2011 - Kvar elektitaj poemoj

Jen kvar belaj poemoj elhispanigitaj de

Antonio Marco Botella

kaj eldonitaj en la internacia Esperanta revuo "Sennaciulo"numeroj 1267-1268 - januaro-februaro 2011 - paĝoj 30 kaj 31.(La tri unuaj estis verkitaj de la Kuba poeto José Martíkaj la lasta de Juan Ramón Jiménez)

Poemoj de la Kuba poeto José J. Martí


Mi ja kultivas blankan rozon,

en januaro kiel en julio,

por mia sincera amiko

kiu donas min manon kaj koron.

Kaj por tiu fihoma barbaro

kiu ŝiras mian koron vivan,

kardon nek erukon mi kultivas,

mi nur kultivas blankan rozaron.

("Simplaj Versoj": XXXIX) [XVI, p. 117]


Mi povas forgesi neniam

tiun aŭtunan mateniĝon

kiam ŝprucis burĝon-naskiĝo

el la tranĉita branĉ' de ĉiam.

("Simplaj Versoj": XIV) [XVI, p. 87]


Ho, mia amo! grandioza elstara artisto!

per rel' aŭ rado fandas lerte forĝisto feron;

floron, virinon, aglon aŭ ĉielanĝelon

per arĝent' aŭ oro ĉizas la juvelisto:

vi sola, nur vi, scias la manieron

transformi la Universon en amokiso!

("Liberaj Versoj": Fino de “Pokalo kun flugiloj") [XVI, p 197]

Tradukis: Antonio Marco Botella


"La definitiva vojaĝo"

Poemo de Juan Ramón Jiménez

Kaj mi foriros... kaj restos la birdoj kantantaj!

kaj restos mia horto, kun sia verda arbo

kaj sia puto blanka.

Ĉiujn vesperojn la ĉielo estos bluaj kaj plaĉaj,

kaj sonoros kiel sonoras ĉi-vespere

la sonoriloj de la sonorilturo.

Mortos la homoj min amantaj,

kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare,

kaj en tiu flora kaj kalkita angulo de mia horto,

mia spirito vagos nostalgie.

Kaj mi foriros, kaj mi solos, sen hejmo,

sen arbo verda,

sen puto blanka,

sen ĉielo blua kaj plaĉa,

malproksima de la vilaĝa tumulto,

surda kaj rara de la preskaŭ finita dimanĉo.

Kaj restos la birdoj kantantaj!

* * * * * * *

Kion al muzik' okazas

kiam ne plu sonas?

Kion al mi la milda brizo

kiam ne plu blovas?

Kion al la lum' se nigro

helojn tuj envolvas?

Diru, morto, ĉu ne estas

resti tute senmova

en eterna nigra premo

en silent' angora?

Tradukis: Antonio Marco Botella