2011 - Eseo pri historiaj epizodoj

ESEO PRI HISTORIAJ EPIZODOJ

Antonio Marco Botella

Zaragozo - majo 2011


Gesamideanoj kaj amikoj:

Plian fojon ni renkontiĝas en Internacia Esperanto-Kongreso, kaj plian fojon ni prelegos pri historio kaj poezio, la du temoj kiuj pli allogas min kaj sendube al multaj el vi.

Mi daŭrigos do en tiu linio, sed pritraktante periodon de antaŭ kelkaj jarcentoj, ĝuste tiuj jaroj kiam malaperis la nomo de Hispanio kaj anstataŭis ĝin per tiu kies origino eĉ la muzulmanaj okupintoj mem tute ignoris, la nomo estis Al-Andalus, kaj verŝajne ĝi devenis el Azio el la profundo el la tempoj, kaj eble allogita de antaŭ longe pro la beleco de ties epizodoj mi verkis poezian antologion, la titolo estis/as, "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" libro kiun multaj el vi sendube jam legis, ja tiu libro estis du foje eldonita en la jaro 1995.

Miaopinie, ni bezonas pli ofte prelegi, priskribi, disvastigi la al-andalusian kulturon por ke ĝi ne plu estu de la sola regado de hispana-arabaj specialistoj, kaj precipe por ke tiu periodo de preskaŭ ok jarcentoj, kiam floris en Al-Andalus la plej alta sciado de Eŭropo, atingu al la popolo kiel ia ajn grava kulturo.

Ankoraŭ nuntempe, kiam mi eldonis tiun antologion, la eldoninto, institucio inklina por la disvastigo de la Kulturo, sendis al kelkaj esperantistaj eŭropaj katedraj profesoroj mian libron, kaj mi ricevis kiel respondon de kelkaj el ili, gratulojn pro "tiel tre interesa verko", sed ankaŭ kelkaj el tiuj profesoroj konfesis: "ke neniam ili aŭdis la nomon Al-Andalus", kaj tio ne estis surprizo por mi, ĉar kiam mi mem alvenis al Nord-Afriko kiel ekzilito, mi ankaŭ prononcis tiun bedaŭrindan frazon al docento de la Alĝera Universitato. Tio tute simple signifis, ke en la hispanaj lernejoj dum la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, neniu docento parolis al ni, en niaj lernejoj, pri tiu interesa admirinda periodo de nia historio.

Kio estis tio kio speciale allogis min pri tiu historio, kiam la katedra alĝera profesoro Sulayman ibn 'Asbag al-Qaba'il amikeme instruis min pri tiuj temoj? Fakte preskaŭ ĉio, sed speciale altiris mian atenton jenajn temojn:

Unua temo,

ke la tri minoritatoj, hispana-araba-hebrea, loĝantaj en Hispanio tuj post la alveno de araboj, sin inklinis por la poezio, tiel intense ke fariĝis topika frazo: "ke en nia lando estis pli da poetoj ol steloj en la firmamento". Kaj tiu topiko spegulis veron, ja emiroj aŭ simplaj kamparanoj sin sentis same kapablaj krei kaj praktiki poezion. Tiu inklino vekiĝis apenaŭ komencis sian regadon en Hispanio la emiro Abd-al Rahmän la 1ª en la jaro 756, kiu restarigis en sia palaco de Kordovo unu el la tradiciaj kutimoj de la kortego omaja en Damasko, kaj tio konsistis en la starigo inter la geservistoj de sia palaco, de kantistinoj kaj poetoĵ, malavare pagataj de la emiro. Li mem, la emiro, verkis belajn poemojn kaj tio, evidente, influis kaj grave konkeris la spiriton de la popolo en la amo kaj plezuro de la poezipraktikado.

Tio fariĝis kvazaŭ kutimo, kaj dum la tajfa-periodo, ĉiu reĝo sin provizis de pagataj poetoj, absolute necesaj dum la palacaj festoj, kaj tiel disvastiĝis pli kaj pli la poezio en la tiama Al-Andalus.

Dua temo,

ke iberoj, araboj kaj judoj tolereme kunvivadis, malgraŭ siaj diversaj rasoj, moroj, lingvoj kaj religioj. Ĉu oni povas kompreni nun ke judo estu guberniestro de la tajfo de Granado kiam l' araboj okupis Hispanion? Tiu estis ja klara elmontro pri toleremo, kaj ne estis escepta kazo, ja al tiu fakto oni povas aldoni aliajn kazojn.

Tria temo,

unuafoje en la islama mondo, la virinoj de Al-Andalus, ne nur inspiris poezion al la viroj, sed verkis kaj recitis siajn poemojn en festoj, amikaj kunvenoj kaj en salonoj de endomaj tipaj patioj. Evidente tio estis grava novaĵo kiu spegulis certan liberon kaj progresismon neniam konita de la virinoj en la islamaj medioj.

Kvara kaj lasta temo:

Malfacile estas trovi historian periodon pli riĉa de altnivelaj intelektuloj reganta matematikon, filozofion, poezion, medicinon, astronomion ktp. ni menciu nur kelkajn el ili: Averroes (1126-1198), Avempace (1085-1138), Abentofail (1110-1185), Avicebron (1020-1057), Majmonides (1135-1204), Ibn Arabi, al-Mutamin, Ibn Sabin, Ibn Hazm kaj multaj aliaj… preskaŭ ĉiuj ili naskiĝintaj en tiu Hispanio kiun ili nomis Al-Andalus. Kaj tiu alta intelekta nivelo okazis dum Europo nur pensis kaj sin dediĉîs fari religiajn militojn... Multaj el tiuj gravaj scioj, aperis jarcentoj postaj kvazaŭ kreitaj de okcidentaj intelektuloj.

Ni komencu per la unua temo, tiu kiu mencias la abundon da poetoj en Al-Andalus kun alta kvalito: Kiel ni jam diris, kun Abd-al-Rahmän la 1ª kaj la starigo inter la geservistoj de palaco de poetoj, laŭ tradicio de la kortego omaja, komencis tiun longan periodon de la poetiko, kiu konkeris la spiriton de la popolo en la amo kaj plezuro de la poezi-praktikado, ja je la komenco de tiu poetika periodo, unue oni rigardis al Bagdado por imiti la karakteron de ties poezio, sed baldaŭ la versoj de al-andalusoj akiris propran originalecon kaj belecon, kaj eĉ post jarcentoj, la versoj de la zeĝeloj de Al-Andalus estis recitataj aŭ kantataj tra la stratoj de Bagdado kaj Damasko kun granda iluzio.

La lingvoj tiam parolataj kaj pli ofte uzata en poezio estis la araba de la regantoj, la romanca uzata de la popolo (t.e. la latina en sia vulgariĝa periodo) kaj la hebrea de la judoj. La plej uzata el ili, en poezio, estis la araba, ne ĉar estis tiu de la regantoj sed ĉar estis la lingvo plej fleksebla kaj riĉa el tiuj tri parolataj.

La evoluo de la poezio dum tiuj ok jarcentoj en Al-Andalus, estas vere tre interesa kaj alloga, ĉar diversiĝis la stiloj, kreiĝis pluraj versoformoj kaj aperis multaj geniaj poetoj: en mia modesta antologio publikigita en Esperanto, mi aperigis 179 da gravaj gepoetoj. Elstarigi kelkajn el ili en tiu ĉi prelego postulus plurajn librojn, tial mi elektis nur unu el tiuj poetoj, Ibn Arabi, ne ĉar estis la plej bona, sed nur ĉar naskiĝinta en Murcio, tial en la jaro 1994, la Universitato de tiu urbo organizis omaĝon al li, en kiu mi mem partoprenis, tial mi priskribis mallongan biografieton kiun mi prezentis en la Universitato dum unu el la kvar tagoj kiuj daŭris la omaĝon, jen kelkaj linioj pri li:

Abü Bakr Mŭammäd ibn Arabi, ankaŭ konita per aliaj honoraj nomoj, kiel "La Granda Majstro", "La Viviganto de la religio" k.a. naskiĝis en Murcio la 28an de julio 1165, kie li vivis siajn infanjarojn. Li kun sia familio translokiĝis al la urbo Sevilo en la jaro 1172, kie li edukiĝis kaj akiris altan kaj rafinitan sciojn pri literaturo, juro, religio, poezio kaj diversaj branĉoj de la scienco, la plej gravaj en tiu epoko, kio ebligis ke kiam li aĝis apenaŭ dudek jarojn li estis jam sekretario de la gubernio de Sevilo.

Ankoraŭ tre juna li edziĝis kun Maryan, filino de homo de altranga familio de la nord-afrika Bugio, sed la juna intelektulo baldaŭ sin sentis inklina kaj tre iluziita por la sufismaj doktrinoj, stranga idearo tute ne kohera kun tiu tradicia el islamo, kiu alportis kiel novaĵo altan koncepton pri la vivomistiko kaj profundan spiritorilaton kun Dio, kies signifo en la ordinara vivo konsistis en la rezigno de la materiaj ĝuoj de la vivo, kaj konkrete por li konsistis pri kompleta sin dediĉo al la studado kaj verkado de piaj spiritaj doktrinoj, paralele praktikante aŭsteran asketan vivon. La sufismo ne estis tiam bone akceptata de la oficiala religio.

Ĉirkaŭ la jaro 1193, Ibn Arabi komencas longan pilgrimadon, unue tra Al-Andalus: Kordovo, Murcio, Sevilo, kaj seninterrompe al Nord-Afriko: Bugio. Marrakech, Aleksandrio, Kajro kaj fine en la jaro 1201 al Mekko, kie li decidis starigi sian rezidejon. En tiu religia centro de la muzulmanoj li trovis sian poetikan inspiron verkante kolekton el mistikaj poemoj kiujn li titolis "Al Turĝuman al-Aŝwäq" (La interpretanto el arda amo), kiu donis al li altan prestiĝon kiel mistika poeto, sed samtempe amarigis al multaj el siaj disĉiploj sub religia vidpunkto, ja la imanoj de Alepo tute ne akceptis certajn lirikajn esprimojn de la poeto, kiuj montriĝis pli proksimaj al humana amofervoro ol al la spirita tono de la mistikaj doktrinoj…

Al tiuj kritikaj riproĉoj, Ibn Arabi, respondis per nova eldono de siaj poemoj akompanataj de komentoj de la aŭtoro, ofte vorto post vorto, per kiuj li klarigis la mistikan sekretan sencon kiun li volis doni al ĉiu esprimo. Sed ni konstatu la diferencon ekzistantan inter tiuj esprimoj asketaj kaj tiuj priamoraj, kvankam en ambaŭ oni povas klare percepti la talenton de la poeto. Pri religiemo li poezie diris:


Vere, nur ekzistas Dio.

Ekster Li nenio restas.

Nur ekzistas lia volo

kaj esprimoj diesencaj.

Ĉio, kio en l' ekzisto

nun montriĝas kaj aŭtentas

estas Di', esprimo sola,

kiu al Li apartenas;

havas homan karakteron

tio, kio ŝajnaspektas…


Kaj nun rimarku kion li diras pri virinoj, amo kaj amoroj, kies diferenco kun tiuj prireligiaj skandalis al multaj el liaj disĉiploj:

Mian vivon tuj mi donus

por virinoj tiel belaj

kiel tiuj ĉarme blankaj,

kiuj iam plej ludemaj,

kisis kun mi Sanktan Ŝtonon

kaj Kolonon por mi benajn.

Kiam perdos vi la spurojn

de knabin' en lud' koketa,

la parfumo eskvizita

kaj allogo virineca

enkondukos vin al celo

sur la vojo am-sukcesa.

Inter la knabinoj ravaj

mi preferas, la plej belan!

kiam ŝi malkovras lerte

sian lun-vizaĝon helan,

lumas ŝi samkiel suno

se ĉe l' Orient' aperas.

La vizaĝo blanka ŝia

al la suno apartenas,

kaj la bukloj ŝiaj nigraj

en la nokto certe nestas,

sun' kaj nokto kunfanditaj

en mirinda uj' anĝela:

lum' dum nokt' ŝi por mi estas,

nokt' dum tag' pro haroj revaj!


Per tiuj mallongaj priskriboj pri tiu ĉi poeto, vi jam sendube konstatis, ke la religia idearo de Ibn Arabi kaj la oficiala muzulmana religio havis bazon por polemiki jarojn kaj jarojn.

Ibn Arabi, el gran "Muhy al Diïn" forpasis la 16an de novembro de 1240, en Damasko, kie ankoraŭ estas alta nombro da simpatiantoj.

Laŭ certaj orientaj biografoj, Ibn Arabi verkis milon da titoloj: Carl Brockelman eldonis pli ol ducentoj el ili; Osman Yahyä kalkulas ĉirkaŭ 550 da manuskriptojn, el kiuj 400 sendube apartenas al li. Kvankam malmultaj el tiuj verkoj malaperis, restas, inter ili "Kitab al-Futuhät al-Makkyya" (Libro pri revelacioj de Mekko). Tiu majstro pri sufisma doktrino estis ankaŭ eksterordinara grava bona poeto...

Pri la dua temo, ni iom priskribu pri la kunvivado dun jarcentoj de tri minoritatoj en Al-Andalus: iberoj-araboj-judoj, estas admirinda fakto, ne ĉiam akceptata de kritikistoj, precipe kiam temas pri judoj kaj araboj, sed ni tuj diru, ke ekzistis tia miksaĵo de elementoj el ĉiu tri etnoj, ke malfacile estas nei tiu paca kunvivado: okazis ke tiuj kunvivantaj rasoj dum jarcentoj, mem inter nobeloj venintaj el Oriento aŭ simplaj popolanoj loĝantaj en Iberio geedziĝis, pariĝis inter si sendistinge, tiel sendiskriminacie, ke nur post du-tri jarcentoj paroli pri raspureco pro sanga heredo estas ja io tute neimagebla, kaj logike sprucas la demandon, kio apartenis al unu kaj kio al la aliaj?.

Eĉ sub religia vidpunkto la diferencoj ne estis tiel grandaj kiel ŝajnas, ne nur ĉar oni facile ŝanĝis sian religion, sed eĉ la muzulmana montriĝis ne sama kiel tiu de Oriento. Levi Provençal konfirmas tiun originalaĵon per jena aserto: "la muzulmana Hispanio estis firme ligita al la reguloj kaj religia idealo de Islamo, sed post ne longe ĝi diferenciĝis rilate la ceteran islaman mondon prezentante propran profilon".

Sub vidpunkte de la Liriko oni devas unue elstarigi la figuron de la judo Hasda'y ibn Saprût (920-980), fama kuracisto kaj enkondukinto de la araba metriko en la hebrean poezion, kaj nepre ni devas mencii kvaropon de poetoj kiuj donis oran jarcenton al la hebrea poezio, nome: Samuel ibn Nagrella (933-1056), Ŝelomo ibn Gabirôl (1020-1053), Môŝê ibn Ezra (1055-1135) kaj Jéhuda ha Levi (1075-1161) kaj kun ili granda plejado de aliaj poetoj ne tiel brilaj.

Pri la unua, Ŝemuel ibn Nagrella, oni povas diri ke krom brila poeto li oficis kiel sekretario de la veziro Ibn al-Arif, poste de la militestro Zawi kaj fine de la reĝoj de la tajforegno de Granado, poste li alternigis sian aktivadon kiel reĝa veziro kaj ĉefo de la armeo, li tiel kuraĝe kaj saĝe funkciis en la diversaj respondecaj postenoj, ke fama verkisto diris pri li "ke ibn Nagrella estis la plei granda politika gvidanto de la juda popolo. Kaj kiel granda poeto jen unu el liaj priamaj poemoj:


Ho kolombo apud mirtoj!

Ĉu vi solas sen l'amata?

Kial plendas vi izola?

Same kiel ĉe mi ardas

mia kor' pro am' pasia,

bolas mia sang' amanta.

Sen la mid' de miaj larmoj

brulus mi en amo flama.

Tiuj larmoj ja ne estas

larmoj, sed afer' pli grava:

sent', kiu anime ŝprucas

al okuloj plor-venantaj.

Ĉar mi amas sole ŝin,

oni nomas min malsaĝa

sed mi diru plensincera,

ke pro ŝiaj ecoj ravaj

mi meritas esti ĝuste

la plej saĝa hom' konata!

Ho kolombo tuj flugonta!

Kiom donus mi, se plaĉa,

volus vi min viadorse

porti al la zon' plej alta,

ke mi vidu la vizaĝon

de la vera am ' plej klara!


Pri la triopo restanta el tiuj kvar menciitaj ni citu al la eksterordinara poeto Ŝelomo ibn Gabirol, naskiĝinta en Malago (1020) kaj loĝanta dum multaj jaroj en Zaragozo, aŭtoro de gravaj verkoj pri moralo kaj filozofio, fundamentaj por la judoj, li estis ekzemplo pri homo vivinte la simbiozon de rasoj kaj lingvoj, ja li verkis per la tri lingvoj tiam parolataj en Al-Andalus.

Kaj la du restantaj de tiu glora kvaropo: Môse ibn Ezra (1060) beletra kritikisto, liaj poemoj religiaj aŭ profanaj kaj eĉ tiuj verkitaj en la hebrea kiuj konservas la araban influon, oni katalogis lin kiel la plej bona poeto de tiu epoko, kaj lia verko "La Libro de la koliero" estis tutvalora antologio tute nesuperebla.

Fine, la lasta de tiu kvaropo, Jehuda ha Levi (1075), naskiĝinta en Tudelo (Navaro) poeto, filozofo kaj kuracisto. Lia tuta poezia verkado, tute en la hebrea, estas tre interesa kaj abunda, verkita metrike kaj stile laŭ modelo araba havas nediskuteblan valoron lirikan kaj ni diru tuj ke li verkis poemojn de ĉiuj ĝenroj.

Komprenu miaj karaj aŭskultantoj, ke pri tiu kvaropo oni povus multe diri, sed... ĉi tio estas nur prelego...

Kaj ni pasu nun al la tria temo: la partopreno de la virino en la poezio kaj en la publikaj viveroj: Unuafoje en la islama mondo, la virinoj verkis kaj recitis poemojn publike kaj en kunvenoj. Tio estis io tute ne konita en islamaj landoj, fakto kio ebligis al la talenta Dro Sawqi Dayf enfazi la profilon de la al-andalusa virino per jena paragrafo: "la nobelaj virinoj de Al-Andalus ludis en la tiama beletro similan rolon en certaj aspektoj al tiu de la franca virino en la franca literaturo dum la 17ª kaj 18ª jarcentoj".

Sed tiu opinio aludas nur al la nobelaj virinoj, kaj konkrete al la oftaj poeziaj kunvenoj organizitaj en la propra domo de la princino Wallada (994), filino de la tiama kalifo Mustaqfi, sed pri la al-andalusa virino ĝenerale, la eminenta verkisto A.F. Schack opiniis: "la situacio de la virinoj en Al-Andalus estis pli libera ol tiuj de la ceteraj muzulmanaj landoj: ili intervenis en ĉiuj kulturaj aktivaĵoj de la tiama socia vivo, kaj ne malmultaj virinoj atingis famon pro la plenumo de intelektaj taskoj. Ofte, ili disputis kun viroj pri poeziaj laŭroj. Tiel alta civilizita nivelo kaj konduto de la al-andalusa virino estis la vera kaŭzo de la respekto kaj alta estimo kiujn ili ricevis en Al-Andalus, evidente neniam atingita de la ceteraj virinoj en aliaj muzulmanaj landoj".

Kaj al tiuj opinioj pri la al-andalusaj virinoj ni povas aldoni tiun de Henri Péres, katedra profesoro de la Alĝera Universitato dum la pasinta jarcento, li opiniis: "dum la 11ª jarcento, la virinoj de Al-Andalus, pretigis sin okupi altajn postenojn en la socio. La ekflorado de ama poezio, kiu faras al ŝi idealigitan estaĵon, pruvas, ke eĉ iom ŝirmita de ĵaluzioj, sed ĝuante relativan liberecon, la al-andalusa virino sin sentas preskaŭ samnivela kiel la viro, kaj tial postulas samajn vivorajtojn".

Interesa leciono por la nunaj muzulmanaj virinoj!

Kaj pri la kvara temo kiu altiris mian atenton kiel eksterordinaraj, ni citis la altan intelektan nivelon de tiu okjarcenta periodo, dum kiu ĉiuj sciencoj atingis tiel altan nivelon, ke kiam iu ajn eŭropa intelektulo deziris profundigi ilin, speciale pri matematiko, astronomio, filozofio, medicino, literaturo kaj aliaj gravaj sciencoj, nepre devis veni al tiu ĉi lando. Kompreneble, citi ĉi tie nun la nomojn de tiuj kleruloj kaj priskribi la altajn sciojn de ĉiu el ili estas tasko ne ebla pro amplekso kiun tio postulus: ni diru tuj ke libroj verkitaj de tiuj intelektuloj vojaĝis preskaŭ sekrete dum jarcentoj tra Eŭropo, kelkaj el ili estis tradukitaj, aliaj aperis kun la nomo de nova verkinto, kaj kiel ekzemplo pri tiu ĉi lasta aserto ni rakontos al vi anekdoton okazinta antaŭ kelkaj malmultaj jaroj en Zaragozo:

"Okazis, ke la Zaragoza Universitato organizis Internacian Kongreson prihistorian, kaj dum ĝi holanda partoprenanta profesoro, deklaris, ke kelkaj monatoj antaŭ ol tiu ĉi evento, li trovis en biblioteko de Danlando antikvan manuskripton en la araba lingvo. Li, pacience tradukis ĝin, kaj en tiu libro aperis pli ol 400 teoremoj kaj principoj pri alta matematiko, inter ili la fama teoremo de CEVA, ke tiu ĉi italo "malkovris" en la jaro 1678, kaj li eĉ metis sian propran nomon kiel malkovrinto de la teoremo.

Sed la surprizo estis, ke tiu sama teoremo jam aperis en la manuskripto kiun trovis la menciita holanda profesoro, kaj apartenis al la reĝo de la tajfo de Sarakusta, al-Mutamin ibn Hud, kiu regis la cititan tajfon dum la jaroj 1081-1085. Konkludo por meditado: ke la talenta italo Giovanni Ceva "malkovris" tiun faman teoremon kiun jam formulis al-Mutamin en la jaro 1078, t.e. 600 jaroj antaŭ ¿? Ĉu mi intencas diri ke la menciita italo kopiis ĝin? Absolute ne! Mi ne povas nek devas certigi tion. Ke tio ŝajnas iom pli ol rara? Jes!.

Mi nur aldonu, ke tiu ne estus la sola kazo, ke manuskriptoj de al-andalusaj intelektuloj perditaj en Eŭropo, trovis hazardan eltrovinton kaj novan aŭtoron...

Karaj gesamideanoj kaj amikoj, dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella