Forpasis Salvador Gumá i Clavell. Forpasis (2003) la bona amiko, unu el la plej elstaraj katalunaj esperantistoj. Naskiĝinta en la jaro 1901 li esperantistiĝis en 1917 kaj tuj distingiĝis pro sia regado de la esperanta gramatiko kaj flua senerara elparolo de la internacia lingvo. Dum multaj jaroj li estis UEA-delegito en Reus, kaj gvidis E-kursojn en Barcelono, Alcover, Reus, Parizo kaj Solliés-Pont.
En la jaro 1926, la SAT-fondinto Lanti proponis al li redakti “Sennaciulo”-n, respondecon kiun li ne povis akcepti pro sia provizora loĝado en Francio, sed signifis agnoskon pri lia kapableco.
Samideano Gumá verkis artikolojn, rakontojn, eseojn kaj poemojn en esperanto kaj en la kataluna lingvoj. Plurfoje venkinto en beletraj konkursoj, inter aliaj, en Belartaj Konkursoj de UEA, “Comella-Bassols, “Oomoto” kaj en aliaj katalunlingvaj. Li estis kunredaktoro de la revuo “Horizonto” kaj korektis la tekstojn de “Boletín” dum multaj jaroj. Preleganto elstara en esperanto kaj en la kataluna lingvoj, li multfoje estis membro de Juĝkomisionoj de Literaturaj Konkursoj de “Fundación Esperanto” kaj de “Internaciaj Floraj Ludoj”.
Li ofte recenzis novajn librojn, tradukis rakontojn kaj poemojn el la kataluna kaj hispana lingvoj: por la Universala Kongreso de Madrido li tradukis plurajn kanzonojn kaj aranĝis ilin muzike por la “Ĥoro de Zaragozo” partoprenanta en programero de la UK.
Okaze de lia centjara datreveno oni omaĝis lin kun entuziasmo en Reus. Bona amiko mia mi dediĉis al li jenan poemon:
Vi, amik’ Gumá, centjara,
mi salutas vin jubila!
Kunlaboris ni milfoje
ekde tiu tag’ feliĉa
kiam en Terrassa ĝoje
amikiĝis ni por ĉiam
dum kongres’, karmemore,
la unua postmilita.
Vi posedas grandan lerton
kiun tiom mi admiras,
mi ricevis vian helpon
en beletr’ kaj kre-poezia.
Homo kiu amas belon
nur belecon disvastigas
vi disdonis kun talento
tiun saĝon emocian.
Ke la dioj vin gardu
vian sanon dum jarmilo;
ke ili vin akonmpanu
kaj donu al vi feliĉon!
Samideano Salvador, vi restos en nia memoro por ĉiam! Ni kondolencas lian familion!