2011 - Kanto al la libereco
KANTO AL LA LIBERECO
verkis: Antonio Marco Botella
Magia vorto kun ega profundeco.
Vivo senlibero tute ne valoras.
Aspir' de dignaj homoj dum jarcentoj
ĝi estas ideal' por la homar' gento.
de liberamantoj.
Liberec' signifas penso-liberon.
Kanto dum la nokto al la steloj,
Ĝi estas ankaŭ esprimo-libero
kaj profunda sento de idealo,
eĉ amor-kiso de geamantoj.
Kiom bela estas vi, Libereco!
Adoris vin la sklavoj ĉe l' venko-horo,
kantis al vi ĉarme la bonaj poetoj
kun mil kadencoj, ritmo kaj tono.
kiel la belaj melodi-sorĉoj.
Libereco: mi sentis karesojn viajn
kiam eliris el la prizon' "Modelo"
kaj denove elirante el kamp' d'ekzilitoj
-kiam ni, respublikanoj, estis venkitaj,
sed kantis ĝoje kiam venis de la man'
denove Demokration
Libereco,
rompo de ĉenoj, konkero de politika racio,
vekiĝo de la nigra nokto de analfabetisma regado,
gloro el atingoj de ĉiuj revoj de nia vivo
ĉar ne alio estas Liberec' kaj Demokratio
kiujn ĉiam estas akompanataj de
Bono, Belo kaj Vero!