2001 - Mia filino sonĝas
Antonio Marco Botella
Zaragozo, jaro 2001Mia filino sonĝas
Hieraŭ dum ŝi dormadis,
filinet' de l' koro mia!
ŝi sonĝis pri reva mondo,
nur en sonĝoj ekzistinta,
sonĝis ŝi pri lunoj, steloj,
sunoj kaj kometoj brilaj…
Temis pri viveroj raraj
ĉe mondoj ĝis nun fikciaj.
Ankaŭ,
ŝi parolis pri feinoj,
nimfoj kaj estaĵoj diaj.
Sonĝis ŝi, ke kun ŝi ludis
tiuj entoj vere fantaziaj
trairanta vojon laktan
kaj mil' padojn infinitajn.
Flustre, mia kara filineto
kun tono facilesprima
rakontis al mi kun ravo
kiel ili lude saltis viglaj
de stelo al stel' lontanaj
de l' suno al lun' fascina.
Cetere,
en la dormo ŝi murmuris
kun tono melankolia:
"Diru al mi paĉjo kara,
diru al mi tut-eksplicita,
kial mi ne havas ĉambron
ĉe tiu blua ĉiel' senfina
por miaj infanaj ludoj
kaj ĉiuj l' amikinoj miaj?
Paĉjo, al mi certe plaĉus
rajdi sur meteoro brila
tra tiu vojo sur kosm' blanka
kiun ĉiel-lumo beligas,
kaj bicikli kun ĉarma Venus'
kaj ŝiaj fratinoj laŭdir' mitaj;
kaj kun silfoj, feoj, nimfoj
lerni tiujn ludojn ŝikajn
ĉe la Tero tute ne-konataj
kaj tie tamen tre kutimaj.
Krome,
sciu, mia tre kara paĉjo,
ke en tiuj mondoj vastaj
la infanoj plaĉe vivas,
kaj neniu mortmalsatas,
ĉiuj vivas en konkordo
unu la alian multe amas,
kaj la infanoj ne suferas
la fihomojn senskrupulajn!
Lante,
ektagiĝas la belmateno,
malaperas la nokto kalma,
miloj da lumegoj krevas
heroldo de la tago gaja…
Akurate la blonda suno
ĉion or-inundas rave flava,
fuĝas steloj, luno, sonĝoj
kun la nokto riĉe maga.
Reveme,
mia filinet' nun vekiĝas
el la sonĝo sorĉe fasta,
nur el ĝi sensacon restas
ĉu temas pri mond' reala
aŭ laŭ analiz' moderna
ĉio tio nur virtualas…
Vibras gapa kontraŭpunkto
en la frumateno blanka:
ciganidoj en tumulto
ludis sub balkon' vilaĝa
la realon de tiu minuto
rozkolora vere ĉarma
per duonrompitaj pupoj
kaj kartonĉeval' infana…
Vere,
ne diru mia amata paĉjo
ke la sonĝ' ne estis rava!