2011 - La generacio 98 kaj ion pli

ESEO PRI LA GENERACIO 98 KAJ ION PLI

Antonio Marco Botella

Zaragozo, junio 2011


Samideanoj kaj amikoj:

Ne estas la unua fojo ke en la hispanaj beletraj revuoj oni analizas, studas, kritikas aŭ tute simple oni divagas pri la tiel nomita "generacio 98", tamen mi tre malofte legis tiun temon en la beletraj esperantistaj revuoj, sed nun mi provos tion fari profitante, unue, mian inklinon por beletro kaj mian admiron al kelkaj el la verkistoj de tiu grupo, momento kiun mi profitas por malhonorigi la lastan malsaĝan opinion de certaj fanatikuloj de la Hispana Historia Akademio en la ĵusa eldono de la verko "Biografia Vortaro", dokumento per kiu, verŝajne, oni pretendas reskribi la Historion de Hispanio ŝanĝante la aŭtentajn profilojn de la biografiitoj kun evidenta manko de respondeco, temo kiu fariĝis arda polemiko kaj fakte eĉ vera skandalo.…

Efektive, oni ne bone komprenas, kiel homoj kun intelektaj pretendoj, volas politikigi sian laboron reskribante la historion, kun la celo politike kaj radikale ŝovinisma, ne ĝuste por defendi politikajn profilojn de homoj kies agado estis etike neakceptebla, sed ankoraŭ pli malbone, kun la intenco doni laŭdindajn profilojn al tiuj politikuloj, konkrete kaŝi eĉ la diktatorecon de unu el tiuj biografiitoj, oficiale kaj publike kondamnita de la plej altaj oficialaj demokrataj instancoj universalaj (ONU), homo kiu uzis la perforton kiel regadsistemo de la jaro 1936 ĝis kiam li forpasis, montrante ĉiam sian simpation kaj kunlaboradon kun faŝismo kaj nazismo, ne vane li estis ĉefo de la falangismo.

Tute neakceptebla la opinio de la Prezidanto de tiu Akademio, kiu eĉ sen legi la tekston (laŭ li), defendas la novan version de la diktatoro deklarante: "dum la periodo de la frankismo oni povis konstati diversajn ŝanĝojn", kaj ni povas respondi tuj al li: "ŝanĝojn ene de la reĝimo sed tute ne reĝimoŝanĝo", ekzemple: dum la longaj jaroj kaj jaroj postmilitaj, malgraŭ tiuj falsaj internaj ŝanĝoj, neniam mankis la malamon al la demokratio, la kondamnoj al la kulturo kaj liberpensado, tute ne mankis arestoj, torturoj, procesoj de Burgos kaj sekva pafekzekutoj, ktp.

Oni tre bone komprenas la ĝeneralan reagon kontraŭ la versio de tiu libro kaj, ke apenaŭ eldonita tiuj biografioj oni konsideris nepra devo korekti ilin, kaj kondamni tiun oficialan Hispanan Historian Akademion, ĉar permesis la elekton de verkistoj tute ne kompetentaj por tiu tasko... aŭ pretendi ŝanĝi la veran historion kreante "Muzeon pri niaj Reĝoj" en certa hispana Regiono kie neniam ekzistis reĝoj, estas nepardonebla eraro, absurdaĵo ne permesebla…

Kohere kun tiu opinio pri tiu temo, kiun mi ne plu volas pritrakti, mi tuj konfirmu ke ne estas mia celo ŝanĝi la biografiojn de la verkistoj de la tiel nomita "generacio 98", sed komenti en parametroj tute ne tendencocelaj, kvankam estus ne-akorde kun certaj oficialaj tezoj: t.e. komenti en Esperanto pri tiu plejado da poetoj, eseistoj, filozofoj kaj aliaj elstaraj hispanaj verkistoj de tiu epoko, estas ja vera plezuro por mi. Ni parolas pri fratoj Machado, Unamuno, Galdós, Valle Inclán, Baroja, Azorin, Benavente, Maeztu, Menendez Pidal, Ganivet, Ortega y Gasset k.a.

Kiel diris Maria Zambrano: "per tiu elstara grupo da homoj, Hispanio, lernis mediti. Pensadi ankaŭ estas, rekonkeri la originalan sencon pri io: pri la pejzaĝoj, pri la homoj kaj popoloj, pri ĉio kio nin ĉirkaŭas, kaj ofte estas la sento ekmalfermanta al ni la realon de la mondo".

Kaj la tiel nomata "generacio 98" plenumis tiun transcendan taskon por la hispana popolo.

Sed ni komencu nian komentarion pri la temo ne akceptante la terminon "generacio", ja tiu vorto esprimas certan priaĝan nuancon, kiu ne respondas al la realo; ankaŭ ne en sia tuto mi konsentas pri la difino ĝenerale akceptita kiel "la penso-esprimo de multe da intelektuloj de la jarcento-fino por la kompreno de Hispanio".

Mi tuj reagas: -kial ne ankaŭ por la kompreno de Eŭropo, aŭ por nova idearo pri arto kaj literaturo? aŭ por la penso-renovigo?, ĉar el simpla eklego aŭ deklaro de iu ajn el tiuj aŭtoroj oni ricevas tiujn impresojn pri rigardo al la eŭropa moderna-penso, renovigo de ideoj, akcepto de liberalismaj principoj kaj eksento pri la sociaj problemoj…

La polemiko aperas kiam Diaz Plaja esprimas sian opinion pri la temo indikante ke la plej ĝusta difino por tiuj homoj estus: "modernisma grupo", kio anstataŭ klarigi la temon, nepre inklinas al konfuzo, ĉar el la termino ŝprucas certa skola signifo, kaj tiu ne estas la senco kaj kerno de la penso kaj stilo de tiu grupo.

Azorin, difinis pli trafe la karakteron de tiuj homoj kiel "grupo da homoj naskiĝintaj ĉirkaŭ la jaro 1900, kiuj reprezentis deziron pri profunda renovigo de la tutlanda spirito". Kaj kiel kompletigo al tiu interna percepto li aldonas rigardante eksteren preter niaj landlimoj: "la homoj, kiuj pensas kaj verkas en sintonio simila al tiu de Eŭropo".

Tiuj opinioj, laŭ mia penso, jam pli alproksimiĝas al la realo, ĉar tiuj verkistoj, kune kun la prestiĝa pedagogia lernejo "Instituto pri Libera Instruado" fondita en Hispanio de kraŭsismaj profesoroj (1876-1936) sub la saĝa gvidado de profesoro Cossio, la fama pedagogo Francisco Giner de los Rios kaj intelektuloj kiel la aragonano Joaquin Costa, kiuj renovigis la instruadon en Hispanio, rompis la monotonion de la nacia politiko en tiuj momentoj senhorizontaj.

Generacio, grupo, aŭ simplaj homoj koincidantaj dun certa epoko, la nomo ne gravas: la realo estas, ke tiu grupo da poetoj, beletristoj, eseistoj kaj filozofoj, ne nur enorme plialtigis la nivelon de kulturo, arto kaj literaturo de Hispanio, sed pozitive influis en la sekvantaj generacioj por daŭrigi la gravan taskon modernigi nian socion en ĉiuj aspektoj.

Permesu al mi, karaj gesamideanoj, tute modeste, provi montri al vi pecetojn el la verkoj de kelkaj el tiuj admirataj verkistoj, riĉa kultura trezoro, kies valoro ne estas nur hieraŭa, sed perfekte valida por ĉiuj epokoj. Kompreneble, ni ne povas prezenti en tute simpla eseo ĉiujn el tiuj miaj admirataj verkistoj de la menciita epoko, sed nur kelkajn kaj bedaŭrinde mallonge:

Ekzemple, jen kiel delikate esprimas siajn intimismajn sentojn la poeto Antonio Machado (1875-1939), en la poemo "Nokte kiam mi dormadis". La poeto atingis unu el la plej altaj idealoj pri verkado de poezio: la prezento de versoj nudaj de pitoreskaj rebriloj, kaj la samtempa elmontro per preskaŭ nepercepteblaj trajtoj de rimo kaj ritmo kun la beleco de konceptoj, jen la citita poemo:


Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi'!

ke akvon fontano larmis

en la kor-intern' de mi.

Tra kiu sekret' kanalo

akv' vi venas tien ĉi,

font' de nova ekzistado

kiun ne gustumis mi?

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi'!

ke mi abelaron havis

en la kor-intern' de mi;

kaj l' abeloj or-koloraj

tie faris kun kontent'

vakson kaj mielojn dolĉajn

el malnova kor-tristec'.

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi'!

ke ardanta suno flamis

en la kor-intern' de mi,

ĝi brulumis, ĉar ricevis

varmon el amora vibr'

estis suno ĉar lumegis

kaj incitis al fascin'.

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi'!

ke la propra Di' sin kaŝis

en la kor-intern' de mi.


La poemoj sen retoriko montras certan intimisman poetikon, kiu profunde allogas, vi aŭdis poemon en kiu li esprimas lirikajn pensojn kiam li dormadis, jen alia en kiu li lirike pensas rigardante la belon de ĝardeno:


Estis certa nokt' de majo

obskur-blua kaj serena…

Sur l'akuta cipres-alto

brilis luno heloplena

lumigante la fontanon

sola en la nigro densa,

el ĝi ŝprucis kristal-akvo

kun sonado tre kadenca.

Poste, kanton oni aŭdis

el kaŝita najtingalo…

Skue rompis forta vento

l' akvokurbon de l' fontano.

Kaj mildega melodio

vagis tra l' ĝarden' de l' parko,

kiun muzikist' eltiris

per la violon' kaj arto.

Estis tiu son' lamento

el juneco kaj el amo,

el la luno, el la vento

el l' akv' kaj el najtingalo…

Havas la ĝarden' fontanon,

kaj fontan' sonor-ĥimeron,

voĉ' aŭdigis dolor-kanton

nask-esprimo el printempo.

Voĉ' lamenta ekmutiĝis

el la violon' silenta

nur melankoli' ekzistis

en la noktonigr' senstela.

Nur aŭdiĝis melodio

el fontano kapricema.


Ankaŭ Manuel Machado (1874-1947, frato de Antonio, ambaŭ kunaŭtoroj de teatroverkoj, poemolibroj ktp. meritas ja esti menciita inter la plej bonaj el la elito de la tiuepokaj verkistoj, jen poemeto kiu montras la altan nivelon de lia poezio:


Diras la fontano…

Ne, ne silentis la fontano,

ne silentiĝis…

Ĝi ridis,

saltis,

babilis… kaj neniu sciis

kion ĝi diris…

Klara, gaja, polifonia,

salomona koloneto

traboris

la silenton de okcidento,

kaj, babilema, erektiĝis

por vidi la sunon forpasantan.

Ne, ne silentis la fontano,

Ne silentiĝis…

Kiel nokto-vejno

traborilo,

frida arĝento,

longiĝis

kaj mallongiĝis…

suprenis

kaj malsuprenis,

babilis… kaj neniu sciis

kion ĝi diris…

Kiam la aŭroro revenis.


La mildaj nuancoj de liaj versoj, la rebrilo, koloro kaj fantazio de la andaluziaj lumoj, ornamas ĉiun poemon de Manuel Machado, kaj lia stilo kolokva, kiun li iniciatis, poreterne logos la amantojn de la Poezio.

Kaj apenaŭ kelkaj jaroj post tiu elstara grupo de la tiel nomita "Generacio 98", kiun mi nomus laŭ miaj priskribitaj ĵus komentoj, aperis alia eksterordinara grupo, permesu al mi indiki nur unu, Juan Ramón Jiménez, kaj ankoraŭ permesu al mi citi kelkajn el liaj eksterordinaraj versoj, tiuj kiuj komentas "La definitiva vojaĝo", poemo kiu rememorigas al mi similan alian de Rabindranath Tagore titolita "La Lasta vojaĝo", sed ni legu nun tiun de Juan Ramón kiu lirike diras:


Kaj mi foriros… kaj restos la birdoj kantantaj,

kaj restos mia horto kun sia verda arbo kaj sia puto blanka.

Ĉiuj vesperoj la ĉielo estos bluaj kaj plaĉaj,

kaj sonoros kiel sonoras ĉi-vespere la sonoriloj de la sonorilturo…

Mortos la homoj min amantaj, kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare.

Kaj en tiu flora kaj kalkita angulo de mia horto,

mia spirito vagos nostalgie…

Kaj mi foriros,

kaj mi solos,

sen hejmo, sen arbo verda, sen puto blanka,

sen ĉielo blua kaj kvieta…

malproksima de la vilaĝa tumulto,

surda kaj rara de la fermita dimanĉo…

Kaj restos la birdoj kantantaj!


Kaj kvankam oni povus daŭrigi kaj daŭrigi parolante pri tiu talenta grupo da intelektuloj, permesu al mi fini mian eseon ĉi tie.

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella