+1946 - Julio Mangada Rosenörn

JULIO MANGADA ROSENÖRN

1877 - 1946

verkis: Antonio Marco Botella


Dediĉita al mia samideano kaj amiko Fernando de Diego en sia 80a naskiĝtago, sub formo de Festlibro, kun la titolo "Klaro kaj Elasto", Edition Iltis, en kiu partoprenis kun malsamaj temoj elstaraj esperantistoj el diversaj landoj.

Vivo kaj verkaro de Julio Mangada Rosenörn (1877-1946)

Pasintnokte mi sonĝis, ke mi revenis en Alĝerio, tiam ankoraŭ franca kolonio, kie kelkaj miloj da hispanoj post la intercivitana hispana milito serĉis ekzilon kaj trovis, almenaŭ je la unua periodo malfeliĉon, kruelon, kaj ne malmultaj, morton..

La konsiderinda elvoko-potenco de l’ sonĝo, ebligis, ke viveroj, eventoj kaj faktoj iam vivitaj, jam preskaŭ forgesitaj post duonjarcento, eliris el la arkivo de mia memoro kaj defilis antaŭ mi kun certa realismo, kvazaŭ mi revivus tiujn etapojn de mia infana kaj knaba aĝoj: la lastajn jarojn de la diktaturo de generalo Primo de Rivera; proklamon kaj ekzisto-periodon de la Dua Hispana Respubliko; la teruran intercivitanan militon kaj amaran senton de idealoj demokrataj rompitaj pro la malvenko de la respublikanoj; mian enŝipiĝon kaj fuĝon de Alicante en la ŝipo “Stanbrook” sub bombardado kaj sekva minaco de patrolantaj faŝistaj krozo-ŝipoj “Canarias” kaj “Cervera” celantaj nian pereon: kaj nian alvenon ĉe la haveno de Orano (Alĝerio). Kiam eltagiĝis, surprizis nin vidi nian ŝipon ĉirkaŭata de Senegaliaj soldatoj kun bajonetoj, kaj aŭskulti ke, eĉ ne metinte sur la masto la flavan flagon kaj sen apero de ia ajn probabla malsano, ni estis submetitaj al kvaranteno.

Dum 17 tagoj en tiu situacio, ni ne ricevis de la francaj aŭtoritatoj nutraĵon, higienajn servojn, nek oni permesis la eniron en la ŝipon de nutraĵoj kiel solidara helpo kolektitaj de la Orana popolo. La malsato fariĝis neeltenebla: ja multaj el ni venintaj rekte de la batalkampo jam akumulis pli ol sufiĉa mizeron kaj malsaton. La bildo de tiom da personoj kunpremitaj sur la malampleksa ŝipo-ferdeko estis infere danteska kaj impresis dronige, nespireble…

En unu el tiuj tagoj mi aŭdis, ke inter ni, en la ŝipo, estis provincestroj, katedraj profesoroj, elstaraj politikuloj, generaloj, resume altaj respublikanaj eksaŭtoritatoj. Inter ili oni menciis generalon Mangada, ankaŭ elstara aktiva esperantisto. Mi estis dum tiuj tagoj jam entuziasma dujara esperantisto: jen kial mi volis almenaŭ saluti nian samideanon, kiun mi sufiĉe konis kiel redaktoron de Esperanto-gazeto, kaj ĉar estis per anonco lia pri Esperanto, kiu altiris la atenton de miaj samurbanoj je kies rezulto venis la fondo de Esperanto-rondo en mia urbo, Callosa de Segura (Alicante) en la jaro 1932. La afero ne estis facila, ĉar tiu karbo-transporta ŝipeto estis okupata de pli ol 3.000 personoj, kiuj lasis eĉ ne kelkajn centimetroj liberajn. Fine, mi trovis lin en obskura angulo de bilĝo. [1]

[1] Al tiuj el niaj legantoj interesataj scii pli detale pri la eventoj vivitaj de la hispanaj ekzilitoj en tiu ŝipo kaj sekvaj koncentrejoj, mi rekomendas konsulti miajn verkojn en Esperanto "Laboristaj Kronikoj" (1996) kaj en la hispana "La Odisea del Stanbrook" (2007) kaj "Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista" (2008).

Liaj okuloj, kiujn liaj sekaj vizaĝo-trajtoj elstarigis, brilis ankoraŭ pli kiam li aŭdis mian Esperanto-saluton. Kun certa lac-esprimo li etendis al mi sian manon kaj afable respondis mian saluton. Dum du sinsekvaj posttagmezoj ni parolis senlace horojn kaj horojn, precipe li kaj pri si mem; ... mi estis tro juna por rakonti ion ajn!. En la sekvantaj tagoj, iu familiano ne permesis al mi ripeti miajn vizitojn, -ja la generalo estas malsana kaj konvenas ne lacigi lin!, kvankam la generalo intertrompis sian familianon kaj iom furioza diris al mi: venu kiam vi volu!

Fine, post tiuj teruraj 17 tagoj finiĝis nia kalvario, kaj ni estis distribuitaj en diversaj koncentrejoj de la alĝeria teritorio; mi kun la pli granda kontingento al la koncentrejo de Boghari. Mangada, sia edzino kaj filo kaj kelkaj pliaj centoj, estis translokigitaj al la malnova prizono de Oran, kie ili restis dum kvar monatoj kaj duono. Post tiu tempo, familio Mangada, per la financa helpo de esperantistaj asocioj forveturis al Meksikio.

En tiu momento de mia sonĝo, mi vekiĝis. La filmo de tiuj viveroj defilantaj sonĝe antaŭ mi, kaj miaj konversacioj kun samideano Mangada pri lia esperantista vivo, tre, tre similis al tiuj realaj kiujn mi iam persone spertis. Eĉ senpene mi povas certigi, ke ili estis identaj!

Mi penos transkribi al miaj legantoj tiujn interesajn viverojn pri Julio Mangada Rosenörn, surbaze de la mernciitaj konversacioj, de rememoraĵoj kun veteranoj (malfeliĉe jam forpasintaj), kiuj kunvivis kun li certajn epizodojn nun ne bone konatajn, kaj de pli ol mil kaj unu konsultoj en liaj verkitaj artikoloj kaj libroj.

La scenon de miaj konversacioj kun Mangada mi neniam forgesos. Fakte, la impresaj teruraj dramaj momentoj de la priskribitaj viveroj sur la ŝipo “Stanbrook”, estus pli ol sufiĉaj por eterna rememoro. Sed se al tiuj impresoj oni aldonas, ke mi perfekte sciis, ke Mangada estis dum multaj jaroj, ĝis la komenco de la hispana milito, la plej aktiva esperantisto de nia tutlanda Movado, vi komprenos tuj mian senton.

Julio Mangada esperantistiĝas

Naskiĝis tiu elstara esperantisto en Havano (Kubo) en 1877, tiam hispana kolonio. Laŭ lia deklaro, li sentis grandan simpation por internaciaj lingvoj: ja li dum sia infanaĝo loĝanta en la hispana urbo Guadalajara, li multe aŭdis paroli pri la lingvo internacia Volapük. En tiuj jaroj, en la indikita urbo, estis la ĉefsidejo de tiu asocio en nia lando. Eĉ unu el ties gvidantoj, prof. Sanz Benito, estis lia profesoro pri franca lingvo en mezlernejo, kie li studadis. Mangada ne lernis Volapük-on, sed kiam post kelkaj jaroj li estis destinita kiel oficiro en la Militista Inĝeniera Lernejo de Guadalajara, en la oficejo de kapitano José Perogordo (entuziasma figuro kaj propagandisto de Esperanto), kaj tiu ĉi fervore parolis al li pri la internacia lingvo Esperanto, baldaŭ li estis plene konvinkita per la argumentoj de Perogordo, kaj fine, li kun aliaj oficiroj [2], decidis lerni Esperanton en kurso gvidata en 1906 de la menciita militisto, dum multaj jaroj prezidanto de la Esperanto-Grupo de Madrido, ĉe kies sidejo, strato Bola 12, okazis la menciita Esperanto-kurso.

[2] Estas fenomeno malfacile eksplikebla: militistoj de alta rango estis la plej elstaraj aktivaj esperantistoj je la komenco de la Esperanta Movado en Hispanio. Iliaj transurbiĝoj kaj granda fervoro multe kontribuis al la disvastigo de la lingvo ĝis la plej distaj regionoj de la lando. Prestiĝaj nomoj abundas: J. Perogordo,V. Inglada, M. Elizaicin, Roman Ayza, R.Duyos, L. Moncada, Jiménez Mora, F. Ribot, F. Redondo, V. Martorell, F. Sierra, Jimenez Loira, kaj longa, longega vico…

Apenaŭ unu jaron poste, la entuziasmo por Esperanto de la impeta progresema oficiro Mangada preteris ĉian baron: homo inklina al idealismo, li aliĝis ankaŭ al la Framasona Granda Oriento, kaj en ĝi varbis por Esperanto, inter aliaj, du elstarajn homojn, kiuj kunlaboros estonte kun li, ne nur en la disvastigo de la lingvo, sed ankaŭ en multenombraj gravaj projektoj eldonaj, idealismaj, humanismaj k.a. Mi aludas la presiston Emilio González Linera (1933) kaj la militiston Fernando Redondo Ituarte (1882-1949).

La tiutempaj framasonoj celis la plibonigon de la socio en ĉîuj aspektoj, precipe pri justeco, kleriĝo kaj etika konduto de la individuoj ene de fratecaj homaj rilatoj; kaj tiuj principoj bone koincidis kun la tiama idealismo esperantista, la tiel nomata “interna ideo”. Tiu framasona asocio publikigis ĉiumonatan gazeton “Luz Española” (Hispana Lumo), kies artikoloj emfazis la progreseman filozofion kaj homamon de framasonoj, kaj samcele ambaŭ kunlaborantoj de Mangada sugestis al li verki serion da artikoloj pri Esperanta Gramatiko por disvastigo de la lingvo. La menciitaj artikoloj aperis, unu post alia, ĝis kompletigo de elementala Esperanto-Gramatiko. La presisto, González Linera, fervora esperantisto kaj tre bona amiko de Mangada, kolektis ĉiujn artikolojn kaj surprizis sian amikon per ekzemplero de lernolibro, kiun li mem titolis “El Esperanto al alcance de todos”, publikigita en la jaro 1911, kaj disdonita senpage al la Esperanto-simpatiantoj.

En 1910 fondiĝis en Madrido “Esperantista Militista Asocio”, prezidata de la kapitano Jozefo Perogordo, kaj unu el la estraranoj estis kapitano Julio Mangada. Celo de la fondiĝo estis la interkompreno de diversnaciaj militistoj, propagandi Esperanton ĉe la mar- kaj ter-armeo, kaj ankaŭ plenumi la pragmatan filozofion de Carlo Bourlet, konsistantan en la disvastigo de la ideo en ĉiu medio kie sin trovas esperantisto. Lia Reĝa Moŝto, Alfonso la XIIIa, multe laŭdis tiun asocion, kiun li mem entuziasme akceptis honore prezidi.

Malaperis “Luz Española”, kie ofte oni publikigis poresperantajn artikolojn. Tiam, la triopo Mangada-Linera-Redondo decidis fondi Esperanto-gazeton “Homaro” (1912-1914), kies koston ili mem pagis.

La enhavo de la gazeto estis interesa, sed sub lingva vidpunkto (ni milde diru) ne bona, kies rezulto estis pravaj plendoj de kelkaj eksterlandanoj.

Paralele al tiu aktivado, Mangada gvidis Esperanto-kursojn, unu en la Madrida Esperanto-Grupo, alian en la prestiĝa kultura Centro "Ateneo de Madrid", kie li gvidos Esperanto-kursojn ĉiujare, de 1912 ĝis 1936, escepte dum la jaroj, kiam la militiston oni sendis malproksime de Madrido. En tiu jaro, la gramatiko de Mangada, "El Esperanto al alcance de todos" estis deklarita de la Ministerio pri Defendo "kiel verko de publika utilo" kaj kun "Honora Mencio" (laŭ Reĝa Ordono de la 16ª de aprilo 1912 (Oficiala Bulteno n-ro 88). La tria eldono de sama verko, ankaŭ estos denove honorigita en septembro 1916 (laŭ Reĝa Ordono n-ro 203).

Eble pro la mesaĝo idealisma de la gazeto "Homaro", D-ro Zamenhof turnis sian rigardon al la triopo, Mangada, Linera, Redondo, kaj petis ilin publikigi en ties gazeto, unuafoje, lian politika-religian Deklaracio pri Homaranismo, kaj gardi la kompostaĵon por eldoni broŝure apartan eldonon. Tiucele, la Majstro petis prezon por tiu eventuala eldono. Ili respondis, ke li devos pagi nur la paperkoston. Efektive, en 1913, kun la konsento de Dro Zamenhof, ili presis la eldonon (5.000 ekzemplerojn), kaj, kiel promesite, je tre modesta prezo, t.e. nur la paperkosto. Ili ankaŭ informis al la Majstro ilian partoprenon en la 9an UK kaj la eldonon de 3.000 ekzemplerojn de la menciita broŝuro pagita el ilia propra poŝo.

Kiam Mangada prezentis en Berno al Dro Zamenhof la fakturon de la eldono, 75 pesetojn, li ne povis tion kredi kaj pensis pri ebla eraro, sed la hispano konfirmis la ciferon. [3]

[3] Pri detaloj oni konsultu la bibliografion en la fino.

La Majstro neniam forgesis la malavaran konduton de la triopo kaj, kiam li persone akceptis Mangada-n okaze de la tiujara Universala Kongreso, Zamenhof havis nur afablajn esprimojn por ili, kaj ĝis lia forpaso en 1917, konstanta korespondado nutris tiun reciprokan altan estimon. Post la morto de la Majstro ankaŭ kun lia familio. [4]

[4] K.p. poŝtkarton de Zamenhof de 1913-08-20 (Bad. Neuenahr). Faksimilo en "Hispana Esperantisto" 1. 1917:5.p.1.

Mangada ĉe la unua vico de la Hispana Esperanto-Movado

En la jaro 1914, Mangada publikigis en Madrido novan Esperanto-gramatikon, "Praktika Esperanta Lernolibro". Kun la komenciĝo de la Unua Mondmilito naskiĝis periodo de teruraj malfaciloj por la disvolvo de Esperanto en la kvin kontinentoj, ankaŭ en Hispanio, kvankam nia lando ne partoprenis en la konflikto: malaperis asocioj, revuoj, pacaj projektoj kaj puraj idealoj, inter kiuj la veterana asocio "Hispana Societo por la Propagando de Esperanto", fondita en 1902. Fariĝis realo la plej kruelaj aspektoj de la vivo: malamo, ruino kaj mizero en grandaj dozoj… Iĝis kutimo paroli nur pri milito, bataloj, strategioj, konkeroj kaj ĉiam pri miloj kaj miloj da mortintoj. La Esperanta Movado preskaŭ malaperis en Hispanio laŭlonge de tiuj jaroj, kaj restis nur izolitaj Esperanto-Grupoj, la plej gravaj.

La krizo de homaj valoroj, ekonomia malstabileco kaj alta kosto de la papero forbalais la regulan publikigon de esperantistaj revuoj, inter ili "Homaro", ĉefredaktata de s-ano Mangada. Antaŭ tiu gravega situacio, kiu minacis malaperigi la tutan landan Esperanto-Movadon, Julio Mangada intencis savi ĉion saveblan kaj fondis la Federacion Zamenhof, en 1917, kies celo estis kunigi ĉiujn esperantistojn sen distingo de kredoj aŭ opinioj, en unu solan asocion, ĉar aliaj pretendis dividi la esperantistojn laŭ regionoj. Efektive, post ne longe, esperantistoj sen propra rondo depost la komenco de la tutmonda milito ariĝis denove, kaj multaj hispanaj Esperanto-Grupoj aliĝis al tiu ĵus kreita Federacio. Prezidis tiun asocion majoro Vicente Alonso (1863-?); vicprezidanto Julio Mangada, kaj Sekretario Luis Rodriguez.

Senprokraste, Mangada dotis la Zamenhofan Asocion per oficiala ilustrita unumonata organo, "Hispana Esperantisto" (1917-1923), kiun li mem ĉefredaktis. Tiu Esperanta-revuo estis ununura publikigita tiam en Hispanio, kaj por publikigi ĝin en tiuj tagoj de profunda ekonomia krizo kaj mizero, Mangada disponis pri la redaktoraj servoj de Fernando Redondo kaj pri la propraj (nun lingve iom pli altnivelaj ol kiam ili redaktis "Homaro"), krom la profesiaj servoj kaj malavara sindonemo de E. González Linera, sen kies efektiva kunlaboro, certe, la revuo ne povus aperi pro diversaj gravaj motivoj: tro alta prezo de la papero, kaj manko de pecoj por ripari la malnovajn presilojn, tute ne anstataŭigeblajn, ĉar en tiuj jaroj oni fabrikis nur milit-instrumentojn.

La revuo ne nur disvastiĝis en nia lando, sed ankaŭ eksterlande, ekzemple, laŭ rekomendo de la Lingva Komitato oni sendis la revuon al ĉiuj komitatanoj, kaj iliaj publikaj laŭdoj donis prestiĝon al la oficiala organo de la Zamenhofa Federacio. Favoran opinion pri la gazeto esprimis pluraj el la plej elstaraj tutmondaj esperantistoj: Th. Cart, Grosjean Maŭpin, P. Corret, Edmond Privat k.a. (Hispana Esperantisto, 4. 1920;44, p. 130-131.).

Reflorado de Esperanto en Hispanio

Iom post iom Esperanto refloris en Hispanio, ĉar la menciita revuo ne nur sukcesis okupi la malplenon de la malaperintaj, sed precipe, ĉar ĝi skuis la konsciencoj de la hispanaj gesamideanoj, kiuj jam sopiris reakiron de la "interna ideo", preskaŭ tute perdita dum la mondmilito.

En 1919, la iama komandanto Julio Mangada Rosenörn eklaboris en la kazerno de Jaca (Nord-Aragono), kie li okazigis gravan kulturan revolucion. Kiel ĉefredaktoro de la Esperanto-revuo kaj fervora esperantisto, li, kun la helpo de tri-kvar aliaj gravaj geesperantistoj, komencis kampanjon por esperantigi la tutan Aragonan Nordon, kaj baldaŭ ĝia ĉefurbo, Huesca, estis konkerita por nia afero. Tiu miraklo estis ebla pro koincidantaj cirkonstancoj: Jozefo Artigas Lasala (1870-?), lernejestro, tre kapabla esperantisto, estis inspektoro pri instruado en tiu urbo, kaj samtempe la ĉefo de la dogano-oficejo estis eksterordinara esperantisto, Dro Roberto Maraŭry Barredo (1888-1969). Ni menciu du aliajn, t.e. la edzinon kaj bofratinon de Maraury.

Ĉiu el ili ekpropagandis Esperanton en siaj respektivaj medioj: Mangada publikigis artikolojn en la loka ĵurnalo de Jaca, anoncis Esperanto-kurson kaj prelegis en la plej grava kultura asocio de la urbo, "Unión Jacetana". Akorde kun Maraŭry kaj Artigas li prelegis ankaŭ en la "Teknika Lernejo" de Huesca. Maraŭry plurfoje prelegis pri Esperanto en tiu urbo, publikigis propagandajn artikolojn en la lokaj ĵurnaloj "El Poevenir" (La Estonto) kaj "Diario de Huesca" (Ĵurnalo de Hueska), kaj petis de la Rektoro de la Zaragoza Universitato permeson por gvidi Esperanto-kursojn en la "Lernejo para Instruistoj" de la nordaragona ĉefurbo. Post la koncerna permeso, tri kursoj komenciĝis en tiu oficiala alta lernejo, unu por viroj gvidata de D-ro Maraŭry, alia por junuloj, kiun gvidis prof. Artigas, kaj alia por virinoj, kiun gvidis Luisa G. Caamaño, kiu baldaŭ gvidis alian kurson en privata lernejo "Santa Rosa". Siaflanke prof. Artigas ankaŭ gvidis alian Esperanto-kurson en la "Ĉambro pri Komerco".

Tiel, Esperanto populariĝis en la urbo kaj etendis sian influon al ĉîuj tavoloj de la socio, kaj tial oni parolis Esperanton en iu ajn loko: en lernejoj, stratoj, kafejoj, k.a. Post ne longe oni fondis en tiu nord-aragona urbo la Esperanto-rondon "Oska"

La veterana asocio "Frateco" de Zaragozo turnis sian rigardon al la esperantista Huesca kaj kontribuis doni al ĝi rangon intelektan per prelegoj, unu el ili fare de la prezidanto de "Frateco" de Zaragozo, s-ro Manuel Maynar Barnolas (1875-1961) dekano pri Juro de la Universitato de la Aragona ĉefurbo.

En 1920 okazis la Unua Tutlanda Hispana Kongreso de Esperanto en Barcelono, en kiu Mangada pledis por la unuiĝo de ĉiuj iberiaj esperantistoj sub formo de Ligo, laŭ la modelo de "Ligo de Nacioj", kiu akceptu kiel programon kaj doktrinon la "Deklaracio pri Homaranismo" de D-ro Zamenhof, kun aldono de projekto de nov-zelandano H.D. Hyde, por starigo de Internaciaj Parlamento, Tribunalo kaj Militista Konsilantaro por altrudi la pacajn decidojn kaj eviti militojn. La belaj teorioj de Mangada estis aplaŭditaj, sed ankaŭ konsiderataj kiel bela utopio.

Tiun saman jaron, Julio Mangada publikigis la verkon "Ferdinando la 6ª kaj Farinelli"; interesa romano en Esperanto en prozo kaj verso, en kiu disvolviĝas epizodoj el la vivo de tiu reĝo, kiu preskaŭ malsaniĝis pro melankolio, viktime de la politikuloj, kiun savis Farinelli per muzikarto kaj saĝaj konsiloj.

En 1921, la Hispana Tutlanda Kongreso okazis en Zaragozo, unu el la plej gravaj fokusoj de la Esperanto-Movado en nia lando. Komandanto Mangada partoprenis ĝin kaj prezentis programon por unuiĝo de ĉiuj hispanaj geesperantistoj en unu sola asocio, kiu trovis la kontraŭstaron de katalunoj kaj aragonanoj, kiuj pledis por esperantista Konfederacio. La arda pasia debato nur pri tiu temo daŭris pli ol ses horojn kaj finiĝis sen plena interkonsento, post la tria matene…

Mangada prelegis en tiu Kongreso pri la temo: "Rilatoj inter la popoloj de la antikveco. Postulo por dua lingvo por ĉiuj. Diversaj solvoj el kiuj nur unu valida: Esperanto". La longa prelego ripetis unu kaj alian fojon argumentojn el la bazaj homaranismaj ideoj jam esprimitaj de D-ro Zamenhof, sed la konkludo de granda parto el niaj samideanoj resumiĝis jene: "Tro da rigidemo kaj ekscesa perforto en la solvoj proponitaj de la fervora militisto.

Viveroj de Mangada en Nord-Maroko

En 1922, komandanto Mangada eklaboris en Nord-Maroko, tiam hispana kolonio, kie okazis unu el tiuj absurdaj duonmilitoj, en kiuj multaj homoj mortas sensence dum kelkaj aliaj riĉiĝas, (ĉiuj militoj estas absurdaj). Kun li vojaĝis la redaktoreco de "Hispana Esperantisto" kaj granda parto de la problemoj de la hispana esperantistaro, tiam sub la respondeco de tiu militisto. Sur la batalkampo li korektis la originalojn, verkis artikolojn kaj reguligis la aperigon de la Esperanto-gazeto.

Por ilustri la profilon pri la kompleksa temperamento de la komandanto, energia kaj dura kelkfoje, homama ali-foje, ofte idealisma, mi rakontu anekdoton iam vivitan de unu el miaj lernantoj de Esperanto-kurso, el tiuj kiujn mi gvidis en Zaragozo anraŭ multaj jaroj. Post la eventoj, kiujn mi priskribas, mia lernanto komentis ke: "en la bataliono de komandanto Mangada, ni, la simplaj soldatoj, adoris nian komandanton, kaj neniam parolis pri li sen grandaj laŭdoj, ja li donis ekzemplon pri homamo kaj boneco senegala. Ekzemplo, kiam en kampanjo ni devis marŝadi horojn kaj horojn, li ne rajdis sur ĉevalo kiel kutimis ĉîuj oficiroj. Li manprenis la ĉevalbridojn kaj piediris kiel la simplaj soldatoj, kaj pri tiu konduto li jam komentis: "se miaj "infanoj" marŝas, mi volas ankaŭ laciĝi; se ili suferas kaj vivas en danĝero, mi volas ankaŭ suferi kaj vivi saman danĝeron: mi volas senti samkiel ili sentas"… En unu el la kampoloĝejoj, kiujn li okupis kun siaj trupoj, en la "Tendaro de Dar-el- Quebdani" (Maroko), li verkis jenan poemon en Esperanto dediĉitan al unu el siaj filinoj:


Al mia filino Marina

La tagiĝo rompas

de la rok' vualon;

birdoj jam ekkantas

kaj ĝojigas valon

Oriento rose

ekbruligas rave;

la trumpet' sonoras

elvokante grave…

Tuj la trumpetaroj

kun tamburoj kune,

salutadas tagon

novan tagon nune!

En la malproksimo

jam la sun' aperas;

de la nova tago

ĝojon ni esperas…

en de l' tag' la flustro;

tuj la PAC' alvenos,

la esperon belan

cia brust' entenos…

Min atendu, kara

Marnjo! sen angoro

por la rekuniĝo

proksimiĝâs horo! [5]

[5] En "Hispana Esperantisto" 6, 1922; 60, p. 109.


En tiu ĉi jaro oni eldonis en Madrido lian verkon "Versaĵaro" konsistanta el poemoj originalaj kaj tradukitaj.

Je la fino de februaro 1923 pro la alta kosto de la gazeto, kies deficiton pagis li mem, kaj aliaj malfaciloj devenantaj, precipe, de lia longa restado en kampanjo, Mangada decidis meti finon al la publikigo de "Hispana Esperantisto" kaj al la ekzisto de la Zamenhofa Federacio.

Dume, en monato majo en Valencio, sukcese okazis la 3ª Hispana Esperanto-Kongreso, kie, unuafoje, koincidis la diversaj opinioj pri racia strukturo de nia Movado en la tuta hispana teritorio. La sekvonta tutlanda kongreso okazonta en Bilbao devus konfirmi tiun historian konsenton, sed subite, la Kataluna Esperanta Federacio (KEF) rompis tiujn esperojn, kiam ĝia prezidanto, Delfi Dalmaŭ, perletere informis al la OKK de Bilbao, ke KEF ne partoprenos en tiu tutlanda kongreso, ĉar tiu Federacio metis kiel nepran kondiĉon, "ke la estontaj kongresoj de Iberiaj Esperantistoj nepre oficiale akceptu ĉiujn lingvojn natur- parolatajn en Iberio, aŭ la bazon de oficiala malakcepto de ĉîuj iberiaj lingvoj, inkluzive la oficialan de la lando, t.e. la kastilian".

Sed la prezidanto Dalmaŭ tute ne prezentis tiun principon kiel debatotemon de la menciita kongreso, sed kiel postulon nediskuteblan de lia Federacio, kio fakte signifis rompon de ĉiuj konsentoj faritaj en la 3ª Hispana E-Kongreso de Valencio.

La penado por la regado de esperantista tutlanda asocio

En oktobro de la ĵus citita jaro, Mangada revenis de Nord-Maroko al Madrido kaj devis alfronti tre malfacilan situacion de la hispana esperantistaro. La plej grava problemo de la Hispana Esperanto-Movado de multaj jaroj kon sistis en la politikigo de la esperantista agado fare de kelkaj naciismaj grupoj: aragonanopj kaj katalunoj opiniis, ke la plej adekvata strukturo estus Konfederacio; Mangada kun madridanoj kaj multaj aliaj opiniis pli konvena unuiĝon: unu solan asocion por la tuta lando. Post la letero de la prezidanto Dalmaŭ, la Konfederacio restis mort-kondamnita. Tio kun la malapero de la centralisma Zamenhofa Federacio (ĉiam gvidata de Mangada) pro manko de monrimedoj, lasis en vera ĥaoso la situacion de la hispana Esperanto-Movado.

Senprokraste kaj decidoplene, Mangada, strebis varbi kiel eble plej multajn personojn por fondiĝo de nova tutlanda asocio, kiun li fine fondis, "Hispana Esperanto-Asocio" kaj ĝian organon "Hispana Esperanto", komence el sia propra poŝo, sed la asocio ne estis tuj akceptita de la hispana esperantistaro.

Malgraŭ tiom da baroj, kaj eĉ kun la konfirmo pri neĉeesto de KEF en la kongreso de Bilbao kaj anonco pri la fondo en Madrido de tutlanda Esperanto-Asocio, (tamen partoprenis aliaj katalunoj ne apartenantaj al tiu Federacio), la 4ª Hispana Esperanto-kongreso okazis en Bilbao, kun la celo starigi Hispanan Esperanto-Konfederacion, laŭ la projekto interkonsentita de ĉiuj Federacioj en Valencio. Mangada ne nur partoprenis la kongreson, sed estis elstara protagonisto de la komenco ĝis la fino de ĉiu programero. Li prezentis al la kongresanoj informon pri liaj kontaktoj en Madrido kun la ŝtata ministro S-ro Casares, kun la celo oficialigi en hispanaj lernejoj la priesperantan eksperimenton de Eccles (Anglio). La ministro Casares akceptis tiun proponon kaj ankaŭ promesis prezenti tiun projekton en la venonta Konferenco de ministroj okazonta en Ĝenevo. La aplaŭdoj estis unuanimaj. Ankaŭ en aliaj intervenoj pri diversaj interesaj temoj, Mangada gajnis simpatiojn kaj aplaŭdojn de la kongresanaro…

Sed de tiu momento, la iom kaŝa malsimpatio de katalunoj de KEF kontraŭ la porcentralismaj esperantistoj personigitaj en la figuro de Mangada, eksplodis sub formo de mil kaj unu konfliktoj: unu el la plej gravaj kolizioj okazis en Salzburg, survoje al Vieno, por partopreni en la 16a UK okazonta en la aŭstria ĉefurbo. Multenombraj esperantistoj diverslandaj kunvenis en Salzburg, kie ili estis akceptitaj de la urbaj aŭtoritatoj. Nu, dum festo okazinta en la antaŭtago de la forveturo al Vieno, la reprezentantoj el diversaj landoj alparolis al la kunvenintoj, kaj kiam devis tion fari la katalunoj, Mangada ekstaris kaj sin turnante al la prezidanto de la Grupo-organizanto de la festo, per grandaj gestoj protestis, "ĉar mi devas esti la sola hispano alparolanta kiel landa reprezentanto".

Efektive, nur li parolis, sed tio plimalbonigis la streĉajn rilatojn de ambaŭ hispanaj esperantistaj kolektivoj. Al tiu incidento baldaŭ aldoniĝis aliaj dum la kongreso en Vieno. Kiel reago, "Kataluna Esperantisto", organo de KEF, publikigis leteron adresitan al la komandanto Mangada jene redaktitan:

Al hispanlingva samideano Mangada. - Madrid.

Ĝeneraliĝis inter KEF-anoj la espereble malvera sciigo ke vi deziras profiti la nunajn nenormalajn cirkonstancoj en la Hispana Ŝtato celante malpermisigi la funkciadon de nia Kataluna Federacio. Mi ne havas la plezuron koni vin persone, sed mi ne povas kredi vera tian sciigon. Laŭ informoj aŭditaj pri vi, vi estas tre sentema esperantisto, kaj mi tial estas certa, ke vi ne ĉagrenos vin per tia ago, ĉar nia Federacio efike laboras por Esperanto, kaj malpermesigi ĝian funkciadon estus krimo kontraŭ esperantismo.

Oni diras ke la kaŭzo de via intenco estas politikaj motivoj. Tiaj motivoj kontraŭ nia Federacio ne ekzistas. La bazo de nia Federacio estas la laŭlingva bazo de la oficialaj Universalaj Institucioj de nia Movado. Ni eĉ forigis de nia koverto la figuron kiu montris iajn nunajn politikajn limojn de katalunlingva teritorio. Nia celo estas varbi por Esperanto ĉiujn katalunlingvanojn kaj ĉiujn homojn en katalunlingva teritorio por ke neniam estiĝu neceso aŭ devigo inter katalunlingvanoj kaj alilingvanoj kompreniĝi per nesia lingvo, sed, per la komuna, homa, neŭtrala Esperanto.

Nia celo estas akorda kun la "Deklaracio pri Esperantismo" kaj "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia". Mi ne povus, do, kompreni ke samideano malamkordiĝôs kun ni. Eĉ vi mem akceptis regularon en Vieno laŭ kiu nia eminenta Prezidanto de la Centra Komitato, Edmond Privat, skribis al mi la jenan respondon. [6]

[6] Kataluna Esperantisto 1. 1924; 5/6, p. 54-55.

Ĉi letero de la 16a de junio 1924 estis subskribita de la KEF-prezidanto Dalmau, kaj reproduktas aldonan leteron de Edmond Privat kun ties opinio favora al la KEF-konsulto.

Edmond Privat opiniis en tiu ĉi kazo same kiel iam en simila konflikto opiniis Zamenhof en 1906, kiam en la UK en Ĝenevo li devis decidi ĉu kataluno rajtas saluti la kongresanaron inter la landaj oficialaj reprezentantoj. Li solvis la malfacilan problemon indikante, ke kvankam tiu kataluno ne reprezentis landon li povas saluti la kongreson "je la nomo de katalunlingvanoj", kaj tiel la Majstro kredis malkontentigi neniun. Sed Pujula i Vallés, sen respekti la interkonsenton de la partioj kaj la neŭtralecan decidon de Zamenhof, salutis nome "de la kataluna nacio", kio okazigis mini-skandalon, ĉar de la podio vive protestis la hispana reprezentanto Ayza, kaj la Majstro mem montris sian malkontenton pro tiu malrespekto de la kataluno al lia neŭtrala solvo…

Tio nur evidentigis/as la politikigon, antaŭe kaj nun de temo, kiu apartenanta ekskluzive al la intenaj aferoj de la Hispana Esperanta Movado neniam devis preterpasi tiun limon.

Dum aprilo 1924 forpasis la plej elstara kunlaboranto de Mangada en Esperanto-gazetoj ĝis tiu jaro de li ĉefredaktitaj, D-ro Rafael de San Millán, (aŭtoro de Tri Rakontoj kaj kolekto de poemoj ankaŭ broŝure publikigitaj), al kiu li dediĉis jenan poemon:

Al Rafael de San Millan

Jam mortis Rafael de San Millán,

poeto nobla plena de l' inspir',

talenta grandanima kavalir' !

Per la plumo esprimadis lia man'

la sentoj [7], kiuj fluis de fontan'

tre milda, de la koro, lia dir'

alloga ĉiam estis, kaj dezir'

bonkora kontraŭ ĉia la tiran'…

Li estis inda je plej bona sort',

ĉar estis tre sindona lia sent'

al ĉio kaj al ĉiuj; eĉ la fort'

de tia sento estis fundament'

por lia konduto ĝis la mort',

nek estis por malbon' al li moment'.

(el la verko Amelia kaj Marina, p.124)

[7] sic! devus esti: sentojn.


En la jaro 1925 Mangada faris grandan paŝon antaŭen en sia intenco oficialigi tutlandan Hispanan Esperanto-Asocion kaj altiri al si la simpatiojn de la hispanaj esperantistoj. Kunvokinte Esperanto-kongreson en Kordovo je la nomo de Iberia Konfederacio, en la unua kunveno de la kongreso li ruze sciis manovri kaj prezenti al la ĉeestantaro kvazaŭ dilemon: ĉu Iberia Konfederacio aŭ Hispana Esperanto-Asocio? La ruza strategio de Mangada konsistis en prezento de la Hispana Asocio, ne kiel bloko unulanda, sed kiel unuiĝo integranta federaciojn, grupojn kaj eĉ individuojn, kio fakte montriĝis eĉ pli libereca ol konfederacio. La voĉdono de la kongresanoj montriĝis favora al la propono de Mangada, kaj tiel estis oficialigita HEA, kaj kiel ĝia organo "La Suno Hispana", presita en Valencio.

La Statuto prezentita de la Madrida Esperanto-Grupo estis akceptita de la kongresanaro kiel provizora, kaj estis sendita al ĉiu Federacio, Grupo aŭ individuo aliĝanta al HEA, kun la propono debti aŭ konfirmi ĝin en la venontjara kongreso okazonta en Madrido, kaj aldoni aŭ forigi ties enhavon laŭ proponoj de la kongresanoj. Oni akceptis ankaŭ por eventuala debato en la Madrida Kongreso la kreon de Hispana Esperanto-Instituto, organismo prizorgonta specifajn taskojn de nia Movado: kulturaj, teknikaj, filologiaj, beletraj ktp.

Unu monaton post la Kongreso de Kordovo, la Madridaj geesperantistoj kunvenis por elekto de la OKK, kiu krom pretigi tiun specifan taskon, funkcios kiel Provizora Komitato de HEA. La elektitoj estis:

  • Prezidanto José Perogordo

  • Vicprezidanto Julio Mangada

  • Sekretario Mariano Mojado

  • kaj pluraj aliaj komitatanoj.

La sidejo de la asocio estis tiu de la Ruĝa Kruco en Madrido, str. Sagasta, 10.

Grava evento por la esperantismo en tiu jaro estis la "Konferenco por Aplikado de Esperanto al Sciencoj kaj Komerco" okazinta en la Pariza Universitato Sorbono [8], kiun ĉeestis reprezentante la hispanan registaron tri prestiĝaj esperantistaj intelektuloj: Vicente Inglada Ors (1879-1949), direktoro de la Observatorio de Toledo kaj prof. Pri Astronomio, Geodezio kaj Meteorologio, unu el la plej eminentaj sismologoj de la tuta mondo, eltrovinto de formulo por detekti la ĝûstan lokon kie naskiĝas tertremoj; Leonardo Torres Quevedo (1852-1936), prezidanto de la Scienca Akademio de Madrido, vera pioniro de la aŭtomata kalkulado, inventinto inter alie, de kalkulmaŝino kapabla solvi ĉiajn algebrajn ekvaciojn, kontruanto de aertransportilo ĉe la kaskadego Niagaro (580 m. longa); kaj Emilio Herrera (1879-1967), direktoro de la aviad-lernejo de Hispanio, genia matemarikisto aŭtoro de altnivela studo eksplikanta anomaliojn en la planedolumo de Mrekuro, kiu servis al la fama Einstein por formuli la relativec-teorion. Un, estis Mangada, kiu influis ĉê la Ministerio en la elekto de tiu triopo kaj de la koncernaj subvencioj por financi ilian vojaĝon kaj restadon en Parizo dum la Konferenco.

[8] Kp. Deuxième conference internationale pour l'emploi de l'Esperanto dans le commerce et l'industrie. Paris 14-17 mai 1925. Compte rendu sommaire. Paris: Comité de la Foire de Paris 1925, 23 p. - Conference internationale pour l'emploi de l'Esperanto dans le Commerce et l'Industrie <14-17 mai 1925> Paris 1925, 23 p. 4º.

La atingo de esperantista revo

En la jaro 1926 Mangada spertis la kulminon de sia aspiro oficialigi tutlandan asocion, laŭ lia modelo en la kongreso de Madrido: Okazis la solena malfermo de la Sesa Hispana Esperanto-Kongreso, en la sidejo de la Reĝa Akademio de Medicino, antaŭ la altaj ŝtataj kaj lokaj aŭtoritatoj. Jam en la unua laborkunsido Mangada estis la unua parolanto, ja li devis ekspliki kial oni elektis provizoran HEA-estraron ekster la kongreso, laŭ li, ĉar urĝe oni bezonis akiri la rajton voĉdoni en kunsido de la "Internacia Organizaĵo de la Esperanta-Movado" okazinta antaŭ la Madrida Kongreso, kaj ĉar kelkaj membroj esprimis deziron proponi certajn reformojn al la Provizora Statuto kaj oni bezonis por tio gvidan aparaton.

Efektive, dum du longaj kunvenoj oni oficiale aprobis la fondon de HEA, kaj ĝia Statuto kun la koncernaj modifoj prezentitaj de Francisco Azorin. Oni ankaŭ aprobis la fondon de Hispana Esperanto-Instituto, organismo aŭtonoma konsistanta el kvardek membroj, kiuj sin okupos specife pri temoj kulturaj, instruaj, beletraj k.a., kies unua celo estis starigi Centran Esperantistan Bibliotekon. Kiel sekretario de tiu Instituto estis elektita Julio Mangada Rosenörn.

Li publikigis tiu-jare "Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj. Popolkantaro de Murcia", tute en Esperanto, enhavanta komentojn historiajn pri la diversaj hispanaj teritorioj kaj ties riĉa muzikfolkloro, kaj fine popolkantojn pri Murcio kun muzikaĵoj por piano kaj kanto.

Li aperigis ankaŭ porintruan libron "Helpanta Temaro por lernigi rapide Esperanton", konsistantan el 18 temoj sub formo de demandoj kaj devigaj respondoj, simile al la sistemo Berlitz, kiuj postulas minimume respondi per simpla ripeto de la frazo por ebligi la ĝustan elparolon. Fakte pragmata sistemo por lernigi la lingvon.

Laŭlonge de 1927, Mangada publlikigis jenajn verkojn: "El Moderna Hispana Parnaso", proze, kaj verse verkita, enhavanta belegajn bildojn kaj poemojn originale en la hispana de G.A. Becquer, Manuel de Palacio, Rosario de Acuña, Gabriel y Galán, Trueba, Zorrilla, Rosalia de Castro, Alvarez de Sotomayor, ĉiuj tradukitajn de Julio Mangada.

"La genia kavaliro Don Quijote", de Miguel de Cervantes, unua kajero, enhavanta la Antaŭparolon de la verko kaj ĝiajn poemojn (du poemoj kaj ok sonetoj) kaj La Unuan Ĉapitron de Don Kiĥoto, tradukitajn de Julio Mangada.

Originale verkita en Esperanto "Avila", kun 30 belaj bildoj kaj monumentoj de la urbo, kaj abundaj komentoj pri ties historio kaj arto. Biografioj de la mondfama mistika verkistino Sankta Tereza de Avila, kaj tiu pri Alonso de Madrigal (unua duono de la 15ª jc.), la tiel nomata "Oceano de la Sciencoj", episkopo de la urbo.

Ankaŭ traduko de Mangada estis, "Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino" de Miguel de Cervantes, du noveloj kiuj rakontas interesajn aventurojn, la unua pri nobelaj junulinoj enamiĝintaj, kiuj decidas serĉi la amatojn kaj fuĝas el la hejmo sin vestante kiel viroj; la dua pritraktas la aventuron en Italio de nobelulino, kiu restis fidela al sia amo malgraŭ la kontraŭstaro de ŝia frato.

Li partoprenis en la 19ª UK de Gdansk kaj survoje li vizitis la tombon de Dro Zamenhof en Varsovio, kiu impresis lin tiel profunde, ke entrajne li verkis jenan poemon omaĝê al la Maistro:

Ĉe la tombo de la Majstro (Soneto)

Al la tombo de la Majstro nin tiris

amase kortuŝite "Nova Sento".

Alkuris de Popoloj ĉiuj Gento,

ĉar pilgrimon koro ĉies sopiris:

en tombejon, do, ni, ĉiuj eniris

dolore, jes; sed tamen kun kontento

staradi antaŭ tombo-monumento

de la Majstro. Pro sentemo ni miris!

Ĉe la tombo, sub la suno plenbrila,

paroloj aŭdiĝas, kvazaŭ doloro,

tamen ĵuras –ĉar la forto subtila

de l' Majstra spirito estas ja floro.

ĉe, brust' de fidelulo humila-

neniam laciĝi, horon post horo,

al certa triumfo per la laboro

sindonema, por fratiĝo utila

ĝis kiam fariĝu nia la gloro,

kvankam eĉ ni juĝu ĝin ne facila-

havigi al mondo Pacon, kaj koro

ĉiam plu batadu tute trankvila!

(En la verko "Amelia kaj Marina", p.85)


En januaro 1928 Mangada aperigis la 1-an numeron de sia Esperanto-revuo "Hispana Esperanto", ilustrita ĉiumonata gazeto, aldono al la "Hispana Esperanto-Biblioteko", laŭ li "por esti utila, laŭ eblo, al la ĝenerala Esperanto-Movado", kaj speciale al la hispan-amerika kaj enlanda, samtempe al "nia interna ideo". Li estis la ĉefredaktoro.

En novembro de tiu sama jaro, de la 5a ĝis la 9ª, okazis la 7ª Hispana Esperanto-Kongreso en Sevilo, zorge organizita, i.a. ankaŭ de Mangada, kiu, per ĉiuj rimedoj volis ekzalti ĝin: estis li, kiu, elpaŝis antaŭ la hispana kortego por ke membro de la Reĝa Familio venu al Sevilo, en la kadro de Kongreso, meti surbruste de nia samideano Francisco Mañez Sanchez, la nacian "Medalon por la Laboro", per kiu la hispana registaro distingis tiun valencianon de Cheste, pro lia senlaca laborado kulturante la grundon… kaj lia penado en la instruado de Esperanto ĉiutage, de la ektagiĝo ĝis la nokto.

Ankaŭ estis li, kiu invitis partopreni en tiu Kongreso la Prezidanton de la Akademio de Esperanto, S-ron Cart, kaj organizis la Unuan Internacian Esperanto-Literaturan Konkurson, por kiu li preparis pompan kaj tamen belan spektaklon en speciala programero de la Sevila Kongreso. Efektive, tiuj tri elementoj realiĝis kaj grave kontribuis sukcesigi la Sevilan Kongreson, tre bone organizitan de la tiel nomataj "Tri M": Martinez, Mojado kaj Mangada, kaj majstre gvidatan de Francisco Azorín.

Metis sur la bruston de Máñez la "Medalon por la Laboro", je la nomo de la hispana Reĝo, Lia Reĝida Moŝto, generalestro de la Regiono, Carlos de Borbón; viglis en la kongreso kaj prezidis la disdonon de premioj de la Internacia Beletra Konkurso, prof. Th. Cart, kies unuaj premioj estis por Catharina Vermeer, Hilda Dresen, J.E. Moenck, J. Anglada, J. Ŝîrjaev k.a.

La prelegoj estis altnivelaj, la debatoj intensaj, la ekskursoj kaj vizitoj al palacoj kaj artaj monumentoj de Sevilo, tre, tre interesaj…

Teruraj tagoj en la vivo de Mangada

Kiel persono kaj kiel esperantisto, Mangada estis homo kapabla veki la plej grandan simpation, sed ankaŭ malestimon senliman. La verŝajna plifortiĝo de HEA ne malkuraĝigis la partianojn de la Konfederacia sistemo kiel ideala strukturo de la Hispana Esperanto-Movado.

Naskiĝis ne transsalteblaj baroj kaj eĉ malamoj inter gvidantoj de ambaŭ kolektivoj, kiuj centriĝis en la personoj de Mangada de unu flanko kaj de S-ro Maynar, zaragozano, la alia. La problemo akriĝis kiam denove KEF esprimis deziron plenumi la planon akceptitan en Valencio en 1923, kiun ĝi rompis unu jaron poste. La rekonsidero de katalunoj kondukis al akra polemiko. La kongreso de Oviedo en 1929 tute ne solvis la profundan dividon de la hispnaj esperantistoj.

Je la fino de marto 1930, Mangada eklaboris en la kazerno de Jaca (provinco Huesca). Paralele al tiu divido inter esperantistoj, ankaŭ la hispana socio vivis profundan krizon socian kaj politikan: la hispana reĝo, Alfonso la XIIIa, ne sukcesis trovi la adekvatan politikon por modernigi la landon kaj kontentigi la popolon. Ribeletoson oni spiris en la ĉiutaga vivo. Fine, ribelo de respublikanoj je nacia nivelo eksplodis; la konspirantoj estis altrangaj militistoj kaj politikistoj strategie kunordigitaj. La unuaj kalkulis kun la helpo de aviadistoj de la flughaveno "Cuatro Vientos" (Madrido), kaj la trupoj kaj oficiroj de la kazerno de Jaca (urbo ĉe la nordo de Aragono). La politikistoj, kun la malkontenta popolo kaj sindikatoj. Ĉi lastaj devis proklami ĝeneralan strikon, por doni la impreson pri unuanima agado en la tuta hispana teritorio.

La ribelo devis okazi la 15an de decembro, sed ne eksplikeble, du tagojn antaŭe, la militistoj de la kazerno de Jaca, estrataj de kapitanoj Fermin Galán kaj Garcia Hernández, eble impulsitaj de ilia propra entuziasmo, surstratigis siajn soldatojn kaj sen plua atendo proklamis la Respublikon.

Delegito de la Revolucia Komitato en Madrido (Casares Quiroga) sendita por prokrasti tiun eraran komencon, oni ne scias kial, ne sukcesis alveni ĝustatempe por korekti la eraron.

La 15an de decembro, generalo Queipo de Llano kaj granda nombro da aviadistoj renkontiĝis en la flughaveno "Cuatro Vientos" por daŭrigi la ribelon: oni radioelsendis proklamon kontraŭ la monarĥia reĝimo. Generalo Queipo de Llano kun militista formacio marŝis al la Kampadejo "Carabanchel". La aviadisto Ramón Franco, flugis super la reĝopalaco por bombardi ĝin same kiel aliajn kazernojn, sed konstatinte ke la ĝenerala striko ne estis proklamita kaj la diversaj risortoj de la ribelo ne pretigitaj, li decidis ĵeti propagandajn flugfoliojn anstataŭ bombojn. Registaraj trupoj sieĝis la aerodromon "Cuatro Vientos", kaj la ribeluloj konstatinte la fiaskon de la revolucia entrepreno, forkuris al Portugalio.

Dume, la ribelintoj de la kazerno de Jaca, estis haltigitaj fare de la registaraj trupoj en Ayerbe, vilaĝeto je kelkaj kilometroj de Huesca, kaj post ne grava batalo kapitulacis.

Milit-tribunalo urĝe juĝis la kapitanojn kiuj estris tiujn trupojn, Fermin Galán kaj Garcia Hernandez, kaj post mort-kondamno, ambaŭ estis ekzekutitaj du tagojn post la ekribelo...

Senpera militista superulo de ambaŭ kapitanoj estis vickolonelo Julio Mangada Rosenörn. Taksata kiel idealisto kj homo progresema, oni suspektis, ke ankaŭ li estis inter la konspirantoj, dum multaj el liaj amikoj ekkonsideris lin perfidulo, ja li ne estis inter siaj oficiroj kaj soldatoj partoprenintaj en la ribelo, sed, sendube ili tute ne konis la privatan okazaĵon kiu motivis, ke li ne estis inter la ribelintoj aŭ kontraŭ ili.

La aŭtoritatoj enketis pri liaj respondecoj, sed alia dramo venis envolvi la vivon de samideano Mangada: de Madrido, kelkajn tagojn antaŭ la ribelo, lia familio urĝe vokis lin, ĉar lia filino, la bela junulino Amelia, estis grave malsana. Li forveturis al la hispana ĉefurbo kaj ĝuste, la 29an de novembro ŝi forpasis, je la despero de la malfeliĉa patro. Ŝi estis klera intruistino, kun fajna liberigita spirito kaj progresemaj ideoj…

Mangada, priskribis tiel bele la portreton de sia filino Amelia:


Pri mia plorata filino Amelio

Bele nigra harar' abunda, brila;

frunto larĝa, serena, iom plata;

grandaj nigraj okuloj kun trankvila

penetranta rigardo, delikata

kaj gracia la nazo; tre humila

la ridet' de l' maldikaj lipoj; glata

la dentaro perfekta en subtila

buŝo iom ameme malfermata.

Forte bruna koloro, sed ne pala,

estis tiu de ŝia la vizaĝo

bela, longe belforma aŭ ovala,

kaj en kiu vidiĝis bone saĝo,

firma la karaktero tre lojala,

seriozo, bonkoro kaj kuraĝo.

Estis ŝia la korpo tre gracia,

delikata, malalta, ĉarmoplena

se ne grasa, tre forta, energia,

kun kapablo pri ĉio tre konvena;

kaj la tuta figuro, simpatia.....

Estis al ŝi NATUR' ne sindetena!

(El la libro "Amelia kaj Marina" p. 10-11)


La laŭdoj estas kompreneblaj ĉâr la verkinto estis ja la patro kaj la momento speciale korprema. Sed la vivo daŭris, kvankam la malfeliĉoj ne finiĝis kun la forpaso de la bela filino: la aŭtoritatoj ankoraŭ suspektis, ke Mangada estis unu el la ĉefkonspirantoj de la venkita ribelo de Jaca, do oni arestis lin en Madrido kaj enkarcerigis en la militista fortreso proksima al la franca landlimo "Coll de Ladrones".

Post iom da tempo, la ĵurnalo "El Sol" de Madrido, informis al siaj legantoj la 14ª de marto 1931, "ke vickolonelo Mangada troviĝas enkarcerigita en la menciita fortreso en teruraj malbonaj kondiĉoj fizikaj kaj moralaj"…

La novaĵo eĥis en la tuta lando, kaj la Centro esperantista "Frateco" de Zaragozo, per iniciato de ĝia prezidanto, tuj reagis solidare kaj sendis noton pri tiu novaĵo al la ĵurnalo "Voz de Aragón" (Voĉo el Aragono), kiu publikigis ĝin la 24/3/31, petante publike mildigon por la situacio de la militisto, kaj samtempe sendis oficialan peton al la Generalestro de la Regiono por enhospitaligi la enkarcerigiton.

La generalestro akceptis la peton kaj ordonis, ke kuracisto iru viziti Mangada-n kaj se necese proponi lian tujan enhospitaligon, sed la militisto akceptis nenion krom libero. Sekvis afabla korespondado inter la prezidanto de "Frateco" kaj la enkarcerigito. [9]

[9] La dokumentoj kiuj atestas pri ĉi rakontitaj okazaĵoj kuŝas, en la malnovaj arkivoj de la Esperanto-Centro "Frateco" de Zaragozo, kies Biblioteko enhavas ne malpli ol 4000 librojn kaj revuo-kolektojn, inter ili tiuj konsultitaj por la verkado de tiu ĉi kroniko.

La 14an de aprilo estis proklamita la Respubliko en Hispanio kaj Mangada restis libera de ĉiaj suspektoj. Dum tiuj politikaj eventoj en tiu kvarmonata periodo okazis, ke malaperis la gazeto "Hispana Esperanto" laste redaktita de Mangada en la kazerno de Jaca, kaj naskiĝis por anstataŭi ĝin "Hispana Esperanto-Gazeto", kies unua numero aperis en Madrido en aprilo de 1931, kiel organo de Hispana Esperanto-Asocio.

Demisiis la prezidanto de HEA pro problemoj pri sano, kaj estis elektita de la Direktanta Komitato kiel provizora prezidanto de la tutlanda asocio Julio Mangada Rosenörn. Preskaŭ samtempe estis oficialigita Hispana Esperantista Konfederacio, kies unua sidejo estis la sama kiel tiu de la Esperanta societo "Frateco" de Zaragozo, kaj la rivaleco inter ambaŭ esperantistaj kolektivoj, je nacia nivelo, daŭris kaj daŭris…

La privataj malfeliĉoj de Mangada

La batalo por la hegemonio inter HEA kaj Konfederacio komence ne influis negative, tute kontraŭe, ŝajnis ke tiu rivaleco stimulis kaj donis forton al ĉiu el ili por intensigi la esperantistan agadon: multiĝis iniciatoj, programoj, aktivaĵoj, al kiuj donis specialan emfazon en Madrido la aktivado de tri elstaraj esperantistoj elektitaj deputitoj en la Hispana Parlamento, reprezentantoj de la socialista partio: Francisco Azorin, Cayetano Redondo kaj Rodrigo Almada.

Post demisio de la prezidanto de HEA pro malsano, kaj sekva aprobo de la konsultitaj delegitoj de HEA, la Centra Direktanta Komitato elektis Julio Mangada Rosenörn kiel prezidanton provizoran de la menciita tutlanda asocio. Li komencis tuj plenumi sian taskon kaj la unua oficiala elpaŝo kiel prezidanto estis antaŭ la Ministerio pri Publika Instruado kaj celis starigi plurajn katedrojn por publika instruado de Esperanto. Tiam tio ne estis ebla, sed li atingis de la ministro, Marcelino Domingo, subvencion de 5.000 pesetoj ĉiu-jare minimume, "se eble, oni duobligos tiun kvanton venontjare".

Iom post la proklamo de la 2ª Respubliko (14ª de aprilo 1931), grava okazaĵo montris la koheron de Mangada kun lia progresema idearo kaj lian fidelecon al la Respubliko: okazis ke en bankedo organizita de altrangaj militistoj en la Kampadejo "Carabanchel", kiam je la fino oni devis vivui la Respublikon, la ĉefo de la Centra Stabo, generalo Goded, kriis "Vivu Hispanio, kaj nenio alia". Mangada montris sian malkonsenton ne respondante kun la ceteraj al sia superulo, kaj, kiam Goded riproĉis lin pro tio, Mangada violente reagis kontraŭ li. La plendo de la generalo atingis altajn sferojn militistajn, kiuj ordonis aresti Mangada-n. Kiam oni komunikis al li la decidon, la vickolonelo furioze publike reagis: demetis sian militjakon, forĵetis ĝin surteren kaj kun fortaj esprimoj piedpremis ĝin… kvazaŭ li tretus la tutan militistan institucion kaj kun ĝi la perfidon de ties homoj al la laŭleĝa reĝimo. [10]

[10] Laŭ la verko "Españoles de mi tiempo" de Salvador de Madariaga, en ĉapitro dediĉîta al Julio Mangada Rosenörn, de la eminenta diplomato, verkisto kaj humanisto, estis tiel kiel li rakontis tiun okazaĵon.

En la jaro 1932 okazis la 9ª Hispana Esperanto-Kongreso en Madrido, honore prezidata de la prezidento de la Hispana Respubliko. La kongreso konfirmis Mangada-n kiel prezidanton de HEA. Unu el la celoj de la kongreso estis okazigi en 1934 en la hispana ĉefurbo Universalan Kongreson.

La OKK jam rekomendis je la komenco de la kongreso respondecon kaj zamenhofesan konduton, kaj neniel ofendi aliajn esperantistojn, -eĉ tiujn ne samopiniantajn kiel ni-. "Nia devizo devas esti, antaŭ ĉio, toleremo".

Rabato en la fervojo por kongresontoj. Grandnombra partopreno de kongresanoj. En neniu momento oni perceptis en ties kunvenoj eĉ minimuman aludon pri ekzisto de alia esperantista asocio en la lando ol HEA, kvazaŭ ne ekzistus ja potenca rivalo, Konfederacio. En la podio altaj aŭtoritatoj, parlamentanoj kaj pompaj paroladetoj, prelegoj ĉe la prestiĝa Ateneo de Madrido, vizitoj al Muzeo El Prado, pentraĵoj de Goya ĉe la preĝejo San Antonio, Arkeologia Muzeo, palaco El Pardo, Reĝa palaco… Ekskursoj al Toledo, "El Escorial", montaro Guadarrama, parko de Okcidento k.a. Oni konsentis okazigi la sekvantan kongreson en Santander en la jaro 1933… Sendube neforgesebla Kongreso!!

Ĉio funkciis bone, eĉ tre bone! Sed, denove la tragedio skuis dolore la koron de Julio Mangada: apenaŭ du jarojn post la forpaso de lia filino Amelia, terure surprize, lia filino Marina mortigis sin. Vespere, en la propra hejmo oni aŭdis pafon el pistolo kaj krion, poste… silento. Kuris la gepatroj al la ĉambro de sia amata filino Marina kaj trovis ŝin pala, kun la mano sur la sanganta brusto: "Paĉjo, panjo, mi mortigis min!"…

La gepatroj restis konsternitaj. Haste la patro prenas ŝian korpon tremantan –kio al vi okazis, Marinjo? Drame ŝi ne respondas. La patrino insiste al ŝi angore krias: "Marinjo, kio estis, por ke ni sciu?!

Ŝi energie respondas: -Panjo, panjo, volu ne krii al mi nun!-

Kaj profunda silento etendiĝis simila al tiu, eble, ekzistanta ĉe la sojlo de la morto.

Oni kondukis ŝin al proksima hospitalo kaj oni faris ĉion eblan, sed vane. En la hejmo, kaj dum multaj jaroj, demando ŝvebis ĉie sen ebla respondo, kaj el profunda mistero venis nur unu sola vorto: Kial?... Kial?...Kial?... En certa momento oni aŭdis la patron murmuri: Kial vi mortigis vin, amo mia? Kaj kiu viro kulpas? Se mi povus scii almenaŭ tion!

Al tiu filino profunde amata, Mangada dediĉis poemon, kiam li estis en Maroko en kampanjo, kaj tiel li vidis ŝin:


Skiz-portreto de Marina

Ravanta fejno

kun bela vizaĝo;

printempa plenaĝo

de mia filino.

Vizaĝo tre ronda;

ĉe l' vangoj, koloroj

de freŝaj la floroj

en kadro malblonda

el nigraj la haroj

brilantaj kaj helaj;

sub brovoj tre belaj

plej belaj najbaroj,

La nigraj okuloj

mirindaj kun helo

de brila la stelo

-kaj miaj speguloj!-

Je ĉiu okazo

rigardas kun varmo;

tre plena de ĉarmo,

korekta, la nazo.

De blanka lekanto

petaloj, la dentoj;

al puraj la sentoj,

la ruĝa dianto

de l' lipoj, per rido,

ĉielon proponas,

feliĉon ĝi donas

kun plena konfido.

Tre bele formata

mezkresko, gracio

fleksebla talio,

la man' delikata

piedo subtila.

Humile kuraĝa

samtempe tre saĝa

kaj klera; ĝentila…

(El la verko "Amelia kaj Marina" p. 14-16)


Apenaŭ du monatoj poste, Madrida esperantistino, Lucrecia de San Antonio, verkis artikolon "In Memoriam", el kiu ni eltiras jenajn pripensindajn frazojn: "Per sia delikata mano, la eleganta fraŭlino Marina, ŝiris la vualon de la eterneco, kaj ni ne scias, kiuj pordoj malfermiĝis antaŭ sia animo avida flugi libere al vera amo, al la paco, kiun la vivantoj no povas koni, ĉar tio estas malpermesata al ni. Logikaj animceloj de superaj spiritoj, kiujn allogas la nekonata mistero de la postmorto, kiun tiuj spiritoj juĝas pli bela ol la vivo mem… Estu ĉi tiuj linioj, bukedo, al ĉiam daŭraj floroj oferita de mi al ŝia rememoro. [11]

[11] Hispana Esperanto-Gazeto 1933; 23, p. 5.

La fervorulo kiu ne laciĝas

En la jaro 1933 okazis la 10ª Hispana Esperanto-Kongreso, en Santander, kiu akorde kun la ministro, prof. Fernando de los Rios, koincidos en samaj datoj kaj urbo, kun la oficiala fondo de la Internacia Somera Universitato. Mangada, ne nur entuziasme laboris en la organizado de tiu kongreso, sed li atingis ke la Nacia Patronaro pri Turismo donis al HEA 6000 pesetojn por eldoni gvidlibron pri la menciita urbo, enhavantan pli ol cent belajn bildojn. Li mem verkis la tekston pri geografio, historio, arto, beletro, folkroro pri Kantabrio, kaj krome metis du folklorajn muzikaĵojn de la Regiono, fine li kompletigis ĝin per priskribo de la mondfama prahistoria "Groto de Altamira" kaj ankaŭ per traduko de la bela poemo "Serranillas" de Markizo de Santillana, vera juvelo de la 15ª jarcento.

La eldono (2000 ekz.) sur luksa papero, el kiu oni donis la duonon al la Nacia Patronaro pri Turismo, estis vera sukceso en kaj ekster niaj landlimoj. La verko estis titolita "Santander". Krom tiu eldono oni reeldonis la lernolibron de Mangada, "Helpanta Temaro", korektitan kaj ampleksigitan de li mem.

Ankaŭ la HEA-prezidanto strebis por la eldono de verkoj de Rafael de San Millán, Francisco Azorin, teatroverkoj de la Nobelpremiito Jacinto Benavente tradukitaj de Inglada, Vortaro de P. Mojado k.a.

La Kongreso de Santander, okazinta de la 20ª ĝîs la 24ª de aŭgusto, prezidita de Mangada, signifis paŝon antaŭen por la unuiĝo de la hispanaj esperantistoj, ĉar kreiĝis speciala Komisiono tiucele. Tre gravaj kaj realismaj la debatoj, kaj eksterordinare interesaj sub vidpunkto de arto kaj historio la ekskursoj.

Kvankam Mangada ŝajnigis akcepti bonvole la kreon de "Komisiono por la Reunuiĝo", la vero estis tute alia, ja li nur akceptis ĝin, ĉar li pensis, ke ĉiu parto akceptos liajn vidpunktojn. Sed kiam en 1934 oni prezentis al li, kiel prezidanto de HEA, la unuajn bazajn proponojn de la Komisiono, fakte ne kongruajn kun liaj opinioj, li reagis (ni diru milde) kun ne-normala energio: li unue kontaktis, furioze, membrojn de la Centra Direktanta Komitato por konvinki ilin akcepti neniun el tiuj proponoj, kaj sen atenti la opinion de siaj kolegoj, redaktis cirkuleron je la nomo de HEA kun siaj propraj tezoj kaj la firman malakcepton de tiuj el la Komisiono, kaj sendis sian mesaĝon al ĉîuj asocioj kaj membroj.

Tiu sinteno signifis, mortan baton al la neŭtrala Komisiono, kaj tiel li fariĝis "juĝîsto kaj parto". La reago de la hispanaj esperantistoj ŝanĝiĝis favore al la Konfederacianoj, ĉar oni konsideris la sintenon de HEA diktatoreca kaj netolerebla. Mangada perdis sian propran kontrolon kaj veturis al Zaragozo (sidejo de HEK) "por definitive fini tiun situacion".

En la Aragona ĉefurbo li kondutis tute kontraŭe al homo serĉanta konkordon: li sin montris kolera, agresema, ofte eĉ ofendema; li erare fermis ĉîujn pordojn al paco kaj unuiĝo, ja per pugnobatoj sur la tablo kaj minacoj oni solvas nenion…

Oni povas kompreni la konduton de s-ro Mangada en la rakontita okazaĵo nur, se oni konsideras kiel grandaj estis la strebado kaj penado kiujn li alportis por konstrui tiun strukturon (HEA) kiun li vidis en tiu momento fatale renversiĝi tute ne-eviteble; kaj kun ĝi tiun gigantan taskon, kiun li plenumis dum tiom da jaroj… Eble, li ne komprenis ĝustatempe, ke la socio ŝanĝiĝis kaj la forto de demokratio postulis iom pli ol li povis percepti: la centra naciismo kiun li reprezentis, same kiel certaj fanatikaj regionaj naciismoj, prezentis nenian futuron! Ankaŭ oni ne devas forgesi liajn familiajn malfeliĉojn!

Efektive, en la koro de Mangada restis kiel vera turmento tute ne forgesebla la dramo kaj rememoro de liaj amataj filinoj. Kaj laŭ la ideo delonge martelanta lian menson, publikigi libron de poemoj, en kiu, unuavice, aperu tiuj, kiujn li verkis omaĝe al ili. Kaj li decidis tion fari dum somero de tiu jaro, konsiderante ĝin "Amatora Poezio". La titolo de la verko estas "Amelia kaj Marina".

La libro, kun pluraj fotoj, tute en Esperanto, enhavas nur poemojn, kelkajn originalajn kaj aliajn tradukitajn: preskaŭ ĉîuj jam aperis en Esperanto-gazetoj iam redaktataj de Julio Mangada, kaj montras la inklinon de la aŭtoro sin lasi influi pli de siaj sentoj ol de la leĝoj prozodiaj. Unuavice aperas tiuj poemoj dediĉitaj al liaj gefiloj kaj edzino, poste venas aliaj verkitaj omaĝe al forpasintaj samideanoj, kaj fine tiuj tradukitaj, kelkfoje kvazaŭ proza traduko. Unu el la originalaj poemoj pli aktualaj en la momento de la eldono estis tiu dediĉita al liaj filinoj sub la formo de soneto.

Jen tiuj versoj:


HODIAŬ

Tre karaj filinoj miaj forpasis

de tiu ĉi mondo al la etera,

al mondo spirita, tiel mistera

iliajn vivojn Morto frakasis!

En grandan doloron ili min lasis!

Pro tio, jen mi nun tute mizera,

ĉar estas tutplene mi senespera:

nu; en min dolor' ruino amasis!

Jen tombo, en kiu ili nun kuŝas,

kaj kie fariĝas nune disvolvo

de korpo iliaj… pensi kortuŝas;

el floroj tre ravaj, karaj, nur polvo!

En tombon ilian Forto min puŝas:

al mia dolor', nur tie la solvo!

(El la verko"Amelia kaj Marina", p.20)

En majo 1935, kaj antaŭ la divido de opinioj en la sino mem de la Direktanta Komitato de HEA, en kiu oni insiste kritikis negative la polemikan vojaĝon de Mangada al Zaragozo, tiu ĉi prezentis sian tujan demision kiel prezidanto de HEA. Post baloto, oni elektis la kleran instruiston kaj veteranan esperantiston, Sidonio Pintado.

Tiu demisio tute ne signifis lian forlason de la esperantista aktivado, ja li daŭre redaktis la Esperanto-gazeton, kaj apenaŭ unu monaton poste, li partoprenis en kongreso de Kataluna Esperantista Federacio, okazinta en Ripoll, la kolektivo kiu pli arde batalis kontraŭ li laŭlonge de multaj jaroj kaj kie, eble, li estis malpli ŝatata. Tiu partopreno taŭgis al li por kompari la demokratecon kaj sistemojn uzatajn de KEF kaj HEA, kaj li opiniis, ke el tiu komparo li nur eltiris favorajn konkludojn por HEA. Kuraĝo kaj talento vere ne mankis al li!

Denove prezidanto de la hispanaj esperantistoj

Post multaj montoj en trankvila etoso, la jaro 1936 naskiĝis sub la signo de malkonkordo inter esperantistoj, kvankam Mangada (la eterna centralisma kulpulo) ne plu gvidis HEA-n. La tikla problemo konsistis ĉi-foje en anonco de HEA okazigi sian 11an Hispanan Esperanto-Kongreson en Barcelono.

KEF adresis leteron al HEA, indikante, ke tiu urboelekto ne estis oportuna kaj eĉ kontraŭa al spirito esperantista, kaj eĉ pretendis starigi la ekskluzivisman teorion, ke nur KEF rajtis okazigi Esperanto-kongreson sur kataluna teritorio, kaj prezentis kiel aldonan pretekston, ke KEF okazigos sian kongreson en Manresa en similaj datoj. HEA respondis, "ke ĝi anoncis publike la sian sufiĉê antaŭ la decido de KEF; Katalunio estas unu el la Regionoj de Hispanio, do ni havas saman rajton al iu ajn asocio; cetere HEA havas en tiu momento 251 membrojn en Katalunio, el kiuj 149 en Barcelono, eble eĉ pli ol KEF. Ĉu tiuj esperantistoj estas malpli katalunaj ol tiuj de KEF?

Ambaŭ kongresoj okazis. Tiun de Manresa de la 30ª majo ĝis la 7ª de junio akaparis preskaŭ plenplene Jaŭme Graŭ Casas.

La kongreso de HEA, en Barcelono, de la 3ª ĝis la 8ª de junio, okazis sub la Honora Prezido de la prezidentoj, D. Manuel Azaña, de la Hispana Respubliko, kaj D. Lluis Companys de la Registaro de Katalunio, krom ĉeesto de la unuaj aŭtoritatoj de Barcelono. Efektive, prezidis ĝin Mangada, ne protokole, sed kvazaŭ li ankoraŭ estus prezidanto de HEA, kun sama konvinko kaj fervoro. Kohera kun tiu protagonismo kaj meritoj de tiu elstara esperantisto, ne vane li estis fondinto de la asocio kaj ĝia organo, la Ĝenerala Asembleo de HEA elektis lin denove prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio.

La kongreso intense laboradis. Vizitoj kaj ekskursoj estis tre interesaj. Ampleksaj raportoj pri ĝi aperis en la plej gravaj ĵurnaloj kaj gazetoj de Barcelono. Estis aprobita kiel venonta kongresurbo Zaragozo, sed tiu 12ª Hispana Esperanto-Kongreso neniam efektiviĝis en la Aragona ĉefurbo, ĉar unu monaton poste, la 18an de julio, eksplodis la intercivitana hispana milito…

… Lukto inter fratoj, la plej terura kaj malhumana el ili, kvankam ĉiu homo parkere scias, ke ne ekzistas homamaj militoj. En tiu ĉi kazo, violento kaj pasio atingis eĉ la kernon mem de la familio, ofte de frato kontraŭ frato, aŭ filo kontraŭ patro, aŭ inverse…

La komenco de la fino

La bataloj komenciĝis sur stratoj, en la urboj kaj kun la interveno de Italio kaj Germanio apogantaj la ribelintajn generalojn, unue per armiloj, poste per trupoj kaj militmaterialo, ĝi etendiĝis al la tuta lando. Terura ondo de malamo kaj suferado disvastiĝis ĝis la plej distaj lokoj de la lando, ja la scio pri la unuaj listoj da mortintoj konsternis la popolon.

La unua granda celo de la trupoj de militistoj kaj reakciuloj estis konkeri la hispanan ĉefurbon Madrido. Entuziasme mobiliziĝis la civitanoj por defendi ĝin, kaj baldaŭ formiĝis batalionoj el volontuloj, kiuj normale komandataj de militistoj fidelaj al la Respubliko, marŝis al la batalkampo. Unu el tiuj batalionoj organizitaj en Madrido mem, estis komandata de vickolonelo Julio Mangada Rosenörn, tuj plialtigita al la rango de generalo, kiu marŝis al la montaro Guadarrama por defendi Madridon je ties nordo. Post la unuaj sukcesaj bataloj en Navalperal de los Pinares, tiu bataliono estrata de Mangada revenis al Madrido, kie li estis aklame akceptita kiel vera heroo.

Hispanio dividiĝis je du partoj: unu regata de militistoj kaj reakciuloj, kaj alia de la laŭleĝa respublikana reĝimo, gvidata de progresemaj homoj. Dum la milito trudis sian rigoron en ĉiuj aspektoj de la ĉiutaga vivo, Esperanto kaj ĝenerale la kulturo adaptiĝis al tiuj duraj cirkonstancoj, kompreneble nur en la respublikana parto, ĉar en tiu regata de militistoj oni malaperigis ĉiujn kulturajn kaj Esperanto-asociojn, kaj en kelkaj kazoj eĉ la esperantistojn, ofte ne bone estimataj de faŝistoj.

Urbestro de Madrido (tiam konstante bombardata) estis elstara esperantisto: Cayetano Redondo Aceña. En Barcelono la registaro de Katalunio fondis ĉe la sino de la Komisarejo pri Propagando "Kontraŭfaŝistan Esperanto-Komitaton de Katalunio", en kiu estis reprezentitaj ĉiuj Esperanto-asocioj de Barcelono (ĉirkaŭ 15 Esperanto-societoj), kiu eldonis esperant-lingve siajn pres-informojn, afiŝojn, broŝurojn kaj aliajn propagandilojn; kaj tra la radio, ĉiutage plurfoje, oficialajn komunikaĵojn.

En Valencio, Laborista Esperanto-Asocio aperigis ĉiumonatan gazeton "Popola Fronto", tute en Esperanto, kies eldono preterpasis la respektindan kvanton de 5.000 ekzempleroj. Plurfoje, Mangada, pubkigis artikolojn aŭ ricevis la omaĝon de verkintoj en tiu gazeto. Jen kelkaj versoj el poemo aperinta en la menciita gazeto kaj omaĝe dediĉita al generalo Mangada, de la fama rapsodo Eŭgene Miĥalski:


Hispana Romanco

Suna lando de hispanoj,

Hispaninoj, verva danc',

Taŭroludoj, sprucfontanoj,

Romantiko de romanc'

Son-bracelet'

Krak-kastanjet'

kaj bril'

kaj tril'

de l' ama pet'

(El "Popola Fronto", 1. 1936; 4,p. 5)


Kaj okaze de la terura bombardado fare de la germana aviado kontraŭ la vaska urbo Gernika, kiu preskaŭ malaperigis ĝin, generalo Mangada publikigis en tiu esperantista gazeto jenan kanzoneton:


Proletoj al la celo!

(laŭ la muziko de la malnova baska himno "Gernikako Arbola")

Prolet' en ĉiu loko

alkuru kun akcel',

ĉar sonas popolvoko

"Prolet' al la CEL'!

Vekiĝu konsciencoj

ĉar riskas la Popol'

For restu diferencoj,

nur estu sola VOL'!

Antaŭen, kamaradoj;

postulas l' IDEAL',

ke niaj Brigadoj

sukcesu en batal' !

***

Estu sola kriado:

Revoluci'!

Uni'!

(En "Popola Fronto" 2.1937; 16,p. 4)

Terura militofino

En decembro de 1938, Franco akumulis la plej imponan armeon de la tuta hispana milito por ataki Katalunion: 350 soldatoj soldatoj, ĉiu kvara divizio estis itala. Kun tiuj elementoj komenciĝis en januaro de 1939 la faŝîsta ofensivo, kaj je la 23ª, italaj trupoj atingis la altaĵojn de l' Tibidabo de Barcelono. La 26an, kiam ili sin pretigis por konkeri la urbon, ili surpriziĝis vidante sin aklame ricevitaj de la civitanoj, kiuj, verŝajne, lacaj suferi bombardadojn, malsaton kaj morto, ne plu deziris rezisti… Forflugis kaj perdiĝîs en la aero la alvoko de la ĉefministro Negrin instiganta la barcelonanojn imiti la sintenon de la madridanoj en novembro de 1937: heroe rezisti la malamikon, sed… la cirkonstancoj estis aliaj. Ne estis eble… Ne estis eble!!

Dum tio okazis en la kataluna ĉefurbo, soldatoj kaj demokrataj civitanoj amasiĝis survoje al la hispana-franca landlimo. La 6an de februaro la italaj trupoj eniris en Ĝirono kaj la 8an en Figueres. Teruraj sendiskriminaciaj bombardadoj sur soldatoj kaj civitanoj persekutis ĝis la landlimo tiun imponan amason da personoj: la kadavroj amasiĝîs sur la vojo…

La 9an de februaro 1939, sub pluvego kaj kruda malvarmo, finiĝis por tiuj homoj la milito kiam ili eniris en Francion. Temis pri pli ol 400.000 homoj (pli ol la duono soldatoj), sed la dramo ne finiĝis en tiuj momentoj, aliaj suferoj kaj humiligoj atendis tiujn malfeliĉulojn en la francaj koncentrejoj, ĉar la akcepto de niaj francaj najbaroj estis iomete pli ol kruela: sen rifuĝo, malsataj, dormantaj sub la ĉielo sub la efektoj de glacia rigora malvarmo, ne estis malmultaj kiuj forpasis… Neniam mi, la aŭtoro de ĉi tiuj paĝoj, forgesos tiun eventon, ĉar inter la mortintaj malaperintoj estis mia propra frato!!!!

Dum tio okazis ĉe la nord-oriento de nia lando, ĉe la sud­oriento okazis alia dramo: dum la lastaj tagoj de marto 1939, mi kaj kelkaj el miaj plej fidindaj sampensantaj k-doj, jam konvinkitaj pri la malvenko de la respublikanaj trupoj, kaj plendecidaj ne resti pasive atendante la alvenon de la venkantaj faŝistoj, cerbumis kiel forlasi Hispanion: de la batalfronto de Levanto ni forveturis al Alicante, kie k-do oficanta en alta posteno de la Provinca Deputitejo, informis nin ke li jam havis pretaj por ni la dokumentojn por vojaĝi ĝis Meksikio, kaj nin anoncis pri la pretigo de ŝipoj por ebligi la responsulojn de politikaj partioj forlasi la landon.

Post preskaŭ tri jaroj de teruraj bataloj, heroaĵoj neutilaj, ruino, malamo, mizero kaj morto, la ribelintaj generaloj, kun la helpo de Italio kaj Germanio kaj la komplica pasiveco de la tiel nomataj "demokrataj landoj", la hispanaj respublikanoj estis venkitaj, kaj miloj da hispanoj ekziliĝis, precipe en la najbara Francio aŭ Alĝerio, tiam ankoraŭ franca kolonio, kie komenciĝis por ili malfeliĉaj odiseadoj. Inter la ekzilitoj, generalo Mangada.

Efektive, al la respublikanoj de la batalfronto de Levanto oni komunikis, ke angla ŝipo jam estis preta ĉe la haveno de Alicante, reale ne estis angla ŝipo, sed karbontransporta ŝipeto 1500-tonela, akirita de la Respublika registaro por la indikita tasko, kies nomo "Stanbrook" navigis sub angla flago kaj gvidado de angla kapitano. Ĝis noktiĝo enŝipiĝis pli ol 3000 personoj, (inter ili miaj amikoj kaj mi mem), tiu alta nombro plenigis la ŝipkelon kaj ferdekon de la ŝipo "Stanbrook". La ŝipo ŝajnis ne elteni la tumulton de tiom da personoj kaj minacis alfundiĝi en ia ajn momento, sed iom surprize oni aŭdis la sirenojn de Alicante hurli, anoncante eventualan bombardadon de la urbo. La ŝipo, lante lasis la havenon serĉante la apertan maron…

Kiam ektagiĝis, jam ni estis en la haveno de Oran (Alĝerio). Senegaliaj soldatoj je la servo de Francio atendis la ŝipon, rigore malpermesante al ni elŝipiĝon. Estas nenecese dramigi per vortoj tiun situacion, ja ĉiuj komprenas la terrurajn horojn vivitajn, se mi nur diras, ke ni ne ricevis dum 17 tagoj nutraĵojn, akvon aŭ sanitarajn servojn. En la ŝipo ekzistis nur unu sola provizo de akvo, unu necesejo, do rigardante la longan vicon antaŭ ĝi, ni do devis alkutimiĝi plenumi niajn fiziologiajn necesojn, t.e. feki kaj urini, al la maro, ekster la bordo de la ŝipo. La malsato fariĝis neeltenebla, vere malhumana. La laborista popolo, la sindikato de Orano scianta tiun teruran realaĵon, kolektis por ni nutraĵojn, malfacile transdoneblajn ĉar tute neekspllikeble, la aŭtoritatoj tute ne permesis liveri tiun provizon da nutraĵoj, kaj nur duonkaŝe ion el tiuj manĝaĵoj atingis nin. Neniu el ni kapablis kompreni tiun torturon, eble estis kohera kun la opinio de iu franca parlamentano reakciulo, kiu deklaris en la Franca Parlamento, ke "la hispanaj rifuĝintoj estis nur serio da krimuloj kaj banditoj"… ĉu eble tiu estis la premio por esti la nura popolo ke en tiuj tagoj batalis por vera demokratio!

Kun la paso de tiuj tagoj, la situacio fariĝis pli kaj pli infera: precipe virinoj kaj infanoj malsaniĝis kaj devis esti hospitaligita en la urbo, dume, tiuj tri miloj da personoj en konstanta deviga kontakto devis uzadi afablajn bonajn rilatojn, kaj pli-malpli interkonatiĝis: abundis la altaj militist-oficiroj, profesoroj, oficistoj, ĝenerale tiuj personoj kiuj oficis respondecaj postenoj dum la milito…

Kiel mi jam diris je la komenco de ĉi tiuj paĝoj, iun tagon mi aŭdis ke inter ni, en la ŝipo estis generalo Mangada, eminenta esperantisto, kiun mi trovis post persista serĉado, sed kiam mi trovis lin, mi tuj rekonis, ĉar en nia esperantista societo ni legis en la revuoj liajn artikolojn, kaj sen multe pensi mi decidis konversacii kun li, do iun posttagmezon, kiam li estis tutsola, mi alproksimiĝis kaj etendis al li mian manon samtempe salutante lin en esperanto.

Dum du longaj postagmezoj ni konversaciis, unue pri banalaj temoj, kaj post reciproka simpatio, ni profundigis pri eventoj esperantistaj kaj fine eĉ pri familiaj malfeliĉoj: multaj el la priesperantistaj temoj kiujn mi priskribis sur ĉi tiuj paĝoj estis komentitaj en tiuj konversacioj…

Kiam la infero sur la ŝipo "Stanbrook" finiĝis ni estis distribuitaj en diversaj koncentrejoj: kiel mi jam diris, generalo Mangada, edzino kaj filo, estis translokitaj al la malnova karcero de Orano, kun ili iris kelkaj el miaj amikoj. Tie, la familio Mangada restis dum kvar monatoj kaj duono, poste, mi sciis, ke kun la financa helpo de pluraj esperantistaj internaciaj asocioj (SAT-UEA-IEL) ili triope, vojaĝis al Meksikio, kie li ne ĉesis labori por Esperanto.

Mi, kun militistaj ĉefoj kaj oficiroj, aviadistoj, komisaroj, profesoroj, ĵurnalistoj, elstaraj kuracistoj kaj miloj da anonimaj homoj estis translokitaj al la koncentrejo "Morand" Boghari, la plej granda koncentrejo de hispanaj rifuĝintoj de Nord-Afriko, proksime al Atlas, kie dum la sunaj horoj la varmo estis teruraj kaj la noktoj vere glaciaj…. Tie mi gvidis kurson de Esperanto.

Pri la restado de Mangada en Meksikio, oni malmulte scias. Oni certigis nur, ke li havis manuskirpton pretan por presado de "Esperanta-Hispana Plena Vortaro", kiu enhavis 6.895 kapvortojn kun iliaj difinoj kaj koncernaj derivoj, el kiuj rezultas ne malpli ol 35.000 vortoj. En miaj cititaj kon versacioj kun li surŝipe, li konfesis al mi sian frustacion, ĉar kelkaj verkoj duonfaritaj aŭ tute finverkitaj, restis en lia domo en Madrido, kiam li urĝe devis forlasi ĝin: li menciis verkon pri aplikado de Esperantaj tradukoj al eksterlandaj popolkantoj, ekz. al hungaraj, polaj, kaj rusaj kanzonoj; tekstojn pri "Kuba Popolkantaro", originalan historian primezepokan novelon "La bravulino" en prozo kaj verso, tradukon de sprita komedieto en verso, "Bagatelaĵoj", hispanlingve verkita de prestiĝa ĵurnalisto Jozefo Nakens k.a.

Perditaj la manuskriptoj, malfacile oni povos denove ilin reprodukti. Sed lia impeta temperamento ne donis al si ripozon kaj li konsiliĝis kun SAT pri lia ideo kunlabori en la grava entrepreno de tiu asocio por verkado de "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" pozitive akceptita de SAT. El miaj konversacioj kun li mi eltiris la konkludon, ke li pensis dediĉi ĉîujn siajn restantaj vivojarojn al priesperantaj taskoj.

Julio Mangada Rosenörn forpasis en Meksikio en la jaro 1946.

Antonio Marco Botella

Bibliografio

1.- Verkoj de Julio Mangada Rosenörn

  • sen dato: "Que es el Esperanto?". Eld. Madrid Chulilla y Angel s.j. 48 pag.

  • 1911: "El Esperanto al alcance de todos" Eld. Madrid, Tip. Pasje de Comercio 1911, 89 pag., 2 eld. 1916; 3 eld. 1925, 72 pag.

  • 1914: "Praktika esperanta lernolibro por ĉiuj landoj" Eld. Madrid; Homaro 1914, 14 p. (Homara Biblioteko).

  • 1916: "Praktika teniŝlosilo Esperanta. Por ĉiuj landoj" Eld. Madrid; Pasaje del Comercio. 40 pag.

  • 1920: "Ferdinando VIª kaj Farinelli" Historia novelo. Madrid: San Lucas. 46 pag. (2ª eld) Madrid aŭtoro 1926. 32 pag. (Hispana Esperanto-Biblioteko).

  • 1922: "El tresillo en ripios" Eld. Madrid (San Lucas) 1922. 32 pag.

  • 1922: "Versaĵaro. Originale esperanta verkita. Madrid. San Lucas (1922). 27 pag.

  • 1925: "Avila" Eld. Madrid: aŭtoro 1925. 62 pag. (Hispana Esperanto-Biblioteko).

  • 1926: "Helpanta Temaro por lernigi rapide Esperanton". Eld. Madrid (1926) 31 pag. 3 eld. Madrid. Chulilla y Angel) 1934.- 112 pag.

  • 1926: "Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj. Popolkantaro de Murcia" Eld Madrid 1926. 51 pag. (Hispana Esperanto Biblioteko).

  • 1927: "El moderna hispana Parnaso" Eld. Madrid, aŭtoro 1927. 32 pag.

  • 1927: "Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino" de Miguel de Cervantes; du noveloj el bonelzemploj de M. de Cervantes. Madrid: (Torrent 1927) 70 pag.

  • 1927: "La genia kavaliro Don Kiĥoto de la Mancha" Miguel de Cervantes;Trad. 31 pag.

  • 1933: "El Esperanto, lazo de fraternidad universal. Como lo sentimos los españoles". Masas esperantistas - Conferencia dada en Madrid. (Chulilla y Angel) 1933, 16 pag.

  • 1933: "Santander. Teritorio –historio- kutimoj-monumentoj k.c. Aranĝita, trad. kaj verk. JMR (Hispana Esperanto Asocio), 1933, 128 pag.

  • 1934: "Solución al problema de las relaciones entre los pueblos. Memoria adicional." Eld. Madrid (Chulilla y Angel) 1934. 18 pag.

  • 1934: "Amelia y Marina". Amatora poezio. Originale esperante verkita RMJ. (Chulilla y Angel) 1934, 166 pag.

  • 1935: "¿Con quien? Eld. Madrid (Chulilla y Angel) 1935, 265 pag.

Aliaj verkoj:

2.1.- Revuoj

  • "Hispana Esperantisto" Ilustrita revuo monata. Oficiala organo de "Zamenhofa Federacio" Madrid 1.1917 -7- 1923. Nro 1-62.

  • "Hispana Esperanto" Ilustrita Gazeto 1928.1930.

  • "Hispana Esperanto Gazeto".- Organo de Hispana Esperanto Asocio. 1- 1931. 6-1936.

  • "Homaro". Madrid 1912-1914.

  • "Kataluna Esperantisto". Sabadell, Barcelona 1910-1917. 1921-1936.

  • "Popola Fronto". Informa Bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ faŝismo. Valencia 1-1936. 3-1938-39. Nro 1-44.

2.2.- Monografioj

  • Lins, Ulrich. "Esperantistoj en la intercivitana hispana milito", ene de la verko "Historio de la Laborista Esperanto-Movado". Dortmund: Fritz-Huser-Inst. 1993. 113 pag. p. 75-82.

  • Madariaga, de Salvador: "Españoles de mi tiempo" (Barcelona Ed. Planeta 1974) 460 pag.

  • Marco Botella, Antonio: "Analoj de la Esperanto-Movado en Hispanio" (eldono 1987)

  • Marco Botella, Antonio: "Laboristaj Kronikoj pri Hispana E-Movado" (Beauvill (Francio) 1996.

  • Marco Botella, Antonio: "La Odisea del "Stanbrook" (Zaragoza 2007)

  • Marco Botella, Antonio: "Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista" (Sevilla-2009)

  • Tuñón de Lara, Manuel: "La España del siglo XX", (3 ed Eld.Laia 1974, 850 pag.).

Antonio Marco Botella