Naskiĝinta en la jaro 1921, ŝufaristo, li esperantistiĝis aŭtodidakte en la jaro 1948, kaj apartenis al tiu generacio de junuloj kiuj revivigis Esperanton post la intercivitana hispana milito.
Agrabla kaj tre simpatia homo, li viglis en la vicoj de naturamantoj kaj montgrimpuloj de "Montañeros de Aragón", kie li alportis la homaman idealismon esperantistan kiel kompletigan parton de la idearo de tiuj sportistoj de Naturo. En tiu medio li varbis multgejunulojn, kiuj apenaŭ komencintaj la Esperanto-kursoj en Zaragozo, post la intercivitana hispana milito, plenigis niajn aŭlojn kaj nian ĝojon, ĉar neniu atendis tian altan alvenon de gejunuloj.
Salvador Morales perfektigis tuj siajn sciojn de Esperanto kaj tuj komencis gvidi kursojn al tiuj sportistoj ĵusalvenintaj. Nekredeble rapide li komencis verki artikolojn, prelegis en Esperanto kaj sin montris nelacebla en lia aktivado.
Li estis elektita Sekretario de la OKK, de la Esperanta Kongreso okazinta en Zaragozo en 1954, sed… li volis, unue, montri al siaj lernantoj kiel utila povas esti Esperanto, kaj per lia esperantista korespondanto li forvojaĝis al Svedio kaj tie li laboradis en tre bonaj ekonomiaj kondiĉoj dum pli ol unu jaron.
Dum pluraj jaroj li estis estrarano de la Centro "Frateco" de Zaragozo, sed malfeliĉe, li forpasis en la jaro 1977.
Ne estas facile trovi esperantistojn, aŭ homojn, kun tia alta idealismo kiel tiu kiu enhavis mia amiko Salvador Morales, kiun mi neniam forgesos!