+1977 - Amalia Núñez Dubús


Prilirika biografio de

AMALIA NÚÑEZ DUBÚS

Memorinda Esperantistino

verkis: Antonio Marco Botella

Zaragozo - julio 2.008


Ŝi naskiĝis en Pamplona la 22an marto de 1889. Telegrafistino unue kaj poste help-profesorino pri sciencoj en la Normala Navara Lernejo de Pamplono. Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1911.

Kun rimarkinda inklino por Beletro ŝi kunlaboris per interesaj artikoloj, rezencoj, poemtradukoj kaj originalaj poemoj en multaj esperantaj gazetoj, precipe en “Hispana Esperanto-Gazeto” (1931-1936), “La Suno Hispana” kaj dum multaj jaroj en “Boletín” de HEF post la intercivitana hispana milito, sed ankaŭ kunlaboris kun la tutprestiĝa “Literatura Mondo” kaj aliaj ankaŭ sufiĉe gravaj.

En 1914 jam aperis en “La Suno Hispana”, eldonita en Valencio, la rakonto “Ton, la malica” de Inocente Colomina, kiun ŝi tradukis al esperanto kun la helpo de kolegino, kaj en novembro de 1924, Amalia publikigis en tiu sama gazeto jenan originalan poemon:


Fajroj ekbrulas

Sur benko revadis

ĝentila knabino,

ŝi gaje legadis

Versaĵon senfino.

Dum nuboj nigregaj ĉielon kovradis.

La vintro pasiĝis

Varmeta kaj bela,

La suno bruliĝis

Kun lumo tre hela

Printempo veninte, la tero gajiĝis.

La suna radio

Trovarmis aeron,

La fajro de Dio (*)

Minacas la teron.

Knabino komparas la sonĝon kaj veron.

(*) fulmo

Jam falas pluvero,

La tondroj bruinte;

Eksentas larmero

Knabino venkinte.

Ve! kiam ekbrulas en koro kaj tero.


En decembro de sama jaro (1924) ŝi publikigis en la menciita gazeto jenan originalan poemon, kiel saluto al la nova jaro 1925:


Novjara Saluto

La paco sur la tero nur estas mito

ĉie la mondon premas grandaj doloroj,

ĉie rezonas eĥoj de la milito:

mortoj, brulegoj, pafoj, vundoj kaj ploroj.

La homoj sian vivon pasas per kantoj

kaj forgesas la sangon de la vunditoj,

la kriojn gajecplenajn de la venkantoj

kaj la plorantajn kriojn de la venkitoj.

Nure, super kruelaj homaj doloroj

brilas inter la nuboj, la Verda Stelo

ĝi volas unuigi korojn kun koroj

kaj la mondon klarigi per ĝia helo.

Inter homaj bataloj, estas perdita

tia voĉeto kiun oni forpelas,

ĉar al mondo freneza, fumo milita

nun plenkovrigas tion, kion ni celas.

Sed ĝia lumo estis ne senutila

inter miloj vokitaj, kelkajn ĝi trovis:

la Steleto lumigas per lumo brila

ĉar se multaj ĝin neis, kelkaj sin movis.

Jam post la nigra nokto, la lum’ aperas,

permesu ke tra limoj, lingvoj kaj rasoj

frate sin amu tiuj, kiuj esperas,

ni, hodiaŭ, polvero, morgaŭ amasoj,

ke trovu feliĉecon tuta homaro

dum la venonta jaro, la dudekkvina,

saluton al tutmonda amgefrataro,

kaj al ĉiuj la landoj, paco sen fina.


En la jaro 1926, ŝi jam helpprofesorino de la Normala Lernejo de Navaro, publikigis en “La Suno Hispana” jenan poemon:


Soleco

Tra mallumigata strato

aro bruanta marŝadas,

ili, vidinte la larmojn

vangojn miajn rigardadas.

Scivolemeco sendube

montris al ili la limon:

Ili komprenis la larmojn;

sed ne komprenis l’ animon.

Tial, inter ĝiaj aroj,

inter brua la gajeco

naskis en l’animo mia

nekonsolebla soleco.


Tiu ĉi poemo estis unu el la elektitaj de K. Kalocsay por la verko “Dekdu Poetoj”, kiun oni eldonos en la jaro 1934, sed ĝi jam estis aperinta en junio de tiu ĉi sama jaro en “Literatura Mondo”, jen kial ĝi estis unu el la elektitaj de Kalocsay.

Je la fino de la lasta menciita jaro, decembro de 1926, aperis poemo de Louis Ratisbonne titolita “Novembro” kiun ŝi tradukis kaj publikigis en sama E-gazeto.

En monato junio de tiu ĉi jaro okazis la 6ª Hispana E-Kongreso en Madrido, kaj unu el la konkludoj aprobitaj estis krei la Hispanan Instituton de Esperanto, kies celo estis kontroli ĉiujn gravajn problemojn de la Hispana Esperanto-Movado. Ĝi estos administrata, maksimume, de kvardek membroj, ĉiu el ili elstara en la E-Movado. Unu el la elektitoj, inter tiu elito, estis Amalia Núñez Dubús, el Pamplono.

Amalia estis bona poetino kaj sufiĉe klera en beletro kiel oni agnoskis en la Madrida E-Kongreso, jen kial en 1931 la redaktoro de “Hispana Esperanto-Gazeto (organo de “Hispana Esperanto-Asocio) elektis ŝin kiel gvidanto de la Literatura Sekcio de tiu ĉi gazeto, kaj de tiu momento ŝia kunlaboro estis tre konstanta. Efektive, kiel unua artikolo de ŝia respondeca posteno kaj ankaŭ kiel prezento, ŝi publikigis artikoleton: “Literatura Alvoko”, emfazante la gravecon de la Literaturo, kaj en monato majo ŝi jam publikigis jenan originalan poemon:


Ĉiam nova sento

Daŭre, daŭre pluvo falas,

Daŭre falas sur la teron

ĝin kovrante per mallumo

kaj per malvarmec’ aeron.

En la dom’ silento regas,

regas en la urb’ silento;

sed en koro mia, rave

regas ĉiam nova sento.

Ĝi animon mian movis,

ĝi la cerbon ekbruigas,

ĝi, renaskiginte revon,

mian revon renaskigas.

Kaj ĝi puŝis miajn vortojn

el la koro ĝis la plumo

kaj plenigis nigran ĉambron

per la bela, milda lumo.

Nokto ja fari ĝis luma,

pluvo ja fariĝis bela;

estinteco malpli gaja

kaj la tag’ venonta, hela.

Mi ne scias ĉu la vojon

mian nigran ĝi lumigos

ĉu por ĉiam, ĉu longtempe,

ĉu momente ĝi estingiĝos.

Eĉ minute nur ĝi daŭrus

la influo super mi,

pro la lumo, pro la amo,

ĝin por ĉiam benu Di’.


Kaj en majo de sama jaro ŝi publikigis en tiu gazeto ĉi tiujn du vaskaj rakontetoj:


- Legendo el vaska folkloro -

La deveno de la vinberuĵo

Pravasko kuŝis iam sur herbejo dum printempa posttagmezo. Li ekdormis, kiam subite akra pikvundo en lia orelo lin revekigis.

Li ne koleris -vasko ja estas pacienca kaj pacema homo- sed li scivole serĉis la kaŭzon de sia ĝeno; ĝi estis ŝajne seka branĉeto. Li tamen deziris ĝin konservi, kaj vidinte birdoston, li metis tie la branĉeton kaj ekiris al sia hejmo.

Voje, li trovis leonoston, kaj pensante ke la branĉeto estus pli bone ŝirmita, li metis la birdaroston, enterantan la branĉeton, interne de la leona osto.

Li daŭris sian vojiron kaj trovis azenan oston, li pensis, ke la branĉo estus ankoraŭ pli bone ŝirmata kaj metis en la azenan oston la leonan oston, enterantan la birdan oston, ĝiavice enterantan la branĉeton.

La tri ostoj konservis sukon kaj fluidaĵojn, kaj alveninte hejme, la vasko trovis ke la branĉeto jam burĝonis. Li ĝin plantis kaj zorgis, kaj aŭtune li rikoltis la unuajn vinberojn, el kiuj li faris la unuan vinon.

El tiu vinberujo, nutrita de birda, leona kaj azena ostoj devenas ĉiuj vinberujoj.

Tial la homo drinkinta ĝian trinkaĵon, unue kantas kiel birdo, due batalas kiel leono kaj fine brutiĝas kiel azeno.


La Ŝtonoj de Rolando

Kiam Rolando, post la batalo Roncesvalles sentis sin mortonta, li, unuigante ĉiujn siajn restantajn fortojn, volis supreniri plej altan Pirinean montpinton, por el tie lastfoje rigardadi la dolĉan landon Francujon, ke la bela Doña Alda, lia edzino, senpacience atendas lian revenon... Sed, malforta kaj preskaŭ sensanga, la antaŭe fortikega militisto ne havis forton por alveni ĝis la montpinto, kaj sentante sin malfortiĝi, li devis sidi sur verda herbejo, delikate etendita sur la monta deklivo. La monto estis ja altega. Li direktis sian rigardon al sudo kaj ekvidis la altan Moncayon, starantan meze de la Aragona ebenaĵo, ne malproksime de la popolhava urbo Zaragoza, kie loĝis la maŭra reĝo kaj la perfida Ganelono.

Tia vidaĵo removis lian koleron, la sango bolis en lia koro soifanta venĝemon. Li vidis apude grandegan monolitan ŝtonon kaj invokante Dion kaj sian amatan adzinon, li levis la ŝtonon per ambaŭ manoj, ekkriante: Ve! perfida Ganelon’. Kaj ve!, perfida urbo! Mi ne mortos antaŭ ol mi sentigos al vi la pezon de mia kolero! Sed, ĉu ĝi estis pro la perdita sango, laŭ kelkaj opinioj; ĉu ĝi estis pro tre proza kauzo -unu peco da bovina sterkaĵo restante sur tiu herbejo-, laŭ la vilaĝana opinio, la herkulesa batalisto glitis kaj la ŝtono, anstataŭ alveni ĝis la Aragona urbo, falis en ian ajn Navaran valon,

Jen la legendo kiun, ekde Bidasoa ĝis Ebro kaj ekde Xaviz ĝis Aralar (*), rakontas la vaskaj kamparanoj, kiam ili intencas klarigi al fremdulo la devenon de la multenombraj menhiroj, kiujn oni trovas en la lando.

(*) Nomoj de Navaraj montaroj


Kaj jam en preskaŭ ĉiu numero de la menciita gazeto (1931-1936) venis ia kunlaboraĵo de Amalia, ekzemple aperis:

  • -La Infanoj- “El militaj pentraĵoj” de Concepción Arenal (traduko).

  • “Devo” poemo de L. Hatisbonne (traduko)

  • “Pri mezepoka religia legendo” artikolo en originala prozo.

  • “Baskaj Proverboj” (traduko)

  • “El la hispana ĉefverko “Don Quijote de la Mancha”, ĉapitro XLV, (traduko)

  • “La letero” (noveleto)

  • “Branĉa dimanĉo” (rakonto).

  • “La konsilaĉetanto” (traduko)

  • “Landlimo” de Leopoldo Cano (poemo tradukita).

  • “La flutista azeno” de Tomas de Iriarte (poemo tradukita).

  • “Mensogaĵo” de Juan de Timoneda. (traduko).

  • “El vaska folkloro” (rakonteto).

Kaj en originala poezio ŝi verkis jenan poemon:


Lanfloro

Montras sin sur via vesto

plena de lum’ kaj koloro,

kvazaŭ de l’ printemp’ atesto

ruĝa floro.

Helas en ĝi farbo ĉia,

brilas ĝi sur matenlumo

kaj la senton ravas ĝia

la parfumo.

Mi ĝin prenas en la mano:

Flugis mia revo kora!

Ĉar ĝi estas flor’ el lano

Senodora.

Ankaŭ mi en infantempo

ĝojojn ŝatis mi infanan:

por l’ florojn en printempo;

sed ne lanajn.


Florojn portis mi vivantajn,

kiel nun se oni portas,

florojn animposedantajn,

kiu naskas, velkas, mortas...

taŭgajn por produkti fruktojn;

kontraŭ forta uragano

taugajn por elteni lukton;

sed ne el lano.

Florojn, kiuj glaciiĝas

dum la vintro, sub doloro,

kaj somere elsekiĝas:

ne lanfloro.

Estas bela floro tia

la simbol’ de tempo mia:

sub ĝi batas homa koro

kaj la sangon rapidigas

sen aromo, sen odoro,

ĝi nek sentas nek fruktigas

laŭ lanfloro.


Kiel oni povas konstati al ŝi multe plaĉis la poezio, la legendoj kaj fantazioj, jen kial ŝi oftas por krei aŭ traduki ilin, jen unu plia:


La tribovina tributo

- Tradicia rakonto -

Ĉiujare, la 13an de julio, okazas en la Pirinea intermonto Hemaz kurioza akto, unika en Eŭropo, kies nomo estas la supra titolo kaj kiu koncernas al la ĉiama tributo farita kaj farota en la Valo Brotons -hodiaŭ apartenanta al la franca lando Bearne- al la vaska valo Erroncar (hispane Roncal) de la iam memstara regno Navarra, nun hispana provinco.

Gravaj historiistoj kaj literaturistoj de ambaŭ landoj verkis pri ĝi, kaj -kiel okazas en ĉiu antikva moro- oni povas certe fiksi nek daton, nek devenon, malgrau la klopodoj de la folkloristoj. Sendube, en la oficejoj de la koncernaj vilaĝoj oni posedis iam la protokolojn au leĝajn dokumentojn; sed la vilaĝaj arkivoj plurfoje brulis dum la pasintaj jarcentoj, kaj nenian bazon donas al ni Historio. Oni devas do ekzameni la diversajn hipotezojn konservataj per ĝia fratino Tradicio, pli duba, sed pli alloga ol Historio mem.

Same ol en ĝia tradicia deveno -ekzemple pri starigo de Romo- oni povas elekti raporton por ĉia gusto; Heroajn, privatan tragedion, komercan aferon...

Du malsamaj heroaj tradicioj ekzistas pri la tributo. Laŭ la unua, ĝi devenas el la barbaraj almilitoj. Kiam la Kimbrioj aŭ Cimbroj, je la II-a jarcento antaŭ Kristo, almilitis Hispanujon, la Baretons’ anoj gvidis ilin tra la montaro. La Erroncari’anoj venkis la barbarojn kaj kondamnis liajn helpintojn al ĉiama depago.

Dua epoka rakonto malfruigas la aferon je kelkaj jarcentoj. Ĝi prezentas la Baretons’anojn malsukcesintaj venĝantoj de la morto de Rolando.

Plej sanga, sed kun la sovaĝa aromo de pratempa tragedio estas la tria deveno pri terura krimo. Erroncaria paŝtisto mortigis, pro pri bestaj disputoj Baretons’anon. La samvilaĝanoj de la mortinto eniris Erronkari-valon, surprize atakis la edzinon de la mortiginto, mortigis ŝin, tranĉis ŝian ventron kaj pendigis el arbo la ne naskitan idon. La Erroncarianoj, plenaj de kolero kaj venĝemo almilitis Baretonson, mortigis, bruligis kaj detruis, kaj nur revenis en sian valon post interkonsenton pri depago.

Kaj la proza deveno rekonas en la tributo nur kontrakton de najbaraj gentoj, permesante al Baretons’anoj paŝti iliajn montaron sur la Erroncariaj herbejoj (*).

(*) Mi reproduktas ĉî rakonton, ne nur ĉar estas verkita de Amalia, sed ankaŭ ĉar dum jaroj sesdekaj la Aragona Esperanta Centro "Frateco" de Zaragozo estis invitita al tiu ceremonio, kaj aŭtobuso plena de zaragozaj geesperantistoj ĉeestis tie. Plaĉe mi rememoras tiun ekskurson ĉar tiu kvazaŭ legenda ceremonio, estis tre bone reprezentata. Se al tio oni aldonas la agrablan etoson inter la protagonistoj de tiu kvazaŭ rito la belecon de la montaro kaj la harmonio kiu regis dum la renkontiĝo, ankaŭ kun francaj geesperantistoj, oni povas resumi ke tiu estis unu el la plej bonaj ekskursoj kiujn tiam oni organizis en nia Esperantista Rondo.

La leganto povas, laŭ sia gusto, elekti plej belan, plej artan aŭ plej verŝajnan hipotezon. Pro tio ni ne diskutu. Nun, la depago estas oficiale starigita -el la jaro 1856- de la guberniestraroj de Hispanujo kaj de Francujo, tiel ke la franca Prefekto iafoje ne aprobis la buĝeton de Baretons (komunumo de Larre’) pro tio ke ĝi ne enkalkulis la sumon por la aĉeto de la bovinoj.

Belega estas la scenejo: la montaro apartenas al la nomata Okcidentaj Pirineoj, sed jam proksima al la komenco de la meza parto au Altaj Pirineoj. Intermonto Hernaz estas je 1800 metroj super marnivelo alta; apud ĝi staras altegaj pintoj, Antularra (france Anié), 2504 m.; Arlas 2.062 m. alta; pri kiu oni diskutas, ĉu ĝi apartenas al Francio aŭ al Hispanio, kaj la “Tablo de la Tri Reĝoj” (2.280 m.) tiel nomata ĉar ĝi staras en la angulo mem de tri landoj: Aragono, Navaro kaj Francio, tiel ke foje, laŭ tradicio, la tri iamaj reĝoj kune manĝis kaj interparolis, restante ĉiu en sia regno.

La Erroncariaj viroj surmetas tipajn vestojn, mallonga kalsono; ilia prezidanto orgarinaĵon, sorto de jako en nigra drapo borderita per helkolora rubando, kun larĝa blanka kolumno. La Baretonsa boinaĵon kaj kitelon. Ankaŭ ĉeestas taĉmento de hispanaj doganistoj kaj geturistoj, ĉiujare pli multenombra, malgraŭ la granda distanco -20,5 kilometroj el Isaba, el kiuj 15 kilometroj nur piede au ĉevale alireblaj.

Ĉefan rolon ludas la vilaĝestro de Isaba, (ĉefloko de Erronkari-valo) kiun oni nomas la “Prezidanto”.

Jen la ordo, laŭ kiu tra jarcentoj kaj generacioj, la ceremonio okazas: unue la “Prezidanto” diras:

-Sinjoroj, ĉiuj al sia lando.

La tri francaj Baretonsaj vilaĝestroj tuj vicstaras kaj cetera publiko viciĝas post la Erronkariaj, meze aperas la ŝtono.

Trifoje la “Prezidanto” laŭte demandas:

-Francoj, ĉu vi venas pretaj liveri la tri bovinojn?

Kaj trifoje la Baretonsaj respondas:

-Jes, sinjoro.

Tiam, laŭ gesto de la “Prezidanto”, Baretonsano antaŭeniras kaj metas sian manon sur la ŝtono, sur tiu mano metas Erronkariano la sian; supre, alia Barentonsano; supre alia Erroncariano, kaj tiel alterne, ĉiuj representantoj. Lasta etaĵo de tia vera manturo estas mano de Isaba vilaĝestro; tiu diras trifoje, kaj trifoje la francoj respondas:

-Pax avant! (Paco antaŭen)

Ni rimarku ke la parolo estas ankaŭ internacia “Pax”, kiu estas nek vaska, nek hispana, nek bearna, nek franca, sed latina vorto. Avant ja estas vorto franca.

Oni demetas la manojn, kaj la Baretonsanoj prezentas la brutaron, el kiu la Erronkaria veterinaro elektas tri bovinojn “samfelajn, samdentajn kaj samkornaj”.

Tia estas la ĉefa ceremonio, sed ĉar estas sur la montoj, paŝtejoj kaj herbejoj komunaj por hispanoj kaj francoj, oni elektas kvar gardistojn, du po nacio, kiuj tuj ĵuras sian devon. Kaj la reprezentantoj iĝas Tribunalo, prezidata de la Isaba vilaĝestro, por aŭdi la plendojn pri la paŝtistaj aferoj okazintaj dum la jaro. Ties juĝo estas neapelaciebla.

Pasas jarcentoj: Navara kaj Bearne estis memstaraj regnoj, hodiaŭ ili estas membroj de potencaj ŝtatoj. Kun tiuj ĉi, ili trapasis militadojn, revoluciojn, diktatorojn; ili estas laŭtempe absolutaj monarkioj, konstituciaj regnoj, Respublikoj... Sed, ĉu pace, ĉu dummilite, vivas la lando, ĉu tiuj ĉi aŭ tiuj aliaj ŝtatestroj estrus ilin, ĉiujare, la 13an de julio la Pirineaj montoj reflektas la allogan parolon, atestanto de l’ pasinteco, heroldo de la estonteco:

- Pax avant! (Paco antauen!)


Kaj ni daŭrigas priskribante la kunlaboraĵojn de Amalia kun la citita E-gazeto:

  • “Pri hungara kaj hispana fabelo” de Timoneda (traduko)

  • “Vulzio” -elegio de Hegesippe Moreau (franca poemo) -traduko-

  • “Birdina Amo” (rakonteto).

  • “Jubileo” (rakonteto pri kiel ŝi enamiĝis kaj volis lerni esperanton).

  • “Krimulaj kuniklmurdistoj” (kritika rakonteto).

  • “La Lernejo” de Anatole France (traduko).

  • “La Cid’ alvenas al Burgos” (poemo tradukita).

  • “Lope de Vega” (traduko de biografio)

  • “Du malnovaj rakontoj” de Timoneda (traduko)

  • “El la palaco de la perloj” poemo de F. Villaespesa (traduko)

  • “La tri ŝpinistoj” de Luis de Zulueta (traduko)

Kaj denove plian originalan poemon:


Ŝiringoj! Ŝiringoj!

Florsimbolo: unua amemocio.

Freŝa ŝiring’ ornamanta

mian tablon dum labor’,

ho, kiom da rememoroj

vekas en mi via flor’!

Lancoj formas la folioj

kaj krucetojn la petal’,

krucetoj de Fastotempo

etaj lancoj de batal’.

Vin vidante, mi la scenojn

infantempajn revas tuj

kiam lerte mi surgrimpis

al maljunaj ŝiringuj’.

Kaj sub kiso de la suno,

meze de flor’ kaj foli’

ravis min la nekonata

“Unua amemoci’ “

Mi rekte grimpas plu sur l’ arbon

nek sopiras antau viv’;

sed de juna tempo estas

via parfum’ elvokiv’.

Kaj, laŭ dum la dolĉaj jaroj

jam pasintaj pro domaĝ’ ,

kantas vi pri am’ kaj revoj

kaj printempo kaj junaĝ'.


En 1932 la poezio de Amalia estis plej alte estimata, ĉar oni akceptis publikigi ŝiajn poemojn en la plej bona gazeto de la esperantista tiama gazetaro “Literatura Mondo”, kiu pubkigis du poemojn: “Stelara Voĉo” kaj “Nokta Bildo”. Kaj en decembro de 1933 tiu sama gazeto publikigis “Dum novembra aprilo” kaj “Kvazaŭ formikoj”, tiuj poemoj menciitaj estis elektitaj de Kalmán Kalocsay por la eldonota verko “Dekdu Poetoj”, kiu efektive aperis en 1934, grandparte el ili aperintaj kelkaj jaroj poste ankaŭ en la grava verko “Esperanta Antologio” (1984).

Unu el la dekdu poetoj elektitaj estis Amalia Núñez Dubús, kies originalaj poemoj, eble la plej bonaj, kiujn ŝi verkis, ĉi-sube ni plaĉe reproduktas:


Rivero

Ĝi ne plu rememoras sian subteran kuron,

sed kun plezur’ memoras sian naskiĝan fonton

inter la rokoj, kiam la vastan horizonton

unue ĝi ekvidis, kaj la ĉiellazuron.

En kia marŝ’ freneza ĝi rapidante bruis

tra denso de filikoj, kantante vivoĝojon,

per kia fort’ la ŝtonojn kaj trunkojn ĝi ekskuis,

petante de l’ Naturo liberan kuro-vojon.

Rebrilis ĝiaj ondoj pro l’ sunobril’ junia,

ĝis fundo elsekigis ĝin la somera varmo,

kaj dum la vintra nokto, kruela kaj glacia,

la frost’ katenon metis al ĝia ondo-svarmo.

Sed kiam la katenon sezono nova rompis,

kaj liberiĝis vigla la muta suferanto,

ĝia ridanta fluo denove punte pompis,

kaj ĝia ŝaŭmo bruis per gaje laŭta kanto.

La dormojn kaj la florojn ŝprucante ĝi akvumis,

por ĉiuj frato ĉiam, kiel infan’ sen kulpo;

ĉeborde dum ĝi ravan melodieton zumis,

sin banis gekolomboj kaj trinkis laca vulpo.

Al ĉiuj ĝi donacis ofere serenecon,

amiko de l’ bonuloj kaj de la malbonuloj,

maldanke oni en ĝin ĵetadis tero-pecon,

sed ja ne malpuriĝis la dancaj ondspeguloj.

Sed ve, nek temp’, nek vivo ja senpostsigne pasas,

laciĝis kur’ senbrida kaj ŝaŭmokanto rida,

la ebenejo sekvas, la montojn ĝi forlasas,

ju pli ĝi estas larĝa, jen des pli malrapida.

Ĝi estas larĝa, glata, majesta kaj profunda,

post la vojaĝo longa, kun lac’ fiera zumas,

nenie sub la ondoj videblas ŝtono funda,

ĝin vintro ne katenas, somero ne konsumas.

Kaptita de la homoj ĝi estas nun utila,

ĝi movas muelilojn, uzinojn kaj fabrikojn,

ĝi pruntas sian dorson al pram’ kaj ŝip’ facila,

akvumas per kanaloj florkampojn kaj brasikojn.

Irado ĝia iĝas nun eĉ pli malrapida,

ĉar salo ja penetras amare en ondaro,

anoncas tiu salo pri l’ maro viv-avida,

pri l’ senmezura, nigra, terura, granda maro.

Pri l’ mar’, kiu ĝin glutos, sed ja el kies gluto

ĝi renaskiĝos iam per kiso de somero,

por esti ree nubo, vaporo, pluvoguto,

fonto, flueto, freŝa, torento kaj rivero.

Dum novembra aprilo

Aŭtuno volas festi,

printempe sin transvesti,

burĝonas nove flor’,

eksaltas ree kor’

por nesti.

Kaj tamen venas vintro

(sed ĝi prokrastos sin tro).

Post pluvo dumonata

ĉiel’ lazura, glata,

post cindro.

Ĉu estas pli alloga

vort’ vera aŭ mensoga?

Ĉu portas pli da sveno

sanilo au veneno

droga?

Ni revu: temp’ someras,

mi kredas kaj esperas;

nigrega okulparo

min gapas en l’ arbaro.

-Am’ veras.


Nokta bildo

Sonas el la turo du hor’ kaj duono.

Mi revas sendorma post mia balkono;

Sed dormas la eta provinca ĉefurb’,

Velkintajn branĉetojn la vento frakasas.

Per paŝoj laŭritmaj policano pasas.

La luno vojiras tra ĉiela kurb’.

Drinkulo lamanta zigzagas la straton.

Vesperto skuigas la elektran draton

Malproksime ridas nokta belulin’.

Heroldo de morto -la popolo diras-

Noktua ekkrio silenton traŝiras.

-Ĉu pro birda amo? Ĉu pro homa fin’?


Stelara voĉo

Stelaroj malproksimaj, belserenaj,

brulantaj kiel la anĝelokul’,

el kiaj florherbejoj lumoplenaj

flugpendas hele via stranga tul’?.

Ĉu en vi, senmezura fajrujaro,

Ankoraŭ la platen’ estas vapor’

aŭ tegas vian mason nigra maro

sen fiŝoj, sen koraloj, sen kolor’?.


Ĉu viajn ebenaĵojn primitiva

mistero superregas en silent’

aŭ vin trairas la bestar’ ekviva:

praelefantoj, megatera gent’?

Ĉu estas e vi homoj, miaj fratoj,

regantaj super Viv’ kaj super Am’,

aŭ kiel ni, la teraj mortpunatoj,

ekkonis la doloron ili jam?

Per kiaj mitoj ili reprezentas

la idealajn revojn de la em’?

Ĉu pri idoloj ili fundamentas,

aŭ kredas esti dioj ili mem?


Miljarojn teraj homoj ja sopiris

je l’ Ver’, sed penoj vane servis ĝin.

Ĉu ili, pli maljunaj, ĝin akiris?

Pli junaj, ili ĉu konservis ĝin?

Ho, kiu scias, steloj senmezuraj,

ĉu la Mister’ ne estas jam ĉe vi,

kaj vi, tra l’ spacoj de l’ ĉiel' lazuraj

sciigas nin per via harmoni’!

Ho jes! Ĉar tra ĉiela stelvizio

rakontas vi, per via vigla brul’,

misterojn de la Ĉio kaj Nenio,

al mi, malgaja ĉiam revemul’.

Sed estas vane: homa karno mia

komprenon baras ja de via vort’.

Nun diru: ĉu mi do dum tago ia

komprenos vin, libera post la mort’?


Kvazaŭ formikoj

Ni estas samkiel popolo formika,

sen revoj, sen lumoj, sen heloj, sen briloj;

sed kelkaj formikoj eksentas aŭtune,

ke sur sia dorso aperas flugiloj.

Sentante flugilojn, la best’ bedaŭrinda

Fariĝas ebria pro ĝojo, pro lum’,

la novajn organojn sen ĉese ĝi movas

kaj sur ĉiu skvamo reflektas sin sun’.

Sed floro sufiĉas, aŭ herbo, aŭ vento

kaj el l’ insekteto defalas flugiloj...

...Ni estas samkiel popolo formika

sen revoj, sen lumoj, sen heloj, sen briloj.

Per stelo, preter nubo.

Super la preĝeja turo

preterŝvebas en lazuro

eta nubo, griza fum’,

kaj la brilan stelon tie

de mi kaŝas ĝi envie;

estingiĝas ĝia lum’.

Ho, trezoro de l’ animo,

legu en la malproksimo

amsciigon per ĉiel’.

Ja la nubon vi ne vidas,

tie klare vin alridas

la radioj de la stel’.


Soleco (*)

(*) Ĉî tiun poemon jam ni reproduktis, ĝuste kiam ĝi estis verkita kelkaj jaroj antaŭe, sed la ripeton en tiu ĉî kazo estas ĉar tiel oni kompledtigas tiujn de Amalia en la verko "Dekdu Poetoj", ĝenerale, ni devas atentigi al niaj legantoj, ke kiam iu ajn aperas estas ĉar la ripetanto estis la gazeto kiu tion faris.

Tra la malluma strateto

gajuloj iris kaj bruis,

mi inter ili paŝadis

kaj miaj larmoj ekfluis.

Kaj rimarkinte la larmojn,

kiuj survange ardadis,

haltis la gaja grupeto,

scivole min rigardadis.

Scivolo multe atingas,

sed tamen havas ja limon,

ili komprenis la larmojn,

sed ne komprenis l’ animon.

Kaj tial inter la gajo

kaj inter la scivoleco

invadis mian animon

nekonsolebla soleco.

Vintro kaj somero

En la fremda land’ mi estis

kaj estis vintra vetero,

sed ĉeestant’ vi estis:

ho kia bela somero!

Veter’ malgaja nebula,

La ter’ sen frukto, sen flor’,

sed kia gaja, senbrula

vetero estis en kor’!

Rapide pasis la jaroj

nun estas gaja somer’,

nur ridas verdaj kamparoj,

sed vi ne estas sur ter’.

Ĉu regas vintr’ au somero:

ne sidas ĝoj’ kaj dolor’

en floroj, birdkanto, vetero,

sed sidas sole en kor’.


Pri tiuj poemoj de s-ino Amalia, aperintaj en “DEKDU POETOJ”, Kalocsay, kiu elektis ilin, esprimis tre interesan jenan opinion:

“Kelkaj poemoj de Amalia Núñez Dubús, kun sia senpova melankolio, aŭ cxarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. Sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Aliaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la “Rivero”, en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere “granda” poemo. Sed ankaŭ la “virinaj” pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere afektantan”.

En monato julio 1933 Amalia publikigis longan artikolon en la Zaragoza E-gazeto “Nia Vivo” (1931-1936) de Mariano de Larra titolitan “Malnova Kastiljano”, kiun ŝi majstre tradukis kaj kelkaj numeroj poste ankau “Patrineco” el la verko de Severo Catalina.

En 1934, la Redakcio de la zaragoza E-gazeto “Nia Vivo” aranĝis Literaturan Konkurson, kiun ŝi partoprenis kaj atingis la premion al la plej bona traduko de la dua temo, la poemo estis tiu ĉi:


Nubguteto

Sur la maron nubgutet’

falis iam el ĉielo;

tuj leviĝas marnivelo;

ĝin ne sentas markviet’.

Sekve de studad’ sen fin’

homo iun veron semas.

Malgraŭ ke la mondo tremas

La homar’ ne vidas ĝin.

Grandajn rondojn sur la mar’

strekas post fal’ la akvero,

kaj ricevas per la vero

novan vivon la homar’.

Ŝprucu, penso, do sen lac’:

daŭru la semad’ kultura.

Scias mi, ke pro gut’ nura

plialtiĝas marsurfac’.


En 1935, ankoraŭ en “Nia Vivo” ŝi pubkigis “Kristnasko de poeto” de P.A. de Alarcón, kiun ŝi tradukis, kiel ĉiam tre bone.

En tiu sama jaro ŝi daŭrigis sian kunlaboradon en “Literatura Mondo” kaj publikigis tradukon de la poemo “Variaj efikoj de la Amo” de Lope de Vega, kaj en prozo “Lope de Vega” -la homo- -la verkisto. Kaj ankau jenan poemeton:


Tago plua

Horloĝo batas dekduan

kaj apud la skribotablo

mi fermas la libron enuan

Al Diablo!

La dorson kurbigas pigre

verkite de hora bato

kaj voston hirtigas migre

mia kato.

Jam tag’ plua fume svenas.

Plu paŝis ni al la mortado...

Ve, tion vi ne komprenas

Bestkamarado!


En 1936 eksplodis la intercivitana hispana milito kaj esperanto estis malpermesita kaj la esperantistoj tute ne akceptataj de la reĝimo en la regionoj okupataj de la frankistoj. Sama malpermeso daŭris ne nur je la militofino en 1939 sed ĝis decembro de 1947, kiam, eble, pro motivoj turismaj, la penado de la veteranaj geesperantistoj kaj certa aperta politiko de la tiama registaro, oni ricevis kiel premion la oficialan permeson fondi HEF (Hispana Esperanto-Federacio). Malgraŭ tio en pluraj hispanaj provincoj la malpermeso daŭris.

Iom post iom progresis la E-Movado kaj en 1949 oni kreis la organon de HEF, t.e. “Boletín”, fakte tiuj unuaj paŝoj efektiviĝis lante, tre lante. Fine, Amalia Núñez Dubús decidis rekomenci sian esperantistan aktivadon kaj en januaro de 1951 aperis en “Boletín” ŝiaj unuaj poemoj. Jen la du unuaj:


Arbeto

Oni plantis junan arbon

en l’ apuda ĝarden-korto

Saluton! heroldo bela,

de la homa viva sorto.

Kiam la printempa suno

ekbrilos per nova flamo,

ĝiaj branĉoj verdiĝintaj

ekkrios:

-Venas la Amo!

Dum la pezaj somertagoj,

ĝi diros per sia floro,

ĉar Vi venkis en la vivo:

-Venas la Gloro!

Kaj kiam la aŭtuna vento

kuros tra la ĝarden-korto

ĝiaj nudiĝintaj branĉoj

anoncos:

-Venas la Morto!


Migranta birdaro

Flustrado stranga frapas en l’ orelo.

Mi levas kapon. Inter nuba klaro,

Puŝata de mistera forto-pelo,

alflugas al la sud’ anasbirdaro.

Skribante grandan Voĉ’n en blua helo

la birdoj proksimiĝas al la monto,

pli kaj pli malgrandiĝas sur ĉielo...

Neniu restas jam sur horizonto.

Vidinte kiel ili fore flugas

nigrega nub’ vualas la memoron

kaj la imagoj de l’ pasinto plugas

per senkompata fero mian koron.

Ve! la revita iluzio mia

Forflugis ankaŭ, kvazaŭ l’ anasaro,

Ho! la sezon’ aŭtun’ melankolia.

Sed manon mian premas iu karo.

Kaj milda voĉ’ -Esperu! al mi diras:

Alvenas jam la prema griza tempo,

la birdoj al la suda land’ aliras;

sed ili ja revenos kun printempo.


En tiu ĉi jaro mem, ŝi publikigis (de tiuj tagoj ĉiam en “Boletín”) facilan ludon titolitan “Mistera koloneto”.

En la jaro 1952 Amalia partoprenis en Literatura Konkurso organizita de la Valencia OKK, en kiu partoprenis dek-ses landoj, kaj ŝi ricevis unu el la Unuaj Subpremioj pri originala Poezio. La poemo estis “ĈIO MORTAS”. Malfeliĉe mi ne povis trovi la tekston malgraŭ mia diligento por trovi ĝin.

Kiel ni jam ripetis plurfoje, ŝi, bona tradukinto de poemoj, ricevis la Unuan Tradukpremion en la Literatura Konkurso okazinta en la E-Kongreso de Zaragozo en 1954 per poemo de Antonio Machado; ŝi tiel majstre tradukis la poemon:


Nokte, kiam mi dormadis...

Nokte, kiam mi dormadis,

mi sonĝis, reva trezor’!

ke fontaneto ŝprucadis

en l’ intern’ de mia kor’.

Tra kiu kaŝa kanalo,

akvo venas tien ĉi,

nova viv’, kies pokalon

ankoraŭ ne trinkis mi?

Nokte, kiam mi dormadis,

mi sonĝis, reva trezor’!

ke abelaro zumadis

en la intern’ de mia kor’

kaj l’ oroflavaj abeloj

tie fabrikis kun pen’

vakson kaj dolĉajn mielojn

el la malnova ĉagren’.

Nokte, kiam mi dormadis,

mi sonĝis, reva trezor’!

ke brulanta sun’ lumadis

en la intern’ de mia kor’.

Brulanta, ĉar ĝia akcelo

Ruĝis kvazaŭ forna varm’

kaj sun’ ĉar pro ĝia helo

el okuloj fluis larm’.

Nokte, kiam mi dormadis,

mi sonĝis, reva trezor’!

ke estas Di’ kion mi havis

en la intern’ de mia kor’.


Kaj en sia senlaca kunlaborado, ŝi publikigis en “Boletín” en 1954 jenan originalan poemeton:


Kalendaro

Mil -naŭ-cent-kvin-dek-kvina -La ĵus naskita jaro

Laŭ moro komenciĝis l’ unuan de JANUARO.

Feliĉe FEBRUARO havos dudek-ok tagojn;

sed por la oficistoj, la samajn salajrpagojn.

En MARTO la vetero mildiĝos, verdos grundoj,

revenos el Afriko blunigraj la hirundoj.

Semajno Sankta vekos en APRIL’ la kompaton:

ni ploros la vendredon kaj ĝojos la sabaton.

MAJO! -Pepados birdoj, ekfloros la lilio

kaj gejunuloj ĵuros: “Viv’ estas poezio!”

Alvenos kun JUNIO la temp’ de l’ ekzamenoj

kaj la student’ premion ricevos por la penoj.


JULIO! -La falĉistoj ŝvitados sur kampsulkoj.

Rikolto de tritiko iĝonta frandaj bulkoj.

La greno rikoltita, ripozos hom’ kaj besto.

AŬGUSTE la vilaĝoj bruados pro la festo.

SEPTEMBRO! -Jam en urboj reprenos la bonordo;

Revenos feliĉuloj el la norda marbordo.

OKTOBRO venos griza -Denove al laboro!

Terlaboristoj, plugu! Instruu, profesoroj!

NOVEMBRO memorigos nin pri la homa sorto;

sonoros sonoriloj sonadon de la morto.

Finiĝos en DECEMBRO la dekdubranĉa fasko

al ni portante dolĉajn plezurojn de Kristnasko.

Tiel, kiel pasinte, elkuros taga fluo,

turniĝos siavice la ĝuo kaj l’ enuo;

sed unu jaron -Kiun?- Ve, la homa destino!

ni venos al komenco kaj ne venos al fino.


Kaj en la sekvanta numero de la organo de HEF aperis ŝian prijuĝon de “La bapto de caro ladimir” kaj de la beletra konkurso “Lernu tradukante” kaj “Danko pro libropremio”, kaj post ne longe ŝian rezencon al la verko “Sveda Poemaro” trad. de Magda Carlsons kun enkonduko de Prof. F. Szilagyi, kaj “Rozoj kaj urtikoj” de Paul Thorsen.

Kaj sen perdi la ritmon tuj en 1956 venis rezenco de la verko “Adam Mickiewitz”.

Sekve kiam Luis Hernández Lahuerta publikigis la tradukon de unu el la ĉapitroj plej interesaj el Kiĥoto, “La malprudenta scivolulo”, tre plaĉe akceptita de la hispana esperantistaro, Amalia faris la koncernan rezencon. Kaj senprokrate ankaŭ faris rezencojn de:

  • “Vivu la stel” de sveda kanto-kolekto.

  • “Gruk” rezenco-traduko.

  • “Nia lingvo esperanto” de Karl Wanselow, rezenco pri poeziaĵoj.

  • “La Infana Raso” de William Auld.

  • “Eseo I.- Beletro” de Gastón Waringhie.

  • “La floroj de l’ malbono” de Charles Baudelaire.

La brila beletra prestiĝo de Gabriela Mistral, kiun ni alte estimas inklinas nin reprodukti ŝiajn verkojn tradukitajn de Amalia, kiel tiu ĉi:


Preĝo de instruistino

Vi, kiu instruis, pardonu, ke mi instruas, portante la nomon, kiun vi portis sur la Tero. Donu al mi sole nur amon por mia lernejo, por ke eĉ la brulvundo de la beleco ne estu kapabla rabi tenerecon en ĉiuj miaj momentoj.

Majstro! Faru al mi longedaŭra la fervoron kaj nedaura la renreviĝon. Forprenu de mi tiun malpuran deziron de justeco, kiu ankoraŭ malkvietigas min, kiel mizera ekmovo de protesto de mi, kiam oni min vundas. Ne doloru min la nekompreneco, nek malĝojigu min la forgeso de tiuj, kiujn mi instruis.

Donu al mi la eblon esti pli patrina ol la patrinoj, por ke mi povu ami kaj defendi kiel ili tion, kio ne estas karno el mia karno. Donu al mi povon por fari el unu el miaj infaninoj la verson plej perfektan, lasante najlita en ŝi por Vi mian plej penetrantan melodion por la tago kiam miaj lipoj ne kantos plu.

Montru eblan Vian Evangelion en mia tempo, por ke mi ne forlasu la ĉiutagan kaj ĉiuhoran batalon por ĝi...

Metu en mian demokratan lernejon la helon, kiu brilis sur Via ĥoro de nudpiedaj infanoj.

Fortigu min, eĉ en mia senvaloreco de mizera virino; faru min malŝatantan por ĉiu povo, kiu ne estas pura, por ĉiu premo, kiu ne estos tiu mem de Via volo, brulanta sur mia vivo.

Amiko! Akompanu min! Subtenu min! Multfoje nur Vi estos apud mi. Kiam mia doktrino estos pli ĉasta, kaj plej brulanta mia vero, mi restos sen akompano de la homoj; sed, tiam Vi prenos min ĉe Via koro, kiu tiom multe sciis pri soleco kaj forlaso. Mi serĉos en via klara rigardo la dolĉecon de Via aprobo.

Donu al mi simplecon kaj donu profundecon. Evitu ke mi estu komplika au banala en mia ĉiutaga leciono. Faru, ke mi levu la okulojn el mia vundata brusto, kiam mi eniros ĉiumatene en mian lernejon, Ke mi ne kunportu al mia labortablo miajn malgrandajn materiajn klopodojn, miajn trivialajn ĉiutagajn ĉagrenojn...

Malpezigu mian manon en la puno, kaj mildigu ĝin pli kaj pli en la kareso. Ke mi riproĉu kun bedaŭro, por scii ke nur amante mi korektas.

Faru, ke mi faru al spirito mian lernejon el brikoj. Ke mia entuziasma fajrado envolvu ĝian malriĉan halon, ĝian nudan salonon. Mia koro estu kolono, kaj mia volo estu oro, pli ol la kolonoj kaj la oro de la riĉaj lernejoj.

Kaj, finfine, memorigu min, per la paleco de tiu pentraĵo de Velazquez, ke instrui kaj ami intense sur la Tero estas kvazaŭ veni al la lasta tago kun vundo, de ambrulanta flanko, pro la lanco de Longino.


Kaj ŝi, Amalia, daŭrigis kun la rezencoj de prozo kaj poemoj, kaj konstante ankoraŭ dum la jaroj kvindekaj:

  • “Kien la poezio?” de Brendon Clark.

  • “Angla Antologio” de Auld kaj Rossetti, kaj aliaj kunlaborantoj.

  • “Sonĝe sub pomarbo” komedio de Julio Baghi.

  • “Eroj” poemaro de Marjorie Boulton.

Kaj denove venis en la vico Gabriela Mistral inter tiuj rezencoj, kiujn ŝi majstre tradukis, kaj mi ne povas eviti nepre reprodukti, ja la originalo venis en la de ĉiuj ni konata gazeto “Esperanto”:


La peto

Sinjor’ vi scias, kiel mi radiante vervon,

Celadas pri fremduloj vin veki al kortusxo.

Mi venas nur por peti por propra kara servon,

por mia vaz’ de freŝo, miel’ de mia buŝo.

Kalko de miaj ostoj, motivo fundamenta,

trilo de mia aŭdo, de miaj vestoj zono.

Mi zorgas eĉ pri tiuj por mi indiferentaj;

la brovojn ne kuntiru pro nuna petpropono.

Mi diras, ke li estas bona je ĉiu ago;

ĝuste sub haŭttavolo lojala koro nestas

afabla kaj sincera, kiel la lum’ de tago,

graveda de miraklo, kiel printempo estas.

Respondas vi severe, ke kiu eĉ ne ŝmiris

la lipojn per pregxado ne donas preĝokazon,

kaj li, ne atendinte signon de vi, foriris

tempiojn frakasante, kiel fragilan vazon.

Sed mi, Sinjor’, konvinkis al vi, ke lian koron

dolĉan kaj turmentatan karesis tuŝo mia

de sama maniero kiel la fruntmarmoron;

kaj temis ĝi silkecon de florkalik’ embria.

Li estis do kruela? Memoru: li konjektis

ke l’ propra sino putras, kaj sekve mem ĉagrenas,

kaj miajn ĝojofortojn por ĉiam li difektis.

Ne gravas, mi lin amis, lin amis! Vi komprenas.

Kaj ami (vi ja scias) estas penad’ amara

reteno de palpebroj pro larmvual’ malsekaj,

perkisa remildigo post pentĉemizo kara,

kaj konservante tamen okulojn ekstazegaj.


Havas bongustan freŝon la fero, kiu boras,

kiam ĝi karnon tranĉas, kvazaŭ la grenan garbon

(ho Reĝo de la judoj, pri tio vi memoras)

Kvazaŭ rozaron oni surportas la krucarbon.

Dum mi babilas al vi, Sinjoro, kun vizaĝo

falinta sur la polvon, krepusko sin etendas,

eĉ ĉiuj la krepuskoj de l’ viv’, ĝis maljunaĝo

se vi rifuzos vorton, kiun mi nun atendas.

Mi lekos viajn vestojn, kiel pudel’ timema,

lacigos mi per preĝoj kaj ploroj vian aŭdon,

eviti min ne povos via okul’ amplena,

nek la piedo mian torenton larmoplaŭdon.

Donu pardonon fine. Ĉe l’ vorto sin dissemos

parfum’ de cent ŝprucantaj flakonoj de odoroj,

kaj ĉiu akvo lustre de briloj radiemos,

dezert’ produktos belojn, ŝtonejon gardos floroj.

Malsekos la okuloj malhelaj de l’ rabbestoj;

la mort’ konscios, kvankam vi forĝis ĝin el ŝtono,

kaj ploros tra l’ palpebroj blankaj de l’ glacirestoj;

kaj tuta via tero ekscios pri l’ pardono.


Kaj je la komenco de 1960 ŝi daŭrigis sian kunlaboron en “Boletín” per jena originala poemo:


Tri aŭtunoj

Vespero, aŭtuno, maljuno,

Tri aŭtunoj.

Vespero: Vundiĝas ĉielo,

Helruĝa, flavduba, viola.

Nur stelo vidigas la helon;

Ĝi brilas tutsola.

Aŭtuno: Vundigas arbaro,

foliojn kirligas la vento petola,

nudigas la branĉojn kolera, sen baro.

Nur verdas abio tutsola.

Maljuno: Vundiĝas la koro,

kaduko, malforto, angioj malmolaj,

sentaŭga la vivo, senfina la horo

por homoj tutsolaj.


Kaj ŝi daurigis la rezencojn al jenaj verkoj :

  • “Pinta krajono” de Retto Rosseti (1960).

  • "Stupoj sen nomo” de Baldur Ragnarson.

  • “Edmond Privat - Junaĝa Verkaro” (1961).

  • “Diccionario Esperanto-Español kaj Español-Esp.” de E.Tudela Flores.

Kaj kiel kutime, inter la rezencoj aperis ŝiaj originalaj, poemoj:


Sama ne estas egala

La neĝo ja kovras la tutan ĝardenon

samkiel ĝin kovris en junaĝo mia.

Egale blanka pura, egale glacia;

Egala neĝaro el neĝo tiama,

Egala, sed ne la sama.

Rigardas mi flokojn samkiel infano.

Min ĉarmas kaj ravas la danco flokluda

la grundo tutblanka, branĉer’ folinuda.

Mi same ĉeestas, mirita, frostpala.

La sama, sed ne egala.


Kaj originale ŝi publikigis (1964) la poemon:


Adiaŭ al arbeto!

En lerneja la ĝardeno,

en la bela Majofino,

blankfloradis la jasmeno

apud ĉiam verda pino:

kiam neĝo malaperis

per florneĝo sin borderis.

Studentaro ne atentas

al florado de jasmeno

ili mallaboron pentas

je proksim’ de l’ ekzameno;

sed fidele ĝi deĵoris

kaj finmaje ŝi ekfloris.

Sporto estas sanga dio:

ĝi postulas arbomorton;

por konstruo de stadio

el ĝardeno faru korton.

Kiu ploros pri jasmeno

dum la pilka piedpreno?

Mi kompatas Vin, jasmeno,

Veas mi komunan sorton:

En la bela vivĝardeno

Ankau mi fariĝos korto!

Baldaŭ estos Vi hakita;

mi fariĝos emerita.


Sub formo de broŝuro HEF publikigis la originalan poemon de Amalia Núñez Dubús “Eterneco”, (1966) poezio en Esperanto pri navara legendo, kiu estis plaĉe akceptita de la hispana esperantistaro okaze de la XXVII-a Hispana E-Kongreso en Bilbao, ĉar sufiĉe ampleksa por reprodukti ĝin en tiu ĉi mallonga prilirika biografieto, ni ne tion faras, ja la broŝuro estas ankoraŭ facile akirebla en hispanaj E-Centroj.

Kaj apenaŭ unu jaro poste aperis:


Mia Paradizo

Okazis januaro, dum vesperiĝkvieto

En mia ĉambro sola, apud mia forneto,

en la varmeto milda, ŝatata de la kor’,

dum daŭre kaj senhalte faladas la neĝeroj.

Antikvan bildon tiun, kvazaŭ nuntempa vero,

Revivas la memor’

Mia bonvola patro, iam iom dubblankhara,

revenis ĵus al hejmo post kafo amikara

kaj priparolas iom la urbnovaĵojn, dum

mia patrino bona flankmetas manlaboron

kaj kun ridet’ auskultas per amoplena koro...

Kaj malrapide kreskas la dolĉa noktmallum’

Mi estas dorlotata knabino malaktiva,

malica kaj, samtempe per paradoks’, naiva

al kiu la Tri Reĝoj alvenas dum donac’;

sed knaba okulparo alfiksis al la mia

kaj pro la ora domo de l’ Venusido dia

forflugis jam por ĉiam la infandorma pac’

Mi morgaŭ iros nepre muzikakademien,

Fidela servistino min akompanos tien

-Ne decas iri sola al juna etburĝin?-

sed tia mallibero kutime ne min ĝenas...

Ĉiam por ludi -jaŭde- kaj babiladi venas

ĉe mi la amikino ŝatata plej, Julinj’

Kiam dum la laboro aŭ la ripoz’ mi revas

pri Paradiz’ ĉi tiu malnova scen’ sin levas

ankaŭ okuloj miaj per ne direbla mild’

kaj rememor’ de tago ident’ al tag’ alia

de, nur nun komprenata, viv’ sankte familia

al mia mens’ aperas kvazaŭ pentrita bild’

Kiam mi revas tiel, mi tute ne komprenas

ĉu mi piece preĝas, ĉu male mi blasfemas;

sed kiel min pardonu eterna la Piec’!

ĉar post la mort’ proksima al mi plej estus kara

la revivad’ nur kiel knabino deksesjara

dum tuta l’ Eternec’


Sekve aperis alia poemo de Emilio Carrere titolita “Unua Amatino”, kiun ŝi tradukis tiel majstre kiel ŝi sciis tion fari.

Ankaŭ oni petis ŝin verki “Hispana Antologio”-n, kiu, pli poste oni decidis ne publikigi, jam ni scios en sia momento kial.

En 1968 aperis en la organo de HEF, “Boletín”, du interesaj artikoloj tradukitaj de Amalia: “SANTAYANA ESTIS HISPANO” de Jaime de Echanove, kaj “LA PILGRIMADO DE LA ROSO” de E. Cubiles, tiu ĉi lasta priskribante tradician religian andaluzan kutimon.

Kaj en la jaro 1970 aperis en “Boletín” du poemoj paralelaj, ambaŭ kun sama titolo kaj sama temo: “LA MALLIBERULO”, sed unu tradukita de Amalia kaj la alia de A. Dombrowski, kiuj priskribas la suferojn de malliberuloj, la unua apartenas al la “Hispana Romancaro”, kaj la dua al la “Fundamenta Krestomatio”, jen ambaŭ:

La malliberulo

(Hispana Romanco)

Estis ja dum maj’, dum maj'

en la verda, verda arbaro

kiam komenciĝas varm’,

kiam kantas allaŭdeto

kaj respondas najtingal,’

kiam serĉi l' amatinon

iras la enamiĝant’,

krom mi, kiu mallibera,

kuŝas en malluma kav’

kaj ne scias ĉu la nokto

regas, ĉu regas la tag’

nur se ĝin anoncas birdo

per ektagiĝanta kant’

ĝin arbalestist’ mortigis,

Pagu lin Di' per fipag'!.


La malliberulo

(Litova popola kanto)

Ho, en la verda, verda arbaro

estas malluma malliberejo,

kaj en ĉi tiu malliberejo

oni enŝlosis junan frateton.

Tie li povas neniam scii,

ĉu venis vintro aŭ la printempo,

neniam vidi la brilan sunon,

nek leviĝantan nek subirantan.

Mi metus oran ringon al muro,

eble mi farus tie fenestron,

eble mi farus tie fenestron

por ke la frato ekvidu sunon.

Mi metus pecon da blanka neĝo,

Por ke li sciu la frostan vintron;

mi metus freŝajn florojn al muro

por lin sciigi pri la somero.

A. Dombrowski

Tradukis:

Amalia Núñes Dubús.


En 1970 aperis ŝia traduko de la poemo “Landlimo” de Leopoldo Cano.

Kaj denove originala poemo de Amalia en 1974, dediĉita al amikino:


Ambicioj

Vi min demandis kiaj estas

por la estont’ miaj deziroj.

Sincere mi al vi respondos

tra kia voj’ plej ŝate iros.

-Kia la pado plej ŝatata?

-Mi diros nur al vi la veron:

Kiel mi vivis la pasinton

ŝatus mi vivi la ceteron.

Apud antikvaj la remparoj

ŝtono kaj ŝtono sur la tero,

kie, instruo por la vivo,

grimpas plej alten la hedero.

Vidi la montojn eminentajn

ĉiam verdiĝi en Aprilo,

kaj sin kovradi la herbejoj

per la floreta bunta milo.

Kaj maljuniĝi same ol la

nigraj rubusoj kaj kratagoj

ĉiam denove verdiĝantaj

kiam alvenas majotagoj.

Vivadi tiel, kiel vivis

sen meditad’ pri bon’ kaj mal’

kiuj ekdormis sub la ombro

de la antikva katedral’.

Kaj pasi la momenton trudan,

kiu paliĝas la vizaĝon,

kiel subiras ĉiam suno

en la oktobra ruĝpejzaĝo.

Ĉar kiam sonos sonorilo,

lasta ofero de piec’

Oni pri mi la homoj diros:

Pasis fratin’ al Eternec’.

Kaj vesperiĝe, ĉe la forno,

mi scias ke per mia animo,

la “Patro nia” laŭ la moro

preĝos maljunaj najbarinoj.


En 1975 ŝi tradukis poemon: “Kaj mi estos morta” de Julio de Alarcón (1843), sendube bela poemo, kiun ŝi sentis pro sia animstato kvazaŭ dediĉita al ŝi:


Kaj mi estos morta

Sonas sonoriloj per funebra sono

en sonorilejo, per tutmorna tono.

Eble baldaŭ sonos per koncert’ akorda,

kaj mi estos morta!

Kiam pro mi sonos, eble en tag’ bela,

klara kaj sunluma kaj ĉiele hela,

iros ĝardenisto al ĝardeno korta,

kaj mi estos morta!

Iros vojiranto tra la pinarbaroj,

tra la longaj vojoj, tra la longaj padoj,

ekvidos maristo havenon marbordan,

kaj mi estos morta!

Svarmados la homoj tra stratoj kaj pontoj,

flirtados la birdoj tra valoj kaj montoj,

ŝaumos rivereto per kantad’ agorda,

kaj mi estos morta!

Iros al milito, iros armeanoj,

trairos dezertojn longaj karavanoj

kaj la misiistoj por prediko vorta.

Kaj mi estos morta!

Kiam ili sonos eble en tag’ bela,

klara kaj sunluma kaj ĉiele hela

se ĉiele trovas mi l’ eniron pordan

mi ne estos morta!


En tiu ĉi jaro mem, HEF, kiun en ĝenerala kongreskunveno oni petis ŝian kunlaboron priverkado de “HISPANA ANTOLOGIO”, verŝajne ŝi havis tekston pri ĝi, sed oni diris “ke ŝi ĝin prezentis sed pro financomanko oni ne eldonis”. Mi devas diri tutsincere, ke neniam mi vidis tiun tekston, kiun mi ege deziris trovi.

Kiam Amalia jam estis malsana kaj hospitaligita en 1976, ŝi sendis al la Redakcio de “Boletín” tradukon de fabelo de F. Mª Samaniego kiu estis publikigita.

Mi devas informi al tiuj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi temo, ke mi konservas de antaŭ longe ĉiujn tekstojn kies titoloj aperas en tiu ĉi prilirikabiografieto, sed manskribitaj, ja en tiuj malproksimaj jaroj ankoraŭ ne ekzistis Informatikon, almenau ĉi tie en Hispanio.

Ŝi forpasis en monato augusto de la jaro 1977, kaj la Esperanta Movado perdis unu el la plej elstaraj hispanaj poetinoj.

Mi volis kiel omaĝo al ŝi emfazi, precipe, ĉion kion ŝi verkis poezie, krom certaj tradukoj kiuj teknike plaĉis al mi.

En la jaro 1996, kiam mi estis ĉefredaktoro de “Boletín” (1989-1997), oni ricevis en la Redaktejo de nia bulteno novaĵon el Germanio, kiu anoncis la reeldonon de la verko “DEKDU POETOJ”, kiel ni jam diris unu el la gepoetoj elektitaj de K. Kalocsay estis nia tre estimata samideanino Amalia Núñez Dubús, ne sufiĉe konata de la hispanaj geesperantistoj.

Eble estas pro tio ke en tiuj tagoj mi jam preparis omaĝan artikoleton pri ŝi okaze de la dudekjara datreveno de ŝia forpaso en 1977. Do, antaŭ la reapero de la anoncita libro, mi ne plu atendis kaj verkis omaĝan artikolon kaj aldonis al ĝi ŝian poemon “Siringoj! Siringoj”, kiuj efektive aperis en la nº 326 de “Boletín”, majo-junio 1996. En sekvantaj numeroj de nia gazeto mi publikigis aliajn poemojn de Amalia.

(El mia arkivo de biografioj pri elstaraj hispanaj geesperantistoj).

Antonio Marco Botella

Zaragozo, julio 2.008