Teknologia Ĉevalo kaj Biologia Ĉevalo
Ekde Papua New Guinia direkte al sudo, arkaforme longa linio de korala rifo etendiĝas proksime 2000 kilometrojn paralele al la nordorienta marbordo de Aŭstralio. Tiu "Great Barrier Reef " estas tiel luksa kaj longa kiel la Granda Muro, kaj konstruiĝis fare de 400 tipoj de koralformantaj marbestetoj, kiuj loĝas sur la rando de la kontinenta breto de Aŭstralio. En la rifo troviĝas 1500 specoj da fiŝoj, 4000 tipoj da moluskoj kaj 350 diversecoj de "echinoderms ", kiuj formas grandegan ekologian sistemon.
Cairns, la plej vizitata trismcentro de la "Great Barrier Reef ", estas tropika urbo, kiu kuŝas ĉe 17 gradoj de la suda latitudo. La "Great Barrier Reef " estas 300 kilometrojn for de la marbordo en sia suda ekstremo,kaj tamen, en la urbo Cairns oni povas ĝuj ĝian grandiozan peizaĝon el la marbordo de la urbo nur 80 km-jn for en la maro. Korala rifo ordinare troviĝas en la distanco je maksimume kelkaj kilometroj for de la tero, sed turistoj en Cairns devas vojaĝi en barko dum 3 horoj.
Finfine min trafis oportuneco realigi mian revon naĝi sub la maro en la "Great Barrier Reef ".
Tie min surprizis multege da fiŝoj grandaj aŭ divers-koloraj. Fiŝoj en ĉi tiu maro ne fornaĝas, eble pro sia fidemo al homoj. Kelkfoje eĉ tuŝeblaj . Kiam la turistoj ĵetas pecojn da pano sur la maron el la ferdeko, multnombraj fiŝoj impete atakas ilin. Grupo de fiŝoj frapis mian korpon. Tio estis mia unua sperto en mia vivo.
Mi dedĉadis min al la ludado kun la fiŝoj tiel longe kaj sinforgese, ke mi trovis, kiam mi surŝipiĝis, miajn krurojn dolore bruligitaj de forta tropika sunbrilo. Kia brulvundo! Sekvantatage mi ne povis piediri kaj estis devigata resti en la ĉambro de la hotelo tuttage, malvarmigante la krurojn per glaciaĵo. Antaŭ du jaroj en Kristnasko trafika akcidento min kuŝigis en lito,kaj en la sama tago de ĉi tiu fojo bruligado min perfortigis kuŝi denove en lito. Kristnasko estas katastrofatago por paganoj.
La "Great Dividing Range " kuras paralele al la marbordo de la nordorienta parto de Aŭstralio kaj dividas la distrikton en marbordan kaj internan areojn. La plajparto de 17 milionoj de la tuta loĝantaro de la lando vivas en tiu ĉi mallarĝa marbordo. Se oni transiras tra la montaro kaj marŝas pli okcidenten, oni povus vidi la vastegan dezerton.
Mi direktiĝis okcidenten, eskapante de la bruo de la marborda regiono. Tie devas troviĝi multe da "Aboriginies ", la Aŭstraliaj indiĝenoj, kiuj jam supervivis sian tragikan vivon tra la historio. La montaro de nordorienta Aŭstralio ne estas kruta, sed ondiĝas malalte kaj longe. En la vastega ebenejo okcidenta de tiu montaro, la bredado de bovoj estas ĉefa industrio. La "Aussie beef " estas la futuro de tiuj bovoj, kiuj pastiĝas laŭlonge de tiuj vojoj. Sur ambaŭflankoj de la vojo kuŝas la kadavroj de bovoj aŭ kanguruoj. Ĉu pro malsano aŭ ĉu pro akcidento? La bestoj eligantaj odoraĉon konfesas nenion. Tamen, eble pro aŭtomobilaj akcidentoj.
Sur la vojoj en Aŭstralio, ofte troviĝas trafikaj signoj kiel "Atenton al koaloj", "Atenton al kanguruoj", "Atenton al strutoj" kaj kompreneble "Atenton al bovoj". Efektive mi vidis grandegan lacerton 1 metron longan traspasanta tra la vojo antaŭ mi. Kaj okazis, ke mi apenaŭ frapis kanguruon, kiu subite eksaltis sur la vojon el arbusto. Alian fojon mi havis vetkuradon kun struto, kiu kuradis laŭ la flanko de la vojo. Rapideco de la struto estis pli malgranda ol mi esperis, nome, 40 km/h. La vojoj en tiu lando estas kvazaŭ vojoj en senkaĝa bestoĝardeno.
Se oni rajdas okcidenten el la orienta marbordo, oni ne povas vidi trafiklumojn. Kio haltigas la trafikon kiel trafiklumoj estas nur bovoj. Duono da bovoj foriras for la vojo pro surprizo al trafiko, sed alia duono ne movas sin kaj vin fiksrigardas vin eble pro konfuzo aŭ rezistemo. Do, kelkfoje resultas, ke kelkaj el ili finas sian feliĉan vivon. Tiu lando estas reĝlando de bovoj. Ni estas certe ĝenaj estaĵoj aŭ entrudiĝantoj en ilian pacan teritorion por ili.
Ne estis trafiko sur la "vojoj de bovoj", eble pro Kristnaska Tago. Mi vidis nur unu aŭtomobilon dummia rajdado sur la motorciklo al la celo de benzinejo 150 km for antaŭ mi. Mi estis kvazaŭ maraton- kuranto, kiu forlasis aliajn konkurantojn malantaŭen. Mi estis la plaj rapida kuranto en la mondo. La spektantoj, kiuj klakfrapis laŭde siajn manojn estis bovoj. Sur la tero, kie la bovoj staris, videbla estis arbaro de maizo-formaj teramasoj. Ili similis al tombŝtonoj.
La malgrandaj amasoj estis 50 cm-jn altaj kaj la grandaj 150 cm-jn altaj. Efektive ili estis formikejoj. Oni diras, ke la plej grandaj estas inter 4 kaj 5 metrojn altaj. La naturo vere estas super nia imago.
La vojo, kiu direktas sin okcidenten el "Great Dividing Range " estas tute rekta. La verdaj muroj de arboj sur ambaŭ flankoj de la vojo iĝas des pli malgrandaj, ju pli malproksimaj kaj fine malaperas sub la horizonton, sin formante kiel unu nigra punkteto. En la pli okcidenta loko, la klimato estas pli seka kaj arboj malaperas. Nur unu vojo dividas la vastan teritorion en duonojn. Tie ĉi estas kvazaŭ la maro,tute sen-onda oceano, nu, jes, senlima plata ebeno, kiu havas nenion por bloki vian vidon 360 gradojn ĉirkaŭ vi. Urbetoj disĵetitaj 100-200 km-jn for inter si ŝajnas malgrandaj insuletoj en la maro. La vojo, kie mi rajdas, estas senfina kurejo liganta tiujn insuletoojn.
Neniom da domoj estas videbla kaj neniu homo detektebla. Vivantaĵoj videblaj sur tiu ĉi vastegaĵo estas nur ĉevaloj, bovoj kaj ŝafoj. Ĉiuj homoj ŝajnas evakuitaj el ĝi. Nur la blanka dividlinio en la mezo de la longega betona vojo lasas postsignon de la homa ekzisto. Neniom da aŭtomobiloj. Ĝi estas la vojo, kiu jam perdas sian signifon kiel tia. Se nia homara kulturo iam pereus kaj la mondo de la filmo "La Planedo de simioj" fariĝus reala, ĉi tiu senfina rekta linio iĝus alia eterna mistero al simioj kiel figuraĵoj sur Nazca en Peruo.
En tiu spaco nur unu rajdisto rapidege veturas okcidenten sur Yamaha XT 600 luita en Sydney. Estas varme. La temperaturo estas 42 gradoj de Celsiuso. Krome, la rajdisto portas vintran jakon kaj ledanjn pantalonojn. La vento, kiu trafas lin estas tiel varma kiel en sen-vapora saŭno. Kial li veturas en la direkto al la dezerto, al la infero kun varmego? La rajdisto sur la neorganika ĉevalo mem ne kamprenas la motivon de sia propra konduto.
Tamen, por li la sidejo de motorciklo estas seĝo de spekulativado. Li ne havas personon alparoleblan. Li ne havas novaĵojn el radio. Li ne havas muzikon el aŭtomobila stereofonio. Tio kion li frontas estas li mem kaj la naturo, pasanta preter li. Tio kion li aŭskultas estas la sono de la vento, kiu frapas lian kaskon kaj la al li mallaŭta, sed profunda fona sono el la motoro. En tiu eterna monotoneco la rajdisto pensas pri vivo, amo, aventuro kaj morto, kaj eniras en meztag-sonĝon sur la metala ĉevalo.
Tio okazis en iu malgranda fiŝista-vilaĝo de la orienta marbordo.
Kiam mi eliris el la tendo, mi vidis krescent-lumon sin reflekti sur la maro, pentrante longan lum-linion. La luno ne plialtiĝis en la ĉielo, sed restis en la pozicio iome supre de la maro. Dume ĝi iĝis pli kaj pli malgranda kaj fariĝis mallonga arko. Poste ĝi disiĝis en tri partojn, sin ŝanĝis al unu stelo kaj fine malaperis. Tio estis mistera kosma ekspozicio.
La varmega tropika suno bruligas la teron. Nun mi eble estas rigardanta miraĝon. La tero ŝajnas sin fandi el sia rando kaj formi maron. La ekstrema fino de la vojo, kien la rajdisto direktiĝas ankaŭ iĝas fluejo de akvo. Li nun estas provanta rajdi sur la maron tra la kanaleto. Sed...ju pli antaŭen-iras la rajdisto, des pli malantaŭen-iras la kanaleto. Senfina ĉaso daŭras.
Unu malgranda, nigra punkto suriĝis sur horizonton. La rajdisto estas, tamen, fikse rigardanta la unu punkton, kie la vojo malaperas. La vojo estas senfine rekta kaj la sceno restas egala dum horoj. La rapidumo estas fiksata en maksimo kaj la akcelilo estas daŭrigata senmova. Ĝi estas simila al sidado sur la seĝo en ĉambro kaj al regardado unu foton dum multe da horoj. Sed, tiu nigra punkto estas aŭtomobilo! Oni devas esti atentema. Krome, oni ankaŭ devas esti atentema pri la animaloj, kiuj trairas tra la vojo. Ili estas pli danĝeraj en tiu lando. Mi jam vidis centojn da animalaj kadavroj. En la plej malbona parto de la vojo iliaj mortigitaj korpoj troviĝis en ĉiuj 100 m-j sur vojflankoj. Je la rapideco de 120km/h sur motorciklo, kolizio kun unu el tiuj animaloj sur motorciklo egale signifas morton kun la animalo. Bovo ne estas tre danĝera, ĉar ĝi movas sin malrapide, sed la plej danĝera estas kanguruo. Kanguruo rapide eniras la vojon antaŭ ol oni ekscias. Oni diras, ke ĉi tiu animalo vagas ĉirkaŭ vojoj nur je tagiĝe kaj mallumiĝe, tamen, oni devas esti atenta, eĉ dum taga rajdado. Rajdisto ne estas nur la plej soleca vojaĝanto, sed ankaŭ la vojaĝanto plej proksima al morto. Tiu teknologia ĉevalo, kiun homoj kreis estas vere senlaca. Ĝi neniam lacas eĉ post vojaĝo de 500 km mez-longe por tago. Ĉi tiu teknologia superilo estas, krome, rapida. Ĝia rapideco de 120 km/h facile superas 60 km/h de vetkura ĉevalo. Mi vere respektas la personojn, kiuj faris ĉevalon de tiu speco.
Ĉifoje mi tuŝis "biologia"-n ĉevalon unuafoje en mia vivo.
Aŭtentika ĉevalo estas reale bela animalo. Kelly, aminda filino de Margaret, povas rajdi sur ĉevalo tre bone. Kelkaj dekoj da trofeoj montriĝis en ŝia sidĉambro. Iutage ŝi rajdis sur ĉevalo kun siaj nigraj rajdĉapo kaj pantalonoj. Mi estis sindone rigardanta la ĉevalon kaj la knabinon kun ŝia blonda hararo blovata de vento. La knabino kaj la ĉevalo estis kunkune movantaj sin en harmonio, ondiĝante milde supren kaj malsupren. Tio estis vere modera kaj deca movado. Eĉ"Harley Davidson " ne povas superi la belecon de kuranta ĉevalo. Ĝia hararo estas reale mola kaj varmeta, kiu estas neniam komparebla kun tiu de motorciklo.
Margaret kutime metas ĉeval-vestaĵon sur siajn ĉevalojn. Tio estas, kompreneble, por ke ili restu varmigitaj kaj belaspektu kiel niaj vestaĵoj. Tamen, en la kazo de ĉevaloj tio ankaŭ havas la celojn por malebligi ĉevalan hararon paliĝi pro sunbrilo kaj por forigi malagrablajn muŝojn. Se necese, ĉevalkapo estas kovrata per kapuĉo, tamen, la kruloj kaj la kokso ankoraŭ estas nudaj. Tial la ĉevaloj ĉitempe piedbatas la teron kaj ĝia vosto iĝas vipo por forpeli muŝojn. Cetere mia motorciklo ankaŭ havas kovraĵon. Ĝi estas, tamen, por malebligi ŝtelojn.
Lastatempe motorciklo fariĝas mia amantino. Ĝi ne povas transporti multe da pakaĵoj, nek estas bona veturilo en pluvo. Motorciklo neniam estas pli bona ol aŭtomobilo kiel transportilo. Onidire ĉevalo havas malpli da ekonomia valoro ol bovo escepte de iuj specoj por vetkurado.
Do, mi imagas, ke ses ĉevaloj de Margaret ankaŭ estas amatoj por ŝi. Ŝi ŝampuis ilin ĉi-matene. Ŝi diris, "La unua ago, kiun faras tiuj ŝampuataj ĉevaloj estas ruliĝi en koto. Kaj fakte, unu el ili tion faris kvin minutojn post baniĝo. Simila afero okazas ĉe mia amato. Eĉ se oni prizorgegas pri ĝi, estas neeviteblaj fojoj, kiam ĝi rompiĝas. Ŝiaj ĉevaloj havas ne nur propran karakteron, sed ankaŭ "koron" kaj plie aktivaj, dum ĉiuj miaj kvin motorcikloj estas tute pasivaj. Mia amo al ili estas unudirekta, sed ŝia amo al ĉevaloj estas reciproka. Tamen, ŝi diras, "Mi ne povas vojaĝi nur pro miaj ĉevaloj." Mi nur forlasis miajn teknologiajn ĉevalojn senmanĝi kaj senŝampui. Mi ne scias, kiu el ni estas pli feliĉa.
Great Barrier Reef
YAMAHA XT-600
Fiŝoj kunvenas por pecoj da pano.
Formikejoj
Unu kampadejo en la orienta marbordo, kie mi vidis mistera kosma ekspozicio
Margaret kaj sia filino Kelly sur ĉevalo