XIXa jarcento

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

GUSTAVO ADOLFO BÉCQUER

(1836-1871)

verkis: Antonio Marco Botella


Gustavo Adolfo Bécquer, filo de pentristo naskiĝis en Seviljo, kie li komenciĝis studi beletron kaj pentrarton, sed apenaŭ 18-jara li translokiĝis al Madrido celante fariĝi beletristo, laŭ estis lia vera inklino.

En la hispana ĉefurbo li penis perlabori sian panon verkante kronikojn en duavicaj ĵurnaloj, vivis malfeliĉajn horojn ĉar grave malsanis sed fine li okupis oficistan ŝtatan postenon, kiu donis al li ekonomian stabilon kaj ebligis lin sin dediĉi al beletra verkado, konsistanta same pri prozo kiel pri versoj.

Altoaguirre opiniis, ke Bécquer “prezentas la poezion plej humanan, plej nudan kaj intiman de la hispana romantikismo”. Temas pri voĉo el spirito aŭtente romantika, kies tono konfidenca kaj intima montriĝas simpla kaj natura, kaj tio sendube estas novaĵo rilate al tiu kutime uzita de romantikuloj superŝarĝita de metaforoj kaj topikoj.

Plej alta esprimo pri tiu aserto estas liaj "Rimoj", vera trezoro kun misteraj muzikaj resonoj, kies versoj sin lulas en niaj oreloj antaŭ ol eniri en la plej profundon de nia animo. Jen unu el ili kun la indikitaj karakterizoj:


VII

En angulo de l’ obskur-salono,

eble neglektatan de l’ dom-mastro,

tutsilenta kun tavol’ da polvo,

oni vidis harpon.

Tiel dormis sur la kordoj notoj,

kiel multaj birdoj sur la branĉoj,

atendante ilin ekeltiros

neĝo-blanka mano.

Ho! —mi pensis— multfoje genio

tiel dormas en l’ animfundaĵo

atendanta same kiel Lazaro

vokordonon: "Levu vin kaj marŝu!"


En certa okazo, Bécquer eniris en eleganta salono, kie la ĉik-societo sin amuzis en tiu mondo banala, sed ankaŭ en tiu medio ekzistis scivoluloj kiuj deziris iom pli scii: belulino demandis al la poeto pri arto, amo, poezio. Li respondis al unu el tiuj demandoj en unu el siaj rimoj:


XXI

Vi demandas: —kio estas poezi’?

dum min rigardas via blupupil’,

ĉu difin’ pri poezi’ vi min demandas?

Poezi’ estas vi!


Romantike vibras la versoj de ĉi tiu alia rimo:


XXIII

Por rigardo tutan mondon,

la ĉielon por rideto,

kaj por ama kiso via...

kion donus mi por kiso!


Denove Bécquer revas en tiu ĉi rimo, kaj belege tradukas en versoj tiun ekstermondan penson:

XXXVIII

La sopir’ aero estas, tien iras;

larmoj estas akvo, iras al la maro;

Knabin’, kiam ne plu amas niaj koroj,

kien iras Amo?


La prozo de Bécquer aperas en liaj famaj “Legendoj”: 25 belaj rakontoj ĝisfunde romantikaj, ne nur pri temoj sed ankaŭ pri ideoj, sentoj kaj lingvo-esprimoj. Liaj versoj plej gravaj estas tiuj aperintaj sub la titolo “Rimoj”, plej alta eskvizita ekzemplo el nia moderna liriko.

Krom la legendoj kun hispana temo entrunkita en antikvaj rakontoj vilaĝaj pri mortintoj kaj amoj malfeliĉaj, li ankaŭ verkis orientan legendon, “La militestro de la ruĝaj manoj”, fakte kvazaŭ poemon en prozo. La vortoj kiujn li uzas en ĝi estas belsonaj, lirikaj, pasiaj, transportante la leganton en mondon emocian, allogan kaj revigan...

Ili estas, kvazaŭ sonoj de dia liro de antikva rapsodo, kiu taŭgas kiel muzika fono al la agado de la protagonistoj, tiamaniere, ke ĉiu vorto havas specialan kaj propran sonon, kun eĥoj de miljaroj, venantaj de tiu malproksima lando nomata Beleco. Kaj tiel la ĉapitroj fariĝas kantoj, kaj la kantoj parolas pri amoj kaj suferoj, gloroj kaj perfidoj, krimoj kaj punoj, ĉio kio konsistigas la kompleksan mondon de la homa sento.

Mi prezentas tiun verketon, apenaŭ konata, kaj tamen tiel bela:


La militestro de la ruĝaj manoj

Hinda tradicio


UNUA KANTO

I

Malaperis la suno post la pintoj de monto Jabwi, kaj la ombro de tiu monto envolvas en krepvualo la perlon de la urboj de Osiro, la ĝentilan Kattak, kiu dormas ĉe ĝiaj piedoj, inter arbaroj de cinamo kaj sikomoroj, simile al kolombo kiu ripozas sur flornesto.

II

La tago kiu mortas kaj la nokto naskiĝanta luktas momenton, dume, la dubeblua krepusknebulo etendas siajn diafanajn flugilojn super la valojn, ŝtelante en koloron kaj formojn al la objektoj, kiuj ŝajnas heziti agitate de blovo de ia spirito.

III

La neklaraj urbaj bruetoj kiuj vaporiĝas tremante; la melankoliaj noktaj suspiroj, kiuj plilongiĝas de eĥo al eĥo ripetate de la birdoj, la misteraj milbruoj kiujn kiel himno al la Dieco levas la kreaĵo je naskiĝo kaj morto de la astro kiu ĝin vivigas, kuniĝas al lirlo de Jawkior, kies ondojn kisas la vespera venteto aŭdigante dolĉan kanton, svagan kaj perdiĝantan kiel la lastaj notoj de improvizata bajadero.

IV

La nokto venkas; la ĉielo kronas sin je steloj, kaj la turoj de Kattak por rivali kontraŭ ĝi kronas sin per diademo el torĉoj. Kiu estas tiu militestro aperanta ĉe la piedo de ĝiaj muroj, samtempe kiam la luno leviĝas inter leĝeraj nuboj trans la montoj, ĉe kies bazo kuras Ganges kvazaŭ grandega blua serpento kun arĝentaj skvamoj?

V

Li estas. Kiu alia militisto el la flugantaj kiel sago al la batalo kaj al la morto, post la standardo de Schiwen, glormeteoro, povas ornami siajn harojn per la ruĝa birdovosto de la hindaj dioj, pendigi je sia kolo la oran testudon, aŭ pendigi sian ponardon de agata tenilo je la flava Kaŝemiro-ŝalo, ol Pulo-Dheli, raĵao de Dekka, batalfulmo kaj frato de Tippot-Delhi, reĝa moŝto de Osiro, sinjoro de sinjoroj, ombro de Dio, kaj filo de la lunaj astroj?

VI

Li estas. Neniu alia scias doni al siaj okuloj ĉu la melankolian brilon de la ektagiĝa stelo, ĉu la minacan brilon de tigro-pupilo, komunikante al siaj lumaj trajtoj la brilegon de serena nokto aŭ la teruran aspekton de ŝtormo ĉe la aeraj pintoj de Dawalagiri. Li estas; sed kion li atendas?

VII

Ĉu vi aŭdas la foliojn suspiri sub la malpeza plando de virgulino? Ĉu vi vidas flirti inter ombroj la ekstremojn de ŝia diafana ŝalo kaj la orlojn de ŝia blanka tuniko? Ĉu vi sentas la bonodoron kiu antaŭas ŝin kiel heroldo de feo? Atendu, kaj vi rigardados ŝin sub la unua radio de la soleca vojaĝantino de la nokto; atendu kaj vi ekkonos Siannahan, la fianĉinon de l’ multpova Tippot-Dheli, la amatinon de lia frato, la virgulinon kiun ŝiaj landaj poetoj komparas al rideto de Bermach, kiu prilumis la mondon kiam tiu ĉi eliris el liaj manoj: ĉielo-rideto, unua aŭroro universa.

VIII

Pullo-Dheli ekaŭdas la brueton de ŝiaj paŝoj. Lia vizaĝo brilegas kiel montopinto kiu tuŝite de la unua sunradio renkontiras al ĝi. Lia koro, kiu ne batis en la batalfajro nek antaŭ tigro, batas nun fortege sub la mano kiu venas al ĝi, timante ke elbordiĝos la feliĉo kiun li ne plu kapablas enhavi.

—Pullo! —Siannah!, ili ekkrias vidante sin reciproke kaj unu falas sur brakojn de la alia.

Dume Jawkior, surþprucigante per siaj ondoj la zefirajn flugilojn, forfluas por morti al Ganges, kaj Ganges al Bengala golfo, kaj la golfo al Oceano. Ĉio forfluas: kun la akvoj, la horoj; kun la horoj, la feliĉo; kun la feliĉo, la vivo. Ĉio forkuras al fandiĝo en la kapo de Chiwen, kies cerbo estas la ĥaoso, kies okuloj estas la detruo, kaj kies esenco estas la nenio.

IX

Jam la ektagiĝa stelo anoncas la tagon. La luno malleviĝas kiel iluzio disiĝanta, kaj la sonĝoj, filoj de la mallumo, fuĝas kun ĝi en fantastaj grupoj. Ambaŭ geamantoj ankoraŭ restas sub la verda ventumilo de palmo, muta atestanto pri ilia amo kaj iliaj ĵuroj, kiam leviĝas obtuza bruo malantaŭ ili. Pullo-Dheli turnas la vizaĝon, elspiras akran kaj facilan krion kiel tiu de ŝakalo, kaj retroiras dek futojn per unu sola salto, briligante samtempe la klingon de sia akra ponardo damaska.

X

Kio metis timegon en la animon de la kuraĝa militestro? Ĉu eble tiuj du okuloj brilantaj en la mallumo estas tiuj de l’makulita tigro, aŭ tiuj de terura serpento? Ne. Pullo-Dheli ne timas la ĝangalo-reĝon nek tiun de reptilioj: tiuj pupiloj elĵetantaj flamojn apartenas al homo, kaj tiu homo estas lia frato. Lia frato, al kiu li forrabis lian unikan amon; lia frato, pro kiu li estis ekzilita el Osiro; tiu, kiu fine ĵuris lian mortigon se li revenus al Kattak, kaj metus la manon sur la altaron de lia Dio.

XI

Siannah vidas lin ankaŭ; la sango koaguliĝas en ŝiaj vejnoj kaj ŝi restas senmove, kvazaŭ la mano de l’ morto estus preninta ŝin per la hararo. Ambaŭ rivaloj sin rigardas unu la alian dum momento, de piedoj ĝis kapo; ili luktas per rigardoj kaj eligante raŭkan kaj sovaĝan krion, sin ĵetas unu kontraŭ la alian kiel du leopardoj kiuj kverelas por kaptaĵo... Ni etendu vualon super la krimoj de niaj antaŭuloj: ni etendu vualon super la funebraj kaj hororaj scenoj kies kaŭzo estis la pasioj de tiuj, kiuj jam estas en la sino de la Granda Spirito.

XII

La suno naskiĝas en Oriento; oni dirus vidante ĝin ke tiu lumgenio, venkinto de la ombroj, ebrie pro fiero kaj majesto, sin ĵetas triumfe sur sian ĉaron el diamantoj, lasante post si, kiel ŝipan spuron, la oran polvon kiun levas ĝiaj ĉevaloj sur la ĉiela pavimo. La akvoj, la arbaroj, la birdoj, la spaco, la mondoj havas unu solan voĉon, kaj tiu voĉo kantas la tagan himnon. Kiu ne sentas sian koron saltadi pro ĝojego laŭ la eĥoj de tiu solena kantiko?

XIII

Nur unu morteculo; vidu lin tie. Liaj elkaviĝintaj okuloj estas fiksitaj kaj stulte rigardas la sangon kiu makulas liajn manojn. Vane, elirante el sia senmoveco kaj ĝenate timinda ekzaltiĝo, li kuras al la riverbordoj de Jawkior por lavi ilin: sub la kristalecaj ondoj, la makuloj malaperas, sed apenaŭ li fortiras la manojn, la fumanta kaj ruĝa sango retinkturas ilin. Kaj ree li iras al la ondoj, kaj ree aperas la makulo, ĝis fine per sono terure malespera: Siannah! Siannah! La ĉiela malbeno falis sur niajn kapojn! Ĉu vi konas tiun malfeliĉulon, ĉe kies piedoj estas kadavro, kaj kies genuojn ĉirkaŭbrakas virino?

Li estas Pullo-Dheli, reĝo de Osiro, sinjora moŝto de sinjoroj, ombro de Dio, kaj filo de la lumaj astroj, pro morto de sia frato kaj antaŭulo.

DUA KANTO


I

Por kio taŭgas riĉeco kaj povo se vipuro sin plektanta ĉe la fundo de mia koro manĝegas ĝin, sen ia ebleco fortiri ĝin de tiu kaŝejo?

Mi estas reĝo, sinjoro de sinjoroj: vidi preterpasi antaŭ miaj okuloj, kiel revo-vizio; perlojn, oron, plezurojn kaj ĝojon; vidi ilin je la atingo de mia mano, kaj etendante ĝin por preni ilin konstati kion ĝi tuŝas, makulita de sango! Ho! tio estas ja terurega!!

II

Tiel ekkriis Pulo sin turnante sur la purpuro de lia lito kaj tordante siajn manojn sub impulsoj de terura malespero. Vane, la fumo de la parfumujoj plenigis la riĉegan ĉambron de delikataj bonodoroj. Vane, la brilkolora silko etendiĝis sur deko da tigro-feloj por ke liaj lacaj membroj ripozu! Vane, la bramanoj (*) alvokis sepfoje la spiriton de la ripozo kaj al la genio de la perlamota dormo! Pentoĉagreno sidita apud lia lito forigas ilin per akra longa krio, krio kiu resonas senhalte ĉe la aŭdo de Pulo, kiu sin frapas la frunton dolore aŭskultante ĝin.

(*)Individuoj apartenantaj al unu el la kvar kastoj en kiu dividiĝâs la hinda socio: la bramanoj sin dediĉas kiel pastroj al la meditado kaj studado de la sanktaj libroj. Pro ilia naskiĝo estas konsiderataj kiel sanktaj personoj kaj la solaj kiuj povas sin okupi apliki la Vedon, komenti ĝian doktrinon kaj instrui pri tradicioj.

III

La genioj, kiuj trapasas en multenombraj karavanoj sur safiraj dromedaroj kaj inter opalaj nuboj. La ŝivoj verdokulaj kiel la marondoj, ebonharaj kaj sveltaj talioj kiel lagojunkoj; la kantoj de nevideblaj spiritoj kiuj refreŝiĝas per siaj flugiloj la lacajn palpebrojn de la justuloj, ne trapasas kiel trombo de lumo kaj koloro la sonĝon de tiu krimulo.

Gigantaj akvofaloj de nigra kaj ŝaŭmanta sango, kiu frakasiĝas muĝegante kontraŭ la obskuraj rokoj de terura abismo terorigaj kaj konfuzaj bildoj pri malfeliĉo kaj teroro. Tiaj estas la fantomoj kiuj naskigas lia menso dum la ripozhoroj.

IV

Pro tio la moŝta sinjoro de Osiro ne povas gustumi en pokalo la histiamon kiun la dioj prezentas al la elektitoj; pro tio apenaŭ la aŭroro malfermas la pordojn al la tago, li rapide ellitiĝas, senvestiĝas de liaj reĝaj vestoj kiujn briligas perloj kaj oro, kaj kisante surfrunte la amatinon, eliras el palaco vestita kiel simpla ĉasisto, por sin direkti al la supra parto el la urbo kiun regas la montopinto Jabwio…


V

Meze de tiu montaro, naskiĝas rivereto, kiu falas kiel arĝenta litotuko ĝîs atingi la ebenaĵon, kie bremsita de ties impulso ŝteliras silente inter latiroj kaj floroj por iri al la kunfandiĝo de ties ondoj kun tiuj el Jawkior. Natura groto formita de grandaj rokoj, kiuj aspektas proksimaj al renversiĝo, taŭgas kiel taso de tiuj ondoj ĉe ĝia naskiĝloko. Tie, travideblaj kaj malhelaj ties akvoj, ŝajnas ke ili dormas sen alia interrompo ol la monotona bruo de la rivereto, kiun ili nutras, la sopiro de venteto kiu venas humidigi ties flugiloj sur la linfo, aŭ la sovaĝa krio de la kondoroj, kiuj sin ĵetas inter la nuboj kvazaŭ pafita sago.

VI

Pulo, jam ekster la muroj de la urbo, ordonas returni al tiuj kiuj selvas lin, kaj tutsola ekiras, en profunda medito, tra tiu vojo kiu serpentumas inter rokoj kaj profundaĵoj, al la groto kie naskiĝas la torento jam disgutante lian vizaĝon kun la polvo de ties akvoj.

Kien iras la sinjoro de Osiro? Kial senvestita de lia brokita tuniko, de la flava ŝalo, mistera emblemo, kaj de la reĝaj amuletoj, ŝanĝas sian veston per tiu alia vulgara de simpla ĉasisto?, ĉu li venas al la montaro por serĉi sovaĝajn bestojn ĉe ilia kaŝejo?, ĉu li venas serĉi avide la solecon, nura balzamo por liaj malĝojoj, kiujn la aliaj homoj tute ne komprenas?

VII

Ne!, kiam la reĝa loĝanto de Kattak forlasas lian palacon por persekuti la fieran leonon aŭ la strekitan tigron ĉe ties teritorio, cent eburaj trompetoj resendas la eĥon el la arbaroj, cent rapidaj sklavoj anticipiĝas al li, purigante la vepron de ĉiuj padoj kaj tapiŝante la lokon kie li metos liajn plandojn, ok elefantoj kondukas lian tendon de oro kaj lino, kaj dudeko da raĵaoj sekvas lin disputante inter si la honoron kunporti lian opalan sagujon.

Ĉu li venas serĉante la solecon? Neeble!, soleco estas imperio de la konscienco.

VIII

La suno venas je la duono de ĝia vojaĝo, kaj Pulo je la fino de la sia, ĉe liaj piedoj saltas la torenton. Super la kapo estas la groto kie dormas la fonto kiu ĝin nutras, sankta fonto kiu ŝprucas el fendo de roko por mildigi la sojfon de Viĉnuo, kiam ekzilita de la ĉielo venis por ĉasadi ĉirkaŭ monto Jakwio dum nokto. Ekde tiu pratempo, bramano deĵoras konstante ĉe la fundo de la groto, preĝante al dio por konservi la mirindajn virtojn kiujn, laŭ venerinda tradicio, abundas en tiuj linfoj.

IX

La lasta el tiuj pastroj, kiuj brulante pro amo al la dieco oferis siaj tagoj por veneri ĝin en la kontemplado, estas maljunulo kies origino envolvas profundan misteron. Neniu scias la epoko kiam li alvenis al Kattak por ŝirmi sin en la groto de Viĉnuo. Venerindaj raĵaoj, ĉe kies kapoj brilis pli ol kvardek mil sunoj, certigas ke dum ilia juneco tiu bramano de la torento jam estis blankhara kaj kliniĝinta frunto.

La popolo rigardas lin timeme kaj respektema kiam hazarde li venas en la ebenaĵon. Oni diras ke serpentoj dancas sub lia ordono, ke kondoroj alportas al li la nutraĵon, kaj la genio de tiuj akvoj, kiujn li ŝuldas la senmortecon, malkaŝas al li la sekretan estonton. Aliaj certigas, ke li mem ne estas alio ol la spirito sub formo de bramano.

X

Kiu estas? El kie li venis kaj kion li faras? Oni ignoras ĉion, sed tiuj kiuj sin sentas kun la sufiĉa kuraĝo por alveni ĝîs la groto kie li loĝas, iras tien por demandi al li rimedon kontraŭ senesperaj malbonoj, profetaĵon por ekkoni danĝerajn situaciojn, pentofaron sufiĉe por lavi krimon kiun eĉ la sango ne forigus.

Unu el tiuj estas Pulo, ĉar al la torenta groto li sin direktas, ĉar konstatante ke la negravaj kulpopagoj kiun la flatemaj bramanoj de Kattak postulis de li, rezultis nesufiĉaj por forigi lian pentoĉagrenon, tial li supreniras tien por konsulti la solulon de Jabwio, tutsola kaj inkognite, por ke la reĝa pompo ne malserenigu la spiriton kaj sigelu la lipojn de la profeto.

XI

Pulo alvenas tra veproj nkaj rubusujojn kiuj ĉirkaŭas kvazaŭ festono la bordojn de la torento ĝis la enirejo de la groto. Tie li vidas larĝan vazon el kupro pendanta de la branĉoj de palmarbo, por ke la vojaĝanto satu sian sojfon. La militestro tuŝas trifoje per la ingo de lia jatagano kaj la kupro klakas sonore laŭ mistera metala sono, kiu perdiĝas vibranta kun la rumoro de la ondoj. Momento forpasas kaj la solulo aperas:

-Elektita de la granda Spirito- ekdiris vidante lin la militestro klinante la frunton.

-Ke la kolero de Sĉivo ne kiuŝu sur via kapo, kiel brumo ĉe la supro de montopintoj.

-Filo de mortonto, respondis la maljunulo sen korespondi lian saluton, kion vi volas?


XII

-Konsulti vin.

-Parolu.

-Mi faris krimon. Teruran krimon, kies rememoro dolorigas mian animon kiel eterna nigra sonĝo. Vane mi konsultis la divenantoj de Bramo (*). La pentofaroj kiujn ili altrudis min estis vanaj. Mia sento pri tiu kulpo vivas ankoraŭ en mia koro. La fantomo de la viktimo sekvas min ĉie, fariĝis kiel la ombro de mia korpo, la rumoroj de miaj paŝoj. Vi, kiun dioj sin dignas viziti; vi, kiu legas la estonton en la astroj kaj en la sabloj kiujn trenas la riveroj, diru al mi: -kiam restos lavita mia animo de mia krimo?

-Kiam la sango kiu makulas viajn manojn, kiujn vane vi min kaŝas, estu malaperinta, -respondas la terura bramano rigardante kolere la princon, kiu restas terorigita antaŭ tiu elmontro de saĝo de la solulo.

(*) Laŭ la Bramanismo ekzistas tri grandaj dioj: Bramo, Viĉnuo kaj Sĉivo, kiuj formas la grandan dian Triopon. Bramo reprezentas la kreo-komencon; Viĉnuo la konservanton de la kreaĵo; kaj Sĉivo la detruon. Bramo estas l'absoluto, la universala animo, sed la bramanoj aldonis al tiu povo aliaj personaj trajtoj, transformante lin kiel la kreanto de la Universo, ĉiopova kaj konscia potenco. La sola adoro kiun li ricevas estas pure beletra, esprimita sub formo de epitetoj, laŭdoj, ktp.Malgraŭ lia alta dia kategorio, ne ekzistas en Hindujo temploj dediĉitaj al lia kulto, kaj estas tre malmultaj la hindaj religiuloj kiuj konsideras lin kiel suprema dio.


XIII

-Ĉu vi konas min? Ekdiras fine Pulo post momento de stuporo.

-Mi ne konas vin, sed mi scias kiu vi estas.

-Kiu mi estas?

-La murdisto de Tippot-Dheli.

La princo klinas la kapon antaŭ tiaj vortoj kvazaŭ mortvundita, kaj la bramano daŭrigas laŭ tiel:

-Dum la pasinta nokto, kiam la dormo estis alveninta ĉe la mortontaj palpebroj, mi sendorme pensis. Surda rumoro suprenis en kreskanta tono el fundo de la sankta akvo, konfuza rumoro kiel zumego de cent legioj da abeloj.

Trombo de malvarma kaj silenta aero venis el oriento, frizis la ondojn kaj tuŝis per la pinto de siaj malsekaj flugiloj mian frunton. Je mia kontakto, miaj nervoj saltis kaj malvarmigis la medolon de miaj ostoj.

Tiu ventoblovo estis elspiro de Viĉnuo. Iom pli poste, mi sentis mian dekstran manon tiel peza, kvazaŭ la tuta mondo ripozus sur mia ŝultro, dum li rakontis al mi konfidence, en mia orelo, vian historion.


XIV

-Nu, ĉar vi jam konas mian krimon, diru al mi kiel pagi mian kjulpon kaj tiel malaperigi de miaj manoj tiujn terurajn makulojn.

La bramano silentas kaj la princo daŭrigas: -kio! ĉu mia tuta sango ne povas forviŝi tiun makulon?

-Mi ignoras tion, estas ja tred mallonga via vivo por pagi kulpon, kaj Sĉivo estas tre kolera kontraŭ vi, ĉar vi uzis de liaj povoj por detruo, kaj pri tio nur li kompetentas.

-Bone do, se vi ignoras tion mi konsultu Viĉnuon, certe li protektos min kontraŭ Lia frato.

-Ni eniru en la sanktan groton, ĉu vi fastis dum tri lunoj?

-Jes!

-Ĉu vi forlasis la geedzan liton dum sep noktoj?

-Jes!

-Ĉu vi ne ĉasis dum naŭ tagoj?

-Jes! ankaŭ jes.

-Tiukaze sekvu min.

Iom post tiu mallonga dialogo, ambaŭ interparolantoj eniris en la fundon de la mistera groto.


XV

Kio okazis en la interno de tiu loko oni tute ne scias. La tradicio konservas konfuzan ideon pri ĝi, kaj la princo, per kiu oni scias tion, parolis ne klare pri monstraj kaj flugilhavaj serpentoj kiuj sin ĵetis en la ondojn de la torento, por denove reaperi sub la formo de fantaziaj kaj nekonataj bestoj; pri sorĉoj tiel timindaj, ke ofte oni kovris la sunon kun grandaj makuloj, kaj la montoj tremis kiel kanoj kun veoj kaj ululoj tiel teruraj, ke la sango glaciiĝis aŭskultante ĝin.


XVI

La paroloj el dio kiujn oni gardas estas jenaj:

-Murdisto markita kun la sigelo de la eterna malhonoro, nur ekzistas pentofaro per kiu vi povas pagi vian krimon: supreniru apud la bordoj de rivero Gango trapasante sovaĝajn popolojn kiuj loĝas tie ĝis atingi ĝiajn fontojn.

La malproksima lando Tibeto kiun defendas per giganta muro la montaro Himalajo estas la fino de via vojaĝo. Kiam vi alvenos tie, lavu viajn manojn en la plej kaŝa el ties riveretoj je sama horo kiam la kuraĝa Tippot Dheli falis mortinta ĉe viaj plandoj. Se dum la trairo de via pilgrimado vi ne konos vian edzinon Siannah, kiu devos akompani vin, certe la sango malaperos de viaj manoj.


XVII

Kiu estas tiu pilgrimanto, kiu sin apogas sur rustika bastono el betulo, kun la sola akompano de bela virino tre modeste vestita, kiu eliras tra unu el la pordoj de Kattak samtempe kiam la luno malaperas sub la radioj de la tago-astro?

Li, li estas, Pulo-Dheli, moŝta sinjoro de Osiro (*), sinjoro de sinjoroj, ombro el Dio kaj filo el la helaj astroj.

(*) Osiro, devenanta el Orissa aŭ Orissa, regiono aŭ ŝtato de la orienta strando de Indujo. Ĝi akiris famon ĉar estis scenejo en 1857-1858 de la ribelo de cipajoj kontraŭ la koloniaj trupoj de la angla krono. La ribelo daŭris naŭ monatoj ĝis kiam sir Colin Campbell atingis en 1858 venki la ribelulojn.


TRIA KANTO


I

La gepilgrimantoj jam alvenas je la fino de ilia vojaĝo: jam forlasis ĉê iliaj dorsoj la fruktodonajn kaj grandegajn ebenaĵojn de Nepaul. Jam ili vidis Benareson, fama pro ĝiaj alkazaroj, kies fundamentoj kisas la sanktan riveron kiu dividas Hindujon de la imperio de la Birmanoj. Kiel kreaĵo el ĉiela vizio pasis antaŭ iliaj okuloj Palma, fama pro ĝiaj temploj, ĝiaj virinoj kaj tapiŝoj.

Dakka, la urbo kiu teksis vualon por la sanktejo de la dioj per ebonplektaĵoj de ties virgulinoj; Goalior, ŝildo de la regno el Sindiak, kies muroj haltigas la nubojn en sia flugado.


II

Ankaŭ li gustumis la ripozon ĉe la ombroj de la grandegaj platanoj de Delhi, konko kiu gardas la perlon de la reĝoj, prezentante omaĝoferon el mielo kaj floroj al la protekgenio Allad-Abad (*) urbo kiu ŝuldas sia nomo al la karava noj de pilgrimantoj, kiuj el ĉiuj lokoj el Hindujo alvenas al ĝîaj preĝejoj, pli multenombraj ol la folioj de la arbaroj kaj la sablo de la Oceano.

(*) Urbo kiun situas en la konflueĵoj de riveroj Gango kaj Yumma, kies origino tre antikva datas el la regado de Akkar (1542-1605) kiu rekonstruis ĝin.Por indiĝenoj estas la plej sankta el la urboj, kaj al ĝî iras ĉiujare en decembro kaj januaro la religiemaj hindoj por purigi sin.


III

Kvardek lunoj naskiĝis ñpost la forlaso de ilia palaco, sed kiu povus nombri la landojn kiujn ili trapasis, la arbarojn ĉe kies ombroj ili ripozis, aŭ la riveroj ilian sojfon? Riveroj kiel El Kiangar, sufiĉê konata kiel tiu de la ruĝâj akvoj, aŭ Espuri kies trankvilaj akvoj trenas sufiĉe da oro por kon strui per ĝî splendidan palacon; la arbaroj Senwads, malhelaj arbaroj kie la serpento boao ŝteliras kun la rumoro el pluvo; Lahoro, la patrino de la militistoj; Kaŝemiro la virgulino de la sep bestoŝaloj kaj centoj kaj centoj da aliaj landoj, urboj, arbaroj,

torentoj, riveroj kaj montaroj kiuj ĝis atingi la Himalaja montaro etendiĝas^sur la grandaj ebenaĵoj de Hindujo.


IV

Sed jam ili alvenas je la dezirata fino de tiel longa vojaĝo. Jam ili preterpasis la plej terurajn el la pruvoj trapasante samtempe la riveron Gango kaj la valon Alcaro, tiel nomata ne nur pro la arboj kiuj tie kreskas, el kiuj oni eltiras tiun amaran likvoron, sed precipe pro la malĝojoj kiuj devas suferi la malfeliĉuloj kiuj devas ĝin trapasi. Kaj Pulo devis surpasi la rokojn kiuj ĝin hirtigas kunportante sur lia dorso sian edzinon Siannah.


V

La suno ĵetas siajn perpendiklajn radiojn sur la tero. La vojaĝantoj, lacaj pro tiu longa labortago, ripozas apud la rivero, ĉe kies fontoj jam ili alproksimiĝas. Vastkorpa kaj splendida baobado pruntedonas al ili ĝian ombron, kapabla ombrigi kompletan militistan tribon, inter la brumo de malproksima horizonto, Himalajo sin ĵetas al la malpleno, kaj elstara ĉe ĝiaj suproj, la Dawalagiri-monto promenas ĝia fiera rigardo tra duonmondo.


VI

Freŝa aŭro, lulas magnoliojn kaj tulipojn kiuj kreskas inter riverbordaj junkoj, kaj sekigas la ŝviton sur iliaj fruntoj. Bulbulo (*), sur la branĉoj de hinda arbo talipot (*) ekkantas melankolie kaj mildege, kaj inter la lumradioj kiuj rebriligas la sablojn, trapasas diafanaj kiel ambro miriadoj da birdoj kaj insektoj vestitaj en oro kaj bluo, krepo kaj smeraldoj.

(*) bulbulo: vorto arabdevena in dikanta certan birdon de la familio piknotidoj. Kelkaj orientalistoj opinias ke temas pri persa vorto signifian ta najtingalo.(*) talipot: arbo kun grandaj folioj ofte serĉata de la hindaj indiĝenoj kiel sunombrelo.


VII

Ĉio invitas al ripozo. Pulo kaj Siannah, post refreŝigi siajn lipojn per kelkaj bongustaj fruktoj de la arbaro, satas ilian sojfon en la kristalklaraj akvoj, kiuj kuras bruigante je la ekkiso kontraŭ la riverbordo melankolian kaj mildan sonon, simile kiel turta kareso.

Je tiu agrabla sono el la akvoj kaj el la arbofolioj, kiuj sin agitas kvazaŭ smeraldaj ventumiloj super iliaj kapoj, ili rememoras en dolĉa kolokvo, kaj kun tiu kvazaŭ plaĉo kiun oni mencias la danĝeran pasinton, la milon da aventuroj kiujn ili travivis heroe dum ilia pilgrimado, la landojn kiujn ili trapasis, la mirindaĵojn kiujn kiel splendida panoramo prezentiĝis antaŭ iliaj okuloj.

Ili imagis projektojn por la estonto, kaj la feliĉon kiun al ili atendas post plenumi la pentofaron jam proksima al sia fino. Iliaj vortoj sin puŝas plenaj de fajro kaj vivegaj koloroj. Poste, iom post iom, langvoras ilia dialogo: oni dirus ke ili pensas ion kaj parolas alion; laste, kelkaj konfuzaj kaj ne koheraj frazoj anstataŭas la silenton, kiu per fingro sur la lipo sidiĝas kune al la geamantoj senaverte.

VIII

La suno falas plumbe sur la grandan ebenon. La frunto de la princo ripozas sur genuoj de lia edzino. Ĉio ĉirkaŭ si silentas aŭ dormas. En la tropikaj landoj la tagmezo estas nokotomezo de la naturo. Nur interrompas tiun profundan trankvilon la akra kaj mallonga birdopepo de bengalioj (*), la monotona zumado de la insektoj kiuj turnas en la aero brilantaj sub la sunlumo kiel el gemoj, kaj la akcelata spiro el Siannah, sonora kaj vivega spiro, kiel tiu kiu dormas ebria sub la efekto de opio. La gepilgrimantoj silentas... Kiaj ideoj vibras ĉe iliaj mensoj?

(*) bengalio: malgranda birdo loĝanta en intertropikaj regionoj de la Azia kontinento. Ĝi havas konusan bekon kaj ĝîaj flugiloj akrepintaj, maldikaj la kruroj kaj sin ornamas de vicaj koloroj.


IX

Ekzistas momentoj kiam la animo elbordiøas kiel vazo de mirgo kiu ne plu kapablas enhavi la tutan parfumon, momentoj kiam ŝvebas la objektoj, kies brilo vundas niajn okulojn, kaj kun tiuj ankaŭ ŝvebas nia imago. La spirito senligiĝas el la mateno kaj forflugas tra la spaco por sin kaŝi post la lum-ondoj, inter kiuj la malproksimaj horizontoj ŝancelas.

La menso ne sin trovas surtere nek surĉiele, trakuras senliman kaj senfundan spacon, oceano el nedifinebla volupto, kie siaj flugiloj ensorbas la sufiĉan energion por superflugi ĝis la regionoj kie loĝas nur amo.

La ideoj vagas konfuzaj kiel tiuj konceptoj senformaj kaj senkoloraj kiuj ŝvebas en la cerbo de poeto, kvazaŭ ombroj, idoj el deliro, kiuj vokas nin kaj preteras, proponas al ni amon kaj malaperas inter niaj brakoj.


X

Pulo estas la unua kiu rompas la silenton.

-Kiel dolĉa estas, li diras, percepti la elspiron de la virino kiun oni amas, tiu elspiro kiu skapas inter brulantaj lipoj, puŝante ilin kiel ondoj el ambrosio, kiu venas morti sur plaĝo de rubenoj!

-Se por mi estus ebla, ho mia bela Siannah!, klarigi cin tion kio la murmuro el cia elspiro diras min! Ĝi sonas en mia orelo kvazaŭ stranga flustro murmuranta nekonatajn vortoj en ĉiela kaj mistera lingvo; rememoras al mi miajn infantagoj, tiujn sennomajn horojn, kiam la genioj, flugantaj ĉirkaŭ mia lulilo, rakontis al mi mirindajn fabelojn, kiu ravis mian spiriton kaj kreis la bazon de miaj ordeliroj.

Ĉu ne estas certa, mia belulino, ke eĉ la aromo kiu antaŭas la celon de nia amo, la eta kaj malforta brueto de la tuniko havas signifon, diras ion ke aliaj tute ne komprenas?


XI

Siannah silentas. ŝiaj ruĝaj lipoj malfermitaj, ellasas eskapi brulantajn sopirojn kaj en ŝiaj pupiloj malsekaj, bluaj kaj dilatitaj brilas lumpunktoj similaj al stelfulgoro sur lago.

-Pulo, ekdiras ŝi kvazaŭ revenante el ekstazo forportanta ŝin ekstertere, ĉu vere ekzistas arbo kies ombro mortigas? (*)

-Certe jes, respondas la princo: la dio Sĉivo kreis ĝin por detrui la homon, kaj lia frato Viĉnuo kompatinte nian malfeliĉon sciigis tion al Bramo, lia elektito.

Siannah denove sin sentas nervoza kaj mutiĝas: Ŝia edzo, dume, rigardas ŝin kun sento de nedifinebla amo.

(*) Aludas la aŭtoro al certa arbo menciita en la hindaj sanktaj libroj. En la libro "Mahabarata" aperas epizodo en kiu la protagonistoj, Nala kaj Damayanti, pilgrimantoj kaj amantoj vivas en arbaro similan scenon kiel tiu ĉi, kaj oni mencias tiun arbon.

XII

-Pulo, ekdiras denove post paŭzo la belulino, ĉu vere ekzistas arbo, kies ombro agitas la sangon en la vejnoj kaj ekflamas la amon?

-Jes!

-Ĉu ci ĝin konas?

-Mi ĝin konas, kvankam mi ne scias kiel ĝi nomas... sed kial ci direktas al mi tian strangan demandon?

-Mi ne scias... la ombro de tiu ĉi arbaro domaĝas min, ni daŭrigu do nian marŝadon.

-Daŭrigi nian marŝadon kiam la suno bruligas la sablon! Ni atendu ke la vesperventeton ekblovu el la golfo kaj la lumo ekpaliĝu.

-Ni atendu, murmuras Siannah, sed dume apartigu ciajn okulojn de la miaj, turnu ilin al la ĉielo aŭ dormu, ne metu ilin en la fundo de mia animo.


XIII

-Ci bone parolis, miaj okuloj en la ciaj trinkas amon, kaj nia amo, iam honesta kaj pura, nun estas krimo. Jes, estas necese ke mi ne vidu cin, Siannah, mi ekdormiĝas, kantu al mi ian himnon el nia patrio, kolombumu mian dormon kvazaŭ patrino kiam ne eblas kiel edzino.

La belulino ebonplekte kantas:

"Militistoj, la glavoj de la triboj soifas kaj la glavosoifo mildiĝas per sango. Torento da fajro falas ekde monto Jakwio kaj tiuj trembriloj helantaj inter nuboj de polvo estas la feroj de niaj malamikoj.

Alportu al mi la ŝildon plifortigita per sep bubalo-feloj kaj ĉirkaŭmetu sur mian kaskon la flava ŝalo por ke oni ne konfuzu min dum la batalo".

"Militistoj, la glavoj de la tribo soifas kaj la glavosoifo mildiĝas per sango.

“ Tien iras simile al....

Kaj alveninte tie, Pulo leviĝas, kaj Siannah haltas en sia kanto. "Kial -ekdiras la princo- mi ne aŭskultas nun la kantojn de mia patrio kun sama iama plezuro? ĉu eble mi ne plu sentas en mia brusto la koron de unu el la Delhioj, aŭ eble la militistaj himnoj ne devus esti recitataj de belulino?


XIV

-Ekkantu kanzonon pri amo, unu el tiuj himnoj kiuj je la sono de cimbaloj kantas la virgulinoj kiam kondukas junan edzinon ĉe la altaron.

-Pulo!... Kantu, ne timu, mi dormos trankvila karesita de la eĥo de cia voĉo, la sopiro de brizo kaj la muziko el la akvoj...

Siannah kantas, ŝia voĉo tremas, ŝia brusto leviĝas ritme kiel ondo kiu ŝveliĝas ŝaŭme kronita:

-La reveno el la batalo (Kanzono)

"La batalo finiĝis kun la tago kaj la militestro ĉeestas antaŭ la amatino.

La virgulino: "Militestro, klinu cian frunton sur mia sino, ĉar mi volas trinki el ĝi la ŝviton kaj la polvon de la gloro".

La militestro: "Virgulino, apogu ciajn lipojn sur la miaj, ĉar mi volas trinki el ili la morton kiel en ruben-pokalo".

La virgulino: "Anim' el la kreo! Filo el Bermach! Genio Sepdekflugila! Amo, dia amo! Elvenu sur brakoj de la mistero kaj la nokto por kroni per cia aŭreolo al tiuj kiuj bruliĝas en cia flamo!

La militestro: "Spirito nevidebla! Elspiro el sindonema animo, espero de la militisto! Amo, arda amo! Forlasu dum momento la alkazaron de la dioj por meti roz-girlando en la aŭrokronon de la militestro.

La virgulino: “Militisto, klinu cian frunton sur mia sino ja mi volas trinki la ŝviton kaj la polvon de la gloro.

La militestrro: Virgulino, apogu ciajn lipojn sur la miaj, ĉar mi volas trinki en ili la morton en ruben-pokalo.

La virgulino: "Via elspiro brulas en la interno de mi kiel vulkanspiro. La mano kiu serĉas la mian tremas kiel arbofolio. La sango alfluas sur mia koro, elbordiĝas el ĝi kaj bruligas la vangojn de mia vizaĝo, vualo el ombroj falas sur miajn palpebrojn. Ĉio forviŝiĝas kaj konfuziĝas antaŭ miaj okuloj, kiuj vidas nur alio ol la fajro kiu brilas en la ciaj. Militestro, kia nevidebla spirito plenigas la aeron el melodiaj akordoj kiuj tremigas min je cia kontakto?

La militestro: "Virgulino, estas la amo kiu preterpasas la limojn de simpla amo.


XV

La kanto de Siannah estingiĝis kaj kun ĝi, milda kaj harmonia, kisorumoron.

Kio estas la fantaziaj kasteloj kiuj levas la homa volo por kontraŭbatali fatalon? Montoj el sablo kiuj kiel tiuj de la granda ebenaĵo de Nepoul mirigas la vojaĝanton kaj uragana ventoblovo malaperigas.


KVARA KANTO


I

-Filo mia- diras Sĉivo al la Sonĝo, malsuprenu al la tero kaj estu la mesaĝisto de miaj koleroj.

La Sonĝo, filo de la tombo levas je tiu voko la frunton, malfermetas la duondormantajn okulojn kaj agitas sian naŭdekon da manoj, en ĉiu el ili subtenas pokalon plena ĝis la bordoj de dormiga likvoro.

-Por kio vi min vokas, realo de mia símbolo, patro kiu donis al mi la ekziston por ke mi taŭgu kiel nevidebla ĉenero inter finito kaj nefinito, inter la mondo de la homoj kaj tiu de la animoj, utila por descendigi la potencojn el la ĉielo kaj suprenigi tiujn de la tero ĝis kiam ili troviĝu en la malpleno, ja tiu estas la loko de mia suvereneco.


II

Sĉivo daŭrigas tiel rigardante sian propan bildon:

-Antaŭ kelkaj momentoj mi pensis detrui la princon kiu iun tagon uzurpis la sceptron de la morto, sed vane mi serĉis la okazon vundi lin, vane ĉar Viĉnuo, mia fiera antagonisto, defendis lin sub la grandega ŝildo per kiu li kaŝas la homojn antaŭ miaj okuloj kiam ĉi tiuj ardaj pro kolero ĵetas fulmojn kiuj bruligas kaj mortigas. Subite mi aŭdis siblon ĉirkaŭ mi. Mi turnis la vizaĝon. Nova mondo, nova planedo venis al mi difinante cirklon en la malpleno, kaj mi restis allogita kiel birdo fare de boao.


III

“El sia sino ŝprucis konstanta fluo el harmoniaj sonoj kiuj plenigis la spacon sin dilatante kiel tiuj cirkloj de lago kiam oni ĵetas sur ĝi ŝtonon. Kovrita en fluidaĵo brila kaj lumiga, turnanta inter maroj el koloroj kaj sonoj, ĝia ĝojo kaj gloro ŝajnis insulti mian teruran povon. Mi levis mian manon (la aermovo elcentrigis ĝin de sia orbito) kaj vundis ĝin morte. Ekstaru kaj rigardu la grandegan ĉielebenaĵon kaj vi vidos Viĉnuon kuranta post ĝi, kun la intenco eltiri ĝin el la tombejo de astroj kaj realporti ĝin denove al la vivo.

IV

Jen la oportuna momento por mia venĝo. La princo ne plenumis sian promeson kaj nun estas forlasita de mia malamiko. Refreŝigu lian varman frunton per viaj flugiloj kaj atendu la favoran okazon por verŝi sur liaj palpebroj sonĝon antaŭan al la morto, sonĝo avida kaj agonia el tiuj kiuj ĉirkaŭpremas la gorĝon kun siaj ŝtalaj manoj pezanta sur la koron kvazaŭ plumba montaro.


V

La Sonĝo etendas siajn tulflugilojn kaj forlasas la arbaron, kie loĝas ĉe ebonalkazaro kaŝita inter la ŝvebanta ombro de alooj.

La silento antaŭas ĝin kaj siaj fasonoj sekvas ĝin en fantaziaj grupoj kiuj sin agitas kaj miksas inter si, kreante novajn kaj rapidajn metamorfozojn, frenezajn delirojn embriaj de konfuzaj ideoj, similaj al tiuj kiuj okazas dum febro ĉe neforta menso superekscitita.


VI

La silentema karavano alvenas ĉe la bordoj de rivero Gango kaj al la loko kie la princo ripozas. Tiu ĉi spertas unue voluptan langvoron, poste ĝeneralan malviglecon, kaj fine liaj palpebroj falas kiel plumbopezo sur liajn pupilojn, kvazaŭ funebra platŝtono sur tombo. La Sonĝo verŝis sur ili likvoran guton kiun gardas en mistera opalvazo.


VII

Kiam materio dormas, la spirito viglas. Dum la korpo de la militestro restas senmova kaj submetita en longa letargio, lia animo akiras fantazian formon kaj forkuras el la ligiloj kiuj ĝin kaptas por forflugi al etero: tie atendas ĝin tiuj kreaĵoj el sonĝo kiu prezentas mondon kie loĝas estaĵoj vivigitaj de la ideo, eksterordinara vizio profeta kaj reala funde, vana nur en la formo. Aŭdu, laŭ tradicio ĝin konservas, la vizion de la militestro.


VIII

La nokto estas obskura, la vento muĝas kaj siblas skuante la gigantajn branĉojn de boabaoj el la arbaro: la genioj svingas ĝiajn grizajn fajrglavojn inter la nuboj kiuj vidas ilin rajdantaj. La tondro eĥas en la abismoj de la montaroj saltante de eĥo al eĥo. La pluvo vipas la tufon de palmarboj kaj en la konfuzo kun la muĝo el ŝtormo la longa ventega plendo kaj la timinda murmuro el la arbarfolioj oni aŭskultas intertempe malproksiman muĝegon, raŭka kaj akra, kiu similas formiĝi en la interno de bronza brusto.

IX

Bramano, trapasante tiun nokton je tiu horo kaj tiun arbaron, estus devigata sendube prezenti siajn prĝojn al la detruema dio, kies triumfo, verŝajne, alproksimiĝis, konsiderante erare tiujn veojn el naturo kun la profetaĵoj de la blankaj fantomoj el siaj antaŭuloj, kiuj rompis la sekreton de la tombo por montri al li la vojon de la morto.


X

El tiuj militistoj kiuj ĉirkaŭas la flavan ŝalon al siaj talioj dum festoj kaj dum la batalo, nur la militestro el Osiro havus la necesan kuraĝon por riski sin tra tiuj sovaĝaj kaj danĝeraj vojoj dum tiu tiel terura nokto.


XI

Pulo antaŭenpuŝas kun la pafarko streĉita, la sago preta kaj la ponardo inter siaj dentoj. Siannah sekvas lin, pala, hirta la hararo kaj timema la paŝo... ĉu ci aŭdacas? -diras al la princo-; ĉu ci aŭdas tiun voĉon resonanta en la densa arbaro?

-Estas la vento kiu vipas la palmarbojn- respondas la militestro traserĉante, malgraŭ lia volo per rigardo inter la multjaraj trunkoj de alooj kiuj profilas la limojn de la pado.


XII

La geedzoj persiste antaŭeniras kaj la ŝtormo fariĝas pli kaj pli terura. –ĉu ci aŭdas tiun rumoron kiu kreskiĝas iom post iom ĉe niaj dorsoj?, interrompas denove la belulino.

-Estas la pluvo kiu agitas la lianojn, aldonas la princo metante la sagon ĉe la arko kaj kovrante kun la propra korpo tiun de Siannah.

-Ĉu ci aŭdas?, ŝi denove interrompas, kaj aldonas: ĉu iu ajn spiras ĉirkaŭ ni?

-Metu cin surteren, ekkrias Pulo subite, tigro estas saltonta sur nin!


XIII

Du fosforaj flamoj brilas en la nigro.

La sago de la princo ekflugas.

Al ĝia aspra siblo respondas muĝo sufokita kaj profunda; la tigro saltas. Pulo forĵetas la arkon, sin kovras per la þildo, fleksas unu el siaj genuoj kaj kovrante sian vizaĝon atendas la sovaĝan beston kun la ponardo en sia dekstra mano. Siannah ĵusvenanta kuŝas ĉe la piedoj de la militisto kovrita de lia mantelo.


XIV

La lukto komenciĝas. Pulo enprofundigas unu kaj centfoje sian ponardon en la tigroventron, kiu en ĝia agonio penas ankoraŭ ataki ĝian malamikon. Sed la militisto ŝirmita post sia ŝildo evitis ĝian atakon dank' al liaj viglo kaj memrego, propraj de homo alkutimiĝinta al la danĝero kaj al la morto. Sed jam la timinda besto ellasis ĝian raŭkan stertoron rulfalanta sur la polvo kaj la sango kiuj ŝprucas de ĝiaj vundoj. Tiam kiam la princo levas l' okulojn al ĉielo surprizita pro stranga fenomeno.


XV

La pluvo ĉesis, la uragano kaj la tondrobruo mutiĝis; al la brila kaj subita helo de la fulmoj sekvas lazuran klaron, certan hezitlumon simila al la unua ektagiĝa helo de iu tago sen suno kaj sen aŭroro. La birdoj kiuj sin kaŝis timeme de la fulmado sub la pavilonoj de la verda arbaro, plenaj de ĝojo volas ekflugi kaj trili, sed ilia kanto sufokiĝas ĉe iliaj gorĝoj kaj falas surteren mortvunditaj per nevidebla mano. La gigantaj arboj agitiĝas kaj sin tordantaj pro terura konvulsio komencas tapiŝi la teron per palaj folioj, kiuj falas de la branĉoj samkiel falas la haroj de la kapo de maljunulo.

La verdaj lianoj kiuj sin lulis pro ventoblovo pendantaj de la trunkoj de la antikvaj reĝoj de la arbaro, perdas la koloron kaj freŝecon, kaj iliaj floroj sekiĝas kiel pergameno proksima al la fajro. Oni dirus, rigardante tiun teruran spektaklon, ke mortiga veneno cirkulanta tra la aero, aŭ sin leviĝanta per nepercepteblaj efluvoj ekde la interno de la tero estus veneniginta la atmosferon kaj kun ĝi al la mondo.


XVI

La militestro, surprizita, turnas sian rigardon; tra ĉie, persekutas lin tiuj afliktigaj bildoj, sed kio pli surprizigas lin estas, vidi la sangoplenan tigron ektremi unue, kaj iom post iom, perdante ĝiajn primitivajn formojn ekakiri dank' al neimagebla transformiĝo tiujn de serpento.

-Jam ne plu restas al mi ia ajn dubo- klamas li- Sĉivo deziras mian morton, mi rekonas en tiu reptilio la ministron de lia kolero. Ho! ke mi ne estu dio por batali kontraŭ la dioj! Sed tio ne gravas, eĉ mizera mortonto kiel mi estas, mi vendos kara mian vivon!


XVII

La timinda reptilio kreskas laŭ fantazia rapideco; ĝia longeco jam estas la dekoblon de normala boao el tiuj kiuj vekiĝas po du lunfazoj sur la bordoj de rivero Sitpurio. Ĝiaj rondaj okuloj, fiksaj kaj sorĉaj, estas fiksaj en tiuj de la militestro. Tiu ĉi, kaptita de tiu impulso kaj kuraĝo kiu donas malesperon en supremaj momentoj, forĵetas de si la ŝildon, neutila por tiu batalo, kaj nudigas denove la ponardon.

XVIII

La giganta serpento retiriĝas en si mem eksiblante akute kaj sovaĝe. La princo, sen atendi ĝia atako sin ĵetas kontraŭ ĝia kolo, tiel dika kiel granda palmo, kaj klopodas vundi ĝin. Neeble! La ŝtalaj skvamoj kiuj ĝin kovras kaj defendas estas nepenetreblaj, kvazaŭ konko el testudo de rivero Jawkior.

Jam la reptilio kaptante la militestron kun ĝiaj bronzaj ringoj streĉas ilin kaj mortvualo etendiĝas antaŭ liaj okuloj, kiam sago pafita ekde la nuboj venas siblanta kaj trapasas la serpenton.


XIX

Terura furoro trafas la reptilion, kiu ellasante la preskaŭ senvivan korpon de Pulo serĉas blinde ĝian malamikon. La diamanta pinto de dua sago finigas ĝian agonion per la morto.

La militestro, forlasante sian surprizon, povas tiam vidi kun granda emocio kaj respektoplena dankemo tiun al kiu li ŝuldas sian vivon.

Viĉnuo, kovrita la dorso per mantelo el feloj, la arko ankoraŭ streĉa kaj la sagujo kun la diamantsagoj surŝultre, staras apud li. La frunto de la dio tuŝas la nubojn kaj lia ombro estas grandega kiel tiu de Himalajo sur la ebenaĵo kiam la suno sin kaŝas ĉe la limoj de la Oceano.


XX

-Militestro, ekdiras la antaŭulo de Sĉivo kun kolera akcento, kial vi supreniris ĝis la sankta groto de Jabwio? Por kio vi demandis al la puraj akvoj el ĝiaj fontoj ĉu la ĉielaj revelacioj estis neutilaj, se fine vi estos rompinta la ĵuron kiel oni rompas la sagon sur la genuo, kiel pruvo pri paco inter du malamikoj?

Pulo mutiĝas, la hontoruĝo el sia kulpo kolorigas siajn bronzajn vangojn kaj sufokas lian voĉon. Viĉnuo daŭrigas laŭjene:

-Grandega, kiel la improvizo de la homoj estas la bono de la ĉielo: jen kial mi pardonas viajn kulpojn. Neutila estas jam ke vi serĉu la fontojn el rivero Gango, ĉiun sableron falantan sur via kulpo oni devas aldoni al la puno. Tiu kiu trudis vin la solulo de Jabwio estas jam nesufiĉa por lavi vian animon.

XXI

-Se unu sola momentoforgeso sufiĉis por vaporigi kvazaŭ fumo ĉion kiom mi atingis por meriti per mia pento, kion mi faros por lavi mian kulpon? -diris la princo.

-Leviĝu, daŭrigis la dio, prenu vian arkon, demetu viajn sandalojn kaj forlasante la riverbordojn de Gango returnu sur viajn paŝojn ĝis atingi Kattak. Inter la sabloj de ties strando dormas en la sino de la forgeso preĝejo, kiun honore al mi iam starigis via glora antaŭulo, kiam sub la protekto de mia ŝildo alportis ĝis tie liajn nevenkeblajn armeojn. Sur la rokoj kie rompiĝas la plej altaj ondoj nestas korvo; supreniru tie kaj demandu ĝin pri la loko kie sin kaŝas tiu templo: vi rekonos ĝin per la fajroj kiuj dum nokte turniĝas super ties ruinoj, kaj tiun vi rekonos pro ĝia blanka kapo.


XXII

Viĉnuo malaperas: la arbaro reakiras sian freŝecon, la lianoj sian verdecon, la birdoj sian voĉon, kaj al la griza ĉiel-lumo sekvas la trankvila kaj milda helo de stelnokto plena de harmonio, parfumoj, sopiroj kaj kantoj.

La princo ekstaras kaj kuras tien kie Siannah restis sveniĝinta kaj kaŝita sub la faldoj de la mantelo de ŝia edzo. Li levas tiun kaj el liaj lipoj eskapas krio el surprizo kaj angoro.

Siannah ne plu estas tie. Siannah malaperis.


XXIII

En tiu punkto, la Sonĝo etendas siajn flugilojn kaj forlasas la princon; tiu ĉi konvulsia kaj pala ankoraŭ, vekiĝas de sia koŝmaro, serĉas lian edzinon ĉe kies sino li dormiĝis kaj ne ŝin trovas.

La suno, kuŝanta sur lito el purpuro kaj oro, kiel raĵao sur kolortapiŝo, ĵetas al la tero sian lastan radion el siaj malfermetaj okuloj. La Naturo ekvekiĝas de ĝia tagmeza dormo. La vesperbrizo, plena je murmuroj kaj parfumoj, ludas kun la florkalikoj kiuj malfermiĝas je la ricevo de ĝiaj kisoj. La Gango-akvoj, kopiante en siaj travideblaj linfoj la belajn vegetaĵojn de la riverbordoj, kantas melankolian himnon, al kiu kuniĝas la mildaj tonoj de la birdoj, kiuj adiaŭas la tagon per mildega kaj trista adiaŭo.


XXIV

-Siannah- diras la militestro kun voĉo sufokita de la ploro. -Siannah, edzino mia, kie ci estas ĉar ci ne min aŭdas? -Siannah, neseparebla amikino antaŭ mia doloro kaj malfeliĉo, kiu elŝiris cin de mia flanko por ŝteli al mi la solan feliĉon ankoraŭ al mi restanta sur la tero?

Ho!, revenu, revenu, mia belulino, sen ci, mia vivo estos nokto sen aŭroro, ploro sen larmoj.


XXV

Nur la eĥo respondas al la enamiĝinta Pulo, kiu kaptita de freneza avido kuras denove al la bordoj de Gango-rivero, serĉas sur la sablo la postsignojn de lia edzino kaj ree vokas ŝin per øia nomo cent kaj centfoje: sed ĉio estas vana. La nokto forviŝas el la ĉielo la kolorojn, kaj la nuboj, la steloj, mutaj atestantoj de la doloro kaj malfeliĉo de la geamantoj, aperas unu post alia ĉirkaŭitaj de nebulhelo, sed Siannah ne aperas.


XXVI

-Malsaĝa!, diras voĉo resonanta en la vento, sen la eblo vidi la buŝon el kie ĝi venas, kion vi intencas fari?

La militestro, kiu eksvingis sian ponardon por enpenetrigi ĝin en sia propra brusto, haltas surprizita kaj aŭdas jenajn vortojn:

-Se vi mortas, neniam vi revidos ŝin, se vi konservas vian vivon kaj plenumas ĉîon kiom mi diris, la sangomakuloj de viaj manoj malaperos por ĉiam kaj vi trovos denove vian edzinon.

La sonĝoj estas la spirito de la realo kun la formoj de la mensogo. La dioj malsuprenas kun ili ĝis la mortontoj kaj iliaj vizioj estas paŝoj el estonto aŭ rememoroj el pasinto!

La voĉo kiu bremsas la princon estas tiu el Viĉnuo, aperinta en liaj sonĝoj.


KVINA KANTO


I

La princo post unu pilgrimadjaro, alvenas je la fino indikita de la genio. Tiu ĉi, dum tiom da tagoj, fiksaj la okuloj sur sia protektito, deĵoris tage kaj nokte por gardi lian vivon ĝis lasi lin en Kattak.


II

La aŭroro ĝiras la noktovualon. De siaj orplektaĵoj falas la roson kiel pluvo da perloj sur la montetoj kaj ebenoj. La marhorizonto brulas kaj la ondokrestoj brilis kiel la skvamoj de militista kirasvesto dum bataltago. El la floroj, malsekaj ankoraŭ kun la larmoj el krepusko, leviĝas al ĉielo aromkolono, parfumitaj disvastîgoj kiujn la genioj trairante inter ĉielaj kaj ambraj nuboj prenas kun la matenaj preĝoj de Bramanoj por surmeti antaŭ la piedoj de Bermach, aŭtoro de la mirinda maŝino de la mondoj.


III

Pulo sidiĝis sur unu el tiuj rokoj kiuj hirtigas la ampleksajn paŝojn de la regno Kattak ĝis la Oceano. Lia penso dividiĝas inter sia edzino kaj sia konscienco.

-Jam alproksimiĝas, li diras, la pardonhoro; iom pli da peno kaj mi estos antaŭ la ĉeesto de tiu mistera birdo kiun Viĉnuo elektis kiel interpretanto de liaj intencoj. Dio, kiu konservas kion ekzistas, separante ŝtormon kaj morton de la kapo de la homo, ne intermetu vian povon inter mia koro kaj la sago de la militistoj, inter mia vivo kaj la ungego de tigro aŭ la ringoj de giganta boao, sed defendu min kontraŭ mi mem, eltiru de mi amon kaj konsciencon, kies frapoj mortigas sen vidi la manon kiu direktas ilin.

IV

La suno ellitiĝas malrapide el la sino de la maro kaj leviĝas al la horizontopinto de la firmamento. La militestro, post lavi sin sepfoje la manojn kaj la sangantajn piedojn, recitas kelkajn misterajn preĝojn, komencas malfacilan ascendon por atingi la montopinton de la kolosaj rokoj kies fronto nigrigis la sunradiojn kaj tempestojn, kies plantoj kisas aŭ vipas la varmegajn ondojn de la oceano.


V

Post grimpi dum unu horo, sin alkroĉiĝante al arbustoj kaj herbaĵoj kreskantaj inter la rokoj, la princo troviĝas fine je la pinto de la monteto.

En unu el la granit-rokoj kiuj kronas la montopinton ekzistas fendo, kaj ĉe la fundo oni ŝajnas distingi la konfuzajn formojn de birdo, kiu fiksas ĝiaj okuloj en tiuj liaj, brilantaj en la obskureco per fantazia lumo.


VI

-Birdo de la dioj, diras Pulo genuante sin antaŭ la aera nesto de la blank-kapa korvo; mistera birdo sub kies nigra plumaro vivadis dum tri jarcentoj la ĉiopova Viĉnuo, atingante per tiu ruzeco eviti la morton, kiu la dio de la detruo pretigis lin. Jen al mi atendante viajn parolojn kiel tulipoj velkiĝintaj pro la fajro de la tago atendas la gutojn de la noktorosoj.

VII

La korvo forlasas ĝian ŝirmejon, flugas ĝis la elstaraj rokoj kaj, post agiti ĝiajn flugilojn trifoje diras al la militisto, kiu aŭskultis ĝin silente kaj kun la frunto fronte al la polvo:

-Sinjoro de Osiro, ĉiopova descendanto de la Delhioj, konkerantoj de Hindujo kaj protektitoj de Viĉnuo, mi scias pri kio vi venas demandi min, tial estas neutila via demando. La templon kiun vi serĉas estas tre malproksime de ĉi tie; sekvu miajn paŝojn kaj mi montros al vi la lokon kie oni komencos la konstruon.


VIII

La blank-kapa korvo ascendas en la aeron lasante sin fali ĉe la piedo de la monteto, kie ĝi atendas ke la militisto descendu. Kiam tiu ĉi alvenas je la descendofino, la mistera birdo ekmarŝas laŭ malaltaj saltoj kaj sen forlasi la marbordon sur kie rompiĝas la or-krestaj ondoj.

Daŭrigas survoje dum la tuta tago sen forlasi la strandon blankumita de la ŝaŭmo, kaj kiam jam la suno descendas al la sino de la ondoj, ĉirkaŭitaj de densaj kaj ruĝaj ĉielnuancoj, la fluganta gvidanto apartiĝas de la paŝoj kaj iranta tra ŝlima marĉo kovrita de verdaj kaj altegaj junkoj.

IX

La nuboj, grupiĝantaj ĉe Okcidento, envolvas la kadavron de la suno per mortotuko de brumoj antaŭ ol ĝi descendos al ĝia tombo.

La nokto anticipiĝas, nokto sen astroj kaj sen travideblaĵoj. La brizo murmuras preĝon al la morto, plorante melankolie inter la densaj junkoj. La florparfumoj kiuj malfermiĝas en la ombrospaco, la krio de ŝakalo kaj la siblo de la noktaj birdoj resonas simile al tiuj sinistraj kaj misteraj rumoroj kiuj naskiĝas, tremas kaj etendiĝas en la obskureco, sen ke ni divenu el kie ili devenas.

-Senmorta birdo, diris Pulo haltiĝante en sia irado, jen la nokto kiu konkeris la teron kaj vane mi pretendas sekvi vin, ĉar la ombro forprenis al mi la vidon.

La ŝakalokrion oni aŭdas ĉiufoje pli proksima: vi scias ke mi ne ĝin timas, sed mi estas sen armiloj kaj tial tute ne preta por defendi min de ĝiaj perfidaj atakoj.

-Ni reiru malantaŭen kaj ni atendu la tagon por daŭrigi nian marŝadon. Timinda kuraĝo mi konsideras tiun kiu riskas sian vivon kontraŭ malamikoj kiujn ne povas venki; se almenaŭ la luno brilus en la ĉielo, ĝia lumo gvidus nin tra tiu ĉi marŝo, kie ĉiupaŝe mi timas trovi la morton, restanta en ĝiaj ŝlimaj kaj senmovaj akvoj.


X

-Ne timu, respondas la korvo, la dio kiu nin gvidas zorgos nin ekde ĝia alta posteno. Jen la maniero bone eliri de tiu ĉi danĝero: la ebenaĵoj kiujn ni tuj trairos vidis la malvenkon de via patro. Sĉivo, ĵaluza de la kulto kiun tiu ĉi oferis ĉe la templo kien ni iras, al la genio kiu al vi protektas, arigis kontraŭ li la militistojn de Kattak kaj Lahoro, kiuj venĝosoifantaj kontraŭ ilia venkinto, unuiĝis en la noktoombroj por pretigi iliajn glavojn kiuj vundos al la preferatoj de Viĉnuo.


XI

“-Iun tagon, via patro forlasis la templon por iri al la arbaroj kiuj etendiĝas ĉe la piedo de la monteto kies pinto estas nevidebla; subite, nubego de blanka polvo venanta el la Orienta parto obskurigis la sunolumon kaj altiris lian scivolemon. Kia nova kaj multnombra karavano da pilgrimantoj estas tiu kiu alproksimiĝas al la templo de mia dio?, li diris sin turnanta al unu el la perfidaj raĵaoj portantoj de liaj ŝildo kaj sagujo...


XII

“Tiu ĉi, fiksante al siaj kolegoj inteligentan rigardon, respondis al la venkanta reĝo kun liporideto: "Kiu scias kia malproksima lando kiu sendas tia svarmo da pilgrimantoj? La famo de la mirinda templo de Kattak iras de buŝo al buŝo ĝis la plej malproksimaj ekstremoj de la tero". -Via patro, post fiksrigardi denove en tiu blanka nubego de polvo kiu alproksimiĝis, kaj el kiu ŝprucis multnombraj fajreroj, diris kun terura voĉo:


XIII

“-Kio estas tio? La rustikaj armiloj de la pilgrimantoj flamas je la ricevo de la sunradioj samkiel la kirasoj de la militistoj de Lahoro. Ĉu vi aŭskultas? Tra la flugiloj de l' vento alvenas konfuza la eĥo de terura kaj sovaĝa harmonio de militkornoj. Ho! jam ne plu restas al mi ia ajn dubo; la malamiko kiun mi piedpremis restariĝas denove kiel vipero preta min mordi. Sed ne gravas: ni konstatos ĉu la militestroj de Lahoro lernis denove venki, post multaj jaroj alkutimiĝintaj al forkuro...


XIV

..”.Kuraĝuloj –daŭrigas parolante al siaj akompanantoj- donu al mi la arkon kaj mian ŝildon, pretigu viajn glavojn kaj ke la raŭkaj arĝentokornoj kunvoku mian militistaron per ĝiaj trumpetsonoj. El di' Salek, unu el la perfidaj kapitanoj, enpenetrigis kiel respondo sian glavon en la bruston, kaj poste svingante ties glavo krias en triumfa sinteno: Kuraĝu! kompanoj de nia sklaveco! Kuraĝu, iamaj mastrumitaj armeoj de Kattak kaj Lahoro, malaperintaj iun tagon pro la blovo de l`tirano kiel fumo per uragano!, Antaŭen! nia lando estas libera!


XV

“Dume, la malfeliĉa reĝo, rulturniĝanta sur sia propra sango, pretendas vane peti helpon, lia voĉo sufokiĝas en la propra gorĝo, provas fari lastan klopodon por restariĝi, kaj falas teren morta kun spasmaj pugnoj indikantaj al la barbaraj militistoj, kiuj avancas laŭ la aspra ritmo de iliaj bronzaj instrumentoj...


XVI

“La pastroj de Viĉnuo konstatas kun surprizo kio okazas, kaj suprenante al la altaj turoj de la Pagodo plenigas la aeron per teruraj krioj de la sankta heliko, kiun respondas de la ebenaĵo la eburkornoj de la militistoj de via patro...


XVII

“-Kie estas nia militestro ĉar li ne kuras kiel leono al la batalo? Kial ne flugas ĉe la unua vico lia purpurmantelo kaj la flava ŝalo kiu ĉirkaŭas lian frunton? “Mia mastro! diras la kuraĝaj konkerantoj de Kattak, kaj neniu scias kie troviĝas la sinjoro de Osiro, ĉar li ne respondas al la batalrumoro per la militkrio...


XVIII

“La malamiko avancas, la ebenaĵo ĝemas sub la pezo de elefantoj kaj militĉaroj, kaj la eĥo de de la malproksimaj montoj ripetas la sovaĝaj krioj. Sonas la indiko de ekbatalo kaj de la morto. La defendantoj de Viĉnuo agonias unu post alia sub la rigoro de la malamika ŝtalo. La templo de dio ekflamas kaj kun ĝi la urbo naskiĝinta ĉirkaŭ ĝi konstruita de la reĝo de Osiro honore al la bonfara genio de Allah-abad...


XIX

“Kiam venis la nokto, la agonianta flamo de la brulo, forĵetante tremantajn cirklojn de lumo kaj ombro sur la ebenaĵo, sin reflektis sur la kaskoj de la kuraĝuloj kiuj mortis per la batoj de Sĉivo, kiuj etendiĝis sur la polvo kovritaj de sango kaj gloro. Profunda silento regis en la kampoj kie okazis la sanga lukto, silento kiun nur interrompis la impona bruo de la muroj falantaj, bruligitaj pro la siblantaj flamoj, aŭ la raŭka krio de ŝakalo, kiu blindumita de la arda helo de la fajro blekis en la interno de ĝia kaverno timema ekpaŝi al la batalkampo por formanĝi la nesepultitajn kadavrojn. La venkintoj forlasis antaŭ ol noktiĝo la ebenaĵon, kie de tiu tempo neniu kuraĝis iri ĉar timis la ĝenon de Sĉivo, kiu volis havi en tiuj lokoj templon de ruinoj, loĝata nur de soleco kaj teruro.


XX

Pulo aŭskultis, terurigita pro religia timo, la historion de la sanga batalo en kiu sia patro perdis la vivon; historio ke en sia lando kantis la bajaderoj laŭ sono de cimbaloj, sed kies terura simpleco neniam eltiris unu solan larmon el liaj okuloj kiel tiuj kiuj ŝprucis nun bruligante liajn vangojn.

XXI

La korvo daŭrigis laŭjene:

-Ĉu vi vidas tie, inter la densaj kanejoj, sin kaŝante violkoloran flameton kiu hezitas kaj kuras surface de la fetoraj marĉoakvoj? Pli malproksime, ĉe monteto kie la ombro de sombra arbaro staras simpla tombo konsistanta el nepoluritaj ŝtonoj, ĉu vi vidas kiel tiuj flametoj flugas super la tombo kaj haltiĝas ĝuste apud la trunkoj de la arboj kaj multobliĝas en mil aliaj fantaziaj flametoj, leĝeraj kaj bluhelaj?


XXII

...”Tiuj estas la spiritoj de la kuraøuloj kiuj defendante la genion al vi protektanta, falis sub la batoj de la hakiloj de Kattak. Fleksu vian genuon surteren, æar via patro lasas nun la sinon de la tombo por gvidi nin, tra la nokto, de la maræo-ombroj de la kuraøuloj al la loko kie kovrita de la musko kaj kaþita inter altaj kaj silentemaj herboj ni trovos la mortajn restaĵojn, unika relikvo de la altaro de Viŝnuo.


XXIII

Pulo klinas sian genuon, kaj el la modesta tombo leviøas ruøa flamo, kiu sin ¼etante al la malpleno komencas iri al okcidento.

La korvo sekvas la flamon kaj la princo al la korvo. Subite, la flamo haltiøas sur la pinto de la monteto, æe kies piedo dormas la vento de la nokto sopirante inter la arbofolioj.

La birdo de la blanka kapo ekflugas, kaj balanciøanta en la aero super la ruinoj de la Pagodo, vokas al la militestro: tiu æi, mirigita kaj ekstaza, suprenas la mildan deklivon kiu kondukas al la fino de sia pilgrimado.


KANTO SESA

I

-Reiru al via regno, disigu viajn trezorojn kaj alportu ĉi tie kun vi la artistojn plej gravajn kiuj en ĝi vi trovos. Je la sunlumo dum la tago, kaj je la lumo de torĉoj dum nokte, ke oni ne donu ripozon al la senaktiveco, lacigante la eĥon de ĉi tiuj lokoj per la ĝoja kaj tumultema rumoro de la laboristoj frapante sonore per martelbatoj...


II

-Ses jarojn vi disponas por rekonstrui la Pagodon, kiu altiros la admiron de la tuta mondo, kaj ĉirkaŭ ties altegaj turoj grupiĝos la nuboj kaj eksplodos tempestoj simile kiel ĉe la montopintoj. Silkoj ekzistas en Kaŝemiro, oro en Siam, cedroj en Kataj, elefantoj en Lahoro kaj perloj ĉe la golfo de Ormuz. Trairu tiujn landojn, kaj per iliaj oferdonoj kaj viaj akiroj, la Pagodo de nia hodiaŭo helos kiel la astroj, ŝvebantaj hejmoj de la genioj.

-Kaj kiel oni reprezentos Viĉnuon- interrompis la princo: kun vesto de ĉasisto kiel emblemo de liaj atributoj, aŭ en la figuro kiun vi havas kaj estis la sia dum jarcentoj?

La korvo daŭrigas: -Kiam vi metos sur la plej altaj el la turoj la lastan el la ŝtonoj kiu kronos ĝin ĉe la Orienta parto, kaj kondukitaj de la ondoj, alvenos al tiu ĉi strando la giganta trunko de tute nekonata arbo de la mortontoj. Kun la noktoombro kiu anstataŭos la tagon kiam vi ĝin trovos, venos al la pordo de via palaco pilgrimanto. Akceptu lin en via hejmo, lavu lin la piedojn kaj sidu lin apud vi ĉe via tablo...


III

Tiu pilgrimanto diros vin, ke vi petu al li ion kiel pago de via gastoprezo. Petu lin, nome de nia komuna protektanto, ke li skulptu sian figuron sur la trunko de la nekonata arbo. Se li akceptas al via peto, indiku al li apartan ĉambron de via palaco kie li metos sian ilaron kaj zorgu ne spioni liajn laborojn dum la silenta nokto, eĉ ne per unu sola rigardo. Tiu ĉi sufiĉus por ke la eksterlandano malaperu de via hejmo, kaj estu neutila vian penadon por dormi vian konsciencon kaj lavi la sangon de viaj manoj.


IV

-Viaj paroloj, diris la militestro, restos gravuritaj en mia memoro kiel restis la lasta adiaŭo de mia forpasinta patrino, kiel la unua amopromeso al mia karega Siannah, sed antaŭ ol separi nin, eble por ĉiam, antaŭ ol vi reflugos por vin kaŝi de la okuloj de la homoj ĉe la pinto de via tutsola roko, diru al mi, se tio eblas, aŭ se la sekreto de via ekzisto povas esti konata de simpla mortonto, kiu estas vi?

Kia dia spirito vin gvidas? Kial posedanta vi la inteligenton, ne de homo, sed de la dioj, vi restas sub la formo de birdo? ĉu eble la genio kiu vin favoras ne havas la sufiĉan povon por doni al vi ĉion kiom vi deziras aŭ ambicias?


V

La kapblanka birdo respondas: Mi estis tio kio mi estas, korvo; tio de antaŭ ses aŭ ok mil jaroj. Viĉnuo, venkita de sia antagonisto Sĉivo, forkuris de astro al astro tra la ĉieloj. Post vagadi sencele tra la senlima malpleno serĉis rifuĝon en la tero. Eĉ tie persekutis al li sian malamikon. Jam estis proksima la momento kiam li devis esti malkovrita, kiam la genio de la konservado, vidante lin ĉe la supro de aloo, elprenis la esencon kiu donis la vivon al mia formo, kaj enkarniĝis en ĝi, trompante tiel la persekuton de sia antagonisto.

VI

“Tri jarcentoj forpasis kaj je la fino de ili mi retrovis mian antikvan formon, kaj la dio demandis min: Kion vi volas –ĉu la senmortecon? Kaj kion alian la supreman inteligenton? Kaj krom tio ĉu ankaŭ esti homo? De hodiaŭ kaj estonte, viaj deziroj realiĝos. Kaj mi estis senmorta kaj neerarebla homo: mi vivis en la mondo, regeneris sociojn, skribis leĝojn, plibonigis la homan kunvivadon kaj... la pago de mia penado, de miaj aspiroj kaj de mia amo estis tiaj, ke mi petis esti denove korvo, kaj kvankam post tombojuĝo la homoj rekonis miajn meritojn, jen al mi ĉi tie ja mi estos korvo ĝis la finiĝo de la tempo.


VII

La militestro respondas:

-La edzo tremanta de ĝojo kaj amo ne kondukas sian edzinon kun pli da ĝojo al la virino kiun li amas al la nupta lito, ornamita de purpuro kaj lino, kiel mi vin kunportos sidi vin en mia propra hejmo, ĉe mia tablo kaj en mia lito.


VIII

La pilgrimanto, akompanata de la senpacienca sinjoro de Osiro, eniras en la palacon. La torĉoj dislumas. La hejmofajro plu viglas, kaj sur du splendidaj kaŝemiraj ŝaloj, la bramanoj servas delikatajn manĝaĵojn en orpladoj al la gasto sendita de la ĉielo. Kiam finiĝas la bankedo kaj la ambropokaloj, ruĝkoloraj kun aromaj likvoroj, cirkulas ĉirkaŭe verŝante la ĝojon kaj la ebrion, la pilgrimanto diras al Pulo, kiu jam ekperturbigas la vinvaporojn kaj la varmegan etoson de la bankedo:


IX

-Sinjoro de sinjoroj, diras al li, via pokalo estis la mia, kiel mi povos pagi la gastamecon kiun vi donis al mi? Parolu, viaj deziroj plenumiĝos.

La princo petas al li, laŭ instruoj de Bramo, ke li skulptu sur la trunko kiun ĵetis la marondoj la figuron de Viĉnuo. La pilgrimanto obeas kaj ricevas la ilaron kiun li deziras, kaj la izolitan lokon kiun li postulas.


X

La luno, pala reĝino de la nokto suprenas serena tra la ampleksa ĉielo, disvastigante mildan melankolian helon, kiu rompiĝas po arĝentaj eroj sur la ondopintoj. Ĉio estas submetita en la plej profunda silento kiam la militestro vekiĝas skuimpresa el la sonĝo, kiu malgraŭ li mem gajnas sian spiriton. Pasas siaj manoj sia varma frunto por separi el ĝi la brumon de la ebrieco.


XI

Li rememoras ĉion kio okazis tiu nokto en sia palaco, kaj puŝita de lia scivolemo kaj senpacienco atentas por konstati ĉu en la silenta nokto oni perceptas la martelfrapojn kaj ĉizilon de la skulptisto.

Eĉ ne unu sola rumoro rompas la majestan trankvilon de la ombroj.


XII

Ĉu eble ebria pro la likvoro-vaporoj la pilgrimanto dormiĝis forlasante sian skulptadon? -pensas Pulo en si mem.

Tiam komencas lukto en la animo de la militestro, lukto inter la scivolemo kaj la timo kiu finiĝas kun la triunfo de tiu genio de malbono kiu gvidas liajn paŝojn tra la nokto kaj ĉi tiuj iras impulsitaj de nevenkebla forto al la loko kie troviĝas la pilgrimanto.


XIII

-Atentu denove; nenion oni aŭskultas, kion li faras? Se eblus malkovri ian arkanon!

Tion dirante, la militestro de la ruĝaj manoj separas la silkajn orajn kurtenojn kiuj kovras la pordon de la ĉambro okupata de la mistera vojaĝanto: fulmo falanta antaŭ liaj piedoj tute ne mirigus lin tiel kiel la sceno sin prezentanta antaŭ liaj okuloj.


XIV

La pilgrimanto malaperis. Meze de la ĉambro kaj je la eta lumo de alabastra lampo oni vidas la grandan buston de horora idolo.

La frenezo de ties fantaziaj kreaĵoj, la sonĝo en siaj angoraj koŝmaroj, la dormomanko kun sia premega deliro neniam forĝis imagon tiel teruran kaj abomenindan:


XV

Ne estas lia vizaĝo tiu de la bonfara genio kiu protektas la princon. Tiu vizaĝo kies trajtoj oni vidas gravuritaj en harmoniaj lineoj kaj kuraĝaj aspektoj la noblan kuraĝecon, la sovaĝan kaj viran belon de la arbara dio, ne, la fizionomio de tiu nepolurita skulptaĵo, kiu nefinita ankoraŭ sin prezentas antaŭ la okuloj de la terurigita Pulo, havas ion inferan kaj timegan: de siaj rondaj pupiloj ŝajnas tuj ŝpruci mortofulmo; sia ampleksa buŝo nuancas kruelan rideton; ĉio en ĝi spegulas la genion de malbono.

Estas la figuro de Sĉivo kaj ne tiu de Viĉnuo.

La senpacienco perdigis por ĉiam la malfeliĉan militestron.


XVI

Tiu ĉi, kaptita de forta impulso kaj elirante de sia pasiveco diras:

-Bramanoj, laŭtdiras, vekiĝu el via sonĝo; la espero pri feliĉo ankoraŭ en ni restanta malaperis kiel la parfumo de lilio kiun kisas samumo. Sĉivo venkis en la batalo, levu la idolon kiu lin reprezentas; alportu ĝin ĝis la altaro sur viaj ŝultroj je ritmo de cimbaloj; lia estos la templo de sia frato kaj kun li mia vivo.


XVII

La bramanoj kaj la servistoj de la princo kiuj respondis al lia voko, rapidis plenumi ties ordonojn. La estingitaj torĉoj relumis lumtorenton; la militistoj vundas siajn ŝildojn per la respektivaj glavoj; la raŭkaj eburkornoj forigas la dormon de la loĝantoj de Kattak, kaj la trista kaj impona sekvantaro kondukanta al la morto-dio kaj detruo iras al la giganta Pagodo, el kies sino oni aŭdis naskiĝi, kreski kaj morti tremante en la malpleno, timemaj lamentoj kaj teruraj ridegoj. Estas la genioj de la detruo kiuj solenigas ilian venkon.


XVIII

La tago eklumas. La luno malaperas kaj la maro koloriĝas kun la unua lumo de la ektagiĝo. La templo helas lumigita en ĝia interno de centoj kaj centoj da bronzaj kaj oraj lampoj. La blankaj nuboj kiuj leviĝas el altaroj dissendas la esencon de la mirho kaj aloo tra la ampleksa interno de la Pagodo. La princo ĉirkaŭis sian frunton per la flava ŝalo, emblemo de la suverena povo kaj kovrita de siaj plej riĉaj vestoj genuiĝis antaŭ la altaro.

La ceremonio per kiu la bramanoj petante la piecon de la genioj, donis la posedon al tiu de la morto ĉe la templo de Jaganata, finiĝis.


XIX

-Pastroj, militestroj, servistoj! diras fine la sinjoro de Osiro, la kolero de la dioj ŝvebas super niaj kapoj kvazaŭ glavo pendanta de haro; miaj manoj, kiuj de la terura horo kiam mi suprenis al la trono neniu mortonto vidis nudaj, estas sangomakulitaj. Vidu ilin; tiu ĉi sango estas tiu de mia antaŭulo, tiu de mia frato, kiun mi deprenis la vivon kaj la kronon. Sĉivo, la dio de la pento kaj de la purigo, postulas al mi okulon po okulo, kronon po krono, vivon po vivo. Plenumiĝu lia volo. Pastroj, militestroj, servistoj: preĝu por la lasta el la Dhelioj, kies raso malaperas de la tero.

La homamaso, terurigita kaj plena de teroro restas en silento. Pulo sin turnanta al la altaro kie oni situis dion, daŭrigas laŭjene rigardante al la senforma idolo, kiu ŝajnas streĉi siajn lipojn per muta kaj infera rideto:


XX

-Sĉivo, malamiko kaj ekstermanto de mia raso: se la sango povas forviŝi miajn kulpojn kaj apartigi vian koleron de la frunto de Siannah, akceptu ŝin kiel mia lasta ofero; sed ebligu al mi almenaŭ, ke antaŭ ol foriri el tiu ĉi mondo, mi vidu ŝin dum momento lastfoje; ke ŝia buŝo ricevu la fridan kaj estingitan spiron de la mia, ke ŝiaj kisoj fermu miajn palpebrojn al la eterna nokto de la tombo.


XXI

La homamaso kiu okupas la templonavojn fiksas ŝiajn okulojn sur la princo kaj ekkrias kun hororo.

Pulo sin trapasis per sia glavo, kaj la varma bobelo da sango kiu ŝprucis de sia vundo saltis fumumante la vizaĝon de la genio.

En tiu momento, virino trapasas la atrion de la Pagodo, kaj avancas ĝis la interno kie situas la altaro de Sĉivo.

-Siannah! -murmuras la princo rekonante ŝin. -Siannah, finfine mi vidas vin antaŭ ol morti- kaj forpasas.


XXII

Siannah, la perlo de Ormuz, la violo de Osiro, la simbolo de la beleco kaj la amo, tiu kiu kreis Bermach dum plezura delirmomento, kombinante la ĝentilecon de la palmoj de Nepalo, la flekseblecon de la Gangojunkoj, la smeraldon de la okuloj de iu sĉivo, la lumon de diamanto de Golkondo (*), la harmonion de somernokto kaj la esencon de sovaĝa lilio de Himalajo; Siannah, belulino el la belulinoj, sekvis al Pulo tra lia pilgrimado al tiuj nekonataj regionoj de kie neniu vojaĝanto revenas.

Siannah estis la unua hinda vidvino kiu sin ĵetis en la fajron kun la kadavro de ŝia edzo.

(*) Golkondo: urbo preskaŭ en kompleta ruino, antikva fortikaĵo iam ĉefurbo de la regno Golkondo, vizitinda ĉar krom interesaj antikvaj artaj vidindaĵoj oni povas viziti la historiajn tombojn de antikvaj reĝoj.La famaj diamantoj de Golkondo estis en tiu historia urbo tajlitaj.

Gustavo Adolfo Bécquer forpasis en Madrido en 1870. Post lia forpaso siaj plej intimaj amikoj kolektis liajn manuskriptojn kaj unu jaro poste publikigis liajn duvolumajn “Verkoj”-n.

La amantoj de la pura Poezio revalorigis la prestiĝon de tiu ĉi granda poeto.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

ROSALÍA DE CASTRO

(1837-1885)

verkis: Antonio Marco Botella


Brila poetino naskiĝinta en Santiago de Compostela en 1837. Ŝi estas sendube unu el la figuroj plej elstaraj de la Romantikismo en la galega kaj kastilia lingvoj, kies sentimentala lirikismo esprimas la persiston en Hispanio de la romantikisma skolo dum la dua duono de la 19ª jc.

Ŝi edziniøis al galega historiisto, Manuel Murgía, kaj la paro vivis tre ofte ekonomiajn hejmajn krizojn, eble pli penigaj ol la absoluta mizero. Aldoniĝis al tiu cirkonstanco nekalkuleblajn malfeliĉojn kaj malsanojn al membroj de la familio: la forpaso de la patrino kaj unu el la filoj de la poetino, kaj kiel sekvo propra malsano de Rosalía. Tio enorme influis en ŝia poezio, kiu mirinde sciis esprimi la intiman doloron de tiom da malfeliĉoj kaj la melankolion de pasintaj amaj rememoroj.

Cetere, ŝi havis tre akutan sentivecon, kaj tial, ŝi sentis kiel propran la problemojn de la galega gento: la mizeron de la malriĉaj kamparanoj kaj fiŝokaptistoj, por kiuj ŝi ĉiam montriĝis speciale solidara. Tiu privata dolora vivo, tristeco al sia gento kaj la ofta griza galega pejzaĝo, aperas konstante en la versoj de Rosalía, kiel oni povas konstati en jenaj versoj:


Spleno kaj mildec’ baraktis

dum tago de grizaj tonoj,

dorme pluvis kaj pluvadis

kun trankvila monotono...

Kaj dum larmoj mi ellasis,

mia bebo, freŝa rozo,

dorme pace li forpasis.


Ofte, ŝiaj rememoroj venis al ŝi neelteneble kaj la sentoj akompanataj de dolĉa nostalgio sin tradukis en amaj versoj:


Ci por mi, mi por ci...

Ci por mi, mi por ci, amo mia!,

Ni flustradis unu la alian:

-Amo estas ja esenc' de vivo,

“viv’ sen amo ne ekzistas”...

Kiaj ĝojaj plenpasiaj horoj!

Kiel brilis suno en la koro!

Kiel nokt’ susuris pro am-emocio,

belis tiuj horoj niaj!

Kiel dolĉaromas per gracio

ĉion kio saĝe kreis Dio,

ĝoje ni flustradis ardajn amajn dirojn:

“viv’ sen amo ne ekzistas”...

II

Poste kiel efemera fulmo,

kiel tre rapida ventoflugo,

pasis amo...pura ĝu-esenc’ de vivo,

sed sen am’ ni ambaŭ vivas!

Mi de vir’, ci de virin’ alia,

ho, la viv’ ja trompas revon nian!

Jam ne plu serenajn noktojn kaj pasion

ĝuos ni, dum vivo nia...

Ĉu ci, centa kverk’ ankoraý tenas,

aŭ ci, rev-virin’ la amon daŭre sentas?

Ne plu estas hor’ de am’ kaj idilioj.

Ne venas, kio ne vivas!

Ho, ne sentu ci melankolia

ĉar ekvenis griza vintr’ humida.

Kantu ci kun forta voĉ’ kaj harmonio,

kaj la neĝon tretu firma.

Amo, flam’ senmorta, reø’ de l’mond’ fascina!

Mia adiaŭ’ por ĉiam!


Rosalía de Castro publikigis admirindajn verkojn: “La floro” (La flor, 1857), unua verko de poemoj; “Filino de l’ maro” (La hija del mar) kaj “Flavio” (Flavio, 1867) ambaŭ noveloj; “A mi madre” (Al mia patrino, 1863), libro de poemoj plene dediĉita al ŝia patrino; “Cantos gallegos” (Galegaj Kantoj) popularaj kanzonoj elvokante Galegion; “Ruinas” (Ruinoj, 1866) kaj “El caballero de las botas azules”(La kavaliro de la bluaj botoj, 1867), ambaŭ en prozo; “Hojas Nuevas” (Novaj Folioj, 1880), poemoj esprimantaj ŝian intimecon; ” (La unua frenezulo, 1881).

Fine, ankaŭ verkis libron en la kastilia lingvo “A orillas del rio Sar” (Ĉe l’ bordoj de rivero Sar, 1885), en kiu ŝi, en brilaj versoj konfirmas la turmenton de ŝia privata vivo, montrante klaran religian inklinon. Jen poemo el ĉi lasta menciita verko, en saĝa kombino de versoj dekunu kaj sepsilabaj, en kiuj ŝi esprimas ŝian galegan senton pri la Naturo: la verdaj pinoj kaj la maro en ŝia koro kaj en la pejzaĝo:


Ĉe l’ bordoj de rivero Sar

La cindr-koloraj akvoj, nudaj arboj

kaj altaj montoj ankaŭ grizaspektaj;

ruĝbruna brumo kio ĉion kovras

kaj la nubar’ fluganta tra l’ ĉielo;

tristec’ kaj grizo sur la tero regas...

Kolor’ de maljuneco!

De temp’ al tempo pluvo monotona

kaj branĉ-rumoro sonas;

tra l’arboj siblas vento

kvazaŭ tenera plendo

tiel profunda kiel kordolora,

ŝajne vokante triste la mortintojn.

Sekvata de l’ ĉashundo frid-tremanta,

plugist’, mantelo griza,

trairas la montar’ per paŝo firma;

silentas la dezerto,

nur nigras la marĉetoj inter herboj

de la ampleksa paŝtej’ verd-intensa,

kie la blankaj mevoj halte knaras,

dum nigraj korvoj grakas.

De mia domfenestro,

Skurĝita de senbribaj elementoj,

mi, ĝoja kaj pensema, plaĉe aŭdas

la aĉan brukoncerton

al mia kor’ agrabla...

Ho, plaĉa vintro-beno!

Milfoje estu vi bonvena, kara,

mia severa, sombra kamarado,

ĉu vi ne estas antaŭul’ feliĉa

de milda majo kaj april’ festena?

Ha! se la trista vintro de la vivo,

kiel vi de florar’ kaj cefiroj,

anticipiĝus al printemp’ eterna

de miaj revoj kaj plej bel-aspiroj!


Rosalía de Castro signifas la renaskiĝon de la moderna galega liriko. Ŝi forpasis en 1885.

Antonio Marco Botella