Naskiĝis tiu ĉi granda poeto en Palos de Moguer, en 1881 kaj studis Juron en Sevilo, sed baldaŭ li lasis tiujn studojn por plene sin dediĉi al beletro. En la jaro 1900 li vojaĝis unuafoje al Madrido, kie li konatiĝis kun la elstara poeto Ruben Dario kaj la verkistoj Valle Inclán, Villaespesa, fratoj Machado, Martínez Sierra k.a.
Baldaŭ li publikigis siajn unuajn lirikajn provojn... Siaj unuaj verkoj “Rimoj” (1992), “Tristaj Arioj” (1903) kaj “Lontanaj ĝardenoj” jam estas esprimo pri granda sentiveco kaj anoncas la aperon de eksterordinara poeto. En li konverĝas la plej purajn esencojn de la Romantikismo kaj la Modernismo, sed li sentis tiel nebremseble la alvokon por la poezio, ke li vivigis ĝin ene de si mem en konstanta evoluo kaj perfektigo, ĝis atingi unu el la ekzemploj pri lirika kreado plej altaj de ĉi epoko: la poezio pure emocia de siaj komencoj, kiel tiu pli intelekta kaj abstrakta de sia matura aĝo oni povas konsideri kiel rezulto de lia konstanta strebado por trovi la absolutan belecon kiun li aspiris... Ni speciale devas substreki lian lirikan prozon en “Platero kaj mi”. Libro de poemoj profunde humanaj, naivaj kaj emocie lirikaj, antaŭ longe mondfama.
La poezio de Juan Ramón estas delikata, luma kaj simpla samtempe. Li perceptas kaj scias esprimi la plej subtilajn nuancojn el koloro kaj la sono, la aromon de la kampoj kaj la varian lumon de ĉiu momento. Li kantas la internajn sentojn de l’ homo, kaj la pejzaĝon, tiamaniere bele, ke legante tiajn priskribojn oni sentas nedifineblan sensacon kvazaŭ temus pri beleco netuŝebla, tiel ideale kaj ĉarme li esprimas tiujn sentojn.
Mi elektis kiel ekzemplon unu el tiuj poemoj, per kies versoj oni tuj perceptas tiujn ecojn kiujn mi ĵus indikis:
Kantis la paŝtist’ revema
kun surŝultra hokbastono
kaj la pinojn rigardadis
ĉe l’ lontana horizonto.
La brutar’ duondormanta
levas nubojn da denspolvo
kaj kolsonoriloj ploras
sub brilanta lum’ el oro.
Dista valvilaøo þvebas
kvazaŭ blanka nuboformo,
ĉio revas sub la suno
kaj inklinas al langvoro.
Absorvita en la brumo
malaperas ĉarma rojo,
paca blinda sent’ profunda
vibras en la fund’ el koro.
Blanka nubo milde ŝvebas.
Restas val’ en pacizolo.
Sub l’ arĝent’ de sorĉa luno
sonas sonorila ploro...
En ĉiu granda poeto aperas la ideo pri morto pli-malpli intense, Juan Ramón verkis plurajn poemojn pri tiu temo kun granda beleco, kiel ĉi tiuj :
Kion al muzik’ okazas
kiam ne plu sonas?
Kion al la milda brizo
kiam ne plu blovas?
Kion al la lum’ se nigro
helojn tuj envolvas?
Diru Morto, ĉu ne estas
resti tutsenmova,
en eterna nigra premo,
en silent’ angora?
Al tiuj belegaj lirikaj versoj oni povas aldoni tiuj de “La definitiva vojaĝo” tiel belaj kiel la antaŭaj versoj, el lia libro neeldonita "Poemas Agrestes" -1910-1911- ("Ruraj poemoj"):
Kaj mi foriros... kaj restos la birdoj kantantaj!
Kaj restos mia horto, kun sia verda arbo kaj sia puto blanka.
Ĉiuj vesperoj la ĉielo estos blua kaj plaĉa,
kaj sonoros kiel sonoras ĉi-vespere
la sonoriloj de la sonorilturo...
Mortos la homoj min amantaj,
kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare.
Kaj en tiu flora kaj kalkita angulo de mia horto,
mia spirito vagos nostalgie...
Kaj mi foriros, kaj mi solos, sen hejmo,
sen arbo verda, sen puto blanka,
sen ĉielo blua kaj plaĉa...
malproksima de la vilaĝa tumulto,
surda kaj rara de la finita dimanĉo...
Kaj restos la birdoj kantantaj!
Kiam eksplodis la hispana intercivitana milito en 1936, Juan Ramón Jiménez forlasis Madridon kaj forveturis al Ameriko, kie li definitive loĝos. Tie li deklaris: “Mi ne estas politikulo, mi estas ja poeto, sed miaj simpatioj favoras la personojn kiuj reprezentas la kulturon kaj la hispanan spiriton; ili estas tiuj kiuj proklamis la respublikon en Hispanio. La registaro ekzistanta kiam mi eliris el Madrido, rajtis/as regi nian landon kaj esti respektataj kaj helpataj, ĉar ĝi estis leĝe balotita kaj reprezentas la popolan volon”.
Juan Ramón Jiménez neniam revenis en Hispanion, kaj forpasis ekzilita en Puerto-Rico. En 1956, du jaroj antaŭ lia forpaso li ricevis la Nobelpremion.
Li naskiĝis en Madrido la jaro 1891, kaj laŭlonge de sia vivo montriĝis kiel talenta homo: elstara poeto, eseisto kaj kompetenta docento en gravaj Universitatoj.
Li studis Juro kaj Filozofio-Beletro, kaj kiam finis tiujn karierojn doktoriĝis en la Sorbono de Parizo pri Beletro kaj tie funkciis kiel lektoro de la hispana lingvo, kaj ankaŭ faris meritoplenan profundan studon kaj tradukon de la verkaro de Marcel Proust.
En 1918 gajnis la katedron pri Lingvo kaj Literaturo en la Universitato de Sevilo, kie li instruis, kaj poste pasis kiel docento al la Universitato de Murcio.
Dum longa periodo li multe vojaĝis tra Eŭropo kaj Nord-Afriko kaj dum la jaroj 1922-1923 li estis lektoro de la hispana lingvo en la Universitato de Cambridge, kaj ekde 1926 instruis en la Madrida Universitato, kie li fondis la revuon "Indice Literario" (Literatura Indico).
Malgraŭ tiu intensa aktivado kiel docento kaj esplorado pri klasika liriko, li komencis verkadi poezion kaj eseojn, kaj en la jaro 1923 publikigis sian unuan libron "Presagios" (Aŭguroj), en kiu estas konstatebla la influo de la stilo de Juan Ramón Jiménez: poezio emociiga envolvita en intelektaj nuancoj vere laŭdindaj, kiuj ankaŭ aperas en sia sekvanta libro "Vispera del gozo" (Hieraŭo de la ĝuo) verko pri rakontoj redaktita en poetika prozo. Estis dum tiuj tagoj kiam li komencis kunlabori en la prestiĝa "Revista de Occidente" (Revuo de Okcidento). De 1925 estis lia versio "Poema del Cid en romance moderno" (Poemo de Mio Cid' en moderna romanco). Lia alta nivelo kiel poeto dum tiu epoko oni konsideras lin kiel unu plia de la "Generacio 27".
De la jaro 1929 ĝis la intercivitana hispana milito aperis liaj kvar libroj plej gravaj el lia poetika verkado: "Seguro azar" (Certa Hazardo) -1929), "Fábula y signo" (Fablo kaj signo)-1931), "La voz a ti debida" (La voĉo kiun ni ŝuldas al vi) -1934) y "Razón de Amor" (Amorezono) -1936), verkoj kiuj famigis lin kiel unu el la plej gravaj hispanaj poetoj de tiuj jaroj pri amaj temoj, montrante per tiu ekzalto de la amo la "plej pura poezio kaj delikata esprimo". Jen unu el tiuj priamaj poemoj:
Hieraŭ mi kisis vin surlipe
Mi kisis vin surlipe… streĉaj,
ruĝaj. Estis kiso tiel mallonga
ke ĝi daŭris pli ol fulm' blindeca,
pli ol mirakle, plie
La tempo
post kisi vin, mi ne ĝin volis,
ja por nenio,
mi estus dezirinda ĝin antaŭ;
ĝi komenciĝîs kaj finiĝis en si mem.
Hodiaŭ mi estas kisanta kison,
kaj estas sola kun miaj lipoj,
kaj metas ilin
ne en via buŝo, ne, ne plu,
-kien eskapis mia kiso!
Mi metas ĝin
sur la kiso kiun mi donis vin
hieraŭ, sur ambaŭ buŝoj kunaj,
sur la kiso kiun ni ambaŭ kisis.
Kaj daŭras pli tiu kiso
ol la silento, ol la lumo,
ĉar ne plu estas karno
kion ni kisas, nek buŝo
kiu eskapas, kiu forkuras…
Ne!
Mi estas kisante vin pli malproksime.
Dum certa tempo li aktivis kiel esplorstudanto en la Centro pri Historiaj Studoj, kie li pritraktis la Modernan Literaturon, kaj ankaŭ en la Centra Lernejo pri Lingvoj, kaj ankaŭ li estis ĝenerala sektretario de la Internacia Universitato sunsomera" en Santander. En tiuj taskoj surprizis lin la intercivitana hispana milito, tial li veturis al Usono kie li aktivis kiel docento en la Universitatoj de Wellesley College kaj Johns Hopkins, kaj iom poste ankau en la Universitato de Puerto Rico.
Interesa anekdoto estas, ke dum la unuaj jaroj de lia edziĝo kun Margarita Bonmati, li adresis ĉiutage aman leteron al sia edzino, kio taŭgis por ke multaj jaroj poste, sia filino Soledad, kompilis ĉîujn tiujn leterojn kaj eldonis libron titolitan "Cartas de amor a Margarita" (Priamaj leteroj al Margarita).
Pedro Salinas Serrano, poeto, eseisto, docento en pluraj naciaj kaj eksterlandaj Universitatoj, membro de la "Generacio 27" forpasis en Boston la 4an decembro de 1951.
Hispana poeto naskiĝinta en Valladolid en la jaro 1893, kaj en ties urbo li komencis siajn studojn kiujn li finis pri Filozofio kaj Beletro en Svizio kaj en la Universitatoj de Madrido kaj Granado.
Li komencis sian profesion kiel "Leganto de la hispana lingvo" en la Sorbono de Parizo (1917-1923), kaj estis en la franca ĉefurbo kie li komencis verki poezion sub la influo de la francaj poetoj de tiu epoko.
En la jaro 1925 li okupis la katedron pri Literaturo en la Universitato de Murcio, kaj pro simpla afineco oni konsideris lin kiel unu plia de la elita grupo de poetoj nomata "Generacio 27". Kun du el liaj kolegoj fondis la revuon "Verso y Prosa" (Verso kaj Prozo).
Dum tiuj jaroj li estis "Leganto de la hispana lingvo" en la Universitato de Oxford, kaj en la jaro 1928 oni eldonis sian unuan libron "Cántico" (75 poemoj) en kiu li jam esprimas sian poetikan koncepton, tiu libro estis reeldonita en Buenos Aires kun atentindaj aldonoj (ĝis 334 poemoj); jen frazo montranta sian poluritan kultismon, sen ia ajn ornamo, nur sia penso neta kaj samtempe filozofiema:
"Ĉu iam ekzistos sciofino? Neniam, neniam. Oni estas ĉiam je la komenco de neestingebla scivolemo kontraŭ la senfina vivo"...
Kiel ni jam menciis, pro liaj poetikaj karakterizoj kaj amikaj rilatoj kun membroj de la "Generacio 27" oni konsideris lin kiel plia membro de tiu grupo, ja lia poezio koincidis en kelkaj aspektoj kun tiu de la citita grupo: metriko kaj ritmo ne-regula, sen devigaj briloj, esprimanta nur la parolon ĝustan kaj precizan, racia stilo kiun li transformis en "pura poezio"; jen poemo en kiu vi povas konstati ĉi tiun difinon:
Ho luno, kiom da aprilo,
kiom vasta kaj milda aero!
Ĉion kion mi perdis
revenos ja kun la birdoj.
Jes, kun la birdetoj
en aŭrora ĥoro
pepi, pepi, pepi
sen gracia intenco.
La luno estas tre proksima,
kvieta en la aero nia.
Tiu kiu mi estis min atendas
sub mia penso lirika.
Kaj kantos el mi sinjor'
sur la altopint' el mia aspiro.
Ĉiel-ruĝ', ĉiel-ruĝ',
Inter la ĉiel' kaj l' aŭroj.
Ĉu perdiĝis tiu tempo
kiun mi perdis? La mano
disponas, leĝera dio
de tiu luno senjara…
Bonkora kaj kompetenta pri beletra kritiko, Guillen, kutimis ekzalti la personojn elstarajn pri Arto kaj Beletro, kaj en tiu kazo, lia poezio fariĝas pli densa, ĉiu strofo forgesas la anekdoton por priskribi nur la esencon kiun li celas, jen poemeto dediĉita al la verkisto Miguel Delibes:
Ni admiru la veran aŭtentikan homon,
kiu scias organizi sian vivon kaj librojn,
atenta pri ĉio, kaj sen koleri pri tio
kion ne koncernas al sia inspira fonto.
Aŭtenta vivo konsistanta en la priskribo
klara, majstra kaj tial tre konvinkema,
priskriba arto kiu rekreas
la urbon, la kampon, ĝian lumon kaj idearon,
profundaj la pejzaĝoj eĉ detale,
homoj, bestoj, vegetaĵoj,
kaj inter ĉio: la ĉasisto…
Kiel vi povas konstati nur la esenco de lia priskribo, en tiu ĉi kazo la bildo de Delibes li atentas, jen kial ne estas facila tiu poezio por esti... poezio.
En la jaro 1936, kiam li oficis kiel katedra profesoro en la Universitato de Sevilo eksplodis la intercivitana hispana milito. Enkarcerigita pro sia progresema idearo li vivis nigrajn tagojn ĝis la jaro 1938 kiam li ekziliĝis en Usono, kie li okupis docentajn postenojn: en la Universitatoj de Middelebury, Mc Gill (Montreal) kaj en la Kolegio Wellesley.
Kiam li emeritiĝis li multe vojaĝis tra Eŭropo kaj Ameriko, li prelegis en la Universitato de Harvard, en 1962 publikigis en Hispanio sian libron "Lenguaje kaj Poesia" (Lingvo kaj Poezio), kiu meritis ĝeneralan laŭdon, kaj en la jaro 1976 li ricevis la prestiĝan premion "Miguel de Cervantes" de Literaturo kaj la Internacia Premio "Alfonso Reyes".
Jorge Guillen verkis multajn interesajn librojn, (pli ol cent), kaj estis elektita honora membro de la Reĝa Hispana Akademio. Forpasis en Malago en la jaro 1984.
Poeto, katedra profesoro pri Lingvo kaj Literaturo, naskiĝinta en Santander en 1896. Akademiano de la Hispana Lingvo, li estas unu el la plej elstaraj poetoj de la tiel nomata “generacio 27”, konsiderata kiel la estetikisto de tiu prestiĝa grupo de poetoj, pro sia konstanta serĉado de novaj poeziaj formoj. En 1925 li ricevis la Literaturan Nacian Premion pro sia verko “Versos humanos” (Humanaj Versoj), kaj poste, laŭlonge de sia vivo, multajn aliajn premiojn: “Ciudad de Barcelona”, “Larragoiti”, “Cervantes”, k.a.
Li speciale profundigis en tri tendencojn de la Poezio: la tradicia, la kreisma kaj la absolute libera, kaj en ĉiu el ili li montris sian talenton kaj delikatan sentivecon. Inter liaj priamaj verkoj elstaras “Surprizo” kaj “Izola Amo”, kaj inter la primuzikaj “Nokturnoj de Chopin”, “Preludoj” kaj “Ario al Gabriel Faure”.
Jen peco de unu el liaj poemoj, plena de muzikaj resonoj:
Ŝoviĝas la nokto
kun mildeco plaĉa.
La blankaj lilioj
kun neĝa tuniko,
naivas liriko
kaj la luno palas...
Sian mutan kanton
la steloj lulkantas,
la pejzaĝo revas
en la brum’dormanta.
Kiel ĉi kvietas!
Kiel sorĉe pacas!
La mildaj kadencoj
de lulkanto rava,
izolaj rumoroj
silentojn sulkantaj
tremigis l’ arbaron;
la briz’ susuradas
kaj ĉe l’ rojo ĉarma
preĝe ŝaŭmoj kantas.
Nur du gejunuloj,
ŝi —blonda, li forta-,
ĝuis la plezuron
sur la val’ silenta
de la nokto-lumo,
rura nokt’ revanta...
Gerardo Diego tre simpatiis al Esperanto, kaj plaĉe akceptis personan viziton de nia Esperanto-akademiano Fernando de Diego, tradukinto de kelkaj el liaj poemoj, el kiuj citindas: “La cipresoj de Siloj” kaj “Romanco pri la rivero Duero”.
Li fekunde verkadis, kaj publikigis multnombrajn verkojn, unue tiuj kun tradicia stilo, poste multaj aliaj kun formo, stilo kaj enhavo profunde avangarda, el kiuj elstaras: “Soria” (Soria), “Versos humanos” (Humanaj Versoj), “Alondra de verdad” (Vera alaŭdo), “Romances” (Romancoj), “La luna en el desierto” (Luno en la dezerto), “Hasta siempre” (Ĝis ĉiam), “El cerezo y la palmera” (La cerezujo kaj la palmo), kaj multaj aliaj.
Gerardo Diego forpasis en la jaro 1987 kaj estas ja unu el la plej gravaj lirikistoj de la moderna hispana poezio, aŭtoro ankaŭ de pluraj antologioj.
Oni ne bezonas tro esplori por komenti certajn karakterizojn pri la poezio kaj teatro de Federico García Lorca, ja en la kerno de sia verkaro ĉiam vibras substrekindaj aspektoj, kiuj ebligas ne nur al simplaj komentoj, sed ankaŭ al profundaj studoj. Hodiaŭ mi enfazos tiujn elstarindajn nuancojn de la populareco, lia popolstilo, kiujn li ofte uzas sen perdo de lirika nivelo kaj eĉ donante al tiuj esprimoj muzikajn resonancojn. Federico posedis certan magion, kiu ebligis al li transformi la plej simplan kaj modestan vorton en muzika sono, kaj tio estas sendube privilegio de elektitoj de la genio.
García Lorca estas unu el la plej grandaj figuroj de la liriko de sia epoko, li estis krom poeto, ankaŭ grava teatroverkisto, muzikisto kaj sorĉa prelegisto. Li ricevis lecionojn pri muziko de la fama Manuel de Falla, kiu aŭguris al li brilan estonton kiel muzikisto, sed Lorca, kvankam lertege ludis gitaron kaj pianon, ne sekvis la konsilon de la majstro daŭrigi siajn studojn en Parizo. Li estis ja en tiu momento unu el tiuj eksterordinaraj homoj, kapabla krei belecon, veki entuziasmon kaj mirinde ĉarme transformi ĉion kion li tuŝis...
En 1919, Lorca translokiĝis de Granado al Madrido por ekstudi en la Madrida Universitato. Profunde sentanta la allogon de la poezio, li sin dediĉis plene al ĝi, kaj en 1921 li publikigis sian unuan verkon “Poemlibro”, ricevita kun varia opinio de la tiamaj rezencistoj.
En tiu tempo, Lorca jam verkis siajn poemojn per oksilabaj versoj, laŭ la modelo de la antikvaj romancoj: la poezio de la antikva hispana popolo oni esprimis dum la 16ª kaj 17ª jarcentoj, ne nur per la dokta esprimo de poetoj senkomparaj kiel Garcilaso, Gongoro, San Juan de la Cruz, Lope de Vega, Calderón, Quevedo k.a. sed ankaŭ kaj precipe per la popola poezio de la Romancaro kaj Kanzonaro devenanta el la profundo de la mezepoko: riĉa trezoro de koploj kaj kanzonoj tre popularaj, el kies esencoj suĉis tiuj grandaj poetoj. Lorca, ne nur uzis la romancon por vesti sian poezion sed li admiris la spontanajn kaj popularajn antikvajn koplojn. Jen kion li pensis kaj skribis pri tiu versoformo:
“De la jaro 1919, en la periodo de miaj unuaj paŝoj en la poezio, mi studadis pri la formo de la mezepoka romanco kiel la plej taŭga kaj adekvata por esprimi miajn sentojn. La tradicia romanco estis ĉiam rakonta, kaj tio donis popolan karakteron kaj popularecon al la poezio. Mia celo estis kunfandi la romancon rakontan al la lirika, kaj por atingi tiun karakteron mi multe strebis”.
La plej gravaj kritikistoj koncidis en la opinio, ke li, García Lorca, efektive sukcesis atingi la indikitan celon per tiuj du elementoj: tradicio kaj avangardismo.
En 1927, kelkaj el la plej bonaj hispanaj poetoj, V.Aleixandre, Alberti, Gerardo Diego, Dámaso Alonso, Pedro Salinas, Jorge Guillén, Cernuda, Altoaguirre, García Lorca k.a. decidis omaĝi la tricentjaran datrevenon de la forpaso de la granda poeto de la 17ª jarcento Luis de Góngora y Argote (Gongoro). Tiu grupo ricevas la nomon “generacio 27”, ĉar estas tiam kiam montriĝas ilia maturiĝo en poezio, kies plej alta celo estis krei puran belecon per imagopovo, bildoj kaj metaforoj, uzante la tradician metron popolan aŭ kultan.
Tiuj poetoj kontribuis al tiu atingo per ilia respektiva verkoj. Lorca atingis altan pinton per sia verko “El Romancero Gitano” (t.e.”La cigana Romancaro”-1928), kiu, kun siaj teatro-verkoj donis al li tutmondan famon kaj grandan popularecon, tiom da, ke eĉ la plej malklera homo de la sudhispana socio de la jaroj dudekaj (precipe la andaluza), en oftaj kazoj, eĉ analfabetoj, fieris reciti parkere kelkajn el tiuj poemoj.
Mi ne povas forgesi anekdoton kiun mi mem vivis en Granado, kiam mi loĝis en tiu bela urbo ankoraŭ sub la diktatora reĝimo de Franco, dum tiuj tristaj tagoj kiam mizero ŝvebis en ĉiuj anguloj de nia socio. Nu, certa tago, mi vizitis kvartalon Albajcin, kaj en unu el tiuj dometoj kie oni kantis kaj dancis andaluzan folkloron al la tiamaj malabundaj turistoj, modesta homo, kun mizera aspekto, recitis poemojn de Federico. Speciale impresis al mi jenan romancon, kiun mi jam de antaŭ longe konis, sed neniam mi aŭskultis tiel muzike kaj pasie recitata, temas pri la poemo:
Ĉar mi kredis ŝin fraŭlino
al river’ mi kun ŝi iris,
sed ŝi estis jam edzino.
Estis en Jakoba nokto
kaj pro kvazaŭ kompromiso
la lanternoj estingiĝis
kaj ekĉirpis arde griloj.
Ŝiajn mamojn mem dormintajn
palpis mi ĉe stratofino
kaj subite ili floris
kvazaŭ hiacinta spiko.
La subjupo amelita
sonis kiel pec’ da silko
same kiel sonas ŝtofon
kiun ŝirus dek tranĉiloj.
Sen arĝentolumaj ludoj
arboj kreskis en fikcio
kaj hundar-horizonto bojis
ĉe la transrivera nigro.
Preter la rubusoj, junkoj,
dormoplantoj kaj vepr-pikoj
faris mi sub þiaj haroj
etan foson sur la ŝlimo.
Mi demetis la kravaton,
ŝi la bluzon de virino,
mi la revolvero-zonon,
ŝi gajnojn el pur-silko.
Ne troveblas fajnan haŭton,
nek konketoj, nek lilioj,
nek kristaloj kun lunlumo
helas kun pli granda brilo:
ŝiaj kruroj el mi fuĝis
kiel fiŝo je surprizo,
la duono ŝajne brulis
plena la duon’ de frido...
Mi trakuris tiu nokto
per brilperla ĉevalino
la plej belan el la vojoj
sen la selo kaj sen bridoj.
Mi, ĉar viro, ne konfesos
kiaj estis ŝiaj diroj,
lum’ el saĝ’ kaj diskretemo
diktas al mi prudentiĝon.
Ni forlasis la riveron,
ŝin malpuris sabl’ kaj kisoj,
ja batalis kontraŭ l’ vento
blankaj glavoj de l’ iridoj.
Mi kondutis laŭ mi estas:
kiel vera ciganido,
silkan kudrilujon flavan
donis mi al ŝi kun digno.
Kaj ne volis mi ŝin ami,
ĉar estante jam edzino
ŝi survoje al rivero
ŝin deklaris tuj fraŭlino.
Sed mi tuj diru, ke tiu ne estis escepta kazo, dum mia plurjara restado en Andaluzio mi povis konstati, ke la adoro de andaluzoj al la persono kaj poezio de Federico ne nur oni sentis en Granado sed ankaŭ ĉe la tuta sudo de Hispanio. Ne unu sola fojo mi vizitis kafejojn en pluraj gravaj andaluzaj urboj, kie sur modesta estrado oni prezentis je tiu horo de la postmanĝo kaj post la vespermanĝo mallongajn teatraĵojn, tipajn dancojn kaj kantojn aŭ deklamo de poemoj, el kiuj la plej aplaŭdataj estis tiuj de García Lorca.
Federiko uzas tre ofte ordinarajn vortojn kutime uzitaj nur de la popolo, kiuj tuŝitaj de lia magia plumo transformiøas en ĉarmaj esprimoj. Ekzemple, kiam en la ĵus recitata poemo li povus uzi la vorton “soltera” t.e. fraŭlino, li elektas “mozuela”, kaj en la sekvanta verso anstataŭ “esposo” t.e. edzo, li uzas “marío”, kies prononco flugas en la aero kun muzikaj resonoj, nuanco tute ne rara ja li ankaŭ krom poeto estis bona muzikisto.
La poezio de Lorca, apertaj al ĉiuj postuloj de la modernismaj fluoj, venas tamen tra la vojo de la klasikismo kaj de la kultismo: aperas ĉiam en liaj versoj certaj resonancoj de la klasikismo de Lope kaj kultismo de Gongoro. Oni povus citi multenombrajn ekzemplojn de okulfrapaj metaforoj, kiel tiuj versoj ĵus recitataj:
Mi trakuris tiu nokto
per brilperla ĉevalino
la plej belan el la vojoj
sen la selo kaj sen bridoj...
aŭ tiuj aliaj kun lirikaj akcentoj kiuj kantas:
Sen arĝentolumaj ludoj
arboj kreskis en fikcio
kaj hundar-horizonto bojis
ĉe la transrivera nigro.
Kvankam se ni bone analizas la poemon, ĝi estas plena de tiuj mirindaj metaforoj. tiel trafaj ke en neniu momento lacigas la aŭskultanton.
Vero estas, ke la “Cigana Romancaro” estas riĉa trezoro konsistanta el interesaj popolaj rakontoj en kiuj ne mankas tiuj kiuj pli enfazas la lirikan detalon ol la emocio de la rakonta priskribo. Unu el tiuj estas sendube tiu poemo titolita
Silento el kalk’ kaj mirto.
Inter herboj fajnaj malvoj.
Monaĥin’ sur ŝtofo flava
brodas bele keirantojn.
La sep birdoj de la prismo
flugas el la kandelabro.
La preĝejo diste grumblas
kiel urs’ sur dorso-staro.
Kiel bele ŝi ja brodas!
Kiom lindas la brokaĵoj!
Volas ŝi sur ŝtofo flava
brodi florojn el la ravo,
kiujn ŝia fantazio
revas per la flor-ornamoj.
Kiaj fajnaj sunofloroj,
magnolioj kun bunt-strasoj!
Kiaj lunoj por mes-tukoj!
Kiom belaj la safranoj!
Kvin citronoj sukr-dolĉiĝas
Tie, en kuirej-parto.
La kvin vundoj de Jesuo
el la Almeria kampo.
En la monaĥin-okuloj
galopadas du rajdantoj,
kaj rumoro lasta surda
levas de ŝi la korsaĵo.
Ŝi rigardas krutajn montojn,
horizonton kaj nubaron,
ekrompiĝas ŝia koro
el suker’ kaj herb-balzamo.
El la dudek-suna revo
kiel vidas ŝi la valon!
Kiom staraj la riveroj
belaj kiel viziaĵoj!
Sed ŝi daŭre brodas
ŝiajn florojn kun ĉarmo,
dum la brizo milde staras
kaj taglumo ludas ŝakon
alte tra la ĵaluzio
kie svenas milde tago.
La “Cigana Romancaro” estas la verko kiu pli famigis al tiu ĉi granda poeto. La kritikon kiun ricevis tiu libro estis tiel varia kaj ampleksa, ke oni povas paroli pri ĝi dum horoj kaj horoj, sed mi ne tion faros, nur mi konsideras oportuna konigi al vi kelkajn frazojn de la propra opinio de la aŭtoro pri sia verko, gravaj deklaroj kiel vi tuj konstatos. Lorca skribis:
“La libro, en sia tuto, kvankam ricevis la nomon cigana, estas la poemo de Andaluzio, kaj mi nomas ĝin cigana, ĉar la ciganoj estas plej altaj, plej profundaj, plej aristokratecaj de mia lando, plej reprezentaj de sia propra karakteriza maniero, kaj gardantoj de la fajro, la sango kaj la alfabeto de la vero andaluza kaj universala. Do la libro spegulas Andaluzion kun ties ciganoj, ĉevaloj, ĉefanĝeloj, planedoj, brizoj juda kaj romia, riveroj, murdoj, apud la vulgara noto de kontrabandistoj kaj la noto ĉiela de nudaj infanoj de Kordovo, kiuj mokas Sanktan Rafaelon. Libro, kie apenaŭ aperas la Andaluzio, kiun oni vidas, sed kie tremas la Andaluzio nevidata. Libro, mi jam diru, nepitoreska, nefolklora, nekonvencia, kie ne troviĝas tipaj kostumoj, nek toreadoraj vestoj, nek aliaj tipaĵoj... kie la figuroj moviĝas ĉe fonoj miljare oldaj”.
Tiel parolis pri sia verko García Lorca. Sed tiu libro de poemoj estas ja tio kion opiniis Lorca kaj ankoraŭ multon pli, ĉar ne nur en tiu verko estas la plej selekta poezio de nia granadano, sed en ĉiu verso de li verkita, ne gravas pri kia temo ĝi estu, inkluzive en lia teatro, aperas ĉiam lia lirikismo senegala kaj lia popolstilo tre klare difinita. Lia speciala vizio pri la homa socio estas instinkte kontraŭa al ĝia normo starigita de leĝoj, kiuj, iamaniere limigu la homan liberon. El tio lia simpatio por ciganoj, homoj kun liberecanaj inklinoj, kiuj malfacile akceptas la konvenciojn kaj formalaĵojn de rigora socio...
“Esti naskiĝinta en Granado -li iam diris- inklinas min al simpatio de ĉiu kiu sin sentas persekutata: ciganoj, judoj kaj negroj”. ĉiujn ili li defendis, kaj ni povas konstati tion ne nur en la romancoj, aŭ en la poemo “Poeto en Novjorko”, sed en multaj aliaj versaĵoj.
Lorca verkis ankaŭ “Poemoj pri Cante Jondo”, kiuj brile esprimas la animon de Andaluzio adoptante la formojn kaj stilon popolajn de la andaluzaj kanzonoj, sed la granadano tute ne forlasis sian kutiman teknikon kaj modernan vidpunkton pri poezio.
Rimarkinde, en lia poezio ankaŭ estas certa tragedia sento kiu, verŝajne, obsedis lin kaj puŝis al li verki kun obstino pri fatalo, fekundeco vivo, amo, morto... Pri tiu ĉi lasta temo, ni citu kiel elstaran, elegion kiun li verkis omaĝe al lia amiko, la toreadoro Sánchez Mejías. Al lia mortinta amiko, li dediĉis dramajn lirikajn versojn. Ni citu nur pecon el tiu bela poemo, sendube la plej bona elegio de la hispana liriko dum pluraj jarcentoj, enhavanta ne nur lian kutiman rakontan stilon, sed ankaŭ certan muzikan tonon tute originalan, nur propra de genioj, mi aludas al la poemo “Funebra Kanto por Ignacio Sánchez Mejías”, unu el la plej eksterordinaraj ĉijarcentaj toreadoroj, amiko de la renoma generacio de la 27ª kaj mem aŭtoro de teatraĵoj, jen la unua el la kvar poemoj titolita:
Je la kvina postagmeze.
Ĝuste batis la kvina postagmeze.
Infan’ alportis la littukon blankan,
je la kvina posttagmeze.
Kalka korb’ antaŭtempe atendanta,
je la kvina posttagmeze.
Ĉio estis morto, nur morto restis,
je la kvina posttagmeze.
La vento la kotonojn forportanta,
je la kvina posttagmeze.
Semis oksid’ nikelon kaj kristalon,
je la kvina posttagmeze.
Kolombo luktas kontraŭ leopardo,
je la kvina posttagmeze.
Kaj kruro kontraŭ angorstreĉa korno,
je la kvina postagmeze.
Komencis vibri la burdonosonoj,
je la kvina posttagmeze.
L’ arseniko kaj fum’ de sonoriloj,
je la kvina posttagmeze.
Silentas la grupoj ĉe stratofinoj,
je la kvina postagmeze.
La taŭro solas kun fieresprimo,
je la kvina posttagmeze.
Kiam ekaperis la neĝa ŝvito,
je la kvina posttagmeze.
Kiam invadis l’ arenon la jodo,
je la kvina posttagmeze.
Metis ovojn en la vundo la morto,
je la kvina posttagmeze.
Je la kvina posttagmeze.
Precize, je la kvina postagmeze.
Mia bona amiko Miguel Fernández, sendube la plej klera hispana esperantisto kaj elstara fakulo pri la poezio de Lorca, opinias, “ke tiu simpla esprimo, “la kvina postagmeze”, per alterna ripetado, donas al la poemo litaniecan monotonan tonon kiel konvenas al funebra kanto. Oni devus retroiri al la mezepoko por trovi, en la poezio de Jorge Manrique okaze de la morto de lia patro, elegion tiel altnivelan.
Ankaŭ elstaris García Lorca kiel teatroverkisto: li publikigis teatroverkojn tiel belaj kaj interesaj, ke tiu altiris la atenton kaj laŭdojn de la publiko kaj rezencistoj en Hispanio kaj Ameriko: ni menciu la poezian dramon “Mariana Pineda”, al kiu sekvis la farso “La prodigia ŝuist-edzino”. En 1933 li sukcese prezentas en el teatro Infanta Beatriz de Madrido la trilogian dramon “Sanga Nupto”, tragedia verko pri edziĝofesto, kiu malsukcesas, ĉar aperas en plena festo la antaŭa fianĉo de la ĵusedzino pretendanta forpreni la amatinon, konflikto kiu fine solviĝas per mortbatalo de ambaŭ rivaloj sub la lunlumo.
Poste venis aliaj gravaj teatraĵoj, kiel “Yerma”, kiun reprezentis la fama aktorino Margarita Xirgu, verko prezentanta intiman konflikton de malfeliĉa virino pro sia sterileco, kies torturo finiĝas kiam ŝi mortigas sian edzon; Sukcesa kiel la menciitaj lia verko “La domo de Bernarda Alba”, kiu temas pri streĉa konflikto de pluraj virinoj disputantaj por viro, kaŭzo de drama malfeliĉo de ĉiuj ili. En tiu trilogio, viroj kaj virinoj, ne agas kiel individuoj sed kiel arketipoj de pasioj, sentoj kaj humanaj situacioj ekstertempaj, impulsataj de nebremseblaj primaraj fortoj ekster ĉia rezonado kaj intelektismo, kaj envolvitaj de ancestra fatalismo. La protagonistoj de tiuj dramoj havas kiel literaturaj antecedentoj la puran klasikan tragedion...
Dum la jaroj tridekaj, tuj post lia kontentiga turneo tra Ameriko kaj sukceso de lia teatraĵo, “La prodigia ŝuist-edzino” en la Hispana Teatro de Madrido, de la mano de la ĵus menciita aktorino Margarita Xirgu, Lorca realigas sian revon prezenti al la popolo la plej bonan teatron ĉe la ĉefpalacoj de urboj kaj vilaĝoj, tra itinero apriore proletara, tute simple ĝuante kun la popolanoj la teatron de Calderon, Lope de Vega kaj aliaj famaj hispanaj aŭtoroj.
Tio signifis reveni al la originoj de la klasika teatro reprezentata ĉe publikaj placoj. Por tiu projekto li ricevis gravan subvencion de la Ministro pri Publika Instruado de la Dua Hispana Respubliko, prof. Fernando de los Rios, kaj la trupo de li nomata “La Barako” disvastigis per kleraj universitatanoj la teatrokulturon, vojaĝante de urbo al urbo, ja ili aktoris por tiu celo anstataŭ ferii...
Kiam la intercivitana hispana milito eksplodis kaj Federico estis sovaĝe murdita, neniu povis tion kredi, kaj la novaĵo saltis super landlimoj ĝis la mondofino, sed evidente oni ne povis mortigi lin ja li vivas por ĉiam ĉe la koroj de ĉiu poeziamanto. Kun lia morto naskiĝis la mito. Tiuj kiuj ne konis lin pro lia vivo, de tiu momento konis lin pro lia morto. Lia verkaro disvastiĝis tra la tuta mondo kaj lia figuro gigantiĝis.
La plej gravaj intelektuloj meritoplene parolis pri li, kaj multaj el liaj amikoj dediĉis al li artikolojn, eseojn, poemojn, kiel senprokraste faris Antonio Machado apenaŭ li eksciis ke Federiko estis murdita. Jen la poemeto kiun Antonio dediĉis al li:
Oni vidis lin marŝanta
inter homoj kaj fusiloj
tra tre longa frida strato
eliri al kamp’ sen miro,
ankoraŭ la steloj brilis
venis haste la ektagiĝo.
Kiam la orsun’ eklumis
oni murdis Federikon.
Ne kuraĝis lin rigardi
la grup’ de ekzekutistoj
ĉiuj fermis la okulojn
preĝis:”savas vin nek Dio!”
Sango sur la frunt’ kaj ventro
morta falis Federiko.
La krim’ en Granad’ okazis,
ho, terura malfeliĉo!
sciu estis en Granado-
la Granad’ de Federiko!
Unu el la plej prestiĝaj hispanaj intelektuloj de tiu tempo, la diplomato kaj verkisto Salvador de Madariaga, dediĉis al li jenan poemon:
I
Du kristaloj nogrolumaj
en lia rigardo helis
kaj el lia buŝo brilis
blanka ombro kiam gestis.
Liaj haroj, nokt’ sen lumo,
la vizaĝ’ seren-prezentis
koloron oranĝ-olivan
geston de cigan’ rivelis.
Voĉo el gitar-bordono,
el lia anim’ dissendis
la parfumon el bedaro
de Granado kiam festis.
Cipresoj de l’ Albajcino,
belaj mirtoj de l’ Alhambro,
cedroj de l’ Generalifo,
arom’ belo, suko, ĉarmo,
la ĝoj-bruo de Sevilo,
la graveco de Granado,
la fajnaj bedar-jasmenoj,
geranioj de Triano...
El tiu spirito via
ŝprucis kvazaŭ filigrano;
la Andaluzi’ eterna
plena de kolor kaj ravo.
Obeante lian voĉon
la taŭro el la taŭraro
rigardas lin kun surprizo
kaj fiere levas kapon.
La migdalarbo ruĝiĝas,
Rompiĝas blankŝaŭme l’ akvo,
ĉe floranta rubusujo
ekstremas ĉe nest’ birdaro.
Restas la ĉasist’ absorta
rev’ fulguras ĉe l’ rigardo,
la ĉeval’ laŭ ĝia ritmo
plezurigas la rajdanton,
la riveroj streĉ-vekiĝas
sidas firma la montaro,
profundiĝas ĉiel-bluo
brilas sun’ kun arda flamo
kaj la bela amatino
bremsas ŝian koran ardon.
Siavoĉe tutan vivon
envolvas ŝin en dolĉamo.
Siavoĉe la romancoj
revivas ĉe l’plac’ kaj stratoj;
alten flugas ja la koploj
kun la fort’ de la imago;
pleniĝas de melodioj
la ventroj de la gitaroj.
Siavoĉe eĉ l’ aero kantas,
dancas eĉ la akvo.
II
Tra l’ ĉielo vasta venas
du nuboj de fajr’ kaj sango.
Unu kontraŭ la alia
minacas tragikajn tagojn.
Jam forviŝas la sunlumo
al la homoj, ter’ kaj maro.
Spiritstreĉoj, vanaj sentoj.
Animstreĉoj, plendoj, dramo.
Fajr-vipoj de sang’ kaj morto
Disŝiras la aeran vaston.
Kaj tra la aero flava
pasas mort’, malam’ kaj larmoj.
Malplena la vasta frunto.
La okuloj, jen du pafoj.
La tridekdu dentoj klakas
en l’ amara buŝo-kavo:
Vivu ja la mort’, ĝi venas
kun la signo de fatalo.
Nigra nubo, ruĝa nubo
iras sango kontraŭ sango.
Streĉ-animoj, kor-lividaj.
Streĉ-animoj, perfortflamo...
Brulis migdalarbaj floroj,
morta kuŝas la taŭraro.
En la aero dise flugas
Venĝoj, punoj kaj malamoj.
Embuskita la ĉasisto
gvatas homan celĉasaĵon.
La rivero sangon trinkas
kaj la nokto trinkas larmojn.
Arĝentaj lunoradioj
enretigas la kadavrojn.
La virinon, man’ sur brusto
oni murdis sen kompato.
Eĉ l’ aero dolorĝemas
dolorploras eĉ la akvo.
III
Via voĉ’ mistere sonas
inter flar’ el ĉifonaĵoj.
Sonas via voĉ’, mi dubas,
mi ne kredas tiun klakon.
Bruas dum la tag’ tumulto,
bruas dum la nokt’ pafado.
Nigra nubo, nubo nigra
ŝvebis super urb’ Granado.
el via animo streĉa,
el via spirita ardo
sur karmeno plej floranta
elŝiriĝis sonorpafo.
Mi rigardis la silenton
por konstati sen eraro
ĉu resonis lia voĉo?
sed aŭdiĝis nur pafaĵo,
tiu kiu lin mortigis
la terura morto-bato.
Forkuru deziro, fuĝu
tra la vojo de la saĝo,
vivo estas ja tumulto
kaj la morto nur pafado.
Ho, fajna Bedar-jasmenoj,
geranioj de Triano,
cipresoj de l’ Albajcino,
belaj mirtoj de l’ Alhambro,
cedroj de l’ Generalifo
arom’, belo, suk’ kaj ravo!
Jam mortinta kuŝas tiu:
plant-radiko, trunko, branĉoj,
kiuj ŝprucis en Granado
kaj floris en via tero
plena de gracia ĉarmo!
Forkuru deziro, fuĝu
tra la vojo de la saĝo,
vivo estas ja tumulto
kaj la morto nur pafado.
Federiko,
vivo, kanto kaj magio,
Federiko, Federiko,
grundo, ombro, polv’, nenio..
La vermoj de via korpo
ronĝas rozojn kaj oranĝojn.
La vermoj de via korpo
ronĝas ronĝi la estaĵojn;
streĉaj vivanimoj, koroj,
spiritoj lividaj, dramo,
la vermoj de via korpo
ronĝos ĉiujn la hispanojn.
IV
Ne, ĉar via nekorupta
fajnspirito kun spontano
leviĝos kaj venos arde
kun via kutima saĝo.
Li odoras je jasmenoj
kaj gustas kiel oranĝo.
Flugas super la paŝtejoj
kaj vivigas la toraron,
lumigas kiel kandelo
la cipresojn de l’ Alhambro;
forkurigas violnubojn
kaj danĝerajn nubamasojn;
malkovras ĉe l’ Oriento
la Morgaŭan kurtenaron.
Vi, floranta purspirito
kun gracio, lum’ kaj ĉarmo.
Vi, el la Bedar’ ŝprucigos
rikolton de homaranoj
de spiritoj plej honestaj
kiel kristaldiafano...
Kompreneble, ke, kiel mi jam diris je la komenco de mia eseo, ni povus ankoraŭ daŭrigi horojn kaj horojn parolante pri Federiko García Lorca, deklamante aliajn el liaj belaj poemoj, ekzaltante lian lirikismon, parolante pri lia sojfo de kulturo kaj lia amo al homoj senhelpaj aŭ persekutataj, sed hodiaŭ mi ne plu volas lacigi vin.
Permesu al mi fermi mian eseon deklamante al vi unu el la plej popularaj poemoj de Federiko, temas pri la
Verda, mi ĝin volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
Kun la ombro sur la zono
revas ŝi ĉe la verando
per okuloj arĝent-fridaj,
haroj verdaj, verda karno.
Verda mi ĝin volas verda.
Sub cigana lunoĉarmo
la ĉirkaŭo ŝin rigardas
sed ŝi vidas kun amaro.
Verda mi ĝin volas verda.
Prujnaj steloj el gel-blanko
kun ombrofiŝo venas
kiam klaras nova tago.
La figarb’ poluras venton
per la smirg’ de siaj branĉoj,
kat’ putora, bruna monto
sin hirtigas la agavojn.
Kiu venos? Kaj de kie?
Restas ŝi ĉe la verando,
verda karno, haroj verdaj
prirevanta amar-maron.
Karo, mi deziras ŝanĝi
por la domo la ĉevalon,
por spegulo mian selon,
por ponardo mian ŝalon.
De la altaĵoj apud Cabra
sangas mi je ĉiu paŝo.
Se mi povus ŝanĝi tion
mi akceptus ĝin kun danko,
sed ne povas mi decidi
ĉar ne estas mi la mastro.
Mi deziras morti dece
en la propra lit’, kompano,
sur ferluksa lit’, se eblas,
inter linotuk’ el Flandro.
De la brusto ĝis la gorĝo
vundoj verŝas mian sangon.
Tricent’ da brunetaj rozoj
ruĝmakulas la subjakon,
humidiĝas via zono
kaj odoras sangfluado.
Sed ne de mi, nek de domo
mastras mi por interŝanĝo.
Lasu min almenaŭ iri
ĝis la altaj balustradoj;
lasu min atingi tie
ĝis la verda verandaro!
balustradoj de la luno
kie sonas l’akv’ kristalon.
Jam suprenas ambaŭ viroj
al la altaj balustradoj,
lasas post si sangogutojn
kaj riveron da roslarmoj.
Dume sur tegmentoj tremas
lanternetoj el stanlado
kaj la frumatenon vundas
milkristala tintilado.
Verda mi ĝin volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
Supreniris la du viroj.
Lasis en la buŝ’ l’ amaron
la impeta longa vento
kun sensac’ de ment’ kaj galo.
La filin’ amara via,
kie estas ŝi, kompano?
ŝi multfoje vin atendis,
rozvizaĝo, nigraj haroj,
dum senfinaj longaj horoj
sur ĉi verda verandaro!
En la puto rozvizaĝa
flosas cigana kadavro.
Verdaj haroj, karno verda
kun arĝent-okula ĉarmo.
ŝajnas glaciaĵ’ el luno
subtenata sub la akvo.
Iĝis nokto tuj intima
kiel placo de vilaĝo.
Gvardianoj tre ebriaj
batis brue la pordaĉon.
Verda, mi ĝin volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
Kiel oni povas konstati la popolstilo de Federiko aperas en ĉiu angulo de tiu ĉi poemo.