2010 - Pri la senfina kosmo
Fantazio pri postmorta vivo.
PRI LA SENFINA KOSMO
Antonio Marco Botella
Hieraŭ mi sonĝis ke mi sonĝis,
ke mi ne plu estis vive vivanta,
ke mi estis ĉi mondon forlasanta
iranta al Kosmo kie mi vere ĝojis.
Kaj mia ĝojo certe ja motivas
ĉar mi eniris en mond' pli saĝa
en tiu nomata Kosm' senlima
pri kiu la hom' nenion scias.
Kaj tie mi konstatis...
Ke ĉiuj estaĵoj tie ja sin amas,
ke Bono kaj Belo estas vivrealo
en la ĉiutaga homa kunvivado;
kaj tio en la Ter' nomata idealo
estas en Kosmo ekzisto ordinara
kiu eĉ ne meritas laŭdojn vanajn...
Tie ne estas komenco kaj fino,
naskiĝo kaj morto ne ekzistas,
la spaco estas tute, tute senfina,
kaj konstanta Veron kaj Feliĉon....
Kiam mi vekiĝis kaj meditis,
tute ne trovis trafajn konkludojn:
-kiu en la Ter' malamon inventis
incitanta la lukton inter fratoj?
-Kial la hom' toleras malsaton
al tiom da malfeliĉaj infanoj?
-Kial vivofino oni nomas morton
kaj ne nova vivo en Kosmo?
Ne estas facile deĉifri tiujn enigmojn
sed ni povas fari konkludojn raciajn:
se evidentas ke malam' estas hom-eraro
ni forĵetu de la Ter' tiun malsaĝon!
Se feliĉon ni perceptas en Kosmo
ni strebu en la Ter' por tia idealo
difinita per Bono, Vero kaj Belo
kiuj plenplenas niaj aspir-imagoj!!
Ekzistas en nia mond' gravaj teorioj
inventitaj de multnombraj religioj,
kiuj kvankam ekzaltas ĉiam Bonon
praktikas malamon kaj fikrimon,
do ni penu direkti nian inklinon
al tiu Kosmo senfina el mia sonĝo
kiu vivante sen komenco kaj fino
nur celas vivi en plena feliĉo!!