(24) Esperantistoj en nordorienta marbordo de Brazilo
La nordorienta parto de Brazilo estas proksime de la ekvatoro kaj elpremiĝis en Atlantiko-n kiel tubero. Ĝi estas la plej orienta regiono en la kontinento de Sudameriko. Estas la urbo de Salvador en la pli malsupra parto de tiu duon-cirkla tubero. Antaŭe tiu urbo prosperis pro la komerco de sukero, kaj estis la plej grava urbo en Brazilo. Ĉar nigruloj estis venigitaj al tiu urbo kiel sklavoj en tiam epoko, la populacio de tiuj nigruloj estas ankoraŭ relative granda. Mi havis la ideon resti dum kelkaj tagoj en la urbo, kiu ankoraŭ konservas malnovajn konstruaĵojn kaj stratojn malkutime en Brazilo. Sed estis malfacile trovi hotelon kun parkejo en la centro de la urbo plena de malnovaj konstruaĵoj. Mi fine trovis iun hotelon, sed ĝi estis "am-hotelo". Estis iomete post la sesa horo kiam mi atingis tie, kaj estis jam malhele. Mi neniam enskribiĝis en hotelo tiel malfrue dum tiu ĉi vojaĝo. Se oni restas en gam-hotelo" dum 24 horoj, oni devas pagi multegan monon. Mi restis en la hotelo nur dum unu nokto kaj iris al plaĝo en la nordo.
Belaj plaĝoj daŭras norden el Salvador. Kelonio venas por demeti ovojn sur tiu 1000 km-a marbordo. Brazila registaro komencis protekti la keloniojn kaj lastatempe la nombro de la kelonioj pliiĝis. Laŭ la marbordo estas kelkaj urboj, kiuj havas faskon de altegaj konstruaĵoj. La urboj havis usonajn militejojn dum Dua Mondmilito, tamen, ili nun ĝuas prosperon per ricevi multajn turistojn, kiuj vizitas la plaĝojn. Krome, estas naft-putoj for malproksime de la marbordo. Laŭe, tiu regiono estas grava por blazila ekonomio. Mi rajdis por viziti tiujn urbojn el la sudo por partopreni en la Brasila Kongreso de Esperanto en Maceio kaj por renkonti la esperantistojn kiun sendis retmesaĝojn al mi. Estis eĉ malvarme en la sudo de Brazilo, sed homoj estas naĝantaj ĉirkaŭ ĉi tie.
Unue, mi iris al Maceio, kie la nacia kongreso estis okazanta. Mi imagis, ke la hoteloj estus okupataj ĉar la urbo jam havis la esperantitojn el ĉiuj lokoj en Brazilo. Do mi rekte rajdis al la kongresejo por akiri ioman informon el esperantistoj. Mi povis trovi la kongresejon sen multe da klopodo ĉar la kongreso okazis en bone konata universitato en la centro de la urbo. Tuj kiam mi eniris en la enirejon, kameraisto el la televid-studio en Brasilia proksimiĝis al mi por intervjui min, celante sian kameraon al mi. Mi jam renkontis lin en la studio kie li laboras en Brasilia kaj konis lin. Tuj post kiam mi ekparolis al la kamerao, mi aŭdis iun dirinta flanke de mi, "Toru!h Tiu estis Ademar, kiu gastigis min en sia domo en Rio de Janeiro! Mi rememoris, ke li antaŭe diris min, ke li ne venos ĉar Maceio estas tro malproksima. Malgraŭ tio, li alvenis al Maceio antaŭ du tagoj, vojaĝinte 2,200 km-n dum 36 horoj per aŭtobuso. Mi demandis lin, kie li restas, kaj li respondis, ke li restas en la dormejo de la universitato apud la kongresejo, kie estis tri litoj en la ĉambro kaj li restis kun Givanildo, kiu estas la prezidanto de la Kultura Kooperativo de Esperanto en Rio de Janeiro kaj intervjuis min por sia radio-programo. Unu el la tri litoj estis uzebla. Mi estis tre bonŝance. Mi decidis resti kun ili.
Dum mia partopreno en la kongreso dum kvar tagoj, mi renkontis denove la esperantistoj, kiujn mi jam renkontis en Rio de Janeiro kaj Brasilia. Plue, mi renkontis Hilbernon Filho-n, kiu estas kuraca student kaj sendis min retmesaĝojn el Fortaleza lokita pli norde. Rogerio Vascongelos ankaŭ venis el Fortaleza. Mi havis simplan konversacion en japana kun li ĉar li jam lernadis la lingvon. Li diris min, ke mi povos resti en unu el la loĝejoj de sia kundomaro en Fortaleza. Gizele Comini, virino el urbo proksime de Sao Paulo, ankaŭ parolis al mi japane en unu el la festoj, kiuj okazis en ĉiuj noktoj. Antaŭ sep aŭ ok jaroj ŝi estis sendita de Brazila registaro al la urbo de Toyama en Japanio kaj studis tie dum dek monatoj. øi estis partoprenanta kun sia edzo Venicio kaj invitis min al sia tablo por regali min per malgranda plado de krabo. Krom tio, ŝi kaj sia edzo invitis min al meztagmanĝo de araba manĝo. Kvankam mi neniam partoprenis eĉ nacia kongreso de esperanto en Japanio, mi abrupte partoprenis en la Brazila nacia kongreso. 399 esperantistoj partoprenis, inkluzive de tri eksterlandanoj, el Portugalio, Francio kaj Kubo. Estis multaj programoj preparitaj, tamen, estis interese renkonti tiajn nekonatajn esperantistojn.
En la antaŭa tago de la fino de la kongreso, la elekto de la prezidanto kaj la delegitoj por BEL okazis tutan tagon. Ili havis du kandidatojn por prezidanteco el Sao Paulo, kiu estis, mi aŭdis, nekutima. Ambaŭ el ili aspektis junaj, eble en siaj tri dek jaraĝaj. Mi konis unu el ili ĉar mi renkontis lin en Brasilia. Post lia parolo de kandidateco, la alia kandidato supreniris al la scenejo. Unue, li vokis la nomojn de la delegitoj de sia grupo kaj invitis ilin al la scenejo. Kia surprizo! Ademar estis piediranta al la scenejo! Post la paroloj de la kandidatoj, voĉdonado estis farata per 176 membroj partoprenantaj en la kongreso el 700 de BEL. La grupo de Ademar bedaŭrinde malvenkis la baloton, tamen, mi pensis, ke mi vidis parton de la demokrata reg-maniero de BEL.
En la lasta tago de la kongreso, mi ne restis tie kaj iris al Natal, 500 km-n norde. Mi ne havis sufiĉan tempon ĉar la brazila vizo finiĝos post unu monato. En Natal mi ne tuj povis trovi hotelon kun parkejo, kile la sama afero okazis en Salvador, kaj fine trovis iun antaŭ plaĝo post rajdado ĉirkaŭ la urbo dum du horoj. La suno jam subiris kaj estis malheliĝanta. Mi provis ŝalti la komputilon kaj trovis, ke elektr-ingo estis sur la vere supra parto de la muro. Tiu lokiĝis tiel supre, ke eĉ 2 m-jn alta persono ne povas atingi. Mi neniam spertis tion. Mi mendis salikoketojn por vespermanĝo en la restoracio apud la hotelo, sed la kelnerino donis min fiŝon. Bonŝance, mi trovis ret-kafejon proksime de la hotelo, sed la posedanto daŭre insistis, ke komputilo sen Windows-XP ne povas konektiĝi en lia loko. Mi pensis, ke Natal estas stranga loko.
Tamen, la esperantisto, kiun mi renkontis ne estis stranga persono. Jose Mario Marques estas 58-jaraĝa, kiu laboras por la ŝtata registaro. Li havas 7 jarojn restantajn ĝis sia emeritiĝo. Li sendis al mi sian unuan retmesaĝon kiam mi ankoraŭ estis en Rio de Janeiro. Mi esperis renkonti lin en la Brazila Kongreso en Maceio same al Hilbernon el Frotaleza. Sed li estis okupata en Natal kaj ne venis tie. En la nokto de mia alveno al Natal, mi telefonvokis lin. Je la unua posttagmeze en la sekvanta tago, vendredo, Jose venis al mia hotelo per aŭtomobilo. Post montrinte al mi kelkajn vidindaĵojn, li akompanis min al restoracio kun bonaj mar-manĝaĵoj kaj viandoj. En la restoracio pli ol da dek kunlaboruloj de lia oficejo estis atendantaj nin. Ili estis havontaj la adiaŭ-feston por la persono, kiu estos transigata al Fortaleza. Jose estis tia persono tre okupata. Tamen, tuj post kiam la festo finiĝis, li veturigis min al plaĝo kie alilandaj turistoj ankaŭ vizitas. Sur la vojo al la hotelo, li veturis por montri al mi la vojon al la elirejo de Natal ale al Fortaleza. La vojaĝplano por foriri el iu ajn granda urbo ĉiam estas malfacila. Krome, mi ne komprenas portugalan. Do estas multe pli malfacile. Tamen, mi havas esperantistojn. Ekmalheliĝis kiam Jose veturigis min al la hotelo.
Natal lokiĝas preskaŭ ĉe la orienta fino de Sudameriko kaj la ŝoseo turnas okcidenten el la urbo. La distanco al Fortaleza estas 550 km. En la antaŭa nokto de mia foriro el Natal, mi telefonis Rogerio-n, kiu invitis min al sia kundomaro. Mi estis dankema por lia invito ĉar mi atingus tie vespere se mi havos rajdi sur la malbona ŝoseo por 550 km kaj ĉar mi jam elspezis multe da tempo por trovi hotelon dum la lastaj kelkaj tagoj. Sed, li diris min, ke la neokupita loĝejo de la kundomaro ne havas liton. Mi iomete elrevis kaj decidis resti en hotelo. La ŝoseo el Natal estis bona kaj mi alvenis al Fortaleza antaŭ la tria, pli frue ol mi esperis. Tamen, mi ne facile povis trovi malmultekostan hotelon kun parkejo. La hotelo, kiun mi trovis post du kaj duono horoj pagigis min tiel multe kiel $18. Ĝi estis duobla prezo kompare al aliaj hoteloj kie mi restis en Brazilo.
Mi tuj telefonis al Hilbernon kaj Rogerio. Post ĉirkaŭ du horoj, du esperantistoj, Valmar kaj Sandra, kiuj informiĝis de Hilbernon pri mia alveno, venis al mia hotelo. Post nelonge Rogerio kuniĝis kun ni. Post kiam la du personoj foriris, Rogerio ka mi promenis ĉirkaŭ la okupitaj stratoj en la nokto. Estis kelkaj danc-drinkejoj apud la kundomaro de Rogerio kaj eĉ la stratoj estis inundataj kun junaj viroj kaj virinoj. Mi komprenas, ke homoj eliras en semajnfina nokto, sed tio ŝajnis kvazaŭ ili estis havantaj karnavalon. Mi ne bone konas pri la nokta vivo en Centra kaj Suda Ameriko ĉar mi ne emis eliri nokte en grandaj urboj, tamen, mi ne vidis multajn personojn sur la stratoj eĉ dum la tago. Aŭ, ĉu la stratoj havis pli da homoj en la nokto? Mi aŭdis, ke ĉi tiu urbo ankaŭ lastatempe kreskis rapide per turismo kaj do, havas pli da populacio de junuloj.
Escepte de Ademar en Rio de Janeiro, esperantistoj ĝenerale nek drinkas nek fumas. Rogerio ne fumis, sed drinkis bieron kaj viskion. Ni drinkis kune preskaŭ ĉiu nokte kaj li daŭre demandis min, "Kiel oni diras en japana?" Li ĉiam kunportis japanan lernolibron kaj dikan japanan vortaron. Li ripetis miajn japanajn respondojn mutefofe. Li havis la muzik-diskojn de malnovaj japanaj kantoj kantitaj de Hibari Misora, Haruo Minami kaj Aki Yashiro en sia domo. Kio dezirigis lin scii ege pri Japanio kaj japana lingvo? Li ankaŭ parolas anglan, francan kaj germanan lingvon. Se mi havas pli da lernantoj kiel li, mi volonte instruus japanan.
Hilbernon estas 24-jaraĝa kaj kvara-grada studento en kuraca fako. En la sekvanta tago de mia telefonado, li venis al mia hotelo per aŭtomobilo kaj gvidis min ĉirkaŭ Fortaleza por montri teatron, muzeon, merkaton kaj tiel plu. Post tio, ni iris al lia hejmo. Mi kunportis sonbendon donitan de la radio-stacio en Rio de Janeiro, en kiu miaj respondoj esperantaj al la intervjuo estis registritaj. Mi volis kopii ĝin en mia komputilon el lia aŭd-sistemo. Tamen, la voĉo kopiita en la komputilo estis tre mallaŭta. Li kopiis ĝin en KD per sia komputilo por mi. En la tago kiam mi estis forironta el Fortaleza, li venis al la hotelo je la oka matene por veturi antaŭ mi al la periferio de la urbo. La stratoj de Fortaleza estas tre konfuzaj. Mi certis, ke mi povus vojerari kaj elspezus multe da tempo sen lia helpo. Esperantistoj estas tre helpemaj, speciale en Brazilo kie nekonata lingvo al mi estas parolata.
Mi ne povis doni la intervjuon al la televid-programo en Brasilia, sed Hilbernon realigis ĝin. La ideo venis el juna esperantisto Andre, kiu laboras por televida stacio. Andre venis al mia hotelo akurate ĵus je duono post la oka kaj kondukis sian aŭtomobilon antaŭ mi por gvidi mian motorciklon al la televid-stacio. La intervjuo estis farita ĉe la benzin-stacio apud la televid-stacio. Kvankam la televid-stacio havis laboristo, kiu parolas anglan, Hilbernon kaj mi jam decidis paroli esperante. Hilbernon interpretis la demandojn de la anoncisto en esperanto kaj mi respondis esperante. La kameraisto filmis heroan min rajdanta en la venzin-stacio kaj sur la strato. Mi aŭdis, ke la registrita video telesendos por ilia programo "Motorcikla Novaĵoj". Mi vidis ĝian diĝeston jam telesendatan en la regula novaĵoj en tiu nokto de la intervjuo. Mi parolis por la radio en Rio de Janeiro, sed tiu ĉi foje por la televido. Certe, la efiko de televido estas rimarkinda. Mi iris por resti en kampara urbeto post Fortaleza. Iu viro sur motorciklo diris min, ke li vidis min en televido, kaj gvidis min al hotelo. Mi fariĝis iomete famkonata.
Roberto Albuquerque ankaŭ venis por vidi la intervjuon de televido. Post la intervjuo, mi sekvis lian aŭtomobilon kaj reiris al la hotelo unue. Ĉar la granda vorto "ESPERANTO" estis skribita sur la malantaŭa fenestro de lia aŭtomobilo, mi ne missekvis la aŭtomobilon. Post ŝanĝado de vestojn, mi estis veturigita al lia hejmo per lia aŭtomobilo. Lia domo estis granda kaj la fera pordego de la domo estis aŭtomate malfermita. Estis du aŭtomobiloj en la granda parkejo. Mi pensis, ke mi deziras vivi en domo kiel la lia. Li laboras por la nacia banko de Brazil. Ĉu estas la salajro de brazilaj registaraj laboristoj tiel granda? Li veturigis min al plaĝo kune kun sia edzo kaj du gefiloj. Post la plaĝo, ni reiris al la hejmo. Ili prezentis al mi bongustan manĝon cuirita de sia helpantino. Ili permesis min fumi en la ĉambroj. La geedzoj diris min, ke mi estu sia gasto venontfoje en Fortaleza. Nun mi havas kelkajn lokojn por gastiĝi en Brazilo.
. Wandemberg Ribeiro estas la prezidanto de la esperanta societo de Fortaleza. Li estas 50-aĝa kuracisto. Li diris min, ke lia financa stuacio ne estas tre bona. Se jes, li devas esti nobla kuracisto, kiu helpas malriĉajn malsanulojn. Li diris min, ke si daŭre laboros ĝis 70-jaraĝo kiel kuracisto kvankam sia laboro postulas multe da tempo kaj klopodo. Lia laboro ne estas sola kialo de sia okupado. Li diris min, ke si preskaŭ freneziĝis kiam si estis tro okupata por la preparo de la Universala Kongreso de Esperanto okazigita en Fortaleza antaŭ du jaroj. Li partoprenis en ĉiuj naciaj kongresoj kaj kelkaj universalaj kongresoj en eksterlandoj.
Wandemberg instruas esperanton post laboro ĉe nacia universitato en la urbo-centro. Plejparto de liaj lernantoj estas universitataj studentoj, kiuj ĉefstudas lingvistikon. Li havas kvar kursojn kaj la nombro de la lernantoj estas 130 totale. Eksciante tian grandan nombron de lernantoj, mi komprenis, kial li deklaris, ke li vivos por esperanto. Mi vizitis unu el liaj kursoj kun Hilbernon. Estis 30 aŭ 40 lernantoj en la kurso. Kvankam li instruis la kurson nur tri foje ĝis tiam, li estis instruanta ĉiujn en esperanto, ne parolante en portugala. Tuj kiam mi eniris en la klasĉambro, li prezentis min kaj petis min paroli pri io ajn. Post mi prezentis min, mi parolis pri mia vojaĝo. La lernantoj demandis min serie kaj daŭre. Mi surpriziĝis pro scii, ke ili jam komprenis esperanton post nur tri lecionoj, eĉ se ili ĉefstudas lingvistikon. Wandemberg esperas, ke iuj el ili estos bonaj esperantistoj kaj sukcedos lin. Mi kredas, ke lernantoj multe pli ol iuj faros tion. Brazilo estas unu el la plej gravaj landoj de esperanto.
Gizele Comini, kiu studis en Japanio (maldekstre)
Jose Mario Marques in Natal
Fortaleza
Hilbernon Filho
Roberto Albuquerque kaj sia familio (el maldekstre Roberto, sia filo Gaico, sia edzino Helia, sia filino Arinaj
Esperanta kurso, kiun Wandemberg instruas
Plaĝo en la nordo de Salvador
Diversaj programoj estis preparitaj en la kongreso de esperanto. Mi partoprenis la prelegon pri "Ĉokolado".
Plaĝo en Natal kie alilandaj turistoj ankaŭ vizitas
Rogerio Vascongelos
Filmanta por la televid-programo
Wandemberg Ribeiro