1994 - Fantazio en Murcia nokto
Antonio Marco Botella.
ligilo al "Fantasía en una noche bella"
Fantazio en Murcia nokto
Iun nokton,
ĉio steloj kaj susuroj.
Iun nokton
nokt' de sorĉoj kaj murmuroj.
Sub ogiva arta arko
lum' grimacas kaj scintilas.
Vibras nokt-horloĝ' kun ĉarmo
en l' izola nokt' Murcia,
dum mil' nevideblaj damoj
sekretumas emociaj
pri neatingeblaj amoj
kaj pasioj plej fascinaj.
Blua gazo
de la luno elpendiĝas
kaj kun ardo
turajn mamocicojn kisas.
Kiom tristas kaj doloras
ne ekvidi la princinon,
kiun revas ni fervoraj,
sumon de mil am-aspiroj!
estu ŝi virin' belforma,
palme svelta ĉe l' talio
pli amema ol amora,
vigla menso kaj spirito.
Elreviĝo,
jam la nokt' ne plu susuras.
Palas nigro
kaj la iluzi' forkuras.
La belega ark' ogiva
ne plu ŝercas per moklumoj.
Pluv' de steloj ekŝteliras,
dum l' arab-okula luno
fuĝas inter silkoj grizaj,
kaj alvenas matenruĝo
kun kaleŝ' el oro brila
anoncante reĝan sunon.
Iun nokton,
en la tago malaperas…
Iun nokton,
ĉe l' aŭroro ne plu revas…
Ne plu fantazias nokto.
En ĝi restas sorĉoj, mitoj,
sentoj, steloj, amoroj,
eble ĉio... kaj nenio!
Vibras ĉiam en la homo
ekster ĉia fantazio:
Amo, Belo, Ver' kaj Bono
jen realo kaj poezio!
Iun nokton,
sur mirindaj palmo-bedoj,
Iun nokton,
inter la Murciaj verdoj...