+2020 - Eduardo Vivancos

EDUARDO VIVANCOS

1920 - 2020

esperantista kaj liberecano


verkis: Antonio Marco Botella

Li naskiĝis en Barcelono la 19-an de septembro, 1920. Sia intereso pri la internacia lingvo Esperanto vekiĝis en li jam kiam apenaŭ li estis ĉirkaŭ dekjara.

Okazis ke li aŭdis sian patron la vorton Esperanto dum tagmanĝa konversacio ĉe li, komentante ion pri liaj laborkolegoj: verŝajne unu el ili estis entuziasma esperantisto. En tiuj tagoj lia patro ankoraŭ ne estis esperantisto sed li jam montriĝis tre favora al tiu ideo. Eble, kvankam tiam li ankoraŭ ne konsciis pri la alta celo de Esperanto, li jam decidis ke iam li lernos tiun universalan lingvon.

En julio de la jaro 1934 li finis siajn studojn en la elementa lernejo kaj du semajnojn poste li estis dungita kiel metilernanto. Tio okazis du monatojn antaŭ lia 14-a nakiĝdatreveno. En tiu epoko estis ja kutimo ĝenerale akceptata la fakto ke junuloj en laboristaj familioj je tiu aĝo eniru en la mondon de la laboro por iomete helpi la nesufiĉajn familiajn enspezojn.

En septembro de la sama jaro li komencis studi vespere en la Labor-Lernejo de Barcelono (Escuela del Trabajo). Tie li renkontis tre aktivan grupon da junuloj, membroj de “Iberia Junul-Liberecana Federacio” (FIJL) kaj post ne longe li aliĝis al tiu grupo. Tio estis la komenco de lia aktiva partopreno en liberecanaj medioj. Ankaŭ li aliĝis al FECL (Studenta Federacio de Liberaj Konsciencoj).

En la jaro 1935, jam normale laborante, li ankaŭ aliĝis al sindikato CNT, kaj restis en ĝi kiel dumviva membro, eĉ nun kiel pensiulo kaj loĝante en Kanado, en tiu ĉi kazo kiel membro de la Eksterlanda Regiono de CNT, kies sidejo troviĝas en Tuluzo (Francio).

En septembro de la jaro 1936, dum plena revolucia etoso, li eklernis Esperanton en kurso organizita en Barcelono en la Popola Enciklopedia Ateneo (Ateneo Enciclopédico Popular) La kursgvidanto estis samideano Surinyac, membro de PUIL. Ekde tiam Esperanto ludis gravan rolon en ĉiuj aspektoj de lia vivo, plej ofte ligita al liberecana movado. Iom naive li tiam opiniis ke ĉiuj esperantistoj ankaŭ estis liberecanoj.

Je la komenco de lia esperantistiĝo kvankam li nur balbutis la lingvon, li iĝis fervora propagandisto en la diversaj medioj en kiuj li aktivis kaj baldaŭ li havis korespondantojn en pluraj landoj: Nederlando, Francio, Sovetio kaj Ĉekoslovakio kiujn kelkaj jaroj poste li persone interkonatiĝis kun ili, kaj eĉ konsideris ilin kiel bonaj amikoj.

En 1937 la respublika registaro kreis "Institutos Obreros", (Laboristaj Institutoj), liceoj por laboristoj kaj post pluraj severaj ekzamenoj li sukcesiis esti akceptata kaj komencis studojn la 20-an de decembro de sama jaro. La studentoj ricevis, krom bonegan instruadon, stipendion laŭ la bezonoj de la familio.

Tio estis vera revo: bona etoso, bonaj profesoroj, bonaj amikoj, bedaŭrinde, tio ne daŭris. La militsituacio iĝis pli kaj pli malbona kaj komence de aprilo de la jaro 1938 la faŝista armeo konkeris Katalunion kaj la situacio iĝis vere kritika, kio inklinis al ĉirkaŭ 20 liberecanaj studentoj de la Instituto, kun pli da entuziamo ol sperto, decidi tuj partopreni en la defendo de la Respubliko kaj soldatiĝis kiel voluntuloj en bataliono de la 26-a Divizio, eksa kolono Buenventura Durruti.

Agrabla surprizo atendis lin tie kiam konstatis ke la komandanto de la bataliono, Ginés Martínez, estis bona esperantisto kaj membro de ILES (Iberia Ligo de Esperantistoj Senŝtatanoj”. Ili konstituis kvazaŭ rondeton, konversaciis inter ili en Esperanto kaj regule ricevis kaj legis "Informa Bulteno"-n de CNT-FAI. En la batalfronto de Monsec (Lerido), unuafoje li havis la kuraĝon instrui la lingvon Esperanto kaj samtempe lernis ĝin.

Sed la respublikanoj estis venkitaj kaj tiuj kiuj abomenis la faŝismon devis ekziliĝi en Francio ekde februaro de 1939, kaj miloj kaj miloj el ili restis en koncentrejoj, multaj el ili en sufiĉe amara situacio.

K-do Vivancos kaj kelkaj aliaj esperantistoj tute ne perdis la entuziasmon por la Esperanta Lingvo kaj en la koncentrejoj de Vernet d’Ariège, Argelés, Bram, Agde k.a. aktive daŭris propagandante Esperanton kaj eĉ instruante ĝin.

Dum pluraj monatoj de la jaroj 1939-40, Eduardo kun pluraj esperantistoj, loĝis en sama barako de la koncentrejo de Bram kun elstara kataluna esperantisto, Jaume Grau Casas, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de la verko "Kataluna Antologio".

Post la fino de la mondmilito, en 1945, Eduardo Vivancos translokiĝis al Parizo kaj iĝis membro de SAT. En tiu urbo li konis fraŭlinon Ramona, filimo de hispanaj ekzilitoj kaj la 5an de decembro ambaŭ geedziĝis.

En tiu tempo la Hispana Liberecana Movado reorganiziĝis en Francio kaj okaze de kongreso en la jaro 1946 de FIJL (Iberia Federacio de Liberecanaj Gejunuloj) estis decidite krei provizoran komitaton por la fondo de Junul-Anarkista Internacio en kiu Vivancos estis elektita membro de tiu komitato kiel delegito de la Hispana Federacio kaj samtempe redaktoro de ĝia organo en Esperanto "Senŝtatano". La precipa celo de tiu esperanta-liberecana gazeto estis samtempe ol propagandi ebligi la rilatojn inter liberecanaj geesperantistoj el la tuta mondo.

Kaj efektive tiel okazis, ja kontaktoj kaj bonaj rilatoj venis, inter aliaj, kun Taiji Jamaga el Japanio, Lu Chien Bo el Ĉinio, Hartvig Johansson el Svedio kaj eĉ kun Lanti, tiam loĝanta en Meksikio. Speciale kun Jamaga la rilatoj estis tre fruktodonaj.

Kelkajn jarojn poste kdo. Vivancos tradukis al la hispana lingvo sian libron pri Lao Cu (Libro pri la Vojo kaj la Virto). La tradukita verko estis eldonita en la jaro 1963 fare de la eldonejo "Tierra y Libertad" (Meksikio)

En la jaro 1986 okazis en Hispanio la 59a SAT-kongreso, en San Cugat del Vallés, kaj unu el la prelegantoj estis k-do Vivancos, kiu disertaciis pri “Rememoroj de la Hispana Revolucio 50 jarojn post tiu evento”, ĉar temis pri historiaj dramaj horoj de li mem vivitaj oni aŭskultis lin kun vera emocio.

En la jaro 1993, okaze de memorinda vojaĝo al Japanio li vizitis la familion de Jamaga en Numazu kaj povis rigardi multajn interesajn dokumentojn en la Biblioteko de samideano Jamaga.

Kiam evidentiĝis ke la fino de la faŝista reĝimo en Hispanio ne estis proksima, en la jaro 1954 kdo Vivancos elmigris al Kanado kun sia familio. Unu jaro poste oni elektis lin SAT-peranto en Kanado kaj restis en tiu posteno dum pli ol 30 jaroj. Li ankaŭ aktivis en la Esperanto- Rondo de Toronto kaj en Kanada Esperanto-Asocio.

En la jaro 1973 nia SAT-kolektivo en Toronto organizis la 46-an Kongreson de SAT. Tiu estis la unua kongreso de SAT okazinta ekster Eŭropo.

K-do Vivancos konfesas tutsincere ke kiam li lernis Esperanton antaŭ 71 jaroj, tute ne antaŭvidis la kompensojn kiujn li ricevos kiel esperantisto, estis paŝo kiu neniam li bedaŭris-as: la Zamenhofa lingvo donis al li amikojn en la tuta mondo, senlimajn ĝojojn, agrablajn tutvalorajn sentojn, homamajn celojn...

Hodiaŭ li estas plene konvinkita ke sen Esperanto io mankus al li en sia vivo!

Antonio Marco Botella

Kun la efektiva helpo kaj konfirmo de E. Vivancos.