2009 - Nicolás López

Forpasis Nicolas López Escartin

Antonio Marco Botella

Januaro 2009


Esperantisto de la kvindekaj jaroj ekde tiu periodo kiam ankoraŭ regis diktaturo en Hispanio kaj Esperanto estis ekricevinta la permeson por reaktivigi la Movadon en nia lando.

La gejunuloj venis al nia sidejo, strato Roda (ankaŭ Santa Isabel) kun granda iluzio kaj vizitis la rondon “Frateco”, ĉu por partopreni en E-kurso, aŭ tute simple por konversacii kun la aliaj kolegoj. La ĉiutaga praktikado havis kiel rezulton la korekta prononcado de la lingvo. Inter tiuj junuloj López Escartin kaj sia edzino Pilar, ambaŭ elstaraj kiel lernantoj en unu el tiuj kursoj kiujn mi gvidis en la jaro 1951.

La esperantistaj veteranoj timeme venis iom post iom. Esperantaj kursoj ĉiam funkciis pluraj en nia sidejo, kaj la tutlanda E-gazeto “Boletín”, sub gvidado de Luis Hernández Lahuerta (“La Legema Koboldeto”), estis unu el la plej bone redaktataj en Esperanto en Eŭropo.

Ekzistis vera intereso por lerni nian lingvon, kaj la idealo de la Esperantismo estis profunde sentita. En la dua postmilita E-kongreso okazinta en Valencio (1952) amaso da zaragozaj geesperantistoj partoprenis ĝin. La kulmino estis kiam la tutlanda E-kongreso okazis en Zaragozo (1954). Kaj tiel intense funkciadis Esperanto en Zaragozo dum pluraj jaroj.

En 1961 estis elektita prezidanto de HEF la rektoro de la Universitato de Zaragozo Don Miguel Sancho-Izquierdo, kaj tial en 1962 estis translokita al la Aragona ĉefurbo la sidejon de la Federacio kaj la redaktejon de “Boletín”.

Estis elektitaj kiel redaktoroj Emilio Gastón, Angel Salete kaj Nicolás López Escartín. Reale estis tiu ĉi laste citita, López Escartin, la vera ĉefredaktoro, ĉar nur li havis la sufiĉan talenton kaj regadon de la lingvo por redakti esperantistan gazeton.

Tiu periodo kiel redaktoro de López Escartín estis de intensa aktivado, ĉar krom tiu redaktora tasko li faris aliajn: ekzemple, li tradukis al Esperanto broŝuron “Hispanio por vi” de la Ministerio pri Informado kaj Turismo, tre utila por la esperantistaj eksterlandanoj kiuj tiam partoprenis en niaj ĉiujaraj kongresoj, tial lia domo estis dum tiuj jaroj kvazaŭ hotelo uzita de eksterlandaj esperantistoj, kaj tiuj rilatoj devigis lin partopreni en eksterlandaj E-Kongresoj. Ankaŭ li tradukis la verkon “La Vojo” de Escrivá, kaj anoncis en “Boletín” la prezenton kaj kritikon de ĉiu libro en Esperanto tiam aperinta, do fakte li faris beletre ĉion kion oni bezonis en la ĉiutaga disvolviĝo de la Federacio kaj nia gazeto.

Kompreneble, venis momento kiam li devis forlasi tiom da taskoj, sed li restis tiel fervora esperantisto kiel en 1951 kiam li esperantistiĝis.

Kiel mi jam anoncis en la lasta “Boletín” Nicolas López Escartín forpasis en novembro de 2009. Permesu al mi, karaj gelegantoj, ke mi finu ĉi tiun artikoleton per poemo, kiun mi dediĉas al li kaj sia vidvino, esperantistino kaj profesorino pri muziko:


Al nia s-ano Nico López Escartin

Forpasis nia amiko Nicolás,

forlasis nin esperantist’ elstara

ne nur klera, talenta kaj fervora

sed ankaŭ idealisma kaj saĝa.

Kiam li lerte redaktis “Boletín”

ni, la esperantistoj tuj rimarkis,

ke nia gazeto tial elstaris,

vere leginda kaj dokta ĝi estis.

Viziti lian domon estis ĉiam

Kvazaŭ vizito al arta muzeo:

libroj po miloj, porcelanfiguroj,

ĉio kio al klera hom’ allogas

kaj fortimpaktas en la kor’ plezuron,

kaj tio ni ja forgesos neniam!

En nia memoro restas ja freŝaj

niaj kolokvoj dum dimanĉmatenoj,

ni komentis esperantistproblemojn,

ankaŭ pri arto kaj beletreventoj.

Mi esperas ke la beletraj dioj.

akceptu al nia kara amiko

kaj per kaleŝo el arĝent’ kaj oro

alportu lin al mond’ el fantazio

kiun ni ofte ideale revis

por la homar’ kaj la esperantismo.

Restu por ĉiam en nia memoro

kara Niko, kiel tre saĝa homo!


Antonio Marco Botella