazo la omajaj regantoj) venkis la tradiciemon de la araboj kreante, kune kun hispanoj kaj hebreoj, modernan socion ankoraŭ ekzemplodonan por la nuntempaj generacioj.
La regadon de Al-Hakam oni povas citi kiel modelan. La menciita Universitato estis grava fonto, el kiu ŝprucis plejadoj da eminentaj poetoj, kaj la kalifo donis ekzemplon protektante kaj stimulante ilin. Elstara en tiu periodo estis Ahmad ibn Faray, verkisto kaj poeto naskiĝinta en Jaén, aŭtoro de la renoma antologio "Kitab al-hadä'iq" (Libro pri Hortoj), nur pri al-andalusaj poetoj, manuskripto malfeliĉe perdita, en kiu li analizas la poezion de sia epoko kaj publikigas la poemojn plej gravajn el tiuj jaroj.
Sed ni ŝanĝas nun la temon, kaj post la meritoplenaj laŭdoj kiun ni dediĉis al la bibliofilo Al-Hakam ni dediĉas sekve kelkajn paĝojn al unu el siaj poetoj, pritraktanta unu el la plej originalaj poezioj de tiu periodo, mi aludas al la poezio "la udria amo" t.e. la pura amo, kiun Ibn Faray, ekzaltis per siaj poemoj kaj kreis etoson kiu eĉ donis karakteron preskaŭ religian al la praktikantoj… Kiel ni jam diris, lia libro perdiĝis, sed ni trovis en aliaj fontoj ĉi tiun poemon, "Ĉasteco", kiun ni reproduktas kaj kies gravecon ni tuj komentos:
Kvankam preta ŝi al cedo,
la propono de Satano,
kiel temo oferita,
ne meritis mian ŝaton.
Ŝi aperis en la nokto
sen mistera kaŝvualo
same kiel nokt' tenebra,
sed la lum' de ŝia vango
sorĉe la vualojn levis
de la nokt' kaj de l' vizaĝo.
Kaj eĉ ne rigardon vanan
kun kapabl' flagrigi korojn
volis lasi ŝi senprova,
sed mi fidis al diforto
kondamnanta la volupton,
por ke mia pasi-bolo
mian ĉaston ne finvenku.
Tiel virto bremsas koron,
kiel brido la ĉevalon
en rapida forgalopo.
Nokton mi pasigis tiel,
kiel kamelid' senmanĝa
restas pro buŝum' malhelpa
tutan tempon tre malsata.
Same kiel hom' en horto
kaj sen manĝi fruktojn gapajn,
nur utilajn por flarsento
rigardante ilin fasta.
Estas mi ne kiel besto,
kiu sur ĝarden' sin paŝtas,
sen kompreni, ke ĝardeno
estas ne por best' senmastra.
Tute intence, mi reproduktis la ĉi supran poemon, ĉar ĝi estas ekzemplo de la poezi-esprimo nomata "udria amo". Temas tiu esprimo pri iama greka priama koncepto, kiu konsideras la amon fizikan fatalon, natura forto blinda nevenkebla kaj neeksplikebla, kiun elektita minoritato devas suferi per la sento de rafinita tenero. Tiuj ideoj, naciigitaj per vesto kaj mito arabaj, prenis la nomon "udria amo" de la tribo Banu 'Udra signifanta "Filoj de la virgeco", kreitan de orientaj retoroj kaj interpretitan de pluraj poetoj, precipe de Chamil. Oni difinas la karakteron de tiu amo per la simpla esprimo: "homoj, kiuj mortis pro amo", aŭ "herooj posedantaj rafinitan idealismon kaj praktikantaj certan ĉastecon", kies erotika senco montriĝis kiel senlima dezirego. La famo de tiu speciala amo estis tiel granda, ke oni devis solenigi ĝin kvazaŭ per frazo prononcita de la Profeto mem: "kiu amas kaj restas ĉiam ĉasta kaj tiel forpasas, mortas kiel martiro".
Kelkajn jardekojn antaŭ ol Ibn Faray verkis la poemon "Ĉasteco", Ibn Däwü jam interpretis la ideojn pri "udria amo" en poezia antologia verko titolita "Libro pri la floro", konsistanta el cent ĉapitroj, ĉiu el ili kun priskribo pri tiu ama pasio, kiun sekvis sentemaj versoj kun esprimoj similaj al ĉi tiu: "nur ekzistas alloga gracio se ekzistass pura ĉasteco", ktp. La araba poeto, citas Platonon kaj lian diron: "mi ne scias kio estas amo. Mi scias nur, ke ĝi estas dia frenezaĵo, nek laŭdinda nek riproĉinda". Kio evidentigas la originon grekan de tiuj ideoj.
Tiu ĉi mallonga komento intencas, krom birdfluge klarigi la koncepton pri la "udria amo", ne de ĉiuj konita sub tiu nomo en nia okcidenta mondo, ankaŭ indiki, kiel ĝi ekzistis en la al-andalusa poezio kaj influis tiun, kaj fine, konfirmi pri la alveno en Al-Andalus de platonaj ideoj, en tiu ĉi kazo ehoj de la platona "Bankedo", venintaj al nia lando tra la kanalo araba, kvankam tiuj ideoj jam estis sufiĉe konataj en intelektaj medioj hispanaj, de kiam ni estis sub la jugo de la romia imperio kaj oni suĉis ĉi tie la kulturon grekan-latinan.
Kompreneble do, ke tiu poemo de Faray signifis por la al-andalusa beletro veran revolucion, se ni konsideras, ke en ĝi regis tiam absoluta frivoleco, kaj devis forflugi preskaŭ unu jarcento, ĝis kiam Ibn Suhayd kaj Ibn Hazm, prestiĝaj kaj avangardaj poetoj, prenis sur sin la respondecon disvastigi la poezion similan, ne ĝuste tiun emfazantan la ĉastecon, sed tiun esprimantan la esencojn plej purajn pri amo. Hazm diros en la ĉapitro de "La Kolombkoliero":
Ja vi pur-spirito estas
pro la simileco ĉasta
de l'animo frataj niaj,
jes, mi tiun veron kaptas.
Se l' okuloj niaj puraj
ne vin vidus nehumana,
dirus ni, ke vi aperas
kiel rezonad' priama.
Kiel oni povas konstati, la poemeto estas pli ol priama penso, filozofia intelekta parol-ludo, kaj mia cito de Hazm dudek jarojn antaŭ lia propra naskiĝo nur celas substreki la ekstertempecon de tia poezio kaj, sekve, ties spiritfrapan efikon sur la muzulmanan socion de Al-Andalus. Je la fino de la menciita verko, Ibn Hazm, la poeto kiu estonte post Ibn Faray transprenos la torĉon pri la ĉastec-sentoj kaj purec-esprimo en poezio, okupiĝas denove pri la temo ĉasteco kaj, sen mencii eĉ ne unu solan fojon la "udrian amon", verkis longajn poemojn, emfazante la aspekton religian pli ol la amoran:
Li forpasis la plezurojn,
amindumojn kaj diboĉojn;
ĉasta estis li dum festoj
kaj prudentis pri amoro.
Ne plu li konceptis pia
la orgiojn dum festnoktoj
nek gazelojn junajn serĉis
por amuzo kaj defloro…
Ho! jam estis ĝusta tempo
por vekiĝ' de lia koro
kaj forlaso de l' vualoj,
kiuj kovras la malbonon.
Penu, ho animo mia!
kaj elpelu la hororon
kunvivadi kun pasioj
kun malvirtoj kaj ĝudornoj.
Kuru, savu vin, laboru!
kaj vi gajnos la trezoron
por trankvilo de l' spirito
kaj por la ĉasteca gloro.
Ibn Faray, de Jaen, mortis en prizono en la jaro 976, laŭ ordono de la kalifo, mi ne povis ĝis nun scii la kialon de tiu kruela decido, stranga ĉar la kalifo estis la saĝa Al-Hakam. Ambaŭ mortis en sama jaro. Mortis Faray ne sen lasi grandan taskon farita, kaj kiel poeto kaj kiel pripoezia kritikisto.
Alia elstara poeto en la Kordovo de Al-Hakam estis Abü Bakr Muhammad ibn al-Qutiyya, devenanta, kiel indikas lia nomo, el gota familio, konkrete pranepo de Sara, nepino de la gota reĝo Witiza (702-710). Ibn al-Qutiyya oficis en Kordovo kiel kadio kaj verkis poemojn tiel belajn kiel ĉi tiu:
En la ektagiĝa horo,
kiam venas la mateno,
pretas por konversacio
du majfloroj en ĝardeno.
Trinkas rozo ruĝan vinon
kaj lilio laktesencon.
Ambaŭ el ĉielaj mamoj
suĉis tre similajn benojn
rabis rozo dian sangon
al grenatkolora reĝo,
kaj lilio al kamforo
ŝtelis lakton kaj blankecon.
La unua estas vango
ruĝa pro koler' kaj ĝeno
post separo de l' amata
en la trista matenbelo.
La alia simple estas
kvazaŭ blanka idoleto
sin montranta al pasantoj
plena de serenaj ecoj.
Aŭ, se vi tion preferas,
unu estas braĝkarbeto
kiun skuas ventoblovo ,
la alia, fask' da heloj
el arĝentaj etaj tuboj
kiuj brilas kvazaŭ steloj.
Abü Bakr sentis la poezion en la fundo de si mem, tiel arde, ke li amis trovi ĝin en siaj promenadoj tra la kamparo, en la floroj, en la parolo de siaj amikoj… Ibn Hudayl rakontas la jenon kiel anekdoton pri tiu inklino:
"Iun tagon mi iris al kampodomo, kiun mi havas ĉe la montaro de Kordovo, en unu el la lokoj plej belaj en la mondo. Tiam mi renkontis la poeton Ibn al-Qutiyya, revenanta ĉevale el sia bieno en tiu sama loko. Mi, tiel ĝoja kiel li pro la renkontiĝo, volis bonhumore saluti lin en originala maniero, kaj subite diris al li:
-Sun', lumanta nian mondon, kiun tiom mi respektas,
diru min, el kiu loko venas vi kun paŝ' mistera?
Tuj kiam li aŭdis la poezian saluton, li tuj senhezite respondis:
-Venas mi el kie pekon peki povas kiu pekas
el silenta plaĉa loko, kie nur mediton eblas…
La respondo tiom plaĉis al mi, ke mi ne povis bremsi mian impulson kisi lian manon kaj peti por li Dian benon. Ne vane li estis mia malnova majstro, kaj sendube tre meritis tiun mian pruvon pri alta estimo".
En alia okazo Ibn al-Qutiyya, kiu jam de longe loĝis malproksime de Kordovo, akceptis viziton de Ibn Sadih. Li demandis al la vizitanto el kie li venas: "El Kordovo mi venas", respondis la vizitinto. Tiam Abü Bakr petis lin alproksimiĝi kaj, kiam Ibn Sadih estis apud li, la poeto diris al sia gasto: "Lasu min enspiri la parfumon de Kordovo", kaj kliniĝinte super lian kapon aldonis:
Ho vi!, urbo el la urboj,
klara, brila urb' Kordovo!
Kiam mi ĉe vi revenos
kaj en via sin' ripozos?
Ho! amata lando mia!
Volu Dio nian horton
fekundigi per la pluvo,
dum reehas fortaj tondroj.
Smeraldzono vin ĉirkaŭu
por briligi viajn noktojn,
kaj parfumu la bedaron
la aromo de la mosko!
Abü Bakr, krom poeto, famiĝis ankaŭ kiel historiisto kaj gramatikisto. Li aŭtoris la verkon "Historio de la konkero de Al-Andalus", kiu prihistorias la araban invadon de Hispanio de la jaroj 711 al 912. Li verkis ankaŭ gramatikon "Kitab al af' al" (Libro de la verboj).
Ibn al Qutiyya forpasis en Kordovo en la jaro 977.
Alia bona poeto de tiu periodo estis la prestiĝa gramatikisto al-Zubaydi (m.989), fama specialisto pri leksikografio kaj poezio. Al-Hakam elektis lin por remodeli priedukan verkon de al-Jalil ibn Ahmad, lau indikoj de la kalifo mem. Kontenta pri la tasko, Al-Hakam elektis lin kiel edukiston de sia filo, la princo Hixam, por speciale instrui al li la araban lingvon kaj poezion. Invitita loĝi en la kalifa urbo Madinat-al-Zahra, al-Zubaydi ofte konversis kun la talenta kalifo.
Dankon pro via atento!