1990 - La forto de la amo
LA FORTO DE LA AMO
Antonio Marco Botella
Zaragozo - 1990Antikvaj kronikoj rakontas, ke iam, dum la regado de la dinastio Banü Hüd (1040-1142) de Sarakusto (Zaragozo), ekzistis en tiu ĉi urbo juna judodevena poeto, kies amo al la tradicioj kaj religio hebreaj estis tiel grandaj, ke li fervore revis pri la promesita tero kaj sankta Jerusalemo, kaj siajn plej belajn versojn li dediĉis al la riveroj Ebro kaj Jordano. Li naskiĝis en la juda kvartalo de Sarakusto kaj lia nomo estis Abü-l-Fald ibn Hasdäy al-Islami, kaj li estis tiel pure hebrea, ke oni povas diri, ke lia familio devenis el Moseo mem.
Subite, li enamiĝis al bela knabino, kaj ne plu ekzistis en li alio ol tiu belulino, kaj la poezio por kanti ŝian belecon, kaj lia fervoro por ne forgesi ŝian figuron tage kaj nokte, kaj la rimedoj por atingi ŝian komforton. Resume, lia amo al ŝi estis tiel granda, ke li ne sciis vivi ne pensante pri ŝi kaj strebis komplezi eĉ siajn plej etajn dezirojn. Kaj li rezignis kredi en sia religio kaj fariĝis musulmano, samkiel ŝi, nur kiel plian pruvon pri lia profunda amo al ŝi.
La poemoj de la juna Ibn Hasdäy fariĝis popularaj kaj tiel plaĉis al la reĝo al-Muqtadir (1046-1082), ke la poeto ricevis inviton de la suvereno veni en lian palacon kaj resti, unue kiel poeto de la kortego, kaj tuj poste kiel veziro. Liaj versoj sukcesis en la kortego kaj estis ripetataj de la popolo [1]. Kvankam estis multaj aliaj bonaj poetoj en la kortego de Sarakusto, neniu kiel li sciis pli lerte priskribi verse la festojn de la Alĵaferia palaco [2] aŭ sur rivero Ebro, ĉar efektive, simile al tiuj festoj, jam famaj okazintaj en la Seviljo de al-Mutamid sur rivero Gvadalkiviro, aŭ sur diglago proksima al Kordovo, aŭ sur la rivero de Silves, oni alkutimiĝis ankaŭ en Sarakusto efektivigi sur ŝipeto festojn, aŭ noktajn beletrajn kunvenojn, aŭ muzikajn recitalojn…
[1] Ĉi tiun rakonton mi eltiris el mia verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus".[2] Alĵaferio: araba palaco konstruita en la 9ª jarcento ankoraŭ ekzistanta en Zaragozo, vizitebla kaj vizitinda.La kronikisto Fath ibn Jaqän rakontas unu el ili dum la regado de al-Mustain, kaj lirike eksplikas:
"La ŝipeto de la princo estis ĉirkaŭita de multnombraj barkoj; la melodio de la kord-instrumentoj (precipe liutoj) belis tiel, ke la navigantoj sin sentis devigataj halti por ĝui la magion de tiuj sorĉaj muzikoj, kaj ofte mutiĝis eĉ la plej mirindaj birdokantoj. Trompe, oni eltiris la fiŝojn el akvoprofundaĵo, kaj la fiŝokaptistoj aperigis ilin antaŭ ĉies okuloj kvazaŭ bukedon de perloj aŭ orajn fandobrikojn"…
Ibn Hasdäy, kutime partoprenanta kun la reĝo en tiuj festoj aŭ sportaj promenadoj sur la akvoj de rivero Ebro, priskribas tiel bele unu el ili:
Ho, mirinda bela tago!
kiel brila je tagmezo,
ĝi sin montris vivkolora
per la oro kaj arĝento
forrabitaj de tagiĝo
kaj de sunradi vespero!
Oni dirus, ke, indulge,
nun denove la vetero
nin deziras rekompenci
post ventego kaj tempesto.
Ni remadis sur boato
ĉirkaŭite de ŝipetoj,
kaj sur ili scivoluloj
rigardadis nin sen ĝeno
ja ne vane kun ni estis
homo de plej altrangeco.
Temis ja pri princ' Mustain
kiu regas nian regnon
ricevitan de Mutamin
post Muqtadir, gloraj reĝoj.
Mirindaĵo enfermiĝis
en la ŝip' de l' suvereno:
vera mar' ekzistis ene
de la tutpotenca Ebro!
El la fund' de l' riverakvo
fiŝkaptistoj kun lerteco
per trompart' eltiris fiŝojn,
kiuj brilis kvazaŭ perloj
kiel brilaj la naĝantoj
alsaltante al rivero.
L' invititoj sur la ŝipo
trinkis vinon en la festo
kun la gust' de trink' sur lipoj
de l' virin' de niaj revoj
eskvizita kiel kiso
kun plezur-reciprokeco!
kaj sur ili scivoluloj
Oni trinkis je la sano
de sinjor' kun karaktero
milda kiel bela floro,
delikata la mieno,
kies bril' superas lunon
kaj parfumas nian penson.
En alia poemo Ibn Hasdäy ludas fantazie kun la nuboj, kun la suno, kun la genioj, kaj tiel li verse esprimas siajn lirikajn ideojn:
I
Tiuj nuboj nin ĝojigis
envolvitaj per veluroj
de plej belaj blondaj haroj
de la ridetanta suno;
inter ombroj kaj mokŝercoj
kaŝis sin la suno-lumo
kaj hontigis l' astro-reĝon
la naiva ombro-ludo.
II
Vidis tuj ni la genion
streĉi sian dian arkon
kaj sur neĝo ĵus falinta
trafe pafi sian sagon
sur l' imagon fantazian
de alloga miraĝĉarmo.
Mezepokaj kronikoj de Ibn Said rakontas belege pri la fabela vivo de la poeto Ibn Hasday, riĉa je mil kaj unu anekdotoj, kiuj senerare proklamas, kiel granda estis la amo de la poeto laŭlonge de sia vivo al la ĉarma amatino: la forto de lia amo al ŝi montriĝis tute ne bremsebla!
Ibn Hasday, erudiciulo pri aritmetiko, geometrio, astronomio kaj poezio, unu el la homoj plej inteligentaj el lia epoko, veziro de tri saraqustaj reĝoj, viro kun granda talento kaj teneraj sentoj, kiu ŝanĝis sian religion pro amo al virino, forpasis en Saraqusto dum la regado de al-Mustain (1085-1128) kaj lia memoro ankoraŭ vibrigas niajn korojn per delikataj sentoj de admiro kaj estimo.