XIIIa - XVa jarcentoj
HISPANA LIRIKA ANTOLOGIO
verkis: Antonio Marco Botella
XIIIa-XVa JARCENTOJ
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
GONZALO DE BERCEO
(XIIIa jarcento)
verkis: Antonio Marco Botella
La plej antikva el la konataj poetoj de la kastilia liriko estis Gonzalo de Berceo, naskiĝinta en 1264, kaj kies verkado, nur pri religiaj temoj, koincidas kun la ceteraj okcidentaj lirikaj inklinoj. Pastro de la monaĥejo San Millán de la Cogolla (Rioja) li mastris la versigon kaj spegulis la socian etoson de sia tempo kaj lia liriko montris tre altan nivelon didaktan, sed mankis al li la lirikismo kaj naiveco kiuj brilis en la antikvaj harĉoj kaj poemoj ricevintaj la influon de la hispana-araba civilizacio.
Li verkis pri Sankta Mariaj-temoj, kiel "La Mirakloj de Nia Sinjorino" kaj ankaŭ biografiojn pri aliaj sanktuloj, krom Enkondukon konsistantan el 25 rakontoj pri La Mirakloj de Sankta Maria. Jen unu el tiuj rakontoj:
La avara plugisto
Loĝis iam ĉe la kampo certa homo,
petolema sin kondutis laŭ finormo,
la plugilon uzis li pli ol alio
amis li la grundon eĉ pli ol mem Dio.
Li ofendis sen motivo aŭ rezono,
Ŝanĝis por ampleks’ de sia hort’limŝtonon,
agis false, maljustece, kun malamo,
ĝuis inter la najbaroj de fifamo.
Sed li amis kun fervor’ Sankta-Maria-n,
kredis pri l’ mirakloj kaj boneco ŝia,
ĉiutage diris al ŝi jenan preĝon:
Ave! vi akuŝis la Mesio-reĝon!
Kiam finis la plugisto sian taskon
estis li kaptita de diablo-klano,
kiuj trenis lin per ŝnuroj kaj best-batoj
ricevinte la duoblon el ŝuld-pago!
L’anĝeloj kompatis tiun fianimon
ĉar ĝin trenis la diabloj al abismon;
ili volis helpi kaj ĝin nepre savi,
sed por tia pasto ja faruno mankis.
Kiam la anĝeloj diris saĝ-rezonon,
centon diris la aliaj, sed kun dornoj;
la fiuloj la bonulojn grave premis,
la anim’ tutpeka ne plu povis teni.
Unu el l’anĝeloj staris kaj asertis:
mi konstatis veron kaj krome atestis,
ke la korpo kunportanta ĉi animon
estis de Virgin’ Maria koramiko.
Vidis ĝin l’anĝeloj tre senhelpohava,
la piedojn kaj la manojn ŝnur-ligataj
kvazaŭ ŝafo izolita inter veproj
kiun ili devis savi el infero.
Frazo tiel riĉa kiel virt-enhava
estas tiu Salve la Regino Sankta,
kiu terurigas ja la malamikon
kaj la lango devas diri kun jubilo.
Ĉiam li ŝin citis antaŭ ĉiu manĝo
per la pia: Ave graciplena frazo,
kaj la buŝ’ diranta tiun kantilenon
tute ne meritas ian ajn fiĉenon.
Post aŭskulti nomon de Sankta Reĝino
la diabloj tuj forkuris kun kor-timo,
diluiĝis en nebulon malprecizan
kaj forlasis la animon negativan.
La lingvaĵo uzata de Gonzalo de Berceo estas plena de kamparanaj dialektaj esprimoj kaj popularaj komparoj vere trafaj, kaj la kolokva senco de multaj el liaj paragrafoj estas sendube ekzemplodonaj kaj unuaj en la tiutempa poezio.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
JUAN RUIZ - ARKIPASTRO DE HITA
(1283-1355)verkis: Antonio Marco Botella
Naskiĝinta, verŝajne, en Alcala de Henares kaj loĝinta en Gvadalajaro kaj Hita. Li studis en Toledo kaj tuj montris sian talenton kiel poeto. Enkarcerigita de la jaro 1337 ĝis 1350 ordonite de la ĉefepiskopo de Toledo Gil de Albornoz, li verkis en prizono liajn plej gravajn poemojn.
Lia stilo sentiva, viva, delikata, montranta profundan konon de la doloro, amo kaj plej diversaj homaj pasioj, donis al liaj versoj lirikan enhavon kaj certan lingvofluecon en epoko kiam la lingvo ankoraŭ estis en evolu-periodo: ĝi ne plu estis la romanca sed ankoraŭ ne la kastilia. Lia verko “Libro pri Bona Amo” spegulas sian epokon: krizaj ŝanĝojaroj kiujn la versoj trafe profilas.
La verko, riĉenhava, estas verkita plejofte kvazaŭ aŭtobiografie, miksita de aspektoj rakontaj kun aliaj didaktaj, en kiuj aperas amoro, la vivoplezuro, sed ankaŭ kritikoj, peko kaj morto; ankaŭ troveblas fabloj, religiaj, satiraj kaj humuraj pecoj. La lingvo estas senĝena kaj kolokva, kun abundaj karesemaj diminutivoj kaj popolaj onidiroj, kiuj faras ĝin tre esprimo-kapabla kaj altira. Vere admirindaj tiuj pecoj pri kolokvoj inter blinduloj, plendoj al la Fortuno, grekoj kaj romanoj, la muso de Gvadalajaro, laŭdoj al Sankta Maria, komentoj pri la kvalitoj de la malgrandaj damoj, argumentoj de arkipastro kontraŭ la amo, konsiloj al enamiĝantoj, fablo de junulo kiu volis edziĝi samtempe kun tri fraŭlinoj, kaj multaj aliaj kiuj faras de tiu libro unu el la plej legindaj de la mezepoko...
Li uzas plurajn versoformojn, dependantaj de la karakterizoj de la varia teksto: de heksametroj precizaj ĝis la tiutempa moderna “cuaderna via”, konsistanta el dekkvarsilabaj versoj, unurima kvarstrofo (el mezepoka franca origino), kiun mi mem uzos en mia traduko por iamaniere alproksimiĝi al la originalo. Jen unu el tiuj pecoj:
Se vi volas scii pri Amoro kaj damoj
multon devos vi lernadi pri sagac’ kaj amoj;
por ke damo volu vin akcepti kun korflamo
volu vi elekti ŝin kun saĝ’ kaj sentovarmo.
Serĉu belulinon tre alloga kaj bonsana,
ke ŝi estu ne tro alta, ankaŭ ne tre nana;
se vi povus, ne vulgara nek kapric-tirana,
por virino tia Am-kompreno restas vana.
Serĉu la knabinon svelta, ne tre granda kapo,
blondaj haroj sen tinktur’ kaj linda okulfrapo,
longaj okulharoj, frunt’ serena ĝis sentgapo,
larĝa kokso: tiu estas l’ ideala stampo.
La okuloj grandaj, helaj, dolĉ-esprimoplenaj,
klaraj kaj ridemaj, promesantaj sin edenaj;
etaj la oreloj kun brilanta ring’ rubena,
kolo alta, kiel plaĉas al la gent’ solena.
Nazo iom pinta, blankaj dentoj: fajnaj, etaj,
ĉiuj blank-egalaj, ĉiuj kun la ĉarm’ identaj;
rufaj dentokarnoj kaj dentaro tre koketaj,
ruĝe-flavaj lipoj laŭ desegn’ belsiluetaj...
Prefere la buŝ’ malgranda kiel dolĉo-tena,
la vizaĝo blanka kaj senhara: mildoplena;
gravas ĉiam vidi ŝin senvesta, suverena,
ĉar la korpoformo diros vin: jen la konvena!
Eblas, ke en la malfacila tasko traduki ĉi tiun mezepokan poemon perdigis ion el la aromo de la poezio de Juan Ruiz. En tiu kazo mi petas senkulpigon, sed mi penis kiel eble plej!
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
IÑIGO LÓPEZ DE MENDOZA - MARKIZO DE SANTILLANA
(1398-1458)verkis: Antonio Marco Botella
Naskiĝis tiu ĉi poeto en Carrión de los Condes en 1398. Li estis influa homo en la kortego de Johano la IIª kaj tre grava por la evoluo de la hispana liriko.
Sub beletra vidpunkto li impulsis la tradukon de klasikuloj multe influis en la akcepto de la novaj konceptoj de la itala beletro. Li difinis la poezion kiel “ŝajnigo de io utila, envolvita de bela kovro” kaj pri la popola poezio: kanzonoj kaj romancoj, li esprimis opinion klasisman ĉar senvalorigis ĝin ĉar “tio estas afero por amuzo de modestaj, malriĉaj homoj”, kaj tamen estis tio kio donis al li senliman famon.
Li kolektis, unuafoje en beletro, “Rakontoj de maljunulinoj ĉe kamenfajro”, kaj estas aŭtoro de jenaj verkoj: “Komedieto de Ponza” (inspirita en la “Dia Komedio” de Danto), “Infero de enamiĝantoj”, “Forpaso de Don Enrique de Villena”, la didaktaj poemoj “Dialogo de Blas kontraŭ Fortuna”, “Proverboj el glora doktrino” k.a. Li ankaŭ verkis kanzonojn, montar-rakontojn, kvardekon da sonetoj laŭ “itala stilo” kaj multnombraj poemetoj. Jen unu el tiuj dediĉita al tri filinoj siaj:
Sur la pado de arbaro
plena de diversaj floroj,
vidis mi tri damoj-rozojn
komentante pri la amo.
Volis koni mi la damojn,
kaj unu el ili preta
ekkantis kanzonon belan
plena de kastec’ kaj ĉarmo.
Ili al mi gardas:
sed l’ intenc’ ne trafas...
Por rigardi la belecon
de la tri ĝentilaj damoj
mi kovris min post l’arb-branĉoj
kaj ŝatis en la kontemplo.
La alia dam’ sopiris
kun profunda kortristeco,
kaj ekkantis kun honesto
pri l’ am’ kiun ŝi aspiris:
La knabin’ ambola,
kiel dormos sola?
Por evito de peturbo
restis mi senmov-kaŝita,
la aliaj du kantintaj
lasis aŭdi nur susuron.
La tria el la fraŭlinoj
diris, la vizaĝ’ kontenta:
jam du el vi kantis lertaj
kantu mi nun kun jubilo!
Punu Di’ l’ fiulon
tute sen skrupulo.
Kiam ili tri jam kantis
la knabinoj tutgraciaj,
la kaŝejon mi forlasis
kiel homo senvestita.
Ili diris: —kara nia,
ne pri ci ni ja sopiras,
sed ci kantu, ni jam kantis.
Diras kanto antikva:
-La knabino amsopiris,
sed ne por mi,
tion bone mi komprenis!
La markizo de Santillana, protektanto de saĝuloj, amanto de scienco kaj kulturo kaj li mem unu el la homoj plej kleraj el sia epoko, forpasis en Gvadalajaro en la jaro 1.458.
Antonio Marco Botella
HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO
JORGE MANRIQUE
(1440-1479)verkis: Antonio Marco Botella
Hispana poeto, kies verkado ne ampleksa, enhavis unu el la poemoj plej altnivela de tiu epoko: "Coplas por la muerte de su padre" (Koploj je la morto de lia patro). Tiu poemo, eksterordinara elegio, elstaras pro la fajna precizeco de la lingvo en la formo, la zorgo por la detala celo persona de la poemo, kiu konstante aperas ĉe la fundo de ĉiu strofo.
La aliaj el siaj poemoj alĝustiĝas al tiuj tradiciaj tiuepokaj, en kiuj abundas la erotika galanteco envolvita en fajna alegorio, sen forlasi la origina provenca stilo reganta en la tuta poezio dum tiuj tagoj.
Menciindaj liaj poemoj "Kastelo el Amo" kaj "Amoskalo", en kiuj priskribas la pasio en siaj diversaj nuancoj kaj certa delikateco en la vera amo kiam emocie unu deklaras sian amon al la alia.
En sia "Kanzonaro" ne mankas la noto humura kaj burleska kiu donas al tiuj poemoj specialajn nuancojn tute malsamaj al tiu kiu famigas lin "Je la morto de lia patro". Kaj ankaŭ elstaris la poemo "Sen Dio kaj sen vi kaj mi", kiu esprimas certan parololudon vere okulfrapa.
Jen kelkaj versoj el lia elegio "Koploj je la morto de lia patro":
Elegio de Jorge Manrique
Memoru, kor' dorminta,
vekigu la cerbon vian
atentante
kiel pasas la vivo nia
kiel la mort' ruze venas
tiel silente:
kiel rapide plezur' foriras
kaj oni ĝin memoras
dolorsente;
kiel laŭ l' opinio nia
ia ajn temp' pli valoras
ol nuntempe.
Se ni nuntempon observas
tiu moment' tuj malaperas
jen finiĝo,
se ni prijuĝas ion talente
ni opinios ĝin ne veninta
la pasinton
Neniu sin trompu pensante
ke daŭros tion kion atendas
pli ol ĝi daŭris
ĉar ĉe ni ĉio nepre efemeras
en la ekzisto de la vivo nia
sen plias
Niaj vivoj estas fluoj
finiĝantaj en la maro
tiel morto,
tien iras eĉ nobelaro
en destino senrevene
fata sorto,
tien iras eĉ famriveroj
mezaj kaj pli modestaj
al feĉtombo,
tie ĉiuj estas ja egalaj
kiuj laboras permanaj
aŭ sub krono.
Invoko.
L' alvoko de famaj poetoj
kaj de vanaj oratoroj
mi forlasas,
ĉar iliaj fikciaj vortoj
kunportas sekretherbojn
kiuj ne gustas;
mi nur rekomendas
kaj vere alvokas
al tiu sur la ter' vivanta
kiu ne konis ĉi mondon
kaj sian diecon.
Tiu ĉi mondo estas la vojo
por la alia, kiu estas loĝejo
ne pensita;
sed oni devas zorgi atente
kiel vivadi virte tiujn tagojn
sen erare.
Kiam ni naskiĝas ni marŝas
dum ni vivas,
kaj kiam forpasas ni alvenas;
tial ni serene ripozas
kiam ni mortas.
(Kaj tiel daŭrigas la poemo)
Lope de Vega opiniis pri tiu ĉi poemo, "ke oni devus ĝin skribi per oraj literoj", kaj vere estas tiel, ĉar la profundeco de ĉiu strofo vibrigas niajn korojn pro emocio.
Jorge Manrique forpasis en Cuenca en la jaro 1479.