+1993 - Juan Régulo Pérez

CENTA DATREVENO DE

DON JUAN RÉGULO PÉREZ

Publikigita en la paĝoj 28-29 de la bulteno nº 405 de HEF"Boletín" (januaro-marto 2014)

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en la jaro 1914, do tiu ĉi jaro 2014, estas la centjara datreveno de la naskiĝo de tiu ĉi eksterordinara esperantisto, kiun ni tute ne povas forgesi. Li, jam en la jaro 1933, Don Juan Régulo gvidis sian unuan Esperanto-kurson en Tazacorte (La Palma), kie li deĵoris kiel popoljerneja instruisto. Sekvajare (1934) li mem gvidis samtempe plurajn Esperanto-kursojn en Tazacorte: unu speciala por laboristoj, en kiu partoprenis dudekon da lernantoj, alian por virinoj, en kiu ĉeestis 18 fraŭlinoj, kaj ankaŭ alian por infanoj kaj instruistoj.

En 1935 kdo. Régulo Pérez, krom aktivi en la instruado fariĝis ankaŭ ĵurnalisto, kaj tiel tia li redaktis ĉiusemajne progresisman politikan gazeton "Espartaco". Li estis ja homo progresema subtenanta firman idearon kaj tre batalema spirito en sia restado en la Duagrada Instituto pri Instruado, ja li estis prezidanto de asocio de maldekstraj studentoj "Universitata Lerneja Federacio" (FUE), kaj li ankaŭ apartenis al "Sindikato de Instruistoj de Ĝenerala Unio de Laboristoj" (UGT).

En monato julio 1936, eksplodis la intercivitana hispana milito, kaj dum la antaŭaj monatoj aperis en Las Palmas (Kanariaj Insuloj) la unua gazeto kun Esperanto-teksto, "Nia Idealo", kun karaktero laborista, kies ĉefredaktoro estis José Camino Oliva, kaj Esperanto-redaktoro Juan Régulo Pérez. La gazeto estis trimonata, sed aperis nur tri numeroj, la lasta apenaŭ unu monato antaŭ la komenciĝo de la interfrata milito. Samkiel en la tuta Hispanio, tuj post la milita eksplodo Esperanto estis rigore malpermesita (escepto en Zaragozo, kiu kvankam neaktiva, la prezidanto, komandanto Ramón de Salas, rigore tute ne toleris ke falangistoj parolu pri fermo de "Frateco").

Samideano Juan Régulo estis arestita en Santa Cruz de la Palma ern majo 1937, kaj restis en karcero de tiu urbo dum unu kompleta jaro. Poste oni translokis lin al la prizono de "Fyffes" kaj poste estis denove translokigita al la karcero de Rota, kaj fine al la koncentrejo ĉe la nordo de Maroko (tiam teritorio sub hispana protektado), kaj tie li restis ĝis aprilo de 1940, kiam la milito jam estis longe finita. En prizono li neniam preterlasis profiti ĉiun okazon strebi por Esperanto.

Kiam Juan Régulo restis libera en 1940, post tri jaroj en prizonoj, li ne estis juĝita, ja neniu akuzis lin pri ia ajn delikto, sed ĉar la frankistoj konsideris ke li ne simpatiis kun la reĝimo, la ŝtataj aŭtoritatoj ne permesis ke li reaktivu kiel instruisto en popollernejo. Li do decidis translokiĝi al La Laguna, kie, samtempe ke li private instruis, studadis Filozofion kaj Beletron en tiu Universitato. Fine ni aldonu pri s-ano Régulo, ke fininte siajn studojn, li ekinstruis en la Universitato de La Laguna kiel help-profesoro, kaj de tiam (1945) jam li rekomencis aktivadi en la Esperanta Movado, en kiu elstaris kiel unu el la plej gravaj universalaj figuroj...

Kaj post tiu kalvario de suferoj, kaj dank' al sia senhalta lukto por la kariero, esperantista idealismo kaj propra sin supero, Don Juan Régulo estis: Dro pri Filozofio kaj Beletro, katedra profesoro pri Historio de Hispana Lingvo en la Universitato de La Lagun; aŭtoro de dekduo da libroj pri Lingvo-scienco kaj pri Historio: unu el tiuj "Nobiliario de Canarias", kvarvoluma kun pli ol 4.300 paĝoj. Li ankaŭ estas aŭtoro de pli ol 200 fakaj artikoloj en revuoj naciaj kaj internaciaj.

En la jaro 1969 okazis en La Laguna la 29an Hispana Esperanta Kongreso, li, prof. Régulo, tiam jam lasis la prezidon de la Esperanto-Societo de tiu urbo kun pli ol cent aktivaj membroj ĉar malsanis, sed ĝi, la Kongreso, estis organizita sub lia inspiro: oni prezentis brilan Esperanto-Ekspozicion en salono de la Ŝparkaso. Dum la inaŭguro HEF omaĝis al la Profesoro Juan Régulo pro lia laŭdinda tasko en la entrepreno tiel transcenda por nia Movado, kiu estis la Eldonejo "Stafeto", kiu jam estis publikinta sian 75an verkojn en Esperanto. Li, Don Juan, ricevis de la estraro de la Hispana Esperanto-Federacio artan surtablan lampon kun gravurita dediĉo, simpla tutkora esprimo de la justa dankemo de la hispana esperantistaro al homo, kiu tiel bone laboris por nia Idealo kaj al kiu tiom multe ni ŝuldas!! Lia prelego en tiu Kongreso, "Edukistoj kaj Esperanto" estis vera leciono pri praktikaj ideoj por la edukado kaj priskribo de la idealo esperantista, kaj kiel oni povas konduki al Movadon tra la Universitatoj por atingi la plej altan ŝtupon...

Don Jua Régulo estis akademiano-korespondanto de la Reĝa Akademio de Historio, membro de pluraj Universitataj Institucioj.

Kiel esperantisto, jam antaŭ 1935, li estis eldonisto, membro de la Akademio de Esperanto, Honora membro de UEA, Rektoro de la Internacia Kongresa Universitato okaze de la Jubilea Kongreso de Esperanto en Varsovio, plurperioda komitatano "C" de UEA kaj membro de ties Internacia Ekzamena Komisiono.

Li estis la iniciatinto kaj eldoninto ekde 1952 de ĉiuj libroj kun la marko "Stafeto" ĝis proksimume 1976/1980, ĉirkaŭ 100 titoloj kun entute pli ol 20.000 presitaj paĝoj.

Pri la signifo de sia esperantista aktivado, li majstre verkis en la vol. 2 de "Serta Gratulatoria in honorem Juan Régulo" (festolibro eldonita liaomaĝe de la Universitato de La Laguna), dediĉita al esperantismo, de multaj famaj esperantistoj.

Profesoro Régulo Pérez estis ankaŭ membro de la "Academio Internacia pri Sciencoj de San Marino", membro de la "Internacia Scienca Akademio Comenius", ktp.

Dum 18 jaroj profesoro de Esperanto (ŝtate salariata) en Lingvo kaj Literaturo, en la samtitola katedro de li kreita en la Instituto pri Lingvoj ĉe la Universitato de La Laguna.

Mi, modesta esperantisto, kiu persone kontaktis kun li kiel ĉefredaktoro de "Boletín" kun mia bona amiko Miguel Fernández, okaze de la Hispana Esperanto-Kongreso restis tiel bone impresita, ke mi promesis neniam forgesi sian figuron, jen kial nun okaze de sia centjaragxa datreveno de lia naskiĝo konsideris moralan devon memori lin, kaj mi min sentas feliĉa rememorante iom la intelektajn profilojn de nia kanaria samideano.

Don Juan Régulo Pérez forpasis en la jaro 1993, sed lia intelekta figuro restas neforgesebla ankaŭ kiel esperantisto...

Antonio Marco Botella