+1992 - Ángel Salete Tejero

ÁNGEL SALETE TEJERO

1911 - 1992

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en Zaragozo la jaro 1911, presisto, persono afabla kaj bonkora, li esperantistiĝis en la jaro 1931 en la Centro "Frateco" de la aragona ĉefurbo. Lia vivo estis kvazaŭ nekredebla aventuro, tamen facile komprenebla ĉar lia adoleska vivo koincidis kun la intercivitana hispana milito, en kiu li estis devigata interveni: en 1936 li estis mobilizita de la aŭtoritatoj de Zaragozo kaj sendita al la batalfronto kun la trupoj frankismaj. En lia unua okazo, li forlasis tiujn trupojn kaj transpasis al la respublikanaj. Post la ofensivo frankisma en Aragono kaj Katalunio (1938), li estis vundita kaj translokigita al hospitalo, de kie oni transportis lin kaj aliajn vunditojn al la sudo de Francio, kaj en koncentrejo restis dum tri tagoj sen kuraci kaj suferante teruran malvarmon.

En Francio li komencis labori, unue por la francoj, kaj loĝanta en la koncentrejo li pasis la nuraj agrablaj tagoj de lia ekziliĝo, tio estis kiam en la koncentrejo kuniĝis kun kvardeko da hispanaj elstaraj esperantistoj: ili kunvenis ĉiudimanĉe vespere, kaj dum liberaj semajnotagoj, Salete kaj kelkaj katalunaj esperantistoj gvidis Esperanto-kursojn.

Suferante malsaton kaj mizeron, Salete kaj aliaj petis al la ambasadoro de Meksikio en Parizo translokiĝi al Meksikio, kaj la ambasadoro akceptis transporti ilin per ŝipo al Sudameriko. Malfeliĉe eksplodis la tutmondan militon (1939) kaj tio ne estis eble. Dume, la germanoj invadis Francion, kaj la ekzilitoj devis labori por ili.

En la jaro 1942, grupeto da ekzilitoj decidis reveni al Hispanio, sed apenaŭ transpasis la landlimon tra Irun, s-ano Salete estis arestita kaj enkarcerigitaj en la karcero de Ondarreta en San Sebastián. Post kvar monatoj oni translokigis lin al la prizono de Torrero de Zaragozo, kie li devis atendi ke Tribunalo Milito-Konsilantaro juĝu lin akuzita de dezerto el la frankismaj trupoj. Kiam la Tribunalo juĝis lin, oni kondamnis al nia s-ano Salete 12 jaroj de prizono. Li estis bonsorta ĉar sia juĝodefendanto estis kapitano, amiko de lia familio.

Iom post iom la problemo solviĝis, ĉar unue li ricevis tagoliberojn kaj finfine Provizoran Liberon, kion li profitis por edziĝi en la jaro 1945.

Apenaŭ li sin sentis libera, li revenis al la Esperanto-Movadon, kaj en la jaro 1959 li gvidis en "Frateco" sian unuan Esperanto-kurson, kaj en 1960/62 aliajn Esperanto­-Kursojn en la "Socia Lernejo" de Zaragozo.

En la jaro 1963 okupis la prezidantecon de "Frateco" kaj la "Hispana Esperantista Federacio" Dro Miguel Sancho Izquierdo, kiu renovigis ambaŭ estrarojn, kaj s-ano Salete estis elektita kiel kunlaboranto de la redaktoro de "Boletin".

Tiu estraro okupiĝis pri tro da taskoj kaj la rezulto estis ke granda paralizo invadis "Frateco"-n, antaŭ tiu situacio s-anoj Salete kaj Antonio Marco konsentis revivigi la Societon anoncante du Esperanto-kursojn, unu elementala gvidata de Ángel Salete kaj alia Supera Kurso gvidata de Antonio Marco, kiuj kun novaj lernantoj revivigis "Fratecon".En la jaro 1978 oni sugestis komenci Seminarion, kiu konsistis pri prelego de iu ajn samideano kaj la sekvanta tago oni diskutis la saman temon, la prelegantoj laŭlonge de tiu kurso estis: Antonio Marco, Pedro Marqueta, Dro Olavide, Ángel Salete, kaj la samaj prelegantoj ripetis tiu jaro.

La sekvanta jaro (1979) prelegis: "Dro Olavide "Malsato kaj milito"; Antonio Marco "La kino kiel Arto"; Emilio Pérez "Ĉu la kino estas Arto?"; Antonio Marco "Eseo pri la Muziko"; José Olavide "El la folkloro naskiĝas la danco"; Antonio Marco "La sportoj"; Ángel Salete "Denove pri Sportoj"; Profesoro Obón "Nekonataj objektoj flugantaj"; Profesoro Saenz "Flugantaj objektoj neidentigitaj"; Ángel Salete "Aeronaŭtiko kaj Aviado"; José Olavide "Don Kihoto"; Ángel Salete "Don Kihoto kaj Sancho"; Antonio Marco "La ismoj de Don Kihoto kaj Sancho"; Pedro Marqueta "Korespondado per magnetofona bendo"; Joaquin Bielsa "Kio estas la tria aĝo?"; Angel Salete "La tria aĝo"; ktp.

Laŭ unuanima deziro, en la jaro 1980 ripetiĝis pluan Seminarion en kiu partoprenis preskaŭ la samaj prelegantoj, inter ili ankaŭ Ángel Salete.

En la jaro 1981 oni elektis novan estraron kaj s-ano Salete estis elektita estrarano, kaj daŭrigis la Seminariojn.

En la jaro 1992 forpasis nia samideano Angel Salete Tejero, kaj du jaroj poste "Frateco" organizis gravan omaĝon honore al la forpasintaj s-anoj Dro Jose E. Olavide kaj Ángel Salete.

Antonio Marco Botella