1988 - Valencia HEK

Valencia Hispana Esperanta-Kongreso

Saluton de "Frateco"

Antonio Marco Botella

14-7-1988


Karaj gesamideanoj kaj amikoj:

Reprezentante la Esperantan Societon "Frateco" de Zaragozo, mi salutas la unuan Hispanan Esperanto-Kongreson post la jarcento-datreveno de Esperanto. Kaj ĉar ni kongresas en Valencio, decas profiti la okazon por speciale emfazi kaj danki la kontribuon de la valencianoj al la sukceso de nia afero, ĝuste en la momentoj plej oportunaj.

Neeviteble, mi devas mencii al tiuj Valenciaj pioniroj, kiuj je la komenco de tiu ĉi jarcento tiel fervore kaj efike agadis, ĉar ne nur fondis gravan lokan Esperanto-Asocion kaj kune al la murcianoj kunfondis la unuan tutlandan esperantistan societon de Hispanio (H.S.p.p.E): la nomoj de Jiménez Loira, Antonio Guinart, Andrés Piñó, Vicente Marzal, Aguilar Blanch, Soler y Valls, Martinez Aloy, Quinza Torrent, Vidal, Aguirre, Duyos, Inglada, Ayza kaj multaj aliaj, meritas esti skribitaj per orliteroj en la libro de la grandaj homoj kaj faktoj de nia Movado…

Tiuj homoj faris gigantan taskon, ĉar ne nur propagandis kaj instruis nian internacian lingvon, sed verkis la unuajn lernolibrojn, tradukis gravajn verkojn de nia Literaturo kaj organizis interesajn kongresojn, el kiuj ni devas speciale elstarigi la Postkongreson de la Universala Barcelona Kongreso de 1909, Kun la efektiva partopreno de Dro Zamenhof, kiu laŭdis Valencion kaj la organizkapablon de la valencianoj…

Sed se laŭdinde estis la tasko de tiuj homoj de la unua kvarono de tiu ĉi jarcento, ni povas neniel forgesi, ke ĝuste antaŭ kvardek jaroj estis Valenciaj gesamideanoj kiuj ankoraŭfoje fondis ĉi tie la nunan ekzistantan Hispanan Esperanto-Federacio (HEF).

Multaj veteranoj, kiel mi mem, konis tiun eliton neripeteblan de brilaj geesperantistoj, kiuj en momentoj tute ne-favoraj, ne nur fondis tutlandan Asocion, sed revivigis la idealismon homaman de Esperanto en nia lando kaj en niaj koroj la esperon pri mondo pli bona kaj justa…

Kiuj el vi, vivintaj tiujn iluziigajn horojn ne rememoras kun nostalgio la tiaman legendan "Boletin", senluksan, sed kun lirikaj paĝoj avide legitan en niaj Eŭropaj medioj, majstre verkitaj de niaj neforgeseblaj Luis Hernández aŭ Dro Herrero? Neniu el ni povos neniam forgesi homojn tiel ŝatataj kiel Caplliure, Bosch, Llorens, Tudela, Poveda, Mañez, Santamaria, Vizcaino kaj multaj aliaj kiuj farus la liston senfinan…

Al tiuj homoj ni ŝuldas eternan dankon. Al tiuj homoj iras nian gratulon pro tiom da sindonemo kaj arda laboro.

Sed nia saluto estus nekompleta se mi ne esprimus nian esperon en la nunaj generacioj kiuj anstataŭas al tiuj brilaj homoj.

Kun renovigitaj iluzioj en la triumfo de Esperanto, ni esperas, ke vi valencianoj, ripetu la protagonismojn de viaj antaŭuloj, kiuj tiel efike kontribuis rangi la Hispanan E-Movadon inter la unuaj en la mondo.

Gesamideanoj kaj amikoj, dankon pro via atento!!

Antonio Marco Botella