Eduardo Larrouy,
veterana lerta esperantisto,
la verda stelo allogis vin
jam antaŭ multaj, multaj jaroj
per vera aŭtenta idealismo
per revo pri homaranismo.
Via laborkapablo estis granda,
tiel granda kiel via idealo,
vi gvidis Esperanto-kursojn
kaj instruis niajn samideanojn,
kaj laboris kiel sekretario,
kaj kiel fervora propagandisto,
kaj eĉ kiel Esperanta Prezidanto
vi elstaris jaroj kaj jaroj…
Vaskolanda esperantistaro
ŝuldas al vi senlimajn dankojn,
vi estis unu el la kuraĝuloj,
kiu dum la diktatora reĝimo
tute ne timis la reakciulojn
kaj kunlaboris en la revivigo
de Esperanto en Vaskolando.
Mi sentis profundan plezuron
kiam mi devis historion verki
ĉar en via menso grave vibras
mil' eventoj el nia Movado
kiun vi plaĉe priskribis min,
ja nia amikec' ne havas limojn
kaj hodiaŭ mi ankaŭ omaĝas vin!!!
Eduardo Larrouy, kara amiko,
mi deziras vin longan vivon,
longan vivon kaj FELIĈON!!!