V - La principo pri solidaro

LA PRINCIPO PRI SOLIDARO APLIKATA DE LA ESPERANTISTOJ

Antonio Marco Botella


En la jaro 1920, en la esperantistaj Centroj de Valencio, oni ricevis komunikaĵon de la Zaragoza Societo "Frateco", invitanta al la Valencianoj studi la alvokon de la "Esperanta Societo por Stirio" datumitan la 15an de januaro en Graz (Aŭstrio), denuncanta la teruran situacion de aŭstriaj infanoj kaŭzitan de la pasinta mondmilito, kaj petanta helpon por mildigi malsaton, suferon kaj mizeron de tiom da senkulpaj infanoj. Plie, la Societo "Frateco" de Zaragozo, komunikis al ĉiuj esperantistaj hispanaj rondoj, inter ili al la Valenciaj, jenajn proprajn decidojn:

  • a) Starigi en la sidejo de "Frateco" respondecan Komisionon, kiu akceptu proponojn pri gastigado de tiuj aŭstriaj infanoj, monhelpojn kaj sugestojn diversajn tiucele.

  • b) Traduki hispanlingve la aŭstran alvokon, kaj publikigi ĝin en hispanaj ĵurnaloj.

  • c) Organizi kursojn de Esperanto por tiuj gastigontoj de aŭstriaj infanoj, ĉar estis konsentite, ke ankaŭ la alvenontaj infanoj devos scii, aŭ lerni Esperanton en Aŭstrio, kiel nura rimedo por ke gastigontoj kaj gastigatoj interkompreniĝu. Gvidanto de tiu kurso en Zaragozo estas Sro. Emilio Gastón, prezidanto de la Esperanta Societo "Frateco", kaj politike, prezidanto de la Aragona Federacia Partio.

  • d) Informi la ĉefajn provincajn aŭtoritatojn pri la afero.

Plenuminte tiujn punktojn, "Frateco", siaflanke, mobilizis siajn proprajn fortojn kaj aprobis jenajn decidojn:

  • Unue) Starigi specialan kotizon por subteni intensan propagandon tiucele en Zaragozo, en la tuta Hispanio kaj en eksterlando.

  • Due) Gastigi en la propra Societo aŭstran infaninon.

  • Trie) Subtenadi la anoncitan Esperato-kurson.

  • Kvare) Kontakti kun bonfaraj societoj kaj medioj, nacie kaj internacie, por pli efike plenumi tiun solidaran celon.

Laŭ propono de "Esperanto-Societo por Stirio" oni centrigos la aktivadon de la preparlaboroj favore al la aŭstriaj infanoj, en Zaragozo, kie oni kreis Patronaron, kies Direktoro estos la Zaragoza advokato Emilio Gastón Ugarte. Ĉefaj kunlaborantoj de tiu Patronaro estos: Sroj Alavedra kaj Chaler el Terrassa; Casanovas el Ĝirono; Comella el Vic; Belenguer el Teruel; Aguadé el Reus; Oriach el Sabadell; Serrat kaj Gorgues el Barcelono; Campdelacreu el Manlleu; Dro Llorens el Pedralva, kaj Francisco Máñez el Cheste.

Ĉiu el ili reprezentis sian urbon kaj respektivajn esperantistajn Societojn, en rekta rilato kun la aŭtoritatoj de la propra urbo. Oni devos multe labori por venki la multnombrajn barojn antaŭ la alveno de la unuaj aŭstriaj infanoj, kiuj estas 10-14 jaraĝaj, kiuj devos scii Esperanton.

La alveno de la aŭstraj infanoj okazis, post senfinaj oficialaj demarŝoj, la 10an de oktobro de tiu ĉi jaro. La unuaj alvenintaj infanoj restis en Katalunio. La 17an de sama monato alvenis en la Barcelona haveno nova grupeto, kaj iom poste la ceteraj, Efektive, de la 10-a de oktobro de 1920 ĝis la 7ª de aprilo de 1921 venis 326 aŭstraj infanoj, kiuj estis dorlote gastigataj en hispanaj hejmoj.

La foriro de aŭstraj infanoj okazis la 21an de julio 1922, do la unuaj aŭstraj infanoj kiuj rehejmiĝis restis en Hispanio unu jaro. Poste foriris la ceteraj. En nia lando ankoraŭ restis 29 el ili, laŭ propra deziro, en konsento kun la respektivaj familioj. Tiel finiĝis tiu solidara operacio favore al senkulpaj infanoj, viktimoj de la unua mondmilito. Kelkaj el tiuj infanoj jam maturaj, revenis al Hispanio por viziti siajn respektivajn gastigantoj, kaj danki ilin pro tiu solidara elmontro. Kurioza kazo estis tiu de infanino Luise Lehner, de Graz, kiu loĝis en la sidejo de "Frateco", amata de ĉiuj membroj kvazaŭ familiano!!!

La 22an de novembro de tiu ĉi jaro okazis grava kunveno de Levantena Esperantista Federacio, en salono de la Scienca Ateneo de Valencio. Oni devas konsideri tiun kunvenon kvazaŭ la Unua Kongreso de Levantena E-Fedracio, ĉar partoprenis esperantistoj el diversaj Regionoj. Unuanime oni akceptis la proponon efektivigi ĝin en majo de 1923, kaj ĉeestis kiel reprezentanto de "Lumradio" de Cheste Francisco Máñez.

Antonio Marco Botella