Kie mi estis kiam vi fotis vin?
demandis min mia trijara nepo
kun naiva senco-rava akcento
rigardante foton el nia famili'
Mi, karesante lin kun kortuŝa mild'
respondis al nia kara preskaŭ bebo:
- kiam vi naskiĝis en tre dista stelo,
vi, jam pratempe, vivis funde de ni -
Kiam via patrin' trovis Amoron
ni, tutsekrete, petis ŝin elekti vin,
- vi estis ja nia plej amata floro!
Feino sur brila kaleŝo de oro,
kunportis vin al nia domo, David,
de tiam vi estas ene de niaj koroj!