+1992 - José Olavide García-Inés

JOSÉ E. OLAVIDE GARCÍA-INÉS

1916 - 1992

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en Madrido la jaro 1916, profesia psikiatro, talenta homo kaj legema eĉ atingante la "fanatikecon", diskreta en siaj sociaj rilatoj kaj tial inklina al la timideco, elstara kritikisto profunde amanta la beletron kaj Esperanton. En sia hejmo abundis la librojn, milojn, kiuj denuncis ke tie loĝis homo kun alta kulturnivelo…

En la Centro "Frateco" de Zaragozo li komencis vizitante nian sidejon malofte, sed kiam la aktivado akcentis ĝian kulturnivelon, Dro Olavide ne lasis eĉ unu solan programon sen lia ĉeesto, ekzemple dum la jaro 1979 komencis serio da Seminarioj, kiuj konsistis en prelegoj en Esperanto de la plej elstaraj samideanoj pri temo jam antaŭprogramita, kaj li ĉiam estis unu el la prelegantoj, kaj kiam finis la legadon tuj venis la diskutadon pri la temo. Mi ankoraŭ gardas la prelegojn plej interesaj, jen la temoj pritraktita de Dro Olavide la unua jaro de tiuj Seminarioj:

"La Homaj Rajtoj" (1979); la dua jaro: "Malsato kaj milito", kaj "Don Kihoto" (1980); la tria jaro: "La agresemo" (1981).

En la jaro 1988 samideano Olavide komencis gvidi ĉiujare Esperanto-kurson, kaj ĉar li havis certan prestiĝon tute ne mankis lernantoj.

Post ne longa malsano, en la jaro 1992 forpasis nia tre estimata samideano Dro José E. Olavide, kiu donacis al nia Societo "Frateco" pli ol 2000 libroj, kaj post kelkaj monatoj oni organizis en nia sidejo omaĝon al nia kara Dro Olavide.

Antonio Marco Botella