Baskaj Biografioj

BASKAJ BIOGRAFIOJ

verkis: Antonio Marco Botella


Victor Olegario Allende Zabala

1869 - 1943

Inĝeniero pri vojoj, li esperantistiĝis en la jaro 1904 kaj kunfondis la Esperantista Grupo de Bilbao en la jaro 1906, kies unua vicprezidanto li estis elektita. Dum multaj jaroj li strebis por disvastigi Esperanton en Baskolando kaj partoprenis en la unuaj Universalaj E-Kongresoj reprezentante Hispanion. En la 8a Universala E-Kongreso okazinta en Krakovo, krom reprezenti Hispanion li salutis la Kongreson nome de la basko-parolantoj. En tiuj Kongresoj li ĉiam elstaris pro sia inteligento kaj saĝaj pragmataj proponoj.

Li ne nur senlace propagandis nian internacian lingvon sed ankaŭ gvidis E-kursojn, kaj ofte verkis artikolojn en niaj gazetoj. En la jaro 1916 li pilgrimis de urbo al urbo, speciale al tiuj kiuj estis gravaj esperantistaj fokusoj por konvinki al la plej elstaraj hispanaj esperantistoj por la kreo de "Hispana Esperanto-Konfederacio", ja pro la Unua Tutmonda Milito la Hispana E- Movado grave dekadencis kaj montriĝis absolute necesa firme reagi por revivigi nian aferon.

Li estis unu el la plej gravaj redaktoroj de niaj gazetoj "Bilbao Esperantista" kaj "Nova Sento", kaj en 1917 li estis elektita Prezidanto de la "Baska Esperantista Federacio".

Victor Olegario Allende tradukis al Esperanto la famajn Legendojn de Becquer, "La Miserere", "La monto de l' animoj" kaj "La Sekaj Folioj" kiujn oni publikigis felietone.

Li estis Lingva Komitatano, kaj forpasis en la jaro 1943.

Antonio Marco Botella

Tomás Apraiz Riberas

1915 - 1999

Naskiĝinta en la jaro 1915, li lernis Esperanton en la kurso 1933/34 en la Esperantista Grupo de Bilbao.

Kiel anekdotoj ni diru, ke li edziĝis kelkajn tagojn antaŭ lia foriro al la batalfronto en la intercivitana hispana milito, envicita en bataliono organizita de la socialista sindikato UGT, kaj li suferis la malfeliĉon spekti la teruran bombardadon de Gernika bruliganta pro la naziaj germanaj aviadiloj.

Post la intercivitana milito li estis enkarcerigita en koncentrejo de Ekstremaduro, kaj estis unu el la esperantistaj bilbaanoj kiuj post la militofino, kiam Esperanto ankoraŭ ne estis permesita, praktikis Esperanton promenante tra la “Nova Placo” de Bilbao kun Cecilio Olalla, José Asenjo, Pedro Alcedo k.a. sen timi la veran danĝeron kion tio signifis.

Tomás Apraiz estis elektita kiel estrarano de la unua Esperantista Grupo de Bilbao fondita post la intercivitana hispana milito, kiun prezidis Eugenio Lunate.

Li laboris kiel hejtisto en Eibar, kie kontaktis kun Santiago Arizmendi, prezidanto de la Esperanta Grupo de tiu urbeto kaj elstara esperantisto, kie okazis la oficiala fermo de la Hispana E-Kongreso en la jaro 1953 organizita en Bilbao: la prelegoj en Esperanto fare de la urba pioniro Arizmendi kaj la paroloj fare de la urbestro de tiu urbeto, Sro Orbea, estis vere emociaj, kaj ne malpli la adiaŭo de Luis Hernández Lahuerta.

Dum multaj jaroj Tomas Apraiz estis delegito de UEA en Bilbao, prezidanto de la loka Esperantista Grupo kaj tre ofte estrarano, partoprenante en multaj E-Kongresoj, elstare aktivis en la Hispana E-Kongreso okazinta en Bilbao en la jaro 1989.

Li forpasis en la jaro 1999

Antonio Marco Botella

Aitor Arana Luzuriaga

1963 -

Li naskiĝis en Legazpi en la jaro 1963 kaj estas precipe konata kiel aŭtoro de kelkdeko da porinfanaj libroj en la eŭska lingvo.

Li esperantistiĝis en 1984 kaj jam en 1990 publikigis eŭsk-lingvan lernolibron “Esperantoa ikasgai”, kaj kompilis vortaregon Eŭska-Esperanta-Eŭska. Paralele de tiu vortarego li tradukis plurajn verkojn al esperanto.

Aitor Arana ricevis plurajn beletrajn premiojn. Oni multe esperas de lia talento kaj laboremo.

Antonio Marco Botella

Félix Díez Mateo

1889 - 1981

Instruisto, profesoro ĉe Komerca Universitato, li publikigis plurajn verkojn en la hispana lingvo kaj tradukis aliajn el la germana, franca, angla kaj rusa lingvoj, kiujn li bone regis.

Li esperantistiĝis en la jaro 1906 kaj instruis Esperanton en publikaj oficialaj lernejoj. Díez Mateo intense aktivis en la "Esperantista Grupo" de Bilbao, kaj efike propagandis la internacian lingvon en la hispana gazetaro.

En la jaro 1909 li gvidis amasan infanan E-kurson, konsistanta je 200 infanoj kaj 100 infaninoj en publika lernejo, io vere tute ne konata en nia Movado.

Li verkis "Praktikan Metodon de Esperanto", kaj tradukis, inter aliaj, la faman poemon de Jorge Manrique "Elegio pro la morto de sia patro", kiu ne plaĉis al kelkaj fakuloj.

Li estis estrarano unue kaj poste Prezidanto de la "Esperantista Grupo" de Bilbao, membro de la "Hispana Instituto de Esperanto" kaj Honora Membro de Hispana Esperanto-Federacio.

Li prezidis la OKK de la 27ª Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Bilbao en 1966.

Profesoro Diez Mateo estis Lingva Komitatano, kaj forpasis en la jaro 1981.

Antonio Marco Botella

Manuel de Elezcano Maiztegui

1886 - 1980

Unu el la pioniroj de Esperanto en Bilbao, kiu esperantistiĝis en la jaro 1909, kaj de tiu momento li aktivadis senlace je la unua vico de la Esperanta Movado en Baskolando.

Fekunda verkisto kaj precipe aŭtenta poeto, li jam kunlaboris en la societa bulteno "Nova Sento" (1910), kaj ankaŭ en la Esperanta-Fako kiu aperis ĉiulunde en la ĵurnalo "El Pueblo Vasco" (La Vaska Popolo), sub la respondeca zorgo de profesoro Diez Mateo.

Kun la helpo de junaj membroj de la Esperantista Grupo de Bilbao, s-ano Elezcano fondis la "Esperantista Alpinisma Grupo"-n kaj profits ĉiun sportan aktivadon por propagandi Esperanton inter naturamikoj kaj sport-amantoj.

Tre ofte kaj dum multaj jaroj, liaj versoj ilustris la paĝojn de "Boletín", originalaj belaj poemoj kiuj bone meritas esti ame kolektitaj.

S-no Elezcano okupis preskaŭ konstante diversajn respondecajn postenojn en la estraro de la "Esperakentista Grupo" de Bilbao, inkluzive la Prezidantecon, kaj ricevis plurajn premiojn en la Literaturaj Konkursoj de nia Movado.

Li faris tre belan tradukon de "La Blua Birdo", de nekonata aŭtoro kvankam sufiĉe interesa, sed ni diru tuj, ke li kutimis ĉiam verki originale.

Manuel de Elezcano forpasis en la jaro 1980.

Antonio Marco Botella

Teodoro Elizondo Calera

1882 - 1967

Bankoficisto, li esperantistiĝis en la jaro 1905, kaj estis kunfondinto de la "Esperantista Grupo" de Bilbao en 1906, kies unua Prezidanto li estis elektita.

Li partoprenis en la Universala Kongreso okazinta en Barcelono en 1909, kaj persone konversaciis kun Dro Zamenhof, kiun li prezentis la E-revuo "Nova Sento".

Li propagandis nian aferon per la gazetaro de Bilbao, kaj verkis multajn artikolojn kiel redaktoro de "Bilbao Esperantista" (1909) kaj "Nova Sento" (1910).

Ofte li gvidis E-kursojn por parolantoj de la lingvoj kastilia kaj euskera, kiujn li tre bone regis.

Li estis kasisto de la O.K.K. de la 2ª Iberia Esperantista Kongreso okazinta en Bilbao en la jaro 1924, kaj Sekretario de la 10ª Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Santander, kiun masive partoprenis la bilbaanoj.

Post la intercivitana hispana milito, li denove reaktivis en la Movado kaj estis Vicprezidanto de la "Esperantista Grupo" de Bilbao en la jaro 1953, kaj en tiu jaro mem li estis membro de la O.K.K. de la 14ª Hispana Esperanto-Kongreso.

Li estis membro de la "Hispana Instituto de Esperanto" (1926), kaj verkis la ŝlosilon "Esperanto-Euskera, (Esperanto-Giltza), kiu estis tre laŭde akceptita.

S-ano Teodoro Elizondo Calera forpasis en la jaro 1967.

Antonio Marco Botella

Eduardo Larrouy López

1913 -

Elstara baska esperantisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1932 per E-kurso kiun gvidis la Prezidanto de la "Esperantista Grupo" de Bilbao s-ano Diaz Chapartegui, kaj de tiu momento li senlace laboris por la Esperanta Movado en Baskolando.

En 1935 oni elektis lin sekretario de tiu "Esperantista Grupo" kaj prezidanto de la Komiza Esperanto-Grupo, en ambaŭ li gvidis E-kursojn ĝis kiam en 1937 okaze de la intercivitana hispana milito la faŝistaj aŭtoritatoj fermis la Esperantistajn Societojn.

Kiam denove Esperanto estis permesita post la milito, li aktive laboradis por revivigi la E-Movadon en Bilbao kaj li estis elektita estrarano de la jam leĝigita "Esperantista Grupo" de Bilbao en 1953.

Li estis sekretario de la O.K.K. okazinta en Bilbao en la jaro 1966, kies intensa tasko meritis la aprobon de la partoprtenantoj en tiu Kongreso, ĉirkaŭ 400 aliĝîntoj.

S-ano Eduardo Larruy estis Prezidanto de la E-Grupo de Bilbao de 1977 ĝis 1981, sed tio neniel signifis komencon kaj finon de lia aktivado, li daŭrigis-as okupante respondecajn postenojn en la Baska E-Movado kaj precipe laborante por ĝia disvastigo.

Antonio Marco Botella

Eugenio Lunate Pérez

1863 - ?

Pioniro de la Esperanta Movado en Baskolando. Li jam estis estrarano de la Esperantista Grupo de Barakaldo en 1910, kaj en 1915 ĝia Prezidanto.

Post la Unua Tutmonda Milito (1918), okaze de la profunda dekadenco de la Esperanta Movado en la tuta Hispanio li multe laboris por revivigi la Movadon en tiu industria urbeto kaj kiel Prezidanto de la E-Grupo li plurfoje kunvokis la baskajn geesperantistojn kunveni en Barakaldo por kunordigi celojn kaj klopodojn por reorganizi la Movadon en Baskolando.

En tiu avangarda rolo li agadis ĝis la jaro 1937, kiam la faŝistoj oficiale fermis la Esperantistan Societon de Barakaldo, periodo dum kiu li atingis ke tiu Grupo iom sekrete estu unu el la plej aktivaj en Baskolando.

Post la intercivitana hispana milito kiam la Esperantista Grupo de Bilbao estis leĝigita en 1953, oni elektis al nia s-ano Eugenio Lunate Pérez Prezidanto de tiu E-Grupo.

Antonio Marco Botella

Roberto Maraury Barredo

1888 - 1959

Kuracisto, apotekisto, diplomito en Komercaj Studoj kaj Dogana Inspektoro. Naskiĝinta en Vitoria li esperantistiĝis en la jaro 1908, kaj pro sia laboro en doganoj li translokiĝis tre ofte de unu loko al la alia, kio ebligis al li kunporti sian esperantistan idealon ĉien kien li iris kaj disvastigi la Zamenhofan mesaĝon.

Fondinto de E-Grupoj kaj senlaca kurso-gvidanto, li kunigis al sia granda talento fervoron senliman. Li estis kunlaboranto en la Esperanta Fako de la ampleksa kaj fama "Enciklopedio Espasa", kaj per liaj oftaj artikoloj li kunlaboris en multaj esperantistaj gazetoj.

Li fondis, inter aliaj, la Esperantan Grupon de Huesca en 1920, kaj revivigis la Andaluzian Esperantistan Federación en 1922, kies vicprezidantecon li okupis dum certa periodo de tempo kiu ebligis al li sian profesion.

Li ankaŭ estis kunfondinto de la Esperanta Grupo de Málaga en 1925, kiun li mem meritoplene prezidis.

Roberto Maraury Barredo estis, senbrue, unu el la plej elstaraj esperantistoj de la Hispana Esperanta Movado, efika kaj tre modesta.

Malfeliĉe por nia E-Movado li forpasis en la jaro 1959.

Antonio Marco Botella

Luis de Otaola y Faon

1903 - 1995

Vigla kaj konstanta aktivulo de la Esperanta Movado en Bilbao. Li esperantistiĝis en la jaro 1918 kaj de tiu momento li ne haltis en sia ĉiutaga aktivado por la Esperanta Grupo de Bilbao.

Li gvidis Esperanto-kursojn, reprezentis la Grupon en multaj enlandaj kaj eksterlandaj E-Kongresoj, kaj dum multaj jaroj estis unu el la plej viglaj esperantistoj el Bilbao, ĉiam kiam oni bezonis lin, ĉiam li estis preta ne nur al kunlaboro sed ankaŭ al efektivigo de ne gravas kia ajn tasko.

Li estis plurfoje estrarano kaj ankaŭ Prezidanto de la "Esperantista Grupo" de Bilbao, kiun fidele li servis tre sindoneme.

Luis de Otaola y Faon forpasis en la jaro 1995.

Antonio Marco Botella

José Santamaría Neira

1887 - 1979

Bankoficisto, li esperantistiĝis en la jaro 1904, kaj estis unu el la fondintoj de la "Esperanta Grupo" de Bilbao (1906). Estrarano de tiu unua Komitato, li konstante aktivis en la loka E-Movado gvidante E-kursoj aŭ prizorgante la societan Bibliotekon.

Li estis unu el la plej efikaj kunlaborantoj en la redaktado de la loka gazeto "Bilbao Esperantista" (1908), kaj iom poste ankaŭ de "Nova Sento" (1909) verkante artikolojn kaj belajn poemojn, grandparte el ili publikigitaj sub la pseŭdonimo "Virgilio".

Homo tre modesta kaj klera, li estis unu el la plej firmaj batalantoj por Esperanto en Bilbao.

Laŭreata en la Floraj Ludoj de la Kvina Universala Kongreso okazinta en Barcelono en la jaro 1909, li estis ĉiam la homo inteligenta kiu bezonas ĉiu kultura Asocio.

En sia beletra tasko li estis la tradukinto de la verko "Montosupren", rakonto de Enrique Mesa; kaj ankaŭ tradukis "Infana Ludo", teatraĵeto originale verkita de Jacinto Benavente.

Li forpasis en la jaro 1979.

Antonio Marco Botella

Rufino Unzaga

Preskaŭ certe li estis la unua esperantisto en Baskolando, ja lia nomo aperis kiel aliĝinto en la Hispana Societo por la Propagando de Esperanto en la jaro 1903 (H.S.p.p.E) kaj tiam jam li flue parolis Esperanton. Kvankam li loĝis en Algorta (kvartalo kelkajn kilometrojn ekster de Bilbao) li efike kontribuis al la fondo de la "Esperantista Grupo" de Bilbao en 1906.

Oni agnoskis tuj lian kapablon kiel esperantisto kaj en la fondo de la Grupo Bilbaano li estis elektita Sekretario de la nova estraro de la ĵus kreita E-Societo.

Efika propagandisto kaj sufiĉe kapabla en la regado de nia internacia lingvo, li estis la gvidanto de la unuaj Esperanto-kursoj en la baska ĉefurbo.

Antonio Marco Botella