Gesamideanoj kaj amikoj:
Permesu al mi antaŭ ol eniri en la kernon de la historio de Esperanto en Katalunio, esprimi enkondukajn parolojn pri la temo, kaj mi tuj diru, ke estis en mi konstanta penso, ke ĉiu esperantisto devus sufiĉe bone koni la historion de Esperanto. La simpla ekspliko estas, ke tiu ĉi lingvo ne apartenas al provoj pri lingvo internacia kiuj laŭlonge de la 19ª jarcento kaj je la horo de la realo fiaskis. Esperanto ne atingis esti akceptita de institucioj de landoj kaj oficialaj medioj de la kulturo, ĉar lingvo imperiisma kaj ekonomikaj interesoj estis pli fortaj ol la plej bona racio, sed vivas jam dum pli ol unu jarcento, estas neŭtrala kaj disvolvis proprajn kulturon, beletron kaj lirikon: miloj da libroj eldonitaj pri ĉiuj branĉoj de la scio tion klare atestas.
Esperanto, trakuris similan sperton kiel tiuj naturaj lingvoj naskiĝintaj en la sino de la popolo. Ĝi estis parolata de granda nombro da civitanoj el ĉiuj landoj, suferis la agreson de multaj ŝanĝemuloj ĝis akiri firman stabilecon, facile adaptiĝis al la modernaj teknikoj, kaj multaj geesperantistoj verkis originale tre bonajn librojn, publikigis tradukojn de la plej gravaj tutmondaj beletraj verkoj el aliaj lingvoj, kaj montriĝis kapabla esprimi ĉiujn plej delikatajn kaj profundajn nuancojn pri scienco, beletro kaj liriko. La popolo lernis ĝin kun certa facilo, kaj tio tute ne okazis kun aliaj lingvoj.
Tiu celo mia disvastigi la historion de Esperanto en la diversaj regionoj de nia lando, donis kiel rezulton la publikigon de pluraj E-verkoj pri asocioj, regionoj, urboj kaj eĉ de nia propra lando, kiuj nur havis kiel kompenson por mi la plezuron agi kohere kun miaj propraj konvinkoj. Nur restis kiel farenda tasko la priskribon de la Kataluna-E-Movado, sed la historio de tiu ĉi regiono enhavas pli da komplikoj ol la ceteraj, kaj la simpla kialo estas, ĉar en ĝi la E-Movado disvolviĝis ene de pluraj tendencoj, kies rezulto estis certa antagonismo inter ili, kiuj tute ne favoris la unuecan agadon, tiamaniere ke, tio kio por unu el la sektoroj estas aŭtenta ne estas konsiderata akceptebla de la alia. Kiel kompenso al tiuj malfaciloj ni povas aserti, ke tiu historio estas unu el la plej belaj kaj interesaj el la diversaj regionoj de nia lando.
Do, mi atendis kelkajn jarojn kun la espero ke iu kataluno priskribu ĝin, sed mia atendo estis vana, kaj fine mi decidis redakti ĝin post la rezonado, unue, ke ĉar neniu ne-kataluno mi ne malfavoros; due, ĉar historio estas priskribo de pasintaj eventoj, temas nepre pri faktoj, kiuj nur postulas esti bonintence kaj honeste interpretitaj, kaj mi pruvis dum jaroj en miaj rilatoj kun katalunoj el diversaj tendencoj komprenemon kaj bonintencojn…
Post tiuj enkondukaj vortoj ni eniru en la historion:
La unua kataluno kiu interesiĝis pri la lingvo Esperanto estis S-ro S.J. Vilamala, el Vic, kiu skibis leteron en decembro de 1895 al Dro. Zamenhof petante al li ekzempleron de la gramatiko jam nomita Esperanto.
Dro. Zamenhof respondis al li la 10an de januaro de 1896 perletere kun jena teksto:
Al Sro. S.J. Vilamala.- Vic (Hispanio)
Kara sinjoro:
La librojn mi sendis al vi. En via lando nia afero estas ankoraŭ nekonata, kaj vi faros tre bone, se vi volos fortigi nian aferon en via lando kaj serĉi por ĝi amikojn. Mi esperas ke vi, de tempo al tempo, honoros min per viaj leteroj.
Kun estimo
L.L. Zamenhof.
La unua kataluna esperantisto estis Josep Vidal Llopart, de Vilanova i la Geltru.
Inter la elstaraj katalunoj kiuj propagandis Esperanton estas citinda Francesc Pi i Margall, eksprezidento de la Unua Hispana Respubliko, kiu publikigis la 29an de januaro de 1898 en Madrida ĵurnalo "El Nuevo Régimen" (La Nova Reĝimo) artikolon titolitan "El Esperanto", en kiu li analizas la racian regularon de la gramatiko de la nova internacia lingvo, kaj aŭguras al ĝi brilan estontecon. Du jarojn poste, la sama aŭtoro de tiu artikolo verkis alian en la Madrida Semajna Revuo "Alrededor del Mundo" (Ĉirkaŭ la Mondo) la 22an de novembro, en kiu li konfirmas la progreson de la lingvo Esperanto.
Alia kataluno, Dro. Eugenio Aulet, de Olot (Ĝirono), publikigis artikolon en la jaro 1901, en la revuo "Nova Sango", en kiu li esprimas sian opinion pri la cirkonstancoj kiuj postulas la nepran uzadon de internacia lingvo, kaj tuj li indikis al la legantaro la ekziston de lingvo Esperanto, kies fundamenton li klarigis, kaj kiun li konsideris, ke ĝi estos, post ne longe, lingvo universala…
Post tiuj unuaj opinioj en ĵurnaloj kaj revuoj, venis Esperanto-kursoj organizitaj en Barcelono gviditaj de Vicent Inglada Ors, profesie militisto kaj profesoro pri astronomio, geodezio kaj meteorologio. Kvankam tre juna, li jam estis grava intelektulo, studemulo pri tertremoj kaj aliaj fenomenoj de la naturo.
Li esperantistiĝis en 1899, en kurso gvidita ĉe l' Ateneo de Madrido de la instruisto Ramón Andreu Bella, aŭtoro de "Esperanta Gramatiko" kaj "Esperanta Hispana Vortareto", publikigitaj, tre resumitaj en la "Revuo pri stenografio kaj fonetiko" de Madrido.
Destinita Sro. Inglada kiel staba oficiro sub la ordonoj de generalestro de la Regiono en Barcelono, li ne hezitis organizi E-kurson okazinta en 1901, en ĉambro de la "Akademio pri Stenografio", strato Portaferrisa, kies rezulto estis la esperantistiĝo de kontentiga nombro da kleruloj kaj pluraj oficiroj kolegoj de Inglada, ni citu majorojn J. Genova kaj F. Ribot, kapitanojn J.Gay kaj V. Martorell, leutenanto F. Sierra k.a. Kaj inter la ne militistoj ni menciu la plej gravan, Sron. Alfonso Sabadell, kiun allogis Esperanto kiam legis pri ĝi en Almanako de Eldonejo "Hachette" de Parizo. Tuj post la esperantistiĝo de samideano Sabadell, li mem gvidis Esperanto-kursojn en la kataluna ĉefurbo, kaj iom pli poste fondis la unuan E-Grupon en Barcelono, kies unua prezidanto estis li elektita.
Post la unua Esperanto-kurso gvidata de Inglada en Barcelono, ekfloris en Katalunio vera plejado da geesperantistoj, speciale grava la menciita Alfonso Sabadell, gvidanto de E-kursoj kaj fondinto de la unua E-Grupo de Barcelono en 1903. En la vicoj de la esperantistaro aperas en tiu jaro en la kataluna ĉefurbo homoj tiel talentaj kiel L. Goflot, T. Merly, F. Solano, J. Touas k.a., kaj kiel elstaraj Joan Rosals kaj Dro. Jacint Bremon Masgrau.
Sed tio ne okazis nur en Barcelono, sed ankaŭ kaj samtempe en la diversaj katalunaj regionoj, kiel ekzemplo ni citu: en Tarragono S. Vidal Llopart kaj Serafin Villarroya; en Terrassa Joan Camps (grava sindikatisto); en Cardona, Ramón Subirá; en Manrresa, Eduard Segarra; en Sabadell pluraj religiuloj de la "Piaj Lernejoj" inter kiuj pastro Marco Lliró, gvidanto de la unua E-kurso en tiu urbo en 1904; la notario Salvador Dali en Figueres; Josep Vidal Llopart en Vilanova y Geltrú; en Vic Jacint Comella i Mora en 1902 k.a. Kaj preter la Pireneoj, en 1904, Paul Berthelot en Ceret (Francio).
Apartan komenton meritas tiu ĉi laste menciita esperantisto, sincera simpatianto de la katalun-naciista movado. Tiam li strebis varbi ĉe ambaŭ flankoj de la Pirenea kataluna montaro esperantistajn simpatiantojn kun la celo kunigi ilin en unu nura E-societo, kies idearo konsistos emfazi ĉiujn valorojn esence katalunaj, precipe la lingvon, historion kaj beletron. Fine, li ion sukcesis kiam ekfondis "Aplech Esperantista de Catalunya", kies organo estis la bulteno "Espero de Katalunujo", en kataluna lingvo aperis tri foje en 1905.
La fervoro de tiuj menciitaj homoj faris ke, ili post ne pli ol unu jaro fondis Esperantan Grupon en siaj respektivaj urboj:
En Terrasa, laŭ la loka revuo "Piedad y Letras", januaro 1904, okazis kunveno ĉe la "Piaj Lernejoj" kaj oni planis kaj efektivigis tri prelegojn en kaj pri Esperanto. La aktivado de la religiuloj de tiu ordeno en la tuta kataluna regiono estis tre grava. Sed en tiu urbo ne nur religiuloj aktivis por Esperanto sed ankaŭ sindikatistoj: ja en tiu sama jaro okazis en Terrassa Laborista Kongreso, kaj en unu el ties sesio, samideano Joan Camps, elstara laboristo esperantista proponis uzi Esperanton kiel lingvo por kunvenoj inter la eksterlandaj laboristaj organizaĵoj. Propono kiu estis oficiale akceptita…
La Esperanta Movado en Katalunio havis, de la unua momento, tri tendencojn klare konstateblaj: la unua estis tiu el esperantistoj, kiuj kredis ne nur la mesaĝon pri lingvo internacia, sed ankaŭ la "internan ideon" de Esperanto, t.e. la ilo por la interkompreno de homoj kaj popoloj. Multaj el ili estis katolikoj, kaj post la forpaso de l' tempo oni nomis ilin "neŭtraluloj".
La dua tendenco konsideris Esperanton ne nur kiel internacia lingvo, sed ankaŭ kiel instrumento utila por emfazi kaj propagandi la katalunismajn valorojn en kaj ekster nia lando. Tiuj estis la "katalun-naciistoj".
Fine, ekzistis tria tendenco konsistanta el esperantistaj proletoj, kiuj sin sentis apartaj de la Esperanta Movado, uzis/uzas Esperanton por la klasbatalo kaj por interrilato kun eksterlandaj asocioj, individuaj homoj kaj laboristaj celoj.
Ni jam iom komentis pri la unua tendenco, t.e. pri tiuj esperantistoj kiuj sin sentis logitaj de la lingvo celanta la interkomprenon de homoj kaj popoloj, aspirantaj al certa universala frateco.
Pri la dua tendenco, ni diru tuj ke, la katalun-naciisma idearo ne estis nova en Katalunio kiam Esperanto eniris en la scenejon de la ĉiutaga kataluna vivo, sed apenaŭ aperinta ĝi estis konsiderata kiel elemento moderna por la disvastigo de la katalun-naciisma idearo inter katalunoj kaj kiel propra propagando eksterlande. Efektive tiel okazis, sed akiris pli fortajn profilojn kiam en 1905, en unu el la Esperantaj-kursoj de Alfonso Sabadell elstaris inter siaj gelernantoj juna advokato nomata Frederic Pujula i Vallés, do Pujula estis fervora propagandisto speciale influa en medioj de la katalun-naciisma movado, li, laŭ sia logiko, prezentis konsiderindajn eblecojn por la prozelitismo de lia idearo, jen kial al la unuaj prinaciismaj esperantistaj semoj de Paŭl Berthelot (kiun ni jam komentis fondinte la Esperanta Grupo "Aplec" kun tiu katalunisma karaktero) li volis alporti lian personan kunlaboron.
Estis ĝuste tiu jaro de la esperantistiĝo de la menciita kataluno, Pujula, kiam Berthelot publikigis en la E-gazeto "Espero de Katalunujo" la programon de la "Unua Ĝenerala Kunveno de Esperantistoj", okazinta en Barcelono, kiu programita kaj impulsita ekde la franca urbeto Ceret, efektive okazis en la kataluna ĉefurbo dum Pentekosto:
Dudekon da francaj geesperantistoj veturis al Barcelono, inter ili, krom Berthelot, Emil Boirac, Th. Cart, f-ino Jeanne Flaurence k.a. Partoprenis ankaŭ reprezentantoj de pluraj katalunaj esperantistaj rondetoj, kaj inter ili granda nombro de ne-katalun-naciistoj.
En tiu kongreseto okazis pluraj kunvenoj, preziditaj de Paŭl Berthelot, Alfonso Sabadell, majoro F. Ribot, Emile Boirac kaj V. Inglada, kaj en ili oni debatis kiel ĉefprojekto fondi "Esperantan Federacion de Katalunujo", kiel instrumento por unuigi ĉiujn E-Grupojn de Katalunio, kaj disvastigi Esperanton kiel eble plej efike, sed fine oni ne atingis aprobi ĝin.
Ankaŭ oni okazigis Literaturan Feston konsistantan deklami poemojn, kanti kanzonojn, paroladi pri beletro en la franca, hispana kaj kataluna lingvoj. Fine oni prezentis komedieton en Esperanto "La Supujo" de D'Hervilly, tradukita de S. Meyer.
Kiel festofino de tiu kvazaŭ E-Kongreso okazis komuna bankedo en restoracio "Maison Doré", je kies lasta periodo la plej elstaraj esperantistoj paroladis, kaj la ceteraj fervore tostis, vivuis Esperanton kaj optimisme ĝuis la momenton…
Tiu memorinda okazaĵo taŭgis kiel bona provo pri la kapablo de la katalunaj esperantistoj por organizi E-Kongreson, kaj kiam estonte venos la okazon por organizi UK-on kaj katalunoj prezentis kiel kandidat-urbon Barcelonon, ĉiuj sciis ke certa sperto jam posedis la organizantoj.
La Barcelona popolo sciis pri tiu kunveno per la ĵurnalaro: precipe "La Vanguardia", "El Noticiero Universal" kaj "El Liberal", ja ĉiutage tiuj kaj aliaj ĵurnaloj informis detale pri la evento, kvankam ni devas substreki, ke dum tiuj tagoj estis konstatebla certa ne-toleremo de la barcelonaj aŭtoritatoj kontraŭ ia ajn esprimo de katalunisma elmontro. Fakte, la okazigon de la E-kunveno en Barcelono estis eble dank' al la partopreno de esperantistaj militistoj, ĉar estis ili (Inglada, Ribot, González Escandon k.a.) kiuj eĉ sciantaj pri la karaktero katalunisma de la E-Kongreso organizita de Berthelot, respondecis per ilia ĉeesto antaŭ la reakciaj aŭtoritatuloj.
Por konfirmi tiun negativan etoson oni devas mencii, ke pluraj reakciaj militistoj denuncis katalun-naciismajn aktivaĵojn, kaj la 25an de novembro de tiu jaro la aŭtoritatoj persekutis la plej elstarajn el tiuj naciistoj, kaj kiel sekvo de tiu persekuto ne nur oni malpermesis la E-kurson organizita de Pujulá i Vallés en la katalun-naciisma societo "Progrés", sed ankaŭ al aktivisto Pujulá, kiun la aŭtoritatoj ordonis enkarcerigi, sed tiu ĉi forkuris el Barcelono kaj serĉis rifujon en Francio, kie li ekziliĝis pluraj jaroj ĝis akiri la francan naciecon.
Kaj kiel dirite, la tria tendenco de la esperantistoj en Katalunio konsistis el proletoj, sed en la historio de Esperanto neniam oni mencias ilin, kaj la motivo estas facile komprenebla, ĉar plej granda nombro el ili estis kontraŭpolitikuloj, kaj antaŭ ol ekzisti SAT ili funkciis, same individue kiel kolektive, prefere laŭ ilia ideologio, sed aparte de la Esperanta Movado, ja ili konsideris la ceterajn esperantistajn kolektivojn gvidataj de burĝoj. Sendube, ekde la unua momento de la apero de Esperanto en Katalunio ekzistis tie esperantistaj proletoj, kaj bona ekzemplo pri tio estas la aktivado de Joan Camps k.a. en Terrassa, kaj tiuj ekzistantaj kaj agantaj en Barcelono, kiuj estis sufiĉe fortaj kaj multnombraj, ĉar en la jaro 1908 ili fondis la Esperantan Asocion "Tero kaj Libero" kun karaktero laborista-esperantista, kies unua prezidanto estis Mauricio F. Eixala.
Plej grava evento dum tiu jaro (1905) por esperantistoj estis, la Unua Universala Kongreso okazinta en Boulogne sur Mer, ĉar ĝi ne nur signifis la kunordigon de la tutmonda E-Movado, sed ankaŭ ĉar unuafoje homoj el pluraj landoj kaj diversaj lingvoj publike kunvenis, konversaciis kaj debatis per unu sola lingvo, ja tio estis unu el la plej gravaj duboj de Esperanto kiam naskiĝis, ĉu ĝi povos respondi per pozitivaj rezultoj, aŭ ĝi restos kiel bela utopio.
La solena malfermo de tiu UK okazis en la teatro de Boulogne-sur-Mer, kaj prezidis ĝin, kun Dro. Zamenhof, S-roj Cart, Michaux, Sebert, Bourlet, Pajon, Codorniu kaj la unuaj urbaj autoritatoj.
Dro. Zamenhof malfermis la Kongreson per bela parolado, kiu entuziasmigis la ĉeestantaron. Substrekinda tiu paragrafo kiam en brila tono diris:
"Post multaj miljaroj de reciproka surdamuteco kaj batalado, nun, en Boulogne sur Mer, fakte komenciĝas en pli granda mezuro, la reciproka kompreniĝo de la diverspopolaj membroj de la homaro, kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jan ne plu haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis kiam la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Boulonge-sur-Mer kaj ili estu benataj"!!
En tiu UK oni debatis kaj aprobis "Fundamentan Deklaracion por la esperantistaro", kaj en ĝi, nia Majstro, rifuzis por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate la lingvon Esperanto, kaj deklaris ĝin "nenies propraĵo", do je la servo de la tuta homaro.
Oni elektis ankaŭ en tiu sama kunsido, Komisionon, kiun prezidos Dron. Zamenhof mem, kies tasko konsistos respondi la konsultajn demandojn pri lingvaj duboj. La Kongreso decidis kiel tujan praktikan realaĵon por nia internacia Movado starigi Centran Oficejon en Parizo, por kontroli la organizajn problemojn, kaj kiel pli bone solvi ilin, kaj ankaŭ priatenti la lingvajn konsultojn.
La sukceso de tiu UK ehis en la tuta mondo, kaj en Katalunio per formiĝo de E-Grupoj aŭ potencigo de la jam ekzistantaj: en Barcelono fondiĝis la Esperantistaj Grupoj "Verda Ĉambro", en la sidejo de la Akademio de Stenografio, "Grupo Esperantista Barcelona", ĉe Ateneo Enciclopédico Popular, kaj en monato decembro "Espero Kataluna". La revuo "Filatélico" de Kataluna Filatelia Societo publikigis "Esperanto-Fakon", kun klarigoj de la reguloj kaj Vortaron en Esperanto, kaj la ĵurnalo "Joventut" de Barcelono, la 22an de junio enpresis en sia numero 280 artikolon de Pujulá i Vallés titolitan "Esperanto", kaj denove en la numero 289-290 aliajn artikolojn per kiuj la menciita samideano informis al la legantoj pri la UK.
En Barcelono, en 1906, "Espero Kataluna", prezidata de Joan Rosals, strato Portaferrisa, 30, kies karaktero kataluna kaj katolika altiris multajn novajn adeptojn, kaj la "Esperantista Grupo Barcelona" elektis novan estraron, kies konsisto jenas:
Prezidanto, Alfonso Sabadell,
Vicprezidanto, Agustí Muntané,
Sekretario, Augusto Pierre,
Samideano Alfonso Sabadell, alveninta de Boulogne-sur-Mer, sen preterlaso eĉ ne de kelkaj tagoj por ke la ehoj el la UK malaperu, prelegis pri ĝi ĉe la plej gravaj kulturaj asocioj de Barcelono, klarigante, ne nur la romantikan idealismon de Esperanto por la interkompreniĝo de ĉiuj homoj, sed ankaŭ la utilon de la lingvo por efektiva uzo en la ĉiutaga vivo; tiel, tio kio antaŭe estis simpla teorio jam povas esti prezentata kiel efektivigebla, kaj bona ekzemplo pri tio estis la propra sperto de la preleganto en tiu UK.
Profitante tiujn optimismajn tagojn, Sro. Sabadell organizis kursojn ĉe diversaj punktoj de la kataluna ĉefurbo: en la sidejo de la propra rondo, t.e. ĉe "Ateneo Enciclopédico" la gvidanto de la kurso estis R. Campubri; ĉe la "Centro de Respublikana Unuiĝo" Augusto Pierre; ĉe la "Asocio Katalunya" Domingo Bonet, kaj ĉe la "Centre de Instruccio" Mikaelo Cases.
En aliaj punktoj de Katalunio, Esperanto ricevis novajn pli fortajn impul-sojn: en la E-Grupo de Tortosa, sub la gvido de José Navarro; en tiu de Manresa, sub iniciato de Eduard Segarra; en Cardona de Ramón Subirá; en Sabadell en tiu jaro la "Grupo Esperanta Semo" la gvidanto estis Domenech Serdá i Simó; sed en Sabadell tiu jaro ankau fondiĝis nova Esperanta Grupo, kiun prezidis Dro. Felix Sotorra i Massó, vic-prezidanto estis Josep Facher, sekretario Joan V. Lladó kaj bibliotekisto Josep Manau.
Malfeliĉe en tiu jaro (1905) forpasis en Vilanova i Geltrú la unua kataluna espe-rantisto, Josep Vidal i Llopart, aŭtoro de pluraj E-artikoloj publikigitaj en la gazeto "Esperanto" aperinta en Santander. Li ankaŭ estis fondinto de E-Grupo en sia urbeto kaj kiam forpasis transdonis la propran E-biblioteko al la "Biblioteko-Museŭ" de Balaguer (EDE).
En Terrassa, en januaro de 1905, la loka ĵurnalo "La Comarca del Vallés" jam komencis propagandi la internacian lingvon, kaj en aprilo de tiu sama jaro, la unuaj esperantistoj kaj simpatiantoj kunvenis en la Kora Societo "Junularo el Terrassa", sed ne estis ĝis aprilo de 1909 kiam fondiĝos esperantista societo nomata "Esperanta Lando", kies sidejo estis en strato Pantano, 57, 1º etaĝo, kiu ankaŭ estis sidejo de la Coral "Los Amigos", instruistoj de tiuj unuaj esperantistoj estis Sro. Graells, kiu gvidis E-kurson subvenciita de la Terrassa Urbestraro en la "Industria Lernejo", kaj pastro P. Muxi, el la ordeno de "Piaj Lernejoj".
La sukceso de la unua UK en la publika opinio estis tiel granda, ke la gvidantoj de la E-Movado sin sentis kvazaŭ devigataj ripeti ilin, kaj ne nur pro tiu propaganda sukceso, sed fakte ĉar oni konstatis, ke nur per tiuj kongresoj oni povis kunordigi pli efike la internacian aktivadon kaj la disvastigon de la idealismo aŭ interna ideo de Esperanto, en tiu momento tiel alloga por la publika opinio, do oni organizis la duan UK, kiu okazis en Ĝenevo.
La partopreno de geesperantistoj estis granda, kaj unu el la lokoj kie oni povis detekti pli bone la entuziasmon de la veturantoj al la Kongreso estis la stacidomo de Avinjono, kie koincidis en sama trajno francoj, hispanoj kaj angloj: tra la fenestroj oni aŭdis kanti la kongresontojn, flirtis verdajn flagojn kaj vivuis Esperanton…
Efektive, Ĝenevo akceptis la geesperantistojn kun entuziasmo kaj inter la partoprenantoj estis la katalunoj Alfonso Sabadell, Pujulá i Vallés k.a.
En la solena malfermo salutis nome de la hispanaj parolantoj pastro Guinart, kaj de la katalunlingvanoj Pujulá i Vallés. Protagonisto elstara de tiu Malfermo okazinta en la ĉefsalono de "Victoria Hall" de Ĝenevo estis denove Dro. Zamenhof, la plej elstara propagandisto de nia Movado, kiu akcentis la karakteron idealisman de la internacia lingvo Esperanto. Li ne parolis kiel eminentulo aŭ kreanto de lingvo, sed kiel genia homo apartenanta al la popolo, kies talento donis al li aŭtoritaton necesan por aldoni idearon originalan kaj novan sencon al la nova lingvo, kaj tiel penetri en la spiriton de la aŭskultantoj por persvadi ilin pri la humanismo de lia penso. La Majstro komencis per jenaj frazoj:
"Je la Malfermo de tiu ĉi kongreso, eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senhavan kiel kutime estas la oficialaj paroladoj. Tian parolon mi tamen ne povas diri al vi. Mi, ĝenerale, ne amas tiujn protokolajn parolojn, sed precipe nun, en la unua jaro, ja tiaj senkoloraj oficialaj paroloj estus granda peko mia flanke. Mi venas el lando, kie multaj milionoj da homoj malfacile batalas por la libero, por la plej elementala homa libereco, por la rajtoj de la homo".
Kaj en alia parto de sia parolado li diris:
"kiam mi estis infano, en la urbo Bialistok, mi rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon kiu dividis la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam ke, pasos ankoraŭ certa nombro da jaroj kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj pli bonigos".
Kaj li daŭrigis:
"pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ tiu bela revo, mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa naskiĝurbo, sovaĝaj homoj, sin ĵetis unu kontraŭ la alia hakilojn kaj ferajn stangojn kiel plej kruelaj bestoj, ofte oni faris tion kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur el tio, ke ĉiu el ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion ol tiuj sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj. Mi ne volas rakonti al vi, la terurajn detalojn de la bestega Bialistoka buĉado. Al vi, kiel esperantistoj, mi nur volas diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj kontraŭ kiuj ni batalas".
Kaj poste li klarigis la sencon de la Deklaracio de Boulonge-sur-Mer dirante:
"Esperantisto estas ĉiu persono kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj ĝin uzas. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj, kaj montrita en la Deklaracio, la esperantismo havas ankoraŭ alian flankon, ne devigan sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon, diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero".
Kaj aldonis en alia paragrafo de sia parolado:
"Bedaŭrinde, en la lasta tempo, inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras ke, Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun la ideo, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon. El la timo ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismon kiu estis la plej grava, la plej sankta, tiun ideon kiu estis la ĉefa celo de la afero Esperanto… Ho ve, neniam! Se al ni, la unuajn batalantojn por Esperanto oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion kion ni skribis por Esperanto. Kun tiu Esperanto kiu devos servi eksklusive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco ni volas havi nenion komunan"!
Post tiu idealisma kaj samtempe realisma difino de Esperanto, li finis:
"Sed tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero, ne per sia kapo sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos, kaj ŝatos en Esperanto, antaŭ ĉio, internan ideon: ili ne timos ke la mondo moke nomos ilin utopiistoj. Ĉiu nova UK fortikigos en ili la amon al la "interna ideo" de la esperantismo, kaj niaj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homa frateco kaj homamo".
Delira aplaŭdado premiis D-ron Zamenhof pro tiu bela parolado, kiu konfirmis al la tutmonda esperantistaro, la karakteron idealisman de la internacia lingvo.
Denove favoraj komentoj pri tiu UK aperis en la ĵurnaloj de la tuta mondo. Simile okazis en la UK okazinta en 1907 en Cambridge, kie D-ro Zamenhof estis akceptita kun la protokolo kaj honoroj de ŝtatestro.
Je la fino de tiu UK oni petis al la kandidatoj por okazigi ĝin en 1909 prezenti proponojn kaj eblojn por organizi la Kvinan UK-n: tri hispanaj urboj sin prezentis kiel kandidatoj: Bilbao, San Sebastian kaj Barcelono. Post prezento de la plej gravaj E-Societoj de la indikitaj urboj, la respektivajn programojn kaj ties financajn eblojn oni konsentis akcepti Barcelonon.
En Katalunio Esperanto populariĝis pli kaj pli, fondiĝis novaj E-Grupoj i.a. en Barcelono la rondo "Paco kaj Amo", kies unua prezidanto estis Joan Bausells; en Vic loka E-Grupo fondita de Jacint Comella; en Igualada la prezidanto estis Manuel Nadal; ankaŭ en Castellar del Vallés kaj Lleida kies prezidantoj estis Joan Abarcat kaj Francesc Lusilla respektive.
En tiu jaro (1907) en Sabadell, unu el la plej gravaj fokusoj de Esperanto en Katalunio, la esperantistoj organizis siajn proprajn festojn, kiel tiu de la Esperanta rondo "Aplec" okazinta la lundon de la Pentekosta Pasko, kiu kunigis en la sidejo de la societo, je la naŭa matene, sian membraron, por ekskursi al proksima monteto trans la rivero Ripollet, kie staras interesa Sanktejo, tre ofte vizitata tiam de Sabadellanoj, kaj konata per la nomo "Virgulino de la Sano". Tie mem estis kampara restoracio, ĉe kies plej grava salono, la geesperantistoj planis celebri feston. La katolikaj esperantistoj eniris en la Sanktejon por ĉeesti la Diservon, kie oni predikis en Esperanto, aliaj kuniris ĝis la fonto de la Sano, kie ĝi murmuradas ĉe la bordo de la rivero, en tute belega loko, kie abundis arboj kaj vegetaĵoj. Tie, oni trinkis, ludis kaj sin amuzis la ekskursantoj dum horoj. Reveninte al la citita restoracio oni manĝis, tostis kaj faris paroladojn la prezidanto de la Grupo "Aplec", Felix Sotorra, kiu emfazis la toleremon kaj harmonion de la anaro, ĉar inter la ekskursantoj estis homoj de plej diversaj opinioj socipolitikaj, tamen ili sciis respekti unu la alian modele. Post la prezidanto, paroladis pluraj komitatanoj: S-ro Lladó, Marcet, Grampera, Oriach, Queralt, Margarit, Sabater kaj D-ro Puig. Fermis la adiaŭan paroladojn pastro Marco Lliro, Honora Prezidanto de tiu Esperanta Grupo.
Sed tiu ne estis la nura grava festo de la esperantistoj en Sabadell dum tiu jaro, ankaŭ okazis alia sufiĉe grava, kiun partoprenis, krom la lokaj geesperantistoj ankaŭ atentinda grupo da gesamideanoj venintaj de Barcelono. La festo okazis en salonoj de la "Lliga Regionalista", kaj alparolis la publikon, unue S-ro Vidal, tuj poste la elstara advokato S-ro Pascual, kaj fine, la prezidanto de la "Barcelona Esperanta Grupo" Alfonso Sabadell. Sekvis tiun akton plezuriga lunĉo, kaj meze de granda entusiasmo oni kantis fervore en kaj por Esperanto.
Paralele al tiuj festoj okazis E-kursoj, aperis novaj E-gazetoj, oni propagandis senlace la internacian lingvon: en la kataluna ĉefurbo aperis la gazeto "Tutmonda Espero", ĉiumonata revuo en la kataluna kaj esperanta lingvoj, kies sidejo estis en strato Paradis, 12, pral. de Barcelono; en Igualada aperis "Stelo Kataluna", monata revuo pri scienco kaj arto, en la kataluna, hispana kaj esperanta lingvoj. La sidejo estis: Rambla de San Isidoro, s.nº.
Kaj en tiu etoso venis la novaĵo de la akcepto oficiala de Barcelono kiel kongresurbo. La katalunaj geesperantistoj akceptis kun granda ĝojo la decidon de la Kvara UK okazinta en Dresdeno en 1908, konfirmante tiun akcepton por la jaro 1909 en Barcelono, certe ke San Sebastian, Burgos, k.a. aspiris, ĝis la lasta momento, organizi ĝin, sed jam antaŭ ol okazi la kongreso en Dresdeno la prezidantoj de la hispanaj Esperantaj Grupoj konsentis kun sama sento okazigi en Barcelono memolrindan Kongreson!!
La katalunaj esperantistoj tute ne perdis la tempon kaj je la unuaj tagoj de 1909, la OKK sendis al ĉiu hispana E-Grupo kaj al la gazetaro, la unuan cirkuleron informante pri la konsisto de la OKK kaj siajn unuajn priorganizajn decidojn. La personoj elektitaj kiel komitatanoj estis:
Prezidanto, Frederic Pujulá i Vallés.
Vicprezidantoj, Alfonso Sabadell kaj José Perogordo.
Sekretariino, s.ino Germaine Rebours de Pujulá.
Kasisto, Miquel Cases Martin.
Propagando, D-ro Jacint Bremon Masgrau.
Loĝado, S-ro R. Claramunt.
Festoj, S-ro Sales Balmes.
Floraj Ludoj, S-ro Karlo Bourlet kaj G. Vila Roca.
La datoj elektitaj por la Kongreso, interkonsentite kun la Konstanta Kongresa Komitato estis, de la 5ª ĝis la 11ª de septembro. La prezo de la kongreskarto, dek francaj frankoj, kaj la honoron posedi la unuan el tiuj kartoj, oni vendis en publika prezkonkurso al tiu kongresano paganta plej altan sumon, kiel efektive okazis je la 5ª de aŭgusto de tiu jaro.
Kiel mi jam diris, la katalunaj esperantistaj proletoj neniam agis konsente kun la Esperanta Movado: ili estis esperantistoj sed havis kiel prioritaton la klasbatalon, tial tute ne interesiĝis pri la agado de tiuj kiujn ili nomis "burĝoj", sed kiam ĉi tiuj estis organizantaj la UK-on de Barcelono, socialistoj, anarkistoj kaj radikalaj sendependistoj, sufiĉe multnombraj, esprimis al tiuj organizantoj ilian opinion neniel efektivigi tiun Universalan Kongreson en Barcelono, ĉar konsideris ke la socipolitika momento estis tute ne-oportuna. Kial ili opiniis tiel? Ĉar dum tiuj tagoj, kiam la organizado de la Universala Kongreso jam estis preskaŭ preta, okazis gravaj politikaj popolaj protestoj kiel sekvo de populara reago kontraŭ enŝipiĝo de rezervo-soldatoj partoprenontaj la nordmarokan militon (11an de julio 1909). Tiuj protestoj ankaŭ okazis en pluraj hispanaj urboj, sed estis Barcelono kie la afero enorme komplikiĝis kiam, kontraŭ la strikdecido de la laboristaro, la hispana registaro proklamis la sieĝostaton kaj surstratigis la armeon. Tio kolerigis la laboristaron de la kataluna ĉefurbo, kiu, tial kaj per iniciato de kelkaj radikaluloj forbruligis religiajn konstruaĵojn kaj starigis barikadojn. Ja ne plu temis pri protesta striko, sed pri io pli grava: sindikataj aspiroj, kontraŭmilita, kontraŭmonarkia kaj porkatalunismaj politikoj, protesto kontraŭ la centra registaro...
La respondo de la ĉefministro Maura estis terura: senhezite li ordonis uzi fusilojn sed ankaŭ kanonojn, kaj perforte konkeris straton post strato laŭlonge de unu semajno. La popoldomo de Barcelono kaj aliaj konstruaĵoj estis sovaĝe detruitaj kaj en ili multaj laboristoj masakritaj. La rezulto de la tiel nomata "tragika semajno" de Barcelono (de la 26ª ĝis la 31ª de julio de 1909) estis tre dolora: pli ol cent mortintoj kaj kvincent vunditoj, miloj da laboristoj enkarcerigitaj, 2.000 priprocesitaj, 175 deportitaj, 59 kondamnitaj al dumviva mallibero, 5 mortkondamnitoj ekzekutotaj...
Tiuj teruraj eventoj okazis antaŭ, dum kaj post la Universala Kongreso. Protestmanifestacioj en ĉiuj plej gravaj eŭropaj ĉefurboj devigis la ĉefministron Maura senprokraste demisii, kaj gravaj duboj pri la efektivigo de la kongreso fare de la eksterlandaj plej elstaraj esperantistaj reprezentantoj baris la lastajn demarŝojn de la OKK.
Tiu situacio ne nur alarmis la eksterlandajn esperantistojn, sed ankaŭ la lokajn kaj eĉ la oficialajn instancojn. Ĉiuj estis konvinkitaj ke la UK ne okazos en Barcelono, tial la aliĝintoj kaj tiuj kiuj interesiĝis pri la kongreso petis klarigojn al la OKK, kiu studis la problemon, kaj ĉar ne trovis kontentigajn respondojn al siaj propraj duboj decidis konsulti la hispanan registaron. Tiucele veturis al Madrido Alfonso Sabadell, kiu vizitis la ministron pri Enlandaj Aferoj. La respondo de la ministro (verŝajne post konsulti la propran reĝon) estis inviti la OKK-on daŭrigi firme la organiztaskojn, kaj konfirmis la volon de la registaro efektivigi la kongreson.
Apenaŭ alveninta al Barcelono, kaj post kunveno kun la aliaj kongres-komitatanoj, Alfonso Sabadell redaktis cirkuleron, kiun oni sendis al ĉiuj aliĝintoj kies teksto jenas:
"Karaj gesamideanoj: Kiam ni eldonis la kvaran cirkuleron ni kredis, ke ĝi estis la lasta kiun ni estis devigataj sendi al vi por instrui la gesamideanojn pri la kongresaj aferoj, bedaŭrinde, la lastaj socipolitikaj okazintaĵoj en nia urbo devigas nin ĝeni ankoraŭ unu fojon la atenton de ĉiu per niaj skribaĵoj: ni povas laŭte diri, ke la eksterlanda gazetaro tiel trograndigis la faktojn okazintaj en Barcelono, ke ofte legante ĝin, la rido aperus sur niaj lipoj se ni ne pensus, ke tiuj trograndigoj kaj mensogoj malfeliĉe timigis multajn gesamideanojn, kiuj, kompreneble, kiam ili esperantistiĝis faris tiun promeson eblan, escepte la promeson travivi gravan danĝeron. Kredante ke la barcelonaj okazintaĵoj povus decidigi kelkajn gesamideanojn ne ĉeesti la kongreson pro la dubebleco de ĝia sukceso, la OKK prenis la decidon sin turni rekte al ĉiu kongresano por sciigi lin (ŝin) pri la jenaj faktoj.
1ª) Konsiderante ke la barcelonaj okazintaĵoj povus iom malhelpi la sukceson de la Kvina Universala Kongreso, la Organiza Komitato speciale komisiis la Vicprezidanton S-ron Sabadell por ke li iru al Madrido persone paroli kun la ministro pri Enlandaj Aferoj pri la situacio farita al kongresaj laboroj de la nunaj okazintaĵoj.
2ª) La Vicprezidanto de la Komitato, alportis el Madrido plej bonajn impresojn kaj la inviton daŭrigi pli fervore ankoraŭ niajn preparajn laborojn, certigante al ĉiu samideano, ke la trankvileco reganta en nia urbo estas favora, kaj certa antaŭsigno de la kongresa efektivigeco.
3ª) Ĉar la timo povis kapti, kiel oni diris al ni, kelkajn kongresontojn, ni kredas estas devo de ĉiu esperantisto, korekti per ĉiaj eblaj rimedoj, la malverajn informojn publikigitajn de la gazetoj, presigante en la ĵurnaloj de siaj respektivaj urboj, ke "ĉial" la kongreso okazos, kaj ke ĝia sukceso estas tiel certa kiel antaŭe. Ni eĉ ne volas pritrakti la demandon al ni faritan pri "la persona sekureco" de la eksterlandanoj: la ĝentileco kaj gastameco de Barcelono, neniam neita, malpermesas al ni paroli pri tiu temo. Ni turnas nin al vi, do, kara samideano, kiu jam estas enskribita en la listo de kongresanoj, aŭ kiu havis intencon fari tion. Ni, kiu travivis tiun semajnon, kies faktoj raportitaj povis dum momento vin ŝanceligi, ni, kiu prenas sur nin la respodecon fari la kongreson ĉi tie, neniam pensis ke ĝi povas ne okazi, aŭ ne okazi en Barcelono. Ĉio estas preta por vi ĉi tie, ĉio estas preparita por akcepti tiujn gastojn tiel varme kaj sincere atendatajn de la reĝino de la Meza Maro. Nia ĉielo repaciĝis kaj nun, kiel antaŭe, de via ĉeesto en Barcelono dependas la sukceso de la kongreso kaj de la ideo kiun ĝi reprezentas"
Barcelono la 10-an de aŭgusto de 1909.
La Organiza Kongresa Komitato.
Tiu ĉi cirkulero de la OKK kaj la garantio de la hispanaj aŭtoritatoj pri la certa efektivigo de la kongreso, tre influis en la decido de la plej multo el la aliĝintoj partopreni en la Kvina UK de Barcelono, kiu, kiel planite, okazis de la 5ª ĝis la 11ª de septembro de 1909.
La antaŭtagon de la oficiala komenciĝo de la kongreso, t.e. sabaton la 4an de septembro, la Majstro jam estis en Barcelono. Multaj geesperantistoj hispanaj kaj ne hispanaj ankaŭ alvenintaj, invadis stratojn, placojn, kafejojn kaj kinejojn de la kataluna ĉefurbo. Oni aŭdis babili ĉie en Esperanto, kaj en la okuloj de tiuj vizitantoj venintaj el pluraj hispanaj regionoj kaj el eksterlando, oni vidis brili grandan iluzion, kiu ne-eviteble invadis ĉiujn.
Je la kvina vespere de tiu sabato, Dro. Zamenhof vizitis la unuajn aŭtoritatulojn de Barcelono: la Urbestron, la Provincestron, la Prezidanton de la Provinca Deputitaro kaj la Generalestro de la Regiono. Nia Majstro estis akompanata de la LKK, de la Konstanta Komitato kaj de pluraj membroj de la Akademio de Esperanto. La sekvantaro okupis kvar veturilojn, kiujn gvidis rajdantaj urbogardistoj, kaj dum tiu irado sur barcelonaj stratoj ili estis tre simpatie salutataj de la urbaj promenantoj.
La Urbestro, simile kiel la aliaj aŭtoritatoj, tre ĝentile konversaciis kun Dro. Zamenhof, kaj esprimis al li la honoron kaj kontenton akcepti lin kaj cererajn esperantistojn. Nia Majstro, dankis ilin pro tiu kora akcepto kaj gastameco de la barcelonanoj. Pujulá maistre protokolis kaj tradukis…
Vespere, Joan Keatin, prezentita de Sro. Mudie, faris interesan prelegon pri Brazilo en la "Barcelona Ateneo". La festo finiĝis per trinko de bongusta brazila kafo.
Dimanĉon, kvinan de setembro, frumatene, la esperantistoj svarmis sur la barcelonaj stratoj. Tapetoj kaj esperantistaj flagoj ornamante multajn balkonojn, kreis festan etoson en la kontentaj koroj de la gekongresanoj. Je la oka horo matene, la gekongresanoj aliris al la palaco de Belaj Artoj, kies centra salonego estis ornamita per tapetoj, standardoj kaj flagoj esperantistaj el diversaj landoj. La urba muzikistaro ludadis belajn melodiojn, kaj je la naŭa matene oni malfermis la Akceptejon sur la teretaĝo de la palaco. Je la dekunua kaj kvarono alvenis en la palacon Dro. Zamenhof kun sia edzino, akompanataj de samideanoj Bourlet, Mibs, Boirac, Sebert, Pujulá kaj aliaj elstaraj esperantistoj, kiuj estis akceptitaj kun bruaj aplaŭdoj.
En la salono "Regenta Reĝino" Dro. Zamenhof bonvenigis la gekongresanojn, laŭdis la barcelonanojn kaj bele panegiris pri Esperanto. Tiu tago okazis pluraj programeroj.
La sekvanta tago, je la dekunua kaj kvarono eniris Dro. Zamenhof en la salonegon de la palaco de Belaj Artoj, kiun la esperantistoj kaj ĝenerala publiko salutis per eksterordinara ovacio. Li okupis la prezidan seĝegon, kaj dekstre apud li sidis la Urbestro de Barcelono kaj Sroj Pujulá, Mibs, Sabadell kaj Perogordo.
Sro. Mibs, prezidanto de la Kvara UK okazinta en Dresdeno, post salutparoladeto cedis la prokotolan prezidon al Sro Pujulá, kiu sia flanke cedis la parolon al Dro. Zamenhof, kiu malfermis la kongreson per parolado, kies enhavo iom sinteze jenas:
Karaj gesamideanoj!
Amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝe diris al si reciproke "ĝis revido" kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo de siaj gefratoj, tiel la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povas renkontiĝi en la Centro de Esperantujo ame saluti sin reciproke, varme preni al si la manojn kaj diri al si: "ni vivas, ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio".
"Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al komuna festo kun koro tute ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe tre ŝarĝan: mi estas devigata akcepti honorojn kiuj apartenas ne al mi".
"Prave aŭ malprave, la mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco kaj unueco. Kaj ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo celas al mia persono."
"Ekzistas tamen personoj, kiuj ne komprenas aŭ ne volas kompreni, ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas farataj al ĝi, ili vidas en mi personon. Kiu kvazaŭ ludas la rolon de la reĝo. Jen estas la kaŭzo pro kio mi ĉiam kun peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon kaj stari ne antaŭ vi sed inter vi, sed la afero ne dependas de mia volo, ĝi dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al nia Movado. Tial, ankaŭ hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero kaj via unueco, kiel via konkreta reprezentanto. Mi akceptas ĉion kio estas destinata al vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al vi, popolo esperantista. En tiu ĉi, mia rolo kiel via reprezentanto, mi antaŭ ĉio atentigas vin pri la granda honoro kiun faris al ni la unuaj aŭtoritatoj de tiu ĉi lando, en kiu ni troviĝas, ne sole ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando, en sia propra nomo per siaj ambasadoroj, invitis la registarojn de aliaj landoj, ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por tiu granda servo, tre grava, mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la hispana regno."
"Vi scias kiel energie kaj zorge, la LKK laboris por belega kaj plej fruktodona preparado de nia nuna kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ la malfeliĉaj barcelonaj okazintaĵoj, kiuj devigis al ni ĉiuj pensi, ke la kongreso en Barcelono estas absolute nefarebla. Parton de tio, kion la LKK faris, vi jam vidis, la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la postkongresaj tagoj. Al ĉi tiu multe laborinta komitato, kaj precipe al ĝia prezidanto, mi esprimas en la nomo de ni ĉiuj nian plej koran dankon"
"Vi vidis, kian eksterordinaran honoran kaj simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias ke, nur apartaj neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, montri kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo esperantista, al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan dankon".
"Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en la duaj, ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la venonta jaro. Dankon"!
La kongreso estis vera sukceso, sed komenti ĝin bezonus longan, tre longan tempon. Hodiaŭ mi finas nian rakonton…
Tutkoran dankon pro via atento!!