XXa jarcento (tria parto)

HISPANA LIRIKA ANTOLOGIO

DÁMASO ALONSO Y FERNÁNDEZ DE LAS REDONDAS

(1898-1990)

verkis: Antonio Marco Botella


Poeto, elstara kritikisto, profesoro pri Lingvo kaj Literaturo, membro de la tiel nomata "Generacio 27" kaj studemulo laŭ plej alta nivelo de la tradicia klasika hispana beletro en siaj originoj.

Li estis elstara lernanto de la fama intelektulo Ramón Menéndez Pidal ĉe la Centro pri Historiaj Studoj, kaj kiel profesoro instruis Hispana Literaturo en la Universitatoj de Valencio, Madrido, Berlino, Oxford kaj Cambridge…

Damaso Alonso profunde analizis la verkadon kaj stilon de Luis de Góngora y Argote en siaj verkoj "Temas Gongorinos" (Gongoraj Temoj), "Soledades" (Solecoj), "Estudios y ensayos gongorinos" (Studoj kaj gongoraj eseoj) kaj aliaj, tiel majstre ke ne estas troveblaj studoj plej altnivelaj ol tiuj kiujn li faris pri tiu elstara poeto (1561-1627). Li ankaŭ profunde studadis la tradicia poezio pri harĉoj, verkoj de Gil Vicente kaj tiu de la plej elstara mistika poeto San Juan de la Cruz.

Logike, li kontaktis en la "Rezidejo de Studentoj" de Madrido kun la plej elstaraj membroj de la "Generacio 27": Garcia Lorca, Rafael Alberti, Luis Cernuda, Pedro Salinas, Vicente Aleixandre, Gerardo Diego k.a., brila grupo kiu admiris, precipe, al la poeto Luis de Góngora, tiel entuziasme, ke ne nur ili estis influita de la stilo de la poeto, sed ĉiuj ili koincidis celebri omaĝon okaze de la tricentjara datreveno de la poeto, kio efektive okazis en la Ateneo de Sevilo en la jaro 1927.

Aŭtoro de pluraj gravaj verkoj, krom la jam menciitaj, aliaj eksterordinaraj kiel "Ensayo sobre la Poesia Española" (Eseo pri la Hispana Poezio)-1945-, "Poesía Española" (Hispana Poezio) -1950-, "Poetas actuales Españoles" (Nuntempaj hispanaj poetoj" -1952) k.a.

Damaso Alonso ricevis la Premion Cervantes (1978), estis direktoro de la Reĝa Hispana Akademio kaj membro de la Akademio pri Historio; li ankaŭ estis direktoro de la revuo "Filología Española" (Hispana Filologio) kaj kunlaboranto de la prestiĝa "Revuo de Okcidento".

Kiel poeto li verkis tre interesan kaj gravan poezion, jen unu el liaj priamaj poemoj:


Scienco el Amo

Mi ne scias, nur atingas min, l' adoro

al viaj okuloj, la tenebran sciigon

de dio, nur en viaj ruĝlipoj, kison

de granar-mondo, de ĉiela vivamoro.

Ĉu vi estas kristalpurig', aŭ detruema

ventego? Ne, mi ne scias…de tiu plezur'

de ĝia kosmik' avareco, mi scias nur

pri la sidera bat' kiun mi vin amegas.

Mi ne scias se vi estas mort' aŭ vivo,

se mi tuŝas vin kiel roz' aŭ kiel stelo,

se mi vokas vin aŭ eble vokas dion

ĵonko en l' akvo aŭ surda ŝton' vundita

nur mi scias ke vesper' estas pli ol belo

nur mi scias ke mi estas vir' kaj vin amas.


Kiel oni povas konstati la poezio de Damaso Alonso ne konsistas el brilaj metaforoj aŭ artifikaj rebriloj, li uzas la regulojn de la klasika soneto, sed la esprimo de la versoj ne estas tiu de la ordinara poeto, li rompas la verson eble por doni simplecon al ĉiu esprimo, ja li volas ke la beleco estu en la konceptoj kaj tute ne en la formoj, eble estas pro tio ke li ne brilis laŭ la alta nivelo de liaj kolegoj de la "Generacio 27".

Jen alia soneto kiun li verkis por ekzalti la liberon kiun la liberpensantaj homoj aspiras:


Soneto pri la homo-libereco

Kiom bela vi estas, liberec', nenio

kontrastas vin, kion? Donu min turmento.

Pli brilas sur la plej pura firmamento

liberec' en krisolita tortur-vivo.

Ke mi ne kriu? Ĉu pretas buŝ-ŝtopilo?

Venu: buŝ-ŝtopu mian liberan penson.

Krio ne estas ondovibro al vento:

hom-ribelo estas ja konscienca krio.

Kiom bela vi estas, liberec', mem dio

vidis vin brili, antaŭ l' unua infero

sur sia brusto, tutsola bela stelo…

Fajreto el ardanta vulkano prenis

en sia mano. Kaj sur mia frunt' ardis

libera dia flamo, bela libreco.


Damaso Alonso y Fernández de las Redondas elstare brilis inter la hispanaj intelektuloj plej altnivelaj de sia epoko. Kiel kritikisto li estis vere senegala, ja li esploris en la profundo de la naskiĝô de nia Liriko.

Li naskiĝis kaj forpasis en Madrido (1898-1990).

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

VICENTE ALEIXANDRE Y MERLO

(1898-1984)

verkis: Antonio Marco Botella


Tiu ĉi prestiĝa poeto naskiĝis en Sevilo en la jaro 1898, sed studis en Madrido la karierojn pri Juro kaj Ekonomio, kaj de 1920 ĝis 1922 jam funkciis kiel profesoro en la Lernejo pri Komerco de la hispana ĉefurbo.

Li amikiĝis kun Dámaso Alonso, kiu multde influis lin pri poezio per la konatiĝo de la verkaro de Ruben Dario, kies stilo miksita kun tiu de la hispanaj klasikuloj, aperis en la unuaj poemoj de Aleixandre publikigitaj en la jaro 1926 en "La Revista de Occidente" (La Revuo de Okcidento). En tiu revuo aperis lia unua verko "Ambito" (Medio) en la menciita jaro, kaj sub formo de libro en la jaro 1928, sed tiu indikita stilo, ŝajne survoje al la pura poezio, ŝanĝis post ne longe, montrante la surrealisman, kiun li esprimis kvazaŭ verkante en prozo, sed kun akompano de certa romantikismo kiu faris ĝin pli alloga, kiel vi povas konstati en jenaj versoj de la poemo


Kiel naskiĝis la Amo

Kiel naskiĝis la Amo? tio okazis en aŭtuno.

Maturiĝis la mondo,

mi ne plu atendis vin. Vi alvenis kontenta,

iomete blonda, glitante sur la mildec' de l' tempo.

Kaj mi vin rigardis… Kiom bela mi vin trovis!

ridetante, rigardante la lunon ankoraŭ infana

dum la frua vespero kaj tial sen lumo klara,

gracia kaj emanante orajn brilojn allogajn,

same kiel vi alvenanta sur la bluo, sen kiso,

sed kun viaj blankaj dentoj amon sopiranta...

Brilas tiun belan realismo kiun ni citis, kiu ekzaltas la belecon profundan de tiu poezio, kiu allogis nian generacion, kie ne ekzistas la rigoro de la ritmo kaj la deviga rimo, sed nur la poetika muziko libera de ĉiaj reguloj kaj esprimoj.

Lia loĝado en Madrido kaj forta inklino por la poezio ebligis lian kontakton kun la plej elstaraj tiutempaj poetoj loĝantaj en la "Rezidejo de Studentoj: García Lorca, Pedro Salinas, Luis Cernuda, Jorge Guillén, Rafael Alberti k.a., tio estas, kun la kerno de la tiel nomata "Generacio 27", grupo kiu celebris la tricentjaran datrevenon de la naskiĝo de la poeto Luis de Góngora y Argote en la jaro 1927 en Sevilo.

Superante malsanojn kiuj devigis lin loĝi en la kampo dum certaj ripozoperiodoj, li sin dediĉis al la verkado kaj publikigis "Pasión en la tierra" (Pasio surtere) kaj en 1932 "Espadas como labios" (Glavoj kvazaŭ lipoj), kaj en la jaro 1935, eble lia plej grava verko "La destrucción o el amor" (La detruo aŭ la amo", kiu meritis la Nacian Premion pri Literaturo.

Jen unu el liaj priamaj poemoj:


Kisoj

Ne vin forgesu, tro frue, iun proksiman tagon,

La flugilhavaj kisoj ke vian buŝon karesis,

Kiuj dum momento arde sur viaj lipoj premis,

Kiam via buŝ' akiras pura desegn', kiu allogis,

Tiuj kisoj tuŝetis viajn dentojn, kaj vi tuj sentis,

Ke en via buŝ' vibris kvazaŭ ĉielmilda plumaro,

Kaj viaj rondaj lipoj pulsis pro senlima feliĉo,

Kiu ne kisas tiujn birdojn kiam al viaj lipoj alvenas?

Duonmalfermita via buŝ' mi vidis viajn blankajn dentojn,

kiel ili inter la lipoj plezure ĝisfunde profundiĝis,

Kaj tiam, ho ĉielmalicul'! vi kun granda plezur' sentis,

Ke via korpo rapide, tre rapide, sentive leviĝis.


Kiom gracia, kiom delikata, kiom belsvelta vi regis!

Lumo aŭ birdoj alvenas, belaj plumaroj, puraj kisoj,

Kaj obskuriĝas via vizaĝo kun siaj varmaj flugiloj,

Kiuj vin tuŝetas kaj dum kelkaj blindiĝas, vi brilas.

Ne tion forgesu. Feliĉaj, ili iras, revenas kaj eskapas,

Jen: ili flugas, suprenas kaj karese adoptas ilin la bluo,

Suprenas alten, orkoloran. Ili varme kaj eĉ arde

Ĝemas, kantas, splendas, kaj en la ĉîelo deliras…

En la jaro 1937, okaze de la morto de Federico Garcia Lorca li publikigis omaĝe al la poeto Federico Garcia Lorca, kontraŭ lia murdo, "Federico", verko profunde homama.

Dum la intercivitana hispana milito li ne povis publikigi ian ajn verkon pro lia progresema liberpenso, kaj post la milito li restis en nia lando, kaj en la jaro 1944 li publikigis la verkon "Sombra del Paraiso" (Ombro el la paradizo) kaj regule li daŭrigis publikigante aliajn verkojn en la sekvantaj jaroj.

En la jaro 1950 li estis elektita membro de la Reĝa Hispana Akademio kaj kiel kulmino de lia meritoplena verkado en la jaro 1977 ricevis la Nobel-premion pri Literaturo.

Vicente Aleixandre y Merlo, grava poeto el la "Generacio 27" forpasis en la jaro 1984.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

RAFAEL ALBERTI MERELLÓ

(1902-1999)

verkis: Antonio Marco Botella


Tiu ĉi elstara poeto naskiĝis en El Puerto de Santa Maria (Cádiz) kaj apartenis al tiu prestiĝa Grupo de poetoj nomata "Generacio 27".

En la jaro 1917 li translokiĝis kun sia familio al Madrido tuj montrante sian fruan inklinon por la pentraĵo, kaj kuraĝigita de la pentristo Vazquez Diaz ekspoziciis ĉe la "Salono de Otoño" (1920) kaj en l' "Ateneo Madrileño" (1921, sed de tiu jaro li forlasis la pentraĵon kaj sin dediĉis plene al la poezio, kaj en 1922 li publikigis siajn unuajn versojn en "Horizontes" (Horizontoj).

En tiuij tagoj, ĉar pulmomalsana, li devis translokiĝi al la montaro Guadarrama (San Rafael) kie krom reakiri la sanon li jam definitive aktivis en la verkado de poezio.

Kiam li resaniĝis reiris al Madrido, kie li ofte vizitis la "Rezidejon de Studentoj", kontaktante kun la plej gravaj poetoj de tiu tempo: Garcia Lorca, Pedro Salinas, Jorge Guillén, Vicente Aleixandre, Gerardo Diego, Luis Cernuda, Buñuel k.a. kies alta kvalito kaj amikeco signifis por li gravan progreson en la verkado de poezio…

En 1925 Alberti ricevis la "Nacian Premion pri Literaturo" pro lia verko "Marinero en Tierra" (Maristo surtere), kio signifis envicigi lin kiel poeto inter la plej elstaraj. Li kunlaboris en la fama "Revuo de Okcidento", kaj dum la diktaturo de Primo de Rivera li estis unu el la plej duraj kritikistoj de la diktatoro.

En la jaro 1927, okaze de la tricentjara datreveno de la forpaso de la grava poeto Luis de Góngora, la ĉi-supre cititaj poetoj, kaj kelkaj aliaj, decidis omaĝi ĉe l' Ateneo de Sevilo al la poeto Góngora, majstro de la baroka stilo, tiu Grupo de Poetoj, estis la plej elstaraj pri liriko en Hispanio dum la jaroj dudekaj: ilia pensado estis progresema, kaj kiel komuna celo ili volis ekzalti la belecon, laŭ la stilo de la hispanaj verkistoj de "La Ora Jarcento", ja ili sentis certan fascinon por la tradicia beletra stilo de tiu periodo de nia liriko: libera verso, metriko kaj ritmo ne-regula, uzo de metaforoj, kaj aliaj karakterizoj de tiuj verkistoj kaj poetoj. Tiu omaĝo okazinta en Sevilo konsistis pri publikaj prelegoj, recitado de poemoj k.t.p.

En 1928 li publikigis unu el la libroj kiu pli prestiĝigis lin "Sobre los Angeles" (Pri la anĝeloj), en kiu li superis antaŭajn stilojn.

En la jaro 1930 Alberti interkonatiĝis kun la verkistino Maria Teresa León, kun kiu li edziĝîs, kaj ambaŭ fondis en 1934 la revolucieman revuon "Octubre" (Oktobro), per kiu ambaŭ esprimis ilian politikan opinion partoprenante en la kampanjo favore al la "Popola Fronto", kiu klare montris ilian komunistan opinion.

En 1936 eksplodis la intercivitana hispana milito kaj li estis elektita direktoro de la "Romantika Muzeo", dum tiu periodo li, kiel membro aktiva de la Komunista Partio kaj apartenanta ankaŭ al la "Asocio de Antifaŝistaj Intelektuloj" aktivis politike kontraŭ la nacia kaj internacia faŝismo per prelegoj, mitingoj kaj ĉiaj propagandaj elementoj.

Post la malvenko de la respublikanoj li ekziliĝis en Parizo, kie li laboris kiel parolisto de "Paris-Mundial", sed kiam la germanoj invadis Francion dum la tutmonda milito, antaŭ la evidenta danĝero nazi-faŝisma li translokiĝis al Sudameriko: Argentinio kaj Uruguay, kaj fine de 1957 li jam translokiĝîs al Romo kie li loĝis ĝîs lia reveno al Hispanio.

La loĝado en Romo inspìris al li la elvokon de tiuj belaj panoramoj kaj etoso de lia hispana loĝejo kaj urboj kie li loĝis ekzilita antaŭ ol alveni al la itala ĉefurbo, kaj tiu sento li esprimis en tiu ĉi poemo:


Kion mi lasis pro vi

Mi lasis pro vi miajn arbarojn, miajn karajn arbojn,

miajn hundojn sendorme dum nokte bojajantaj,

miajn urbojn kie mi loĝis dum miaj ekzilitaj tagoj,

eĉ la vintro de mia vivo kiun mi ĝuis ĉiam verkanta.

Mi lasis kortremon, skuon pro emocio sentanta,

eĉ lumon de emociigaj fajroj tute ne estingitaj,

mi lasis mian ombron en l'amikaj okuloj sangantaj

pro l' adiaŭoj en la trista hor' kiam mi estis foririnta.

Mi lasis tristajn kolombinojn apud fluanta rivero,

ĉevalojn sub la suno reflektanta sur la arenoj,

kaj mi lasis odori kaj kontempli la bluan maron.

Mi lasis pro vi, ĉion kion mi ĉiam konsideris mia…

Vi, donu al mi, Romo, ŝanĝe de miaj doloraj penoj,

tiom kiom mi lasis por posedi vin plenplene ĝojiga.

La poezio de Alberti komencas imitante la stilon de la Kanzonaro kaj iom post iom pasas al la "gongorismo" kiun li baldaŭ forlasis per la simbola realismo jam aperinta en lia verko "Sobre los Angeles" kaj "Sermones y Moradas".

Rafael Alberti revenis en Hispanion en la jaro 1977, post la forpaso de la diktatoro Franco. Tiu jaro li estis elektita deputito de la Hispana Parlamento, sed baldaŭ li forlasis ĝin ĉar… "mi nur deziras nun vivi kun la popolo".

Laŭlonge de lia vivo li publikigis multenombrajn verkojn, tiom da, ke nur menciante la titolojn ni plenigus paĝojn kaj paĝojn, li ĉiam trovis la kunlaboron kaj instigon de sia edzino Maria Teresa León. En la jaro 1983 li ricevis kiel agnoskon al sia beletra bonkvalita laboro la Literaturan Premion "Cervantes" kaj en 1991 la "Premio Roma pri Literaturo", sed antaŭe li ankaŭ ricevis la Premion "Lenin de la Paco" (1965) kaj en Hispanio la "Nacia Premio de Teatro" (1980).

Li multe vojaĝis, en Eŭropo, Sudameriko kaj jam reveninta en nia lando tra Hispanio. En unu el tiuj vojaĝoj al Kanariaj Insuloj, li restis tre surtprizita pro la eksterordinara bela ŝanĝo de la insulo Lanzarote, kies protagonisto estis Cesar Manrique, honore al li dediĉis jenan poemon, kiun mi trovis en la Muzeo de tiu insulo:


Lanzarote

Dediĉita al Cesar Manrique, paŝtisto de ventoj kaj vulkanoj.

Mi revenas por renkonti mian lazuron,

mian lazuron kaj la venton,

mian splendon,

la ne-detrueblan lumon,

kiun mi ĉiam revis por mia vivo.

Tie estas miaj rumoroj,

miaj forlasitaj muzikoj,

miaj unuaj paroloj

naskiĝintaj el espero,

mia koro naskiĝinta antaŭ ol siaj historioj,

serena maro, pura maro sen abismoj.

Mi volus, eble, morti, mortiĝi,

ĉar tio estas plua vivo, de la vent' subtenita

plifortigi sian vagantan lazuron kun la spiro

de mia kanzono ankoraŭ ne-deklamita.

Mi estis ja la kantisto

de tiom da travideblo

kaj povus denove esti protagonisto

kvankam ege elsangante,

tre profunde vundita,

plena de tiom da mortintoj

ke ili volus revivi akompanante la voĉon mian.

Sed morti mi ne volas

kvankam mi tion diru,

morti mi ja ne volas

ĉar la maro ne mortas

kvankam ĝi iam mortu...

Mia voĉo, mia kanto akompanos vin

tie supre, preter la aĝa mondo.

Mi venis ĉe vi por vidi vin kaj vin paroli,

sablaro kaj marbordo senfinaj, kiujn mi ne konas,

dunoj kaj nigraj lavadoj,

batitaj palmaroj, tutsolaj homoj,

ĉirkaŭbrakitaj de vulkanoj kaj maro.

Subtera tremo, mi avancos ĝis la ĉiel'.

Mi sentas ke loĝos ĉe mi la fajr' kiun ĉe vi loĝas.


Rafael Alberti Morello, neforgesebla elstara poeto de la "Generacio 27" forpasis en Madrido en la jaro 1990.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

MIGUEL HERNÁNDEZ GILABERT

(1910-1942)

verkis: Antonio Marco Botella


Miguel Hernández Gilabert naskiĝîs en Orihuela en la jaro 1910 kaj iris al la lernejo "Santo Domingo" ĝis kiam li estis 15 jara kaj brile finis elementan bakalaŭron, ekde tiu aĝo li okupiĝis pri paŝtado de la patra kaprogrego. Tiu tasko konsistis paŝti la kapraron ĉu tra la bedaro aŭ la montaro, kio ebligis la penseman paŝtiston ĝui de bela pejzaĝo kaj sana medio: la bedaro kun la oranĝarboj, palmoj, citronarboj kaj tuta verda panoramo; la montaro kun la profiloj de agavoj, nopaloj, urtikoj kaj la pura beleco de naturo, kaj tio estis kvazaŭ lirika mesaĝo por la estonta poeto, sed… senkulpigu min se mi iom enfazis tiun medion, ja tiu estas la sama kiun mi mem vivis en mia infaneco kaj adoleskanteco… Ankaŭ, en tiu epoko, la paŝtistoj kutimis vendi frumatene tra la stratoj de la urbo la kaprolakton, kaj tiu estis ankaŭ la ĉiutaga tasko de Miguel.

Tuj post forlasi la lernejon kaj eklabori, Miguel Hernández komencis lerni aŭtidakte aliajn malfacilajn studojn, kaj allogita de la interesaj verkoj aperintaj tiuj tagoj, legis kaj legis profitante ĉiun minuton liberan, al la tiamaj gravaj verkistoj Gabriel Miró, Zorrilla, Ruben Dario, Juan Ramón Jiménez, kaj poste kun la helpo kaj konsilo de Luis Almarcha li ankaŭ legis al la granda aŭtoroj de la Ora Jarcento: Cervantes, Lope de Vega, Calderón, Garcilaso kaj Góngora. Dumnokte li partoprenis en babilrondo gvidataj de Ramón kaj Gabriel Sijé kaj fratoj Fenoll, kiuj pritraktis, precipe pri novkatolikilaj principoj kaj literaturo, do tiuj dumtagaj studoj, legadoj, noktaj babiladoj kaj recitado de poemoj, kontribuis al lia aŭtodidakta formiĝo, al kiu efike ankaŭ kontribuis la konsiloj, scioj kaj amikeco de Ramón Sijé, tiama studento en la Murcia Universitato, sed precipe estis la poezio kiu pli allogis al nia juna estonta poeto.

En la jaro 1927, la plej elstaraj hispanaj poetoj omaĝis en nia lando la tricentjara datreveno de la eksterordinara poeto Luis de Góngora y Argote (1561-1627), majstro de tre ellaboritaj kaj elegantaj metaforoj, sendube la plej alta kulmino de la baroka stilo. Partoprenis en tiu celebrado selekta generacio de junaj kaj tre gravaj poetoj, kiuj admiris kaj sekvis la gongoran stilon, ni citu inter ili al Garcia Lorca, Aleixandre, Gerardo Diego, Damaso Alonso, Pedro Salinas, Cernuda, Alberti, Juan Ramón Jiménez k.a. ilia nivelo estis tiel alta ke post ne longe kelkaj el ili estis elektitaj ĉu akademianoj, Nobelpremioj kaj plej altaj prestiĝaj distingoj.

Estis tiuj tagoj pri ekzalto de la poezio, ke Miguel Hernández verkas siajn unuajn adoleskajn poemojn, kiujn postaj monatoj oni publikigos en la loka gazeto "La Popolo" de Orihuela kaj "La Tago" de Alicante, kaj de tiu momento jam li ne plu lasos verki poezion.

Sed, kompreneble, ne ĉio estis por Miguel verki poemojn, kaj en la jaro 1931 li konatiĝas kun Josefina Manresa, tajlorino ĉe privata oriola entrepreno, kaj enamiĝas de tiu knabino tiel arde, ke li dediĉis al ŝi multenombrajn poemojn kaj kiel en ĉîu vera amo li konstante persistos en tiu sento ĝis edziĝo…

En tiu sama jaro Miguel vojaĝas unuafoje al Madrido kun granda pakaĵo de poemoj, certa prestiĝo kaj la iluzio resti tie inter tiuj famaj poetoj, sed li fiaskis en siaj pretendoj, nur intervjuis lin du prestiĝaj beletraj gazetoj "La Estampa" kaj "La Gazeta Literaria", fakte la ĉiutaga kunvivado en Madrido estis io tute malsama ol en Orihuela: la intensa bruo en la stratoj, la ne oftaj kontaktoj kun bonaj amikoj, certa nostalgio, do li decidis reveni al sia naskiĝurbo.

Tamen li eltiris el tiu mallonga restado en Madrido certaj konkludoj, li devis esti pli aktiva, pli dinamika, montri publike sian poezion, kaj efektive li tiel ekagis: en la kazino de Orihuela li deklamis plurajn el siaj poemoj, kaj en Alicante, post dokta publika prelego de sia amiko Sijé li denove recitis, ja siaj poemoj diverstemaj plaĉas al la publiko, same la duresprimaj kiel aliaj delikataj, jen poemo kiun li dediĉis al amikino, en kiu, krom fajnesprima, li montras sian regadon de la okversaj strofoj kun la gongora stilo:

Oranĝfloro

Purec-limo, bela flor' frida.

Via ses-eĝa blankec', komplemento,

en la ĉefmondo, el l'enspiro via

en certa mond' meztagon resumas.

Astrologo troas branĉar', multaj,

la verdo restadas ja ĉiam.

Artika flor' ĉe la sud' necesa

glitiĝas la bona voj' kanaria.


Mi elektis ĉi-tiun poemon ĉar estas unu el tiuj kiuj sin prezentas adekvata por klarigi kiel Miguel Hernández uzas la metaforojn, certe iomete pli komplekse ol aliaj poetoj: kiel multaj el vi sendube scias, metaforo konsistas uzi vortojn kun certa imaga analogio kiu identigas unu kun la alia, vi povas trovi ekzemplojn en tiu ĵus citita poemo: la oranĝfloro estas la limo por atingi la purecon; "ses-eĝa blankeco" estas komplemento el la aromo kiu situas en la enspiro; kaj oranĝfloro estas ankaŭ artika floro kies falo estas necesa por la apero de la flava frukto, tio estas la citrono. En aliaj poemoj vi trovos, ekzemple, la vorto "fulmo" kiu signifas amo, do la titolo "La ne ĉesanta fulmo ekvivalentas al "la amo kiu ne ĉesas".

Ankoraŭ pli, Miguel Hernández sin sentas preta superi sin en la verkado, kaj tra tiu sento li publikigas en la jaro 1933 sian unuan libron "Fakulo pri lunoj", eldonita en Murcio, kiu estis tre bone akceptita de la kritiko kaj vekis en sia interno la firman senton atingi la gloron de la grandaj poetoj.

En 1934 li fianĉiĝas kun Josefina, kaj duafoje vojaĝas al Madrido, kie li laboras kiel oficisto de José Maria de Cossio, kaj post ne longe li verkas la religian dramon "Kiu vidis vin, kaj vidas nun, ombra resto de iama brila esto", teatraĵo stilo Calderón, kiun publikigis José Bergamin en sia gazeto "Kruco kaj Streko". En tiu ĉi dua vojaĝo al Madrido li profitas pli efike sian tempon, ĉar laboras, verkas kaj ofte konversacias kun siaj novaj amikoj, la famaj verkistoj: Alberti, Cernuda, Aleixandre, Neruda k.a., kaj kiel poeto li aldonas al la gongora stilo la verkadon de altnivelaj sonetoj. Jen unu el la plej lirikaj kiun oni publikigis en tiuj tagoj:


Vi ĵetis al mi citronon

Vi ĵetis al mi citronon, tiel amara,

per via mano varma kaj tiel pura

sen damaĝo al ĝia formo struktura

ke mi provis l' amaron el citronflava.

Kun la flava bato dolĉe letargia

transiris mi al febro sendorm' angora

mia sango sentis mordon tre doloran

sur la longa mama pinto eskvizita.

Sed kiam mi rimarkis vian rideton

kiu, kaŭzis vin la citronbatan sercon

al mia fremda malic-interna sento

dormiĝis mia sang' sur mia ĉemizo

kaj fariĝis pora kaj la brust' or-stelo

blinduman pinton kaj gravan kor-aflikton.


Sed Miguel tute ne povas forgesi sian amon, Josefina, kaj ĉar ŝi ne korespondas al li tiel pasie kiel li deziras, li eĉ en meditemaj momentoj pensas, ke eble ŝi ne amas lin, sed tuj li skuas tiujn pesimismajn pensojn kaj pli oftas sian korespondadon, sed ne nur la korespondadon, ĉar oftas ankaŭ la verkadon de poemojn dediĉitaj al ŝi, kiel tiu ĉi:


Vi mortiĝas en mi ĉar el kast' sensiva…

Mi ja scias kaj konfesas, amo mia,

ke mi lekis la tener-vizaĝon vian

kaj forrabis dolĉan kison, agresiva.

Mi lekis la teneran vizaĝon vian

kaj de tiu memorinda okazaĵo

via vango, skrupulsenta al ekstazo

surter' falas senpetal' kaj flava ĉiam.

La fantomo de tiu kis-deliktinto

la vango vin persekutas tre persiste

ĉiufoje pli videble, nigra stilo.

Kaj sendorme, amo mia, kaj ĵaluze,

mi viglas vian buŝon ¡tiel zorge!

por ke ĝi ne translimiĝu malvirte.


La amo de Miguel al sia amatino, ŝajne ne varme akceptita je la unuaj tagoj, ŝanĝîs iom post iom, kaj tial la antaŭaj amaraj strofoj en multenombraj poemoj, transformiĝis en laŭdaj kaj pasiaj esprimoj.

Ankaŭ ne li forgesas la vivon de Orihuela, la riĉan kaj belan bedaron, la priliteraturajn kaj prikatolikajn babiladojn, kaj ofte li verkas poemojn dediĉitajn al tiuj rememoraĵoj, kiam pensas pri la bedaro li diras:


Jen kiel bona grundo kaj alt-kvalita!

ĝi allogas kiel la patrin-odoro,

dum la hoj' mia, kiun vent' iĝas oro,

kaj l' irigaci' lasas brust-malfermita. ktp.


Kiel vi bone povas kompreni, mi ne povas reciti al vi ĉiujn poemojn kompletaj, ĉar estas sufiĉe longaj kaj multenombraj, kaj se mi volus tion fari, mi bezonus verki plurajn librojn, ja li verkis plurajn centojn da poemoj, nur mi mencios tiujn versojn kiuj iel profilas sian personecon kaj poezion, kaj same kiel ni ĵus citis sian inklinon pri la oriola bedaro, ankaŭ ni montros sian allogon pri la batalema hispana taŭro, kiun li uzas kiel simbolo de Hispanio, kaj jen kun kia energio li ĝin mencias:


Ekstaru, hispana taŭro: leviĝu kaj tuj vekiĝu,

tute vekiĝu jam, nigra-ŝaŭma taŭro!

kiu enspiras lumon kaj ŝvitas ĉe la ombro

kaj koncentras en vi la marojn sub via fermita haŭto!

Vekiĝu tuj, hispana taŭro!

ktp


La amikeco de Miguel kun la progresemaj poetoj Neruda, Alberti, Aleixandre k.a., kaj lia propra personeca evoluo, ŝanĝis iom post iom, ekde la konservativa katolika penso de nia poeto, al tiu kulturaspekta progresema kaj eĉ politikmaldekstra ideologio. Liaj amikoj el Orihuela, kiuj bone influis en la religia poezio kaj sakra teatr-verkado de Miguel en la pasinto, tuj konstatis tiun ŝanĝon kaj per ilia korespondado premis lin resti en tiu konservativa penso, sed vane, ĉar post certa ideologia krizo, Miguel daŭris en sia progresismo, li estis ja homo kun matura penso kaj firme ekverkis jam en tiu direkto, kaj en 1936 kiam triunfis la politika unuiĝô "Popola Fronto" li aliĝis en la maldekstra "Pedagogiaj Misioj", kies celo estis instrui al la laboristaro.

Sed li ne forlasis la verkadon de poezio kaj apenaŭ li eksciis la murdon de la elstara hispana poeto Federiko Garcia Lorca li verkis sian unuan elegion dediĉita al tiu poeto kaj amiko. Dum tiuj tagoj li publikigis "La ne-ĉesanta fulmo" konsistanta je dudek sep sonetoj, preparis "La Taŭro", kaj pretigis "La siblo vundegita".

Estis je la komenco de la ĵus citita jaro, kiam forpasis la plej intima amiko de Miguel, Ramón Sijé, la doloro pro la morto de tiu karega amiko estis ja tre profunda, kaj la elegio kiun Miguel Hernández dediĉis al li, vere altnivela. Sentivece kaj dolore li esprimis lirike tion kion sia koro profunde sentis:


Plorante, mi volas esti bedarano

por zorgi la ter' kie vi frue kuŝas

kaj sterkas, mia plej kara kompano.

Nutrante pluvojn kaj orgenan ĥoron

krom bukcenoj kaj senspira papavaro

sendolor' mi donos por nutraĵ' vian koron.

Tiom da dolor' en mia interno sentas

ke eĉ por enspir' mi dolor-lamentas.

Dura man-frap', ege malvarma bato

nevidebla hak' sovaĝe mortiga

brutala puŝ' vin faligis, amato.

Ne ekzistas pli granda vund' dolora

ĉar pli sentas via mort' ol mia vivo

ja pro mia malfeliĉo mi ploras.


Mi paŝas sur kadavro-stoploj lante

sen nenies varmo kaj senkonsola

el mia kor' miajn aferojn pensante.

La morto tre frue ekflugis haste,

frue vekiĝis l' aŭror' tiu mateniĝo

frue vi ruliĝas surtere draste.

Ne pardonebla la enamiĝinta morto!

Ne pardonebla la vivo malatenta!

Ne pardonebla la ter' kun nul-forto!

En miaj manoj storm' eksplodas

el ŝtonoj, fulmoj kaj stridantaj hakoj

Mi volas mini la ter' ĝis vin mi trovos,

kisi vian kranion mi ja celas,

malligi, revenigi vin mian horton.

Vi revenos al mia hort' kaj fig-arbon

tra la altaj skafaldoj de la floroj,

via anim' birdos en abel-ĉelaro.

el belanĝelaj vaksoj kaj laboroj

vi revenos al dolĉa soko-kvero

de la plugistoj revantaj amoroj.

mi, gaja ĝis l' ombr' de miaj brov-haroj,

mia sango iros de flank' al flanko

dispute l' fianĉin' kaj abelaro.

Jam velkita veluro, via koro,

vokas kampon kun ŝaŭma migdalaro

per avara enamiĝinta voĉo.

Al la flugil-animaj belaj rozoj

de l' krema migdaluj' por konversado

mi petas vin veni ĉar ni parolos

longedaŭre, kara anim-kompano.


Laŭ opinio de elstaraj intelektuloj kiel Ortega y Gasset, Marañón, Juan Ramón Jimenez k.a. "tiu elegio estas la plej brila verkita dum la tuta dudeka jarcento", kaj Sánchez Vidal opinias "estas kiel miksiĝo de nerudaj elementoj, kiuj eliĝas el la ruĝ-koloro de la sango kaj la dionizia terinflua kanto en la kunteksto de cerbismo kaj konceptismo"

Kiam komencis la intercivitana hispana milito, 18ª de julio 1936, Miguel Hernández aliĝis kiel voluntulo en la 5ª Respublikana Regimento, kaj iom poste li pasis al la bataliono de "El Campesino", ambaŭ gvidataj de komunistoj, li sin sentis kiel maldekstra respublikano.

De tiu momento li vivis tre intense tiun militon, ĉar devis iri de unu batalfronto al alia en sia tasko propagandi la respublikanan kaŭzon kaj recitadi al la batalantoj la tagoj kiam ili ne estis en la avangardo de la batalfronto. Poemoj tiel popularaj kiel "La kanzono de la soldato edzo" aŭ "La knabo plugisto" inkluditaj en la libro "Popol-ventoj", disvastiĝis inter la soldatoj de la batalfronto kaj ofte Miguel devis ilin recitadi kiel propagando de la respublikanoj kaj por komplezi siajn kompanojn. Tiu estis unu el la poemoj kiu akiris grandan prestiĝon, jen tiuj interesaj strofoj:


Popol-ventoj min kunportas

Popol-ventoj min kunportas,

popolventoj min trenantaj,

disigas en mia koro

kaj mian gorĝon ventumadas.

Bovoj sian frunton klinas

senpotence tre malsovaĝa

antaŭ la punoj, la leonoj

sian frunton levas brava

kaj samtempe dure punas

per siaj akraj krifoj klamaj.


Mi ne loĝas en bov-vilaĝo

sed en loko kie svarmas

kusejoj por la leonoj

kaj interkrutejoj aglaj

kaj altaj taŭro-montaroj

kun korno-fiero aroganta.

Neniam ja kreskis bovoj

sur la vastaj stepoj hispanaj.

-Kiu sugestis meti jugon

sur la kol' de tiu ras' brava?

-Kiu baris venton uraganan

aŭ metis jugon aŭ bremson

nek haltigis la fulmon

kaj enfermis ĝin enkaĝa?


Asturia gento brava,

el kirasa ŝton' la vaska,

el ĝojo la valenciaj,

el anim' la kastiliaj,

kiel la grundo plugita

kaj kiel flugiloj aerumitaj,

andaluzoj kiel fulmoj

inter gitaroj naskiĝintaj

kaj forĝitaj sur ambosoj

el torentaj larmo-fluoj;

ekstremaduro el sekalo,

galegoj el pluvo milda,

katalunoj el firmeco,

aragonoj gento digna,

murcianoj el dinamito

frukte propaganditaj,

navaranoj, leonanoj mastras

hakojn, ŝviton kaj malsaton,

el la minoj grandaj reĝoj,

sinjoroj el la plug-laboro,

inter la radikoj homoj

kvazaŭ radikoj graciaj,

de la viv' al la mort' vi iras

de l' nenio vi iras al nenio

per jugoj oni volas vin puni

gento el fiherbo bandita

jugoj kiujn vi ja metos

sur iliaj dorsoj kanajlaj.

Jen krepusko de la bovoj

kiam ektagiĝas ruĝmateno.


La bovoj mortas vestitaj

en humilaj odor-staloj

dum agloj, leonoj, taŭroj

kun aroganta viv-sinteno,

kaj post ili la blua ĉielo

nek malklaras nek finiĝas.

L' agonio de la bovoj

la vizaĝojn ektristiĝas

tiuj de la masklaj bestoj

l' universon pligrandigas.

Mian morton tute ne gravas

mortu mi kun la kap' alta.

Morta, dudekfojojn mortinta

la buŝ' sur hund-herbo raspa

kaj la dentoj kunpremitaj

kaj la barbo decidita.

La mort' mi atendas kantanta

kiel kantas ja la najtingaloj,

sur la fusiloj vere aĉaj

kaj meze de kruel-bataloj.


En la sama stilo de tiuj poemoj ni devas citi "Popol-milito" kaj "La homo gvatas".

En la jaro 1937, li profitas specialan permeson, forlasas la batalfronton kaj vojaĝas al Orihuela, kie li edziĝas kun Josefina Manresa, sed lia restado tie nur daŭris kelkaj tagoj kaj denove reiris al la batalfronto daŭrigante la antaŭan intensan taskon, tiel elĉerpiga ke li malsanis kaj pro kuracista decido devis ripozi en aparta vilaĝo.

La ĝojo pro la naskiĝo de sia unua filo kaj la profunda tristeco pro lia forpaso impaktis amare en la koro de la poeto, sed inspiris al li multajn poemojn, ekzemple "Filo el la lumo kaj la ombro" k,a.

Homo kiel Miguel, homama poeto kun profunda sentiveco, kaj malgraŭ sia firma idealo, la milito estis kruela kaj ne-akceptebla, sed ĉar tiu ĉi estis por defendi demokration kaj liberojn de la hispana popolo li ne nur ĝin akceptis, sed partoprenis ĝin kiel volontulo.

Inter septembro kaj oktobro de la citita jaro, li kun kvar artistoj vojaĝis al Sovetio por partopreni en Soveta Teatro-Festivalo, kiun Miguel dediĉis tre laŭdan poemon titolitan:


Rusio

En trajnoj posedantaj vageman pasion

kiujn ilin instigas kaj movas per karb' kaj fero,

per streĉaj aeroplanoj kun plumar-fiero

mi trakuras la laboristlandon plena da neĝo.

De la vasta Rusio tra ĝiaj gajaj fenestroj

eliras laŭtvoĉon el manoj kaj maŝinoj

indikante inter virinoj "jen viaj fratinoj"

kaj klami inter viroj "jen viaj karaj fratoj. ktp


Sed la evoluo de la intercivitana hispana milito tute ne favoris al la respublikanoj, precipe dank' al la efektiva helpo de Italio kaj Germanio al la militistaj ribelintoj. La sola bona novaĵo estis la naskiĝo de sia dua filo, kiun li dediĉis plurajn poemojn.

Tiu malfavora situacio de la respublikanoj devigis al li mediti kion li pensis pri tiu milito kaj kial li propravole batalis eĉ riskante sian propran vivon, kaj li deklaris skribante sur paperaĉo en la tranĉeoj mem:

"Mi batalas por ke nia revolucio ne estu ebria agado kiu precipitu Hispanion al profunda ĥaoso, estas multaj la problemoj kiuj aperas ĉiutage, kaj konscia homo devas esti preta por solvi ilin ja tiuj estas popolaj problemoj".

Sed Miguel profunde homama kaj idealisto, kiu jam vidis proksima la malvenko de la respublikanoj, ne povis eviti certan deprimon antaŭ certaj doloraj milit-scenoj, riveroj da sango, malamo kaj hororoj, kiujn li ĉiutage perceptis, kaj poemis tiel:


La trajn' de la vunditoj

Silento kiu pereas ĉe l' silento

en la fermitaj buŝoj de la nokto.

Ne ĉesas silenti eĉ strangolita.

Li parolas mort-lingvon el dronintoj.

Silento


Malfermas vojojn el koton' profunda,

mutigas la radojn kaj la horloĝojn,

haltigu l' mar-voĉon kaj kolom-kanton

ja emociigas la revo-noktojn.

Silento

la voĉ-doloraj silent-palaj veoj

la muta trajno de la hom-suferoj.

Silento.

ktp.


Je la komenco de la jaro 1939 naskiĝas la dua filo de Miguel, kiun li dediĉis multajn sensivajn poemojn. Li ankaŭ laboras en la libro "La homo gvatas"

Kaj neeviteble, laŭ oni povis percepti, venis la milito-fino kun la malvenko de la respublikanoj. La batalantoj forlasis la tranĉeojn, kaj Miguel fuĝis al Portugalio, sed vane, ĉar la faŝistaj portugalaj aŭtoritatoj liveris lin al la hispana civilgvardio de Franco kaj li estis enkarcerigita, sed li ne haltis en sia verkado kaj enkarcere verkis tragikan lulkanto "Lulkanto pri la cepo", estis la konstato pri la terura malsato kiu ekvivis la hispana popolo, kiu daŭris jarojn kaj jarojn. Jen kelkaj strofoj de tiu bela poemo:


Lul-kanto pri la cepo

La prujn' estas la cepo

povra kaj fermita:

prujn' de viaj tagoj

kaj de l' noktoj miaj.

Malsat' kaj cepo

Prujn' kaj glaci-nigra

granda prujn-peco.

Sur la lulil' malsata

kuŝis mia fil' kara.

Per cepa sango

li sin mam-nutras.

Sed via sango

el suker' prujnita,

cep' kaj malsato.

Iu bruna virino

en la lun' solviĝas

fluet' post flueto

falas sur la lulilon,

ridu kara bebo

ke vi se necese

englutas la lunon.

Ktp


La delikata sano de Miguel ne povis rezisti la duran translokiĝon de unu al alia karcero, unue al Huelva, Sevilo, Madrido, sed fine li estis liberigita dum kelkaj tagoj, kaj reiris al sia hejmo. Grava eraro ĉar la reganta malam-etoso estis granda, kaj li estis denove enkarcerigita ĉe la prizonoj de Palencia, Ocaña kaj fine en Alicante, sed malgraŭ lia delikata sanstato li daŭrigis verkante vibrantan poezion "Kanzonaro kaj Romancaro pri forestoj".

En la jaro 1940, li estis mortkondamnita, sed sekve li rivevis punŝanĝon, tridek jarojn da mallibereco, kio tute ne mildigis lian spiriton kaj ankaŭ ne sian sanstaton, kaj li grave malsanis.

La 28an de marto de 1942 forpasis en la malsanulejo de la karcero de Alicante, Miguel Hernández, unu el la plej elstaraj hispanaj poetoj de la pasinta jarcento.

Antonio Marco Botella