2014 - La romancoj eposo-lirikaj

LA ROMANCOJ EPOSO-LIRIKAJ

Antonio Marco Botella

Zaragozo - 2014


Laŭ progresis la kristana rekonkero de hispanaj teritorioj aperis, iom post iom, poemoj ekzaltante la figurojn de la plej elstaraj batalantoj aŭ kantante iliajn heroaĵojn per esprimoj eposo-lirikaj. Ili ricevis la nomon de gesto-kantoj. La unua pli kompleta el ili aperinta antaŭ la jaro 1948, de ni ĉiuj konata, estas “La Kanto de Mio Cid’” [1], poemo kiu kantas la geston de la kastila kavaliro, Rodrigo Diaz de Vivar, pli konata per la kromnomo, Cid’ Campeador (1040-1099).

[1] Cid’, el la araba dialekta, Sid: sinjoro.

Tiuj poemoj konsistantaj el nedifinita nombro da versoj dekses-silabaj unurimaj asonancaj aŭ konsonancaj, oni kutimis priskribi per oksilabaj versoj kun asonanca rimo en la paraj, lasante la ne-parajn tute liberaj, sed fakte konsistis en sia origino el du oksilabaj versoj, kiuj pro konveno de antikvaj kopiistoj aŭ eldonistoj de la 15ª kaj 16ª jarcentoj, separis du hemistikojn.

Plejofte, la romancoj estis kantataj aŭ recitataj en publikaj placoj, sed kvankam rave aŭskultataj de la popolo, ne ĉiuj bone kapablis memori pro la longeco de la poemo la unuajn versojn.

Tial oni retenis nur la fragmentojn plej dramajn aŭ plej emocie lirikajn. La deklamantoj normale celantaj sukceson, alkutimiĝis deklami nur tiujn partojn pli interesajn, aŭ versiojn pli-malpli fantaziajn, ĉiam dependantaj de la imago-kapablo de la recitanto. Kaj estis tiel kiel la versioj plimultigis ĝis malapero de la originalo, plejofte restanta en la menciitaj oksilabaj.

"La Kanto de Mio Cid’ estas vera arta juvelo, kiu ekzaltas la figuron de heroo, kies ekzisto estas rigore konstatebla kaj tute certa, kaj ĉiuj personoj kaj lokoj, kiujn oni aludas en la poemo, ankaŭ estas rigore kontrolitaj kaj veraj. Verkita de anonima aŭtoro proksimume je la jaro 1140, ĝi estas la unua ĝesto-poemo de la hispana liriko. Oni konservas ĝin en manuskripto kopiita en la jaro 1307 de Per Abbat. Ĝi konsistas el tri partoj enhavantaj 3.730 versojn asonancajn pri la kastila kavaliro Rodrigo Diaz de Vivar “El Cid Campeador” (1.040-1.099).

La unua parto de la manuskripto “La kanto de l’ ekzilo” ĝis la verso 1085, rakontas la viverojn de Don Rodrigo kiam li estis ekzilita de la Reĝo, Don Alfonso, adiaŭas kaj forlasas la edzinon, Doña Ximena, kaj survoje al ekzilo trapasas Burgos marŝante kun liaj fideluloj tra la kastiliaj stepoj sub la rigoro de terura varmego kaj la ordono de la Reĝo al siaj regatoj malpermesante ilin helpi Cid-on kaj liajn sekvantojn, eĉ de akvo kaj nutraĵoj.

Ĝi priskribas, krom la anekdoto de infanino eksplikante al li la kialon de ilia ne-helpo pro obeo al la reĝa ordono, ankaŭ la batalon de Don Rodrigo kun la araba reĝo de Zaragozo, kontraŭ la maŭroj de Ilerdo, helpataj de la Barcelona grafo, kiun li venkis kaj kaptis en batalo, kaj poste liberigos...

Mi tradukas la cititan unuan parton laŭ la manuskripto, t.e. per dekses-silabaj versoj unurimaj:


Cid’ eniras en Burgos

Mia Cid’ Rodrigo Diaz/ pasis tra la Burgos-pordoj,

dum sesdeko da standardoj/ post li flirtas kun honoro.

Ĉiuj, viroj kaj virinoj/ staras en tre alta nombro,

por lin vidi de fenestroj/ propraj hejmoj kaj balkonoj.

Ĉiuj volus lin gastigi/ sed plenum’ de reĝ-ordono

venis en leter’ fermita/ dum l’ antaŭa nigra nokto:

“Ke neniu Cid-on helpu/ gastu lin neniu homo,

kaj se iu tion faros/ falu sur lin la rigoro,

tiu perdu la okulojn/ savon de l’anim’ kaj korpo.

Tiu, la kristana gento,/ gardis ĉe si kor-angoron,

ili kasis sin de l’ Cid-o/ volis diri lin nek vorto.

Cid-o iris al gastejon,/ sed fermitaj ja la pordoj,

restis li sen rifuĝejo/ pro l’ ordon’ de reĝ’ Alfonso.

La Cido-akompanantoj/laŭte per desperaj voĉoj,

vokis la gastejomastrojn/ sed ne venis et-respondo.

La ĉevalon Mia Cid-o/ pikis per la feraj spronoj

kaj piede frapis pordon/ sed ĝi restis sen trem-movo.

Antaŭ Cid-o ekaperis/ naŭjar-infanin’ ĉe pordo:

“Mia Cid’, bonhore glavon/ prenis vi por nia gloro.

Sciu: reĝo malpermesas/ doni al vi ian loĝon

per severaj skribminacoj/ kaj plej duraj pun-admonoj,

ni ja tute ne kuraĝas/ doni al vi azil-lokon,

ĉar ni certe perdus ĉion/ eĉ bienojn kaj alodojn,

ankaŭ perdus ni l’ okulojn/ kaj por ĉiam la ripozon.

Ho Cid’! gajnus vi nenion/ ricevante ni malbonon;

ke l’ Kreinto vin protektu/ siaj estas virt’ kaj bono”.

Tion diris kaj eniris/ la knabin’ en sian domon.

Cid’ perceptis ke el reĝo/ ne ricevos et-pardonon,

ĝis la katedral’ li iris/ kaj derajdis sen sufoko,

surgenuis en preĝejo/ kaj preĝadis kun fervoro;

kiam finis li la preĝon/ Cid’ daŭrigis sian vojon,

pasis trans river’ Arlanzon/ lasis post si lastan pordon.

Apud Burgos, bela urbo/ sur sablaĵ’ je vesperhoro,

oni metis lian tendon/ Cid’ derajdis por ripozo.

Mia Cid’, bonhore glavon/ prenis vi por nia gloro [2].

[2] La ĵonglistoj aŭ trobadoroj kutimis nomi Cid-on per pluraj frazoj kun kategorio de epiktetoj, kiel tiu indikita en la poemo aŭ alia, ekzemple ankaŭ: “tiu kiu bonhore naskiĝis”, ktp.

Sur sablaĵo li ripozis/ ĉiuj negis al li domon,

sed ĉirkaŭ Cid’ restis/ sekvantaro kaj skorto.

Tiel kampis Mia Cid-o/ kvazaŭ estus li sur monto.

La reĝ’ ankaŭ ne permesis/ vendon al li de manĝo-stoko

kaj kuraĝus ja neniu/ malobei la ordonon.


La dua parto: “La kanto de l’ edziĝoj” ĝis la verso 2.277 rakontas, kiam Cid-o (dialekte arabe SID, sinjoro) aliras al Valencio, konkeras ĝin, kaj petas al la Kastilia reĝo, ke liaj edzino kaj filinoj povu viziti lin. La reĝo plezure akceptas la peton, kaj siaflanke, petas Cid-on, ke li akceptu la Infantojn de Carrión kiel edzojn de siaj filinoj...

La tria parto: ”La kanto de Corpes”, rakontas la malkuraĝon de la Infantoj de Carrión okaze de eskapinta leono, kiun Cid-o gardis kaptita, antaŭ kiu la Infantoj honte forkuris. Ankaŭ ili sin montris malkuraĝaj dum bataloj. Ĉio, tio estis sufiĉa motivo de moko fare de la soldatoj de Don Rodrigo.

Ofenditaj, la Infantoj petis permeson al Cid-o por foriro kaj kunporti siajn edzinojn al Carrión, sed en la kverkaro de Corpes, ili nudigis, suferigis kaj grave ofendis la filinojn de Cid-o, kiujn fine ili forlasis senhelpaj, solaj en tiu arbaro. Sciinte tion Don Rodrigo, petis justecon al la reĝo Alfonso la 6ª, kiu kunvokis Kortesojn en Toledo, kie Cid-o defiis kaj venkis la Infantojn de Carrión, kiuj estis deklaritaj perfiduloj.

La filinoj de Don Rodrigo, Doña Elvira kaj Doña Sol, edziniĝis al la Infantoj de Aragono kaj Navaro, kaj tiel Cid-o parenciĝis kun ambaŭ kristanaj reĝoj. Mio Cid-o, Don Rodrigo Diaz de Vivar, restis por la hispana historio kiel la ideala prototipo de la mezepokaj kristanaj kavaliroj.

En la “Hispana Romancaro” aperas tiuj poemoj, kiuj elstarigas la figuron de tiu kastilia heroo. Mi tradukis pecon de unu el ili: tiu kiu rakontas la revenon de Cid-o kiel konkeranto de la Valencia regno kaj eniras en la preĝejon de Sankta Petro de Cardeña. La versoj diras:


Reveno de Mio Cid’

Cid’ revenas venko-glora

al San Pedro de Cardeña,

post militi kontraŭmaŭroj

kaj konkeri regnon fremdan.

La trumpetoj laŭtsonantaj

atentigas pri l’ alveno;

inter la kriad’ elstaras

forte “Babieca”-henoj [3].

[3] “Babieca”, nomo de la ĉevalo de Rodrigo Diaz de Vivar.

Ĉe la sojlo lin akceptas

la monaĥoj kaj abato

per laŭdad’ al bona Dio

kaj al Cid-o per flatado.

Deĉevalis Cid’ kun ardo

kaj eniris en preĝejon,

kaj kun la standardo alten

li parolis kun fiero:

“El ĉi templo mi eliris

pro envio kaj malsaĝo

al ekzilo humiliga

al sufer’ en fremda lando”.

“Mi revenas miajn larojn

post konker’ de riĉa regno

kun l’ admiro de venkitoj

kaj la am’ de mia gento”.

“Estis ja kruela fakto

kiam mi en Sankt-Gadeo

devis ĵuri pri la reĝo

certa lian lojalecon”.

Ho, jes! kiom aĉa pago,

tiu de la reĝ’ Alfonso:

mi donacis al li regnon,

li ekzilis min sen honto!”

“Sed donaci kiel venĝon

mian tutan konkeraĵon

al la gento alilanda,

tio estus fia ago,

kiun faros mi neniam,

ĉar nobela kastilano;

ja ne vane mi devenas

el honora alta rango:

kavaliroj senriproĉaj

el la Diaz de Vivar-o”.


La poemo Kanto de Mio Cid’ estis la plej antikva poemo eposo-lirika kiun oni konservis ĝis 1948 [4]. Ĝi estas eksterordinare interesa sub vidpunkto lingva, beletra kaj historia.

[4] Ne estas vero tiu aserto, sed tio estas kio oni instruis al ni la profesoroj dum la jaroj dudekaj, postaj studis oni malkovris ke la unuaj lirikaj poemoj datas de antaŭ pluraj jarcentoj antaŭaj, ĝuste dum la regado en Hispanio (Al-Andalus) de Abd-Allah.

Antonio Marco Botella