VIII - Inaŭguro de strato Zamenhof en Cheste
INAŬGURO DE STRATO ZAMENHOF EN CHESTE
Antonio Marco Botella
Per iniciato de la lokaj esperantistoj kaj kun plena apogo de la Urbestraro, oni inaŭguris en Cheste, la 18an de oktobro de 1931, straton kun la nomo de Dro. Zamenhof. Prezidis la protokolan inauguron de la strato, kun la prezidanto de la loka Grupo "Lumradio", Francisco Máñez, la Vicurbestro Sro. Rafael Vidal, ankaŭ esperantisto, kiu per elokventaj paroloj ekzaltis la figuron de la kreinto de Esperanto.
Partoprenis ankaŭ en tiu festo samideanoj Piñó, Caplliure kaj Albiol je la nomo de la Esperantista Grupo "Valencia", kaj Quilez, Vilar kaj Palomares reprezentantaj la Esperanto-Grupon "Laborista", ĉiuj speciale venintaj el Valencio por partopreni en tiu evento. Post malkovro de la tabulo kaj sekvaj paroladoj en la menciita strato, la Urbestraro de Cheste regalis al la lokaj esperantistoj kaj invititoj, per la klasika "paella"(paelo) kaj pluraj aliaj ĝentilaĵoj.
En la Valencia Regiono viglis kun renovigitaj fortoj dum la tridekaj jaroj, precipe, la Grupoj de Catarroja, Pedralva, Kasteljono, Alcoy, Concentaina, Orihuelo, Alikanto, Callosa de Segura, Cheste kaj la ĉefurbo Valencio. En tiu ĉi lasta urbo fondiĝis, krom la funkciantaj "Valencia", "Esperantista Orkestro", kiu kunfandiĝis kun la "Laborista Esperanto-Grupo" kaj "Antaŭen"; la E-Grupo "Verda Stelo" kaj la "Marista Ligo Esperantista". Esperanto vivis unu el la plej gravaj tagoj de la disvolviĝo de nia internacia lingvo.
En 1934, de la 3-a ĝis la 8-a de aŭgusto, okazis en Valencio SAT-Kongreso, asocio de laboristoj esperantistaj, kiu estis organizita de la prestiĝa valencia esperantisto, Luis Hernández Lahuerta, kiu plian fojon montris lian talenton kaj kompetentecon por tiuj taskoj, do ne estis surprizo ke ĝi plene sukcesis.
Tiu menciita jaro, en monato junio, ankaŭ okazis en la regiono de Cheste, organizita de la Esperanto-Grupo de Bugarra, renkontiĝon, kie brile prelegis samideano Gimeno, eksprezidanto de la Grupo "Lumradio", kaj fondinto de la E-Grupo de Bugarra. Pli ol 60 geesperantistoj de Cheste veturis aŭtobuse al la menciita urbeto: Sub prezido de la Urbestro, oni manĝis kaj tostis por la Esperanta afero, kaj je la fino recitis belajn poemojn en Esperanto f-inoj Tamarit kaj Fernando, kaj Máñez propagandis nian internacian lingvon.
Kaj fine, oni kantis la Valencian himnon en Esperanto, tradukitan de la elstara esperantista kataluno Jaŭme Graŭ Casas, kaj la kanto emociigis al la kantantoj kiam oni aŭdis la belajn esperantistajn paragrafojn:
Valencia himno
Por Hispanuj' novajn glorojn alportis
nia Region' en pacbatal';
jen en la urb', jen en kampoj resonas
kampoj de am', himnoj de pac'.
Vidu la Regionon nian en triumfa marŝ'
donas nia frukt-arbaro
sian riĉecon trezoran
kaj murmuras la akvo kanton de gajeco
kreskintan je ritmoj de gitaro ĝoja.
De la arto pioniroj
eloferas siajn laŭrojn,
kaj etendas ĉie kampoj valenciaj
tapiŝon el rozoj, nardoj kaj diantoj.
Montras riĉan trezoron
la oranĝarboj de l' riverbordoj;
pendas sub la arkaĵoj
de l' belaj palmoj daktiloj oraj.
Sonas la voĉ' amata
kaj per triumfa kaj vibra son'
notoj de l' tagiĝo
kantas la venkon de la Region'.
Ni vekiĝu valencianoj
ke nia voĉ'
salutu la sunon
kun nova ĝoj'.
Por Hispanuĵ' novajn glorojn alportis
nia Region', en pacbatal';
jen en la urb, jen en kampoj resonas
kantoj de am', himnoj de pac'.
En l' aer' svarmu
nia standardo.
Glor' al patrujo!
Vivu la lando!!
Evidente, tiu inauguro estis iom pli ol sukcesa, ĉar la esperantistoj el Cheste plan fojon montris ilian altan estimon por Esperanto.