2000 - La poeto de la intimismaj kolokvoj

Verkis: Antonio Marco Botella

Prelego kiun li faris en Esperanto en Blanes en la jaro 2000akaj ankaŭ en Santa Susana en la jaro 2003a,okaze de la Internacia Semajno pri Esperanto kaj Turismo


Sendube ke tiuj inter vi kiuj amas la poezion kaj ĉeestas en tiu ĉi prelego, tuj ke vi aŭskultis pri la "poeto de la intimismaj kolokvoj", titolo de mia prelego, rapide intuas, ke mi intencas paroladi pri Antonio Machado, unu el la plej elstaraj poetoj de nia epoko. Kaj efektive tiel estas. Homo de interna vivo, pensema, melankolia, vera intelektulo ne inklina al eksteraj festoelmontroj, paroli pri li iom originale ne estas facila, ĉar idealisma homo, pri li kaj sia poezio oni verkis gigantan montaron de monografioj, eseoj kaj studoj, tamen malmulte oni komentis pri li en esperantistaj medioj.

Li naskiĝis iun tagon de julio en Sevilo, la ĉefurbo de Andaluzio, en la jaro 1875, en la palaco “Dueñas” de la dukino Alba, luita al lia avo kiel loĝejo de la familio Machado, sed baldaŭ li translokiĝis al Madrido kun la tuta familio, apenaŭ li estis okjara, tuj post lia avo, Antonio Machado Núñez, estis akceptita kiel katedra profesoro en la Centra Universitato.

La knabo edukiĝis en la Instituto pri Libera Instruado, prestiĝa pedagogia lernejo fondita en Hispanio (1876-1939) de kraŭsismaj profesoroj, kontraŭaj al la instrumetodoj uzitaj tiam en la oficiala lernejo. Li studadis sub la atenta gvidado de profesoro Cossío kaj la fama pedagogo Francisco Giner de los Ríos, moderna profesoro, filozofo kaj verkisto, kiu arde strebis, kune kun aliaj estaraj Hispanaj intelektuloj, kiel la aragonano Joaquín Costa, por renovigi la instruadon en Hispanio. La nova neŝtata lernejo profunde influis en la edukado de ambaŭ fratoj Machado, kaj Antonio restis ĉiam fidela al la spirito de tiuj humanismaj kaj priinstruaj principoj.

Baldaŭ la juna Antonio montris sian inklinon pri beletro, kaj specialan kapablon por literaturi, ofte legis la poeton Becquer kaj sentis la alvokon de la poezio kiel unika formo por esprimi sian penson, kaj kiel sekvo li komencis verki artikolojn kaj poemojn, kiujn oni publikigis en la revuo “Karikaturo”. Lia poezio estis/estas esence simpla, kaj lia metriko spegulas preferon por la rimo asonanca. Li penetrigas siajn versojn per ĉarma melankolio kaj profunda emocio, kaj forigas el ili ĉiajn ornamajn elementojn kaj brilajn metaforojn. Oni povas diri, ke li atingis idealon pri poezio, konsistantan en ĝia prezento nuda je pitoreskaj rebriloj, montranta per apenaŭ percepteblaj rimo kaj ritmo la belecon de la konceptoj, kiujn li volas esprimi. Jen unu el la poemoj klare montrantan la karakterizojn menciitajn:


Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi’!

ke akvon fontano larmis

en la korintern’ de mi.

Tra kiu sekret-kanalo

akv’, vi venas tien ĉi,

font’ de nova ekzistado

kiun ne gustumis mi?

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi’!

ke mi abelaron havis

en la korintern’ de mi;

kaj l’ abeloj orkoloraj

tie faris kun kontent’

vakson kaj mielojn dolĉajn

el malnova kor-tristec’.

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi’!

ke ardanta suno flamis

en la korintern’ de mi.

Ĝi blulumis ĉar ricevis

varmon el amora vibr’,

estis suno ĉar lumegis

kaj incitis al fascin’.

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi’!

ke la propra Di’ sin kaŝis

en la korintern’ de mi.


La poemoj sen retoriko de Machado montras certan intimisman poezion, kiu profunde allogas. Li konfesas: “mi konversacias kun la homo, kiu ĉiam iras al mi mem akompananta”, cetere, li filozofas pri si mem kaj konstante dialogas kun sia epoko, kun ĉiuj elementoj kiuj lin ĉirkaŭas: kun la fontano, kun la aŭroro, kun la vento, kun la nokto, kun la ulmoj kaj precipe kun sia koro… kiel en tiu ĉi poemo:


Estis certa nokt’ de majo

obskur-blua kaj serena…

Sur l’ akuta cipres-alto

brilis luno beloplena

lumigante la fontanon

sola en la nigro densa,

el ĝi ŝprucis kristal-akvo

kun sonado tre kadenca.

Poste, kanton oni aŭdis

el kaŝita najtingalo…

Skue rompis forta vento

l’ akvokurbon de l’ fontano.

Kaj mildega melodio

vagis tra l’ ĝarden’ de l’ parko,

kiun muzikist’ eltiris

per la violon’ kaj arto.

Estis tiu son’ lamento

el juneco kaj el amo,

el la luno, el la vento,

el l’ akv’ kaj el najtingalo…

Havas la ĝarden’ fontanon,

kaj fontan’ sonor-ĥimeron,

voĉ’ aŭdigis dolor-kanton,

naskesprimo el printempo.

Voĉ’ lamenta ekmutiĝis

el la violon’ silenta

nur melankoli’ ekzistis

en la noktonigr’ senstela.

Nur aŭdigis melodio

el fontano kapricema.


Cetere, li ne emis frekventi kunvenojn, nek la bruan societan vivon de la tiamaj poetoj, bohemianoj kaj artistoj: modesta, sincera kaj ĝisfunde honesta, li sentis la belecon de la longaj silentoj, la emocion de la intimaj solecoj, la profundan alrigardon de interna mondo plena de lirikaj eĥoj, kiuj pli bone respondis al lia koncepto pri poezio, kiun li difinis kiel “profundan tremetblovon de la spirito”… Tiel emocie li sentis la veran poezion!

En la jaro 1899a, Antonio Machado vojaĝas unuafoje al Parizo, kie li laboris dum kelkaj monatoj en la eldonejo Ganier. Estis la tiutempa Parizo, la brila urbo kie triumfis Anatole France en literaturo, la simbolismo en poezio, la impresionismo en pentrarto, la eleganta skeptikismo en la kritiko… Li konis tie, persone, inter aliaj gravaj intelektuloj tiuepokaj: al la multfaceta Oscar Wilde, al la franco Jean Moreas, al la hispanoj Pío Baroja, Gómez Carrillo, kaj aliaj, sed li devis reveni en Hispanion, ĉar li planis daŭrigi superajn studojn. Intertempe (1901) li publikigis en la modernisma revuo “Electra”, apenaŭ ĵusfondita, diversajn poemojn kiuj meritis laŭdojn de kompetenta kritiko.

En la jaro 1902a Antonio Machado vizitis duafoje Parizon, kie li konatiĝis kun la fama Sudamerika poeto Rubén Darío. Ambaŭ poetoj tuj sentis reciprokan simpation, kaj Antonio verkis belan poemon omaĝe al Rubén esprimante sian admiron “al tiu nobla poeto, kiu aŭskultis la vesperajn eĥojn kaj la aŭtunajn violonojn de Verlaine kaj tondis la rozojn de Ronsard en la ĝardenoj el Francio kaj hodiaŭ pilgrimas kunportanta la oron de lia vervo”…

Rubén respondis la omaĝan poemon pentrante per neimiteblaj belaj versoj fidelan portreton de Antonio. Mi ne povas eviti la tenton reprodukti por niaj aŭskultantoj la poemon, ĉar per tiaj versoj vi perceptos pli trafan bildon pri Antonio Machado, ol se mi verkus paĝojn kaj paĝojn. Rubén desegnis tiel majstre la portreton de lia amiko:


Silentema kaj mistera,

li ekiris kaj revenis,

lia rigardad’ serena,

tiel penetrema estis,

ke ĝi iĝis nevidebla…

Li parolis kun akcento

de timema hom’ fiera,

kaj la hel’ de lia penso

lumis tiel perceptebla,

ke sensacon oni sentis

vidi en la mens’ pensema

bruli sian idearon

en talenta hom’ bonega.

Certe paŝtus li leonojn

kun ŝafidoj harmonie.

Same li kondukus ŝtormojn

ĝis pacigi ilin fine.

La sekretojn el la amo

kaj plezuron el la viv’

kantis li per helaj versoj,

kies art’ nur mastras li!

Rajde sur Pegazo rara

venis li el infinit’.

Mi preĝas por Antonio

ja la dioj gardu lin!


Je la fino de la ĵus indikita jaro, nia poeto publikigis sian unuan verkon, « Soledades » (Solecoj), pri kiu la nobelpremio Juan Ramón Jiménez diris:

“Libro de aprilo, amara kaj blua, plena de karesantaj brizoj, de fonto-muzikoj kaj aromoj el lilioj. Por ke nia spirito alproksimiĝu al Okcidento karesata de tiu ĉi libro, kiu havas la tutan antikvan melankolion kastilian de la koploj de Don Jorge Manrique kaj la belan riĉan ritmon diamantan de la romancoj de Gongoro”.

Efektive, Machado kantas en tiu ĉi libro al la pejzaĝo, al la kamp-padoj, al pinarboj, al la rivero, al sia koro, kaj melankolie diras:


Iras mi revante padojn

kiam venas la vespero:

la verdviva pinarbaro!

l’ orumitaj montet-krestoj!

la polvplenaj kverk-arboj!

kien iras la vojetoj?

Mi kantanta piediras,

vojaĝant’ tra mil vojetoj…

- la vespero ja finiĝas -

“Ĉe la kor’ sen ebla plendo

“havis mi pik-dorn’ pasia;

“mi atingis kun sufero

“eltiri ĝin tagon iam:

perdis mi la kor-sencon”.

Kaj la tuta kampo restas

dum momento, muta, sombra,

kaj meditas kiel ventas

dum inter la poploj sonas

el river’ rumor’ serena…

Obskuriĝas la vespero;

kaj la vojo zigzaganta

blankiĝas en pala svenoj,

dum ĝi malaperas ĉarma.

Mia kanto triste plendas:

“akra orumita dorno,

kiu povus senti ĝena

vin ene de mia koro”.


En Hispanio, Antonio Machado alternas studoj kaj verkado, tiuj studoj ebligis lin atingi la katedron pri franca lingvo kaj literaturo en la “Instituto” (mezlernejo) de Soria. Pri verkado, li kunlaboris en la revuo “Helios”, la plej grava en Hispanio laŭ modernisma vidpunkto, ĉar ĝi estis aperta al ĉiuj progresemaj kaj kulturaj tiutempaj ideoj. Tiu poezio, plena de muziko, fontoj kaj aromoj el lilioj pri kiu parolas Juan Ramón Jiménez, ne posedas sintaksajn komplikojn, nek obeas rigorajn metrojn, temas pri lirikaj esprimoj intimismaj kiuj fluas serene kaj simple kiel klara akvo el fonto.

En Soria, la poeto eltrovas du motivojn kiuj grave influos en sia poezio: Kastilio kaj la juna Leonor. En Kastilio li malkovras du kvalitojn kiujn li alte taksas: simplecon kaj purecon, du aspektoj kiujn li alte estimis. Li sentis intime tiun urbon kaj ties pejzaĝon, kiuj helpis lin unuafoje pli bone kompreni historie kaj estetike Kastilion.

En Soria, li konis la belan Leonor Izquierdo: ŝi estis dektri jaraĝa kiam Antonio konis la adoleskan, bluokulan knacinon, ja ŝi estis filino de la dom-mastrino de la pensiono kie li loĝis. Li sin sentis kaptita de la ĉarmo de tiu junulino, kiun li tuj kaj pasie amis kaj por ĉiam amos. Nur du jarojn post interkonatiĝi ambaŭ geedziĝis. Sed tiu geedziĝo ne multe daŭris, ĉar apeñaŭ tri jaroj poste Leonor malsaniĝis. Ĝis tiam, tiuj estis la plej feliĉaj tagoj de la poeto: li studis, verkis, kunlaboris en ĵurnaloj kaj beletraj revuoj, li ja multe, multe laboris en tiu etoso speciala agrabla por li.

En la jaro 1911a ambaŭ geedzoj forveturis al Parizo: li por ampleksigi studojn pri filologio; ŝi por serĉi rimedojn kontraŭ ŝiaj klaraj simptomoj el tuberkulozo. Fakte, ili ne povis dum longa tempo restadi en Parizo, kie Antonio, kron filologio ankaŭ li studis filozofion en la Kolegio de Francio sub la gvidado de Bedier kaj Bergson, sed en septembro de tiu jaro, la grava malsano de Leonor tiel rapide progresis, ke ili senprokraste devis reveni al Soria.

En junio de 1912, oni publikigis la verkon de Maĉado “Kastiliaj Kampoj”, sukcesa okazaĵo por la poeto, kiu iamaniere mildigis lian tristecon pro la malsano de la amata edzino. La verko elvokas viverojn de lia infaneco kiujn li verse reproduktas, kaj pentras neimiteble bele la kastiliajn kampojn. En la poemo “Memportreto” li diras per emociigaj versoj:


En mia aĝo knaba, en Sevilo, ludokorto

kaj hela horto, kie la citrono maturiĝas.

Mia junec’, dudek’ da jaroj sur ter’ Kastilia;

La vivo mia, kazoj sen ekspliko per saĝvortoj…


Malfeliĉe iom pli poste al la publikigo de lia verko, en monato aŭgusto, forpasis Leonor, kiun li delire amis. Tiu perdo estis tiel profunde dolore sentita, ke li eĉ pensis mortigi sin, laŭ li mem konfesis al sia bona amiko, la poeto Juan Ramón Jiménez. Sed pluraj gravaj konsideroj forigis de lia menso tiun sombran penson kaj li serĉis rifuĝon en la laboro kaj verkado. Tiusence li dolore kantis:


Iun someran nokton varman

aperta estis la balkono,

samkiel en la nokto ĉarma

estis la pord’ de mia domo.

Venis en mia dom’ la morto

sen dediĉi al mi rigardon,

rompis ŝin ion en la koro

per la fifingroj de la mano.

Pidŝove, sen min rigardi,

repasis antaŭ mi la morto,

koleris mi: kion vi faris?

La mort’ ne donis ja respondon.

L’ infanin’ mia pace restis,

mi sentis akran kor-doloron,

kion la morto, ho ve! rompis

estis ligil’ de niaj koroj…


Kaj kun profunda kordoloro li plendis per amaraj versoj la forpason de lia kara edzino, kaj kvazaŭ petante ian misteran protekton li diris :


Sinjor’, jam vi forprenis de mi tion kion mi pli amis.

Aŭskultu plian fojon, mia Dio, klami mian voĉon.

Estiĝis via volo kontraŭ tiu kiun mi pli ŝatis.

Sinjor’, ni estas jam tutsolaj, sur la mar’ kaj mia koro.


Kaj kiam forpasis en 1915 lia profesoro, la fama pedagogo Francisco Giner de los Ríos, gvidanto de la Institucio pri Libera Instruado, kie li studadis, Machado dediĉis al tiu liberpensulo kortuŝajn jenajn versojn:


Kiel foriris l’ ektagiĝa lumo

tiel forpasis la Majstro amata,

ĝi diris al mi: pasis jam tri tagoj

kaj nia frat’ Francisco ne plu agas,

ĉu li forpasis ? Nur ni certe scias

ke li foriris tra lumvojo klara,

kaj antaŭ, li transdonis al ni skribon:

“via funebra kanto estu rava,

“kant’ al la laboro kaj al la espero,

“konduku vin honeste kaj propaca,

“agu vi kiel agis mi sur tero,

“kaj antaŭ ĉio estu sprit-vasta.

“Persiste vivu, ja la viv’ daŭrigas,

“ĉar la mortintoj mortas, l’ ombroj pasas;

“restas vivantoj, lasas la vivinto.

“Ambosoj, sonu; sonoril’ mutrestu!”

Kaj al alia lum’ pli pure blanka

vojaĝis la korfrat’ de l’ ektagiĝo,

de l’ sun’ de l’ laborejo proletara

al tiu prirevata sankta vivo.

Ho, jes! alportu lia korpo, karaj,

al la monteg’ pli alta sub la suno

el vasta verdblua Guadarrama,

kie ekzistas grandaj nigr-abismoj

kaj verda pinarbaro rave kantas…

Ripozu lia korp’ sub verda kverko

kaj sub timian-grund’ tre parfumata,

kie la orumitaj papilioj

inter la sunradioj lude saltas.

Tie, la Majstro, iun tagon revis

la rekleriĝon de la gent’ Hispana.


Ofte, li trarigardas retrospektive ĉiun periodon de sia vivo, kaj por ĉiu el tiuj momentoj li verkas signifoplenan versaĵon, kiu vibras intense en siaj intimaj kolokvoj, kiel en ĉi tiuj belaj versoj en kiuj li elvokas la forpasintan edzinon:


Mi sonĝis ke vi min kunportis

sur belega vojeto blanka,

sur verda kampo kiu floris

al la alta montar’ blupala,

al blumontoj kiujn ni kronis

en certa mateno tre klara.

Mi sentis en la mano mia

vian manon vere fidela,

kaj aŭdis la infan-voĉon vian

kiel sonorilon arĝentan,

kiu anoncis min ĝojiga

aŭroron de printempo hela.

Estis la voĉ’ kaj mano viaj

en sonĝ’ tiel reale veraj!

Vivas la espero! kiu scias

kion kaŝas la mond’ subtera?


Ne multaj eminentaj esperantistoj tradukis poemojn de Antonio Machado, escepto farita de nia klera samideano Fernando de Diego, kiu majstre tion faris en la verko “Sentempa simfonio” tradukante la poemojn “Memportreto”, “Kiam mi dum nokto kuŝis”, “Pri nia propra koro” kaj “Proverboj kaj koploj”, kaj aliaj.

El ĉiuj al mi speciale plaĉas jenan parton de tiu ĉi traduko :


Al seka ulmo

Al ulmo duonputra kaj maljuna

kiun la fulmo vundis,

l’ aprilo pluva kaj la majo suna

iomon da folioj verdaj pruntis.

La multejara ulmo sur ter-ŝvelo,

kiun Duero lekas! Musko flava

makule kuŝas sur la griza ŝelo

de l’ polvo-plena trunko preskaŭ kava.

Malsame ol en poploj bird-jubilaj

starantaj ĉe la vojoj, ĉe l’ rivero

en l’ ulmo mankas najtingaloj trilaj.


Ankaŭ mi konsilas al vi legi “Proverboj kaj koploj”-n, poemetoj delikate belaj, kiuj rememorigas al ni tiujn romancojn kiuj kantis en la mezepoko popolaj recitantoj anonimaj en liberaeraj placoj:


Diras vi, nenio mortas,

kaj tre eble veras ĝi.

Tamen ĉion ni mortigas,

kaj mortigas ĉio nin.


Scivola pri ĉio, kio koncernas la scion, Machado studis filozofion en Parizo kaj ankaŭ li tion faris en Hispanio, kaj en nia lando li doktoriĝis pri filozofio kaj beletro. Dum multaj jaroj li instruis la francan lingvon kiel gimnazia profesoro en Soria, Baeza kaj “Instituto Calderón de la Barca” de Madrido. Li ne nur teoriis, sed pragmata homo, li filozofieme verkis kaj multaj el liaj versoj ne lasas dubon pri tiu karaktero, ekzemple kiam diras:


Padiranto, viaj spuroj

estas ja la nura pado.

Ne ekzistas pad’, marŝanto,

iĝas ĝi dum ekmarŝado.

El ekmarŝo iĝas vojo

kaj tuj ĉe retrorigardo

padon oni jam perceptas,

kiun ni ne plu repaŝos.

Ne ekzistas pad’, marŝanto,

nur helstrioj sur la maro.


La tendenco pripensema kaj profunda de nia poeto inklinis lin pensi pri aspektoj politiko-sociaj kaj tiuj de la civitana vivo, kaj simile korpreme li sentis la problemojn de Eŭropo, tial en lia verko “Kompleta Poemaro”, aperinta en 1917, li, ne nur verkas poemojn pri pejzaĝoj aŭ la amata Leonor, sed ankaŭ pri la indikitaj temoj. Li kunlaboris en la plej gravaj beletraj Hispanaj revuoj, kaj dum la jaroj 1926-27 li publikigis en “La Revuo de Okcidento” poemojn el la apokrifa kanzonaro de Abel Martín. Eble estis dum tiuj jaroj kiam li konis la misteran Guiomar, virino kiun li verŝajne amis kaj dediĉis priamajn versojn, precipe en lia verko “Elektitaj Kanzonoj”, aperinta en 1924. Jen unu el tiuj poemoj:


Kanzono al Guiomar

Alte super la rivero

en ĝarden’ pri vi mi sonĝis,

temp’ fermita al espero

per kadr’ kiun kor’ jam frostis.

Rara birdo milde kantis,

sur proksima arbo-ĉambro,

apud fonto kiu ravis

per la sorĉ-muzika akvo.

Guiomar! En ĉi ĝardeno,

de ni ambaŭ inventata,

du koroj kun sam-sinteno

komplementas kaj sin amas.

La komuna sonĝ-grapolo

verŝas ni en am-pokalon,

nia am’ kaj nia volo

fandiĝas en fe-rakonto.

Provas por vi mar’ ŝaŭm-ondojn,

kaj iriso belornamas

la montojn per plukoloroj;

la fazan-aŭror’ dikantas

kaj Minerv-otus’ dum nokto

invitas al dorm’ kaj saĝas…

Por vi, Guiomar!


Antonio Machado Ruiz estis proklamita akademiano de la Hispana lingvo, sed neniam li legis sian protokolan diskurson, kiu devus investi lin kiel membro de la Akademio. Kunlabore kun lia frato Manuel, ambaŭ kune, verkis plurajn teatraĵojn prezentitajn de 1926 al 1932: “Malfeliĉoj de la fortuno”, “Julianillo Valcárcel”, “La dukino Benamejí”, “La homo kiu mortis en la milito” kaj aliaj, komedioj kiuj sukcesis, kian ili estis publike prezentitaj.

Pli ol tridek jaroj post lia forpaso, oni trovis malnovan kajeron, kie li iam reproduktis poemojn kiujn li plej plaĉis de gravaj poetoj, precipe francaj kaj anglaj, aŭ skizis versojn kiuj iom pli poste transformiĝos en belaj poemoj. En unu el la paĝoj de tiu kajero aperas soneto ankoraŭ nepublikigita ĝis la jaro 1971, en la verko “Los Complementarios”, ĝuste 32 jaroj post la forpaso de la aŭtoro, ĝi rememoras jarojn de lia infaneco kaj diras:


Al palaco “Dueñas”

Ĉi Sevil-lumo estas la palaco

kun fontrumoro kie mi naskiĝis.

La patron mian tie oni vidis:

muŝbarbo, alta frunt’, liphar’ sur faco.

La juna patr’ legas, meditas, skribas,

la librojn foliumas, aŭ ekstara,

promenas tra l’ ĝardeno verda-klara,

parolas ofte sola, kantas, vibras…

Liaj okuloj grandaj, maltrankvilaj,

sencele ŝajnas vagi en malpleno

kie sin pozi en kompleta sveno.

Ili eskapas de l’ hieraŭ brila

al morgaŭo de l’ temp’, ho patro mia!

kiam ekblankas mia kapo pia.


Fidela al la idealo demokrata, kiu li ensuĉis infanaĝe en la Lernejo pri Libera Instruado, li neniam ĉesis strebadi al popolaj aspiroj: li estis unu el la malmultaj respublikanoj kiuj hisis la trikoloran flagon en la urbodomo de Segovia ĉe la alveno de la Dua Respubliko en 1931. Li kunlaboris efike en la fondo de la Popola Universitato de Segovia, organismo neoficiala kreita por eduki nur laboristojn, kaj fine, dum la intercivitana milito li batalis per sia plumo defendante demokration en Madrido, en Valencio, en Barcelono, ĝis la fino.

La poeto de “la sonora soleco” kaj la “intimismaj kolokvoj” estis modesta sincera homo neŝatanto de pompoj aŭ solenĵoj. Li forpasis en Colliure, en 1939, sola antaŭ la maro, kune kun tiu Hispana popolo ekzilita, kiu batalis kontraŭ la reakcio ĝis la fino.

Kaj kiel li profetis en sia poemo “Memportreto” li renkontiĝis kun la morto kiel li deziris:


Kaj kiam venos lasta vojaĝotago,

La ŝipo senreturna estu jam preta,

Vi trovos min samkiel filojn de l’ maro:

Decidoplena, preskaŭ nuda, leĝera.


Ne estas facile forgesi tian altnivelan poezion kaj tian grandan homon!!

Antonio Marco Botella