+1988 - Miguel Sancho Izquierdo

MIGUEL SANCHO IZQUIERDO

1890 - 1988

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en Calanda (Aragono) en la jaro 1890, profesoro pri Juro, Rektoro de la Zaragoza Universitato, deputito de la Hispana Parlamento reprezentante la katolikan politikon, li esperantistiĝis en la jaro 1908, en sama jaro kiam oni fondis la esperantistan societon "Frateco" de Zaragozo, en kies estraro li jam enviciĝis kiam li nur estis studento. Al li multe plaĉis prelegi en Esperanto.

En 1909, li kun Luis Jordana de Pozas estis la nuraj zaragozaj esperantistoj kiuj partoprenis en la Universala Esperanto-Kongreso okazinta en Barcelono, ambaŭ fieris pri ilia konversacio kun Dro L.L. Zamenhof en la kataluna urbo, kaj en 1912, s-ano Sancho Izquierdo estis elektita Sekretario de "Frateco".

Dum longa periodo de pluraj jaroj li forlasis la Esperanto-Movadon, ja li sin dediĉis al la politika aktivado kaj al liaj profesiaj okupoj, sed li neniam subestimis la Esperantismon kaj je la fino de la intercivitana hispana milito, kiam la Movado estis denove permesita en nia lando, ĝuste okaze de la 15ª Hispana Esperanto Kongreso okazinta en Zaragozo en la jaro 1954, kiam li jam estis Rektoro de la Zaragoza Universitato, li revenis al la Movado, kaj li tion faris permesante ke la menciita Kongreso okazu en aŭloj de la Zaragoza Universitato tute senpage.

Direktoro de la Socia Lernejo de Zaragozo, li atingis oficialigi Esperanton en la Programo de la Lernejo, kun samaj rajtoj kiel la aliaj lingvoj. En 1961, li okupis la prezidantecon de "Frateco", kaj ankaŭ saman respondecon en la Hispana Esperanta Federacio (1962-1969), de kies posteno li organizis la Universalan Kongreson okazintan en Madrido en la jaro 1968. Tiu Kongreso estis tre malfacila ĉar la ŝtata politiko ne simpatiis kun Esperanto, tamen oni prelegis pri Homaj Rajtoj kaj eĉ oni vizitis protokole al la diktatoro generalo Franco.

En 1980, profesoro Sancho Izquierdo ricevis la omaĝon de la zaragoza esperantistaro kaj ankaŭ de ĉiuj la hispanaj esperantistoj okaze de lia 90a-datreveno. Li prezidis kelkajn hispanajn Kongresojn kaj partoprenis en aliaj Universalaj.

Li estas aŭtoro de gravaj artikoloj kaj verkoj pri Juro, kaj honore al li oni publikigis en la jaro 1990 libron "Don Miguel Sancho Izquierdo, valores aragoneses" de A. Villaverde Marugan.

Samideano Sancho Izquierdo estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, prezidanto de la "Reĝa Akademio de San Luis", kaj forpasis en la jaro 1988.

Antonio Marco Botella