+1940 - Cayetano Redondo Aceña

CAYETANO REDONDO ACEÑA

1888 - 1940

verkis: Antonio Marco Botella

Ĵurnalisto, tipografo, li eklaboris kiam apenaŭ estis 14-jaraĝa kaj junaĝe lernis esperanton. Naskiĝinta en Segovio en 1888 li estis lernanto de la Tipograf-Lernejo de la Ĝenerala Asocio pri Presarto. Fondinto de la Socialista Junularo de Madrido kaj prezidanto de la Nacia Federacio de JSE en 1918.

Li laboris kiel tipógrafo kaj estis direktoro de la ĵurnaloj “Renovación” (Renovigo), “El Trabajo” (La Laboro), “La Edificación” (La Konstruaĵo) kaj “El Socialista” (La Socialisto), ĉi tiu lasta dum 15 jaroj. Li estis elektita konsilanto de la Urbestraro de Madrido en 1931, distrikto Universitato.

Cayetano Redondo estis kun Francisco Azorín kaj Rodrigo Almada la triopo de elstaraj esperantistoj en la Hispana Parlamento reprezentantaj la Socialistan Partion (Konstituantaj Kortesoj 1931-1933).

Kiel esperantisto oni scias ke en unu el la kunvenoj organizitaj en la Popoldomo de Madrido en 1930 por konmemori la datrevenon de la Laborista Esperanta Grupo de Madrido, Cayetano Redondo prelegis pri tiu historia temo, kaj en sia parolado li rakontis unu el siaj spertoj kiel esperantisto: li partoprenis en Internacia Socialista Esperanto-kurso okazinta en Vieno, en kiu ĉiuj partoprenantoj estis devigataj paroli dum unu kompleta semajno nur esperanton. La celo de tiu kunveno en Aŭstrio estis debati socipolitikajn problemojn kun karaktero internacia, tiuokaze li deklaris:”mi estas plene konvinkita pri la neceso de lingvo internacia por interrilato de ĉiuj diverslandaj socialistaj partioj, kaj precipe inter laboristoj el ĉiuj landoj”. Kaj en tiu senco li elvokis frazon el la lidero de la Socialista Partio Pablo Iglesias al nia samideano Francisco Azorín: “se mi estus pli juna kaj havus ioman liberan tempon, certe mi studus esperanton”.

Cayetano Redondo prezidís la solenan malfermon de la 9a Hispana Esperanto-kongreso okazinta en Madrido en 1932. Estis li kiu faris interesan paroladon emfazante la grandajn ecojn de esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj, kaj kiel ekzemplo li citis la menciitan socialistan esperantistan kunvenon de Vieno. Li ankaŭ emfazis la gravecon de la Universalaj Esperanto-Kongresoj kaj la homaman idealismon de la esperantista idearo.

Homo elokventa, li ankaŭ intervenis kiel esperantista preleganto en serio da prelegoj organizitaj en 1934 de la Pedagogía Fako de la Madrida Scienca Literatura Ateneo.

Dum la intercivitana hispana milito li estis Urbestro de Madrido, de novembro de 1936 ĝis majo de 1937, kaj sekve ankaŭ prezidanto de la Provinca Deputitejo de Madrido. Poste intervenis en la milito kiel Komisaro de la IX-a Korpuso de la Respublikana Armeo sur la batalfronto de Andaluzio.

Arestita je la militofino de la reĝimo de la diktatoro Franco li estis mortpafita sur la muroj de la tombejo de Almudena de la hispana ĉefurbo la 21an de majo de 1940.

Kiel esperantistoj ni omaĝas la elstaran figuron de Cayetano Redondo Aceña, okaze de la 62ª datreveno de lia morto.

Antonio Marco Botella