+1941 - Juan Gracia Colás

JUAN GRACIA COLÁS

1888 - 1941

verkis: Antonio Marco Botella

Tiu ĉi veterana esperantisto el Bilbao naskiĝis en la jaro 1888. Aŭtodidakta kaj tre kompetenta organizanto li gvidis multnombrajn Esperanto-kursojn en la vaska ĉefurbo. Li estis sekretario de la Organiza Komitato de la 4ª Nacia Esperanto-kongreso okazinta en Bilbao en 1924, en kiu li elstaris kiel bonega oratoro kaj pro sia regado de la internacia lingvo.

Juan Gracia posedis ampleksan kulturon kaj profundan humanismon. Li estis inspektoro pri Impostoj de la Urbestraro de Bilbao, kaj krom bonega esperantisto li estis ankaŭ inteligenta kaj honesta politikulo en la plej ampleksa senco de tiu vorto.

Li aliĝis en la Socialista Partio kiam apenaŭ li estis 16-jara, kaj plurfoje estis konsilantano de la Urbestraro de Bilbao, vicurbestro en la jaro 1920 kaj fine Urbestro de la vaska ĉefurbo. Li okupis tiujn postenojn dum la monarĥia reĝimo ekde la unua ĝis la dua Hispana Respubliko.

Li estis persono tre ŝatata en la Sindikato UGT (Ĝenerala Laborista Unio), en kiu li penadis formi laboristajn ĵurianojn kaj kompetentulojn pri leĝo-aplikadon. Cetere, ankaŭ la Partio deziranta profiti liajn oratoriajn dotojn petis al li tre ofte disvastigi la socialistan idearon publike.

Kiam eksplodis la intercivitana hispana milito li estis membro de la Konsilantaro pri Defendo de Vaskio, kaj proponita de la Socialista Federacio de tiu provinco okupis la postenon de ministro pri Socia Helpo de la registaro de Vaskolando, kreita la 7an de oktobro de 1936, kiun prezidis José Antonio Aguirre y Lekube.

Kiel ministro pri la citita temo Juan Gracia disvolvis respondecan taskon, unue pri la enmigrado veninta el la provincoj okupitaj de la ribelintaj militistoj, kaj poste ankaŭ de tiuj venintaj dum la nigraj horoj de la milito kiel organizanto de ekspedicio de vaskaj infanoj al Belgio, Francio, Anglio, Rusio ktp. kun la celo protekti ilin de la militperfortoj.

Finiĝinta la intercivitana hispana milito li ekziliĝis al Francio, kaj tie li daŭrigis sian taskon kiel ministro de la Vaska Registaro ekzilita: li organizis ampleksan reton de “Vaskaj Rifuĝintoj” protektante al pli ol 200.000 vaskaj rifuĝintoj ekzilitaj, ofte tute senhelpaj kaj senhejmaj, kio alportis al sia koro angorojn, afliktojn kaj larmojn, ĉar tiuj problemoj estis tiam tre malfacile solveblaj. Kaj ĝuste estis tiam kiam oni agnoskis oficiale lian oferemon, lian organizkapablon kaj lia konstanta penado proklamitaj kaj laŭditaj de la “Lehendakari” mem en la Tutmonda Vaska Kongreso okazinta en la jaro 1956.

Ekzilita, laŭ ni jam diris, kaj loĝanta en Parizo kiam la germanaj nazioj progresis por okupi la francan ĉefurbon, li volis fuĝi por eviti reprezaliojn de la invadintoj, kaj kvankam malsana de hidropezio li trairis pli ol 200 kilometroj, sed tiu klopodo estis vana ĉar la germanaj trupoj preterpasis al tiuj miloj da fuĝintoj kiel li, kiuj pretendis eskapi de la nazia teroro.

Tiu klopodo supera al liaj fortoj, ne povis rezisti lia malsana organismo kaj la 6an de aprilo de 1941 forpasis en Parizo tiu bonega esperantisto, eksterordinara idealisto kaj honesta politikulo.

Antonio Marco Botella