+1936 - Leonardo Torres Quevedo

LEONARDO TORRES QUEVEDO

1852 - 1936

verkis: Antonio Marco Botella

Eksterordinara inĝeniero kaj matematikisto li inventis kalkulmaŝinon kapablan solvi ĉian alĝebran ekvacion kaj eltiri per ĝi sukcesajn rezultojn. Li estis vera antaŭulo pri aŭtomata kalkulado, kaj estis li la unua homo uzanta la hercajn ondojn por gvidi aparato-movojn longdistance.

Inter aliaj multenombraj mirindaj konstruaĵoj kaj inventoj li konstruis la aertransportilon ĉe la kaskadego Niagaro, 580 m longa, tiamaniere konceptitan, ke rompiĝo de unu el la kabloj tute ne modifas la streĉon de la aliaj bezonatan por la ĝusta funkciado. Li ankaŭ kunlaboris kun Juan de la Cierva en la projekto por la konstruo de la unua aŭtoĝiro, kaj mem konstruis aerostaton dotitan de instrumento kiu ebligis same la rigida kiel la fleksebla aernavigado.

Lia aktivado kiel esperantista simpatianto jam komencis je la unuaj jaroj de la 20ª jarcento: la anekdoto okazis en Bilbao en 1906, kie la unuaj vaskaj esperantistoj pretendis fondi Esperanto-rondon, sed la ĝenerala opinio ne montriĝis tre favora al nia afero: Torres Quevedo faris en tiu momento en Bilbao publikajn deklaraciojn favorajn al la internacia lingvo, kaj lia prestiĝo kune kun la efika propagando de la vaskaj esperantistaj pioniroj atingis pozitivajn rezultojn.

En 1922, okaze de la prezento de dokumento de la Ligo de Nacioj al diversaj fakaj lingvaj asocioj por eventuala instruado de esperanto en la lernejoj donis kiel rezulton gravajn debatojn internaciskale. Torres Quevedo intervenis kiel sciencisto kaj esperantisto kaj oficiale proponis krei Komisionon da spertuloj en la sino de la Ligo de Nacioj por studadi kaj decidi tiel gravan temon, sed la propono perdiĝis en senfinaj debatoj laŭlonge de kvin jaroj.

En 1925, en la Universitato Sorbono de Parizo, okazis la Konferenco por la uzo de esperanto en Sciencoj kaj Komerco. Prezidis ĝin Charles Richet, membro de la Franca Instituto kune kun multaj gravaj sciencistoj. Reprezentis oficiale la hispanan registaron, kun Leonardo Torres Quevedo, du aliaj eminentaj sciencistoj, ankaŭ esperantistoj, s-roj Vicente Inglada Ors, prof. de Astronomio, Geodezio kaj Meteologio, kaj Emilio Herrera Linares, inĝeniero pri Aeronaŭtiko kaj eksterordinara matematikisto. Kvankam oni ne atingis la celon, la Konferenco taŭgis kiel propagando de esperanto, ja ĉiuj plej gravaj ĵurnaloj de la mondo pritraktis frontpaĝe la temon.

Tuj post la Konferenco de Parizo kaj apenaŭ reveninta en nian landon, nia eminenta samideano eksciis, ke unu el siaj plej bonaj amikoj, D-ro Carlos Mª Cortezo, grava intelektulo, ministro, kaj prezidanto de la Akademio de Medicino, suferis gravan aŭtomobil-akcidenton. Senprokraste li vizitis sian amikon en la hospitalo, kie ambaŭ amikoj konversaciis, interalie, pri la evoluo de esperanto en la mondo. D-ro Cortezo montris grandan intereson por la internacia lingvo kaj petis al sia amiko esperantan gramatikon. Kiel resumo ni diru, ke D-ro Cortezo esperantistiĝis kaj unu jaro poste li, ne nur facile parolis la lingvon sed eĉ fariĝis prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio.

S-ro Torres Quevedo estis elektita en la Sesa Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Madrido en 1926, membro de la Honora Komitato de “Instituto de Esperanto”, organismo al kiu apartenis nur la esperantistaj eminentuloj pri Scienco, Arto kaj Beletro.

Samideano Leonardo Torres Quevedo, doktoro pri Sciencoj, elstara esperantisto, forpasis en Madrido en 1936. Li estis dumviva prezidanto de la Akademio pri Sciencoj de Madrido kaj membro de la Hispanlingva Akademio.

Antonio Marco Botella