Prezento

ANTONIO MARCO BOTELLA

Ligo al ĉefa ttt-paĝo de FRATECO (Aragona Esperanta Societo)

teksto elŝutita en decembro 2012 de: Esperanta Vikipedio

jen ĝia hispana libera traduko de: Wikipedia en Español

Antonio Marco kun edzino Pilar Gayarre

Antonio MARCO BOTELLA (elp. '[Antonjo Marko Botelja]') estas hispana esperantisto. Li naskiĝis je la 23-a de marto de 1921 en Callosa de Segura (Alikanto) kaj mortis la 4an de novembro 2020 estante 99-jaraĝa en Zaragozo, urbo en kiu li loĝis ekde 1949. Li dediĉis grandan parton el sia vivo al kulturaj kaj literaturaj taskoj, speciale al internacia lingvo Esperanto, lingvo en kiu (aŭ pri kiu) li verkis kaj publikigis multe da libroj kaj artikoloj. Li interesiĝis ĉefe pri Esperanto, Beletro, Historio kaj Kulturo.


VIVO

Li esperantistiĝis en 1937, dum la hispana enlanda milito, kaj gvidis siajn unuajn kursojn en ekzilo en Alĝerio. Reveninte al Hispanio, li gvidis novajn kursojn kaj helpis revivigi la zaragozan movadon ekde 1949. Li organizis diversajn hispanajn kongresojn en Zaragozo (en 1954 kaj en 1983), kaj ankaŭ kunhelpis en la organizado de tiu de SAT en 1986 (Antaŭkongreso ĉe valo de Ordesa). Li estis redaktoro de Boletín, la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio de 1989 al 1997 kaj de Kajeroj el la Sudo, la bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj de 1989 ĝis 1997.

Li ricevis diversajn premiojn:

        • Unua premio al la plej bona E-traduko en la beletra konkurso de Gijón en 1955: "La militestro de la ruĝaj manoj", de G. A. Bécquer.

        • Unua premio en la konkurso pri Poezio en Alquerías (Murcio) en 1994.

        • Unua premio en la beletra E-konkurso internacia "Francisko Máñez" en Cheste en 1997.

        • Premio Ada Sikorska Fighiera en 2007 (4-a eldono).

        • Li estis ofta preleganto (ekzemple en la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo) kaj kunlaboranto de artikoloj (en "Sennaciulo" kaj aliaj E-gazetoj). Li gvidis dum tri sinsekvaj jaroj ciklojn de seminarioj pri beletraj kaj sociaj temoj en la centro "Frateco" de Zaragozo.


VERKADO

Marco verkis diversajn librojn, beletrajn kaj historiajn. Inter la beletraj, la plej elstara estas "Lirikaj perloj de Al-Andalus" (1995, du eldonoj), kolekto de poeziaĵoj de la periodo de la araba konkero de la Ibera Duoninsulo, kun aldonaj notoj pri la tiama historio.

Li estas pli konata pro liaj historiaj verkoj, precipe pro "Analoj de la esperanta movado en Hispanujo" (1987, reeld. 1989), duvoluma. Li eldonis ankaŭ librojn pri la historio de la movadoj en Aragono ("Kroniko el la historio de Frateco", 1983; kaj en la hispana "Un siglo de esperanto en Aragón", "Unu jarcento de Esperanto en Aragono", 2000), Valencio ("60 jaroj de Esperanto en Callosa", 1992; kaj "Esperanto en la Valencia Komunumo", 2001) kaj en Katalunio ("Esperanto en Katalunio", 2005). Li ankaŭ verkis pri la laborista hispana movado ("Laboristaj kronikoj", 1996, SAT-Broŝurservo).

En 2007 li publikigis en la hispana "La Odisea del Stanbrook - Memorias de un exiliado político" ("La Odiseado de la Stanbook – Memoroj de politika ekzilito”), en kiu li parolas pri personaj travivaĵoj post la hispana enlanda milito. Jen interesa ligilo pri tio:

Historia de un pasajero del Stanbrook

Fine de 2009 aperis hispanlingva traduko de lia verko "Laboristaj kronikoj", eldonita de SAT-en-Hispanio.

En 2014 estis publikigata lia 14-a libro "Hispana Lirika Antologio".

kovrilo

dorskovrilo