2001 - La originoj de la hispana liriko

verkis: Antonio Marco Botella

Teksto kiun mi prelegis en la "9ª Internacia Semajno pri Esperanto kaj Turismo"en Lloret de Mar, jaro 2001.


Gesamideanoj kaj geamikoj:

En la historio de la hispana liriko ekzistas sorĉaj anguloj kies legado vekas en ni, ne nur la plaĉon pro la beleco de la versoj, sed ankaŭ la plezuron kiun oni sentas, kiam io ne-konata brilas subite per novaj profiloj ĝis tiam ne perceptitaj.

Tiel okazis al mi jam antaŭ longe, kiam mi legis unuafoje la antikvajn hispanajn kanzonaron kaj romancaron, t.e. la popola poezio, poemoj de aŭtoroj grandparte anonimaj.

Tiuj poemoj havas certan plezurigan aromon troveblan nur en la sovaĝaj floroj (permesu al mi la komparon), "la plej delikataj floroj", diris la poeto Damaso Alonso. Sendube la plej sorĉaj el la tuta poezio.

Mia surprizo estis granda, kiam okaze de miaj esploroj por studi la popolan lirikon de la 8ª ĝis la 16ª jarcentoj por dokumenti tiun fakon de mia verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" mi konstatis, ke tiu agrabla sento ne forpasis: mi ja kredis trovi en pli ol unu el tiuj versoformoj el la tri kulturoj, hispana, araba kaj hebrea, naskiĝintaj en unu el tiuj periodoj de la formiĝo de la al-andalusa liriko, la originon de tiom da poemetoj tradicie kantataj aŭ recitataj de generacio al generacio laŭlonge de jarcentoj de la popolo.

Mi klarigu tuj, ke por la universitataj studentoj de mia generacio, la hispana liriko havis sian komenciĝon kun la poemo de "Mio Cid", t.e. je la 12ª jarcento. Estis meritoplena tasko de pluraj fakaj sciencistoj, kiuj esplorante tra la spuroj de tiuj antikvaj ĉarmaj poemetoj, venis al la konkludo, ke la hispana liriko naskiĝis, ne kun la poemo de "Mio Cid", sed dum la regado de la emiro Abd-Alläh (Kordovo 844-912), t.e. tri jarcentoj antaŭ, sed konvenas klarigi la temon kiel tio okazis:

Kun la veno de araboj kaj ekregado de la dinastio omaja en Iberio (la araboj nomis ĝin Al-Andalus), vekiĝis ĉe ni la inklino por la poezio: la emiro Abd al-Rahmän la unua, komencis sian regadon en la jaro 756, restarigis en sia palaco de Kordovo unu el la tradicioj kutimaj de la kortego omaja en Bagdado aŭ Damasko, kaj tio konsistis en la starigo inter la geservistoj de sia palaco, de kantistinoj kaj ankaŭ de poetoj, malavare pagataj de la emiro.

Tiuj kantistinoj kaj poetoj, ofte partoprenis kiel ĉefrolantoj en recitaloj okazintaj ĉe palacaj festoj. La emiro mem verkis belajn poemojn, kaj tio, evidente, influis kaj grave konkeris la spiriton de la popolo en la amo kaj plezuro de la poezi-praktikado.

En la rezidejo de la emiro, oni parolis nur la araban lingvon, ne ĉar ĝi estis la lingvo de la regantoj, sed precipe, ĉar ĝi estis en tiuj jaroj la lingvo plej fleksebla kaj esprimoriĉa el tiuj parolataj en Al-Andalus: la lingvo de la plej gravaj el la tri minoritatoj estis la araba, la hebrea parolata ĉe la judaj kvartaloj, kaj la romanca uzata de la hispanoj, t.e. la latina en sia vulgariĝa periodo.

Post la forpaso de Abd al-Rahmän la unua, tiu kutimo ne nur ne perdiĝis, sed enradikiĝis kaj akiris fortan impulson en popolaj medioj,

Kun la forpaso de la jaroj tiuj kutimoj evoluis en progresema senco, kaj dum la regado de la emiro Abd-Alläh (844-912), unu jarcento post la regado de la unua al-andalusa omajo ĵus menciita, naskiĝis tute originala versoformo nomita "moaŝaho". Malkovris tiun novaĵon, la hispana klerulo, Julian Rivera, en la jaro 1915, kaj post studo de antikvaj manuskriptoj konfirmis tiun naskiĝon, kelkaj jaroj poste, tri prestiĝaj arabistoj: la ĉeĥo R. Nykl, la egipto Abd al-Ahwani kaj la hispano Garcia Gómez, kiuj certigis, ke laŭ Ibn Bassäm, el Sevilo, en 1109 kaj al-Hiyäri el Gvadalajaro en 1106, ambaŭ citis kiel realaj la ekziston de du poetoj loĝantaj en Cabra (dek kilometroj sude de Kordovo), unu el ili Muqqaddäm ibn Mu'afa al Qabri, kaj la alia Muhammäd ibn Hammud al Qabri, la blindulo, kiuj inventis tiun menciitan ĥarĉan poezian versoformon, prezentanta tri revoluciajn novaĵojn, gravaj unikaĵoj tiuepoke:

        • a) Mallongaj versoj (la araba metriko konsistis el sufiĉe longaj versoj)

        • b) Versoj grupigitaj laŭ strofoj kun ŝanĝiĝantaj rimoj (ne kiel la unurima kasido araba.

        • c) La poemoj verkitaj en la araba, havis ĉe la versofinoj esprimojn en la hebrea aŭ en la romanca lingvo. Tiuj versofinoj estis nomataj " ĥarĉoj" kaj ofte estis recitataj aŭ kantataj aparte de la poemo-kerno.

Tiu moaŝaho, se kantata aŭ pli dialekte skribita, estis nomita "zeĝelo".

Al tiuj malkovroj de la cititaj arabistoj oni devas aldoni la aperon de manuskripto kun 20 moaxahoj en la hebrea lingvo, kies versofinoj estis tre similaj al la antikvaj "cantigas de amigo", verkitaj en arkaika kastilia lingvo, kies karakterizoj, certigis lingvoesploristoj, apartenis al epoko unu jarcento antaŭ ol la poemo de "Mio Cid" (jaro 1140) kaj kies temoj kaj versoformoj estis identaj al tiuj popularaj kantoj kaj unuaj lirikaj provencaj poemoj.

La plej prestiĝa verkisto de zeĝeloj estis Abd al-Malik ibn Quzmän, naskiĝinta en Kordovo en la jaro 1078, aŭtoro de kompleta verko titolita "Kanzonaro". Jen unu el la poemoj, en kies teksto li montras altan memestimon pro lia kontribuo al la perfektigo de la zeĝelo:


La zeĝelon, grandtrezoron,

elpurigis mi je nodoj…

El zeĝelo senesprima,

faris mi alian brilan,

kiel orjuvel' fascina

riĉa pri sonorparoloj.

La zeĝelon, grandtrezonon

elpurigis mi je nodoj…

Kiom belas ĉi zeĝelo!

Kiel ĉarmas ĝia teksto!

Loge sonas en la orelo

freŝa stilo kaj dolĉ-vortoj.

La zeĝelon, grandtrezoron

elpurigis mi je nodoj…

De l' zeĝel', sultano mita,

mi fariĝis plengenia,

dum zeĝelo mia brilas,

la ceteraj kaŝas honton!

La zeĝelon, grandtrezoron

Elpurigis mi je nodoj...


Laŭ konkludo de kompetentaj arabistoj per aludoj de Ibn Quzman mem, tiujn zeĝelojn ne nur oni kutimis reciti, sed ankaŭ oni kantis, kaj la publiko ripetis la refrenon ĉiufoje ke la kantisto atingis la kvaran ŝanĝo-verson, kanto kiu multe amuzis la popolon, ĉar variigis la rigoron de la unurima araba kasido.

Kun la forpaso de la tempo, la simpla popolo, ripetis unu kaj alia fojo tiujn versopecojn, kaj plej ofte en la propra romanca lingvo, kaj tio enkondukis al la formiĝo de poemetoj nomitaj "ĥarĉoj", tiel antikvaj –diras la eminenta erudiciulo Ramón Menendez Pidal- ke la poemo "Mio Cid" ŝajnas kvazaŭ verkita antaŭhieraŭ.

La plezuro kiu vekas en la leganto tiujn primitivajn poemetojn, estas kiuj impulsis min sekvi la vojon de la menciitaj scienc-esploristoj por transdoni al vi version en Esperanto pri tiu duonkaŝita ĝardeno de l' pasinto, kie kreskis, laŭ diris la poeto: "la plej delikatajn florojn de la hispana liriko apenaŭ naskiĝintaj".

Al tiuj el miaj aŭskultantoj, kiuj bone scias la historion pri la originoj el nia liriko ekde sia naskiĝo, tre bone komprenos la malfacilon por la traduko de tiaj "ĥarĉoj", ĉar en ili miksiĝas la pluraj lingvoj tiam parolataj de la popolo. Efektive, tiuj menciitaj poemetoj, plej ofte parolis pri amo. Jen unu el la plej primitivaj, en kiu konstateblas la arabajn vortojn miksitaj al la romancaj:


Vayse meu corachon de mib

Ya, Rab!, si me tornarad?

¡Tan mal meu doler li-l-ha bid!

Enfermo yed, ¿Cuándo sanarad?


Kies traduko estas:


Mia kor' el mi forkuras.

Ho Di! Ĉu ĝi revenos?

Tiom al mi doloras pro l'amato!

Li malsanas, kiam li resanos?


Ekzistas multaj poemetoj kiel tiu, kies kompreno montriĝas pli ol malfacilaj, sed la problemo ne kuŝas nur en la miksaĵo de lingvoj, sed en la vortoj el popolaj dialektoj, kiuj ofte aperas en la versoj, pli facilaj por ni kiam la dialekto devenas el la latina, kaj kontraŭe kiam la influo venas el la semidaj lingvoj.

La evoluo de la menciitaj ĥarĉoj, progresis kun la fleksebleco de la romanca lingvo, kaj estas cititaj en la Romancaro kaj Kanzonaro ne nur de anonimaj trobadoroj kiel parto de la tradicia poezio, sed ankaŭ de la mano de la unuaj renomaj poetoj de la kastilia lingvo.

El la profundo de la mezepoko venas multnombraj poemetoj, kelkaj rakontas belaj legendoj, aliaj spegulas bildojn el la ĉiutaga vivo, plejofte la versoj per teneraj vortoj kantas la eternan kanzonon el pura amo. Jen traduko de unu el tiuj poemetoj:

Levu al mi la okulojn

kiuj logis min per amo.

Levu ilin kun plezuro

por ke via am-rigardo

ĝoje ama ĝis la fundo

donu mian koron pacon.

Revivigas vi mortintojn

faras al vi hom' libera

malfeliĉa forkaptito,

diru per okuloj belaj

kion al mi ja ekscitos

aŭ mi mortos tuj despera.

Levu al mi la okulojn

kiuj logis min per amo


Sed ni revenu denove al la komentoj de la primitivaj ĥarĉoj pri kies signifo historia kaj lirika ŝajnis ĉion dirita, kaj tamen ne estis tiel. Profundaj studoj de Dro. Federico Corriente dum ĉi lastaj jaroj aldonas novajn profilojn al la antaŭaj konkludoj. Tiu ĉi talenta profesoro, ĵus malfermis novan ĉapitron pri la ĥarĉoj disvolvante per solidaj argumentoj en sia verko "Poezio dialekta araba kaj romanca en Al-Andalus" (eld. "Gredos" Madrid-1988), tute novajn teoriojn pri la origino de la hispana liriko, kaj eble ankaŭ pri la al-andalusa.

La ĥarĉo naskiĝinta el la versoformo moaŝaho, estas la plej admirinda ekzemplo pri kunfandiĝo de la poezioj de du popoloj malsamaj: la araba kaj la al-andalusa.

Ĝis 1988 oni ne eldonis unuafoje (A. Jones, en Oxford) ensemblon de ĥarĉoj faksimile. Estis tiel, ke la saĝaj kompetentuloj interesataj pri la temo, povis rekte studi ilin, inter aliaj la katedra profesoro Federico Corriente, kiu sintezigis en la menciita verko tezojn malsamajn al tiuj subtenitaj de Ribera, Stern, García Gómez k.a. studemuloj pri la temo ĝenerale bone akceptitaj.

Ni diru tuj, ke Federico Corriente, laŭ la plej spertaj fakuloj pri ĉi temo, estas la aktuala filologo pli bone scianta la araban lingvon parolatan en Al-Andalus. Jen kial liaj opinioj pri la harĉoj, ĉiam surbaze de firmaj kaj plendetalaj argumentoj, havas tiel altan aŭtoritaton, ke eĉ la plej kompetentaj nuntempaj filologoj estas devigataj nepre aŭskulti lin. Li do asertis: "estas grava eraro ke, la lernolibroj pri la naskiĝo de nia literaturo prezentu kiel unuajn monumentojn de nia liriko tekstojn, kiuj neniam ekzistis en la realo, escepte en la menso de kelkaj "deĉifristoj", kaj ke tiuj entelekio estu la bazo pri la scio, kiun laŭsupoze, oni havas el la tuto de la liriko dialekta romi-alandalusa".

Laŭ dro. Federico Corriente, "pli ol la triono el la vortoj de la arabaj ĥarĉoj interpretitaj kiel romancaj, ne estas tiel, ankaŭ ne la kvinono el la hebreaj, kaj li konsideras tiujn topikojn same kiel tiuj de gravaj fakuloj kiel "kripto-romanismo" aŭ "maŭrofobio". Ĉe la fundo de la temo kuŝas la rifuzon akcepti pli ol malpli konscie, la malvenkon de la kruco fare de la lunduono".

Tiuj alportoj al-andalusaj signifus, heredon hispana-romian de la poezio, la mistiko kaj aliaj elementoj, fakte ideologiaj konnotacioj.

D-ro Corriente studas, analizas kaj diras, ke tiuj indikitaj versoformoj estas ja aŭtentaj: li eksplikas la anatomion de ĉiu el ili kiel evoluis kaj alvenis ĉe Okcidento, kaj kiel estis interpretitaj de la nuntempaj fakuloj. Li katalogas ĉiujn ekzistantajn kazojn detale, kaj ĝisfunde esprimas la koncernan kritikon, kaj laste, el sia scio kaj klero, kiel la unua studemulo de la romanca lingvo en Al-Andalus, klarigas tiujn polemikajn tekstojn.

Li substrekas, ke multaj el la tekstoj de ĥarĉoj, ne estas kiel oni certigis, verkitaj en la araba alfabeto, ĉar evidentas, ke oni ne bone legis aŭ penis interpreti multajn grafiojn por prezenti ilin kiel arkaikaj romancaj vortoj.

"La ĥarĉo –konfirmas la dokta studemulo- ne estas versoformo el la primitiva hispana liriko sed alia kun propra strofa formo, tiel firma kaj originala, ke ĝi pretervivis adoptita de la arabaj okupantoj. Prefere ni diru, ke ĝi estas simpla varianto de tipa popola poezio araba-alandalusa, kiu en certaj okazoj uzis minoritatajn vulgarajn lingvojn ekzistintaj en Al-Andalus. Ĝia metriko eksplikeblas sen la helpo de la formoj arabaj, kaj eblas, ke granda parto el tiuj ĥarĉoj malkovritaj, ne estas alio ol tradukoj aŭ versioj el la romanca de arabaj poemoj".

La konkludoj el la studoj de d-ro Federico Corriente, inklinas al la studemuloj de tiu materio eltiri okulfrapajn sekvojn pro la radikala signifo, ke ili prezentas kompare al tiuj prilaboritaj de aliaj prestiĝaj fakuloj, ĉar ja ne plu temas pri supozoj pli aŭ malpli probablaj, sed pri saĝa kombino de raciaj sintezoj kaj lingva alta kapablo prihistoria kaj prifilologia. Plie, li prezentas en la libro, transkribon kaj interpreton de iuj ĥarĉoj ĝis nun konataj, samkiel aldonoj el moaŝahoj kaj zeĝeloj devenantaj el versoj romancaj aŭ arabaj, kaj fine ankaŭ studaĵon pri idiolekto romia-alandalusa, laŭ aperas en la romancaj ĥarĉoj.

Forpasis pluraj jarcentoj de nia historio dum kiuj la kasido araba, moaŝaho, zeĝelo kaj ĥarĉoj regis la tutan kampon de la poezio de nia lando, kaj sekve ni eniras en la 12ª jarcento, kiam la romanco kiel versoformo anstataŭas ĉion antaŭan.

La romanco konsistas el nedefinita nombro da versoj dekses-silabaj, unurimaj asonancoj aŭ konsonancaj; oni kutimis priskribi ilin per oksilabaj versoj kun asonanca rimo en la paraj, lasante la ne-parajn tute liberaj, sed fakte konsistis en sia origino el du oksilabaj versoj, kiuj pro konveno de antikvaj kopiistoj de la 15ª kaj 16ª jarcentoj separis la hemistikojn. Plej ofte, la romancoj estis kantataj aŭ recitataj en publikaj placoj, sed kvankam rave aŭskultataj de la popolo, ne ĉiuj kapablis memori pro la longeco de la poemo la unuajn versojn. Tial oni retenis nur la fragmentojn pli dramajn aŭ pli emocie lirikajn. La deklamantoj normale celantaj sukceson alkutimiĝis deklami nur tiujn partojn pli interesajn, aŭ versiojn pli malpli fantaziajn, ĉiam dependantaj de la imago-kapablo de la recitanto. Kaj estis tiel kiel la versioj plimultiĝis ĝis la malapero de la originalo, plejofte restanta en la menciitaj oksilabaj.

Simile kiel en la antaŭa periodo, kiam la verso-formo estis ĥarĉoj aŭ zeĝeloj, la temo preferata de la poetoj estis ĉiam la amo.

La unua kompleta poemo aperinta kiam la hispanaj kristanoj ekrekonkeris hispanajn teritoriojn estis, la poemo de "Mio Cid". Temas pri romanco eposo-lirika, kiu kantas la geston de la kastilia kavaliro Rodrigo Diaz de Vivar, pli konata per la kromnomo Cid Campeador (1040-1099).

"La kanto de Mio Cid'" estas vera arta juvelo, kiu ekzaltas la figuron de heroo, kies ekzisto estas rigore konstatebla kaj tute certa, kaj ĉiuj personoj kaj lokoj kiujn oni aludas en la poemo ankaŭ estis/as kontrolitaj kaj veraj. Verkita de anonima aŭtoro proksimume je la jaro 1.140, ĝi estas la unua ĝesto-poemo de la hispana liriko. Oni konservas ĝin en manuskripto kopiita en la jaro 1307 de Pere Abbat. Ĝi konsistas el tri partoj enhavantaj 3.730 versojn asonancajn pri la kastilia kavaliro Rodrigo Diaz de Vivar.

La unua parto de la manuskripto "La kanto de l' ekzilo" rakontas ĝis la verso 1.085 la viverojn de Don Rodrigo kiam li estis ekzilita de la reĝo Don Alfonso, adiaŭas kaj forlasas la edzinon Doña Ximena, kaj survoje al ekzilo trapasas Burgos, marŝante kun siaj fideluloj tra la kastiliaj stepoj, sub la rigoro de terura varnego kaj la ordono de la reĝo al siaj regatoj malpermesante ilin helpi Cid-on kaj liajn servantojn, eĉ de akvo kaj nutraĵoj. Ĝi ankaŭ priskribas la anekdoton de infanino eksplikante al la kavaliro la kialon de ilia ne-helpo pro obeo al reĝa ordono.

Ĝi ankaŭ priskribas, la batalon de Don Rodrigo kun la araba reĝo de Zaragozo kontraŭ la maŭroj de Ilerdo, helpataj de la Barcelona grafo, kiun ili venkis kaj kaptis en batalo, kaj poste li bonkore liberigos.

Mi tradukis la cititan unuan parton, laŭ la manuskripto, t.e. per dekses-silabaj versoj unurimaj. Tiuj belaj versoj diras:


Mia Cid' Rodrigo Diaz / pasis tra la Burgos-pordoj

ĝis sesdeko da standardoj /post li flirtas kun honoro,

ĉiuj, viroj kaj virinoj / staras en tre alta nombro,

por lin vidi de fenestroj / propraj hejmoj kaj balkonoj.

Ĉiuj volus lin gastigi / sed plenum' de reĝ-ordono

venis en leter' fermita / dum l'antaŭa nigra nokto:

"Ke neniu Cid-on helpu / gasti lin neniu homo,

kaj se iu tion farus / falu sur lin la rigoro,

tiu perdus l' okulojn / savon de l' anim' kaj korpo.

Tiu, la kristana gento / gardis ĉe si kor-angoron,

Ili kaŝis sin de l' Cid-o / volis diri lin nek vorto.

Cid-o iris ĝis gastejon / sed fermitaj ja la pordoj,

restis li sen rifuĝejo / pro l' ordon' de reĝ' Alfonso.

La Cido-akompanantoj / laŭte per desperaj vortoj,

vokis la gastejo-mastrojn / sed ne venis et-respondo.

La ĉevalon Mio Cid-o / pikis per la feraj spronoj

kaj piede frapis pordon / sed ĝi restis sen trem-movo.

Antaŭ Cid-o ekaperis / naŭjar' infanin' ĉe pordo:

-Mia Cid' (1), bonhore glavon / prenis vi por nia gloro-.

-Sciu: reĝo malpermesas / doni al vi azil-lokon,

ĉar ni certe perdus ĉion / eĉ bienojn kaj alodojn,

ankaŭ perdus ni l' okulojn / kaj por ĉiam la ripozon.

Ho Cid'! gajnus vi nenion / ricevante ni malbonon,

ke l' Kreinto vin protektu / siaj estas virt' kaj bono-

Tion diris kaj eniris / la knabin' en sian domon.

Cid' perceptis ke el reĝo / ne ricevos et-pardonon,

ĝis la katedral' li iris / kaj derajdis sen sufoko,

surgenuis en preĝejo / kaj preĝadis kun fervoro,

kiam finis li la preĝon / Cid' daŭrigis sian vojon,

pasis trans river' Arlanzon / lasis post si lastan pordon.

Apud Burgos, bela urbo / sur sablaĵ' je vesperhoro,

oni metis lian tendon / Cid' derajdis por ripozo.

Mia Cid', bonhore glavon / prenis vi por nia gloro (2)

Sur sablaĵo li ripozis / ĉiuj negis al li domon,

sed ja ĉirkaŭ Cid-o restis sekvantaro kaj la skorto.

Tiel kampis Mio Cid' / kvazaŭ estus li sur monto.

La reĝ' ankaŭ ne permesis / vendon al li de manĝ-stoko

kaj kuraĝus ja neniu / malobei la ordonon.

(1) Cid' el la araba dialekta: sid, sinjoro.(2) La ĵonglistoj aŭ trobadoroj kutimis nomi Cid-on per pluraj frazoj kun kategorio de epiktetoj, kiel tiu indikita en la poemo, aŭ alia, ekzemple: "tiu kiu bonhore naskiĝis", ktp.

La dua parto de la poemo estas "La kanto de l'edziĝoj" ĝis la verso 2.277 rakontas, kiam Cid-o aliras al Valencio, konkeras ĝin, kaj petas al la Kastilia reĝo, Alfonso la 6ª, ke liaj edzino kaj filinoj povu viziti lin. La reĝo plezure akceptas la peton, kaj siaflanke petas Cid-on, ke li akceptu la Infantojn de Carrion kiel edzojn de siaj filinoj.

La tria parto, "La kanto de Corpes", rakontas la malkuraĝon de la infantoj de Carrion okaze de eskapinta leono, kiun Cid-o gardis kaptita, antaŭ kiu la Infantoj honte forkuris. Ankaŭ ili en la batalkampo sin montris malkuraĝaj. Ĉio tio estis sufiĉa motivo de moko kaj malestimo de la soldatoj de Don Rodrigo. Ofenditaj la Infantoj petis permeson al Cid-o forlason de la batalkampo kaj foriro kun akompano de la respektivaj edzinoj de Carrion, sed en la kverkaro de Corpes, la Infantoj nudigis kaj suferigis ilin, kaj grave ofendis la filinojn de Mio Cid-o, kaj fine la Infantoj forlasis ilin senhelpaj, solaj en tiu arbaro.

Sciinte tion Don Rodrigo, petis justecon al la reĝo, kiu kunvokis Kortesojn en Toledo, kie Cid-o defiis kaj venkis la Infantojn de Carrion, kiuj estis deklaritaj perfiduloj laŭ la honoro-leĝoj. La filinoj de Don Rodrigo, Doña Elvira kaj Doña Sol, edziniĝis al la Infantoj de Navaro kaj Aragono, kaj tiel Cid-o parenciĝis kun ambaŭ kristanaj reĝoj.

"La kanto de Mio Cid' " estis la plej antikva poemo eposo-lirika kiun oni konservis ĝis la jaro 1948. Ĝi estas eksterordinare interesa sub vidpunkto lingva, beletra kaj historia. Permesu al mi ne reciti la tradukon kompletan, ĉar sendube tio tro lacigus nin, kaj ankaŭ ni preterpasus ĉian tempolimon kaj prudenton, kaj ni finu nian prelegon iom komentante la Romancaron kaj la tradician lirikon.

Sed ni parolu nun pri "La Historia Romancaro.

La historia Romancaro havas sian originon en realaj faktoj kantataj aŭ recitataj de generacio al generacio al popolo fare de trobadoroj kaj ĵonglistoj en publikaj placoj. La plej granda parto el ili estis verkitaj de anonimaj poetoj. En tiu historia legenda Romancaro vivas temojn, epizodojn, amajn anekdotojn el la profundo de la mezepoko, okazintaj eĉ antaŭ ol oni balbutis la hispanan kaj eŭropajn lingvojn…

Temas pri romancoj, kiuj kolektiĝis kvazaŭ en serioj glosantaj faktojn kaj legendojn, kiuj tiam altiris la atenton aŭ fantazion de la popolo. Ekzemple, ni citu la dramon,

La romanco kantas per kvardeko da belaj versoj la unuan titolon menciitan, kiun mi tradukis por vi, ne plu per dekses-silabaj versoj kun asonanca aŭ konsonanca rimo en la paraj, lasante la ne-parajn tute liberaj. La poemo, pli flua, belsona kaj ĉarma, eble pro la mallongeco de la versoj kaj la pli konstatebla ritmo havas kiel titolon

Mi povas certigi al ĉiuj amantoj de la liriko kaj belo, ke lego de Romancaro kaj Kanzonaro alportos ilian koron tiun plezuron kiun mi menciis je la komenco de tiu ĉi prelego. Tre interesaj la epizodoj pri grafo Fernán González, Bernardo de Carpio aŭ la geston de Sanĉo la 2a de Kastilio kaj la sieĝo de Zamora. Poemoj tre ŝatataj de la popoloj abundas kiel "La romanco de Abenamar", kies versoj priskribas la Alhambron de Granado rigardata de proksima horizonto, jen la poemo:


La romanco de Abenamar

Abenamar, Abenamar,

maŭro el la maŭra gento,

tagon kiam vi naskiĝis,

venis kiel grandaj benoj

tre favoraj sort-signaloj

klaraj signoj el ĉielo:

Kalma estis la blu-maro

vidinda la luna kresko,

maŭro naskiĝinta tiel

ne mensogos eĉ ne eron.

La maŭro audinte tion

jen respondis kun soleno:

-Sinjoro, mi ne mensogos,

eĉ se diro de malvero

devus pagi mi per vivo

tiun mankon da sincero,

ja mi estas fil' de maŭro

kaj de kristanin ' kun kredo.

La patrino mia diris

al mi ekde l' infaneco:

ke mensogon mi ne diru

ĉar ĝi estas dur' ofendo,

tial, ho reĝ'! tuj demandu

ĉar respondos mi nur veron.

-Mi vin dankas Abenamar,

ĉar vi montris ĝentilecon,

-kiaj estas l' artaj turoj

kaj la apudaj art-kasteloj?

-Estas l' Alhambro, sinjoro,

la alia estas ja la moskeo,

ankaŭ tiuj lindaj Alixares

ĉiuj kun mirindaj heloj,

ĉar ĉizitaj tiel lerte

ili splendas pur-belecon-.

-La maŭro ĉizinta ilin

gajnis cent da ormoneroj

po la ĉiu taglaboro,

estis por li sama perdo

ĉiu tago senlabora

kiam li ne kreis belon-.

-La turo alia estas

la Generalifo-revo,

palaco kun bela horto

kie nazariaj reĝoj

vivis la trankvilajn horojn

kiam floras dum somero-.

-La aliaj turoj estas

el majesta reĝ'-kastelo

"Torres Bermejas" nomata

pro l' kolor' el ruĝ-aspekto-.

Tiam reĝ' Don Juan diris

kun tre granda ton-soleno:

-Se ci volus, ho Granado!

mi tuj estus via edzo,

donus mi al ci Sevilon

kaj Kordovon krom dankemon.

-Edziĝinta jam mi estas,

ne vidvino, kara reĝo,

la maŭro mem posedanta

amis min kun am-intenso!


Kiel mi jam plurfoje diris, la temo preferata de la anonimaj poetoj estis la amo, sed ni ne forgesu tiun alian tre, tre uzata: la morto, jen unu el ili tre okulfrapa:


Romanco de l' Amanto kaj la Morto

Sonĝo certa nokto songis,

revo de l' animo mia!,

sonĝis mi pri miaj amoj

brakumite retenitaj…


Mi ekvidis damon blankan,

kun la blank' el neĝ' glacia…

-Ho, el kiu lok' vi venas?

-kiel estis vi aginta

por eniri mian domon

se fenestroj restas ĉiam

pordoj kiel ĵaluzioj

hermetike tutfermitaj?

-Ja Amoro mi ne estas,

sed la Mort' de Di' sendita!

-Ho vi, tre rigora Morto,

lasu min unu tag' viva!

-Eblas nun nur unu horon

kaj tuj via viv' finiĝas!

Haste li piedvestiĝis,

jen li tute jam vestita,

straten kure li aliris

kien loĝis l' amo lia.

-Vian pordon tuj malfermu,

mia am', obeu vigla!

-Por mi estus vere plaĉa

fari tion tre rapida,

sed patrin' ne ekdormas

paĉj' ne estas foririnta.

-Se vi nun ne tuj malfermas,

faros tion vi neniam!,

jam la Mort' min haste serĉas

kun vi viv' fariĝus brila!

-Sub fenestro mia iru,

kie mi kudradis iam,

por atingi la balkonon

mi surmetos ŝnuron silkan.

-Se la ŝnuro ne sufiĉus

por atingi ĉambron mian

mi per miaj haroj plektos

fortan ŝnuron kuntorditaj.

Jen la Morto sin prezentas.

La maldika silk' rompiĝas.

-Venu kun mi! Hor' destino

por l' Amanto venas fia!


Simila je ritmo kaj muziko estas la "Romanco pri Ĝerineldo", eksterordinara tiuj pri grafo Arnaldos, "La ermitejo de Sankt' Simon", aŭ tiu "Pri la Amanto kaj la Morto". Profunde drama estas la serio pri "La sep Infantoj de Lara", kaj terure impresaj tiuj versoj emociigaj, kiam la patro alvenas ĉe la batalkampo kaj rekonas la sep kapojn de siaj filoj kaj la versoj drame klamas:


Kisante tiujn sep kapojn

de l' mortigitaj Infantoj

per akv' purigas l' okulojn

ŝanĝe li ricevas sangon!


Kiel vi povas konstati, mi iom supraĵe parolis pri la formiĝo de la lingvo, pri la kreo de la unuaj poemoj laŭlonge de pluraj jarcentoj, sed en neniu kazo mi menciis eĉ unu sola nomo kiel aŭtoro, ĉio estis spontane farita de la popolo. Nur post tiuj centoj, miloj da poemetoj kaj serioj da poemoj venos la nomoj de aŭtoroj. Unue estis Gonzalo de Berceo, Juan Ruiz, Jorge Manrique, markizo de Santillana, Iñigo de Mendoza, Juan de Encina, Gil Vicente kaj tre longa vico el ili, kiuj kontribuis al la formiĝo de la hispana liriko…

Iun tagon, se tio ne tro ĝenas vin, ni parolos pri tiuj unuaj poetoj kiuj aperis en nia liriko kun propra nomo, kaj certe, ke ni ĝuos kun ties poemoj, kiuj de antaŭ jarcentoj brilas en la firmamento de nia beletro…

Dankon pro via atento!!

Antonio Marco Botella


Signifo de la vortoj el la origino de la antikva hispana liriko:

  • Kasido: (el la araba qasida) klasika poezia versoformo el la antikva araba poezio konsistanta el 30 ĝis 150 versoj, kies lastaj hemistikoj havis saman rimon.Kutime ĝi estis dividita en tri partoj: priama prologo, priskribo de vojaĝo tra la dezerto, kaj fina panegiro pri la persono al kies omaĝo oni dediĉas la poemon.En Hispanio oni difinas tiun vorton: poeziaĵo kun nedeterminita nombro da unurimaj versoj.

  • Harĉo: (el la araba jaraya "eliro") nomo kiu ricevas la lastajn versojn sur la lasta strofo de la moaŝaho. La egipta poeto Ibn Sana en sia prilirika regularo difinante la jaraya indikas, ke ĝi devas esti skribita en la araba vulgara aŭ en la lingvo romanco. La unuaj skribitaj en la hebrea kun la finaj versoj en romanco; la duaj skribitaj en la araba kaj finaj versoj en romanco.

  • Moaŝaho: (el la araba muwaŝŝaha, kiu signifas "leda zono ornamita per gem-inkrustaĵoj): versoformo inventita, laŭ kelkaj prestiĝaj arabistoj de Muqaddam ibn Mu`afa, aŭ de Muhammäd ibn Hammud al-Cabri. Verŝajne la inventinto estis favorato de la emiro Abdallad. La moaŝaho estis versoformo verkita en klasika araba lingvo, kaj kutime uzata en popolaj medioj.

  • Romanco: a) Vulgara lingvo latinida parolata en ĉiuj landoj de Romanio post la dismembriĝo de la Romana Imperio, kiam ĝi tre diferenciĝis de la origina latina lingvo. b) Komponaĵo por kanto kaj piano sub formo de strofoj. c) La plej antikva versoformo de la hispana liriko, oksilabaj versoj, el kiuj asonancas la paraj kaj liberas la neparaj.

  • Zeĝelo: (el la araba zayal "bruo, brua ĝojo) metrika popola versoformo devenanta, verŝajne, el la moaŝaho, kaj eble pefektigita de la intelektulo Avempace. Kutime oni skribis ĝin en la romanca lingvo. Ĝi konsistas el tri partoj: la unua, kun almenaŭ du versoj unurimaj, ripetataj periode en la poemo; la dua, ŝanĝo kvarversa, el kiuj la tri unuaj asonancas kaj la kvara rimiĝas kun la parto unua kaj rekondukas al ĝia ripeto. Tute adekvata por la kanto, oni povas percepti tiun versoformon en la lirikaj komencoj de diversaj poemoj