Jaroj 1954-1962

KRONIKO EL LA HISTORIO DE "FRATECO"

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1954

La O.K.K. konsistanta el membroj de "FRATECO", komencis en la nova jaro prepari la XVan Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu devos okazi dum la proksima somero en Zaragozo. Unue oni distribuis la respektivajn postenojn, kaj sekve la laboron por iliaj konkretaj agadoj jenaj:

        • Prezidanto: S-ro Pedro Marqueta Roy

        • Vicprezidanto: S-ro. F. de la Puente Solsona

        • Sekretario: S-ro. Salvador Morales Sada

        • Aliaj komitatanoj estis: Vicsekretario: Pilar Larruga, Kasisto: José Guio, Propagando: Antonio Marco, Kunvenoj: María Casasnovas, Loĝejoj: Juan Montañés, Ekspozicio: Eduardo Buesa, Vickasisto: Eugenio Ferrer kaj Literatura Konkurso: José Martínez.

Ekzistis kelkaj veteranoj obsede konvinkitaj ke ni ne kapablus organizi tiun Kongreson, kaj tute kontraŭe, la junularo spiris optimismon kaj fidon, kaj tiu ĉi sento rapide etendiĝis al tiuj kiuj partoprenis en tiu entrepreno: po unu aŭ du fojoj en semajno, tiu O.K.K. kunvenis en nia sidejo, kaj baldaŭ aperis la unuaj rezultoj: oni starigis la provizoran Programon kiu ekfunkciis kiel mobiliza aparato impulsanta la diversajn risortojn kiuj reale estis la diversaj fakoj, kaj la fekunda laboro transformiĝis en afiŝojn, poŝtkartojn, glumarkojn, notojn al "Boletín" kaj ĵurnalojn de nia Movado, ankaŭ aliajn por la Zaragozaj ĵurnaloj; la propaganda maŝino ekfunkciis kaj aliĝoj por la Kongreso venis amase, tiamaniere ke ni ĉiuj konvinkiĝis ke tiu nacia kunveno de esperantistoj estus la plej grava el ĉiuj postmilitaj, kaj tiu intima konvinkeco donis al ni forton kaj flugilojn por ĝoje plenumi niajn taskojn. Atentinda en tiu aktivado estis la laboro de nia samideano Marqueta, kiu senlace impulsis la diversajn fakojn de la O.K.K.; li prelegis en la Zaragoza Universitato pri "Brazilio". Ankaŭ nia samideano Eusebio Maynar prelegis en nia Fakultato pri Sciencoj, en Esperanta lingvo, pri la temo: "Zaragozaj palacoj". En tiu propaganda kampanjo impresis tre favore artikolo de Marcial Buj pri Esperanto publikigita en "Heraldo de Aragón".

Paralele je tiuj taskoj, pludaŭris ankaŭ tiuj ordinaraj laboroj de nia Societo: kursojn gvidis Demetrio Berges, Eduardo Buesa, Francisco Mañez, Antonio Marco, kaj nova altvlora elemento veterana, nia samideano Angel Salete, kiu aliĝis ankaŭ al niaj instruaj taskoj. Jes, oni bezonis veran entuziasmon por subteni tiun duoblan taskon kiun faris samaj homoj, ĉar multaj veteranoj malaperis el la aktiva sceno, kaj kvankam kun tiuj kiuj plu kunlaboris la problemoj mildiĝis, tiu generacia diferenco de opinioj subkuŝis en ties rilatoj kaj ŝpruĉis neatendite. Kaj en tiu linio mi povas citi la Ĝeneralan Kunvenon de "FRATECO" okazintan tiujare la 7an marte, en salonoj de la Komerca Ĉambro: efektive, en tiu kunveno, tuj post la rutinaj protokolaĵoj, samideano Antonio Marco submetis al la ĝenerala konsidero proponon por ke okaze de la Ĝenerala Kongreso de la Hispana Federacio en monato julio, Zaragozo akceptu direkti la Federacion dum kvarjara periodo. La diskutado estis arda, ofte eĉ pasia, ĉar la momento estis kritika naciskale por nia Esperanta Movado, kaj neniu hispana Grupo estis tiel bone ekipita kiel ni por tiu tasko. La propono estis tute malavara, ĉar la junuloj konsciis ke la laboro kaj respondeco estus precipe por ni, kiel jam okazis en "FRATECO", sed la veteranoj obstine diris ne, kaj pretekstante ke la verdikto de nia pledo por nia sidejo estis kontraŭa, la decido estis definitive nea.

La kunveno ankoraŭ sin okupis pri aliaj diversaj aferoj: akiro de instrumaterialo, elekti la novan estraron, informi pri preparlaboroj de la Kongreso, k.t.p., sed fakte ne plu estis interesaj temoj por debati.

Dume, nia samideano Salvador Morales anoncis sian forveturon al Svedio, kaj pro tio rezignis sian postenon kiel Sekretario de la O.K.K. (Organiza Kongresa Komitato), kiun okupis tuj nia samideano Antonio Marco, ĉar efektive nenio povus haltigi nian entreprenon organizi la Kongreson, kaj niaj streboj evoluis en kontentiga progreso. Tiklaj momentoj estis kiam kelkaj membroj de nia Organiza Komitato devis viziti la Aŭtoritatulojn por peti al ili permesojn kaj helpojn; ilia akcepto estis varia: ĝentila, tiu de la Regiona Militestro, afabla kaj simpatia tiu de la Ĉefepiskopo, amika tiu de la Provinca Deputitaro kaj de la Zaragoza Urbestraro, tute malafabla kaj malĝentila tiu de la Provincestro, kaj kuriozaj anekdotoj tute ne mankas en tiuj vizitoj, kiujn mi promesas iam rakonti al vi, ĉar estas grafikaj kaj tre karakterizaj al tiuj politikaj momentoj!!. Kaj en la mencio pri vizito al la Aŭtoritatuloj, mi ne parolis intence pri tiu kiun ni efektivigis al la Moŝta Rektoro de la Zaragoza Universitato, ĉar tiu meritas apartan paragrafon, ĉar Rektoro estis en tiuj momentoj Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, eksfondinto de "FRATECO", ekssekretario kaj fervora esperantisto dum multaj jaroj, kaj efektive kiel esperantisto li reagis, kaj afable akceptis ĉiujn niajn proponojn, certe ne malmultajn: li permesis uzi la Universitaton kiel Kongresejon kaj promesis partopreni en la Kongreso ne nur kiel alta aŭtoritato, sed ankaŭ kiel esperantisto, ĉar malgraŭ lia momenta malproksimiĝo de nia Movado, li sin sentis ankoraŭ tia. Neniam ni sufiĉe dankos tiel malavaran kaj fervoran sintenon en tiuj tiamaj tempoj !! de nia samideano kaj Moŝta Rektoro Sanĉo Izquierdo.

Kaj la monato julio alvenis, kaj kun ĝi ankaŭ la Kongreso: la nombro de aliĝintoj, la plej alta ĝis tiam registrita. La Ekspozicio estis instalita en salono de "Casino Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro), en la centro mem de la urbo, kio altiris la atenton kaj multenombrajn vizitantojn. La Kongresejo estis en la Medicina Fakultato, kie funkciis Akceptejo kaj deĵoris junaj samideanoj, tute same kiel en Libro-servo.

Fakte, la junuloj svarmis ĉie: akceptante la alvenintojn, atentante ĉiujn servojn, zorgante komplezi al ĉiuj gekongresanoj en liaj bezonoj; agado admirinda kiu meritis laŭdojn kaj dankojn.

La interkona vespero okazis en la sidejo de Arta Aragona Grupo, en promenejo "Independencia": salutoj, ĝojigaj esprimoj, amikaj renkontiĝoj en la nokto, dum koncerto de kordaj instrumentoj regalis la orelojn de la ĉeestantaro. Tre, tre agrabla etoso por tiu komenco.

En la Urbodomo akceptis nin la Vicurbestro de Zaragozo, kaj tuj sekve la Solena Malfermo en salono de la Medicina Fakultato. La akceptan paroladon faris la Honora Prezidanto de la Kongreso, S-ro. Manuel Maynar, kaj la postparoladon la Vicprezidanto de H.E.F. (Hispana Esperanta Federacio), José Anglada. Tuj sekve salutis longa vico de reprezentantoj de Grupoj, Sekcioj, kaj eksterlandaj samideanoj.

La unua Laborkunsido okazis tute trankvile, malgraŭ sia karaktero nur ekonomia kaj pro tio necesa de urĝaj decidoj. La vizito al la arthistoriaj Zaragozaj monumentoj estis preskaŭ ĝenerala, kaj la Literatura Vespero plene sukcesis kiel unu el la plej belaj aranĝoj de la Kongreso. Samideano Luis Hernández, nia kara valencia samideano, faris la enkondukon kun la elokvento abunda je belaj metaforoj kiel li kutime faris, kaj tuj sekve D-ro. de la Puente legis la decidon de la juĝkomisiono pri la verkoj prezentitaj en nia Literatura Konkurso. Jen la verdikto:

Originala poezio:

        • Unua premio: "Printempo", por Marjorie Boulton.

        • Dua premio: "La ciganino", por Poul Thorsen.

Originala prozo:

        • Unua premio: "Pentristo", por Salvaor Gumá.

        • Dua premio: "Rideto abundas sur la lipoj de la saĝuloj", por Vicenzo Musella.

Poezia traduko:

        • Unua premio: "Traduko de poezio de A. Machado", por Amalia Núñez Dubús

        • Dua premio: "Traduko de poezio de A. Machado", por Eusebio Maynar Dupis.

Proza traduko:

        • Unua premio: denove por Amalia Núñez Dubús.

        • Dua premio: por Luis Hernández Lahuerta.

Kiam oni aŭskultis la nomon de ĉiu premiito, la publiko aplaŭdis, kaj tuj sekve oni legis la verkojn gajnintajn la unuajn premiojn: S-ino Mimó deklamis la poemon "Printempo" de Marjorie Boulton; F-ino. Llonch tiun de la proza traduko de Amalia Núñez. S-ro. Gumá legis sian verkon, originalan prozan premion, kaj S-ro. Hernández sian propran tradukon kaj ankaŭ tiun de Amalia Núñez. Krome, nia portugala samideano S-ro. Nunes legis alian tradukon de la sama poemo de Machado, kies tradukinto estis li mem. S-ino. Mimó deklamis poemon de Kaloksay, kaj F-ino. Sevilla, kun rapsoda arto kiu ravis la ĉeestantaron, deklamis belan poemon "Reveno", kies aŭtoro estis ŝia patro, Avelino Sevilla, fratecano.

Konstantaj aplaŭdoj premiis la deklamitajn verkojn, kaj la admirinda broĉo de tiu Literatura Vespero estis kiam nia samideano, Mariano Solá, regalis nin per belega parolado pri la veraj meritoj de Esperanto por beletro, majstra oratora peco kiu tre plezurigis la Kongresanaron, kiu fine premiis lin per tondra aplaŭdado.

        • Prezidanto: D-ro. Rafael Herrero (Valencio)

        • Vicprezidanto: D-ro. Mariano Solá (Tarrasa)

        • Sekretario: S-ro. Ernesto Hurtado (Valencio)

        • Vicsekretario: S-ro. Adonis Gonzales Meana (Ciaño Sta. Ana)

        • Kasisto: S-ro. Ernesto Guillén (Valencio)

        • Voĉdonantoj: S-ro. José Guzmán (Valencio), S-ro. José López Herrero (Madrido), S-ro, Pedro Marqueta Roy (Zaragozo), S-ro. Luis de Otaola (Bilbao)

S-roj. Villa kaj Menéndez, kiel reprezentantoj de la Esperanta Grupo el Gijón, akceptis organizi la venontan Kongreson en tiu Asturia urbo.

La tuttaga ekskurso al la Monaĥejo "de Piedra", ravis la kongresanaron, kiu estis fina agrafo de tiel bela Kongreso.

Sed kun la fino de la Kongreso absolute ne finiĝis la transcendaj eventojn kiujn vivis "FRATECO" tiujare, kaj jam en monato Aŭgusto oni kunsidis en eksterordinara kunveno, kun ĉefa unika temo: nia sidejo. La problemo estis urĝa, ĉar ni devis forlasi la sidejon ne plej malfrue ol la 15a de monato septembro.

Oni proponis diversajn solvojn, oni ĵonglis dum la tuta kunveno per kombinoj de ciferoj kaj ciferoj, sed la fina konkludo estis serĉi alian loĝejon.

Kelkajn tagojn antaŭ la limdato, ni trovis nian nunan (1983) sidejon en strato "San Vicente Paul, 1", sed la luprezo estis tre alta, kaj ĝia amplekso malgranda por niaj aspiroj, tamen ni devis akcepti, ĉar niaj mebloj jam estis, praktike, sur la strato.


1955

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis la 1an de majo sub prezido de S-ro. Orós, en la sidejo de la Oficiala Komerca Ĉambro.

S-ro. Orós pètis esti anstataŭigita en la Prezidanteco de nia Societo: "mi min sentis maljuna kaj sufiĉe laca post tiom da jaroj da gvidado de nia Centro, novaj tempoj pli dinamikaj kun novaj problemoj, bezonas ja novajn homojn, kaj mi sentas ke mi ne plu estas tiu homo kiun vi bezonas". Oni akceptis do tiun rezignon kaj nomis lin Honora Prezidanto; ankaŭ rezignis sian postenon nia samideano Jesús Puértolas kiun, konsiderante lian sindonemon, oni nomis Honora Membro de "FRATECO". Anstataŭis la Prezidanton S-ro. Pedro Marqueta, kies nomon, tute same kiel la aliajn proponitajn estraranojn, oni devos submeti je la koncerna aprob de la Provincestro; post kelkaj semajnoj ili estis konfirmitaj de tiu Aŭtoritatulo. Ili estis:

        • Prezidanto: S-ro. Pedro Marqueta Roy.

        • Vicprezidanto: D-ro. Fernando de la Puente.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

        • Aliaj komitatanoj estis: J. Benito, María Casasnovas, D. Cebollero, J. Clariana, A. Bun, S. Morales, E. Pérez, J. Guio kaj Josefina López.

La plej grava problemo de nia Societo en tiu momento estis ekonomia: elspezoj estis pli altaj ol enspezoj, urĝa solvo estis tuj necesa.

prenita de: http://www.eventoj.hu/bildkartoj

La Nacia Kongreso okazis tiun jaron en Gijón (Asturio) kaj ne multaj fratecanoj veturis al iu urbo. Salutis la Kongreson nome de "FRATECO" samideano Víctor Ortiz. Denove la Literatura Festo estis unu el la plej brilaj faktoj de tiuj Hispanaj Kongresoj, kaj en la Literatura Konkurso estis premiitaj la jenaj samideanoj:

Originala Poezio:

        • Unua Premio: "Medalo" por Francisco Vila.

        • Subpremio: "Idealo" por Adolfo Augusto Núnes.

Originala Prozo:

        • Unua Premio: "Kanto de l'Perfido" por A. Augusto Núnes.

        • Subpremio: "Benata estu Esperanto" por Pepita Oriach.

Poezia Traduko:

        • Unua Premio: "Travivaĵo de Cid" de R. Darío, por Luzo Bemaldo.

        • Subpremio: "Al najtingalo" de Espronceda, por Luigi Minaja.

Proza Traduko:

        • Unua Premio: "La militestro de la ruĝaj manoj" de Bécquer, por Antonio Marco.

        • Subpremio: "La mandareno", por A. Tremouille.

Kaj kiel fermo de tiu neforgesebla festo, eksterordinara parolado de nia samideano, D-ro. Mariano Solá, kiu kiel kutime, elmontris sian talenton kaj elokvento.

Kaj la venonta Kongreso en Barcelono, la proksiman jaron.


1956

La Ĝeneral Kunveno de "FRATECO" okazis la 11an de marto, en salonoj de la Oficiala Komerca Ĉambro, kiun prezidis S-ro. Pedro Marqueta.

La Prezidanto informis pri la proksima okazigo en Zaragozo de Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj (IKUE) kiun oni aranĝis adekvate por ke ne koincidu kun samaj datoj de nia HEF Kongreso en Barcelono.

Rilate nian Societon, li rimarkigis ke la Esperantaj kursoj atentinde malprogresis, sed la juna membraro ankoraŭ estis sufiĉe nombra, tiamaniere ke ties kotizoj, mona bazo kiu subtenis nian Centron, ebligis kovri niajn elspezojn, pro kio nia situacio ne estis tiel kritika kiel en la pasinta jaro, tamen la problemo daŭre restas ja la sama.

Pri ŝanĝoj, laŭstatute, la Prezidanto informis ke estis neniu propono dum tuta monato por modifi la estraron, jen kial oni konsideris oportuna rekandidatigi la nunan por alia unujara periodo, aprobotan de la Provincestro.

La Internacia Kongreso de IKUE en Zaragozo absorbis ĉiujn energion de nia estraro, ĉar Prezidanto kaj Vicprezidanto de "FRATECO" respondis al tiuj du unuaj organizintoj de la Katolika Kongreso, tio estas, Prezidanto S-ro. F. de la Puente, kaj Sekretario S-ro. Marqueta, en tiu ĉi kazo inverse. Ili ambaŭ sciis mobilizigi ĉiujn konservativajn fortojn, jen kial ni devas konsideri kiel plej efektivan rezulton el tiu Kongreso por nia Esperanta Movado, tio estis, la reveno al la aktivado de multaj el tiuj veteranoj kiuj ĝis tiu momento tute ne aktivis. Kaj la momento estis ja oportuna.

Kaj alvenis la somero, kaj kun la somero la Internacia Kongreso, kiu efektive estis brila, ĉar Aŭtoritatuloj, ĵurnaloj kaj radiostacioj, dum kelkaj tagoj parolis nur pri Esperanto en nia urbo, kaj tio ĉiam estis grava. Plian fojon evidentiĝis la kapablo de la Zaragozaj esperantistoj por tiuj organizaj kongresaj taskoj, kio definitive forviŝis la pesimisman opinion de kelkaj kadukaj fratecanoj en kontraŭa senco.

Kiel ni jam menciis, la HEF tiujara Kongreso devis okazi en Barcelono, kaj efektive tiel estis, tuj post la Internacia Katolika Zaragoza Kongreso. "FRATECO" estis tie reprezentata de nia Prezidanto, S-ro. Pedro Marqueta, kaj se ni devus reliefigi ion pri ĝin, ni citus:

        • la Solenan Malfermon en la Urbodomo,

        • la belan prelegon de nia samideano Mariano Solá,

        • la majstran paroladon de Profesoro Font y Puig,

        • la prezenton de la triakta komedio "Georgo Dandn", kiun talnte organizis kaj gvidis nia samideano F. Vila,

        • tre efektivan kaj fruktodonan Laborkunsidon por nia Federacio,

        • tre interesan Literaturan Feston;

tial oni povas taksi tiun Kongreson interesa kaj pozitiva, ĉar la katalunoj donis al ĝi tiun specialan nuancon kiun ili de ĉiam posedas kaj pri kiu ili prave povas fieri: kulturon kaj talenton.


1957

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis tiu jaro la 2an de julio, kaj estis prezidata de samideano Pedro Marqueta, kaj laŭkutime, en salonoj de Oficiala Komerca Ĉambro.

La ĉefa problemo debatita estis, nia ekonomia situacio, tre delikata, ĉar la neeviteblaj elspezoj estis multe pli altaj ol la enspezoj. Estis prezentita sugesto, kaj akceptita, por ke ĉiu membro minimume duobligu volonte la propran kotizon. Tiuj estus konsiderataj aktivaj; la aliaj estus konsiderataj nur simpatiantoj.

Partoprenis en tiu Ĝenerala Kunveno ankaŭ nia samideanino Inés Gastón, filino de nia karmemora Prezidanto Emilio Gastón kiun la Prezidanto invitis roli en la nova estraro de "FRATECO". Tio estus ne nur omaĝe al ŝia patro okaze de la proksima Ora Jubileo, sed ankaŭ kiel praktika helpo al ni, en la inda memorigo de la fondo de nia Societo dum la proksima jaro 1958a. Ŝi ne akceptis la sugeston kaj esprimis sian deziron aktivi en la gvidado de kursoj en "FRATECO".

La estraro aprobita de la Provincestro por la proksima unujara periodo estis jena:

        • Prezidanto: S-ro. Pedro Marqueta.

        • Vicprezidanto: S-ro. Fernando de la Puente.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez.

        • Aliaj komitatanoj estis: J. Benito, María Casasnovas, Josefina López, D. Cebollero, J. Clariana, A. Bun, S. Morales kaj J. Guio.

La HEF Kongreso okazis tiun jaron en Madrido, kio estis malnova aspiro de la hispana esperantistaro, ĉar estis necese evidentigi, definitive pruvi, la nivelon de nia forto antaŭ la plej superaj instancoj de la Ŝtato... Kaj la rezulto estis kontentiga, ĉar la realaj faktoj superis niajn esperojn:

        • unuarangaj, la afablaj akceptoj, la ĝentilaj lunĉoj de la Aŭtoritatuloj,

        • interesaj kaj utilaj la kongresaj paroladoj, la programitaj vizitoj al mondfamaj Muzeoj, sciencaj institucioj kaj reĝaj palacoj,

        • neforgeseblaj la ekskursoj al "El Escorial", Toledo, al la urbo mem,

        • fruktodonaj la Laborkunsidoj, kiuj eltiris nin duonreva medio al la reala agnosko de nia vera situacio,

ĉar la problemoj ekzistis kaj nepre oni devis debati ilin, kaj la plej gravaj problemoj de nia Federacio, tute same kiel en "FRATECO", koncernis nian ekonomian situacion, dolora kontrapunkto meze de tiu sukcesa Kongreso, kiu devigis nin akcepti la dumonatan aperon de "Boletín", ĉar niaj financoj tute ne povis teni la ĉiumonatan aperon de nia organo.

Kaj kun la promeso de nia proksima rendevuo en Castellón, finiĝis tiu historia Kongreso.


1958

Nia Societo fariĝis 50-jara!!! Celebri nian oran jubileon estis nepre necese por ni, malgraŭ nia ne tro favora ekonomia situacio!

Kaj efektive, dum oni revis, diskutadis, kaj projektis kiamaniere estus pli konvena organizi kaj festi tiun memorigon, la trian de julio, ĝusta datreveno de la fondo de "FRATECO", simpligante la problemon, ambaŭ fratinoj Gastón regalis nin per torto kun kvindeko da kandeletoj kaj tre interesa portreto de la tri fondintoj de nia Societo: Montagud, Benítez kaj Gastón. Tio ebligis feston en nia sidejo, kie kunvenis multenombraj fratecanoj kun familio Gastón, kiuj tostis honore al nia Societo, al niaj fondintoj, kaj al nia estonto.

Iom post iom oni programis projekton tiucele, kaj tre baldaŭ oni komencis kampanjon por propagandi en nia urbo, kaj la Zaragozaj ĵurnaloj aperigis artikolojn por informi al la zaragozanoj pri tiu jubilea evento, pri nia historio, pri nia aktivado, pri niaj projektoj. "El Noticiero" kaj "Amanecer" disvastigis en tiu momento nian semon.

En la nokto de la 25a de oktobro, la Zaragozaj esperantistoj kunvenis en restoracio de la Specimena Foiro en festa vespermanĝo por celebri la Oran Jubileon en la ekzisto de "FRATECO". Partoprenis ankaŭ tiun feston svisa delegacio de la urbo Zurich kun sia Prezidanto S-ro. Walter Sondereger, S-ro. Adolf Gruter kaj respektivaj edzinoj. Prezidis la Kunvenon, kun la tiama Prezidanto Pedro Marqueta, la aluditaj svisaj samideanoj, S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, honora Rektoro de la Zaragoza Universitato, S-ro. José Orós, honora Prezidanto de "FRATECO", fraŭlinoj Inés kaj Emilia Gastón, kaj Vicprezidanto de nia Societo D-ro. Fernando de la Puente.

Oni ricevis salutojn de multenombraj Esperantaj Societoj; elstaraj tiuj de la Prezidanto de UEA, D-ro. Ivo Lapenna; la Prezidanto de HEF, D-ro. Rafael Herrero; la redaktoro de "Boletín", S-ro. Luis Hernández, kaj multaj aliaj kiuj farus la liston senfina. Paroladoj, muziko, entuziasmo kaj ĝojo faris tiun nokton memorinda kaj neforgesebla por ni. Estis kvazaŭ renkontiĝo de du fluoj kiuj kun sama celo venis el du direktoj kaj konverĝis en tiu punkto: tiu de la junularo, apenaŭ naskiĝinta kaj kies plej alta esprimo sin montris en la HEF-Kongreso de la jaro 1954a kaj tiu de konservativaj veteranoj kiuj vekigitaj okaze de la Katolika Internacia Kongreso de la jaro 1956a venis ankaŭ ĉi tien kun la iluzio de pasintaj tempoj. Ambaŭ estis ja necesaj por "FRATECO": la junuloj jam pruvis sian forton apenaŭ alvenintaj; la veteranoj malfermis promesplenajn perspektivojn. Konstatu vi mem la iluzion de unu el tiuj revenintoj, nia samideano Sancho Izquierdo, kies versoj estas pli elokventaj ol tiuj adjektivoj kiujn mi inventus:

- Mi revenas -

De nia Societo la kvindeka jaro

de ĝia naskiĝo estas atingita;

de ĝia naskiĝo, malproksima en tempo,

sed de nia koro tiam tre proksima.

Kaj kiam la horo feliĉa sonoris

mi kredas aŭskulti voĉojn estingitajn;

la voĉojn de tiuj TRI sur kies ŝultroj

frateca Societo estis konstruita.

Kaj la voĉo estis voko kaj riproĉo

pro tia nuntempa malfervoro mia,

kaj revivigado de l'rememoraĵo

kiu el mia menso forestis neniam.

Jen mi, do, mi venas al mia hejmo

por fari kun ĉiuj rondon familian,

sub la stelo, verda kiel nia Espero,

en la Sankta Amo ĉiuj kunigitaj.

Kaj kun la nostalgio de la maljunuloj, kaj la optimismo de la junularo, la nokto, la nokto kaj la festo, plilongiĝis ĝis la ektagiĝo aperis en nia horizonto...

La 15an decembre, Zamenhofa tago, antaŭ ol la kutima ĉiujara bankedo honore al la Majstro, sub aŭspicoj de la Institucio "Fernando el Católico", nia samideano Rafael Gastón Burillo prelegis pri Esperanto, Zamenhof kaj "FRATECO".

La oratoro estis prezentita de S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, kiu faris belan paroladon. La prestiĝo de la Institucio kaj de la preleganto altiris la atenton de ĉiuj kulturaj kaj klerigaj medioj de nia urbo: inda agrafo por tiuj interesaj kaj emociaj aranĝoj de nia Ora Jubileo!

La lasta el tiuj omaĝoj estis la apero de speciala numero de "NIA VIVO", en kiu oni resumis ĉiujn aranĝojn de nia Ora Jubileo. Ĝi estis signo de estimo al la ŝatata memoro de nia organo dum multaj jaroj.

La HEF Kongreso okazis tiun jaron en Castellón, en familiara kaj intima medio, kaj estis oportuna ke iu respondeculo de nia Federacio menciu la meritojn de Castellón por okazigi ĉi tiun Kongreson, ne vane ĉi tie oni redaktis la Statuton de nia Federacio, kiu, iom pli poste, taŭgis por fondi ĝin en Valencio, sed vere estis Castellón kun Zaragoza la unuaj kandidatoj por starigi HEF en nia lando, post la hispana milito.

La ĉefa rolanto dum tiu Kongreso estis S-ro. A. Giménez Mora, organizinto de la VIIIa Hispana Kongreso de Esperanto en Oviedo, kiun ni tre plaĉe rememoras, ĉar kelkaj monatoj post tiu evento li prelegis en Zaragozo okaze de propaganda festo tre sukcesa. Li ĉion gvidis, la viziton al ŝufabriko "Segarra", kie oni regalis nin, kaj aliajn programerojn.

Salutis la Kongreson, nome de la Zaragozaj esperantistoj, S-ino. Victoriana Bueno. Prelegantoj estis nia akademiano Delfi Dalmau kaj la Vicprezidanto de la Federacio, Mariano Solá. La ekskurso al Peñíscola, perlo de la Mediteraneo, iam sidejo de la aragona papo Benedikto la XIIIa (Pedro de Luna), kiu de ĉi tie, defendis kun obstino la laŭleĝecon de siaj rajtoj ĝis lia forpaso en la jaro 1422a. Ni, aragonanoj, aŭdis fiere rakonti tiun historion al nia samideano Giménez Mora, en tiuj gloraj ruinoj, kiujn la pejzaĝo kaj la lumo heligis per senkomparaj ĉarmoj...

Modesta, sed sendube memorinda Kongreso.


1959

La ordinara Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis la 22an de fabruaro, en salonoj de la Oficiala Komerca Ĉambro, prezidate de D-ro. F. de la Puente, pro forveturo al Francio de la Prezidanto S-ro. Marqueta.

Post ricevo de letero de la Esperanta Societo "Unueco" de Graz, kiu invitis nin akcenti niajn sociajn fratajn rilatojn kun ili, kelkaj fratecanoj vizitis tiun Societon: unue estis nia Prezidanto S-ro. Marqueta, kiu estis tre afable akceptita de la tieaj esperantistoj; omaĝe al nia Societo oni organizis mitingon en granda teatro de Graz, kie parolis la urbestro de tiu urbo kaj la Prezidanto de tiu Esperanta Societo. Multenombraj estis la ĝentilaĵoj kiujn ricevis nia samideano kiel reprezentanto de "FRATECO".

Iom pli poste, niaj samideanoj Fernando de la Puente, Jaime Benito kaj Vicente Ponz vizitis ankaŭ tiun Societon, kaj denove la fratecanoj ricevis afablajn elmontrojn de tiu alta estimo kiun tiuj aŭstriaj samideanoj dediĉas ĉiam al ni.

Reciproke, sinjorino Luise Lehner kun sia edzo kaj filojn, vizitis "FRATECON"n, kie ili estis tre ĝoje akceptitaj, kaj oni faris feston honore al ili kaj al la urbo Graz.

Ni rememorigas al niaj legantoj, ke tiu ĉi sinjorino estas tiu kiu dum sia infaneco estis gastigata en nia Societo de oktobro 1920a ĝis aprilo 1922a, amata kaj regalata de nia anaro kvazaŭ ŝi estus unu el niaj familianoj, tial, kun granda plezuro, ŝi estis akceptita denove ĉe ni, kaj ni faris nian eblon por ke ŝi sin sentu kvazaŭ en sia propra hejmo.

Kiel omaĝon al nia Majstro, okaze de lia centjara naskiĝa datreveno, la urbestro de Fuentes, vilaĝo tre proksima al Zaragozo, proponis doni la nomon de D-ro. Zamenhof al unu el ĝiaj stratoj, kio okazis la 11an oktobre. Dum ĝia oficialigo, oratoris niaj samideanoj Sancho Izquierdo kaj Rafael Gastón, kaj partoprenis multenombraj fratecanoj.

Ankaŭ pro tiu sama motivo: la centjara datreveno de D-ro. Zamenhof, kelkaj fratecanoj vizitis Varsovion kaj partoprenis en la diversaj celebradoj okazintaj en Pollando, vere emociaj omaĝoj kiujn ni pli poste gape aŭdis rakonti post ilia reveno.

La Esperantaj kursoj kiujn organizis en nia sidejo dum lastaj jaroj estis gvidataj de Inés Gastón, Vicente Ponz, Ángel Salete, Antonio Marco, Emilio Pérez, Ángel Hernández kaj aliaj, en tiu ĉi jaro reakiris novaj impulsoj post bedaŭrinda stagno.

Nia HEF Kongreso okazis tiun jaron en Málaga, kie nia Movado estis preskaŭ nula en tiu momento, jen valida motivo por okazigi tiun eventon en tiu bela urbo, kaj efektive, la Kongreso estis brila, la partopreno kontentiga, kaj la aŭtoritatuloj kaj popolo pozitive reagis al tiu sperto.

Reprezentis nin en tiu Kongreso gesinjoroj Mánez, kaj kiel elstaraĵon oni devas mencii: la fondon de Junulara Sekcio gvidata de Salvador Aragay, prelegojn de D-roj. Herrero kaj Solá, ekskursojn al Marbella kaj Ronda, kaj... la senkomparan belecon de tiom da blankaj urboj, de tiel belaj pejzaĝoj, de tiom da ĉarmaj lokoj kiujn plibeligis lumo kaj koloro en delira ekstazo...

Kaj la doloron de la adiaŭo mildigis la promeso de proksima Kongreso en Pontevedra.

1960

La ordinara ĉiujara kunveno de "FRATECO", kiel kutime, en salonoj de la Oficiala Komerca Centro.

La 6an de februaro, la Honora Rektoro de la Zaragoza Universitato, Prof. Sancho Izquierdo, prelegis en salonoj de Zaragoza Ateneo pri sia vojaĝo al Varsovio okaze de la centajara datreveno de Zamenhof, kio signifis tre efektivan propagandon por nia afero. Ankaŭ estis interesa por Esperanto, prelego en nia urbo, Esperante, de pastro Talmaier, organizita de katolikaj esperantistoj.

Meritoplena la tasko de nia samideano Ángel Salete, kiu gvidis kurson en oficiala Socia Lernejo, kies Direktoro estis S-ro. Sancho Izquierdo.

Kursojn en nia sidejo gvidis A. Hernández, A. Salete, V. Ponz, kaj E. Pérez, kun kontentiga partopreno.

La Hispana Kongreso de Esperanto okazis tiun jaron en Pontevedra. Unuafoje en la historio de niaj Kongresoj: forpasis kongresano pro subita korkolapso, en la Kongresejo mem. Temis pri Barcelona samideano Víctor Rebollo, kies enterigo konstituis vere imponan surstratan manifestacion de solidareco.

En Laborkunsidoj estis debatitaj kiel ĉefaj problemoj de tiu momento, tiuj specife ekonomiaj. Belega spektaklo de la Folklora Grupo de Villagarcía de Arosa; elokventa kaj trafa la prelego de D-ro. Mariano Solá pri vivo kaj verko de A. Fleming; arda kaj meritoplena la organiza laboro de nia samideano Alonso, kaj belega la scenejo de tiu Kongreso, kiun nia portugala ŝatata samideano Adolfo Nunes kantis en jenaj strofoj:

Ho, lando plej bela, vi estas kombin',

de verdo kaj bluo, de montoj kaj maro!

Kun via pejzaĝo ne estas komparo,

Eden', al mi ŝajnas, la ĝusta difin'.

En monato oktobro, multenombraj fratecanoj forveturis al la urbo Caspe, kie nia samideano D-ro. F. de la Puente parolis en salonoj de la Urbodomo pri la temo: "Esperanto hieraŭ". Tuj sekve, D-ro. Sancho Izquierdo paroladis pri "Esperanto hodiaŭ". Ambaŭ estis aklame aplaŭditaj. Radio Caspe, tre laŭde parolis pri tiu okazaĵo, kaj en la urbo oni organizis kurson de Esperanto.


1961

Tuj post la jarkomenciĝo, la funebra skuo de du forpasoj tre dolore premis niajn korojn: temis pri nia samideano Manuel Maynar Barnolas, Honora Prezidanto de "FRATECO", senlaca gvidanto de nia Societo kiel efektiva Prezidanto, elstara protagonisto kiu reprezentis brile nian Societon en tiom da Hispanaj Kongresoj, kiun li elokvente defendis kaj alte metis la prestiĝon de nia urbo, de Esperanto kaj de "FRATECO". S-ro. Manuel Maynar vivas en la historio de nia Centro kiel unu el ĝiaj pli fidelaj pioniroj kaj batalantoj, tiamaniere, ke dum multaj jaroj estis neeble paroli pri "FRATECO" ne menciante tiun gigantan figuron. Ke ili pace ripozu!

La alia forpasinto estis Luis Hernández Lahuerta, valenciano, iama redaktoro de "Popola Fronto" kaj nuna de "Boletín", fondinto de HEF, organizinto de Internacia SAT-Kongreso en Hispanio en la jaro 1934a, eminenta tradukisto de parto de "Don Kiĥoto", esperantisto ĝis medolo, kompetentulo pri nia lingvo, kiun li majstre regis kaj kies elokvento ravis nin en tiom da Kongresoj. Silentis por ĉiam "la legema koboldeto", la magia kantisto de nia lingvo kiu, tiom da sinceraj pruvoj de amo donis por "FRATECO" kaj por la zaragozanoj.

La Ĝenerala Kunveno de nia Societo okazis tiun jaron la 5an de februaro, en samaj salonoj de antaŭaj jaroj. Kun plaĉo ni estis informitaj pri la akcepto de la Zaragoza Urbestraro doni la nomon de D-ro. Zamenhof al unu el niaj stratoj. Alia grava novaĵo estis la decido ŝanĝi la tutan estraron de nia Societo, kaj oni proponis al la Provincestro jenajn nomojn, kiuj kelkajn semajnojn poste estis konfirmitaj de tiu Aŭtoritato:

        • Prezidanto: Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

        • Vicprezidanto: S-ro. José Clariana Laborda.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

        • Aliaj estraranoj estis: V. Ponz, J. benito, J.L. López, A. Bun, J.L. Ferrer, E. Pérez, Pilar Sancho, V. Ortiz, kaj C. Boloix.

Nia HEF Kongreso okazis tiun jaron en Palma de Mallorca, en monato majo, kaj "FRATECO" estis reprezentata de nia Prezidanto S-ro. Sancho Izquierdo, kiu en unu el la Laborkunsidoj estis petata supreniri la podion, laŭ sugesto de D-ro. Herrero, kiu klarigis la meritojn de nia Prezidanto al ĉies dankemo pro lia strebado en la kandidatigo de UEA por la Nobel-premio de la Paco. Nia samideano Sancho Izquierdo estis unuanime aplaŭdata.

Interesa la prelego en tiu Kongreso de D-ro. Solá, "La homoj kaj la tekniko", plia juvelo de elokventa majstreco; ankaŭ tiu de nia akademiano Delfi Dalmau pri la temo "Natureco de Esperanto", altnivela disertacio kiu ravis la ĉeestantaron; belega la ekskurso al Manacor kaj ĝiaj famaj mirindaj grotoj, ankaŭ la vizito al Formentor, kies perspektivoj kaj allogaj pejzaĝoj laŭlonge de la vojaĝo mirigis la ekskursintojn.

Konklude, la 22a Hispana Kongreso de Esperanto en Mallorca estis brila en ĉiuj siaj aranĝoj, partoprenis multenombraj eksterlandaj samideanoj kiuj donis al ĝi karakteron pli esperantistecan, kaj ankaŭ... ĉar ĉiuj programeroj estis sub la rekta influo de tiuj ĉieloj kiuj kunigis tiom da belecoj, kiuj Costa y Llobera kantis, kaj Grau Casa fidele tradukis tiel:

Sur la rubando de blanka sablo

kiun kisadas la akvo-blu',

grandaj pinarboj verŝas abunde

balzamodoron, serenan ombron

kun milda bru'...

Ho, dolĉa loko de trakvila ĝu!

Efektive, estis ankaŭ memorinda Kongreso, plia ĉenero en tiu rozario de perloj kiun ornamas la agadon de nia Federacio.

Dume, en nia urbo, la por Esperanta agado tute ne haltis: S-ro. Sondeger prelegis en Esperanto en salono de "Montañeros de Aragón" montrante per diapozitivoj la belaĵojn de Helsinki.

Alia prelego en salonoj de la Komerca Ĉambro estis doninta ankaŭ en Esperanto S-ro. Hanvay; kaj ankaŭ publike estis faritaj du prelegoj en nia sidejo: unu de S-ro. Helmuth, de San Diego, kaj alia de S-ro. Abalos, meksikano, pri Meksikio.

En monato decembro, en salonoj de la Provinca Deputitejo, nia Centro "FRATECO" organizis Esperantan Ekspozicion, kiu dum dek tagoj, matene kaj vespere, montris interesajn Esperantaĵojn, kiuj altiris la atenton de la zaragozanoj. En la solena fermo de tiu Ekspozicio, parolis nia samideano el Reus, salvador Gumá, kiu emfazis la meritojn de tiu elmontro, kaj kiun ni kore dankis kaj ankoraŭ dankas, pro tiom da pruvoj de estimo al ni, fratecanoj. En tiu okazo, li venis speciale el sia kataluna urbo por tiu solenaĵo.

Estas ja nenecese ripeti, ke "FRATECO", celebras ĉiujare senescepte, la Zamenhofan tagon: la ĝusta dato, tio estas, la 15an de decembro, en nia sidejo, per kultura elmontro; kaj je la semajnfino proksimume el tiu dato, per komuna vespermanĝo en restoracio. Tiel ĉiam estis.


1962

Nia Ĝenerala kunveno, 1an de aprilo, apenaŭ ŝanĝis la konsiston de la estraro de "FRATECO"; ĝi proponis jenajn samideanojn:

        • Prezidanto: S-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

        • Vicprezidanto: S-ro. Jaime Benito Cedo.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

        • La aliaj komitatanoj estis: E. Pérez, J.L. López, C. Boloix, A. Bun, J.L. Ferrer, Pilar Sancho, L. Blasco, V. Ortiz, R. Barra, kiujn la Provincestro aprobis iom pli poste.

Oni esprimis gratulojn al la gvidantoj de kursoj en nia Centro kaj ankaŭ al tiuj kiuj faris tion ekstere: samideano salete en la Oficiala Socia Lernejo, kaj D-ro. de la Puente en la Pilgrima Konsilantaro.

La Nacia Tutlanda Kongreso okazis en Valladolid, en monato julio, kaj "FRATECO" estis reprezentata de nia Prezidanto. Kiel plej elstarajn okazintaĵojn oni devas substreki la prelegon de nia akademiano Delfi Dalmau pri la temo "Interlingvo, estinte kaj estonte", kaj la alia, de Profesoro Sancho Izquierdo pri "Esperanto, mesaĝportanto kaj mesaĝo", kiu estis dirita en hispana lingvo, en salonoj de la Universitato, kun partopreno de la kongresanaro kaj la tuta Valladolida gravularo.

Sed la plej grava problemo kiu sin prezentis en tiu XXIIIa Hispana Kongreso de Esperanto estis, la deviga anstataŭo, laŭstatute, de la Prezidanto de nia Federacio, kaj kredeble ankaŭ tiu de la sidejo. Temis pri la sama problemo jam okazinta antaŭ ok jaroj en Zaragoza; tiam la solvo estis D-ro. Herrero kaj Valencio. Nun la problemo estis iom pli komplika ĉar D-ro. Herrero ne povis sekvi, kaj en Valencio oni ne trovis la adekvatan personon por ŝarĝi sur sin tiun respondecon, ankaŭ ne en Barcelono kaj Madrido: nur restis kiel solvo Zaragozo, kaj antaŭ tiu evidento D-ro. Herrero proponis nian urbon, kaj kiel Prezidanton S-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

Nia Prezidanto akceptis, sed metante unu solan kondiĉon: ke la Sekretariino de la Federacio estu Inés Gastón. La kondiĉo estis akceptita, kaj ekde tiu momento Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo estis, ne nur Prezidanto de "FRATECO", sed ankaŭ de la tuta hispana esperantistaro. Emocia estis la parolado de D-ro. Herrero kiam li adiaŭis la kongresanaron kiel ĝistiama Prezidanto de la Federacio, kortuŝe li diris: "tiuj jaroj de mia prezidanteco estis por mi la plej belaj el mia tuta vivo, ĉar mi havis la honoron reprezenti vin, miajn karajn"... Kaj tiu frazo -oni klare perceptis- ne estis simpla komplimenta diro, sed sincera sento kiun li eltiris el sia koro.

La 15an de decembro, festotago de Zamenhof, oni organizis prelegon en salonoj de la Provinca Deputitejo, aŭspicatan de la Institucio "Fernando el Católico", eldiritan de D-ro. Fernando de la Puente kaj nia Prezidanto D-ro. M. Sancho Izquierdo, kaj tuj sekve okazis la kutima bankedo kiel omaĝo al nia Majstro.

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983