X - La 12a Hispana Esperanta Kongreso

LA 12ª HISPANA ESPERANTA KONGRESO

UNUA POST LA INTERCIVITANA HISPANA MILITO

Antonio Marco Botella


Kvankam mi partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Kongresoj en kaj ekster Hispanio, neniun mi rememoras pli emocie ol tiu unua Kongreso post la intercivitana hispana milito okazinta en Terrassa. Alta nombro da geesperantistoj jam vojaĝis anticipe al tiu kataluna urbo kelkaj tagoj antaŭ ol la oficiala komenco, ja preskaŭ ĉiuj ni suspektis, ke la registaro ne permesos ĝin.

Ni, la zaragozaj geesperantistoj, vojaĝis trajne dum la tuta nokto, tamen ni povas certigi al vi ke, kiam ni alvenis frumatene al la kongresurbo Terrassa, la dormemo kaj laciĝo tuj malaperis de ni, antaŭ la agrabla akcepto de la terrassanoj. Atendis nin la nelacigebla batalanto por la Esperanta Movado Sebastiá Chaler, la fervorulo s-ano Aris kaj areto da sportmontaraj esperantistoj: poeto Fusalba Bosch, pentristo Florencio Soriguera, teknikisto s-ano Rius kaj bela bukedo de junaj allogaj esperantistinoj. Estis vendredo 27an de julio kaj posttagmeze, ni, la grupeto de zaragozaj geesperantistoj, vojaĝis al Barcelono por partopreni en la Interkona Vespero kiun ni profitis por saluti al la veteranaj elstaraj esperantistoj. Estis por ni granda plezuro saluti al la D-roj Llorens, Herrero, Poveda, Torres Carreras, Bremon k.a.

Kiam noktiĝis okazis la Interkona Vespero ĉe Kooperativo de Teksistoj, en granda salono feste ornamita, kiu surprize fariĝis tre malgranda ĉar ne povis enteni tiom da personoj tie babilantaj, sin salutantaj aŭ simple rigardantaj. Fariĝis tamen la silento kian Dro Herrero, Delfi Dalmaŭ, Pujula i Vallés kaj pluraj eksterlandaj esperantistoj salutis la ĉeestantaron.

Oni komentis, precipe, la dubojn ĝenerala pri la suspektemo de la registara permeso por okazigi la Kongreson, kaj la ĝenerala opinio estis ke, "se oni ne ricevas la permeson kongresi en Terrassa, ni kunvenos en Barcelona kafejo, sed ni ne revenos hejmen sen tutkore saluti al niaj kamaradoj de antaŭ la milito"… sed fine, en la lasta momento, ni ricevis la permeson, do emocio pro la suspekto pri la ebla negativa respondo kaj ankaŭ emocio kiam ni ricevis tiun sopiratan permeson….

La unua kongrestago matene, 28an de julio 1951, impona amaso da gekongresanoj renkontiĝis en la Akceptejo, de kie ni ekmarŝis manifestacie tra la plej gravaj stratoj de Terrassa ĝis la Urbodomo, en kies ĉefsalono ni estis oficiale akceptitaj. Post la protokolaj paroladetoj ni returnis al la Kongresejo inter aklamoj de la publiko… Ne estis tiu la unua fojo, ke tiu urbo akceptis la esperantistojn, sed ĉi-foje oni bone perceptis certan etoson plaĉan neeviteble penetrantan en niaj koroj. Sur multaj balkonoj kaj fenestroj flirtis verdaj flagetoj aŭ aperis ornamitaj per girlandoj kaj ornamaĵoj. Oni parolis Esperanton ĉie, kvazaŭ nebremsebla deziro. Oni ne aŭdis krokodili, kvankam novbakitaj esperantistoj svarmis kune kun veteranoj…

La kongresprogramo disvolviĝis korekte, sed mi ne povas forgesi la ardan diskutadon inter Francisco Máñez, de Cheste, kaj Jaume Viladoms, de Sabadell, sed ni ĉiuj perfekte sciis, ke kiam Viladoms montris sian decidon forlasi la Kongresejon, Mañez ĉirkaŭbrakis lin kaj ambaŭ revenis al la salono kaj daŭrigis harmonie la diskutadon. Simila diskutado okazis kun la HEF-sekretario, s-ano Santamaria, ja la veraj motivoj de tiuj diskutadoj estis sendube la manko de oftaj kontaktoj inter la renaskiĝintaj Asocioj, ĉar vere en tiuj tagoj ĉio estis malpermesita kaj suspektema por la reĝimo, kaj oni devis iom kaŝe kunveni, tiuj estis ankaŭ la kialoj de la nepartopreno al la kongreso de multaj esperantistaj veteranoj. Klara ekzemplo pri tio estis tio kio okazis al ni en Zaragozo: postulo de la aŭtoritatoj dum multaj monatoj estis, ne komenci ĝeneralan kunvenon se en la podio ne estis polico.

Kaj daŭrigante nia priskribo de tiu unua Kongreso, ni diru, ke la plej intensaj debatoj en tiu unua kunveno estis pri la instruado, kaj la protagonisto estis s-ano Anglada kiu akcentis la bezonon de pli oftaj Esperanto-kursoj, kaj ankaŭ la akiron de porinstrua moderna materialo, kiu tiam multe mankis.

Malfrua fariĝis la horo de la kunveno, sed energio tute ne mankis, kaj la prezento de temoj kaj sekvaj diskutoj daŭris kaj daŭris por solvi la multenombrajn problemojn kiujn oni bezonis nepre solvi, ja ĉiuj bone rimaris, ke tiu estis la unua kunveno post tiom da jaroj…

Priskribi komplete tiun kunvenon bezonus iom pli ol simpla Kroniko, fakte jam ekzistas librojn kiuj bone rakontas tiun kaj aliajn kunvenojn je la rekomenco de la aktivado de Esperanto en Hispanio.

Antonio Marco Botella