IV - La krizaj dummilitaj jaroj

LA KRIZAJ DUMMILITAJ JAROJ

Antonio Marco Botella


Kvankam la mondmilito okazis ekster niaj landlimoj, milit-etoso regis en ĉiuj medioj de nia lando. La publika opinio dividiĝis laŭ la simpatio de ĉiu civitano al unu aŭ alia kontraŭbatalanto. Tiu milito estis ja gravega bato al la esence pacema karaktero de nia Movado: ne strange do, ke la pripacaj temoj malaperis de la ĝeneralaj konversacioj, kaj grava ondo de malamo venenis ĉiujn korojn…

Fakte, oni parolis nur pri trupoj kaj strategioj, pri agresoj kaj bataloj, pri ruino kaj morto, kaj la salonoj de niaj rondoj, kie antaŭe svarmis esperantistoj kaj simpatiantoj ĉiam inklinaj al pacemaj doktrinoj, ne plu altiris tiom da personoj, kaj iom post iom ekaperis duondezertaj, ofte eĉ la Grupoj ne sufiĉe solidaj, bedaŭrinde fermis siajn pordojn.

Tuja sekvo de la mondmilito estis la malabundo de materialoj, kaj inter ili la papero, kies prezo tre altiĝis, kreante gravan malhelpon al la disvolviĝo de la presindustrio, kaj kun ĝi al la Esperantistaj Eldonejoj. Tial, subteni la kostojn de la esperantistaj gazetoj signifis privilegion apenaŭ atingeblan de la Esperantaj Grupoj aŭ Federacioj, kio neeviteble kondukis al la malapero aŭ kaŭzis neelteneblan deficiton al la eldonantoj. En Valencio malaperis "La Suno Hispana", unu el la plej prestiĝaj esperantistaj gazetoj kutime legata en Cheste…

Forpaso de Dro Zamenhof

Dum monato aprilo de 1917, la telegrafo unue, kaj la ĵurnalaro iom pli poste, disvastigis la tristan novaĵon pri la forpaso de Dro. Zamenhof, okazinta en Varsovio la 14an de la menciita monato. La hispana esperantistaro, kiu tiom amis la figuron de la Majstro, oni ekzaltis lian filozofion kaj homaman penson de Zamenhof, kaj en ĉiuj esperantistaj medioj oni laŭdis lian agadon tre fervore.

En la Valenciaj Esperantistaj Societoj "Valencio","Antaŭen" kaj "Lumradio" de Cheste, oni okazigis specialajn kunvenojn tiucele. Inter la paroladoj kaj artikoloj verkitaj en Hispanio honore al la Majstro, oni povas elstarigi la ĉefartikolon de la revuo "Hispana Esperantisto", organo de la Zamenhofa Federacio, antaŭ ne longe fondita en Madrido, kiu finiĝas per jena bela soneto de Rafael de San Millán:


Zamenhof mortis

Via pura spirit' amis homaron

por ĉiuj estis frata via koro,

estis via deviz' am' kaj honoro

al kiu vi aldonis gloran faron.

Ne timante la montojn, nek la maron,

brile flugadis ĉien via gloro

kaj ĉie restos via rememoro

kiun la homoj metos sur altaron.

Nur tra la mondo kuras sanga fluo,

nun ploras via familia rondo,

la planed' tremas pro pafada skuo

kaj la ŝip' brulas sur la mara ondo…

kaj dum regas malamo kaj detruo

jam vi ne povas resti sur la mondo.


Multaj hispanaj ĵurnaloj el la plej gravaj urboj de nia lando publikigis artikolojn verkitajn de niaj samideanoj pri la vivo kaj agado de nia priplorata Majstro.

Sed la longeco de la milito alportis tian laciĝon kaj la sekvo estis… ke pli helis la horizonto por nia afero… Efektive, en la jaro 1918, ŝprucis certan laciĝon kaj naŭzon en la koroj de la civitanoj pro tiom da ruino kaj morto de tiu tro longa milito, kaj la Esperantistaj Grupoj reakiris atentindan viglon. La pioniroj, organizis novajn kursojn en la tuta lando, kaj iom post iom, tiu iama sento por la paco, kiu fakte signifis kvazaŭ karakterizon de la Esperanta afero ekrevenis…

En la Valencia Regiono la progreso de nia Movado fariĝis pli forta kaj en malgrandaj urboj kaj vilaĝoj oni gvidis novajn E-kursojn: Soler y Valls en Enguera; Domingo Talens en Alcoy kaj Alikanto; Rafael Arizo en Ayora; Dro Llorens en Pedralva; Serra en Liria; Francisco Máñez en Cheste kaj Chiva, kaj speciale, Manuel Caplliure gvidis la E-kurson en la Lernejo pri Idiomoj de la Universitato de Valencio.

La fino de la Unua Mondmilito restarigis en Hispanio la idealisman etoson kiun Esperanto kunportis ĉiam ekde sia apero en nia lando: specialan bildon de lingvo internacia kun alloga interna ideo homama, (plej ofte pli grava por la esperantistoj ol la lingvo mem) ekbrilis denove por la hispanoj.

Antonio Marco Botella