Jaroj 1928-1936

KRONIKO EL LA HISTORIO DE "FRATECO"

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1928

Nia urba movado revigliĝis per renovigitaj impulsoj de niaj veteranoj kaj de novaj batalantoj de "FRATECO". Kvar kursoj komenciĝis en tiu lernojaro kiujn gvidis S-roj. Artigas, Lorén, Gracia kaj Carnicer. Krom tiuj, nia nelacigebla pioniro S-ro. Manuel Maynar gvidis kurson en sia propra hejmo, samideano Gastón (filo de nia fondinto) gvidis alian kurson por skoltoj, kaj S-ro. Orós alian kurson specialan por poŝtaj kaj telegrafaj oficistoj.

        • La nova estraro de "FRATECO" en tiu jaro estis:

        • Prezidanto: S-ro. Manuel Maynar Barnolas

        • Sekretario: S-ro. José Orós Gimeno

        • Aliaj komitatanoj estis: Achón, L'Hotellerie, Carnicer, Artigas, Larruga, Sara Maynar, Espiago, Rafael Gastón kaj Lorén.

Impresa estis, la grandioza Esperanta mitingo okazinta en salonoj de "Círculo Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro) kiun partoprenis pli ol milo da personoj. Prezidis ĝin la Zaragoza urbestro S-ro Allué Salvador kun nia Prezidanto S-ro. Maynar, tiu ĉi lasta prezentis la oratorojn: unue salutis delegitoj de diversaj hispanaj urboj, speciale invititaj de "FRATECO". Poste parolis S-ro. Luis Legaz, studento, kiu emfazis la facilecon de Esperanto por studentoj kaj la urĝan neceson solvi kiel eble plej baldaŭ, la problemon pri lingvo internacia. Sekve S-ro. Achón, paroladis pri la amplekso kaj graveco de la nuntempaj sociopolitikaj internaciaj problemoj kaj la nepra neceso de lingvo internacia por solvi ilin racie kaj tute neŭtrale. Tuj sekve, paroladis S-ro. Manuel Marín, redaktoro de "El Noticiero", ĉiutaga Zaragoza ĵurnalo, kiu konstatigis la utilon de Esperanto koncerne Turismon, kaj kiel helaj sin prezentas por la Esperanto-parolantoj la eksterlandaj turismaj vojaĝoj. Fine, S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, Profesoro de la Zaragoza Universitato, atentigis pri la malamo nun ekzistanta inter popoloj, precipe pro diverseco de lingvoj kaj ne rektaj dialogoj, kiuj kaŭzas malkomprenojn kaj tute ne permesas al la diversaj popoloj havi la necesan scion pri ili por adekvate solvi ilin.

Fermis la propagandan mitingon la urbestro de Zaragozo, kiu elokvente substrekis la meritojn de Esperanto kiel supera intelekto-esprimilo, kaj evidentigis la similecon inter la obstino de esperantistoj kaj tiu sama persista virto kiu karakterizas la aragonulojn. Li dankis la organizintojn, ĉar ili koincidigis ĉi tiun festparoladon kun la festodato omaĝe al nia fama pentristo Goya, "la eminenta aragonulo kiu mirinde esprimis la internacian lingvon de la koloro".

Memorinda tago por nia afero, kiu evidentigis la progreson de nia kaŭzo en nia urbo.

Kiel parton de sama propaganda kampanjo, oni devas ankaŭ mencii kiel efikan kaj interesan, la prelegon de la Vicprezidanto de "FRATECO" S-ro. Achón en la sidejo de la Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj. Ankaŭ, nia Vicprezidanto, vizitis Ejea de los Caballeros, kaj en laborista Centro prelegis pri Esperanto.

Konsekvence de tiu aktivado supre menciita, en la urbo kaj provinco, novaj kaj novaj adeptoj venis al niaj vicoj: dekdu kursoj estis gviditaj tiun jaron en Zaragozo, ok en "FRATECO", nia propra sidejo, kaj kvar en aliaj Centroj; la cifero de niaj membroj triobliĝis, la Zaragozaj ĵurnaloj tre ofte parolis pri nia afero, kaj la Urbestraro mem rajtigis nian Societon "FRATECO" oficiale uzi la ŝildon de nia urbo.

Okazis ankaŭ en tiu jaro, la VIIa Hispana Kongreso de Esperanto, en Sevilla (Seviljo), sub honora prezido de la hispana Reĝo, de la 5a ĝis la 9a de novembro. Reprezentis Aragonon la Prezidanto de "FRATECO" S-ro. Maynar, kaj kun li, S-ro. Artigas, kiu reprezentis Huesca-n. Andaluzio estis reprezentita de S-ro. Azorín; Asturio de S-ro. E. J. de Castro; Kastilio la Nova de S-ro. Benigno Luna; Kastilio la Malnova de S-ro. V. Girau; Katalunio de S-ro. Rocamora; Ekstremaduro de S-ro. F. Redondo; Galicio de S-ro. Andrés Castro; Leono de S-ro. Filemón de la Cuesta; Valencio de S-ro. A. Pico; Vaskonio de S-roj. E. Lunate kaj L. de Otaola; Balearaj Insuloj de S-ro. J. Barceló; Kanariaj Insuloj de S-ro. A. Llinas, k.t.p.

La Kongreso, tre brila, estis prezidita de altaj aŭtoritatoj naciaj, provincaj kaj lokaj, kaj dum ĝi, la valencia samideano Francisco Mañez ricevis de generalo Carlos de Borbón, kiel reprezentanto de Lia Reĝa Moŝto, la Medalon de la Laboro.

Brila estiis ankaŭ la Internacia Literatura Konkurso, kies unua premio estis por S-ino. Catharina Vermeer, de Nederlando; kaj la dua premio por F-ino. Hilda Dresen, de Estonio; kaj tiel ĝis dek temoj kun la koncernaj premioj.

Vicprezidantino de tiu Kongreso de Sevilla (Seviljo) estis, la fratecanino sara Maynar, kiu en tiu momento tre aktivis en nia Centro kaj apartenis al nia estraro. La pritraktitaj temoj, sufiĉe gravaj kaj interesaj por nia movado, bedaŭrinde la decidojn ne kulminis la bonan laboron faritan. Fine oni elektis Oviedon kiel Kongresurbon por 1929a.


1929

"FRATECO" vivis optimismajn momentojn: en la pasinta jaro estis la plej alta nombro de membroj kiun oni konis iam en la Societo, sekve la ekonomia situacio de nia Centro pliboniĝis kaj iamaniere manifestiĝis en pli efika propagando pro dispono de efektivaj rimedoj. Novaj kaj novaj lernantoj venas al nia sidejo celante koni la lingvon, kaj novajn kursojn oni devis nepre organizi por komplezi tiom da personoj kiuj deziris lerni ĝin. Inter tiuj, unu specialan por fraŭlinoj, kaj estis elstara tiu kiun gvidis S-ro. Orós per korespondado, por instruistoj.

Kompreneble, ankaŭ ne mankis problemoj: la sidejo malgrandiĝis samritme kiel kreskis la anaro: la junuloj pretendis ŝanĝojn: pretigi novajn strukturojn kaj sistemojn en la kunvivado de "FRATECO" laŭ pli moderna stilo, starigi tiajn fundamentajn liberojn pri kunvivado, kongruajn kun la tiamaj tempoj, ne nur en la vivo de la Societo sed ankaŭ en la Regularo kaj en la malvolvo de proksima estonteco; male, la veteranoj, kaj preskaŭ ĉiuj komitatanoj, inter ĉi tiuj la Prezidanto, deziris konservi ĉion tradicie, kiel ĉiam. La interna malkonsento de tiuj du fluoj de opinioj kontraŭaj, rapide kondukis al la dividiĝo, kaj la definitiva solvo konsistis el tio ke, atentinda grupo de samideanoj forlasu "FRATECO" kaj fondis novan Esperantan Grupon: "Zaragoza Esperantisto", kies unua Prezidanto estis S-ro. José Carnicer, (ekskomitatano de nia Societo), kaj Sekretario S-ro. Luis Campos, kursgvidanto ankaŭ en nia Centro.

Vere interesa ankaŭ estis en tiu jaro, la prelego farita en nia urbo pri Esperanto, de S-ro. Adalberto Smitt, holandano, kiu trairis nian landon propagandante tutmondan unuiĝon. Tiu prelego estis resumita de la urbestro de Zaragozo kiu prezidis la publikan kunvenon.

En monato septembro, de la 14a ĝis la 18a okazis la VIIIa Hispana Kongreso de Esperanto, organizita de la Astura Federacio en Oviedo, sub la honora prezidanteco de Lia Reĝa Moŝto Alfonso la XIIIa. En la kadro de tiu Kongreso oni organizis ankaŭ Internacian Ekspozicion de Slojdoj, kun Esperanta Fako, kiun partoprenis 18 landoj.

La Delegacio de "FRATECO" en tiu Kongreso estis prezidita de S-ro. Manuel Maynar kiu, plurfoje, intervenis en la diversaj programeroj tiel sukcese kiel kutime. En la Ĝenerala Kunveno, oni decidis "rajtigi la Grupon "FRATECO" de Zaragozo por ke ĝi, akceptante kaj kunigante sugestojn de ĉiuj esperantistoj de nia lando, ne konsiderante ĉu ili apartenis aŭ ne al H.E.A., ellaboru projekton pri reorganizo de H.E.A. kaj adekvata Regularo, kaj prezentu ĝin en la proksima Kongreso".

Tiu grava decido de la hispana esperantistaro, ŝarĝis sur la ŝultrojn de la zaragozanoj de "FRATECO" tre gravan respondecon. Estontaj eventoj elmontros ke, ne sufiĉas laboro kaj respondeco kiam netoleremo bremsas la bonan volon.


1930

Malgraŭ dividiĝo de nia anaro, ĉar multaj estis la samideanoj kiuj enviciĝis en la novan Centron "Zaragoza Esperantisto", nia Societo "FRATECO" daŭre kreskis kaj arde strebis batalante por nia afero en ĉiuj frontoj: Nacie, oni redaktis iom post iom la Regularon kiun oni prezentos en la proksima tutlanda Kongreso por eventuala aprobo, laŭ decido de la hispana esperantistaro en la Kongreso de Oviedo. En nia urbo, novaj kursoj subtenis niajn bezonojn, prestiĝon kaj nombron en alta nivelo. Elstara kaj efika tiu kurso de S-ro. Orós por poŝtaj kaj telegrafaj oficistoj kiu, precipe en la Aragona regiono, starigis gravan reton de novaj esperantistoj en multenombraj urboj kaj vilaĝoj de nia geografio.

Interesa kaj atentinda estis, propaganda festo okazinta en salonoj de "Casino Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro) organizita de "FRATECO" sub prezido de S-ro. Maynar kaj de la generalestro de la Regiono, kun plej altaj aŭtoritatoj provincaj kaj lokaj. La Prezidanto de "FRATECO" prezentis la oratoron S-ro. A. Giménez Mora, organizinto de la VIIIa Kongreso de Esperanto en Oviedo, kiu priskribis la idealisman karakteron de Esperanto, la altmoralajn filozofiajn ekzemplojn de la internacia lingvo, kaj fine anoncis la someran kurson de Esperanto protektitan de nia grupo "FRATECO" de Zaragozo. S-ro. Giménez Mora impresis tre favore la ĉeestantaron per belega filmo pri la Kongreso de Oviedo kaj vidindaĵoj de Asturio.

Vera sukceso do por nia afero, tiu propaganda festo, pri kiu skribis laŭde ĉiuj la Zaragozaj ĵurnaloj.


1931

En monato aprilo aperis en Zaragoza bulteno redaktata, precipe de membroj de "FRATECO" kaj kies nomo estis "Progreso Esperantista", kiel oficiala organo de Hispana Esperanta Konfederacio, kies sidejo estis strato Roda, 14-16, sidejo ankaŭ de nia Societo.

"FRATECO", kiu ricevis de la pasinta Hispana Kongreso de Oviedo la rekomendon prepari projekton de Statuto por asociigi la tutan hispanan esperantistaron, konsultinte ĉiujn dokumentojn tiurilatajn post la jaro 1916a kiam en Reŭs oni nomis nian samideanon Emilio Gastón kiel provizoran Prezidanton de Hispana Konfederacio, kaj ankaŭ post konsulto al diversaj Federacioj, konsideris alveninta la momento por starigi oficiale tiun Konfederacion kaj proponi al ĝi la Statuton kiun ni ĵus preparis.

La fondo de tiu nacia Esperanta organizo okazis la 31a de januaro de tiu ĉi jaro, en Zaragozo, kiel rezulto de kunveno de la Orienta Federacio, tiu de Asturio kaj la Aragona, kiujn reprezentis S-roj. Andrés Piño, Antonio Jiménez kaj Manuel Maynar. Ili decidis prepari nacian kunvenon de ĉiuj hispanaj Federacioj por oficialigi tiun organizon kaj eldoni kiel informilon "Progreso Esperantista", kies celo devus esti disvastigi la ideon pri la neceso de tiu komuna projekto.

La unua numero de tiu presaĵo esprimis en sia ĉefartikolo la celon jam menciitan.

La dua numero, klarigis la motivojn kiujn impulsis nin fondi la Konfederacion, kaj publikis la Statuton, kiu post sankcio de ĉiuj Federacioj devos regi ĝin.

Tria numero, emfazas la neceson pri unueco en la diverseco de ĉiuj hispanaj esperantistoj de la diversaj Regionoj, ĝis tiu momento jam akceptita de Aragono, Asturio, Valencio, Katalunio, Vaskio kaj promesis tujan aliĝon ankaŭ Andaluzio.

Kvara numero, pritraktis la temon pri renoviĝo de la Esperanta Movado, en kaj ekster nia lando, kaj ĝia adekvateco al la aktuala nuntempo.

Kvina numero, esploris pri la problemoj de la interna malkonsento de la hispana esperantistaro.

Sesa numero, informas pri kunveno de Delegitoj de diversaj hispanaj Federacioj, kiuj aprobis la Statuton kiu provizore funkcios en la Hispana Esperanta Konfederacio, kaj la decido por ke Zaragozo estu la sidejo dum du jaroj de la Konfederacio, kaj la Aragona Federacio estru ĝin dum tiu tempo. Laŭ propono de S-ro. Alberich, Prezidanto de tiu historia kunveno, oni elektis la koncernan komitaton kiu konsistis el S-ro. José Orós kiel Prezidanto, Emilio Bruquetas kiel Sekretario, S-ro. Ramón de Salas kiel kasisto, ĉiuj ili el Aragona Federacio, Voĉdonantoj estis: S-ro. Alberich de la Kataluna; generalo Elizaicin de la Orienta, kaj S-ro. Luis García de la Astura Federacio.

Paralele je tiu laboro kiun malvolvis la fratecanoj sur la nacia kampo, nia Societo "FRATECO" ankaŭ strebis por progresigi nian societan organon: "NIA VIVO", kiu aperis en monato julio, redaktata tute en Esperanta lingvo, ĉiumonate, kaj sub iniciato de samideano Floría. Redaktoroj estis: Maynar, Achón, Artigas, Orós, Salas, Bruquetas, Gastón, Etayo, Larruga kaj la menciita Floría.

La unua numero estis dediĉita al la fondintoj de "FRATECO": Montagud, Benítez kaj Gastón.

Nia monata bulteno "Nia Vivo", ludis tre gravan rolon en nia Aragona Movado ĝis la jaro 1936a, kiam okaze de nia civila milito devis malaperi. Dum tiu jaro 1931a, aperis ses numeroj, kies ĉefaj artikoloj, laŭ mia modesta kriterio estis:

        • En la unua numero tiu de S-ro. Emilio Artigas pri Moraledukado.

        • En la dua numero mi substrekis tiujn de Rafael Gastón pri nia loka movado, kaj alia de Ramón de Salas pri Aragono kaj dezertaj regionoj.

        • La tria numero estis devige funebra: nia samideano Floría, komitatano de "FRATECO" sub kies iniciato estis kreita "Nia Vivo" mortis pro akcidento la 31an de aŭgusto, dum pafado inter strikantoj kaj policistoj en nia urbo: estis kuglovunditaj pluraj preterpasantoj, kaj unu el ili estis samideano Floría, kiu mortis preskaŭ subite. Nia juna samideano, estis entuziasma fervorulo, li vizitis ĉiutage nian Centron, kaj laboris senhalte kun optimismo kaj inteligento. "FRATECO" perdis tiel, unu el siaj plej bonaj batalantoj tiutempaj.

        • Kvara numero aperigis kiel plej interesan sciigon, la aprobon de la Statuto de Hispana Esperanta Konfederacio, kaj starigon en Zaragozo dum du jaroj, de la oficiala sidejo de la hispana organizo, kies unuajn postenojn okupis pluraj fratecanoj.

        • La kvina numero aperigis interesan intervjuon de S-ro. Larruga al la tiama Prezidanto de "FRATECO" S-ro. Manuel Maynar. Interesa ankaŭ en tiu novembra numero, la anonco de pluraj kursoj en nia sidejo: por virinoj, gvidataj de fraŭlinoj Salvo kaj Casasnovas, por viroj, de S-ro. Artigas, kaj alia speciala per korespondado gvidata de S-ro. Orós. La intereso de tiu anonco estis en la fakto nediskutebla kiu spegulis ke "FRATECO" ne nur gvidis la nacian movadon kaj redaktis sian organon, sed ankaŭ gvidis kaj redaktis la proprajn, sen forgeso de la instruaj taskoj kaj kromaj aktivadoj.

        • La sesa numero de monato decembro aperigis kiel plej elstaran artikolon: "Ne plu latinlingvo sed Esperanto" de Ramón de Salas, kaj ankaŭ belegan poezion de Vicente Inglada.

Tre kompleta, la aktivado de "FRATECO" dum tiu jaro, tre grava la protagonismo de la zaragozanoj kiuj evidentigis fortn, kapablon, kaj fervoro por nia afero.


1932

En la sidejo de "FRATECO", strato Roda, 14-16, funciis ankaŭ, kiel ni jam menciis, la estraro de Hispana Esperanta Konfederacio, kiu publikigis en tiu jaro kelkajn numerojn de sia organo "Progreso Esperantista". La aprila numero denuncas la intencon de certaj esperantistoj okazigi en Madrido kunvenon por starigi alian nacian Esperantan organizon. Efektive, en la bulteno de monato julio oni jam anoncas kiel en tiu kunveno, ankaŭ difinita kiel Kongreso, oni kreis tiun novan organizon, kies nomo estis "Hispana Esperanta Asocio", kiu provizore jam ekzistis ekde la jaro 1926a, tute same kiel provizore ankaŭ ekzistis la Hispana Esperanta Konfederacio ekde la jaro 1916a, kiam okaze de la VIIa Kataluna Kongreso kaj la Hispana, estis elektita S-ro. Emilio Gastón kiel unua Prezidanto, kiel ni jam rakontis oportune. Tamen mi absolute ne volas pridiskuti la temon pri la praveco de unu aŭ alia el tiuj organizoj; se mi aludas ilin tio estas ĉar faktoj kaj eventoj tiutempaj miksiĝas kun la vivo de "FRATECO", do laŭ tiu linio mi pene aludos ilin.

Kaj dum tiu nacia kverelo de la hispanaj esperantistoj arde furiozis kaj dividis niajn fortojn, dum kelkaj el niaj plej elstaraj homoj batalis, prave aŭ malprave, en tiu senglora lukto kiel estraranoj de la Konfederacio, "FRATECO" progresis kontentige en nia urbo, ĉar novaj lernantoj, junaj elementoj venis al niaj vicoj por potencigi ĝin. Novaj kursoj senĉese funkciis kaj la gelernantoj plenigis nian Societon. Prezidis la estraron en tiu jaro S-ro. José Orós, Vicprezidanto estis S-ro. Ramón de Salas, kaj Sekretario F. Etayo. Aliaj membroj de tiu estraro estis Puértolas, Larruga, Abad, Turión, Uñez, R. Gastón, Artigas, M. Maynar kaj fraŭlino Casasnovas.

"Nia Vivo", la societa organo, fidele aperis ĉiumonate redaktita tute en Esperanta lingvo, tre orde konceptita, kun varia kaj interesa enhavo kaj akurata informado. Menciindaj artikoloj estis en tiu jaro: "Negra lingvo kaj Esperanto" de Ramón de Salas, "Virina opinio" de Victoriana Bueno, "Adiaŭa najtingala kanto" de Pilar Tramullas, "Pesimismoj ne devas esti" de E. Artigas, "Gramatikaj klarigoj" de Vicente Inglada, kaj en ĉiu numero, belaj poemoj kaj distraj spritaĵoj.


1933

25a datreveno de "FRATECO"! La nova estraro kiun prezidas S-ro. Ramón de Salas, projektas celebri la fondon de nia Societo kiel eble plej brile: Koincidante kun la datreveno, tio estas en monato julio, aperis kurioze! la 25a numero de "Nia Vivo", kiu eksterordinare memorfestas tiun historian daton kiam "FRATECO" estis oficialigita. Gratuloj por nia Societo kaj por la redaktoroj de tiu citita eksterordinara numero, vera tipografia elmontro kaj tre interesa enhavo, venis de la plej elstaraj Grupoj kaj Esperantaj Centroj de la tuta mondo.

Oficiala bankedo, pluraj kulturaj kunvenoj, interesaj prelegoj, kontribuis plibriligi la eventon.

Kiel oni scias, Zaragozo estis elektita kiel sidejo de Hispana Esperanta Konfederacio dum dujara periodo; post tiu tempo, oni devis ŝanĝi la lokon, kaj oni decidis la translokiĝon al Valencio.

Aperis ankoraŭ dum tiu jaro en Zaragozo "Progreso Esperantista", kies enhavo estis plenplene dediĉita klarigi la problemojn pri ambaŭ hispanaj organizoj de la esperantistoj: Hispana Esperanta Konfederacio kaj Hispana Esperanta Asocio. Estis vere dolore kaj bedaŭrinde por nia movado, veni en tiun situacion: la plej elstaraj esperantistoj kontraŭstaras unu la alian. La rilatoj inter Federacioj, Grupoj kaj homoj estis tiel venenitaj ke kunordigi ian planon laŭ nacia skalo estis tute ne eble.

Mi parolis, ĉi supre, pri la eksterordinara numero de "Nia Vivo" kiel vera tipografia elmontro sed tute ne menciis ĝian enhavon, vere interesa kaj samnivela ol tiu. Kunlaborantoj de tiu numero estis: Sancho Izquierdo, Orós, Turrión, Redondo, M. Maynar, Larruga, Piño, Etayo, Fernando Soler, E. Gastón, Martínez, A. Núñez, Salas, Van Hoeven, Bruquetas, P. Bescós, E. Vanya kaj belega traduko de Vicente Inglada: "La triunfa Marŝo" de Rubén Darío. Krom tiu eksterordinara numero, nia ĉiumonata organo aperigis en la aliaj numeroj de tiu jaro interesajn artikolojn, ni citu kiel plej elstaraj: "Kvar poeziaĵoj" de Hilda Dresen, "Ne batu infanojn" de Pilar Salvo, "Pri la ĵamboreo de 1933a" de P. Marqueta, "Pri la Societo-Kreemo" de Avelino Sevilla. En la decembra numero oni anoncis ke nia samideano M. Sancho Izquierdo estis elektita deputito de la Hispana Parlamento.

La Hispana Esperanta Asocio organizis en Santander tutlandan Kongreson, sub la honora prezido de la Statestro la Prezidanto de la Hispana Respubliko. En tiu Kongreso oni esprimis la deziron unuigi la du hispanajn landajn organizojn, ĉar esperantistoj el ambaŭ partoprenis en ĝi. La Konfederacio delegis S-rojn. Maynar, Piño kaj Inglada labori tiucele.


1934

En la januara numero de "Nia Vivo", frontpaĝe, aperas artikolo de nia samideano Pedro Marqueta, kiu rakontas siajn impresojn pri la Budapeŝta Ĵamboreo por skoltoj, kun speciala rolo de esperantistaj skoloj, okazinta en monato aŭgusto de pasinta jaro. Tiu artikolo estas ampleksigo de alia, aperinta ankaŭ en nia organo, en oktobro de la pasinta jaro.

En tiu sama januara numero, en la fako "Sciigoj" aperas noteton, kiun mi tre plaĉe kopias por vi kiel kuriozaĵo: "S-ro. Johano Régulo, el Tazacorte, malfermis kursojn esperantajn: unu por fraŭlinoj, al kiu ĉeestas 18 lernantinoj, alia por laboristoj, al kiu ĉeestas 20 lernantoj, kaj alia por instruistoj kaj infanoj, al kiu al-estas 4 instruistoj kaj 16 geinfanoj. Estas necese ke multaj esperantistoj, kiuj loĝas en urbetoj kaj vilaĝoj starigu, kiel S-ro. Régulo, esperantajn kursojn, tiamaniere nia movado kreskos. Ni tutkore gratulas sinjoron Régulo kaj deziras al li kuraĝon por longedaŭre subteni tiun ĉi agadon". Brilaj komencoj por tiel brila Universitata Profesoro! S-ro. Juan Régulo Pérez, Universitata Profesoro, Akademiano, fondinto de "Stafeto", ne nur restis fidela al tiuj komencoj sed estas nun unu el la plej altvaloraj homoj de nia movado.

En monato februaro, mi substrekas kiel plej rimarkindaj artikoloj de "Nia Vivo" tradukon de la Unua Ĉapitro de Don Kiĥoto fare de Vicente Inglada, kaj en marto tiu de Avelino Sevilla "Al Lingvo-Kreantoj". En monato aprilo ne aperis "Nia Vivo" pro ĝenerala striko en Zaragozo kiu daŭris 35 tagojn, sed denove en majo aperis tiel akurate kiel kutime kaj anoncis nian gravan perdon: nia tiujara Prezidanto kaj Direktoro de nia bulteno S-ro. Emilio Bruquetas forlasas ambaŭ postenojn pro profesiaj motivoj ĉar li estis destinita al Barcelono. Anstataŭis lin en ambaŭ postenoj S-ro. Ramón de Salas, elstara fratecano kiu jam antaŭe okupis respondecajn postenojn en la estraro kaj en nia organo. Atentindaj artikoloj en "Nia Vivo" estis ankoraŭ en tiu jaro: "Infanaj ĉagrenoj" de Pilar Salvo, "Artaj paĝoj" de José Gascón, "La akcentado en Esperanto" de R. de Salas, "Blankaj Pejzaĝoj" de J. Gascón Carreter kaj "Pensoj de Ramón y Cajal" traduko de la ĉefredaktoro.

Je la komenco de la lernojaro oni organizis en nia Societo plurajn kursojn kiujn gvidis jenaj samideanoj:

        • Kurso por komencantoj: S-ro. E. Artigas.

        • Kurso por komencantinoj: S-ro. Vallojera.

        • Kurso por mezgradaj gelernantoj: S-ro. J. Gascón.

        • Supera Kurso por gelernantoj: S-ro. R. de Salas.

        • Kurso por korespondado: S-ro. J. Orós.

        • Tiuj kursoj komenciĝis la duan de novembro.

"FRATECO" organizis ankaŭ Literaturan Konkurson por hispanoj, kies precipa celo estis inciti la komencantojn verki en nia Esperanta lingvo, kaj proponis per nia organo, la specifajn temojn pritraktotajn.

Nia bulteno propagandis kaj efike helpis la vendadon en la tuta mondo de pacemaj glumarkoj eldonitaj de la Zaragoza Rondo "Esperanto kaj Paco". La unua eldono konsistis je 128.000 glumarkoj, por Esperanto kaj kontraŭ la milito. Tiuj glumarkoj estis tiel bone akceptitaj en la tuta mondo ke, tiu Zaragoza rondeto decidis presigi duan eldonon konsistantan el 500.000 porpacaj glumarkoj litografie plibeligitaj.

Atentinda fako pri fekundeco de Esperanto en nia urbo, povas esti klara indiko, la diversaj Centroj funkciantaj en tiu jaro, ĉiu el ili nuancita de sia propra ideologio. Ni citu, krom tiu porpaca ĵus menciita "Esperanto kaj Paco", kaj ni mem, ankoraŭ tiujn aliajn: "Esperanta Laborista Grupo" (Plaza San Carlos, 3, Pral. Dcha.), "Socialista Esperanta Grupo" (C/ Estébanes, 2, Pral. Izq.), "Ateneo Popular de Hernán Cortés" (C/ Virtud, 4), "Ateneo Racionalista de Torrero" (Cº de Alcachoferas, 109), kaj "Zaragoza Esperantisto" (C/ Heroismo, 49, Bajo). Tiu ĉi Asocio, en monato junio 1935a, fondis kun aliaj samideanoj devenantaj ankaŭ de "FRATECO", alian Societon "Esperanto Kultura Klubo", kies sidejo estis en strato Candalija, 7.

"FRATECO", kiel unua Esperanta Rondo de Zaragozo, povis sin senti fiera, ĉar ne vane disvastigis la ideon de nia frata kaj intergenta celo, kies fruktodonajn rezultojn oni povas tiel konstati. Zaragozo estis, en tiuj momentoj, regata de la Zamenhofa idealo.

Je la fino de tiu jaro, nia organo "Nia Vivo", je la nomo de "FRATECO" esprimis nian kondolencon al D-ro. Pedro Ramón y Cajal, kies perdo plenigis je malĝojo ĉiujn hispanajn korojn.


1935

Je la komenco de la jaro okazis, kiel kutime, la Ĝenerala Kunsido de nia Societo, kiu konfirmis la Prezidantecon de nia samideano Ramón de Salas, kiu estis provizore okupinta ĝin post translokiĝo de S-ro. Bruquetas. Novaj komitatanoj estis:

        • Vicprezidantino: F-ino. Victoriana Bueno.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez.

        • Aliaj komitatanoj estis: Puértolas, Larruga, Til, Murillo, Orós, Fillat, Artigas kaj Turrión.

Gvidantoj de kursoj en tiu jaro estis: F-inoj. Bueno kaj Calvete, S-roj. Salas, Etayo, Vallojera, Orós, Artigas, Gascón, kaj ankaŭ S-ro. M. Maynar kiu gvidis specialan Kurson en Komerca Centro.

La Ĵuĝantaro de nia Literatura Konkurso decidis premii la verkojn prezentitajn: de Ricardo Quílez el Valencio kaj Pedro Marqueta el Zaragozo, kiu estis dufoje premiita.

La Prezidanto de "FRATECO" kaj Direktoro de "Nia Vivo" S-ro. Ramón de Salas, tradukis al nia Esperanta lingvo tutmondan famkonatan verkon de Vicente Blasco Ibáñez "Sango kaj Sablo", kiu estis eldonita en Zaragozo, de la Aragona Esperanta Federacio, kio signifis gravan sukceson por nia afero kaj efikan propagandon pri la hispana vivo: moroj, emoj, temperamento, k.t.p., ĉar fakte ni, la hispanoj estis tute nekonitaj en Eŭropo, sekve ankaŭ ne en la mondo.

Nia ĉiumonata bulteno "Nia Vivo" akurate aperis dum la tuta jaro. Rimarkindaj artikoloj estis: "Kontraŭ la milito" de J. Orós, "Antaŭ virina portreto" de José Gascón, "La aŭstralia indiĝeno" de D. Drummond, "Vilaĝaj siluetoj" de Ricardo Quílez, "Legendo" de M. Schutt, "Hispana Vilaĝo" de P. Marqueta, kaj "Fidela fianĉino" de R. Quílez, kun la kutimaj Poemoj kaj Spritaĵoj en ĉiu numero.

Do, funkciante je bona ritmo, "FRATECO" kontentige progresis: Kursoj, regula kaj akurata aperado de "Nia Vivo", tolerebla ekonomia premo, societa kunvivado, ĉio bonorde antaŭenmarŝis, dume la socia kaj politika vivo de la hispanoj, venenita de netoleremaj radikalecoj de ekstremistoj forte influataj el eksterlando, iris kiel kreskanta tajdo, en terura nekontraŭstarebla ondo al la katastrofo, jes, al la neevitebla kaj terura katastrofo.


1936

La 26an de januaro, kiel indikas nia Statuto, okazis en nia sidejo la ĉiujara ĝenerala kunsido, kiu elektis la estraron gvidontan nian Societon dum tiu terura jaro. Estis elektitaj:

        • Prezidento: S-ro. Ramón de Salas.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez.

        • La aliaj komitatanoj estis: Turión, Puértolas, Larruga, Vergara, Til, Gascón, Orós, Marqueta, Artigas kaj Ostalé.

La kursojn kiujn oni organizis tiujare estis gvidataj de:

        • Elementa kurso: S-ro. E. Artigas.

        • Mezgrada kurso: S-ro. J. Gascón.

        • Supera kurso: S-ro. R. de Salas.

        • Perkoresponda kurso: S-ro. J. Orós.

La instruisto de la Supera Kurso, Ramón de Salas, gvidis samtempe kiel praktikan ekzercadon de la lingvo, kurseton pri elementa matematiko kaj fiziko, tute en Esperanto.

"Nia Vivo", organo de "FRATECO", tute normale aperis ĉiumonate. Interesaj artikoloj estis: "Infinitivo anstataŭ participo" de Vicente Inglada, "Artaj Paĝoj" de J. Gascón, "Epizodoj el la pasinteco" de Albert G. Gilligan, "La scivola esperantisto" de V. Inglada, "La Sevilja cigno" de José Gascón, "La hispanaj ludbataloj" de José Orós, kaj la poemo "Horloĝo" de Vicente Inglada.

En monato junio aperis la lasta numero de "Nia Vivo" de tiu epoko, ĝuste la 57a monata bulteno, ĉar en monato julio eksplodis la civila hispana milito. Nia eterna malamiko: la milito, sed pli grava en tiu kazo (se tio estas ebla) ĉar temis pri civila milito, homo kontraŭ homo, patroj kontraŭ filoj kaj kontraŭe, fratoj kontraŭ fratoj ... La katastrofo estis tiel ampleksdimensia ke difini ĝin per kelkaj simplaj vortoj estis tute ne eble. Ni restis momente paralizitaj antaŭ tiel terura bato, ĉar por vera esperantisto la paco estis kaj estas fundamenta. Tamen, ni dolore devas konfesi, ke la realaj faktoj multe superis ĉion imageblan.

"FRATECO" ne fermis oficiale siajn pordojn, sed la aktivado tuj ĉesis: terura malama ondo invadis nian Socion; neracia kaj sovaĝa ŝovinismo konsideris suspektema ĉion kio ne estis ĝisfunde reakcia. Progresemo estis konsiderata kiel perfido. Perforto kaj morto regis la situacion en tiuj momentoj, kaj la Kulturo suspekteme rigardata konsilis ne plu aktivi en nia Centro.

Terura parentezo malfermiĝis por la Kultura vivo en nia lando, kaj "FRATECO" ne estis escepto en tiu situacio. Certe, la plej plorindaj domaĝoj kiujn suferis la hispana popolo estis la perdo de vivoj, de la homaj rajtoj kaj de la kulturo. Eble ĉiuj avertis kaj bedaŭris pri tiuj du unuaj, sed malmultaj pensis en la tragedia demensio de tiu lasta: la Kulturo, pacience kaj dum longaj jaroj akirita post tiom da laboro, penado kaj oferoj ...

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983