311es.htm

La Vivo en Maljuniĝo

Mi kredis min ankoraŭ juna, tamen, mi jam aĝas 50 jarojn. Miaj maljuaj okuloj grade perdis sian povon vidi apudajn objektojn kaj fine mi nun trovas malfacila legi libron. Mi longehavis la revon, ke mi eksiĝu de mia ofico je la aĝo de 50-jaroj kaj motorcikladu ĉirkaŭ la mondo dum 5 jaroj. Sed, dume la aĝo ricevi pension estis malfruigita, ne bone informite, de 55 ĝis 64. Tio estas ĝuste rompiĝo de kontrakto fare de la ŝtato. Baldaŭ la registaro ŝanĝus la aĝon je 70. Mi timas, ke mi ne povos rajdi motorciklon je tia aĝo.

Kian situacion ni havos post 20 jaroj? Jam antaŭ 20 jaroj, unu el la oficistoj, kiu dediĉis sin por nia pensio kaj eksiĝmono, diris al mi, ke tiu mono ne povos esti donota en la futuro, kiam ni eksiĝos. Do, kio okazos pri nia pensuo? Mi timas, ke la sumo de pensia mono estos malmultigita jaron post jaro kaj, ke post 20 jaroj ni nek povos vivi eĉ en la funda nivelonek pagi eĉ koston por nia domo.

Tio, kion mi plu timas temas ne pri pensio sed pri totala kolapso de la japana ekonomio. Observante la nuntempan malsaĝecon kaj malmoralecon de la fipolitikistoj kaj la malviglecon kaj nekapablecon de junuloj en tiu ĉi lando, mi supozas, kvankam la nuna stagno ne estas la ultimato al tia ekonomia kolapso, tamen, ĉu la tuta fino de nia prosperovenos en jaroj, kiam ni, la unua generacio post la Milito kun multe pli granda nombro, ricevos pension. Kiel ofte raportite, Japanio estas la lando nur kun homa materialo. Se tiumaterialo ne efikas, tio signifas fatalecon. Aliflanke la ŝanĝo de la mondo estas tre granda kaj rapida sub la ekonomia sistemo super landlimoj. Kiel dum unu tago disfalis la ekonomia prospero de aliaj aziaj landoj, tiel ankaŭ la japana ekonomio povus disfali dum tre mallonga tempo.

En la mondo estas fakte multaj landoj, kie personoj havas nek domojn nek sufiĉan manĝaĵon. Japanio ne povas esti escepto. La generacio de miaj gepatroj, kiu travivis tra la Milito, fervore laboradis kaj rekonstruis sian rompitan landon. La avaraĝa lernokariero de ili estis ne tiel alta kiel la sekvantaj generacioj, sed ili sukcecis fari, kvankam kritikite kielkopiadon de eŭropaj produktoj, malmultekostajn sed bon-kvalitajn produktojn, uzinte sian saĝecon kaj kreemecon. La granda grupo de mia generacio naskita post la Milito studis en scienca aŭ teknologia fako kaj poste estis devigata labori multege sub ili. Por miaj amikoj, kiuj akiris laboron en privata kompanio, estis kutime laboradi 200 horoj pli multe ol la norma labor-horaro ĉiumonate. Tio signifas, ke ili devis transporti sin al kaj el siaj kompanioj, bani sin, nutri sin, dormigi sin dum la restaj 8 horoj ĉiutage. La landoj, kiuj havasmense sanajn homojn ne povas venki tian frenezan nacion. Rezulte, Japanio faris sin la plej riĉa lando de la mondo.

Tamen, ni ne havas senton, ke ni fine gajnis pli bonan viv-nivelon, kvankam ni jam akiris nur aŭtomobilojn. Krome, mia generacio ekscias, ke ni ne povos ricevi sufiĉan pension post laborado dum la tuta vivo. Se jes, la personoj de tiu generacio, kiuj nun perdis sian viglecon rezisti kontraŭ aŭtoritaton, tamen devus rememori la studentan movadon en 1960-aj jaroj kaj aŭdacus, ankoraŭ foje, alian manifestacion ĉirkaŭ la Parlamentejon kun batal-bastono en la mano. Mi supozas, ke eĉ fortegaj kaj kruelaj policanoj ne povus perforti tiujnmaljunulojn baldaŭ mortontajn. Se tio okazus, tiuj senfortaj maljunuloj falus sur la straton unu post la alia, kaj Tokio suferus panikon pro manko de ambulancoj kaj hospitalaj litoj.

Mi aliflanke havas ideon, ke antaŭ ol tio okazos, mi transloĝiĝos al loko, kie necesas malmulte da mono - al forlasita kamparo en Japanio aŭ eksterlando, kie ĉio estasmalmultekosta. Alivorte, mi estos memvole forĵetita el mia urbo aŭ mia lando.

Do tiam, mi povos havi pli multe da libertempo por mi mem. Mi zorgos pri miaj motorcikloj plu. Mi lernos pli multe pri lingvoj kaj mi, havanta abundan tempon, ne min tedos, ĉar porlerni lingvon postuliĝas senlima tempo. Mi ankaŭ lernos Esperanton pli diligente. Forĵetota en alilandon, mi partoprenos en tiea Esperanto-societo. Se mi vivos en alilando, estosmalfacile ekhavi verajn amikojn dum mallonga tempo, kion mi ne scias bone ĉar mi ĉiam vojaĝis sola. Sed, mi, pro esperantisteco, havas multe da nekonataj amikoj min atendantaj en la tuta mondo. El ie ajn mi povos komuniki kun Japanio, ne perdante tempon, danke al komputila reto. Mi povos sendi miajn skribaĵojn pri la sperto en la nova tero. Mi neniamestos sola.