XVIa jarcento (dua parto)
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
JUAN DE TIMONEDA
(1490-1583)verkis: Antonio Marco Botella
Verkisto, eldonisto kaj elstara poeto naskiĝinta en Valencio en la jaro 1490. Kiel eldonisto li disvastigis gravajn verkojn kiel la komedioj de Lope de Rueda, Alonso de Vega, “La pastoralaj kolokvoj” de Juan de Vergara k.a. Li kompilis kaj eldonis plurajn Kanzonarojn kaj Romancarojn en kiuj li inkludas romancojn de pluraj aŭtoroj kaj aliaj propraj. Li ankaŭ verkis spritajn rakontojn kaj fabelojn en kiuj li kolektas antikvajn elparolajn legendojn, kaj tradukis kaj donis novajn versiojn el verkoj de Boccaccio, Ariosto kaj Bandello.
Distingiĝis ankaŭ Timoneda kiel dramverkisto, kiu montriĝas kun atentinda itala influo kaj tendencoj al moderna hispana teatro, sekve oni povas konsideri lin, kun Lope de Rueda, kiel patroj de la hispana teatro. Gravaj liaj “autos sacramentales” (teatraĵoj pritraktantaj temojn el dogmo kaj eŭkaristio) aperintaj en du kolektoj, la unua: “Sakramenta Trio” (1558) en kiu aperas la teatraĵoj “La perdita ŝafo”, “La kastelo de Emaus” kaj “La Eklezio”; kaj la dua “Sakramenta Trio” (1575): “La sakramenta fonto”, “Edziĝo de Kristo” kaj “La Fido”, bibliaj kaj religiaj temoj, anonco de la teatro de Calderón.
Fine kaj ne laste, Juan de Timoneda ankaŭ estas aŭtoro de sentivaj poemoj: kantoj, romancoj, kanzonoj, eglogoj k.a.
Jen unu el liaj belaj poemoj esprimanta delikatajn sensojn kun amemaj nuancoj vere rafinitaj:
Kanzoneto
Tiu venas aŭ ne venas,
tiu trafo aŭ ne trafo,
kiam pri la Amo temas
ne ekzistas ĝu’ egalo.
Tiu penso de amanto
esti de ŝi dolĉ-amata
rivalas kun la dubsento
de l’ amanto atendanta,
ĉar l’ espero kaj sopiroj
en la koro ĉiam kantas;
tiel grandas amo-sento
ke nenio ĝin egalas.
Tiu reciprok-rigardo:
ŝi al li, li al ŝi, ravaj,
kaj atendi la belnokton
kaj paroli ŝin tre arda,
kiam pri la Amo temas
ne ekzistas ĝu’ egala.
Tiu pens’ ĉu ŝi min aŭdis,
Aŭ mi vidis ŝin hazarde,
ĉiuhore kun l’ espero
de sia akcepto varma,
en la mondo de la sentoj
ne ekzistas ĝu’ egala.
Tiuj ĉarmaj dam-indikoj,
tiu tse! lin dolĉ-vokanta,
tiu jeso oportuna,
tiu dir’ ke ‘ŝi lin amas,
kvankam ŝajnas simplaj signoj
ne ekzistas ĝoj’ egala.
Juan de Timoneda forpasis en la jaro 1583.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
SANTA TERESA DE ÁVILA
(1515-1582)verkis: Antonio Marco Botella
Grava verkistino el la hispana beletra mistikismo, religia doktorino kaj reformatora fondintino de la regularo de monaĥa ordeno, Sankta Tereza de Avila estis unu el la figuroj plej elstaraj de sia epoko: ŝia doktrino kaj instrukapablo por persvadi, ŝia rafinita personeco kaj mistika sento pri amo, ŝia simpleco eĉ por pritrakti la plej altajn temojn de la homa spirito, donas eksterordinaran dimension intelektan al ŝia verkaro, sendube unu el la plej brilaj el la tiutempa hispana beletro.
Ŝi naskiĝis en Gotarrendura (Avila) en la jaro 1515, kaj jam infanaĝe ŝi montris sian inklinon legi, precipe prikavalirajn librojn, kio iamaniere influis ŝin konjekti la vivon kiel idealo, laŭ la stilo de la tiamaj kavaliroj, kiuj oferis sindoneme siajn strebojn al Dio kaj al senhelpaj malfeliĉuloj. En tiu idealisma etoso ŝi kreskis revante pri fantaziaj spiritaj konkeroj kaj imagante piajn epopeojn por konverti la nekredantojn...
Nur deknaŭjara ŝi forlasis la gepatran hejmon por eniri en monaĥejon, kie ŝi devis lerni doktrinon kaj disciplinon, sed ŝi tuj rimarkis la grandan abismon ekzistantan inter la pragmata rutina vivo de tiuj religiaj centroj kaj tiun, kiun ŝi imagis kiel pli adekvatan por tiuj komunumoj: ŝi amis la homon kiel saĝa kreo de Dio, kaj Dion kiel maksimuma amo de ĉiuj amoj.
Ŝi, do, tute ne komprenis la pasivan sintenon kaj fikcian disciplinon de tiuj komunumoj kaj tuj pensis nepre reformi la ordenon, por igi ĝin pli efika kaj la komunumojn pli fervoraj kaj efektivaj.
Alia fakto profunde influanta ŝin estis grava malsano kiun ŝi suferis kaj malebligis ŝin aktivi dum longa tempo. Ŝi estis ĉe la bordo de la morto kaj eĉ en certa okazo oni konsideris ŝin forpasinta. La profunda observado de la vivo sen iu ebla reago de sia malsanullito, plifortigis ŝian internan vivon kaj devigis ŝin rekonsideri la tutan sistemon pri homaj valoroj. Tio donis kiel rezulton la bezonon pli intense ami Dion kaj potencigi la propran spiriton por plenigi ĝin per la plej puraj diaj esencoj...
Sankta Tereza vidis la mondon, la religion kaj ĉion, kio ŝin ĉirkaŭis per okuloj de poetino, kaj prikantis verse aŭ proze ĉiujn nuancojn, kiujn ŝi perceptis en la homa spirito. La versoj, kies periodoj kaj reguloj eble bremsis la flugon de la idealisma fantazio de Tereza, ne atingis la altan kvaliton de ŝia prozo, sendube unu el la plej elegantaj de ŝia epoko: unika de la vidpunkto de la ideoj pri profundaj doktrinaj konceptoj, kaj sekve esprimo plej alta kaj bela de mistikaj ideoj.
La versoj de Sankta Tereza ne nur ne ignoras la belecon de nia mondo, sed taŭgas kiel vehiklo de la sentoj de la homa spirito, kies celo estas nur malkovri en nia interno la plej sekretajn fontojn de nia mistika idealismo kaj igi tiujn sentojn servi kaj omaĝi Dion. Jen versoj esprimantaj tiun celon:
Aspiro pri eterna vivo
GLOSO
Mi vivas ne mem vivanta,
kaj mi tian vivon vokas,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
El ĉi dia unuiĝo
de l’ am’ kiun mi ja vivas
restas Di’ de mi kaptita
kaj libera mia mio,
sed vidi kaptita Dion
tiom al mi furoras,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Ho Di’, kiom viv’ longiĝas!
kion daŭras ĉi ekzilo,
ĉi prizon’ kaj pun-ekzisto
de l’ animo katenita!
Nur atendi la eliron
tiel ŝire min doloras,
ke mortas mi ĉar ne mortas.
Kiom vivo min amaras
sen la ĝuo de l’ Sinjoro!
ĉar se am’ ĝojigas koron
Ho Di’, kiom viv’ longiĝas!
Kiom daŭras ĉi ekzilo,
ĉi prizon’ kaj punekzisto
de l’ animo katenita!
Nur atendi la eliron
tiel akre min doloras,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Kiom vivo ja amaras
sen ĉeesto de l’ Sinjoro!,
Ĉar se am’ ĝojigas koron
la esper’ ne tro lontanas;
Di’ mildigu mian ŝarĝon,
peza kiel ŝtal’ malmola,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Vivas mi kun la konfido,
ke mi fine nepre mortos,
ĉar mortanta vivo trovos
la esperon kaj la fidon;
morto por atingi vivon,
mi atendas plenfervora,
ke mi mortas, ĉar ne mortas.
Jen, konstatu vi l’ amforton;
viv’ ne estu al mi ĝena,
ĉar nur al vi laste restas
por vin gajni perdo-ploron,
venu haste mort’ leĝera,
venu jam la morto dolĉa,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Tiu supra viv’ ĉiela
estas ja l’ aŭtenta vivo,
ĉar ĝis la ekzisto-fino
oni ne ĝin ĝuas plena;
mort’ ne estu trov-evita,
vivas mi mortanta glora,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Viv’, kion mi doni povas
al Dio en mi vivanta,
se ne estas al vi, vana,
por alia viv’ pli bona
kaj ĝui Lin pli ekstaza?
Mi tra l’ mort’ Lin trafi volas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
For de vi restanta sola,
kian vivon al mi restas
sed suferi morton certan
el ĉiuj la plej angoran?
Mi kompaton pri mi sentas
ĉar mia malbon’ hororas,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Kiel oni povas facile rimarki, ĉiuj versoj estas enkadritaj en preskaŭ unu sola temo: ŝia delira amo al Dio. Tio fakte signifas certan malriĉon pri temoj, kiun ŝi superas, kiam ŝi uzas prozon: la prozo de Sankta Tereza estas flua, eleganta, vere ĉarma, ĉar ŝi verkas tiuokaze sub la deviga postulo didakta interesi la ceterajn pri tio, kion ŝi konsideras kiel propra misio. La versoj de Tereza estas kvazaŭ preĝo, “dialogo kun Dio”, ŝi diris.
La prozo estas dialogo kun la homoj kaj en tiuj okazoj ŝi simple parolas, serene, sen ia ajn aŭtoritata tono; kaj eĉ kiam ŝi certigas ion, tuj ŝi aldonas “miaopinie”. Ŝi evitas la teknikajn vortojn kaj malmulte uzas la teologan terminologion, kaj tio eksteriĝas per tiu simpleco, kiun ni jam aludis. Tio ebligas la personojn kun ne tro alta kultura nivelo, kompreni ŝin perfekte, ĉar ŝia stilo rekta kaj kolokva parolas al la homa koro. Cetere ŝi uzas tre ofte diminutivojn, karesajn kaj etigajn terminojn, kaj tio donas al ŝiaj esprimoj spontanan kaj amikeman freŝecon...
La verkaro de Sankta Tereza disvastiĝis tra la tuta mondo, ĉar ŝiaj verkoj estas tradukitaj al multnombraj lingvoj: pli ol cent hispanaj eldonoj, kvindeko en la franca kaj itala, dudeko en la germana kaj portugala, kaj laŭ malpli alta nivelo, en la angla, pola, rusa, nederlanda, kroata kaj multaj aliaj lingvoj.
La influo de la verkoj de Sankta Tereza sur aliaj verkistoj estas granda, precipe inter mistikuloj, kaj inter ĉi tiuj ni tuj citu ŝian samtempulon, la poeton Sankta Johano de la Kruco.
Sankta Tereza verkis pli ol dekon da libroj, pli ol kvincent leterojn kaj tridekon da poemoj...
Teresa Cepeda Ahumada, religie Tereza de Jezuo, forpasis en Alba de Tormes (Salamanca) en 1582.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
GUTIERRE DE CETINA
(1520-1560)verkis: Antonio Marco Botella
Poeto naskiĝinta en Sevilo, ofta vojaĝanto tra la mondo, kaj dum iom da tempo kortegano kaj militisto.
Lia poezia verkaro konsistas el kvin madrigaloj, 244 sonetoj, 11 kanzonoj, 17 epistoloj kaj 15 diversaj aliaj poemoj. Li precipe prikantis la amon, ne laŭ la platona senco sed kiel sento reala de la propra vivo, sekve li ne idealigis la virinon, sed liaj esprimoj estis ĉiam delikataj, sentemaj, plena de muzikaj resonoj...
Aperas en ties versoj certaj rafinitaj influoj de la italo Petrarko, kaj de la hispanoj Ausias March, Boscán kaj Garcilaso, ĉe kies skolo li lernis la lirikarton, sed super tiuj influoj ŝprucis lian originalan stilon kaj kreemon, kiu donis al li grandan prestiĝon.
Jen unu el liaj plej belaj madrigaloj:
Helaj okuloj...
Okuloj heloplenaj,
se laŭdojn indas via dolĉrigardo,
kial vi min rigardas kun singardo?
Se ju pli pie belaj
des pli vi sorĉas kiun vi rigardas,
kial vi montriĝas al mi durarda?
Okuloj tre serenaj
rigardu min almenaŭ, ne kolera.
En 1546 Gutierre de Cetina vojaĝis al Meksikio kun sia onklo, ĝenerala prokuroro, kaj tie mortis dum nokta priama kverelo kontraŭ alia kavaliro, kiam apenaŭ li nur estis 37-jara kaj tiom oni atendis de lia talento.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
FRAY LUIS DE LEÓN
(1527-1591)verkis: Antonio Marco Botella
Katedra profesoro, verkisto, filologo kaj poeto. Lia prozo simpla, belstila, klara kaj profunde lirika, faris de li, la plej fidelan reprezentanton de tio kio signifis reale en Hispanio Renesancon. Neniu kiel li, sciis kunfandi en unu solan, la kulturajn fluojn kiuj konverĝis en lia epoko: la klasikan heredon, la italan influon, la hispanan tradician menson kaj la profundan religian mesaĝon el pasinto.
Liaj ideoj platonaj devenas el la klasika mondo; lia koncepto pri mondharmonio rekte el Pitagoro. Liaj idealaj modeloj estis Vergilio kaj Horacio, el kiuj li lernis ami naturon kaj ĝui izolecon. Li komprenis tuj la valoron de la biblia poezio, kaj sendiskute li estis unu el la plej elstaraj hebreistoj de sia epoko.
Lia poezio, tiel altvalora kiel lia prozo, senorname elegantas. Lia inspiro ne fontas el la tuja realo, sed el la beleco de la naturo, kiu kondukas lin emfazi la ideon pri eterneco. Fray Luis kristianigis la klasikajn ilojn beletrajn laŭ la religia spirito de la renesanco.
Ankoraŭ tre juna, li gajnis la katedron pri Teologio en la Salamanka Universitato konkure kun la dominikanoj, kiuj neniam pardonis lian triumfon. Fray Luis de León uzis la latinan lingvon por oficialaĵoj, la kastilian por la poezio kaj aliajn lingvojn, (itala, hebrea, kaldea) por studi. Tio ebligis lin esplori la internan signifon de la Sanktaj Skriboj sub diversaj aspektoj kaj traduki kastilien “La Kanto el la Kantoj” kun komentoj. Tial li estis enkarcerigita kvin jarojn, akuzita de simpatio al la judaro.
Kiam li eliris el prizono, li verkis:
En ĉi tiu fikarcero
min enfermis l’ ambicio,
la mensog’ kaj l’ envio
suferi en mallibero.
Feliĉa filozofio
tiu de la saĝa homo
pacvivanta sen ornamo
kun povraj manĝo kaj domo,
neenviata, sen nomo,
sola, nur kun dia amo!
Lia tradukemo ankaŭ trafis “La Bukolikoj” de Vergilio, “La Odoj” de Horacio kaj “Psalmoj” de David. Li verkis originale interesajn librojn, ni citu “La perfekta edzino” (trad. al Esperanto de A. Jiménez Loira), “Nomoj de Kristo” kaj aliajn. Li verkis originale ankaŭ belajn poemojn: “Profetaĵoj al rivero Tajo”, “Izola vivo”, odojn “Al Salinas”, “Al Filipo” kaj aliajn.
Jen elstara poemo lia, kiun ni provis traduki:
Serena nokto
I
Ĉe l’ vido de l’ ĉielo
de lumoj multenombraj ornamita,
rigardas mi al tero
dumnokte nigre frida
en dormo kaj forgeso infinita.
II
Ĉagreno, am’ kaj tristo
anksion vekas, mia koro varmas;
l’ okuloj sen rezisto
fariĝas font’ kaj larmas;
kaj la ĉielon laŭde mi proklamas.
III
Loĝejo grandioza!
Elstara templ’ de plaĉ’ kaj klar-kulmino,
l’ anim’ ĉe ĝi ripoza,
pro kia trompfascino
restadas en ĉi ter-prizon’ ĝis fino?
IV
Ho, kia misdecido
pri ver’ modifas la senduban sencon
kaj pri la dia fido
konjektas falsan penson
sekvante ŝajnan veron aŭ tendencon?
V
Liveras sin al revo
la homo, sed pri si mem ne atentas,
kaj lanta paŝ’ sen strebo
turnas ĉiel’, silentas,
lin rabas vivo, kiu ne aŭtentas.
VI
Vekiĝu ho, mortonto!
Rigardu bone en vin mem, ho homoj!;
l’ animoj el ĉi mondo
faritaj el bondonoj
Ĉu vere povos vivi laŭ fantomoj?
VII
Ha, levu hom’ la vidon
al tiu ĉi eterna brila sfero!
Ĉu trompos vin la fido
al flata viv’ sur tero
kun ties tim’ kaj ĝia plen-espero?
VIII
Ĉu ne malsprita tero
estas nur unu el la punktoj brumaj,
ne atentinda ero
kompare al resumaj
pase’, futur’ kaj nun’ eterno-lumaj?
IX
Kiu ne tion vidas
kaj la mizeron de la ter’ valoras,
ne ĝemas, ne plu vidas,
ne rompas kion gloras
el bonoj kiuj la anim’ trezoras?
X
Kontenton oni spiras,
ĉi tie regas paco por ĉiamo,
pri ĝi ni ja sopiras;
sur alta seĝ’ de l’ Amo
ĝi sidas en sanktega glor’ kaj famo.
XI
Enorma bel-prezenco
montriøas tie ĉi en sia helo,
klarega lumpotenco
en sia tuta belo
printemp’ eterne floras en ĉielo.
XII
Ho, belaj kampoj veraj!
ho, freŝaj verdpaŝtejoj bonodoraj!
Riĉhavaj ŝaktoj teraj,
bienoj tutvaloraj
kaj valoj fruktodonaj brilkoloraj!
Grandparte el la poemoj de Fray Luis de León estis verkitaj sub la metrika versformo “liro”, (strofo kvinversa: tri sepsilaboj kaj du dekunusilaboj, en konsonanca rimo, aBabB, kiun mi rigore respektis en la traduko). Versoj pensemaj kaj pensigaj kun profundaj konceptoj metafizikaj, gravaj rimarkoj filozofiaj, ĉarmaj metaforoj.
Tamen ĉion ĉi li esprimas per tute simpla lingvo, kiel en tiu ĉi poemo:
Izolita vivo
Kiel kviete vivas
kiu por fuĝi el monduma bruo
kaŝan padon trairas
sekvante kun plezuro
la saĝajn homojn rarajn sur ĉi spuroj.
Kiu en sia brusto
ne sentas ambicion por la gloro,
envias kostajn luksojn
kaj la artan plafonon
lerte farita de arab’ per oro.
Kiu indiferentas
kiam famo trumpetas sian nomon,
kaj ne aŭdas, sincera,
laŭdajn flatajn parolojn,
kiujn kondamnas vero kaj honoro.
Kio al mi kontentas
se preferita de fingroelekto
mi la esperon perdas
serĉante tiun venton
kun mortozorgo, anksiante veron?
Ho river’! monta fonto!
Ho ĝuinda sekreta loko rava!
Tre proksima al rompo
Serĉas ŝip’ helpon savan
Kontraŭ tempesto de kolero mara.
Mi volas gajan tagon
puran, liberan, sen rompita sonĝo;
mi ne volas vizaĝon
kun severa elmontro
de kiuj laŭdas rangon kaj la monon.
Veku min gajaj birdoj
per via nelernita rava kanto,
kaj ne de la arbitro
de kiu fremda mano
devas atendi por ricevi amon.
Vivi sola mi volas,
ĝui bonon ŝuldata al ĉielo
mem vivante izola,
vivi ja en libero
sen am’, malam’, esperoj kaj sen celoj.
Sur deklivo de monto,
mia mano priplantis horton lindan;
ĝi en printempo floros
en promeso feliĉa
de abundaj rikoltoj fruktoriĉaj.
Kaj kvazaŭ vidavide,
por konstati la ĉarmon de la horto;
de monto freŝe briza
pura akvo de fonto
malsupren kuras kun hastema volo.
Kaj poste, kun trankvilo
zigzage trairante inter arboj,
de verdo vestas ĉion
kaj plenas ĉiujn padojn
de belaj floroj dise sur la kampo.
La horton briz’ karesas
kaj ĉien portas mil plaĉajn odorojn,
skuas la branĉojn etajn
kun tiel mildaj sonoj,
ke or’ kaj sceptro perdas sian logon.
Gardu sian trezoron
la homoj kiuj pri falsaĵoj fidas;
ne plaĉas min la ploro
de kiuj ne konfidas
kiam nordo kaj sudo prikonfliktas.
Antenoj streĉe krakas,
klara tago sin turnas nigra nokto,
ĝis la ĉielo klamas
konfuzaj fortaj voĉoj,
kaj la maron riĉigas bruaj sonoj.
Mi pensas, ke sufiĉas,
simpla manĝo sur tablo kaj en paco;
kaj manĝilaro riĉa
ĝi restu je la plaĉo
de kiu timas nek tempestan maron.
Kaj dum aliaj homoj
mizere sin konsumas en avido
por atingi la povon,
mi sentas la inklinon
kuŝante ombre kanti melodion.
Ĝuante plaĉan ombron
kronita de heder’ kaj laŭroj pacaj,
atentante la sonojn
de melodioj ravaj
kiujn kun lerto plektro ĉerpas saĝa.
Fray Luis de León estas unu el la poetoj plej elstaraj kaj admirindaj de la hispana Literaturo.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
FERNANDO DE HERRERA
(1534-1597)verkis: Antonio Marco Botella
Brila poeto jam nomita de siaj samtempuloj “la dia”. Naskiĝinta en Sevilo, kie li ĉiam loĝis, li dediĉis sian tutan vivon al studado kaj al la poezio. Prave oni rigardas lin kiel la plej fidelan reprezentanton de la sevila skolo, ĉar li sciis esprimi kiel neniu alia de sia epoko, la esencajn karakterizojn de la poezia esprimo andaluza: lumon, muzikon kaj koloron.
Liaj erotikaj poemoj-kanzonoj, elegioj, sonetoj pritraktas ĉiam amajn temojn, kiujn li idealigas, influita de sia platona amo al la grafino de Gelves, aperanta en liaj poemoj sub la nomoj: (9) Aŭro, Lumo, Fajro, Stelo, k.a. Jen soneto montranta la indikitajn karakterizojn:
Ruĝ-flava sun’, brilanta kiel flamo,
vi purpurigas bele la ĉielon;
ĉu trovis vi sur ter’ pli grandan belon
similan al la Lum’(9) de mia damo?
Tenera Aŭro (9), milda kiel amo,
Freŝdona flug’ havanta kiel celon
nin luli, kiam kovras mian helon
mallum’, ĉu haroj vekis pli da famo?
Luno, honoro nokta, moŝta ĥoro
da fajroj supre vagirantaj rave,
ĉu vi vin sentis inter tiuj Steloj? (*)
(*) Aŭro: (El la latina auram)= milda karesanta vento. Nomo de la filinoj de Eolo, kiuj reprezentas la ventojn mildajn (ili aperas rajdantaj sur cignoj). En PIV: sensaĵo anoncante al malsanulo lian baldaŭan atakon de epilepsio, k.a.Purega Aŭro, Suno, flam el oro
ĉu vi aŭskultis miajn plendojn prave
kaj vidis Lumon kun pli da krueloj?
Herrera uzas en sia poezio ĉiujn kultismajn rimedojn por esprimi poezion nevulgaran; por atingi tion li poluras la lingvon, uzas latinismojn kaj belajn metaforojn, serĉas muzikajn vivkolorajn efektojn, kies onoma-topeajn akcentojn nuancas liaj versoj de sonora beleco. Resume, li celas kaj atingas la kreon de rafinita mondo regata de amo, kiel oni povas konstati en la sekvanta poemo:
Nur de okuloj mildaj kaj serenaj
pleniĝas mia kor’ kaj miaj pensoj,
nur pri beleco zorgas miaj sensoj
kaŭzo de miaj maltrankviloj ĝenaj.
Nur logas al mi helon el am’ plena
al vent’ ĵetitaj en orfaskaj densoj,
nur venas al mi el grandec’ kompensoj
al la turment’ kaj am’ riĉig-kortrenaj.
Aŭskulti voĉon aŭ alian amon
mi tute ne intencas nek sopiras,
ĉar ne ekzistas gloro pli valora.
Se scius mi, ke perdi mian damon
signifas perdi ŝin se mi foriras
lasu min Di’ sen amo tiom vora!
Poeto de la lirika amo kune kun aliaj rimarkindaj pripatriotismaj, li publikigis ankaŭ unu el la plej majstraj verkoj de tiu epoko pri la teorio de la beletra stilo. Kiel historiisto li ankaŭ elstaris: li estas aŭtoro de interesaj verkoj: “Laŭdo pri vivo kaj morto de Tomas Moro”, “Rakonto pri la Ĉipra milito” kaj “Batalo ĉe Lepanto”, “Historio pri faktoj ĝis Karlo 5ª”, k.a.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
SAN JUAN DE LA CRUZ
(1542-1591)verkis: Antonio Marco Botella
Johano de la Kruco estas la religia nomo de Juan de Yepes Alvarez. Li naskiĝis en Fontiveros, Avila provinco. Kiam li aĝis 25 jarojn, li konatiĝis kun Tereza de Avila, kaj ambaŭ akordis pri multaj aferoj koncernantaj la renovigon de la religia vivo, kaj pri la decido reformi siajn respektivajn karmelajn ordenojn. Tial ili ambaŭ suferis persekutojn.
Sentema kaj kun alta koncepto pri la dia amo, Johano de la Kruco ĝuis esprimante sian internan senton per la verkado, kiun li rigardis kiel la solan rimedon por dialogi kun Kristo. Rezulte de tiaj dialogoj sub formo de amemaj konfidencoj naskiĝis la mistika poezio de tiu ĉi monaĥo-poeto, kies majstra stilo kombinis la religian simbolismon origine biblian kun la tradicio de humanisma kulturo deveninta el la klasikuloj, kiun li posedis pro sia kleriĝo.
Tiuj elementoj, miksitaj kun certa petrarkismo, kaj la muzika kadenco de liaj versoj, evidente, altiras la legantojn.
La mistikaj pensoj de Johano de la Kruco, surbaze de Tomismaj doktrinoj, estas tiel bele esprimitaj, ke tiu poezio pri dia amo, konsistantan el belegaj simboloj kaj admirindaj alegorioj, legiĝas kvazaŭ temus pri profana amo. Laŭ opinio de Damaso Alonso, talenta erudiciulo pri hispana liriko, oni klare perceptas en tiuj versoj nuancojn de la stilo de Sebastiano de Kordovo. Jen unu el liaj poemoj:
Koploj de l’ animo penanta Dion vidi
Vivas mi, sen vivi mem
kaj anhelo tiel fortas
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
I
En mi mem mi ne plu vivas,
vivi sen Li mi ne povas;
sen Li mi ja ne min trovas,
kion vivo ja signifas?
Mortoj mil en mi aktivas
el la viv’ al mi konfortas
nur la mort’, ĉar ne mi mortas.
II
Vivo kiun mi nun vivas
estas negativa vivo,
sekve daŭra morto-iro
øis Li, kies viv’ edifas,
montras kion Di’, signifas,
ke mi l’ vivon ne elportas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
III
For de Vi mi ne eltenas;
kia vivo min atendas
se pri ĝi mi tiom plendas
kaj nur morton mi bonvenas?
Pri mi mem mi abomenas,
sed mi pro persist’ bonsortas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
IV
Kiam fiŝ’ elakvigitas,
al ĝi ne konsolo mankas,
ĉar per mort’ ĝi nepre dankas
finon kiun ĝi avidas...
Kia mort’ egalvalidas
vivon kiu tre malfortas
ju pli vivas mi, pli mortas.
V
Kiam mi konsolon celas
kaj Vin sakramente vidas,
mi fervore pli avidas
ĝui Vin, mi Vin anhelas!;
tio al mi ja turmentas,
ĉar doloro min elbordas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
VI
Kaj se mi plezuron sentas,
ho Sinjor’, kun la espero
vidi Vin, kaj la sufero
perdi Vin al mi desperas;
tio timon en mi vekas,
kaj l’ esper’ tiom fortas
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
VII
Mia Di’!, el morto trista
min eligu, donu vivon,
forbaru la perspektivon
pri lig’ tiel optimista,
sekve vidu min persista,
al mi tiom ĝi perfortas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
VIII
Mian morton mi priploros
kaj la vivon mi bedaŭras,
dum pro pekoj ne plu daŭras
vivo kiu ne min gloros.
Ho Di’! kiam mort’ min voros?,
diros mi: jam mi tre fortas!
vivas mi, ĉar ne mi mortas.
Neniu hispana poeto atingis til zenitan pinton en la hispana mistika poetiko. La poezio de Johano de la Kruco, riĉa je muzika ritmo kaj altaj pensoj mistikaj, multe influis postajn generaciojn de hispanaj poetoj, kiel tiuj de la nomata “generacio de la 27ª”. Jen alia el liaj poemoj, tiu ĉi verkita sub la metrika versformo nomata “liro” (strofo kvinversa aŭ sesversa ĉi-kaze: kvar sepsilaboj kaj du dekunusilaboj, en konsonanca rimo abBabB):
Amflamo viva
Ho, ama flam’ invita,
vi kiel mild-ulceras
kun milda ŝir’ ĝis fund’ de la animo!
Sed nun, ne plu evita,
enrompu se vi veras
l’ am-tolon dolĉ-renkontan en intimo!
Ho, karcer-pun’ miela!
Ho, dorlotita vundo!
Ho, mano milda!, tuŝo silk-velura
kun gust’ de viv’ ĉiela
kaj larĝa grac-abundo!
Promorte, morto ias vivo pura.
Ho fajro-lampa lumo
per kies klaraj heloj
la profundaj kavernoj de la senso,
iam en blindo-brumo,
kun strangaj brilaj beloj
apud l’ amato varmas kun intenso!
Ho, kia milda spuro
en mia sin’ postrestas,
kie sekrete nure vi solsolas!
Kaj via spir-susuro
en bon’ kaj glor’ majestas
dum vi, ho delikata! min amoras.
Neniu verko de Sankta Johano de la Kruco estis publikigita dum lia vivo, kaj fakte forpasis 27 jaroj ĝis la unua publika apero de tri el liaj poemoj. Preskaŭ ĉiuj verkitaj en la prizono de la monaĥejo de Toledo.
Malfacile eksplikeblas la profunda mistera lirikismo de la versoj de tiu ĉi granda poeto. Post kvar jarcentoj, ili konservas viva la sorĉon kaj ĉarmon de la eterna beleco.