2008 - Historia memoraĵo

Esperantistoj en la mondo, kaj en la intercivitana hispana milito.

Antonio Marco Botella


I - Antaŭparolo

Dum ĉi tiuj tagoj, kiam oni volas rememori eventojn, simbolojn kaj personojn pri la intercivitana hispana milito sub la devizo “historia rememoro”, ni opinias sufiĉe interesa plenigi kelkajn paĝojn priskribante eventojn vivitajn dum tiu milito de la Hispana Esperanto-Movado, kies celo ĉiam estas la interkompreno de homoj kaj popoloj per la internacia lingvo esperanto, konstante sopiranta por la tutmonda paco laŭlonge de pli ol unu jarcento de kiam ĝi estis kreita de D-ro Zamenhof.

Tiu milito signifis rompon de la florado de nia Movado en Hispanio, ja en 1936 esperanto vivis optimismajn tagojn, sed ĉar la venkintoj, la frankistoj, ne estis favoraj al nia esperantista kaŭzo, dum kelkaj jaroj esperanto estis fakte nepermesita en nia lando, kaj nur en la jaro 1947, dank´al la penado de kelkaj elstaraj veteranoj oni permesis la reaktivadon (ankoraŭ kun certaj gravaj limigoj).

Pri tiu ĉi temo “Esperanto en la intercivitana hispana milito” jam oni verkis, sed eble ne sufiĉe kaj ofte en esperanto, kio signifis ne praktika disvastigo, tial ni opiniis nun necesa tion fari samtempe en la hispana kaj en la esperanta lingvoj, ja ni aspiras, ke eventoj kaj personoj de nia Movado funkciantaj kiel protagonistoj dun la intercivitana hispana milito ne nur informu al la ĝenerala publiko, sed ankaŭ al la historiistoj.


II - La Hispana Esperanto-Movado antaŭ la intercivitana hispana milito

Laŭ oni scias antaŭlonge publike, la internacia lingvo esperanto estis kreita de la pola okulisto D-ro Ludoviko Lázaro Zamenhof en 1887. Preskaŭ tuj kelkaj hispanaj intelektuloj kaj progresemaj politikistoj interesiĝis pri ĝi, kaj jam en la jaro 1898 kaj 1900 tiu kiu estis prezidanto de la Unua Respubliko, Francisko Pi i Margall publikis plurajn artikolojn en la madridaj respublikanaj ĵurnaloj laŭdante tiun internacian lingvon kaj pravigante la bezonon lerni ĝin.

Madrido, Barcelono, Valencio kaj Murcio fondis la unuajn Esperanto-Grupojn elstarante kiel ĝiaj gvidantoj Ricardo Codorniu, Ramón Andreu, Vicente Inglada, Alfonso Sabadell, Román Ayza, Jacint Bremon kaj aliaj. Senprokraste, aliaj ĉefurboj el la hispanaj provincoj sekvis saman vojon.

En 1903 oni konstituis la “Hispana Societo por la Propagando de Esperanto” (HSpPE) kun karaktero tutlanda. Kaj en 1909 okazis en Barcelono la 5ª Universala Esperanto-Kongreso, kiun prezidis D-ro Zamenhof mem, kaj altiris la atenton de la tuta hispana ĵurnalaro, kies tuja grava sekvo estis la fondo de multnombraj Esperanto-Centroj en la tuta Hispanio, kaj la interesa fakto ke la Eldonejo “Espasa e hijos Editores” de Barcelono eldonis tutan kolekton da libroj por la instruado de esperanto kaj esperantista beletro. La Universala Postkongreso okazinta en Valencio, ankaŭ kun la ĉeesto de D-ro Zamenhof, ricevis la ĝeneralan aklamon de la valencia popolo.

La eĥo de tiu Universala 5-a Esperanto-Kongreso atingis eĉ la Reĝan Palacon, kaj la reĝo Alfonso la XIII-a petis informadon al la prezidanto de la Madrida Esperanto-Grupo, José Perogordo, kiu detale informis al tiu unua aŭtoritato de la nacio, ne nur pri la kongreso, sed ankaŭ pri la teknika enhavo de la internacia lingvo kaj eĉ de la idealismo kiu vekis en la koro de la esperantistaro. Kiel sekvo de tiuj konversacioj la reĝo donis al D-ro Zamenhof la distingon kiel “Komendatoro de la Ordeno Isabelo la Katolika”.

La Katalunaj Esperanto-Kongresoj komencantaj post tiu Universala Kongreso, kun la aldono de la programero Internaciaj Floraj Ludoj, donis intelektan kaj lirikan prestiĝon al tiuj ĉiujaraj katalunaj kongresoj en kiuj partoprenis la plej elstaraj eŭropaj poetoj.

En 1910 oni fondis la Kataluna Esperanto-Federacio, kiu eldonis kiel societan organon “Kataluna Esperantisto”, kies unua direktoro estis Domenech Serdá.

La 15ª de aŭgusto de 1911, la oficiala organo de la Hispana Registaro “Gazeta de Madrid”, publikigis dekreton permesante la instruadon de esperanto en la oficialaj Centroj, do tuj oni komencis gvidi esperanto-kursojn en Lernejoj, Institutoj kaj Universitatoj. Estis tiel kiel oni instruis la internacian lingvon ne plu nur en la esperanto-rondoj.

La komenco de la Unua Mondmilito en 1914 signifis duran baton por la Hispana Esperanto-Movado, kies paca idearo estis ĝuste la kontraŭo de tiu milito, kiu venis impulsita de terura propagando disvastigante apriore per ĵurnaloj kaj eĉ per ordinaraj konversacioj agresemajn internaciismajn malamojn kun akompano de mizeroj en ĉiuj aspektoj, do tiuj hispanaj esperantistoj kiu komencis lerni esperanton kun la pretendo realigi tiun idealismon pri interkompreno de homoj kaj popoloj, vidis interrompita la porpacan etoson de siaj iluzioj. Al tiuj faktoj aldoniĝis la manko de papero kiu havis kiel rezulton la malapero de la esperantistaj gazetoj hispanaj kaj eksterlandaj. Motivo sufiĉa por la malapero de multaj esperantistaj rondoj, escepto tiuj plej gravaj el Barcelono, Aragono, Valencio kaj Vaskolando. En 1016 ankaŭ malaperis tiu nacinivele “Hispana Societo por la Propagando de Esperanto” (HSpPE).

En 1917 forpasis la kreinto de esperanto D-ro L.L. Zamenhof, kio signifis konscienc-skuon por certaj esperantistaj gvidantoj: tri elstaraj esperantistoj, Julio Mangada, Fernando Redondo kaj Emilio González Linera fondis kun karaktero tutlanda la Asocion “Zamenhofa Esperanto-Federacio”, kies organo estis la ĉiumonata gazeto “Hispana Esperantisto”, kies ĉefredaktoro estis Julio Mangada, kiu samtempe eldonis Esperanto-kurson ĉe l´ Ateneo de Madrido (1912-1936).

Paralele, oni fondis la “Hispana Esperanta Konfederacio”, kun karaktero inter-regiona, konsistanta de la Federacioj Aragona, Kataluna, Valencia, Asturia kaj Vaska. Ni devas atentigi al niaj legantoj, ke la Hispana Esperanta Movado preskaŭ neniam estis unueca, escepte dum la jaroj kvardeksepaj kiam la diktatora frankismo trudis atentindajn limigojn.

Laŭlonge de ĝia ekzistado la Esperanta Movado konsistis el tiuj sektoroj centralismaj, la naciismaj (speciale katalunistoj), la laboristaj (fakte anarkistoj) kaj la katolikaj. Kelkfoje, la rivalecoj preterpasis tolereblon, precipe se oni konsideras ke la Esperantismo konsistis en tiu epoko de iluziiga idearo pacifisma, kvankam oni devas substreki ke estis pluraj la intencoj por atingi efektivan unuecon, kiuj fine oni ne atingis: la du plej gravaj incidentoj pri rivaleco inter centralismaj kaj regionismaj okazis en Zaragozo kaj Barcelono: en la aragona ĉefurbo grava esperantista militisto el Madrido prezentiĝis rigore militvestita antaŭ la aragona esperantista estraro kaj post insulti ilin minacis fermi la Centron de la Aragona Federacio, ja en tiu momento la prezidanto de la Konfederacio estis la zaragozano Emilio Gastón. Post tiu aroganta diktatora sinteno, la militisto vizitis la Guberniestron kaj postulis la fermon de la Aragona Esperanto-Centro en tiu momento ne oficiale agnoskita. La problemo solviĝis tuj kiam la prezidanto de la Aragona Esperanto-Federacio prezentis al la aŭtoritato la koncernajn oficialajn dokumentojn de la Konfederacio, ĝis tiam ankoraŭ ne prezentitaj.

La incidento de Barcelono estis ankoraŭ pli grava pro la interveno de la reakciulo generalo Milans del Bosch, kiu postulis gravajn ŝanĝojn en la Statuto de KEF, eksigis la prezidanton Delfi Dalmau, ordonis fermi la Katalunan Esperanto-Centron kaj la privatan lernejon pri lingvoinstruado de samideano Dalmau kaj kreis veran problemon al KEF, kiu malaperis en 1928. Tiu kataluna esperantista rondo estis refondita en 1930.

Laŭ ni klarigis ĉi supre, la du sektoroj plej gravaj de la Hispana Esperanto- Movado dum tiuj jaroj estis la katalun-naciisma kaj la centralisma gvidata de la vickolonelo Julio Mangada. Tiu ĉi militisto disvolvis tre gravan taskon, ne nur kiel instruisto kaj propagandisto, sed ankaŭ ĉar profitis sian gravan influon kun altaj ŝtataj aŭtoritatoj por nia afero. Estis tiel kiel en la jaro 1925 oni atingis ke la Hispana Registaro sendis tri esperantistajn intelektulojn al la tiel nomata Konferenco de Parizo, okazinta en la Universitato Sorbono por debati kun reprezentantoj de aliaj landoj la uzon de esperanto en la Scienco kaj Komerco. La delegitoj estis s-ro Emilio Herrera, aeronaŭtika inĝeniero, s-ro Vicente Inglada, elstara sismologo kaj prof. pri Astronomio, Geodezio kaj Meteologio, kaj la grava sciencisto kaj inĝeniero s-ro Leonardo Torres Quevedo, ili tri tre bonaj esperantistoj, kies biografioj plenigus centojn da paĝoj.

En 1921, la prezidanto de la Esperanta Grupo de Graz (Aŭstrio) adresis leteron al la Esperanta Grupo “Frateco” de Zaragozo petante helpon por la aŭstriaj infanoj viktimoj de la unua mondmilito suferantaj teruran mizeron kaj malsaton. La esperantistoj el Zaragozo invitis al la ceteraj hispanaj esperanto-rondoj kunlabori en la akcepto en propra hejmo, dum unu jaro almenaŭ, unu el la 300 aŭstriaj infanoj alvenontaj. La projekto sukcesis kaj ne nur la venintaj infanoj restis dum kompleta jaro en la hejmo de esperantistoj, sed okazis ke multaj el ili restis ĉe ni por ĉiam, (la plej granda parto el ili restis en Aragono, Katalunio kaj Valencio).

Tiu ĉi jaro mem oni fondis en Parizo esperantistan asocion kun karaktero laborista kaj tutmonda, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), en kiu aliĝis multaj hispanaj geesperantistoj.

Ekde la jaro 1923 atentinde kreskis la Hispana Esperanto-Movado: oni fondis novajn Esperanto-Grupojn laŭ diversaj politikaj kaj sociaj opinioj. Kelkaj gravaj politikaj partioj kreis proprajn esperantistajn fakojn, speciale anarkistoj en Barcelono, socialistoj en Bilbao, Madrido, Zaragozo kaj Valencio. Dume, la esperantistaj gazetoj reaperis iom post iom laŭ malaperis la paperokrizo okazinta pro la unua mondmilito kaj mizera postmilito.

En 1925, en la Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Kordovo, oni konsentis fondi “Hispanan Esperanto-Asocion”, kiu anstataŭis al la “Zamenhofa Federacio”, kies celo oni difinis kiel organismo kiu unuigu al ĉiuj hispanaj asocioj kaj individuaj geesperantistoj. Ĝi eldonis la revuon “Hispana Esperanto-Gazeto”. Oni elektis kiel unuaj gvidantoj al samideanoj José Perogordo kaj Julio Mangada.

En 1928, en la Nacia Kongreso de la Socialista partio (PSOE) okazinta en Madrido, Francisco Azorín Izquierdo, elstara membro de tiu partio, deputito en la Hispana Parlamento kaj esperantisto, proponis uzi esperanton kiel laborlingvo en la internaciaj kunvenoj de la socialistaj partioj. Andrés de Saborit, ĝenerala sekretario de tiu partio opiniis tre interesa la propono, sed precizigis ke unue oni devos prezenti ĝin al la Socialista Internacio, kaj aldonis, ke por ke la propono estu efektiva oni bezonos altan buĝeton por la koncerna instruado de la lingvo al niaj kamaradoj el la diversaj landoj.

Efektive, la propono aprobita en la Hispana Socialista Kongreso pasis al la konsidero kaj decido de la Socialista Internacio, sed kvankam unuanime oni opiniis tre interesa ne povis esti aprobita pro manko da mono. Tra tiu vojo oni realigis provon inter esperantistaj socialistoj el diversaj landoj, kiu okazis en Vieno, kaj en ĝi partoprenis reprezentante Hispanion la direktoro de la madrida ĵurnalo “El Socialista”, Cayetano Redondo Aceña, kaj aliaj diverslandaj sampartianoj. Redondo Aceña, kiu plurjaroj poste estos madrida Urbestro opiniis, ke tiu unusemajna renkontiĝo en kiu oni parolis nur esperanton estis tre pozitiva sub pli diversaj aspektoj, kaj klare pruvis ke la propono de samideano Azorín estis vere interesa kaj utila kaj signifus paŝon antaŭen en la internacieco de la partio se ĝi estus aprobita.

En 1930 okazis la militribelo de Jaca por la proklamo de la Respubliko en Hispanio, sub la gvido de la kapitanoj Fermín Galán kaj Angel García Hernández. La ribelintoj estis venkitaj de la registaraj trupoj apenaŭ ĝi komenciĝis, kaj ambaŭ kapitanoj senprokraste mortpafitaj. Militĉefo de ambaŭ kapitanoj estis la vickolonelo Julio Mangada Rosenorn, elstara esperantisto. Kvankam li ne estis en kazerno de Jaca en tiuj tagoj pro familiaj problemoj, ja lia filino estis forpasinta en Madrido) li estis akuzita kiel plia konspiranto. Arestita en la hispana ĉefurbo li estis enkarcerigita kaj sekrete translokita en la kastelo “Coll de Ladrones” (Aragona Pireneo), sed li estis liberigita la sekvantan jaron (1931) kiam oni proklamis oficiale la Respublikon en Hispanio. En la Respublika Parlamento eniris kiel deputitoj tri elstaraj veteranaj esperantistoj: Francisco Azorín, Cayetano Redondo kaj Rodrigo Almada, ili tri reprezentante la Socialistan partion.

En tiu sama jaro estis fondita en Barcelono la Asocion “Proleta Iberoamerika Laborista Esperantista Unio” (PUIL) el liberecana inspiro, en kiu aktivis elstaraj laboristaj esperantistoj kiel kamarado Surinyac, kiu gvidis plurajn Esperanto-kursojn en Barcelono, kaj la entuziasma pedagogo Jaume Viladoms i Valls, de Sabadell. Unu jaro poste tiu asocio kreis propran gazeton titolitan “Proleta Voĉo”.

En 1934 okazis en Valencio la Internacia SAT-Kongreso, temis pri la unua fojo kiu okazis en Hispanio Internacia Laborista Esperantista Kongreso kun karaktero progresema kaj politike maldekstra. La ĉeforganizanto estis la eminenta esperantisto kaj poeto Luis Hernández Lahuerta.

Ni ja devas nepre substreki, kvankam tio signifu ne sekvi la kronologian ordon de nia priskribo, ke kelkaj jaroj poste, ĝuste la 10-an de decembro 1954, la Ĝenerala Konferenco de UNESKO kunvenis en Montevideo kaj akceptis rezolucion kiu agnoskis “ke la rezultoj atingitaj de esperanto en la kampo de la intelektaj interŝanĝoj internaciaj kaj por la alproksimiĝo de la popoloj, respondas al la celoj kaj idealoj de la UNESKO, kaj tial, al la defendo de la paco por pli bona reciproka interkompreno de la popoloj, disvastigo de la kulturo kaj edukado, interŝanĝo de ideoj, scioj kaj personoj, internacia kunlaborado en la kampo pri la edukado, la scienco kaj la kulturo, elimino de la malhelpoj kreitaj pro la diverseco de lingvoj, prefero de edukado por tutmonda civitaneco, disvastigo per tradukado de klasikaj kaj modernaj verkoj, diskonigo de la sciencaj scioj, metodigo de teknikaj terminologioj, plifaciligo de la libera diskutado pri ideoj per la parolo kaj skribo”.

La rezolucio estis tre favore balotita.


III - Eksplodas la intercivitana hispana milito

En monato julio de 1936, eble en la momento plej brila de la Hispana Esperanta Movado, komencas la intercivitana hispana milito kun grava interveno de la eŭropaj potencoj, kies partopreno grave influos en la disvolviĝo kaj militofino. Oni devas mencii al Italio kaj Germanio, ĉar per ilia efektiva kaj granda helpo al la ribelintaj militistoj kaj faŝistoj per trupoj, armiloj kaj aviadiloj ebligis la faŝistan venkon. Kaj pri Francio kaj Anglio kiel “demokrataj” landoj ĉar per la “Komitato pri Ne-Interveno” tute ne permesis la armadon de la respublikanaj hispanaj trupoj dum restis tute pasivaj antaŭ la granda helpo de germanoj kaj italoj.

La 17ª de julio de 1936, kiam eksplodis la ribelon, la frankistaj trupoj konkeris, unue, la nordan teritorion el Maroko (tiam sub la hispana protektado), Balearaj kaj Kanariaj Insuloj kaj kelkaj gravaj urboj el la sudo de Hispanio. Du elementoj kontribuis en la sukceso de la operacio: la absoluta pasiveco de la tiama prezidanto de la Respublika Registaro, s-ro Casares Quiroga antaŭ la ribelanonco kaj la certeco pri la helpo de Italio, Germanio kaj Portugalio.

La 18an de julio, generalo Franco radioelsendis de Kanariaj Insuloj proklamon instigante al la militistoj kaj civitanoj “savi” la patrion, kaj samtempe sin proklamis ĉefo de la “Afrika Armeo”, kiu konsistis, precipe, el marokanoj, ordinaraj trupoj, falangistoj kaj Fremda Legio.

Dum la prezidanto de la Hispana Respublika Registaro insistis ignori tiujn unuajn paŝojn de la perfidaj militistoj, sindikatoj kaj politikaj partioj de la Popolfronto konsciaj pri la graveco de tiu momento deĵoris tage kaj nokte ĉe siaj respektivaj sidejoj. En la grandaj urboj kie la potenco de la laboristaro estis konsiderinda, ili amase okupis la stratojn kaj postulis de la aŭtoritatoj armilojn por batali kontraŭ la ribelintoj, sed dum multaj horoj oni trompis ilin per falsaj promesoj kiuj ebligis la triumfon de la ribelintaj trupoj.

La 19an de julio jam oni sciis, ke Nordmaroko, Salamanka, Zamora, Cáceres, Córdoba, Álava, Kanariaj kaj Balearaj Insuloj kaj sufiĉe grava sektoro de la hispana sudo jam estis okupitaj de la ribelintoj.

En tiu momento la laboristaro decidis ne plu atendi kaj invadis la stratojn proksimajn al strategiaj punktoj de ĉiu urbo: en Barcelono la laboristaro kaj grupo de civilgvardistoj lojalaj al la Respubliko batalis por bremsi la progreson de pluraj regimentoj, kiuj devenintaj el iliaj kazernoj pretendis koincidi en la placo de Katalunio por konkeri la centron de la kataluna ĉefurbo.

La laboristaro sub la gvido de siaj respektivaj politikaj kaj sindikataj lideroj, inter kiuj troviĝis atentinda grupo de esperantistaj-anarkistoj, batalis kuraĝe ĝis venki la militistojn kaj faŝistojn.

Parte el tiuj venkitoj okupis la hotelon “Colón” kaj la konstruaĵon de “Telefónica”. Aliaj ribelintaj trupoj kiuj venis de la Barceloneta estis ankaŭ venkitaj post dura batalo. Konsiderante la proletaj civitanoj ke la plej potencaj punktoj restantaj estis en la kazerno “Atarazanas” kaj la sidejo de la “Ĝenerala Kapitano”, sieĝis unue la kazernon kaj per kanonoj konkeritaj al la militistoj pafadis kontraŭ ĝi ĝis la venko. Same okazis kontraŭ tiuj ribelintoj kiuj rezistis en la Kapitanejo, sidejo de la ribelestro en Katalunio, generalo Goded, kiu ankaŭ devis kapitulaci.

En Madrido ribeliĝis la regimentoj de la kazernoj “El Pardo”, “Getafe”, “Pacífico” kaj tiu de la kirasotankoj de Vicalbaro komanditaj de generalo Fanjul, sed la madrida proleta popolo venkis ilin unu post alia ĝis la lasta batalo en la kazerno “Montaña”. Intervenis en tiuj surstrataj bataloj la esperantisto vickolonelo Mangada, kiu de la unua momento organizis popolajn miliciojn, kies sidejo estis ĉe “Casa de Campo”. La tiel nomita “milicikolono Mangada” apenaŭ finvenkis la ribelintojn sur la stratoj de Madrido marŝis al la ĉirkaŭoj de la ĉefurbo kie militistoj kaj faŝistoj jam alproksimiĝis al la ĉefurbo.

La tiel nomita Madridobatalo daŭris en tiuj ĉirkaŭoj preskaŭ tri jarojn, t.e. ĝis la fino de la intercivitana hispana milito, ja malgraŭ la ĉiutagaj bombardadoj kontraŭ la ĉefurbo per kanonoj kaj aviadiloj en neniu momento la ribelintoj atingis konkeri Madridon.

Post tiuj menciitaj surstrataj bataloj en Barcelono kaj Madrido la proletoj ne konsideris venkita la ribelon, tial oni organizis milicikolonojn per voluntuloj, kiuj marŝis, la katalunoj al la fronto de Aragono, la madridanoj kontraŭ la sieĝantoj de la hispana ĉefurbo, inter ĉi lastaj la bataliono de vickolonelo Mangada, tiam prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio, en kiu aliĝis multaj esperantistoj kaj militistoj lojalaj al la Hispana Respubliko, ni menciu inter ĉi tiuj al la veterana esperantisto Fernando Redondo Ituarte, staba oficiro, konstanta kunlaboranto de Mangada en la Hispana Esperanto-Movado ekde la jaro 1910.

La komenco de la hispana intercivitana milito signifis por la Hispana Esperanta-Movado teruran baton tute ne eksplikeblan per simplaj vortoj: ĝi kreiĝis surbaze de pacaj celoj, kulturo kaj komprenemo, kaj tiu ondo de malamo kaj perforto disvastigata per la milito perdigis la fundamentajn principojn de la E-Movado, fakte lasis ĝin sen enhavo. En la menso de progresemaj geesperantistoj oni devis rekonstrui tute alian idealisman mondon por pravigi nian daŭrigon en la E-Movado per aldonaj celoj. Dividita, do, la lando je du partoj, en tiu regata de la ribelintaj militistoj ĉiuj esperantistaj Centroj estis rigore fermitaj, escepte "Frateco" de Zaragozo, kies prezidanto, komandanto Ramón de Salas, rigore malpermesis eĉ siajn proprajn partianoj pensi fermi ĝin, tamen ĝi restis tute neaktiva.

En la tiel nomita "naciisma zono", neracia sovaĝa ŝovinismo opiniis suspektema ĉion kion ne estis ĝisfunde reakcia. Progresemo estis konsiderata kiel perfido kaj la kulturo rigardata kiel elemento kontraŭnacia simpatianta la malamikon. Perforto kaj morto regis la situacion en tiuj momentoj, kaj por progresemaj homoj vivi unu plian tagon signifis veran odiseon.

Kun la armeo, ŝultron ĉe ŝultro, estis monarkio kaj eklezio. Kiel diris Ortega y Gasset: "la tragedio de Hispanio ĉiam estis, ke monarkio kaj eklezio volis adopti siajn proprajn destinojn kvazaŭ ili estus tiuj de nia nacio". Ankaŭ tiel okazis dum la intercivitana hispana milito, kaj tiu obstina sinteno tute ne favoris la respublikanan propagandon en eksterlando laŭlonge de la milito.

Dum tiu somero de la jaro 1936 teruraj krimoj okazis, kaj la nomoj de esperantistoj ekzekutitaj, kune kun tiuj falintaj ĉe la batalfronto, estis vere impresa… La terura novaĵo pri murdo de la esperantistoj de Kordova Esperanto-Centro kun ilia gvidanto, Rogelio Luque, kaj kredeble ankaŭ la veterana Paŭl Linares, la senjuĝa ekzekuto de multaj ekstremaduraj esperantistoj koncentritaj en la taŭroludejo de Badajoz kaj speciala tragika ĉapitro da murditoj en Zaragozo, kies epizodojn, aŭtoritatoj, gazetaro kaj oficialaj medioj zorge kaj komplice honte kaŝis laŭlonge de multaj jaroj poste. Laste, en 1992, aperis verko "La kaŝita pasinto" –Faŝismo kaj violento en Aragono-, de profesoro Julian Casanova, kiu denuncis tiujn krimojn kaj aperigis liston de kompletaj nomoj, tago de ĉiu murdo, loko kaj adreso de la viktimo. Statistiko rigora kaj serioza estis publikigita. La sumo de tiu tragika listo de murditoj (1936-1946) estis: en Zaragozo (urbo kaj provinco) 1519; Teruel kaj provinco 1080. Totalo de murditoj en Aragono 8.628. Grandparte el tiuj murdoj okazintaj en 1936-37.

Kvazaŭ simbole, la unua nomo de tiu menciita listo publikigita en la indikita libro estis esperantisto, Isidoro Achon, aktiva esperantista preleganto en laboristaj Centroj, ja li apartenis al la sindikato UGT. Murdita ankaŭ estis la prezidanto esperantista de "Kultura Klubo", S. González kaj lia frato; la 21an de septembro 1936 estis mortpafita Joaquin Larrumbe Tomás, oni ne bone scias ĉu ĉar li estis fondinto kaj unua prezidanto de la esperantista societo "Kultura Klubo" aŭ ĉar li estis instruisto, ĉar kun li oni mortpafis 64 aliajajn instruistojn; oni mortigis ankaŭ la prezidanton de "Zaragozo Esperantista", José Carnicer… kaj tiel la listo, malfeliĉe, fariĝis enorme longa kaj prave konsternis eĉ en eksterlando..

Bedaŭrinde en la Respublika zono okazis similaj murdoj, kvankam la esperantistoj mortigitaj estis vera escepto, kun bedaŭro ni mencias la nomon de pastro Joan Font-Giralt, prezidanto de IKUE kaj redaktoro de "Espero Katolika" dum multaj jaroj. Mi ne konas alian kazon, sed se ĝi eskzistus, certe, ĝi havus tiun karakteron esceptan kiun ni substrekas.

Dum tiuj unuaj tagoj post la venko de la laboristoj kontraŭ la militista ribelo (julio 1936) aperis en tiu urbo "Informa Bulteno" de CNT-FAI, eldonita de ILES (Iberia Ligo de Esperantistaj Senstatanoj). Per iniciato de ILES ĉiuj esperantistaj Grupoj kunvenis kun la celo fondi komitaton por la propagando de Esperanto kaj kontribui al la batalo kontraŭ faŝismo.

En oktobro 1936 aperis "Unueco" kiel organo de Barcelona Esperanto-Grupo IPE (Internacia de Proleta Esperantistaro) redaktata de Dro José Borrell. En la lastaj semajnoj de tiu ĉi jaro la marksisma politika partio POUM publikigis Informan Bultenon en Esperanto. Kaj ankaŭ dum tiuj tagoj, novembro 1936, aperis en Valencio "Popola Fronto" eldonita de la Grupo Laborista Esperantista de tiu urbo, kies ĉefredaktoro estis la elstara esperantisto Luis Hernández Lahuerta. La sukceso de tiu ĉi bulteno estis tiel granda ke estis plaĉe akceptita en pluraj landoj (5.000 ekzempleroj).

La fakta interveno, favora al la ribelintaj militistoj de Germanio, Italio kaj Portugalio en la hispana intercivitana milito ekde la unua momento de la ekribelo, kaj sekve la internaciigo de la konflikto, donis al la "demokrataj" okcidentaj potencoj sufiĉan pretekston por inventi la tiel nomitan "Komitato por Ne-Interveno". La vera celo de tiuj potencoj estis kontroli la politikon en la regiono kaj eltiri ĉiuokaze la plej grandan profiton por si mem. La malkuraĝo kaj perfido de la franca kaj angla registaroj antaŭ la agresema politiko de Germanio kaj Italio, donis kiel rezulton tiun maldignan politikon pri Ne-Interveno kun serio da genufleksaj sintenoj kiuj kondukis al la malvenko de la hispana popolo en tiu lukto, kaj la hontoplena Traktato de Munich, fakte estis permesi al la faŝistaj landoj helpi al la hispanaj militistoj kaj malpermesi ia ajn helpo al la respublikanoj… Vera honto tute nekomprenebla kiu faciligis la venkon de la faŝistoj!!

En Barcelono ĉiuj esperantistaj Grupoj aliĝintaj en la sino de la Komisarejo pri Propagando de la Ĝeneralitato de Katalunio ((KEKK) decidis fariĝi memstara asocio kaj ne plu esti unio de diversaj Esperantaj Grupoj kiel ĝis tiu momento. La laboistaj esperantistaj grupoj, ĉiu kun propra nerezignebla ideologio, ne volis perdi la signon de sia identeco kaj forlasis la Komkitaton, sed ni diru tuj ke la tasko kiu faris tiu KEKK estis dum la tuta milito admirinda.

Dum la lastaj monatoj de 1938 aperis "Liberecana Sintezo", organo de anarkistaj esperantistoj. Al miaj manoj nur alvenis tri numeroj, domaĝe ke tiuj tri numeroj kune kun la kolektoj de "Popola Fronto", "Informa Bulteno" kaj kolekto de antifaŝistaj kaj progresemaj libroj, kiujn mi ĵaluze gardis, estis forprenitaj de la polico kelkaj jaroj post la militofino kiam mi estis arestita en la jaro 1947.

Post preskaŭ tri jaroj de senĉesaj bataloj, militistoj kaj faŝistoj venkis dank' al la efektiva helpo eĉ de kompletaj italaj brigadoj kaj grava kontingento de la germana aviado, kun la "ignoro" de la "Komitato pri Ne-Interveno", de Francio kaj Anglio, en tiuj tagoj sub la regado de dekstruloj kaj la ekstrema dekstro.

Tiu sinteno de angloj kaj francoj malfermis la pordojn al la tutmonda dua milito, kaŭzo de morto de pluraj milionoj da homoj!


IV

Dum la lastaj tagoj de marto jaro 1939, kiam mi estis pluraj semajnoj ĉe la batalfronto de "Levante", mi, kun kelkaj kolegoj sampensantaj de la Komisaro, konvinkitaj pri la malvenko de la respublikanoj decidis ne resti pasivaj atendante la venkontajn soldatojn de Franco, kaj komencis fari la necesajn demarŝojn por forlasi Hispanion. Efektive, je la fino de la menciita dato ni forlasis la batalfronton kaj forveturis al Alicante, kie kamarado oficanta en alta posteno de la Provinca Deputitejo preparis niajn paŝportojn al Meksikio, kaj siatempe informis nin ke en la haveno de Alicante, angla ŝipo, "Stambrook" akceptos nin por ekziliĝo al eksterlando.

En Alicante ni havis seriozajn problemojn por enŝipiĝi, ja estis pli ol tri miloj da respublikanoj kiuj pretendis okupi tiun ŝipon, sed fine ni atingis niaj celon, kaj je la sekvanta tago, frumatene, ni alvenis en la haveno de Orano (Alĝerio).

Post kelkaj tagoj, 18 tagoj, de terura malsato en la ŝipo, ja la francaj aŭtoritatoj ne permesis al ni elŝipiĝi, nek manĝi, ni estis distribuitaj en koncentrejoj. Mi kun 5,000 ekzilitoj estis destinitaj en la koncentrejo de Boghari, sur la sablaro proksima al antaŭ-Atlaso. Dum tiuj 18aj tagoj de terura malsato en la ŝipo, mi havis la bonan sorton konversacii kun la esperantisto generalo Mangada, sed mi ne volas ripeti nian konversación ĉar ĝi jam estis priskribita en alia el miaj libroj.

En tiu koncentrejo ni, la esperantistoj, kunvenis, kaj kun la permeso de la francaj aŭtoritatoj organizis kurson de Esperanto, kies gvidanto estis mi, la plej juna, sed ne ĉar mi estus la plej inteligenta, sed ĉar mi parolis Esperanton pli flue ol la aliaj. En tiu koncentrejo ne estis organizita nur Esperanto-kurson sed ankaŭ de aliaj lingvoj kaj Sciencoj. La bona rezulto por mi estis, ke kiam oni kreis Koncentrejon por intelektuloj en Cherchell, apudmara bela urbo, ĉiuj profesoroj de la kursoj de Boghari, mi inter ili, estis translokigitaj al tiu urbo. En Cherchell mi gvidis alian Esperanto-kurson.

Mia restado en tiu Koncentrejo de Cherchell estis tre plaĉa por la rifuĝintoj, ja ni ricevis facile vizitojn, mi de esperantistoj, kun kiuj mi, kun permeso de la francaj aŭtoritatoj ricevis permesojn por viziti la urbojn de la vizitantoj.

Dum tiuj tagoj de la jaro 1939 eksplodis la 2ª Tutmonda Milito, kaj pro mobilizo de la francoj ni trovis liberon kaj laboron, mi en vilaĝeto Oued-el Alleug, kio ebligis al mi sendi monon al mia familio en Hispanio, kie malsato dum la regado de Franco estis ĝenerala kaj terura…

Ĉi tiuj paĝoj apartenas al la "historia memoraĵo" de mia persono. En alia momento mi daŭrigos miajn komentojn pri mia ekziliĝo.

Antonio Marco Botella