2013 - La feliĉo-difino
LA FELIĈO-DIFINO
(originala poemo esperante verkita)verkis: Antonio Marco Botella
Kiam nia kara nepin' saĝa
ne plu estis dorlotita infanin'
kaj scivoleme deziris ĉion scii
ĉar sin sentis sufiĉe klera knabin',
demandis al mi kun tono plaĉa:
-mia kara, bonvolu min difini
tiun ĉarman vorton tre fascinan
kiun miaj amikinoj revemaj
nomas feliĉon, kion ĝi signifas?
Mi, kaptita de granda surprizo
post tre profunda meditado
respondis al ŝi kun certa hezito:
feliĉo, laŭ mia modesta opinio
estas, l'atingo de revo-aspiro;
ankaŭ estas tiu unua amo
kiam l'amanto por vi deliras;
ami kaj esti tenere amata,
kaj la unua tutpasia kiso
kiun vi iluzie plaĉe ricevas…
Tiu sent' estas ja neforgesebla!!
Feliĉo ankaŭ sendube estas
la ĉirkaŭbrako de via patrin'
kiam ŝi tre longe forestis,
la naskiĝminuto de via unua fil'
kiun vi tre iluzie atendadis,
feliĉo estas Belo, Bono kaj Vero
plej altaj konceptoj pri vivo-revo…
En alia tono, feliĉo ankaŭ estas,
tio kion revoluci-batalanto sentas
kiam sukcesas sian pur-idealon
kiu evitas mizeron al la homaro.
Fine,
Feliĉo, estas vi, mia nepino kara:
riĉa trezoro en mia kor' plenvivanta!!