+1961 - Manuel Maynar Barnolas

MANUEL MAYNAR BARNOLAS

1875 - 1961

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en la jaro 1875, elstara aragona advokato, li esperantistiĝis en 1909, kaj tuj li estis ligita al la vivo kaj disvolviĝo de la esperantista societo "Frateco" de Zaragozo, kies prezidantecon li okupis dum multaj jaroj.

Li fondis la "Aragonan Esperantistan Federacion" en 1916, kiun li prezidis ĝis 1930. Eksterordinara oratoro, li reprezentis sian Societon en ĉiuj hispanaj esperantistaj Kongresoj, kie lia elokvento impresis ĉiujn. Li prelegis tiel bone esperante kiel hispanlingve, kaj lia kapablo kiel organizanto montriĝis tiel speciale efika, ke li kuraĝis projekti novajn strukturojn por la tuta hispana Esperanta Movado, sub la formo de Federacioj por ĉiuj la regionoj, tiamaniere ke ili funkciigu per memstaraj organismoj, unuigitaj nur per unu sola instanco por la altaj plej gravaj aferoj.

Ofta partoprenanto en la katalunaj kongresoj, li ĝuis la tutan simpation, precipe, de katalunoj kaj valencianoj, kiuj plene apogis lian saĝan politikon. Li estis dekano de la Zaragoza Universitato, kaj lia aktivado estis speciale efika ankaŭ en Huesca.

Tre maljuna, li ankoraŭ prezidis la Hispanan Esperantistan Kongreson okazinta en Zaragozo en la jaro 1954, kies solena Malfermo li inaŭguris en la Fakultato de la aragona ĉefurbo per brila parolado, kiu estis fervore aplaŭdita.

S-ano Manuel Maynar Barnolas estis membro de la Hispana Esperanta Instituto (1926). Li forpasis en la jaro 1961.

Antonio Marco Botella