2015 - Memore al Pepe Ros
MEMORE AL MIA AMIKO PEPE ROS SALINAS
Antonio Marco Botella
Zaragozo - 2015Ni estis preskaŭ naiv-infanoj
kiam ekamikiĝis en lernejo,
ni helpis nin unu l’ alian
kaj ni saĝe opiniis senerare
ke la instruo de niaj profesoroj
estis propra de analfabetoj
ĉar anstataŭ sin okupi en nia instruo
pri lego, skribo kaj aliaj scioj
ili devigis nin laŭte preĝadi
horoj kaj horoj kvazaŭ gapuloj…
Tio okazis en l’ epoko de diktaturo
ĝis l’ alveno de la Respubliko,
tiam alvenis kleraj profesoroj
kun leĝoj el politikdemokratoj
kiuj instruis nin sciencoj, historio,
matematikoj kaj eĉ bela poezio…
Kaj tiu estis la bona vojo
ĝis niaj adoleskaj brilaj aĝoj.
Sed tiam, ho dura malfeliĉo!
eksplodis kruela civil-milito
kiu alportis al junaj homoj
la murdistan teruran rolon
aŭ la propran kruelan morton.
La trista kaj dolora novaĵo
pri Pepe Ros Salinas estis,
ke dum batal’ inter tranĉeoj
kuglo malamika vundis lin
kaj inter ambaŭ frontoj restis
grave vundita dum tiu nokto,
kaj kiam liaj amikoj brave
pretendis kuraĝe savi lin,
pluvo da kugloj tion malhelpis
kaj kiam fine atingis tiun celon
li jam estis senrimede mortinta…
Nun kiam mi preskaŭ centjaras
ĉiam memoras mian amikon
kaj poezie dediĉas belstrofe
kion mi sentas en mia koro.