2004 - José Mª Bernabeu

Forpasis José Mª Bernabeu

Antonio Marco Botella

Zaragoza año 2009


Kun profunda doloro ni informas al niaj gelegantoj pri la forpaso de nia bona amiko kaj elstara esperantisto José Mª Bernabeu Franco.

Li esperantistiĝis en la jaro 1936, kaj de tiu tago li arde aktivis por Esperanto laŭ ĉiuj niveloj: loka, nacia kaj eksterlanda. Li partoprenis en multaj landaj kaj internaciaj Kongresoj, kaj estis nelacigebla kiel aktivisto por nia afero.

Post la intercivitana hispana milito li multe strebis por revivigi la E-movadon en Callosa de Segura. Landa Peranto de SAT dum la danĝera diktatora periodo, kiam la internacia lingvo estis malpermesita en nia lando, li estis unu el la unuaj membroj de Hispana Esperanto-Federacio (HEF) apenaŭ ĝi estis fondita.

José Mª Bernabeŭ estis Kasisto de HEF dum pluraj jaroj, kunfondinto kaj unua Prezidanto de la Grupo "Ĉiam Antaŭen" de Callosa de Segura, membro de la OKK de la 31ª Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Alicante, fondinto kaj unua Prezidanto de Hispana Asocio de Laboristaj Esperantistoj (HALE) kaj ĉeforganizanto de ĉiujaraj Renkontiĝoj en Guardamar de Segura.

Liaj amikoj de Callosa konsideris lin pli kiel amiko kvazaŭ frato, ni neniam forgesos lin.

Ke li pace ripozu!

Memore al li mi dediĉas al mia bona amiko jenan poemon (2004):


Romanco al la memoro de José Mª Bernabeu

José Mª:

Pli frat’ ol amiko mia,

ĝemas pro vi mia koro

kiam estis mi sciinta

ke forlasis vi ĉi mondon,

kie revis ni konsciaj

pri homaro sen perforto

kun parfum’ el blankaj mirtoj

pri justec’ kaj am’ simboloj

kerno el l’ esperantismo

kiun amis ni kun fervoro...

Al mia memoro venas

tiuj tre fascinaj tagoj

kiam junaj ni, revemaj,

ĉe la Guardamar’ strando

parolis ni dum nokt’ serena

pri virinoj kaj junamoj,

pri art’ kaj allog’ beletraj,

pri vivo kaj idealoj,

dum palpebrumis la steloj

kies nomoj ni parkeris

en la rava noktsilento,

apenaŭ interrompita

de la marondar’ rumoro...

Vere tiuj tagoj estis

la plej belaj el la vivo!

Sed ne revoj estis ĉio

viglis vi en la movado

ja vi estis garantio

pri honesteco kaj ardo:

aktiva HEF-estrarano,

HALE-fondint’, SAT-peranto

tre senlaca laboristo

kaj fervora batalanto...

En la vojaĝ’ sen returno

en kiu vi nun vojaĝas

mi esperas kun plezuro

ke ĉe nia findestino

ni denove renkontiĝos

en la brila kosm’ senlima,

kaj denove ni babilos

pri amoj kaj poezio

ĉirkaŭataj de helsteloj

kvazaŭ ĉe revparadizo.

Tiel okazos José Mª


Romance a la memoria de José Mª Bernabeu (2009), traducción de mi poema original en 2004 en Esperanto:


José María,

Más hermano que amigo mio,

lloró por ti mi corazón

cuando supe con hondo dolor

que este mundo dejaste,

en el que juntos tanto soñamos

en ideales de paz y amor

envueltos en blancos mirtos

por los que luchamos los dos,

símbolos del Esperantismo

que ambos amamos con ardor.


En mi recuerdo vibran vivas

aquellas noches fascinantes

cuando jóvenes y soñadores

en las playas guardamarinas

hablamos de amor y filosofía,

de futuros, ficciones e ideales,

con nuestros buenos amigos

que nunca nos abandonaban,

mientras parpadeaban las estrellas

cuyos nombres de memoria damos

en unos silencios de ensueño

con un rumor de olas coreados.

Sin duda fueron aquellos días

de los más bellos de la vida!

Pero no todo fue hablar y soñar

tú fuiste en bastantes días

de HEF y SAT una garantía

de continuidad y supervivencia:

fundador de HALE, SAT-peranto

y guardián de la HEF-economía....

En el viaje sin posible retorno

en el que ahora mismo te hallas,

yo en mi fantasía, mucho confío,

vernos en esos mundos lejanos

en un salón del Cosmos infinito,

donde de nuevo hablaremos

sobre amor, arte y poesía,

rodeados de rutilantes estrellas

como en un soñado paraíso.

Asi será, amigo José Mª!


Antonio Marco Botella